Ĉapitro IV

La teorio pri profito

1. Graveco de problemo de distribuo. Starigo de la demando. 2. Nocio de kapitalo. «Kapitalo» kaj «profito» en «socialisma ŝtato». 3. Ĝenerala karakterizo de kapitalisma produktada procezo; kreado de profito.

1. Graveco de problemo de distribuo. Starigo de la demando

Se ĝenerale ĉiu fako de politika ekonomio estas destinita disvolviĝi en diversaj direktoj, depende de tiu, kiu disvolvas ĉi tiun fakon, tiam tiu ĉi situacio estas aparte klare kaj rekte videbla en la teorio pri distribuo, speciale en la teorio pri profito. Ĉi tiu demando preskaŭ rekte kontaktas la «praktikon» de la batalantaj klasoj, ĝi plej forte tuŝas iliajn interesojn, kaj ne estas mirinde, ke ĝuste ĉi tie konstruis por si solidan neston jen tre kruda, jen male, surprize rafinita, sed tamen facile malkovrebla, apologio de la moderna socia ordo. El la logika flanko, la demando pri distribuado, kiun jam Ricardo opiniis la plej grava demando de politika ekonomio239, sendube havas unuarangan gravecon. Ne eblas kompreni leĝojn de socia disvolviĝo sen analizo — se preni la modernan socion — de la procezo de reproduktado de la socia kapitalo, simpla kaj etendita. Unu el la plej fruaj provoj kompreni moviĝon de la kapitalo — ni celas la faman «Ekonomian tabelon» de Quesnay — devis tial doni tre gravan lokon al la problemo de distribuado. Sed eĉ se ne preni tiajn taskojn, kiel kompreno de la meĥanismo de la tuta kapitalisma produktado en ties tuteco kaj ties «plena socia skalo», ankaŭ tiam la demando pri distribuado, eĉ prenita an und für sich [en kaj por si mem (germ.)], havas grandegan teorian intereson. Al kiaj leĝoj obeas la procezo de distribuado de valoroj inter malsamaj sociaj klasoj; kiaj estas leĝoj de profito, rento, salajro; kia estas rilatumo inter tiuj ĉi kategorioj; de kio dependas en ĉiu momento ilia grandeco kaj kiaj estas tendencoj de socia evoluo, determinantaj ĉi tiun grandecon — jen la ĉefaj demandoj, kiujn starigas al si la teorio pri distribuo. Se la teorio pri valoro donas analizon de la baza kaj universala fenomeno de varproduktado, tiam la teorio pri distribuo devas doni analizon de antagonismaj sociaj fenomenoj de la kapitalisma mondo, de la klasbatalo, kiu nun vestiĝas en specifaj formoj, imanentaj al la vara ekonomio. Kiel tiu ĉi klasbatalo ricevas sian kapitalisman formulon, t. e., alivorte, kiel ĝi manifestiĝas en formo de ekonomiaj leĝoj, — montri tion ĝuste estas la tasko de la teorio pri kapitalisma distribuado240. Kompreneble, tute ne ĉiuj tiel komprenas la taskojn de la teorio pri distribuo. Jam en la formulado mem de la demando eblas distingi du ĉefajn fluojn. «Ĉi tie ekzistas, — skribas unu el la plej novaj esploristoj, N. Ŝapoŝnikov, — du diametre kontraŭaj vidpunktoj, el kiuj nur unu povas esti ĝusta»241. Ĉi tiu diferenco konsistas en tio, ke unu grupo de ekonomikistoj serĉas originon de la tiel nomataj «nelaboraj enspezoj» en eternaj kaj «naturaj» kondiĉoj de homa mastrumado, dum la alia, male, opinias ilin sekvo de specife historiaj rilatoj, dirante konkrete, vidas ĉi tie rezulton de privata proprieto de produktadrimedoj. La demandon, tamen, eblas starigi pli vaste, en pli ĝenerala formo, ĉar temas, unue, ne nur pri «nelaboraj» enspezoj, sed ankaŭ pri enspezoj tute «laboraj» (ĉar, ekzemple, la nocio de «salajro» estas korelativa al la nocio de «profito», ĝi logike aperas kaj falas kune kun ĝi), due, eblas levi demandon pri formoj de distribuado ĝenerale, t. e. trakti ne nur la kapitalisman formon de distribuado, sed ankaŭ ĝeneralan dependon de distribu-formoj disde produktad-formoj. Se ni starigos tiun ĉi lastan demandon, tiam ĝia analizo malkaŝos jenon. Laŭ sia funkcia signifo la procezo de distribuado estas nenio alia, ol procezo de reproduktado de la produktadaj rilatoj mem, kaj ĉiu historie difinita formo de produktadaj rilatoj havas adekvatan por si formon de distribuado, kiu reproduktas la donitan produktadan rilaton. Tiel statas la afero ankaŭ kun kapitalismo. «...La kapitalisma produktadprocezo estas historie determinita formo de la socia produktadprocezo ĝenerale. Ĉi tiu lasta estas samtempe kaj procezo de produktado de materiaj ekzistokondiĉoj de la homa vivo, kaj okazanta en specifaj histori-ekonomiaj produktadaj rilatoj procezo de produktado kaj reproduktado de ĉi tiuj produktadaj rilatoj mem»242. Konsista parto, certa flanko de ĉi tiu procezo de la kapitalisma produktado, konsiderata kiel tuto, estas ĝuste la procezo de kapitalisma distribuado, okazanta tute sammaniere en tute difinitaj historiaj formoj (aĉeto kaj vendo de laborforto, pago de ĝia valoro fare de la kapitalistoj, ricevado de plusvaloro). Tiel, se la baza produktada rilato de la kapitalisma mondo estas la rilato inter la kapitalisto kaj la laboristo, tiam la formoj de la kapitalisma distribuado — la kategorioj de salajro kaj profito — reproduktas ĉi tiun bazan rilaton. Tial, se ne konfuzi la procezon de produktado kaj distribuado «ĝenerale» kun tiuj historiaj kaj ekonomiaj formoj, kiujn ĉi tiu procezo prenas kaj kiuj sole formas la «ekonomian strukturon de la socio», tio estas, tiun aŭ alian tipon de rilatoj inter homoj; se ne konfuzi tiujn du kategoriojn, — tiam rezultas klara konkludo: ĉe klarigado de iu konkreta socia strukturo ni devas preni ĝin, kiel siaspecan historie formiĝintan, t. e. havantan historiajn limojn kaj nur al ĝi apartenantajn «specifaĵojn», tipon de rilatoj. La burĝa politika ekonomio, pro sia limigiteco, ne eliras ĝuste ekster la ĝeneralaj difinoj. «La politik-ekonomiistoj, — prave rimarkas Rodbertus, — konfuzis la naturan procezon de produktado kun la socia, kondiĉita per rajto de posedo pri tero kaj kapitalo kaj, sekve de tio, ili venis al tia nocio de kapitalo, kiu en la reala naci-ekonomia vivo havas nenion similan al si»243. Sed ankaŭ Rodbertus mem — kontraste al la neordinare ekvilibra kaj konsekvenca vidpunkto de Markso — kreis tre oportunan kaŝpasejon, distinginte «logikan» nocion de kapitalo, kiel de kategorio, komuna por ĉiuj kaj ĉiaj ekonomiaj strukturoj, dum tio ĉi estas tute superflua el la terminologia vidpunkto (por la respektiva nocio ekzistas termino: «produktadrimedoj») kaj malutila esence, ĉar tre ofte sub senkulpaj rezonadoj pri produktadrimedoj («kapitalo») oni strebas kontrabandi solvon de esence tute aliaj problemoj de socia karaktero.

Do, se antaŭ ni staras tasko analizi la naturon de distribuado en la moderna socio, ni povas atingi deziratajn rezultojn nur kiam ni konsideros specifaĵojn de kapitalismo. Tion brile formulis Markso en mallonga frazo: «Kiel kapitalo, tiel ankaŭ dunga laboro kaj terproprieto estas historie determinitaj sociaj formoj: unu — de laboro, la alia — de monopoligita tero, kaj ambaŭ estas formoj, konformaj al la kapitalo kaj apartenantaj al la sama ekonomia formacio»244.

Böhm-Bawerk iras en sia teorio de profito, kio estas atendinda el konsidero de lia valorteorio, tute laŭ la vojo de tiuj ekonomikistoj, kiuj opiniis ebla «dedukti» la profiton el ĝeneralaj, sed ne historiaj kondiĉoj de socia produktado. Tio esence antaŭdecidis la takson de lia «nova vojo»245, ĉar pri ĉiuj ekonomikistoj, kiuj traktas la profiton, renton kaj salajron kiel «logikajn», sed ne historiajn kategoriojn, eblas diri, ke ili «devojiĝis»246. Ni jam vidis, al kiaj rezultoj kondukis Böhm-Bawerk-on la malhistoria formulado de la demando en la kampo de la teorio pri valoro. Ĝi kondukas al eĉ pli granda konflikto kun la realo, al eĉ pli grandaj kontraŭdiroj en la teorio pri distribuo, speciale en la teorio pri profito.

2. Nocio de kapitalo. «Kapitalo» kaj «profito» en «socialisma ŝtato».

Analizon de la nocio de kapitalo Böhm-Bawerk komencas per tio, ke li devigas sian plej ŝatatan «izolitan homon» labori alterne jen per siaj «nudaj manoj», jen helpe de la produktiloj, kiujn elfaras la sama «individuo». El tio rezultas konkludo, ke ekzistas, ĝenerale dirante, du metodoj de produktado: aŭ ni iras rekte al la celo, aŭ ni entreprenas iujn anticipajn operaciojn (produktadon de produktadrimedoj), uzas, kiel diras Böhm-Bawerk, «ĉirkaŭvojojn» de produktado247. Ĉar en ĉi-lasta kazo la homo ricevas helpon de la naturaj fortoj, kiuj estas «pli fortaj ol la homa mano», la uzon de «ĉirkaŭvojoj» akompanas pli granda sukceso ol en la kazo de laboro «per la nudaj manoj».

Ĉi tiuj ĝeneralaj tezoj donas al Böhm-Bawerk sufiĉan materialon por difini la kapitalon kaj la kapitalisman produktadon:

«Produktado, kiu uzas raciajn ĉirkaŭvojojn, estas nenio alia ol tio, kion politik-ekonomiistoj nomas kapitalisma produktado, same kiel produktado, kiu iras rekte al la celo helpe de la nudaj manoj, estas senkapitala produktado. Kapitalo tamen estas nenio alia ol aro de interaj produktoj, kiuj aperas en apartaj etapoj... de la ĉirkaŭvojo»248. Ni citos ankoraŭ kelkajn difinojn de Böhm-Bawerk. «Kapitalo ĝenerale, — skribas li, — ni nomas aron de produktoj, kiuj servas kiel rimedo por akiri bonaĵojn. El ĉi tiu ĝenerala nocio de kapitalo sekvas, kiel pli mallarĝa nocio, tiu de socia kapitalo. Ni nomas socia kapitalo aron de produktoj, kiuj servas kiel rimedo de soci-ekonomia akirado de bonaĵoj; aŭ... ĉar la soci-ekonomia akirado de bonaĵoj trovas sian lokon nur per produktado... mallonge, aron de interaj produktoj»249.

La supraj difinoj tute sufiĉas por vidi la «fundamentojn» de la teorio pri profito de Böhm-Bawerk; ĝi kaŝas la historian karakteron de la moderna produktadmaniero, ĝi kaŝas ties karakteron — kaj tio ĉi-kaze pli gravas — kiel de produktado kapitalisma en la vera senco de tiu vorto, t. e. kiel de produktado bazita sur dungita laboro, sur monopoligo de la produktadrimedoj fare de certa socia klaso: la klasa strukturo de socio, disŝirita de internaj kontraŭdiroj, de furioza klasbatalo, — tiu ĉi karakteriza trajto tute malaperas. Kiaj logikaj bazoj povas esti por tia konstruo? Böhm-Bawerk rezonas tiel: en ĉiuj stadioj de socia disvolviĝo ekzistas produktado per «ĉirkaŭvojoj» («Produktionsumwege»): kun tio estas ligitaj iuj fenomenoj en la kampo de finaj rezultoj de produktado. La supre priskribitaj fenomenoj povas preni malsamajn formojn, depende de konkretaj historiaj kondiĉoj (ekz., privata proprieto). Sed necesas distingi «la esencon» («das Wesen») disde la «formo de manifestiĝo» («Erscheinungsform»). Tial ĝuste la ĝisfundeco de scienca esplorado postulas analizon de «kapitalo», «profito», «kapitalisma produktado» ktp. in abstracto [abstrakte (lat.)], sed ne en ilia moderna formulado. Tiel proksimume rigardas la aferon Böhm-Bawerk250. Ĉi tio tamen estas ĉio, kion ĝenerale eblas diri por defendi la pozicion de Böhm-Bawerk kaj ajnan similan provon rigardi la kapitalon kaj la profiton kiel «eternajn» kategoriojn de ekonomio. Kiom ajn ĝusta per si mem estu la distingo inter «la esenco de la aferoj» kaj «la formo de manifestiĝo»251, tamen ĉi-kaze ĝi estas simple nekonvena. Efektive, ja kun la nocio «kapitalo», «kapitalisma» ktp. asociiĝas imago ne pri socia harmonio, sed pri klasbatalo. Böhm-Bawerk mem tre bone scias tion. Kritikante la vidpunkton de iuj ekonomikistoj, kiuj inkludas laborforton en la nocion de kapitalo, Böhm-Bawerk skribas: «Scienco kaj popolo delonge kutimas interpreti iujn grandajn sociajn problemojn, uzante terminon „kapitalo“, celante la nocion, ne inkludantan la nocion de laboro, sed starantan en kontraŭdiro al ĝi». Kaj plue: «Kapitalo kaj laboro, kapitalismo kaj socialismo, profito por kapitalo kaj salajro, kompreneble, ne estas senkulpaj sinonimoj; male, tio estas terminoj, signantaj la plej fortajn imageblajn sociajn kaj ekonomiajn kontrastojn»252. Tre bone. Sed se estas tiel, tiam necesas iri plu; necesas ne halti sur «kutimo de popolo» kaj eĉ de «scienco», sed intence aparte gravigi klasajn kontraŭdirojn en la var-kapitalisma ekonomio. Kaj tio signifas agnoski en la nocio «kapitalo» kiel ties plej esencan, kiel ties ĉefan trajton la klasan monopoligon de la produktadrimedoj en kondiĉoj de vara ekonomio. Por la nocio de kapitalo de Böhm-Bawerk restos la malnova nocio de produktadrimedoj (kp. lian «Zwischenprodukte» [«interan produkton» (germ.)]), kies formo de manifestiĝo estos en la moderna socio la «kapitalo». Tiel, la monopoligitaj de kapitalistoj produktadrimedoj estas ne «formo de manifestiĝo» de kapitalo, karakteriza por la moderna socio, sed la kapitalo mem; sed ili estas «formo de manifestiĝo» de la produktadrimedoj ĝenerale, sendepende de la konkreta historia formacio.

Eblas aliri la demandon ankaŭ de alia flanko. Se ĉiuj «interaj produktoj» estas kapitalo, tiam kiel distingi «interajn produktojn» en la moderna mastruma ordo? Ni supozu por minuto — malgraŭ tuta esenca absurdeco de tiu supozo — ke ankaŭ en la «ŝtato de socialistoj» ekzistas profito; tamen tiu «profito» laŭ Böhm venas en la manojn de la tuta socio, dum en la moderna mastrumordo — en la manojn de unu klaso. La diferenco estas pli ol grava. Kaj terminon por la «nuna» profito Böhm-Bawerk ne havas. Ni vidu, tamen, kiel severe juĝas Böhm-Bawerk siajn kontraŭulojn kaj kiel li kritikas ilin ĝuste pro tio, pri kio li mem kulpas. Protestante kontraŭ la nomo «kapitalo» rilate al la tero kaj referencante la principon de «terminologia ekonomio» («terminologischer Oekonomie»), li rimarkas: «Se ni aplikos la nomon de kapitalo al ĉiuj materiaj akirrimedoj, tiam la pli malvasta el la konkurantaj nocioj kaj la respektiva al ĝi enspezbranĉo restos, malgraŭ sia graveco, sen nomo»253. Estas klare, tamen, ke la diferenco inter «profito» en socialisma ŝtato, kiu supozas maleston de klasoj, kaj la nuna «profito» estas multe pli granda kaj pli grava, ol la diferenco inter profito kaj rento: en la unua kazo temas pri diferenco inter klasa kaj senklasa socio, en la dua — nur pri diferenco inter du klasoj de la sama socio, apartenantaj, esence, al unu — la poseda, proprieta — kategorio de klasoj.

La absurdecon de la terminologio de Böhm-Bawerk pligravigas ankaŭ tiu cirkonstanco, ke al lia nocio de «nekapitalisma» produktado respondas neniu efektiva fakto de la ekonomia realo: produktado per la «nudaj manoj» apartenas al unu el la multaj fikcioj, enkondukitaj de Böhm, pri ĝi eblas paroli nur kiel pri teoria, marĝena grando kun konstante malkreskanta parto de malviva laboro en produktado. Kaj male, sovaĝulo, kiu fosas la teron per bastono, fariĝas «kapitalisto», kiu mastrumas «kapitalisman» ekonomion kaj eĉ ricevas «profiton»!.. Sed se ajna produktado (ĉar sen produktadrimedoj ne ekzistas produktado) estas «kapitalisma», tiam en la kadro de tiu ĉi «kapitalisma» produktado ja necesas subdividoj, ĉar — finfine — oni devas distingi inter «kapitalisma» — kapitalisma produktado kaj «kapitalisma» socialisma, «kapitalisma» primitiv-komunisma ktp. produktadoj. Sed ĉe Böhm-Bawerk kaj la unua, kaj la dua, kaj la tria estas «kapitalisma produktado», unu termino por tute malsimilaj nocioj.

Kiel bonega ilustraĵo de tiu granda konfuzo, kiun lanĉas Böhm-Bawerk, povas servi la alineo pri «profito en la ŝtato de socialistoj» («Der Zins im Sozialistenstaat). Montriĝas, ke en ĉi tiu «ŝtato» restos plenforta la principo de profito, kiun oni nun opinias rezulto de ekspluatado. Ĉi tiu «socialista ekspluatado» estas klarigata de Böhm-Bawerk jene: ni supozu, li diras, ke ekzistas du produktadaj branĉoj: laboro de bakisto unuflanke, laboro de forstisto aliflanke. Rezulte de taga laboro de la bakisto aperas produkto — pano, — kies valoron Böhm difinas je 2 florenoj (laŭ Böhm, «en la socialisma ŝtato» restas eĉ florenoj); kaj taga laboro de la arbarkultivisto konsistas en plantado de cent junaj kverkoj, kiuj post 100 jaroj transformiĝas, sen apliko de aldona laboro, en grandajn arbojn, ĉiu je 10 florenoj; tiel la totala sumo de produktita de la forstisto valoro estos 1 000 florenoj. Ĝuste tiu ĉi cirkonstanco — diferenco en tempo de produktado (ĝenerala takso de ĉiuj konsideroj rilataj al ĉi tio estos donita de ni en la posta prezento) — servas kiel bazo por formado de profito. «Se, — diras Böhm-Bawerk, — ankaŭ la forstistoj estas pagataj same kiel la bakistoj, nur 2 florenojn tage, tiam al ili estas aplikata la sama „ekspluatado“, kiun nun praktikas kapitalismaj entreprenistoj»254. Dum centjara periodo okazas kresko de valoro, kaj tiun ĉi «plusvaloron» («Mehrwert») la socio «metas en sian poŝon», forprenante ĝin de la laboristoj, kiuj produktis ĝin; la fruktojn de laboro do ĝuas «aliaj homoj kaj cetere same kiel nun (!), ne surbaze de laboro, sed surbaze de posedo aŭ partopreno en posedo»255.

Tuta tiu ĉi rezonado malĝustas de la komenco ĝis la fino. La procezo de kreskado de valoro el la tero ne okazas eĉ en socialisma socio256. Por ĉi-lasta laboro, elspezita por rekta produktado de konsumaĵoj, kaj laboro, elspezita por «malproksima celo», havas saman gravecon, ĉar ekzistas anticipe farita mastruma plano, kaj apartaj kategorioj de laboro estas konsiderataj kiel partoj de la tuteca socia laboro, kiu necesas por ke senĉese daŭru la procezo de produktado, reproduktado kaj konsumado. Kiel kontinue kaj samtempe konsumiĝas produktoj de diversgrade malproksimaj unuoj de laboro, tiel same senĉese kaj samtempe iras diversaj laŭ malproksimeco de sia celo laboraj procezoj. Ĉiuj partoj de la tuteca socia laboro estas ligitaj en unu nedisŝireblan tuton, kie por trovi parton de ĉiu gravas nur unu afero (ekskludante dekalkulon al la fonduso de produktadrimedoj): kvanto de liverata laboro. Tio videblas ankaŭ el la ekzemplo de Böhm-Bawerk mem: kiam li parolas pri bakistoj, kies produktoj estas pano, li forgesas plene, ke pano tute ne estas produkto de laboro de nur bakistoj, sed de ĉiuj laboristoj, komencante de tiuj, kiuj iam estis okupitaj en terkultivado; la laboro de bakistoj estas nur la fina ĉenero. Tiel, se niaj forstistoj ricevas produktojn laŭ sia laboro, tiam ili ricevas sociajn laborajn unuojn de diversaj gradoj de malproksimeco, t. e. ili troviĝas rilate al la ceteraj membroj de la socio en la sama pozicio kiel iu ajn alia kategorio de laboristoj, ĉar — ni ripetas — ĉe donita ekonomia plano graveco de laboro ne dependas de malproksimeco de ĝia celo257.

La demando tamen havas ankaŭ alian — pli gravan flankon. Ni supozu, ke la socialisma socio en donita ciklo de produktado ricevas certan troon de «valoro» (ĉi-kaze por ni estas egale, kial ĝi ricevas ĝin kaj surbaze de kiu «teorio pri valoro» ĝi faras taksojn de la produkto). Böhm-Bawerk konsentas, ke ĉi tiu «plusvaloro» servas «zu einer allgemeinen Aufbesserung der Lohnquote (!) der Volksarbeiter» [«por ĝenerala plibonigo de la salajrokvanto (!) de la popolaj laboristoj» (germ.)]. Ĉi tio ŝajne subfosas ajnan bazon por trakti la ricevitan pluson kiel profiton. Sed Böhm-Bawerk faras ĉi tie tian obĵeton. Profito, — diras li, — ne ĉesas esti profito depende de la celo, por kiu ĝi finfine estas uzata; ja neniu, — klarigas Böhm, — kuraĝus aserti, ke kapitalisto ĉesas esti kapitalisto, kaj lia profito ĉesas esti profito, se iu entreprenisto «akumulas riĉaĵon je milionoj kaj tiam disponas pri ĝi por socie utilaj celoj»258.

Ĝuste tiu ĉi «obĵeto» tuj malkaŝas la tutan internan falson de la pozicio de Böhm-Bawerk. Vere, kial ĉi-kaze neniu «kuraĝus aserti», ke la profito detruiĝas pro la bonfaraj streboj de la kapitalisto? Ja tial, ke tio estas unuopa okazo, kiu neniel influas la ĝeneralan strukturon de la soci-ekonomia vivo: la klasa naturo de la profito tute ne detruiĝas; ne detruiĝas la kategorio de enspezo, venanta al dispono de klaso surbaze de monopoligo de la produktadrimedoj fare de tiu ĉi klaso. Tute alia afero okazus, se la kapitalistoj, kiel klaso, komencus rezigni pri profito kaj fordoni ilin por komune utilaj celoj. En tiu ĉi — praktike absolute malebla — kazo, la kategorio de profito malaperus, kaj la ekonomia strukturo mem de la socio ricevus alian formon, malsaman ol la kapitalisma. Monopoligo de la produktadrimedoj perdus ajnan sencon eĉ el la privat-entreprenista vidpunkto, kaj la kapitalistoj ĉesus esti kapitalistoj. Tiel, ni denove trafas la klasan naturon de kapitalismo kaj de ties kategorio — profito259. Kaj nur danke al la nekredebla kolorblindeco, ne permesanta vidi ĉi tiun klasan naturon, eblas asertoj kiel tiu, ke «eĉ en la izolita mastrumaĵo de iu Robinsono devas ekzisti la ĉefaj trajtoj de la fenomeno de interezo»260. Kio do klarigas ĉi tiun kolorblindecon? Böhm-Bawerk mem donas al ni tre ĝustan klarigon. «... Inter ni (t. e. inter la burĝaj ekonomikistoj. N. B.) oni tre ŝatas kamufli maloportunajn kontraŭdirojn, stompi dolorajn problemojn». («Auch unter uns liebt man es so sehr, unbequeme Gegensätze zu verkleistern, dornige Probleme zu vertuschen»). Ĉi tiu sincera konfeso plej bone priskribas por ni tiun psiĥologian fonon, kiu devigas foriri de ekscio de plena je kontraŭdiroj socia realo al artefarite elpensitaj, pene ellaboritaj konstruaĵoj, kiuj devas servi kiel pravigo de la realo. «La teorio de profito de Böhm-Bawerk, — skribas G. Dietzel, — kiu havas kiel fonton la teorion de marĝena utileco, devus (laŭ la intencoj de Böhm. N. B.) ne nur klarigi la fenomenon de profito, sed ankaŭ liveri kune kun tio materialon por refuti tiujn, kiuj atakas la institucion de profito»261. Tiu ĉi apologia kordo devigas Böhm-Bawerk-on supozi profiton eĉ tie, kie ekzistas nek klasoj, nek eĉ varinterŝanĝado (Robinsono, «la socialista ŝtato»); ĝi devigas lin dedukti la trae socian fenomenon de profito el la «ĝeneralaj ecoj de la homa psiĥo». Al analizo de tiu ĉi mirinda teorio, kiu povas sukcesi nur pro profunda dekadenco de la burĝa politika ekonomio, ni nun transiras.

3. Ĝenerala karakterizo de kapitalisma produktada procezo; kreado de profito

Kiel ni jam scias, Böhm-Bawerk nomas kapitalisma produktado ajnan produktadon, kiu estas farata kun helpo de produktiloj aŭ, en la terminoj de Böhm-Bawerk, kun helpo de «ĉirkaŭaj produktadaj vojoj» («Produktionsumwege»). Ĉi tiu «kapitalisma» produktada metodo havas sian avantaĝan kaj sian malavantaĝan flankon: la avantaĝa flanko estas tio, ke ĉi tie estas ricevata pli da produkto; la malavantaĝa — ke ĉi tiun pluson akompanas perdo de tempo; danke al anticipaj operacioj (produktado de produktiloj kaj de ĉiuj «Zwischenprodukte» [«interaj produktoj» (germ.)] ĝenerale), konsumaj produktoj komencas veni ne tuj, sed post relative longa intertempo: «La malavantaĝo ligita kun la kapitalisma produktadmetodo konsistas en oferado de tempo. Kapitalismaj ĉirkaŭvojoj estas enspezigaj, sed ili rabas tempon; ili liveras pli grandan kvanton aŭ pli bonan kvaliton de konsumbonaĵoj; sed ili liveras ĉi tiujn bonaĵojn nur en kronologie pli malfrua momento. Tiu ĉi tezo apartenas al la ĉefaj tezoj de la tuta instruo pri kapitalo»262. El la «fatala tempodiferenco» («fatale Zeitdifferenz») sekvas neceso de atendo: «en grandega plimulto de kazoj, ni devas uzi ĉirkaŭvojojn de produktado sub tiaj teĥnikaj kondiĉoj, ke ni devas atendi ioman, kaj tre ofte tre longan, tempon por ricevi pretan por konsumado finan produkton»263. Ĉi tiu trajto de la «kapitalisma produktado» servas, laŭ Böhm-Bawerk, kiel la bazo de ekonomia dependeco de laboristoj disde entreprenistoj: la laboristoj ne povas «atendi», ĝis kiam komencos veni konsumproduktoj ĉe longaj «ĉirkaŭvojoj»264; male, la kapitalistoj ne nur povas mem atendi, sed povas, ĉe certaj kondiĉoj, avanci konsumproduktojn — rekte aŭ nerekte — al la laboristoj, interŝanĝe al la varunuo, kiun havas la lastaj, nome laboro. La procezo entute okazas tiel: la entreprenistoj aĉetas bonaĵojn de «aparta ordo» (krudmaterialon, maŝinojn, uzadon de tero kaj, ĉefe, laboron) kaj per produktada procezo transformas ilin en bonaĵojn de la unua ordo, t. e. en bonaĵojn, pretajn por konsumo (genussreife Güter). Ĉe tio al la kapitalistoj restas, kun depreno de rekompenco de ilia propra laboro ktp., ioma resto de valoro, ordinare per sia grandeco proporcia al la sumo de la kapitalo, investita en la entreprenon. Ĝuste tio estas la «origina interezo por kapitalo» (der «ursprüngliche Kapitalzins») aŭ profito («Profit»)265. Kiel do estas klarigata la deveno de la profito? Al tiu demando Böhm respondas: klarigo de la profito konsistas en indiko de tio, ke «bonaĵoj de malproksima ordo estas... laŭ sia ekonomia naturo estontaj bonaĵoj, kvankam materie ili estas nunaj bonaĵoj»266. Ĉi tie necesas iom atenti la nocion de «nunaj» kaj «estontaj» bonaĵoj, kiun enkondukas Böhm-Bawerk kaj kiu ludas tre gravan rolon en tuta lia «sistemo». Bezonoj, kiuj determinas valoron de bonaĵo, povas esti lokitaj en malsamaj tempoj; ili rilatas aŭ al la nuno, kaj tiam ili sentiĝas rekte kaj plej akre («aktuell empfundene Gefühle» [«aktuale perceptataj sentoj» (germ.)]), aŭ ili rilatas al la estonta tempo (la pasintan, pro kompreneblaj konsideroj, ni ĉi tie ne traktas). Bonaĵojn, kiuj kontentigas la aktualajn bezonojn, t. e. bezonojn, rilatantajn al la nuntempo, Böhm-Bawerk nomas nuntempaj bonaĵoj («Gegenwartsgüter»); male, bonaĵojn, kontentigantajn «estontajn bezonojn», li nomas «estontaj bonaĵoj» («Zukunftsgüter»). Se ekzemple mi nun havas certan monsumon kaj, sekve, mi povas kontentigi per ĝi miajn nunajn bezonojn, tiam ĉi tiu monsumo estos, laŭ Böhm-Bawerk, nuntempa bonaĵo; sed se mi povas akiri ĝuste la saman sumon, sed nur post certa tempo, tiam ĉi tiu monsumo ne povas servi kiel rimedo por kontentigi miajn nunajn bezonojn; ĝi kontentigos estontajn bezonojn, ĝi estas «estonta bonaĵo». Estontaj kaj nunaj bezonoj, en kiaj ajn malsamaj tempoperiodoj ili aperu, kompareblas inter si, kaj tial ankaŭ valoroj de nunaj kaj estontaj bonaĵoj povas esti komparitaj. En tiu ĉi komparo validas jena leĝo: «Nunaj bonaĵoj ĉiam pli valoras ol estontaj samspecaj bonaĵoj en la sama kvanto»267. Ĝuste ĉi tiun leĝon Böhm-Bawerk konsideras la baza leĝo de sia teorio de profito268. Vere. Ni revenu al la priskribo de rilatoj inter la kapitalistoj kaj laboristoj. La kapitalistoj aĉetas, inter aliaj produktadrimedoj, ankaŭ laboron. Kaj laboro, same kiel ĉiu produktadrimedo, estas «laŭ sia ekonomia naturo» estonta bonaĵo, kaj sekve ĝi devas havi malpli grandan valoron ol tiuj bonaĵoj, kiuj estas produktataj per ĝia helpo. Ni supozu, ke el X unuoj de laboro eblas ricevi Y unuojn de varo a, kies valoro estas nuntempe egala al A; tiam valoro (Ya) en la estonteco, malproksima de la nuntempo je la tuta periodo de la produktada procezo, estos malpli granda, ol A; ĝuste al ĉi tiu «estonta valoro» de la produkto egalas la reala valoro de laboro.

Tial, kiam laboro estas aĉetata nun, kaj ĝia valoro esprimiĝas per «nunaj guldenoj», tiam ĝi estas aĉetata kontraŭ malpli granda kvanto da guldenoj, ol tiu kvanto da ili, kiu venos al la entreprenisto, kiam la produkto vendiĝos, t. e. post la fino de la produktada procezo. «Ĉi tio, kaj nenio alia, estas la kialo de la „malmultekosta“ aĉeto de produktadrimedoj kaj, precipe, de laboro, kiun la socialistoj prave opinias la fonto de profito por kapitalo, sed malprave... deklaras rezulto de ekspluatado de laboristoj fare de la posedantaj klasoj»269. Tiel, interŝanĝo de nunaj bonaĵoj kontraŭ la estontaj komencas la procezon, kiu kondukas al kreiĝo de profito270. El la interŝanĝa ago mem, tamen, la profito ankoraŭ ne sekvas, ĉar la entreprenisto aĉetis laboron laŭ ties plena nuna valoro, t. e. laŭ la valoro de estonta produkto. Sed en la procezo de produktado «lia estonta produkto... iom post iom dum la produktado maturiĝas en realan produkton kaj tiel kreskas en la plenan valoron de nuna produkto»271. Ĝuste tiu ĉi alkresko de valoro, kiu rezultas en la procezo de transformiĝo de estontaj bonaĵoj en la nunajn, de produktadrimedoj en konsumaĵojn, estas la profito por kapitalo. Tiamaniere, la ĉefa kialo de la profito radikas en malsamaj taksoj de nunaj kaj estontaj bonaĵoj, kio estas sekvo de «elementaj faktoj de la homa naturo kaj de la produktada teĥniko», sed tute ne de sociaj rilatoj, karakterizaj por la moderna socia strukturo.

Tia, en siaj bazaj trajtoj, estas la teorio de profito, proponita de Böhm-Bawerk. Ĝia plej esenca parto estas la bazado de la teorio pri valoro de estontaj bonaĵoj kompare kun la nunaj; tiu ĉi parto estis detale ellaborita de Böhm-Bawerk, kaj ni okupiĝos pri ĝia prezento kaj analizo sube. Kaj ĉi tie ni faros kelkajn anticipajn ĝeneralajn rimarkojn.

Ni vidis, ke la tezoj, kiuj apartenas «al la fundamentoj de la tuta instruo pri kapitalo», inkludas ankaŭ la tezon pri neceso de atendo, prokrasto de konsumo, pro tio, ke «kapitalisma produktado» prokrastas ricevon de preta produkto por relative longa tempo; sur tio Böhm bazas ankaŭ la «ekonomian dependecon» de la laboristoj al la kapitalistoj. En la realo tamen oni devas nek «atendi», nek prokrasti konsumon pro tiu simpla kialo, ke sendepende de tio, kian produktadciklon ni prenas, se ni jam havas iron de la socia produktada procezo, tiam la socia konsumprodukto estas samtempe en ĉiuj stadioj de sia fabrikado. Jam Markso eksciis, ke la labordivido anstataŭigas «vicon en tempo» per «vico en spaco». Rodbertus tiel priskribas tiun procezon: «Laboro estas plenumata samtempe kaj senĉese en ĉiuj „entreprenoj“ de ĉiuj branĉoj en ĉiuj produktadaj stadioj. Tiutempe, kiam en produktadaj mastrumaĵoj de branĉoj, produktantaj krudmaterialojn, estas elprenata el la tero nova kruda produkto, samtempe en produktadaj mastrumaĵoj de branĉoj, produktantaj duonfabrikaĵojn, la kruda produkto de la antaŭa periodo estas transformata en duonfinitan produkton, kaj en la produktaj mastrumaĵoj, produktantaj ilojn, estas produktataj novaj iloj por anstataŭigi la konsumitajn, ktp. En la sama tempo, fine, sur la lasta etapo de produktado, la produktoj por rekta konsumo denove submetiĝas al fina prilaboro»272. Tiamaniere, same kiel senĉese iras la produktada procezo, senĉese elpuŝanta el sia sfero jam pretan por konsumo produkton, ĝuste same senĉese povas iri ankaŭ la procezo de konsumado. «Prokrasti konsumadon» en la moderna socio ne necesas pro la «ĉirkaŭvojoj», ĉar la produktada procezo ne komenciĝas per elfarado de krudmaterialoj kaj ĉiaj «Zwischenprodukte» [«interaj produktoj» (germ.)] kaj ne finiĝas per elfarado de konsumproduktoj; ĝi estas unueco de tiuj ĉi procezoj, lokitaj unu apud la alia. Kiam ni traktas la modernan ekonomion, ni kompreneble traktas jam formiĝintan sistemon de socia produktado; kaj per tio ni jam antaŭsupozas dividitan socian laboron kaj samtempan kunekziston de malsamaj fazoj de la produktada procezo. «Se ni traktas, — skribas Markso en la 2-a volumo de «La kapitalo», — jaran reproduktadon — eĉ simplan reproduktadon, t. e. abstraktante ajnan akumuladon — tiam ni komencas ne ab ovo [de la ovo, de la origino (lat.)]; ni traktas unu jaron el vico de multaj, kaj tiu jaro ne estas la unua jaro de vivo de la kapitalisma produktado»273. La tuta procezo, klarigita de Markso, okazas jene. Estu (ni supozas simplan reproduktadon) konstanta kapitalo egala al 3c, el kiuj ĉiujare transformiĝas en konsumrimedojn 1/3, do c; la ĉiujare cirkulanta varia kapitalo estu v, ĉiujare kreskanta plusvaloro — m. Tiam ĉiujare fabrikata produkto laŭ sia valoro estos egala al c + v + m; sed nova valoro produktata ĉiujare estos nur v + m; c tute ne reproduktiĝas, ĝi estas simple transportata al la produkto, estante mem produkto de la pasinta produktado, do produktado de la antaŭa jaro aŭ eĉ de antaŭaj jaroj. La parto c do ĉiujare «maturiĝas» en «konsumbonaĵon», sed ĉiujare el la nombro (v + m) de laborhoroj c horoj devas iri al produktado de produktadrimedoj. Do, en ĉiu donita produktada ciklo ni havas samtempan produktadon kaj de produktadrimedoj kaj de konsumaĵoj; la konsumado ne estas «prokrastita», la produktado de produktadrimedoj ne havas karakteron de anticipaj operacioj, la procezo de produktado, konsumado, reproduktado fluas senĉese. La ideo de Böhm-Bawerk pri neceso de «atendado», parenca al la ideoj de la teorio de abstinado274, tiamaniere eltenas nenian kritikon.

Al ni nur restas klarigi la signifon de ĉi tiu ideo lige kun la takso de Böhm-Bawerk pri socia naturo de la profito. Supre (en la piednoto 264) ni vidis, ke Böhm-Bawerk kredas, ke la kialo de la ekonomia dependeco de la laboristoj al la entreprenistoj estas neceso de atendo: «Nur tial, — skribas Böhm, — ke la laboristoj ne povas atendi, ĝis la ĉirkaŭvojo, komencita de ili per elpreno de krudmaterialoj kaj produktado de iloj, liveros sian konsumpretan produkton, ili trafas en ekonomian dependecon de tiuj, kiuj posedas la nomitajn interajn produktojn jam en preta stato, do de la „kapitalistoj“». Tamen, kiel ni scias, la laboristoj tute ne devus «atendi»; ili povus libere, sen atendi ricevon de la «preta produkto» (t. e. «konsumbonaĵo»), vendi siajn «Zwischenprodukte» [«interajn produktojn» (germ.)] kaj ne fali en iun ekonomian dependecon. La afero estas ne en tio, ke ili devas «prokrasti konsumadon» en la senco de Pickwick kaj Böhm-Bawerk, sed en tio, ke la laboristoj nun estas senigitaj de ebleco de sendependa produktado. Kaj tio estas pro du kialoj: unue, «ganz kapitallose Produktion» [«tute senkapitala produktado» (germ.)] estas en kondiĉoj de la kapitalisma ekonomio teĥnika absurdaĵo. Por elfari eĉ simplan plugilon per la nudaj manoj necesus periodo multe pli longa ol la maksimumo de la homa vivo (el ĉi tiu cirkonstanco iu Böhm-Bawerk n-ro 2 povus eble dedukti la konkludon, ke la bazo de la ekonomia dependeco de laboristoj kaj de apero de la profito estas mallonga daŭro de la homa vivo); due, ke eĉ «ganz kapitallose Augenblicksproduktion» («tuja produktado absolute sen kapitalo»!), ekzemple, kolektado de radikoj por manĝaĵo aŭ io simila, same ne eblas, ĉar en kapitalisma socio la tero tute ne estas res nullius [nenies aĵo (lat.)], sed estas tre strikte ligita per ligiloj de privata proprieto. Tiel, la monopoligo de la produktadrimedoj (inklude de la tero) fare de la klaso de kapitalistaj proprietuloj estas la bazo de la «ekonomia dependeco» kaj de la fenomeno de profito, sed tute ne la «atendado». La teorio de «atendado» kaŝas historiecon de la modernaj rilatoj, kaŝas la klasan strukturon de la moderna socio kaj la soci-klasan naturon de la profito.

Ni nun transiras al alia punkto de la teorio. «Der Korn und Mittelpunkt der Zinstheorie» («la kerno kaj centro de la teorio pri profito») estas la indiko de Böhm pri subtakso de estontaj bonaĵoj kompare kun la nunaj. La fama sovaĝulo de W. Rocher pro pruntedonitaj 90 fiŝoj donas post monato 180 kaj ankoraŭ havas estimindan reston je 720 fiŝoj275. Tiamaniere, li taksas «realajn» 90 fiŝojn pli alte ol 180 «estontajn». La samo proksimume okazas ankaŭ en la moderna socio. «Nur, — diras Böhm-Bawerk, — diferenco en valoro ne estos tiom granda». Sed kio entute determinas grandecon de tiu ĉi diferenco? Al la lasta demando Böhm-Bawerk respondas: «ĝi estas plej granda por tiuj homoj, kiuj apenaŭ vivtenas sin... tiu diferenco estas malpli granda... por homoj, kiuj tamen posedas ioman provizon de bonaĵoj»276. Kaj ĉar ekzistas tre multaj tiaj homoj («eine ausserordentlich lange Reihe von Lohnarbeitern» [«eksterordinare longa vico da dunglaboristoj» (germ.)]), kaj ĉar pro ilia «nombra supereco», prezo de la nunaj bonaĵoj estiĝas tiel, ke rezulte de subjektivaj taksoj, oni ricevas certan aĝion, kreantan profiton277, tiam estas klara sekva cirkonstanco: eĉ se agnoski kiel unu el la perantaj kialoj por formado de profito la supertakson de la nunaj bonaĵoj kompare kun la estontaj, tamen en la bazo de ĉi tiu «fakto» estus la diferenco en la posedaĵa situacio de diversaj klasoj. «La diferenco en taksado» eĉ ĉi tie nepre implicas «socian diferencon»278. Tamen Böhm-Bawerk klopodas ĉiamaniere forigi la ideon pri la socia bazo de la profito. «Certe, — diras li, — povas okazi, ke krom la disvolvitaj en la teksto bazoj por ŝajne malmultekosta aĉeto (aĉeto de laboro. N. B.), ankaŭ aliaj bazoj efikas en iuj kazoj por vere nenormale malmultekosta aĉeto; ekzemple, lerta uzo de favora konjunkturo, uzura subpremo de la vendanto, speciale de la laboristo», ktp.279. Sed ĉion ĉi necesas trakti — daŭrigas Böhm — kiel nenormalajn kazojn; la enspezo ricevata ĉi tie estas «Extragewinn» [«superprofito» (germ.)], kiu estas distingenda de la ĉefa analizata kategorio de enspezo; ĝi sekvas el aliaj kialoj kaj havas alian soci-politikan signifon. Tamen ĉe atenta ekzameno videblas, ke ekzistas neniaj principaj diferencoj ĉi tie. Kaj tie kaj ĉi tie «profito» aŭ «interezo» rezultas el interŝanĝo de nunaj bonaĵoj kontraŭ la estontaj, el aĉeto de laboro; kaj tie kaj ĉi tie ludas rolon supertakso de la nunaj bonaĵoj kompare kun la estontaj; kaj tie kaj ĉi tie, tiu supertakso estas kondiĉita de la socia pozicio de vendantoj kaj aĉetantoj; la «uzo de favora konjunkturo», kompreneble, ne povas esti ia distinga eco, same kiel — ĉi-kaze — la «uzura subpremo de la vendanto»; ĉar ĉiam la kapitalistoj strebas uzi la konjunkturon, kiu ĉiam estas «favora» por ili kaj «malfavora» por la laboristoj; aliflanke estas tute nesciate, kion konsideri «uzura» kaj kion «neuzura» subpremado; por tio, kiel ni vidas, ekzistas neniaj ekonomiaj bazoj; kial en unu kazo aĉeton de laboro oni konsideru «malmultekosta» nur «ŝajne», kaj en la alia — «vere», restas tute neklara; en la kazo de «uzura subpremo» laŭ la teorio de Böhm la afero okazas tute same kiel en la «normala» procezo de ricevado de profito; la sola diferenco estas nur, ke en la unua kazo la laboristo supertaksas la nunajn bonaĵojn, ekzemple, je 15% kompare kun la estontaj, kaj en la dua kazo — nur je 10 aŭ 5; estas nenia principa diferenco. Kaj se Böhm-Bawerk asertas, ke la «socia kategorio» neniel rilatas al liaj «normalaj kazoj», tiam, forlasante ĉi tiun pozicion, kiam li klarigas la «nenormalajn deviojn», li montras nur sian propran nekonsekvencecon; sed, aliflanke, li estas gvidata ĉe tio de ĝusta instinkto: ĉar agnoski foreston de socia premo eĉ en «nenormalaj kazoj» signifus redukti en la plej klara maniero la tutan teorion ad absurdum [al absurdo (lat.)].

Ni ekzamenis la ĝeneralajn tezojn de la teorio de profito de Böhm-Bawerk, ĉar li celas eviti ĉian kontakton kun la klarigenda socia flanko de la realo; ni volis prilumi ĉi tie nur tiun teorian fonon, sur kiu Böhm-Bawerk pentras siajn arabeskojn. Ĉe tio evidentiĝis, ke la ĉefaj premisoj de lia teorio aŭ rekte kontraŭas la realon («atendado»), aŭ la socia momento estas enkondukata kontrabande kaj ĉiel vualata (takso de estontaj bonaĵoj depende de la socia situacio de la taksanto). «La lasta cirkonstanco, — diras G. Charasoff, — neniom neas la fakton de pluslaboro, al ĝi estas nur donata logike malkonsekvenca klarigo, aŭ, pli ĝuste, ŝajno de pravigo»280. Alia aŭtoro, Parvus, tre sprite mokas la saman motivon: «Nuna valoro kaj estonta valoro — kion ne eblas pruvi per tio?! Se iu, minacante per forto, deprenas monon de aliulo — kio estas tio? Ĉu rabo? Ne, — devintus diri Böhm-Bawerk, — tio estas nur laŭleĝa interŝanĝa transakcio: la rabisto preferas la nunan valoron de mono al la estonta valoro de ĉiela beato, kaj la rabito preferas la estontan utilon de sia savita vivo al la nuna valoro de sia mono»281.

Tamen ve! Eĉ per ruzaj rezonadoj pri nuna kaj estonta valoro Böhm-Bawerk ne sukcesis klarigi la problemon. Kaj se jam en la bazo de lia konstruo troviĝas elementoj, tute neakcepteblaj en scienca teorio de profito kaj distribuo ĝenerale, tiam ankaŭ kadre de la akceptita de li kaj analizita de ni formulado de la demando ne povas ne malkaŝiĝi la samaj mankoj; en iu aŭ alia formo ili devas leviĝi sur la surfacon.

Ni tial transiras al kritiko, por tiel diri, de la interna flanko de la teorio de Böhm-Bawerk, unuavice — al kritiko de liaj pruvoj pri supereco de valoro de nunaj bonaĵoj.








239. Vd. David Ricardo, «Fundamentoj de politika ekonomio», tr. de P. Rjazanov, antaŭparolo.
240. S-ro Struve el tiu ĉi malfacileco faras neeblecon. Vd. liajn artikolojn: «Pri kritiko de bazaj nocioj... de politika ekonomio» en «La vivo». Vd. ankaŭ N. Ŝapoŝnikov, l. c., antaŭparolo. Similan sciencan skeptikismon rilate al la teorio de distribuado eblas trovi jam en verkoj de Bernstein («Die Verteilung des gesellschaftlichen Reichtums war zu allen Zeiten eine Frage der Macht und Organisation» [«La distribuado de socia riĉo ĉiam estis demando pri potenco kaj organizo» (germ.)] — nure; aŭ: «Das Lohnproblem ist ein soziologisches Problem, das sich niemals rein ökonomisch wird erklären lassen» [«La problemo de salajro estas sociologia problemo, kiu neniam estos klarigita pure ekonomie» (germ.)]. E. Bernstein, «Theorie und Geschichte des Sozialismus», IV Aufl., S. 75, 76, cit. ĉe Lewin l. c., 92).
241. N. Ŝapoŝnikov, l. c. 80.
242. K. Markso, «La kapitalo», vol. III, MEW, 25, p. 826.
243. K. Rodbertus, «Kapitalo». Tr. de Davidov, p. 152.
244. K. Markso, «La kapitalo», vol. III, MEW, 25, p. 824.
245. Pri sia teorio Böhm-Bawerk diras tiel: «Während ich in den übrigen Teilen dieses Werkes (t. ., de «Kapitalo». N. B.) wenigstens im grossen und ganzen den Spuren der bisherigen Theorie zu folgen in der Lage war, habe ich für die Erscheinung des Kapitalzinses eine Erklärung vorzutragen, die sich in vollständig neuen Bahnen bewegt» [«Dum en la ceteraj partoj de ĉi tiu verko (t. e., «Kapitalo». N. B.) almenaŭ ĝenerale mi povis sekvi la spurojn de la antaŭa teorio, mi devas doni klarigon pri la fenomeno de la interezo por kapitalo, kiu iras laŭ tute novaj vojoj» (germ.)] («Positive Theorie», I Halbband, S. XVIII).
246. Ŝapoŝnikov, l. c., p. 81. Ĝuste stariginte la demandon, s-ro Shaposhnikov tuj misiras en tute eklektikan pozicion: «Sen dividi, — skribas li, — ilian (t. e., de la nomitaj ekonomikistoj, N. B.) ĉefan vidpunkton, ni agnoskas, tamen (!), ke en la principo de abstinado, imputo kaj marĝena produktiveco ili prezentis tiajn argumentojn, kiujn oni devas serioze konsideri». S-ro Ŝapoŝnikov ne vidas, ke ĉi tiuj «principoj» estas nedeŝireble ligitaj kun la nehistoria formulado de la demando. Kaj ĝuste en tio ja estas la tuta afero.
247. «Entweder... werfen wir unsere Arbeit ganz knapp vor dem Ziele ein... oder wir schlagen absichtlich einen Umweg ein» [«Aŭ... ni ĵetas nian laboron ĝuste al la celo... aŭ ni intence faras ĉirkaŭvojon» (germ.)] (Böhm-Bawerk, «Positive Theorie», S. 15).
248. «Die Produktion, die kluge Umwege einschlägt, ist nichts anderes, als was die Nationalökonomen die kapitalistische Produktion nennen, sowie die Produktion, die geradeaus mit der nackten Faust auf das Ziel zugeht, die kapitallose Produktion darstellt. Das Kapital aber ist nichts anderes als der Inbegriff der Zwischenprodukte, die auf den einzelnen Etappen des ausholenden Umweges zur Entstehung kommen» (Samloke, 21).
249. «Kapital überhaupt nennen wir einen Inbegriff von Produkten, die als Mittel des Gütererwerbes dienen. Aus diesem allgemeinen Kapitalbegriff löst sich als engerer Begriff, der des Sozialkapitales, ab. Sozialkapital nennen wir einen Inbegriff von Produkten, die als Mittel sozialwirtschaftlichen Gütererwerbes dienen; oder... da sozialwirtschaftlicher Gütererwerb nicht anders als durch Produktion stattfindet... oder, kurz gesagt, einen Inbegriff von Zwischenprodukten» (Sl., 54). Tiamaniere, socia kapitalo montriĝas pli mallarĝa nocio ol individua kapitalo (Erwerbskapital = Privatkapital); al tio aldoniĝas tiu cirkonstanco, ke la nocio «Gütererwerb» [«akirado de bonaĵoj» (germ.)] en ambaŭ kazoj signifas ion alian. Pri ĉi-lasta vd. Stolzmann, «Der Zweck», etc, p. 335. Ni notas ĉi tiun konfuzon, kvankam por la teksto ĝi ne estas esence grava.
250. Vd., ekz., «Positive Theorie», 587, Anmerkung, kie B.-B. plendas pri Stolzmann, kiu ne distingas la esencon disde la Erscheinungsform [formo de manifestiĝo (germ.)] kaj la «profiton ĝenerale» disde la nuna profito.
251. «...se la formo de manifestiĝo kaj la esenco de la aferoj rekte koincidus, tiam ajna scienco estus superflua» (K. Markso, «La kapitalo», vol. III. MEW, 25, p. 825). S-ro Struve, ne kompreninte la aferon, ekvidos ĉi tie, probable, metafizikon.
252. «Wissenschaft und Volk haben sich längst gewöhnt gewisse grosse soziale Probleme unter dem Schlagworte des Kapitals abzuhandeln und haben dabei nicht einen die Arbeit nicht umfassenden Begriff, sondern einen Gegensatz zu ihr im Auge gehabt. Kapital u. Arbeit, Kapitalismus u. Sozialismus, Kapitalzins u. Arbeitslohn wollen, wahrhaftig, keine harmlosen Synonyma sein: sondern sie sind Schlagworte für die denkbar stärksten sozialen und ökonomischen Kontraste» («Positive Theorie», S. 82). La kursivo estas mia. N. B. Esence saman starigon de la demando havas la usonanoj. Kp. J. B. Clark. «The Distribution of Wealth», N. J. 1908; Carver, l. c. Tamen, la konkretan solvon de la demando pri profito ili havas tute alian...
253. Samloke, 87; «Wenden wir nämlich den Namen Kapital allen sachlichen Erwerbsmitteln zu, so bleibt der engere der konkurrierenden Begriffe und auch der mit ihm korrespondierende Einkommenszweig trotz ihrer Wichtigkeit ganz namenlos».
254. «Zahlt man aber auch den Aufforstungsarbeitern geradeso, wie den Bäckern, nur 2 Fl. täglich, dann begeht man ihnen gegenüber dieselbe „Ausbeutung“, die heute die kapitalistischen Unternehmer ausüben» («Positive Theorie», S. 583).
255. «In der Verteilung bekommen ihn (t. e. Zins. N. B.) ganz andere Leute als jene, an deren Arbeit und Produkt er verdient wurde... andere Leute und zwar ganz wie heute (!), nicht aus dem Titel der Arbeit, sondern aus dem Titel des Eigentums, beziehungsweise des Miteigentums» (samloke, S. 584).
256. Ni faras rezervon, por eviti miskomprenojn, ke se ni parolas pri «valoro» en la socialisma socio, tiam sub tiu ĉi nocio devas esti komprenata speciala kategorio, malsama al la kategorio de valoro en la vara ekonomio. Kaj tie kaj ĉi tie la determinanta faktoro estas laboro. Sed dum en la socialisma socio taksado laŭ laboro estas konscia socia procezo, en la moderna socio ĝi estas spontanea baza leĝo de prezoj, kie elemento de reala taksado (laŭ laboro) forestas.
257. Ni jam ne diras pri tio, ke socialisma socio antaŭsupozas neniigon de «mallarĝa specialigo».
258. «...ein Vermögen von Millionen anhaüft und über dieses dann zu gemeinnützigen Zwecken verfügt» («Positive Theorie», S. 583).
259. Estas kurioze, ke eĉ ekonomikistoj, distingantaj inter la «pure ekonomia» nocio de kapitalo kaj ties «histori-jura» nocio, vidas en ĉi-lasta nur privatan kapitalon (Privatkapital) kaj ne vidas la fakton de klasa monopoligo. Iagrade tio videblas ankaŭ ĉe Rodbertus. Adolf Wagner tiel difinas kapitalon: Kapital, als rein ökonomische Kategorie, unabhängig betrachtet von den geltenden Rechtsverhältnissen für den Kapitalbesitz, ist ein Vorrat solcher wirtschaftlicher Güter... welche als technische Mittel für Herstellung neuer Güter in einer Wirtschaft dienen können: es ist Produktionsmittel-Vorrat oder «National-Kapital», bezw. Partikel davon. Kapital im historisch-rechltichen Sinne oder Kapitalbesitz ist derjenige Teil des Vermögensbesitzes einer Person (nia kursivo. N. B.), welcher derselben als Erwerbsmittel zur Erlangung eines Einkommens aus ihm (Rente, Zins), dienen kann, also zu diesem Zwecke von ihr besessen wird ein «Rentenfonds»; «Privatkapital». [Kapitalo, kiel pure ekonomia kategorio, sendepende de la juraj rilatoj gravaj por posedo de kapitalo, estas stoko de tiaj ekonomiaj bonaĵoj... kiuj povas servi kiel teĥnikaj rimedoj por produktado de novaj bonaĵoj en ekonomio: ĝi estas stoko de produktadrimedoj aŭ «nacia kapitalo», respektive ĝia ero. Kapitalo en la histori-jura senco aŭ kapitalposedo estas tiu parto de posedaĵo de persono (nia kursivo. N. B.), kiu povas esti uzata de li kiel akirrimedoj por akiri enspezon de ili (rento, interezo), do por tiu celo posedata «renta fonduso»; «privata kapitalo». (germ.)] (Ad. Wagner. «Grundlegung». II Aufl, S. 39; cit. ĉe Böhm pp. 124, 925). Ĝenerale, ĉe Böhm-Bawerk rekte frapas lia frivola sinteno al la historia formulado de la demando; sur p. 125 li, ekzemple, faras noton, ke, certe, ĉio estas historia: maŝinoj aperis ne pli frue ol en la 18-a jarcento, libroj komencis aperi ne pli frue ol la invento de presado, ktp. Böhm-Bawerk eĉ ne rimarkas, ke temas pri tute malsamaj tipoj de ekonomia strukturo. En la vidpunkto de Markso Böhm vidas nur, ke ĉe Markso la kapitalo estas «Ausbeutungsmittel» [«rimedo de ekspluatado» (germ.)] — kaj nenion pli (vd. p. 90).
260. Böhm-Bawerk, Positive Theorie, S. 507: «Sogar in der einsamen Wirtschaft eines Robinson könnte der Grundzug des Zinsphänomens... nicht fehlen».
261. «Auch Böhm-Bawerks Kapitalzinstheorie, welche aus der Grenznutzentheorie geflossen ist, soll nicht bloss das Zinsphänomen erklären, sondern daneben auch Material zur Wiederlegung derer beitragen, welche Zinsinstitution angreifen» (H. Dietzel, «Theoretische Sozialökonomik», S. 211).
262. «Der Nachteil, der mit der kapitalistischen Produktionsmethode verbunden ist, liegt in einem Opfer an Zeit. Die kapitalistischen Umwege eind ergiebig, aber zeitraubend, sie liefern mehr oder bessere Genussgüter, aber sie liefern sie erst in einem späteren Zeitpunkt. Dieser Satz gehört... zu den Grundpfeilern der gesamten Lehre vom Kapitale» (Böhm-Bawerk, «Positive Theorie», S. 149. La lasta kursivo apartenas al ni. N. B.)
263. «In der überwältigenden Mehrzahl der Fälle müssen wir die Produktionsumwege unter solchen technischen Bedingungen beschreiten, dass wir eine Zeit lang und oft sehr lange Zeit auf die Erlangung der genussreifen Schlussprodukte warten müssen» (sl., 149).
264. «Nur weil die Arbeiter nicht warten können, bis der von ihnen mit Rohstoffgewinnung und Werkzeugbau begonnene Umweg seine reife Genussfrucht liefert, kommen sie in wirtschaftliche Abhängigkeit von denjenigen, die die genannten Zwischenprodukte schon im fertigen Zustand besitzen, von den „Kapitalisten“» [«Nur tial, ke la laboristoj ne povas atendi, ĝis la ĉirkaŭvojo, komencita de ili per elpreno de krudmaterialoj kaj produktado de iloj, liveros sian konsumpretan produkton, ili trafas en ekonomian dependecon de tiuj, kiuj posedas la nomitajn interajn produktojn jam en preta stato, do de la „kapitalistoj“» (germ.)] (sl., 150).
265. Kp. «Positive Theorie», S. 502.
266. «Ich muss die Erklärung (de la profito N. B.) mit der Feststellung einer wichtigen Tatsache einleiten. Die Güter entfernterer Ordnung sind nämlich, obschon sie körperlich gegenwärtig sind, ihrer wirtschaftlichen Natur nach Zukunftsware» [«Mi devas komenci la klarigon (de la profito N. B.) per aserto de grava fakto. La bonaĵoj de pli malproksima ordo, kvankam ili ĉeestas fizike, estas, laŭ sia ekonomia naturo, estontaj varoj» (germ.)] (sl., 503).
267. «Gegenwärtige Güter sind in aller Regel mehr wert als künftige Güter gleicher Art und Zahl» (sl., 426).
268. «Dieser Satz ist der Korn und Mittelpunkt der Zinstheorie, die ich vorzutragen habe» [«Ĉi tiu tezo estas la kerno kaj centro de la teorio de interezo, kiun mi proponas» (germ.)] (sl).
269.«Dieses und nichts anderes ist der Grund des „billigen“ Einkaufs von Produktivmitteln und ins besondere von Arbeit, den die Sozialisten mit Recht für Quelle des Kapitalgewinnes, aber mit Unrecht für die Frucht einer Ausbeutung der Arbeiter durch die Besitzenden erklären» («Positive Theorie», S. 504).
270. Surbaze de tio, Macfarlane proponis nomi la teorion de profito de Böhm-Bawerk teorio de interŝanĝo («Exchange theory»); Böhm-Bawerk mem opinias pli taŭga la nomon «teorio de aĝio» («Agio-Theorie»). Vd. Böhm-Bawerk, «Kapitalo kaj profito. Historio kaj kritiko de la teorio de interezo por kapitalo». Trad. sub red. de Tugan-Baranovskij, p. 567.
271. «Seine Zukunftsware reift nämlich wahrend des Fortschreitens der Produktion allmälig zur Gegenwartsware aus und wächst damit in den Vollwert der Gegenwartsware hinein» («Posit. Theorie», S. 505).
272. K. Rodbertus, «Kapitalo», trad. de Davidov, p. 170. Ni iomete ŝanĝas la tradukon pro plena netaŭgeco de la traduko de s-ro Davidov.
273. K. Markso, «La kapitalo», vol. II, MEW, 24, p. 450.
274. Iu usona subtenanto de la teorio de abstinado, Maclane, proponis eĉ anstataŭigi la vorton abstinado per termino «atendado» (waiting). Vd. Böhm-Bawerk, «Kapitalo kaj profito», apendico, p. 572. Böhm-Bawerk peneme forbaras sin disde proksimigo de lia teorio kun la teorio de abstinado.
275. Havante stokon je 90 fiŝoj, li faras retojn kaj tiel pligrandigas produktivecon de sia fiŝkaptado. Cetere, Böhm-Bawerk, kiel konvenas al rentulo, la kategorion de profito nomas «interezo» (Zins).
276. «Sie (die Wertdifferenzen. N. B.) sind am grössten für Leute, die von der Hand in den Mund leben... Geringfügiger... ist die Differenz... bei Leuten, die schon einen gewissen Gütervorrest besitzen» («Positive Theorie», 471–472).
277. Vd. p. 539 kaj sekvan en «Positive Theorie». Pli detale pri tio ni parolos sube.
278. R. Stolzmann «Der Zweck», S. 288: «...Denn was ist die „Detaxation“, das „Agio“ des Kapitalgewinnes anderes, als die Ausnutzung eines Vorteils, der den Kapitalisten vermöge des „glücklichen Besitzes“, d. i. vermöge des durch die Eigentumsordnung gewahrleisteten Besitz- und Verteilungsstatus zufällt, und worauf dann nach von Böhms eigenen Worten die Bezeichnung Mehrwert, sogar „in vollerem Masse zutrifft, als die Sozialisten bei ihrer Namengebung es wohl ahnten“». [«Kio do estas la „subtaksado“, la „aĝio“ de la kapitalgajno, krom ekspluatado de avantaĝo, kiun la kapitalisto havas pro „feliĉa posedo“, t. e. pro la poseda kaj distribua stato, garantiita de la proprieta ordo, kaj pro tio, laŭ la propraj vortoj de Böhm, la nocio de plusvaloro eĉ „validas pli plene, ol la socialistoj probable suspektis dum sia nomado“». (germ.)]
279. «Natürlich kann es vorkommen, dass ausser den im Texte entwickelten Gründen eines scheinbar billigen Einkaufs im einzelnen Falle auch noch andere Gründe eines wirklich abnorm billigen Einkaufs wirksam werden: z. B. geschickte Ausnützung einer günstigen Konjunktur, wucherische Bedrückung des Verkaüfers, insbesondere des Arbeiters». («Positive Theorie» S. 505, Note).
280. G. Charasoff, «Das System des Marxismus», S. XXII: «...die Arbeit (laŭ Böhm) stets weniger Wert besitzt als der gegenwärtige Lohn. Hiermit wird die Tatsache der Mehrarbeit keineswegs geleugnet, es wird ihr mir eine logisch unhaltbare Erklärung, oder vielmehr der Schein einer Rechtfertigung gegeben».
281. I. . (Parvus): «Ökonomische Taschenspielerei. Eine Böhm-Bawerkiade». «Neue Zeit», 10 Jahrg., Band I, S. 556: «Gegenwartswert und Zukunftswert was liesse sich damit nicht beweisen?! Wenn jemand unter Drohung von Gewalttätigkeiten einem Anderen sein Geld wegnimmt, was ist das? Raub? Nein, sollte Böhm-Bawerk sagen, es ist nur rechtmässiger Tausch: der Räuber zieht den Gegenwartswert des Gelden dem Zukunftswert der Seligkeit vor, der Bergaubte zieht den Zukunftsnetzen des erhaltenen Lebens der Gegenwartsbedeutung seines Geldes vor!».