Ĉapitro II

La teorio pri valoro

1. Signifo de la problemo de valoro. 2. Valoro subjektiva kaj objektiva; difinoj. 3. Utileco kaj valoro. 4. Grandeco de valoro. Unuo de takso.

1. Signifo de la problemo de valoro

La ĉefa demando de politika ekonomio, ekde ties komenco ĝis nun, estis kaj estas la demando pri valoro. Ĉiuj ceteraj demandoj — pri salajro, pri kapitalo kaj rento, pri akumulado de kapitalo, pri lukto inter la granda kaj eta produktado, pri krizoj ktp. — estas rekte aŭ nerekte ligitaj kun tiu ĉi fundamenta demando.

«La instruo pri valoro staras, por tiel diri, en la centro de la tuta politik-ekonomia doktrino» — tute prave diras Böhm-Bawerk112. Kaj tio estas komprenebla. Ĝenerale por la varproduktado, kaj speciale por la var-kapitalisma produktado, kies ido estas politika ekonomio, la ĉefa, universala kategorio estas prezo, kaj, sekve, ankaŭ ties normo — valoro. Varprezoj reguligas distribuadon de la produktivaj fortoj de kapitalisma socio, kaj la formo de interŝanĝado, kiu antaŭsupozas la kategorion de prezo, estas formo de distribuado de la socia produkto inter malsamaj klasoj.

Moviĝo de prezoj adaptas la oferton de varoj al la postulo pri ili per altigo aŭ malaltigo de la profitkvoto, depende de kio kapitaloj fluas de unu produktada branĉo al alia; malaltaj prezoj estas ilo, per kiu kapitalismo malfermas vojon kaj finfine konkeras la mondon; per malaltaj prezoj la kapitalo elpuŝas la metion, kaj la granda produktado venkas la etan.

En la formo de aĉeto de laborforto, do en formo de valora rilato, estas farata kontrakto inter kapitalisto kaj laboristo — la antaŭkondiĉo por riĉiĝo de la kapitalisto. Profito, t. e. mona, valorbaza kaj tute ne «natura» esprimo de plusprodukto, estas la movanta motivo de la moderna socio, kaj ĝuste sur tio baziĝas la tuta procezo de akumulado de kapitalo, kiu detruas malnovajn formojn de ekonomia vivo kaj en sia disvolviĝo forte diferencas de ili, kiel tute specifa historia fazo de ekonomia evoluo, ktp., ktp. Tial, la demando pri valoro altiradis kaj altiras atenton de teoriistoj-ekonomikistoj multe pli ol ajna alia demando en la kampo de politika ekonomio: Smith, Ricardo, Markso — metis en la fundamenton de siaj esploroj analizon de valoro113. La instruon pri valoro faris la angulŝtono de sia doktrino ankaŭ la aŭstra skolo; ĉar ĝi, unuflanke, elpaŝis kontraŭ la klasikuloj kaj Markso, kaj aliflanke kreis sian propran teorian sistemon, do ĝi ĉefe okupiĝis pri la demando pri valoro.

Kaj jen, malgraŭ tio, ke jam Mill opiniis la instruon pri valoro plejparte kompletigita114, ĝi efektive staras en la centro de modernaj teoriaj diskutoj. Malsame al Mill, Böhm-Bawerk opinias, ke la instruo pri valoro «estis kaj restis unu el la plej obskuraj, plej konfuzaj kaj malplej disvolvitaj fakoj de ekonomiko»115; tamen li esperas, ke esploroj de la aŭstra skolo metos finon al tia stato de la scienco, ĉar «en la ĥaosan eksciton de ideoj estis finfine enportita krea penso, de kies fruktodona disvolviĝo atendeblas kompleta kaj fina klarigo de la demando pri valoro»116.

Poste ni provos doni taŭgan takson al tiu ĉi «krea penso»; anticipe ni rimarkigu jenon. Tre ofte kritikantoj de la aŭstra skolo atentigas, ke ĝi «miksas» valoron kaj uzvaloron, ke ĝia instruo rilatas pli al psiĥologio ol al politika ekonomio, ktp. Ĉio ĉi estas esence prava. Tamen al ni ŝajnas, ke tiaj deklaroj tute ne sufiĉas: necesas ekstari sur la vidpunkton de la aŭtoroj de la kritikata teorio, kompreni la tutan sistemon en ties interna ligo, kaj poste montri ĝian kontraŭdirecon, ĝian nekonsekvencecon, sekvantan el la bazaj eraroj. Ekzistas, ekzemple, multaj malsamaj difinoj de valoro. La difino de Böhm-Bawerk plej diferencos de la difino de, ekzemple, Markso. Sed oni ne povas limigi sin per indiko, ke Böhm-Bawerk parolas ne pri tio, pri kio li devus paroli. Oni montru, kial necesas paroli ne pri tio — unue. Kaj due, oni montru, ke la premisoj akceptitaj de la kritikata teorio aŭ kondukas al kontraŭdiraj konstruoj, aŭ simple ne klarigas, ne kovras kelkajn gravajn ekonomiajn fenomenojn.

Sed kie do tiukaze estas la apogpunkto de kritiko? Ja se la nocio mem de valoro estas tute malsama en diversaj skoloj, t. e. se la valoro de Markso havas neniajn komunajn tuŝpunktojn kun la valoro de Böhm-Bawerk, tiam kiel entute eblas kritiko? Ĉi tie nin savas la sekva cirkonstanco. Kiom ajn diversaj, eĉ kelkfoje kontraŭaj estas difinoj de valoro, tamen ĉiuj havas ion komunan. Tiu komuna afero estas tio, ke valoro estas pensata kiel interŝanĝrilatumo, ke la nocio de valoro servas al ni por klarigi prezojn117. Kvankam la afero ne limiĝas al la klarigo de nur solaj prezoj, aŭ, pli ĝuste, ne devas limiĝi, sed tamen rekte teorio pri valoro servas kiel bazo por teorio pri prezoj. Se donita instruo pri valoro solvas la demandon pri prezoj sen internaj kontraŭdiroj, ĝi estas ĝusta; se ne estas tiel, ĝi devas esti malakceptita.

Surbaze de tiuj ĉi konsideroj, ni komencos kritikon de Böhm-Bawerk. Ni vidis en la antaŭa ĉapitro, ke la prezoj, laŭ Böhm, estas rezultoj de individuaj taksoj. Konforme al tio, la tuta «instruo» dividiĝas en du partojn: la unua esploras leĝojn de formiĝo de individuaj taksoj — la «teorio pri subjektiva valoro»; la dua esploras leĝojn de formiĝo de ilia rezultanto — la «teorio pri objektiva valoro».

2. Valoro subjektiva kaj objektiva. Difinoj

Ni scias, ke, laŭ la opinio de la subjektiva skolo, la bazo de soci-ekonomiaj fenomenoj estas serĉenda en fenomenoj de individua psiĥologio; rilate al prezo tio esprimiĝos en tio, ke analizo de prezo devas reduktiĝi al analizo de individuaj taksoj. Se kompari la starigon de la demando pri valoro ĉe Böhm kun la starigo de la sama demando ĉe Markso, tiam tuj videblas principa diferenco: ĉe Markso la nocio de valoro estas esprimo de socia ligo inter du sociaj fenomenoj, la laborproduktivo kaj la prezoj, kaj tiu ligo en la kapitalisma socio (kontraste al simpla vara ekonomio) montriĝas kiel malsimpla ligo118; ĉe Böhm la nocio de valoro estas esprimo de ligo inter la socia fenomeno de prezo kaj la individu-psiĥologia fenomeno de unuopa takso.

Tiu ĉi unuopa takso supozas taksantan subjekton kaj taksatan objekton; rezulto de la rilato inter ili estas ĝuste la subjektiva valoro de la aŭstra skolo. Subjektiva valoro do ne estas ia eco de la aĵo: ĝi estas nur certa psiĥa stato de la taksanta subjekto; kaj se paroli pri la aĵo, tiam tio estos ĝia valoro por la donita persono. Do, «valoro en subjektiva senco ni nomas tiun valoron, kiun havas certa materia bonaĵo aŭ aro da certa speco de materiaj bonaĵoj por bonfarto de la subjekto»119. Jen la difino de subjektiva valoro.

Io alia estas la objektiva valoro de Böhm-Bawerk. «Valoro en objektiva senco, — diras li, — ni nomas... kapablon de aĵo doni ian objektivan rezulton. Tiusence ekzistas tiom da specoj de valoro kiom da eksteraj efikoj, kiujn ni volas atentigi. Ekzistas nutra valoro de diversaj manĝaĵoj, fekundiga valoro de diversaj sterkaĵoj, eksploda valoro de eksplodaĵoj, varmiga valoro de ligno kaj karbo, ktp. En ĉiuj tiaspecaj esprimoj el la nocio valoro estas forigata ĉia ajn ideo pri tio, kian signifon ĝi havas por feliĉo aŭ malfeliĉo de la subjekto»120. Al samspecaj objektivaj valoroj, neŭtralaj rilate al «feliĉo aŭ malfeliĉo de la subjekto», Böhm-Bawerk alkalkulas objektivajn valorojn, kiuj havas ekonomian karakteron: «ŝanĝvaloron», «profitan valoron», «valoron de produktado», «dungan valoron» kc. El ili la plej grandan gravecon havas objektiva ŝanĝvaloro. «Sub ŝanĝvaloro ni komprenas objektivan signifon de materiaj bonaĵoj en la sfero de interŝanĝado, aŭ, alivorte, kiam oni parolas pri ŝanĝvaloro de materiaj varoj, oni subkomprenas eblecon ricevi kontraŭ ili certan kvanton de aliaj materiaj bonaĵoj, kaj ĉi tiu ebleco estas konsiderata kiel forto aŭ eco, propra al materiaj bonaĵoj mem»121. Tia estas la nocio de objektiva ŝanĝvaloro.

La lasta difino estas senbaza kaj esence kaj eĉ el la vidpunkto de la konsekvence disvolvita opinio de Böhm-Bawerk mem. Vere: ŝanĝvaloro de varo, kiel ties «objektiva eco», estas ĉi tie egaligata kun fizik-ĥemiaj ecoj de varaj korpoj; alivorte, «utila efiko» en teĥnika senco de la vorto estas identigata kun ekonomia nocio de ŝanĝvaloro. Tio estas vidpunkto de kruda vara fetiĉismo, kiu estas distinga signo de vulgara politika ekonomio, ĉar efektive «la varformo kaj la valorrilato de la laborproduktoj, en kiu ĝi prezentas sin, havas absolute nenion komunan kun sia fizika naturo kaj kun la el ĝi fontantaj konkretaj rilatoj»122. El la vidpunkto de Böhm-Bawerk mem, fakte, ne eblas aserti tion, kion li asertas. Se objektiva valoro estas rezulto de subjektivaj taksoj, tiam ĝi ne povas esti egaligita kun la fizik-ĥemiaj ecoj de aĵoj; male, ĝi esence diferencas de ili: en ĝi ne povas esti «eĉ atomo da materio», ĉar ĝi aperas kaj konsistas el nemateriaj elementoj, kiaj estas la individuaj taksoj de diversaj «ekonomiaj subjektoj». Kiel ajn strange estu, sed ĉi tie ni devas konstati, ke pura «psiĥologiismo», kiu estas tiel karakteriza por la aŭstra skolo kaj por Böhm-Bawerk, povas kunekzisti kun vulgara ultra-materiisma fetiĉismo, la vidpunkto esence tute naiva kaj senkritika. Protestante kontraŭ la kompreno de la subjektiva valoro kiel de io imanenta al la aĵo en si mem, sendepende de la taksanta subjekto, Böhm-Bawerk ĉe difinado de la objektiva valoro egaligas ĉi-lastan kun la neŭtralaj rilate al «feliĉo aŭ malfeliĉo de subjekto» teĥnikaj ecoj de aĵoj, tute forgesante, ke tiukaze ne povas ekzisti tiu genetika ligo inter la subjektiva kaj objektiva valoroj, kiun supozas lia propra teorio123.

Do, antaŭ ni estas du kategorioj de valoro; el ili la unua estas la ĉefa grando, la dua estas derivaĵo. Tial ni antaŭ ĉio devos okupiĝi pri analizo de la teorio pri subjektiva valoro. Tiu ĉi parto de la teorio cetere estas ĝuste tiu ĝia parto, kie estis faritaj la plej originalaj provoj bazi la instruon pri valoro sur nova fundamento.

3. Utileco kaj valoro (subjektiva)

Por la aŭstra skolo «la gvidanta nocio estas utileco»124; dum ĉe Markso utileco estas nur kondiĉo por apero de valoro kaj ludas neniun rolon en kreiĝo de ties iu aŭ alia grando, ĉe Böhm-Bawerk la valoro estas deduktata el la utileco, servas kiel ties rekta manifestiĝo125.

Böhm-Bawerk tamen distingas (kiel li opinias, kontraŭe al la malnova terminologio, kie utileco kaj uzvaloro laŭdire ĉiam estis sinonimoj), inter utileco ĝenerale kaj valoro, kiu estas, por tiel diri, kvalifikita utileco. «Rilato al homa bonfarto, — diras Böhm-Bawerk, — povas esprimiĝi en du esence malsamaj formoj. La plej malaltan formon ni havas tiam, kiam donita aĵo ĝenerale havas kapablon servi por homa bonfarto. Male, por la plej alta formo necesas, ke donita aĵo estu ne nur kaŭzo, sed samtempe necesa kondiĉo por homa bonfarto... La plej malalta formo nomiĝas utileco, la plej alta — valoro»126.

Tiu distingo estas ilustrata per du ekzemploj: en la unua antaŭ ni estas «homo», sidanta «ĉe abunda fonto de trinkebla akvo»; en la dua — «alia homo, kiu vojaĝas en dezerto». Estas klare, ke glaso da akvo havos malsaman «signifon por bonfarto». En la unua kazo ĝi tute ne estas «necesa kondiĉo», en la dua kazo, utileco aperas en sia «plej alta» formo, ĉar perdo de ĉiu glaso el la rezervo de nia vojaĝanto povas influi lin tre forte.

El tio sekvas tia formulo pri la «origino de valoro». «Materiaj bonaĵoj akiras valoron tiam, kiam disponebla stoko de materiaj bonaĵoj de tia speco montriĝas tiel malgranda, ke ĝi aŭ tute ne sufiĉas por plenumi la respektivajn bezonojn, aŭ nur apenaŭ sufiĉas, tiel ke, se forĵeti tiun parton de materiaj bonaĵoj, pri kies takso temas en tiu aŭ alia kazo, tiam certa sumo da bezonoj devos resti sen kontentigo»127.

Do, en la bazon de analizo de la varprezoj — ĉar ajna teorio pri valoro servas plej proksime por klarigi la prezojn — estas metata la «kvalifikita utileco» de bonaĵoj, t. e. ĝuste tio, kion Markso ekskludas el sia analizo kiel senrilatan grandon.

Ni rigardu pli proksime ĉi tiun demandon. Ni ne forgesu, ke la vidkampo de la aŭstra skolo estas motivoj de ekonomiaj subjektoj en sia «pura», t. e. la plej simpla formo. «Nia tasko — skribas Böhm-Bawerk mem — devas esti nome reflekti kvazaŭ en spegulo la ĉiutagan praktikon de kazuistikaj decidoj kaj levi la regulojn, kiujn ordinara praktikanto instinkte posedas kun tia certeco, ĝis grado de same veraj, sed jam samtempe ankaŭ konsciaj, sciencaj principoj»128. Ni vidu, kiel reflektas la «ĉiutagan praktikon» la teoria «spegulo» de la gvidanto de la nova skolo.

La moderna produktadmaniero estas karakterizata, antaŭ ĉio, per tio, ke ĝi estas produktado por la merkato, sed ne por propra konsumado. Ĝi estas la fina ero en la ĉeno de diversaj produktadformoj, kie disvolviĝo de la produktivaj fortoj kaj konforma al ĝi disvolviĝo de interŝanĝaj rilatoj detruis la antaŭan natur-ekonomian sistemon kaj kreis tute novajn ekonomiajn fenomenojn. Eblas distingi tri stadiojn de tiu procezo de transformiĝo de la natura ekonomio al la var-kapitalisma.

En la unua stadio la pezocentro kuŝas en produktado por si mem, al la merkato iras nur «superfluaj produktoj»; tiu ĉi stadio estas karakteriza por la komencaj formoj de disvolviĝo de interŝanĝaj rilatoj. Iom post iom kresko de la produktivaj fortoj kaj pliakriĝo de konkurenco kaŭzas moviĝon de la pezocentro en la sferon de produktado por la merkato. Ene de mastrumaĵo estas konsumata nur sensignifa parto de la totala kvanto de produktataj produktoj (tiaspecaj rilatoj estas ofte observeblaj nun en la terkulturo, en la kamparana mastrumado). Sed la procezo de disvolviĝo ne haltas tie; la socia labordivido progresas kaj fine atingas la punkton, kiam tipa fariĝas amasa produktado por la merkato, kaj ĉe tio ene de la mastrumaĵo la produktataj produktoj tute ne estas konsumataj.

Kiuj do estas tiuj ŝanĝoj en la motivoj de ekonomiaj subjektoj, en ties «ĉiutaga praktiko», kiuj devis okazi paralele kun tiu ĉi procezo?

Mallonge tion eblas respondi jene: malpligrandiĝas signifo de subjektivaj taksoj, bazitaj sur utileco. Unue, «man stellt (um in heutiger Terminologie zu sprechen) noch keine Tauschwerte her (die rein quantitativ bestimmt sind), sondern ausschliesslich Gebrauchsgüter, also qualitativ unterschiedliche Dinge» («oni produktas — se paroli en nuna terminologio — tute ne ŝanĝvalorojn, kiuj estas difinataj pure kvante, — sed ekskluzive konsumaĵojn, do, kvalite distingeblajn aĵojn»)129. Male, en pli postaj etapoj de disvolviĝo taŭgas la proverbo: «der gute Hausvater soll mehr bedacht sein auf den Profit und die lange Dauer der Sachen, als auf eine momentale Befriedigung und gegenwärtigen Nutzen» («bona dommastro devas pli pensi pri profito kaj pri longdaŭreco de la aĵoj, ol pri momenta kontentigo kaj nuna utileco»)130.

Vere. Natura mastrumaĵo supozas, ke la «bonaĵoj», kiujn ĝi produktas, havas por ĝi uzvaloron; en la sekva stadio ĉesas esti grava la uzvaloro de la «troo»; poste jam la plej granda parto de la produktataj produktoj ne estas taksata de la ekonomia subjekto laŭ sia utileco, ĉar ĉi-lasta por li ne ekzistas; fine, en la lasta stadio la tuta produkto, produktata de unuopa mastrumaĵo, prezentas ene de la mastrumaĵo nenian «utilecon». Tiamaniere, tipa iĝas plena foresto de bazitaj sur utileco taksoj de bonaĵoj flanke de la produktanta ilin mastrumaĵo131. Sed oni ne pensu, ke tiel okazas nur kun vendantoj. Ne estas pli bone ankaŭ kun aĉetantoj. Tio speciale klare evidentiĝas ĉe analizo de taksoj de komercistoj. Ĉiu komercisto, de la plej granda grocisto ĝis la plej malgranda kolportisto, tute ne pensas pri «utileco» aŭ pri «uzvaloro» de siaj varoj. En lia menso simple ne ekzistas tiu materialo, kiun vane klopodas trovi Böhm-Bawerk. La situacio estas iom pli komplika ĉe aĉetantoj, kiuj aĉetas konsumproduktojn (la produktadrimedoj estos diskutitaj poste) por si mem. Sed eĉ ĉi tie ne eblas sekvi la vojon, proponitan de Böhm-Bawerk. Ĉar ĉiu «mastrumantino» en sia «praktiko» deiras de la estiĝintaj prezoj — unuflanke, kaj de la sumo da disponebla mono — aliflanke. Nur en tiuj limoj povas okazi certa takso laŭ utileco. Se kontraŭ iu monsumo eblas aĉeti x varojn A, aŭ y varojn B, aŭ z varojn C, tiam ĉiu preferas tiun varon, kiu estas plej utila por li. Sed tia takso supozas merkatajn prezojn. Plue. Takso de ĉiu donita varo, denove, tute ne estas determinata de ĝia utileco. Frapanta ekzemplo estas vivrimedoj. Neniu mastrumantino, iranta al bazaro, taksas panon laŭ senfine granda subjektiva valoro; male, ŝia takso fluktuas ĉirkaŭ la jam estiĝinta en la merkato prezo; la samo okazas ankaŭ kun ĉiu alia varo.

Tiamaniere, la izolita persono de Böhm-Bawerk (ne gravas ĉu li sidas ĉe rivereto aŭ vojaĝas «tra arda dezerto») ĉesas esti, el la vidpunkto de «ekonomiaj motivoj», komparebla ne nur kun kapitalisto, ofertanta siajn varojn, aŭ komercisto, aĉetanta por vendo, sed ankaŭ kun simpla aĉetanto, metita en la kondiĉojn de var-mona ekonomio, sendepende de lia funkcio kiel kapitalisto aŭ komercisto. Kaj el tio sekvas, ke en la fundamenton de analizo de prezoj ne eblas meti la nocion «uzvaloro» (de Markso) aŭ «subjektiva uzvaloro» (de Böhm-Bawerk). La vidpunkto de la lasta akre kontraŭas al la realo, kiun Böhm-Bawerk intencas klarigi.

Nia konkludo, ke en la fundamenton de analizo de prezoj ne eblas meti analizon de uzvaloro, validas ankaŭ rilate al tiu periodo de vara produktado, kiam al la merkato estas vendata ne la tuta produkto, sed la «kromprodukto», ĉar temas ne pri la valoro de tio, kio estas konsumata ene de la mastrumaĵo, sed ĝuste pri la valoro de tiu ĉi «kromaĵo»; prezoj kreiĝas el taksoj de varoj, sed ne simple produktoj; subjektivaj taksoj de la produkto, konsumata ene de la mastrumaĵo, ne influas al formiĝo de la varprezoj. Ĉar produkto fariĝas varo, la uzvaloro ĉesas ludi sian antaŭan rolon132. «Ke ĉi tiu varo utilas por aliuloj, tio estas nur antaŭkondiĉo de ĝia interŝanĝeblo, sed uzvaloro de mia varo, kiel senutila por mi, tute ne estas ankaŭ skalo de mia individua takso, des malpli skalo de la objektiva grandeco de valoro»133.

Aliflanke, taksado de produkto laŭ ties interŝanĝvaloro kaptas, ĉe sufiĉe evoluinta interŝanĝado, eĉ tiun parton de la produkto, kiu estas inkludita en la sferon de konsumado de la produktanto mem. Kiel tre bone diras W. Lexis, «en la mon-ekonomia interŝanĝa sistemo entute ĉiuj bonaĵoj estas konsiderataj kaj kalkulataj kiel varoj, eĉ se ili estas destinitaj por la propra konsumado de la produktanto»134.

Tamen la perdo de iama rolo de la uzvaloro manifestiĝas speciale klare ĉe amasproduktado por la merkato, kiam la tuta produkto estas ĵetata en la sferon de cirkulado, ĉar ĉi tie subjektiva takso laŭ utileco malaperas en la plej videbla maniero rilate al la tuta produkto produktata de la donita mastrumaĵo.

El tio iĝas komprenebla la strebo de Böhm-Bawerk prezenti la modernan soci-ekonomian organizon kiel nedisvolvitan varproduktadon. «Sub regado de produktado surbaze de labordivido kaj interŝanĝo, plej ofte estas vendata troo de produktoj»135; ĉe la moderna labororganizo «ĉiu produktanto produktas nur iujn produktojn, sed produktas ilin en kvantoj superantaj liajn proprajn bezonojn pri ili»136. Tiel Böhm priskribas la kapitalisman «nacian ekonomion». Tia priskribo kompreneble ne eltenas kritikon; sed ĝi aperas denove ĉe tiuj aŭtoroj, kiuj volas konstrui teorion pri valoro surbaze de utileco. Pri Böhm tial oni povas diri laŭvorte la samon, kion Markso diris pri Condillac: «Oni vidas kiel Condillac ne nur konfuzas uzvaloron kaj interŝanĝvaloron, sed li krome supozas kun infana simpleco staton en kiu la produktanto produktas mem siajn vivrimedojn kaj metas en la cirkuladon nur la kromaĵon super la propra bezono, la abundon»137.

Do Markso tute pravis, rifuzante la uzvaloron kiel bazon por analizo de prezoj. Male, unu el la fundamentaj eraroj de la aŭstra skolo kuŝas en tio, ke la «gvida principo» de ĝia teorio havas nenion komunan kun la moderna kapitalisma realo138. Tio, kiel ni vidos sube, ne povas ne influi la tutan pluan konstruon.

4. Grandeco de valoro. Unuo de takso

Kio do determinas grandecon de subjektiva valoro? Alivorte, de kio dependas tiu aŭ alia alteco de individua takso de «bonaĵo»? Ĝuste en respondo al tiu ĉi demando precipe estas tiu «nova vorto», kiun diris la reprezentantoj de la aŭstra skolo kaj ties «eksterlandaj» subtenantoj.

Ĉar utileco de iu aĵo estas ĝia kapablo kontentigi tiun aŭ alian bezonon, tiam, nature, necesas ia analizo de bezonoj. Ĉi tie necesas, laŭ la instruo de la aŭstra skolo, konsideri unue diversecon de bezonoj, kaj due, intensecon de bezonoj en kadro de iu unu ilia speco. Diversajn bezonojn eblas rangigi laŭ ilia kreskanta aŭ malkreskanta graveco por «bonfarto de la subjekto»; aliflanke, intenseco de bezono de certa speco dependas de grado de ĝia kontento: ju pli ĝi estas kontentigita, des malpli ĝi estas «urĝa»139.

Surbaze de ĉi tiuj konsideroj, Karl Menger konstruis la faman «skalon de bezonoj», kiu, en tia aŭ alia formo, aperas en ĉiuj verkoj pri la demando pri valoro el la vidpunkto de la nova skolo. Ni prezentas la tabelon en tiu formo, en kiu ĝi estas ĉe Böhm-Bawerk.

I II III IV V VI VII VIII IX X
10 . . . . . . . . .
9 9 . . . . . . . .
8 8 8 . . . . . . .
7 7 7 7 . . . . . .
6 6 6 6 6 . . . . .
5 5 5 5 5 5 . . . .
4 4 4 4 4 4 4 . . .
3 3 3 3 3 3 3 3 . .
2 2 2 2 2 2 2 2 2 .
1 1 1 1 1 1 1 1 1 1
0 0 0 0 0 0 0 0 0 0

La vertikalaj vicoj, markitaj per romanaj ciferoj, indikas ĉi tie diversajn specojn de bezonoj, komencante de la plej gravaj; la ciferoj ene de ĉiu vertikala vico ilustras la malkreskon de urĝeco de tiu ĉi bezono laŭ grado de ĝia kontento.

El la tabelo interalie videblas, ke konkreta bezono de pli grava kategorio povas per sia grandeco esti malpli alta, ol bezono de malpli grava kategorio, depende de grado de kontento. «Sateco» en la vertikala vico140 povas malaltigi grandecon de la bezono I al 3, 2, 1, dum samtempe, ĉe malforta sateco en la vico VI, grandeco de tiu abstrakte malpli grava bezono povas konkrete konserviĝi ĉe la cifero 4 aŭ 5141.

Por solvi nun la demandon, al kiu konkreta bezono respondas donita aĵo (ĉar ĝuste tio determinas ĝian subjektivan takson laŭ utileco), «ni simple devas rigardi, kia ĝuste bezono restus sen kontentigo, se ne ekzistus la taksata aĵo; tio estos la bezono, kiun necesas difini»142.

Uzante tiun ĉi metodon de «senigo», Böhm-Bawerk venas al jena rezulto: ĉar ĉiu preferas lasi sen kontentigo la plej malgrandan el la kontentigendaj bezonoj, do takso de la elfalinta bonaĵo estos determinata de la plej malgranda bezono, kiun ĝi (tiu ĉi bonaĵo) povas kontentigi. «Grandecon de valoro de materia bonaĵo determinas graveco de tiu konkreta bezono (aŭ parta bezono), kiu okupas la lastan lokon en vico de bezonoj, kontentigataj de la tuta disponebla stoko de materiaj bonaĵoj de tia speco»; aŭ, pli mallonge, «valoron de aĵo mezuras grandeco de marĝena utilo de tiu aĵo»143. Ĝuste tio estas la fama tezo de la tuta skolo, de kiu la teorio mem ricevis la nomon «la teorio de marĝena utileco», tiu universala principo, el kiu estas deduktataj ĉiuj aliaj «leĝoj».

Ĉi-supra metodo por determini valoron supozas certan unuon de takso. Efektive, grandeco de valoro estas rezulto de mezurado; sed ĉiu mezurado supozas certan mezurunuon. Kiel do statas la afero ĉe Böhm-Bawerk tiurilate?

Ĉi tie la aŭstra skolo trafas ekstreme gravan malfacilaĵon, el kiu ĝi ĝis nun ne eliris, kaj eĉ ne povos eliri. Antaŭ ĉio oni konsideru tiun kolosan rolon, kiun ludas elekto de unuo el la vidpunkto de Böhm. «Nia takso, — diras tiu, — de samspecaj materiaj bonaĵoj, en la sama tempo, ĉe la samaj kondiĉoj, povas alpreni malsaman formon sole depende de tio, ĉu ni taksas nur unuopajn ekzemplerojn aŭ pli signifajn kvantojn de tiuj materiaj bonaĵoj, prenitaj kiel tuteca unuo»144. Ĉe tio, depende de la elekto de la taksunuo, ne nur varios la grandeco de valoro, sed ankaŭ povas esti levita demando pri la valoro mem ĝenerale, pri ties ekzisto. Se (ekzemplo de Böhm) kampara mastrumanto bezonas 10 hektolitrojn da akvo tage, kaj li havas 20, tiam hektolitro havas nenian valoron; male, se ni prenas kiel unuon grandon pli ol 10 hl, tiam tiu ĉi grando havos valoron. Tiel, la fenomeno de valoro mem dependos de la elekto de unuo. Lige kun tio staras ankaŭ alia fenomeno. Supozu, ke ni havas vicon da bonaĵoj, kies marĝena utileco malkreskas laŭmezure kiel kreskas ilia kvanto; ĉi tiu falanta utileco estu esprimita per ciferoj 6, 5, 4, 3, 2, 1. Se ni havas 6 unuojn de donita bonaĵo, tiam grandeco de valoro de ĉiu el ili estos determinata de la marĝena utileco de ĝuste tiu ĉi unuo, t. e. ĝi egalos al 1; se ni nun prenos kiel unuon la aron de du antaŭaj unuoj, tiam la marĝena utileco de ĉiu el tiuj ĉi duoblaj unuoj estos ne 1 × 2, sed 1 + 2, ne 2, sed 3; la valoro de tri unuoj ne estos 1 × 3, sed 1 + 2 + 3, tio estas ne 3, sed 6, ktp; alivorte, «takso de pli signifaj kvantoj de bonaĵoj ne konformas al takso de unu ekzemplero de la samaj materiaj bonaĵoj»145. Do la unuo de taksado ludas gravan rolon ĉi tie. Kia do estas tiu ĉi unuo? Böhm-Bawerk (kaj ankaŭ aliaj «aŭstroj») ne povas doni definitivan respondon146. Böhm mem kontraŭis la supran indikon jene: «Ĉi tiun obĵeton, — diras li, — ni konsideras senbaza. La afero estas en tio, ke homoj tute ne povas arbitre elekti taksan unuon, ne, ĉe la samaj eksteraj cirkonstancoj... ili trovas ankaŭ devigajn postulojn pri tio, kian nome kvanton... necesas preni kiel unuon ĉe taksado»147. Tamen, estas klare, ke tiu ĉi difiniteco de la unuo povas ekzisti ĉefe en tiuj kazoj, kiam interŝanĝo estas hazarda, netipa por ekonomia vivo. Male, ĉe disvolvita vara produktado ties agantoj ĝuste ne sentas premon de devigaj normoj kiam ili elektas «unuon de takso». Industria kapitalisto, kiu vendas sian tolon, granda komercisto-grocisto, kiu aĉetas kaj vendas ĝin, tuta vico da etaj perantoj, — ĉiuj ili povas mezuri siajn varojn kaj per arŝinoj, kaj per verŝokoj, kaj per pecoj (t. e. per aro da arŝinoj, prenitaj kiel unuo), kaj en ĉiuj ĉi kazoj ilia takso alprenos nenian «malsaman formon». Ili povas «seniĝi» je siaj varoj (moderna vendado ĝuste estas regula procezo de elfalado de varoj el la mastrumaĵo, produktanta ilin aŭ simple posedanta ilin), kaj ili tute indiferentas pri tio, kia fizika skalo estos aplikita por mezuri la venditajn «bonaĵojn». Ni observas la saman fenomenon, kiam ni analizas motivojn de aĉetantoj, kiuj aĉetas varojn por sia propra konsumo. La kialo estas ege simpla: taksoj de modernaj «ekonomiaj subjektoj» dependas de merkataj prezoj, kaj en la merkato prezoj ne dependas de elekto de unuo.

Al tio aliĝas ankaŭ alia cirkonstanco. Ni vidis supre, ke valoro de aro da unuoj laŭ Böhm tute ne egalas al valoro de unuo, multiplikita per ilia nombro. Se ni havas vicon 6, 5, 4, 3, 2, 1, tiam la valoro de 6 unuoj (totala «stoko») egalos al la sumo 1 + 2 + 3 + 4 + 5 + 6. Tio estas tute logika konkludo el la bazaj premisoj de la teorio de marĝena utileco. Sed ĉi tio ne malebligas al tiu tezo esti absolute malĝusta. Kaj denove kulpas ĉi tie la deirpunktoj de la teorio de Böhm-Bawerk, lia neglekto al la soci-historia karaktero de ekonomiaj fenomenoj. Efektive, neniu aganto de moderna produktado kaj interŝanĝado — nek vendanto, nek aĉetanto — kalkulas valoron de «stoko», do de certa aro da bonaĵoj, laŭ la metodo de Böhm-Bawerk. La teoria spegulo de la gvidanto de la nova skolo ne nur distordas ĉi tie la ĉiutagan «praktikon»: ĝiaj «reflektoj» simple ne havas respektivajn faktojn. Por ĉiu ajn vendanto N unuoj valoras N-oble pli ol unu unuo, kaj la sama fenomeno estas observata rilate al la aĉetantoj. «Por fabrikanto kvindeka ŝpinmaŝino en lia fabriko havas la saman signifon kaj la saman valoron kiel la unua, kaj la totala valoro de ĉiuj 50 egalas ne al 50 + 49 + 48 ... + 2 + 1 = 1 275, sed tutsimple 50 × 50 = 2 500»148. Tamen la diferenco inter la «teorio» de Böhm kaj la «praktiko» estas tiel okulfrapa, ke Böhm mem devis iel aŭ alie tuŝi la demandon. Jen kion li skribas pri tio: «En nia ĉiutaga... vivo tute ne ofte ni havas okazon observi la supre priskribitan kazuistikan specifaĵon (t. e. la mankon de proporcieco inter la valoro de la sumo kaj la valoro de la unuo. N. B.). Tio okazas, ĉar en regado de produktado, bazita sur la labordivido kaj interŝanĝado, vendiĝas plej ofte (!) troo (!!) de produktoj, kiu tute ne estas destinita por kontentigi personajn bezonojn de la posedanto...»149. Perfekte. Sed la problemo estas en jen kio. Se tiu ĉi «kazuistika specifaĵo» ne estas observata en la moderna ekonomia sistemo, tiam estas klare, ke la leĝo de «marĝena utileco» estas io ajn, sed ne leĝo de la kapitalisma realo, ĉar la supre menciita «specifaĵo» estas logika daŭrigo de la leĝo de marĝena utileco, kun kiu ĝi aperas (logike) kaj kun kiu ĝi falas.

Tiamaniere, la manko de proporcieco inter valoro de sumo kaj nombro de adiciatoj por modernaj ekonomiaj rilatoj estas fikcio; ĉe tio ĝi tiom kontraŭas al la vivo, ke eĉ Böhm ne povas konsekvence stari sur la propra vidpunkto. Indikante kazojn de nerektaj taksoj, Böhm skribas: «...Ĉar ni havas la okazon konstati, ke unu pomo kostas por ni same kiom kostas ok prunoj, kaj unu piro kostas por ni same kiom ses prunoj, tiam ni havas eblon... veni al tria tezo, ke unu pomo estas por ni je unu triono pli multekosta ol unu piro»150 (Temas pri subjektivaj taksoj). Tiu rezonado estas esence ĝusta. Tamen malĝusta el la vidpunkto de Böhm-Bawerk mem. Nome, kial ni venas ĉi-kaze al la «tria tezo», ke unu pomo estas je unu triono «pli multekosta» ol piro? Ja tial, ke la valoro de 8 prunoj estas pli granda ol la valoro de 6 prunoj je unu triono. Sed ĉi tio siavice supozas proporciecon inter valoro de sumo kaj nombro de unuoj: nur en tiu kazo la valoro de 8 prunoj estas pli granda ol la valoro de 6 je unu triono, se la valoro de 8 prunoj estas pli granda ol la valoro de unu pruno 8-oble, kaj la valoro de 6 — sesoble.

Ĉi tiu ekzemplo ree montras neakordigeblecon de la teorio de Böhm kaj de la ekonomiaj fenomenoj, kiel ili estas donitaj al ni en la realo. Lia rezonado eble taŭgas por klarigi psiĥologion de «devojiĝinta vojaĝanto», «setlinto», «homo, sidanta ĉe rivereto», kaj eĉ por tio nur tiom, kiom ĉiuj ĉi «individuoj» estas senigitaj je eblo produkti. En la moderna ekonomio, tamen, tiaj motivoj, kiajn supozas Böhm, estus psiĥologia maleblaĵo kaj sensencaĵo.








112. Böhm-Bawerk: «Fundamentoj de teorio pri valoro de ekonomiaj bonaĵoj», p. 13.
113. «Bei einem Gesellschaftszustande... wo das System der Erwerbstätigkeit gänzlich auf Kaufen und Verkaufen beruht... ist die Frage vom Werte fundamental. Fast jede Ansicht in Bezug auf die commerciellen Interessen einer so constituirten Gesellschaft schliesst irgend eine Theorie des Wertesin sich, der geringste Irrtum in dieser Beziehung verbreitet den entsprechenden Irrtum über alle unsere anderen Schlussfolgerungen» [«En stato de socio... kie la dungosistemo tute baziĝas sur aĉetado kaj vendado... la demando pri valoro estas fundamenta. Preskaŭ ĉiu vidpunkto pri la komercaj interesoj de tiel formita socio implicas ian teorion pri valoro, kaj la plej eta eraro en tiu rilato disportas la respektivan eraron al ĉiuj niaj aliaj konkludoj» (germ.)] (D. Stuart Mill: «Grundsätze der politischen Oekonomie», übers. v. Soetheer. III. Ausg., 1869, Band, S. 10). Vere, lastatempe, laŭ la iniciato de s-ro Struve, komencis aŭdiĝi voĉoj, ke la problemo de valoro tute ne rilatas al la problemo de distribuado, kiun Ricardo, ekzemple, opiniis la ĉefa problemo de la tuta politika ekonomio (vd. «La principojn de politika ekonomio», trad. de Rjazanov, p. 2). S-ro Tugan-Baranovskij same subtenas ĉi tiun vidpunkton. Sed tuta lia «teorio pri distribuado» estas unu granda argumento kontraŭ ĉi tiu «novigo». S-ro Struve starigis la demandon en logike pli pura formo, kiu kondukas al maleblo konstrui teorion pri distribuado. Same ĉe s-ro Ŝapoŝnikov (vidu lian «Teorion pri valoro kaj distribuado», M. 1912, p. 11).
114. D. St. Mill, l. c., S. 100.
115. Böhm-Bawerk: «Fundamentoj», p. 13.
116. Samloke, 14.
117. La sola escepto estas la valorteorio de s-ro Struve, kiu reduktas valoron al kalkulita statistika mezumo de la prezoj. Sed ĉi tio estas, esence, detruo de ĉia teorio. Siaflanke, s-ro Bulgakov, en sia «Filozofio de ekonomio», riproĉas Markson pri tio, ke la demandon pri laboro kaj ties rolo tiu transportis «de la principa alteco al la komerca praktiko, al la merkato» (100). Ĉi tiu pseŭdo-principeco estas alia flanko de vulgareco. La sama «kritikanto» skribas: «Ĉu utilas... la ĝenerala teorio pri kapitalisma ekonomio? Mi pensas, ke jes... Sed ĉu eblas agnoski saman utilecon de diversaj teorioj pri valoro, profito, kapitalo?.. Mi pensas, ke ne...» (289). La profundpensema profesoro supozas, ke ĝenerala teorio pri kapitalismo eblas sen teorio pri «valoro, profito, kapitalo».
118. Ni celas ĉi tie tiun fenomenon, ke la prezo ne koincidas kun la valoro kaj eĉ ne oscilas rekte ĉirkaŭ la valoro, sed gravitas al la tiel nomataj «prezoj de produktado».
119. Böhm-Bawerk: «Fundamentoj», p. 7. Same ĉe K. Menger: «Der Wert ist... nicht den Gütern Anhaftendes keine Eigenschaft derselben, sondern vielmehr lediglich jene Bedeutung, welche wir zunächst der Befriedigung unserer Bedürfnisse beziehungsweise unserem Leben und unserer Wohlfahrt beilegen und in weiterer Folge auf die ökonomischen Güter, als die ausschliessenden Ursachen derselben, übertragen» [«La valoro estas... ne tio, kio estas ligita al la bonaĵoj, ne eco, sed nur tiu signifo, kiun ni komence atribuas al la kontentigo de niaj bezonoj aŭ nia vivo kaj nia bonstato kaj poste transdonas al la ekonomiaj bonaĵoj kiel ekskluzivaj kaŭzoj de ili» (germ.)]. («Grundsätze der Volkswirtschaftslehre», Wien, 1871, S. 81, Fussnote) — «Der Wert ist ein Urtheil» [«La valoro estas juĝo» (germ.)] (sl., S. 86). Kp. ĉe Wieser: «Ursprung des Wertes», S. 79: «La valoro estas homa intereso, pensata, kiel stato de ekstera objekto».
120. Böhm-Bawerk: «Fundamentoj», p. 8. Kp. ankaŭ Böhm-Bawerk: «Kapital und Kapitalzins», II, III Auflage, Innsbruck, 1909, S. 214). La lasta kursivo estas nia.
121. Sl., p. 9. Alian terminologion havas K. Menger. Vd. lian «Grundsätze» S. 214–12.
122. K. Markso, «La kapitalo», vol. I., MAS, p. 89.
123. Rilate de tio Neumann rimarkas: «...ob in Analogie zum Kauf und zum Ertragswerte in unserer Wissenschaft auch von Heiz-Nähr-Düngwert etc. gesprochen werden darf, ist strittig» [«...ĉu oni povas en nia scienco paroli ankaŭ pri varmiga-nutra-fekundiga valoro ktp. analoge kun aĉeta kaj profita valoro, estas diskutebla» (germ.)] («Wirtschaftliche Grundbegriffe», «Handbuch der Pol. Oeck.» hg. von Schönberg, IV Aufl., I. Band, S. 169). Pli decideme esprimas sin J. Lehr: li protestas kontraŭ tia konfuzo kaj diras, ke politika ekonomio ne devas «aus dem Auge verlieren, dass der Wert immer für und durch den Menschen existiert» [«forgesi, ke valoro ĉiam ekzistas por kaj per homoj» (germ.)] (Conrads «Jahrbücher für Nationalökonomie und Statistik», N. F., 19 Band, 1889, S. 22). Kp. ankaŭ H. Ditzel: «Theoretische Sozialökonomik» S.S. 213, 214. Inter burĝaj sciencistoj kaj iliaj kunkantantoj estas konsiderata bontone indiki, ke Markso en sia teorio pri valoro konstruis krudan meĥanik-materiisman kaĉon. Tamen ekzistas materiismo kaj materiismo. La materiismo de Markso, kiom ĝi manifestiĝas en lia ekonomia sistemo, ne nur ne kondukas al varfetiĉismo, sed, male, unuafoje ebligas venki ĝin. Speciale, la valoro ĉe Markso estas unu el la «socie validaj, do objektivaj pensformoj por la produktadkondiĉoj de tiu historie determinita socia produktadmaniero, de la varproduktado» («La kapitalo», I, p. 93). Sed «objektiva» ĉi tie tute ne signifas «fizika»: ĝi estas same fizika afero, kiel, ekzemple, lingvo. Kp. p. 91 de la I-a volumo de «La kapitalo», ankaŭ ĉe Stolzmann: «Der Zweck...» S. 58.
124. W. Sombart: «Zur Kritik des ökonomischen Systems von K. Marx» Braun's Archiv ┬. VII, S. 592.
125. Sur tiu ĉi bazo multaj eklektikuloj opinias, ke la teorio de la klasikuloj kaj Markso tute ne «kontraŭdiras», sed «nur kompletigas» la teorion de la aŭstroj. (Kp., ekz., Dietzel «Theoretische Sozialökonomik», Leipzig, 1895, S. 23). Tiuj sinjoroj ne komprenas eĉ tion, ke Markso entute ne havas nocion, analogan al la subjektiva valoro de la aŭstroj. (Pri tio vidu bonegan broŝuron de R. Hilferding «Böhm-Bawerks Marx-Kritik», Wien 1904, p. 52, 53 u. passim). Speciale amuza estas s-ro Tugan-Baranovskij, kiu en siaj «Fundamentoj» trovas leĝon de proporcieco inter laborvaloro, kiu havas sencon nur rilate al la tuta socio kaj estas absolute maltaŭga por individua mastrumaĵo, kaj marĝena utileco, kiu, male, estas «taŭga» por taksoj de individuo kaj malhavas (eĉ laŭ la vidpunkto de Böhm) sencon rilate al la «nacia ekonomio».
126. Böhm-Bawerk, «Fundamentoj», p. 15. Tiu ĉi tezo speciale gravas por la aŭstroj. «Ihr (t. e. de la teorio de marĝena utileco) ┼ckstein ist die Unterscheidung zwischen Nützlichkeit im Allgemeinen und demjenigen ganz bestimmten, konkreten Nutzen, der in einer gegebenen wirtschaftlichen Sachlage von der Verfügung über das zu schätzende bestimmte Gut abhängt» [«Ĝia (t. e. de la teorio de marĝena utileco) angulŝtono estas distingo inter utileco ĝenerale kaj tiu tre specifa, konkreta utileco, kiu en donita ekonomia situacio dependas de disponado de la konkreta taksata bonaĵo» (germ.)] (Böhm-Bawerk, «Der letzte Massstab des Güterwertes», Zeitschrift für Volksw., Soz.-pol. u. Verw., III., S. 187).
127. Böhm-Bawerk, «Fundamentoj...» p. 22. «Ĉiuj bonaĵoj havas utilecon, sed ne ĉiuj varoj havas valoron. Por ke aperu valoro, al utileco devas aliĝi ankaŭ rareco (Seltenheit); ne absoluta, sed relativa rareco kompare kun postulo pri tiaspecaj bonaĵoj» (Böhm-Bawerk, «Kapital», II, S. 224). Same ĉe Menger: «Ist nämlich der Bedarf an einem Gute grösser, als die verfügbare Quantität desselben, so steht zugleich fest, dass, nachdem ein Theil der bezüglichen Bedürfnisse ohnehin wird unbefriedigt bleiben müssen, die verfügbare Quantität des in Rede stehenden Gutes um keine irgend wie praktisch beachtenswerthe Theilquantität verringert werden kann, ohne dass hierdurch irgend Bedürfniss, für welches bis dahin vorgesorgt war, nicht, oder doch nur minder vollständig befriedigt werden könnte, als dies ohne den Eintritt der obigen Eventualität der Fall sein würde» [«Se la bezono pri bonaĵo superas ties disponeblan kvanton, tiam estas klare, ke, post kiam parto de la respektivaj bezonoj ĉiukaze devas resti nekontentigita, la disponebla kvanto de la koncerna bonaĵo ne redukteblas je ajna konsiderinda parta kvanto sen ke per tio ia bezono, kiu ĝis tiam estis kontentigita, ne, aŭ tamen nur malpli komplete kontentigeblus, ol tio okazus sen la supre indikita eventualeco» (germ.)] (K. Menger, «Grundsätze», S. 77).

La kreintoj de la teorio de marĝena utileco neniel rajtas aserti, ke tiu ĉi tezo estis inventita de ili. Jam ĉe grafo Verry (kp. Comte de Verri, «Economie politique ktp.», Paris, an VIII), ni trovas ĝin, kvankam en objektivigita formo: «Quels sont donc les éléments qui constituent le prix? Il n'est certainement point basé sur la seule utilité. Pour nous en convaincre, il suffit de réfléchir que l'eau, l'aire, et la lumière du soleil n'ont aucun prix, et cependant ˇ a-t-il rien de plus utile et de plus nécéssaire?.. donc l'utilité simple et pure d'une chose ne suffit pas pour lui en donner. Néanmoins la seule rareté lui en donne» [«Kio do estas la elementoj, kiuj konsistigas la prezon? Ĝi certe ne baziĝas nur sur utileco. Por konvinkiĝi pri tio, sufiĉas pripensi, ke akvo, aero kaj sunlumo havas nenian prezon, kaj tamen ĉu estas io pli utila kaj pli necesa?.. do simpla kaj pura utileco de aĵo ne sufiĉas por doni prezon al tiu. Tamen la sola rareco donas ĝin» (fr.)] (14). «Deux principes reunis constituent le prix des choses: le besoin et la rareté» (15). Same ĉe Condillac («Le Commerce et le gouvernement etc». Paris, an III, t. I. 1795). Sed Condillac starigas la demandon en subjektiva formo («nous estimons» [«ni taksas» (fr.)], «nous jugeons» [«ni juĝas» (fr.)]; «cette estime est ce que nous appelons valeur» [«tiun takson ni nomas valoro» (fr.)] ktp). «La valeur des choses croît donc dans la rareté et diminue dans l'abondance. Elle peut, même dans l'abondance diminuer au point de dernier nulle» [«Valoro de aĵoj do pligrandiĝas en rareco kaj malpligrandiĝas en abundo. Ĝi eĉ povas en abundo malpligrandiĝi ĝis la punkto de lasta nulo» (fr.)] (p. 6, 7). Ĉe Walras-patro (M. Auguste Walras, «De la nature de la richesse et de l'origine de la valeur», Paris, 1831) la elemento de rareco estis ligita kun la elemento de propreco, kio siavice estis dependigita de interŝanĝeblo kaj valoro (objektiva) de aĵoj (ili «sont naturalement bornés dans leur quantité» [«estas nature limigitaj en sia kvanto» (fr.)]). Léon Walras («Principes d'une théorie mathématique de réchange») donas treege akran formulon: «Ce n'est donc pas l'utilité d'une chose qui fait la valeur, c'est la rareté» [«Tial ne utileco de aĵo faras valoron, tio estas rareco» (fr.)] (vd. pp. 44, 149 kaj sekvajn). Vilfredo Pareto («Cours d'Econ. politique», tome I, Laus., 1896) anstataŭ «utilité» [«utileco» (fr.)] enkondukas terminon «ophelimité» (de la greka ωφελιμος [utila]), ĉar «utileco» estas malo de «malutileco», dum por politika ekonomio povas ekzisti ankaŭ «malutilaj utilecoj» (tabako, alkoholo ktp).

128. Böhm-Bawerk, «Fundamentoj», p. 34.
129. W. Sombart, «Der Bourgeois», S. 19.
130. Samloke, 150. La kursivo estas nia.
131. Böhm-Bawerk mem devis finfine agnoski ĉi tion. En la «Fundamentoj» li formulas ĉi tiun tezon en sufiĉe stranga maniero, nome, li asertas, ke ĉe labordivido taksoj de vendantoj «plej ofte estas ekstreme malaltaj» (184, 185. La kursivo estas nia). Kp. «Positive Theorie»: «Heutzutage finden... die meisten Verkäufe durch berufmässige Produzenten und Händler statt, die von ihrer Ware einen für ihre persönlichen Bedürfnisse ganz unverwendbaren Ueberfluss besitzen. Infolge davon steht für sie der subjective Gebrauchswert ihrer eigenen Ware meistens ganz nahe an Null; dadurch sinkt weiter ihre „Shätzungsziffer“... gleichfalls nahezu auf Null» [«Nuntempe... plejparto de la vendoj estas farata de profesiaj produktantoj kaj komercistoj, kiuj havas troon de siaj varoj, ne uzeblan por iliaj personaj bezonoj. Rezulte de tio, por ili subjektiva uzvaloro de propra varo plejparte tre proksimas al nulo; rezulte de tio ilia „taksa numero“ plu malkreskas... same preskaŭ ĝis nulo» (germ.)] («Kapital und Kapitalzins», Band II, Teil I, S. 405–406). Sed ankaŭ tiu ĉi formulo malĝustas, ĉar takso de vendantoj tute ne baziĝas sur utileco (tiu ne «proksimas», sed egalas al nulo) kaj kuŝas en tute alia ebeno.
132. «En la interŝanĝrilato de la varoj mem ilia interŝanĝvaloro aperis al ni kiel io tute sendependa de iliaj uzvaloroj» (K. Markso, «La kapitalo», vol. I, MAS, p. 55).
133. «Dass diese Ware für andere nützlich, ist Voraussetzung für ihre Austauschbarkeit, aber als für mich nutzlos, ist der Gebrauchswert meiner Ware kein Massstab auch nur meiner individuellen Wertschätzung, geschweige den Massstab für eine objektive Wertgrösse» (R. Hilferding, «Böhm-Bawerks Marx-Kritik», S. 5).
134. W. Lexis, «Allgemeine Volkswirtschaftslehre», 1910, S. 8: «Überhaupt werden in dem geldwirtschaftlichen Tauschsystem alle Güter als Waren angesehen und verrechnet, auch wenn sie für den eigenen Bedarf des Produzenten bestimmt sind».
135. Böhm-Bawerk, l. c., p. 53.
136. Samloke, p. 143.
137. K. Markso, «La kapitalo», vol. I, MAS, p. 179. Lassalle sprite ridindigis ĉi tiun teorion. «S-ro Borsig, certe, produktas maŝinojn unue por bezonoj de sia propra familio, la superfluajn maŝinojn li poste vendas. Vendejoj, kiuj faras funebrajn robojn, laboras ĉefe por okazo de morto de iu el la familio. Sed ĉar tiuj okazoj estas tro maloftaj, la reston de la funebraĵoj ili interŝanĝas. S-ro Wolf, la posedanto de la loka telegrafa buroo, ricevas telegramojn ĉefe por sia propra plezuro kaj edukado. La telegramojn, kiuj restas superfluaj post kiam li sufiĉe ĝuis ilin, li donas al borsaj lupoj kaj gazetaj redaktoroj, kiuj interŝanĝe provizas lin per siaj gazetaj korespondaĵoj kaj akcioj». F. Lassale, «Kapital und Arbeit». — Ĉe la fondinto de la «matematikistoj» (L. Walras) la deirpunkto same estas interŝanĝado de kromaĵoj («Principes d'une théorie mathématique» ktp).
138. En sia «Kapitalo» Böhm-Bawerk nomas la argumentadon de Markso pri ĉi tiu punkto «malvera». Ĉi tie laŭ lia opinio «oni konfuzas abstraktadon de iu cirkonstanco ĝenerale kun abstraktado de tiuj specialaj formoj, en kiuj ĉi tiu cirkonstanco aperas" (E. Böhm-Bawerk, «Kapitalo kaj profito», «Historio kaj kritiko de la teorioj pri interezo de kapitalo», trad. sub redakto de Tugan-Baranovskij. SPb., 1909, p. 483). Al tio tute prave kontraŭas R. Hilferding: «Wenn ich von der speziellen Modalität, unter der der Gebrauchswert erscheinen mag also vom Gebrauchswert in seiner Konkretheit, abstrahiere, habe ich für mich vom Gebrauchswert überhaupt abstrahiert... Es hilft nichts, zu sagen, der Gebrauchswert bestünde nun in der Fähigkeit dieser Ware, gegen andere Waren ausgetauscht werden zu können. Den das heisst, dass die Grösse des „Gebrauchswertes“ jetzt gegeben ist durch die Grösse des Tauschwertes, nicht die Grösse des Tauschwertes durch die Grösse des Gebrauchswertes» [«Se mi abstraktas specialan kategorion sub kiu povas aperi la uzvaloro, do la uzvaloron en ties konkreteco, mi abstraktis por mi mem la uzvaloron ĝenerale... Ne helpas diri, ke uzvaloro nun konsistas en kapablo de tiu ĉi varo kontraŭstari aliajn interŝanĝeblajn varojn. Ĉi tio signifas, ke grandeco de „uzvaloro“ nun estas donita el grandeco de interŝanĝvaloro, sed ne grandeco de interŝanĝvaloro el grandeco de uzvaloro» (germ.)] (l. c., S. 5). Detale pri tiu ĉi cirkonstanco vd. sube, ĉe analizo de la «substitua valoro».
139. Ĝuste en tio konsistas la tiel nomata «leĝo de Gossen». Tiu formulas ĝin tiel:

«I. Die Grösse eines und desselben Genusses nimmt, wenn wir mit Bereitung des Genusses ununterbrochen fortfahren, fortwährend ab, bis zuletzt Sättigung eintritt.

II. Eine ähnliche Abnahme der Grösse des Genusses tritt ein, wenn wir den früher bereiteten Genuss wiederholen, und nicht bloss, dass bei wiederholter Bereitung die ähnliche Abnahme eintritt, auch die Grösse des Genusses bei seinem Beginnen ist eine geringere, und die Dauer, während welcher etwas als Genuss empfunden wird, verkürzt sich bei der Wiederholung, es tritt früher Sättigung ein, und beides, anfängliche Grösse sowohl wie Dauer, vermindern sich um so mehr, je rascher die Wiederholung erfolgt».

[I. Grandeco de unu sama ĝuo, se ni daŭrigas seninterrompe faradon de la ĝuo, daŭre malpliiĝas, ĝis fine venas sato.

II. Simila malkresko en grandeco de ĝuo okazas, kiam ni ripetas la antaŭan ĝuon, kaj ne nur kun ripeto okazas simila malkresko, ankaŭ grandeco de la ĝuo en la komenco estas malplia, kaj la daŭro, dum kiu io estas perceptata kiel ĝuo, mallongiĝas ĉe ripeto, satiĝo okazas pli frue, kaj ambaŭ, la komenca grandeco kaj la daŭro, malpliiĝas des pli, ju pli baldaŭ okazas la ripeto» (germ.)] (Hermann Gossen, «Entwickelung der Gesetze des menschlichen Verkehrs und der daraus fliessenden Regeln für menschliches Handeln», Braunschweig, 1854, S. 5). Koncerne de tiu leĝoj Fr. Wieser diras: «das gilt von allen Regungen, vom Hunger bis zur Liebe» [«ĉi tio validas por ĉiuj impulsoj, de malsato ĝis amo» (germ.)]. («Der natürliche Wert», Wien, 1889, S. 9).

140. Interrompoj en la vertikalaj vicoj koncernas bezonojn, «kie sinsekva kontentigo po partoj montriĝos... aŭ ne tute ebla, aŭ tute ne ebla» (Böhm-Bawerk, l. c., 40). Supozo pri kontinueco de la funkcio de utileco per si mem estas akceptebla, ĉar «kio estas tute vera nur rilate al kontinuaj funkcioj, tio estas vera kiel aproksimado rilate al funkcioj de malkontinua naturo» (I. Ŝapoŝnikov, l. c., p. 9).

Ĉe L. Walras ni trovas matematikan esprimon de la samo, sed en objektivigita formo («prezkurboj» depende de oferto kaj postulo). Multe pli ellaboritan objektivigitan formulon de «malkresko de urĝeco de donita bezono laŭgrade de ties satiĝo» ni trovas ĉe la «usonanoj». Menciita Carver difinas utilecon kiel kapablon kontentigi bezonojn, kaj valoron kiel interŝanĝkapablon («Utility is the power to satisfy a want or gratify a desire; but value is always and only the power to command other desirable things in peaceful and voluntary exchange» [«Utileco estas kapablo kontentigi bezonon aŭ kontentigi deziron; sed valoro estas ĉiam kaj nur kapablo akiri aliajn dezirindajn aĵojn en paca kaj libervola interŝanĝo» (angle)] — p. 3); prezo, laŭ Carver, estas esprimo de valoro en mono. Valoro varias depende de utileco («utility»)) kaj relativa rareco («scarcity»). Ĉe tio Carver klare parolas pri bezonoj ne de taksanta individuo, sed de la socio («wants of the community» [«deziroj de la komunumo» (angle)], p. 13). La leĝo pri «satiĝo» ĉe Carver nomiĝas principle of «diminishing utility» [principo de «malkreskanta utileco» (angle)] (p. 15). Ĉe tio Carver prezentas social standpoint («socian vidpunkton», p. 17). «Falanta utileco» estas konsiderata kiel socia kategorio (18). Politika ekonomio de rentuloj ĉi tie klare transiras en politikan ekonomion de organizantoj de trusto.

141. «Die Grösse des Bedürfnisswertes... hängt von der Art des Bedürfnisses, sie hängt aber innerhalb der einzelnen Art wieder von dem jeweils erreichten Grade der Sättigung ab» [«Grandeco de bezono... dependas de speco de la bezono, sed ene de unuopa speco ĝi denove dependas de grado de sateco atingita en ĉiu kazo» (germ.)]. (Wieser, l. c., 6).
142. Böhm-Bawerk, sl., p. 42.
143. La terminon «marĝena utileco» (Grenznutzen) estis unue enkondukita de Wieser en libro: «Ueber den Ursprung... des Wertes». Tiun terminon ĉe Gossen respondas: — «Wert des letzten Atoms» [«valoro de la lasta atomo» (germ.)], ĉe Jevons — «final degree of utility» [«fina grado de utileco» (angle)], «terminal utility» [«fina utileco» (angle)], ĉe Walras — «intensité du dernier besoin satisfait (rareté)» [«intenseco de la lasta kontentigita bezono (rareco)» (fr.)]. Kp. Wieser, «Der natürliche Wert». Wieser proponas uzi ne la metodon de «senigo», sed la metodon de «pliigo». Esence, tiu ĉi distingo ne multe gravas.
144. Böhm-Bawerk, «Fundamentoj», p. 24.
145. Sl., p. 52. Wieser en tiu ĉi punkto ne konsentas kun Böhm. «Ein Vorrat überhaupt hat einen Wert, der gleichkommt dem Produkte der Stückanzahl (oder der Anzahl von Teilmengen) mit dem jeweiligen Grenznutzen» [«Tuta stoko havas valoron egalan al la produto de la nombro da pecoj (aŭ la nombro de partaj kvantoj) kun la respektiva marĝena utileco»] («Der natürliche Wert», S. 24). Jen la skemo de Wieser. La plej granda marĝena utileco (t. e., la marĝena utileco de unuo de bonaĵo, kiam la tuta stoko = tiu ĉi unuo) estu 10; pliigante la kvanton da bonaĵoj ĝis 11, ni ricevas valoron de
stoko de  1 2 3 4 5  bonaĵoj
egala al   1×10   2×9   3×8   4×7   5×6   
aŭ  10 18 24 28 30  valorunuoj
kaj plu 6 7 8 9 10 11  bonaĵoj
egala al   6×5   7×4   8×3   9×2   10×1   11×0   valorunuoj
aŭ  30 28 24 18 10 0
» (sl., 27).

De ĉi tiu vidpunkto, la tuta «stoko» estas senvalora, komencante de certa kvanto da bonaĵoj. Tamen tio kontraŭdiras la tutan teorion kaj la difinon de subjektiva valoro. Vere, prenante la tutan kvanton da bonaĵoj kiel unuon, ni perdas ŝancon kontentigi ĉiujn bezonojn, ligitajn kun tiu ĉi bonaĵo. Kp. Böhm-Bawerk, «Fundamentoj», pp. 27, 28, ankaŭ «Kapital kaj Kapitalzins», II, I, S. 257, 258, Fussnote.

146. Vd. pri nedifiniteco de la «unuo» ĉe G. Cassel, «Die Produktionskostentheorie Ricardo's und die ersten Aufgaben der theoretischen Volkswirtschaftslehre» («Zeitschrift für die gesamte Staatswissenschaft», Band 57, S. 95, 96). Samloke estas kritiko de K. Wicksell, kiu penis respondi tiun demandon. Vd. K. Wichsell, «Zur Verteidigung der Grenznutzenlehre», saml., 56 Jahrgang, S. 577, 578.
147. Böhm-Bawerk, l. c., p. 26.
148. Will. Scharling, «Grenznutzentheorie und Grenznutzenlehre», Conrad's Jahrbücher, III Folge, 27 Band, (1904), S. 27: «Für einen Fabrikanten hat die fünfzigste Spinnmaschine in seiner Fabrik ganz dieselbe Bedeutung und denselben Wert als die erste, und der gesamte Wert aller 50 ist nicht 50+49+48+...+2+1 = 1 275 sondern ganz einfach 50×50 = 2 500». Ni ne parolas ĉi tie pri rabatoj ĉe grandaj aĉetoj. Tiu fenomeno baziĝas sur tute aliaj psiĥologiaj fundamentoj kaj ne rilatas al la afero, pri kiu temas.
149. Böhm-Bawerk, «Fundamentoj», p. 53.
150. Sl., p. 74, piednotoj.