[ Antaŭa fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ]

EPILOGO

Kaj tamen, kio finfine okazis en Moskvo post ke en tiu sabata vespero, ĉe la sunsubiro, Voland forlasis la ĉefurbon, malaperinte kun sia sekvantaro de sur la Paseraj Montoj?

Pri tio, ke dum longa tempo tra la tuta ĉefurbo obtuze resonis absolute nekredeblaj onidiroj, tre rapide atingintaj la forajn angulojn de la provinco, ni ne bezonas paroli, kaj ripeti tiujn onidirojn estus enuiga fiaĵo.

La aŭtoro de tiuj verfidelaj linioj per siaj propraj oreloj aŭdis en trajno, dumvoje al Krimeo, rakonton pri tio, ke en Moskvo dumil homoj eliris el teatro tutnudaj — laŭ la strikta senco de la vorto — kaj tiele disveturis hejmen en taksio.

La vortoj malsankta potenco estis flustrataj en la atendovicoj ĉe la laktejoj, en la tramoj, en la vendejoj, en la apartamentoj, en la kuirejoj, en la trajnoj lokaj kaj longdistancaj, en la stacidomoj kaj sur la substacioj, en la vilaoj kaj sur la plaĝoj.

La plej kleraj kaj kulturaj homoj, evidente, tiajn rakontadojn ne partoprenis, kaj eĉ mokis ilin, penante prudentigi la rakontantojn. Tamen fakto, laŭ la komuna dirmaniero, estas fakto, kaj oni ne povas simple ĝin malatenti sen ajna ekspliko; iu ja estis vizitinta la ĉefurbon. La karboniĝinta ruino de Gribojedovo kaj multaj aliaj aferoj tro konvinke tion atestis.

La kulturaj homoj akceptis la konkludon de la enketo: ĉio estis faro de bando de hipnotigantoj kaj ventroparolistoj, kiuj eminente posedis sian arton.

Certe, por kapti la bandon oni faris aranĝojn urĝajn kaj energiajn, sed bedaŭrinde ili restis senrezultaj. La individuo, doninta al si la nomon Voland, kun ĉiuj siaj komplicoj malaperis kaj poste nenie manifestiĝis, nek en Moskvo nek aliloke. Nature, trudiĝis la hipotezo ke li fuĝis eksterlanden, sed ankaŭ tie mankis indikaĵoj pri lia ĉeesto.

La enketo pri tiu afero daŭris tre longe. Ja finfine la afero estis monstrega! Eĉ sen paroli pri la kvar forbrulintaj domoj kaj pri la centoj da freneziĝintaj homoj, estis ankaŭ mortigitoj. Pri du personoj tio estis certa: pri Berlioz kaj pri tiu misŝanca oficisto de la Buroo por la konatigo al la alilandanoj de la vidindaĵoj de Moskvo, la eksbarono von Meigel. Ĉar tiuj du ja estis mortigitaj. La cindriĝintajn ostojn de la dua oni trovis en la apartamento n-ro 50, strato Sadovaja, post ol la incendio estis estingita. Jes, estis viktimoj, kaj tiuj viktimoj neprigis enketon.

Tamen estis ankaŭ aliaj viktimoj, jam post ol Voland forlasis la urbon, kaj tiuj viktimoj, ho ve, estis nigraj katoj.

Proksimume cento da tiuj pacemaj bestoj, utilaj kaj amikaj al la homo, iĝis pafmortigitaj aŭ alimaniere ekstermitaj en diversaj partoj de la lando. Ne malpli ol dek kvin katoj, kelkaj el ili tre kripligite, trafis en miliciejojn en diversaj urboj. Ekzemple, en Armavir' iu civitano venigis en miliciejon unu el tiuj tute senkulpaj bestoj, kunliginte ĝiajn antaŭajn piedojn.

La koncerna civitano kaptis la katon je la momento, kiam ĝi friponmiene (ho jes, la katoj aspektas fripone! Tamen ne tial ke ili estas malvirtaj, sed pro la timo ke iu pli forta ol ili — hundo aŭ homo — faros al ili damaĝon aŭ ofendon. Ambaŭ faroj estas tre facilaj, tamen neniom honorindaj, mi vin certigas. Ho, neniom honorindaj!); do, kiam la kato estis ial impetonta en la lapojn.

Alfalinte sur la beston kaj deŝirante de sia kolo la kravaton por ĝin ligi, la civitano murmuris venene kaj minace:

— Ah ha! Ĉu ĉe nin en Armaviron vi bonvolis veni, sinjoro hipnotigisto? Nu, ĉi tie oni tute vin ne timas. Ne ŝajnigu, ne ŝajnigu do vin muta! Ni jam komprenis, kun kia birdo ni havas la aferon!

La civitano kondukis la katon en la miliciejon, trenante ĝin je la antaŭaj piedoj streĉligitaj per la verda kravato, kaj puŝetante per sia ŝupinto la kompatindan beston por nepre irigi ĝin sur la malantaŭaj piedoj.

— Vi ĉesu, — li kriadis akompanate de fajfantaj buboj, — vi ĉesu stultumi! Bonvolu iri normale, kiel ĉiuj!

La nigra kato nur fluigis martirajn rigardojn. La naturo rifuzis al ĝi la parolkapablon, kaj neniel ĝi povis sin pravigi. Sian savon la kompatinda besto ŝuldas unue, al la milicio, kaj due, al sia mastrino, honorinda vidva maljunulinjo. De kiam la kato paŝis en la miliciejon, oni tuj konstatis, ke la spiraĵo de la civitano fortege odoras je alkoholo, sekve de kio tuj estiĝis dubo pri liaj deklaroj. Dume la maljunulino, informite de la najbaroj pri la aresto de ŝia kato, kuris al la miliciejo kaj trafis tre ĝustatempe. Pri sia kato ŝi liveris plej flatan referencon, eksplikis, ke ŝi konas ĝin kvin jarojn, de kiam ĝi estis malgranda katido, ŝi deklaris, ke ŝi garantias pri ĝi kiel pri si mem, ŝi pruvis, ke malestas indikoj pri ia ajn ĝia misfaro kaj ke ĝi neniam veturis al Moskvo. Naskite en Armavir', tie ĝi kreskis kaj lernis la muskaptadon.

La kato iĝis malligita kaj redonita al sia mastrino, verdire, suferinte kruelan sortobaton kaj praktike spertinte, kio estas eraro kaj kalumnio.

Krom la katoj, malagrablaĵojn havis ankaŭ iuj el la homoj. Inter aliaj, dum mallonga tempo estis arestitaj: en Leningrado, la civitanoj Wohlmann kaj Volper; en Saratovo, Kievo kaj Ĥarkovo, tri Volodin-oj; en Kazano, Voloĥ; kaj en Penzo, sed evidenta motivo — Vermiĉelov, kandidato pri la ĥemiaj sciencoj … Verdire, ĉi-lasta estis altega, tre brunhaŭta kaj korve nigrahara.

En diversaj lokoj arestojn suferis naŭ Korovin-oj, kvar Korovkin-oj kaj du Karafjev-oj.

En la stacidomo Belgorod, iun civitanon vojaĝantan al Sebastopolo oni eltrajnigis ligita. La civitano provis amuzi la kunvojaĝantojn per kartaj trukoj.

En Jaroslavlo, je la plej streĉa tagmanĝa horo, en restoracion venis civitano portanta subbrake primuson, kiun li ĵus reprenis post riparo. La du pordistoj, apenaŭ lin ekvidinte, tuj forlasis sian postenon en la vestejo kaj fuĝis, post ili fuĝis el la restoracio ĉiuj klientoj kaj la tuta personaro. Dum tiu incidento el la kaso iel mistere malaperis la tuta taga enspezo.

Okazis ankoraŭ multaj aferoj, pri tio oni povus paroli senfine. Estis granda ekscitiĝo en la mensoj.

Refoje kaj denove, oni laŭmerite aprezu la laboron de la enketistoj. Ili faris ĉion ne nur por kapti la krimulojn, sed ankaŭ por klarigi iliajn maĥinaciojn. Kaj ĉio estas klarigita, kaj oni ne povas negi, ke tiuj klarigoj estis raciaj kaj nerefuteblaj.

La reprezentantoj de la enketo kaj spertaj psikiatroj konstatis, ke la anoj de la krima bando, aŭ almenaŭ unu el ili (precipe suspektinda estis Kerubjev), havis eksterordinaran hipnotigan forton kaj kapablis vidigi sin ne tie, kie ili fakte estis, sed en pozicioj iluziaj, ŝovitaj. Krome, ili povis laŭvole sugestii al la renkontatoj, ke iuj objektoj aŭ homoj estas tie, kie ili fakte malestis, kaj inverse, forigi el onia vidkampo homojn aŭ objektojn, kiuj fakte tie ĉeestis.

Ĉe la lumo de tiuj klarigoj absolute ĉio iĝis facile komprenebla, eĉ la fenomeno, pleje ekscitinta la gecivitanojn: la ŝajne neklarigebla kugloimuno de la kato, evidentiĝinta dum la pafado en la apartamento n-ro 50, kiam oni provis aresti la fiulon.

Nature, nenia kato estis sur la lustro, neniu reciprokis el ia ajn braŭningo, oni pafis al vaka loko, dum Kerubjev, sugestiinte, ke la kato miskondutas sur la lustro, povis senĝene resti malantaŭ la dorso de la pafantoj, grimacadi kaj ĝui sian grandegan, tamen krime uzatan hipnotigan kapablon. Kaj certe estis li, kiu incendiis la apartamenton, disfluiginte la benzinon.

Evidente, Steĉjo Latronov tute ne flugis al Jalto (tio superus la kapablojn de hipnotigisto, eĉ tia, kiel Kerubjev), kaj telegramojn de tie ne sendis. Timigite de la Kerubjeva artifiko pri kato pikprenanta fungon per forko, li svenis en la juvelistvidvina apartamento kaj restis tiel kuŝi ĝis Kerubjev, por lin moki, surkapigis al li la kalpakon kaj sendis lin al la Moskva aerodromo, antaŭe sugestiinte al la atendantaj kriminalistoj, ke Steĉjon venigos avio alfluginta el Sebastopolo.

Verdire, la kriminala milicio de Jalto asertis, ke Steĉjo ĝin vizitis nudpieda kaj ke ĝi sendis pri li telegramojn al Moskvo; tamen eĉ unu tia telegramo ne troviĝis en la dosieroj, kio sekvigis malagrablan sed tute nerefuteblan konkludon, ke la hipnotiga bando kapablas hipnotigi tra grandaj distancoj, kaj ne nur unuopulojn, sed tutajn grupojn da personoj. En tiuj kondiĉoj la krimuloj povis frenezigi eĉ homojn, dotitajn je plej fortika psika konstitucio.

Oni ne bezonas paroli pri tiaj bagateloj, kiel la kartaro en la poŝo de partera spektanto, aŭ la malaperintaj inroboj, aŭ la miaŭanta bereto, aŭ ceteraj similaĵoj! Tiajn trukojn povas prezenti ĉiu mezkapabla profesia hipnotigisto sur ajna scenejo, egale kiel la banalan artifikon pri la forŝirita kapo de la anoncisto. Ankaŭ la parolanta kato estas simila infanaĵo. Por prezenti al la homoj tian katon sufiĉas posedi la unuajn elementojn de la ventroparolado, kaj oni ja ne povas dubi, ke la arto de Kerubjev konsiderinde superis la elementan nivelon.

Jes, ĉiuj ĉi kartaroj kaj falsaj leteroj en la teko de Nikanoro Ivaniĉ estis bagateloj, temas tute ne pri ili. Sed li, Kerubjev, pelis Berliozon al la certa morto sub la tramon. Li, Kerubjev, frenezigis la kompatindan poeton Ivano Senhejmulo, kiun li igis vizii en turmentaj halucinoj la antikvan Jerŝalaimon kaj la sunbruligitan aridan Kalvan Monton kun la tri ekzekutatoj pendantaj sur la fostoj. Li, Kerubjev, kune kun sia bando malaperigis Margaritan Nikolavnan kaj ŝian mastrumistinon Nataŝa. Parenteze: tiun aferon la enketistoj speciale atentis. Necesis determini, ĉu la virinoj estis forrabitaj de la murdista kaj incendiista bando, aŭ ĉu ili libervole forlasis la urbon kun la krima kompanio? Surbaze de la absurda kaj konfuza depozicio de Nikolao Ivaniĉ kaj atentante la strangan kaj frenezan mesaĝon, kiun Margarita Nikolavna lasis por sia edzo — la mesaĝon, ke ŝi iĝas sorĉistino! — konsiderinte la cirkonstancon, ke Nataŝa malaperis lasinte en la domo ĉiujn siajn vestaĵojn, — la enketistoj konkludis, ke ambaŭ estis hipnotigitaj, simile al multaj aliaj, kaj en tiu stato forrabitaj de la bando. Estiĝis konjekto — probable tute ĝusta — ke la krimulojn allogis la belo de la du virinoj.

Tamen jen kio restis absolute malklara por la enketistoj: la motivo, kiu igis la bandon forrabi el psikiatria kliniko mensmalsanulon kiu mem nomis sin majstro. Tion determini oni ne sukcesis, egale kiel la nomon de la forrabita paciento. Tiel li por ĉiam perdiĝis sub la malviva alnomo: «Numero cent dek oka el la unua konstruaĵo».

Do, preskaŭ ĉio estis klarigita, kaj la enketo finiĝis, kiel ĝenerale finiĝas ĉio en la mondo.

Pasis kelkaj jaroj, kaj paliĝis la rememoroj pri Voland, pri Kerubjev kaj pri la ceteraj. Okazis multaj ŝanĝoj en la vivo de la civitanoj suferintaj de Voland kaj kompanio, kaj kiom ajn malgravaj kaj banalaj estas tiuj ŝanĝoj, oni tamen notu ilin.

Georges Bengalskij, ekzemple, restadis en la kuracejo tri monatojn, resaniĝis kaj elhospitaliĝis, sed la laboron en Varieteo li devis rezigni, kaj tio ĝuste en la periodo de plej granda, torenta alfluo de publiko: la impreso de la nigra magio kaj ĝia senmaskigo evidentiĝis tre persista. Bengalskij forlasis Varieteon ĉar li komprenis, ke ĉiuvespere eliri al la dumil spektantoj, neeviteble esti rekonata kaj moke demandata, ĉu ne ĝenas lin surhavi la kapon — estus tro turmenta.

Kaj krome, la anoncisto perdis konsiderindan parton de sia gajo, tiom bezonata en lia profesio. Ĝin anstataŭis malagrabla kaj embarasa kutimo ĉiun printempon, dum plenluno, fali en angoron, subite kaptadi sian kolon per ambaŭ manoj, timigite rigardi ĉirkaŭen kaj plori. Tiuj atakoj ne daŭris longe, tamen ili malebligis pluan karieron de anoncisto; do, li eksiĝis kaj vivis per siaj ŝparaĵoj, kiuj, laŭ lia modesta kalkulo, devus sufiĉi por dek kvin jaroj.

Li eksiĝis kaj neniam plu renkontis Punĉon, akirintan ĉies admiron kaj ŝaton pro siaj komplezemo kaj ĝentileco, senegalaj eĉ inter la teatraj administristoj. La trudpetantoj de la senpagaj enirbiletoj, ekzemple, ne nomis lin alie ol kara patrono kaj bonfarulo. Ĉiam ajn ĉiu telefonanta al Varieteo aŭdis en la aŭdilo mildan sed melankolian voĉon: «Mi aŭskultas vin», kaj se oni petis inviti al la telefono Punĉon, tiu sama voĉo senprokraste diris: «Per kio mi povas vin servi?» Sed kiom tiu ĝentileco malfaciligis la vivon de Ivano Saveljiĉ!

Steĉjo Latronov ne plu bezonas telefoni al Varieteo. Ellasite el la kliniko, kie li restadis ok tagojn, Steĉjo tuj ricevis novan oficon en Rostov: oni nomumis lin estro de granda nutrovendejo. Onidire, li tute ĉesis drinki portvinon kaj drinkas nur vodkan maceraĵon el ribaj burĝonoj. Oni ankaŭ asertas, ke li iĝis silentema kaj evitas la virinojn.

La forigo de Stefano Bogdanoviĉ el Varieteo ne havigis al Rimskij la ĝojon, pri kiu li revis dum kelkaj jaroj. Post la restado en la kliniko kaj kuracado en Kislovock' la financa direktoro, kaduka maljunulo kapotrema, demisiis el Varieteo. Menciindas, ke la koncernan petskribon alportis en la teatron lia edzino. Li mem eĉ tage ne trovis en si sufiĉan kuraĝon por viziti la domon, en kiu li vidis la fenditan fenestrovitron inundatan de lunlumo kaj la longan brakon avancantan al la malsupra riglilo.

Forlasinte Varieteon, la financa direktoro trovis oficon en la infana pupteatro de la distrikto Zamoskvoreĉje. En tiu teatro jam ne okazis al li trakti pri la akustikaj demandoj kun la tre honorinda Arkadio Apolonoviĉ Semplejarov. Ĉi tiun per unu movo oni transoficigis al Brjansk, estri fungoprovizan aĉetejon. Nun la moskvanoj manĝas peklitajn laktariojn kaj marinitajn boletojn, kaj eksterordinare ĝojas pri tiu transoficigo. Nun, je certa tempodistanco, konstateblas, ke ne prosperis sub Semplejarov la aferoj pri la akustiko, ke malgraŭ ĉiuj liaj klopodoj ĝin plibonigi ĝi restis tia sama kia ĝi estis antaŭe.

Krom Arkadio Apolonoviĉ, al la personoj por ĉiam rompintaj kun la teatra mondo kalkulendas ankaŭ Nikanoro Ivaniĉ Nudokrudov. Verdire, eĉ antaŭe li havis nur unu rilaton al la teatro, nome la ŝaton de senpagaj enirbiletoj. Nun Nikanoro Ivaniĉ neniokaze vizitas teatron, nek kontraŭ mono nek senpage, kaj eĉ pli ol tio, lia vizaĝo paliĝas ĉiun fojon, kiam antaŭ li oni parolas pri teatro. Krom la teatron, kaj ankoraŭ eĉ pli forte, li abomenas la poeton Puŝkin kaj la talentan aktoron Diboĉadov. Ĉi lastan je tia grado, ke pasintjare, rimarkinte en la gazeto nigre kadritan informon ke la aktoron, en la disfloro de lia kariero, falĉis apopleksio, Nikanoro Ivaniĉ purpuriĝis — nemulte mankis, ke li sekvu la talentulon — kaj blekegis: «Laŭmerite!» Kaj tiuvespere Nudokrudov, kiun la morto de la populara aktoro mergis en maron da premaj rememoroj, terure sin ebriegigis tute sola, sen alia kompanio ol la plena luno prilumanta Sadovajan. Kaj post ĉiu pokaleto plilongiĝis antaŭ li la malbenita vico de abomenataj figuroj, kaj estis inter ili Dunchill S.G., kaj la belulino Ida Herkulanovna, kaj la rufa posedanto de batalanseroj, kaj la sincerulo Kanavkin N.

Trudiĝas demando: kio okazis pri ĉi tiuj personoj? Sed pardonon! Absolute nenio pri ili okazis, ĉar neniam ili reale ekzistis, egale kiel la simpatia programkondukanto, kaj la teatro mem, kaj la avara maljuna onklino Poroĥovnikova putriganta valuton en sia kelo, kaj certe ne estis la oraj trumpetoj nek la arogantaj kuiristoj. Ĉion ĉi Nikanoro Ivaniĉ nur sonĝis influite de la fiulo Kerubjev. La sola vivulo implikita en tiu sonĝo estis ĝuste Diboĉadov, la aktoro, kaj nur tial li implikiĝis en la sonĝon, ke Nudokrudov jam konis lin pro liaj oftaj deklamoj en la radioelsendoj. Li ekzistis, la aliaj ne estis.

Ĉu, simile, ne estis ankaŭ Alojzo Bakŝiŝev? Ho, tamen! Tiu ne nur ekzistis, li plu estas, kaj ĝuste en la funkcio, kiun rezignis Rimskij, tio estas, en la ofico de la financa direktoro de Varieteo.

Rekonsciiĝinte diurnon post sia vizito al Voland, en trajno, ie apud Vjatka, Alojzo konstatis, ke forlasante Moskvon en stato de menskonfuzo li forgesis surmeti pantalonon sed anstataŭe ial ŝtelis la absolute senbezonan domlibron de sia konstrurajtigito. Kontraŭ kolosa monsumo Alojzo aĉetis de la konduktoro malnovan, grasmakulitan pantalonon, kaj de Vjatka veturis reen al Moskvo. Ho ve, li jam ne retrovis la dometon de la konstrurajtigito. La kadukaĵo estis tute forlekita de la fajro. Tamen Alojzo estis homo tre entreprenema, post du semajnoj li jam loĝis en bonega ĉambro ĉe Brjusovskij-strateto kaj post kelkaj monatoj jam sidis sur la seĝo de Rimskij. Kaj kiel antaŭe Steĉjo estis viva turmento por Rimskij, tiel nun Alojzo suferigas Punĉon. Nun Ivano Saveljiĉ havas nur unu revon, ke tiu Alojzo ien ajn malaperu el Varieteo, ĉar, kiel Punĉo fojfoje flustras en intima rondo, «merdon similan al tiu Alojzo» li neniam renkontis en sia vivo, kaj «en la mondo ne estas fiaĵo kiun oni ne atendu de tiu Alojzo».

Cetere, eblas ke la administristo ne estas tute senpartia. Nenia dubinda afero estas atribuebla al Alojzo, eĉ nenia ajn afero — evidente, se escepti la nomumon de nova bufedisto anstataŭ Andreo Fokiĉ Sokov; kiu Sokov mortis de hepatkancero en la universitata kliniko de la unua medicinfakultato naŭ monatojn post la apero de Voland en Moskvo …

Jes, pasis kelkaj jaroj, stompiĝis la eventoj verfidele priskribitaj en tiu verko, kaj poste forviŝiĝis el la memoro. Tamen ne el ĉies, tamen ne el ĉies.

Ĉiun jaron, kiam komenciĝas la festa printempa plenluno, antaŭvespere aperas sub la tilioj ĉe la Patriarĥa lageto tridekkelkjara viro. Rufeta, verd'okula, modeste vestita viro. Li estas profesoro Ivano Nikolaiĉ Ponirjov, membro de la Instituto pri Historio kaj Filozofio.

Veninte sub la tiliojn, li ĉiam sidiĝas sur unu saman benkon, la benkon sur kiu li sidis en la vespero, kiam la delonge kaj de ĉiuj forgesita Berlioz lastfoje en sia vivo vidis la lunon dispeciĝi.

Nun ĝi, integra kaj ronda, blanka komence de la vespero, kaj poste ora, kun sia malhela dragon-ĉevaleto glitas super la ekspoeto kaj tamen senmove restas en sia loko en la alto.

Pri ĉio Ivano Nikolaiĉ estas detale informita, li ĉion scias kaj komprenas. Li scias, ke en sia jun'aĝo li estis viktimo de krimaj hipnotigistoj, poste li estis kuracata kaj resaniĝis. Sed li scias ankaŭ tion, ke estas aferoj kiujn li ne povas superregi. Li ne povas superregi tiun printempan plenlunon. De kiam ĝi komencas proksimiĝi, de kiam komencas kreski kaj pleniĝi je oro la astro, iam pendinta super la du kvinopaj lumiloj, de tiam Ivano Nikolaiĉ iĝas malkvieta, nervoza, perdas la apetiton kaj la dormon, li atendas ĝis la luno maturiĝos. Kaj kiam venas la plenluno, nenio povas lin reteni hejme. Antaŭvespere li forlasas la domon kaj iras al la Patriarĥa lageto.

Sidante sur la benko Ivano Nikolaiĉ jam malkaŝe parolas al si mem, fumas, per la mallarĝigitaj okuloj rigardas jen la lunon, jen la memorvekan turnokrucon.

Tiel Ivano Nikolaiĉ pasigas unu aŭ du horojn. Poste li leviĝas sur la piedojn, forlasas la lokon kaj iras, kun vakaj kaj senrigardaj okuloj, ĉiam unu saman itineron: tra Spiridonovka en la Arbatajn stratetojn.

Li pasas preter petrolbutiko, sin turnas ĉe malnova oblikviĝinta gaslanterno, kaj ŝteliras al krado, malantaŭ kiu li vidas densan kvankam ankoraŭ senfolian ĝardenon, kaj en ĝi gotikan palaceton, lunkoloran ĉe tiu flanko, kie elstaras orielo kun triparta fenestro, kaj malhelan ĉe la alia.

La profesoro ne scias, kio tiras lin al tiu krado, sed li scias, ke ĉe la plenluno li ne kapablas sin venki. Krome li scias, ke en la ĝardeno malantaŭ la krado li nepre vidos unu samon.

Li vidos sidi sur benko nejunan bone vestitan viron kun barbeto, nazumo kaj iomete porkida fizionomio. Ivano Nikolaiĉ trovas tiun loĝanton de la palaceto ĉiam en unu sama revema pozo, kun la rigardo direktita al la luno. La profesoro scias, ke ĝuinte la lunon, la sidanto nepre turnos sian rigardon al la orielaj fenestroj kaj streĉe ĝin fiksos sur ilin, kvazaŭ atendante, ke tuj ili malfermiĝos kaj sur la fenestrobreto aperos io eksterordinara.

Ĉion pluan Ivano Nikolaiĉ scias parkere. Ĉi tiam endas pli zorge sin kaŝi malantaŭ la krado, ĉar la sidanto tuj komencos maltrankvile turnadi la kapon, per vaganta rigardo ĉasi ion en la aero, nepre li ravite ridetados, subite eksvingos la manojn en dolĉa sopiro, poste tute senĝene kaj sufiĉe laŭte li murmurados:

— Venera! Venera!.. Kia stultulo mi estas!..

— Ho dioj, dioj, — tiam flustras Ivano Nikolaiĉ sin kaŝante malantaŭ la krado kaj sen forturni la okulojn disde la mistera nekonato, — jen ankoraŭ unu viktimo de la luno … Jes, ankoraŭ unu viktimo, kiel mi mem.

Kaj la sidanto daŭrigos siajn parolojn:

— Kia stultulo mi estas! Kial kun ŝi mi ne forflugis? Kion mi timis, maljuna azeno? Atestilon mi ricevis! Ve, nun paciencu, mi maljuna idioto!

Tiel daŭros ĝis en la malhela parto de la palaceto ekklakos fenestro, tra ĝi vidiĝos io blanka kaj aŭdiĝos malagrabla ina voĉo:

— Nikolao Ivaniĉ, kie vi estas? Jen fantazio! Ĉu malarion vi tie ĉasas? Venu trinki teon!

Tiam, nature, la homo sur la benko rekonsciiĝos kaj respondos per voĉo mensoga:

— Aeron, spiri iom da freŝa aero mi volis, mia koreto! La aero estas tiel bona!

Li levos sin de la benko, per la pugno ŝtele minacos al la fenestro refermiĝanta en la ter'etaĝo, poste sin trenos en la domon.

— Mensogas li, mensogas! Ho dioj, kiel li mensogegas! — murmuras Ivano Nikolaiĉ forlasante la kradon, — tute ne la aero altiras lin en la ĝardenon, en tiu printempa plenluno li vidas ion sur la luno kaj supre en la ĝardeno. Aĥ, kare mi pagus por penetri lian sekreton, por ekscii, kiun Veneran li perdis kaj nun vane serĉas per la manoj en la aero, kiun li penas kapti.

Hejmen la profesoro revenas jam tute malsana. Lia edzino ŝajnigas, ke ŝi ne rimarkas lian staton, kaj simple urĝas lin enlitiĝi. Tamen ŝi mem sin ne kuŝigas, ŝi sidas kun libro ĉe la lampo kaj amare rigardas la dormanton. Ŝi scias, ke ĉe la matenkrepusko Ivano Nikolaiĉ vekiĝos kun dolora krio, ploros kaj ĵetiĝados. Tial antaŭ ŝi, sur la tablotuko sub la lampo kuŝas preta injektilo en alkoholo kaj ampolo kun likvaĵo havanta intensan tean koloron.

La kompatinda virino ligita kun la grave malsana nun estas libera kaj povas trankvile enlitiĝi. Ivano Nikolaiĉ nun dormos kun feliĉa vizaĝo ĝis la mateno kaj havos iajn al ŝi nekonatajn, tamen sublimajn kaj feliĉajn sonĝojn.

La scienciston vekas en la plenluna nokto kaj igas dolorkrii unu sama afero. Li sonĝas kontraŭnaturan sennazan ekzekutiston eksalti kaj iel voĉklakinte enpiki sian lancon en la koron de Gestas, ligita al la fosto kaj perdinta la racion. Sed eĉ plie ol la ekzekutisto estas timiga la malnatura lumo, kiu venas el densa nubego bolanta kaj premanta la teron, kiel estas nur dum mondkatastrofoj.

Post la injekto ĉio ŝanĝiĝas antaŭ la dormanto. De la lito al la fenestro etendiĝas larĝa luna vojo, sur ĝin paŝas viro en blanka mantelo kun sangruĝa subŝtofo kaj iras al la luno. Apud li iras juna viro en disŝirita ĥitono kaj kun misformiĝinta vizaĝo. La irantoj arde pri io parolas, diskutas, volas atingi interkonsenton.

— Dioj, dioj, — diras la mantelulo turnante sian orgojlan vizaĝon al la kuniranto, — kia vulgara ekzekuto! Tamen bonvolu al mi diri, — lia orgojla vizaĝo iĝas petega, — ja ĝi ne estis, ĉu? Mi cin petegas, diru, ĝi ne estis, ĉu?

— Certe ĝi ne estis, — raŭkvoĉe respondas la kuniranto, — simple ci ĝin imagis.

— Ĉu ci povas ĵuri tion? — kaĵole petas la mantelulo.

— Mi ĵuras, — respondas la kuniranto, kaj liaj okuloj ial ridetas.

— Jen ĉio kion mi volis! — per rompita voĉo ekkrias la mantelulo, kaj li plu paŝas supren akompanate de sia kuniranto. Kviete kaj majeste ilin sekvas giganta pint'orela hundo.

Tiam la luna vojo ekbolas, elverŝiĝas la luna rivero kaj disfluas ĉiudirekte. La luno regas kaj ludas, la luno dancas kaj petolas. Tiam en la torento formiĝas supernature bela virino, ŝi tenas je la mano kaj elkondukas al Ivano stoplabarban viron, ĵetantan ĉirkaŭen timemajn rigardojn. Ivano Nikolaiĉ tuj lin rekonas. Li estas la numero cent dek oka, la nokta gasto de Ivano. En sia sonĝo Ivano Nikolaiĉ etendas al li la manojn kaj sciavide demandas:

— Do, tiel ĝi finiĝis, ĉu?

— Tiel ĝi finiĝis, mia disĉiplo, — respondas la numero cent dek oka.

La virino paŝas al Ivano kaj diras:

— Certe tiel. Ĉio estas finita, ĉio havas finon … Mi kisos vian frunton, kaj pri vi ĉio ordos.

Ŝi sin klinas al Ivano kaj kisas lian frunton, kaj Ivano strebas al ŝi kaj penas rigardi en ŝiajn okulojn, sed ŝi paŝas malantaŭen, kaj foriras kun sia akompananto al la luno.

Tiam la luno furioziĝas, ĝi verŝegas lumtorenton rekte sur Ivanon, ĝi disŝprucigas la lumon ĉiudirekte, en la ĉambro estiĝas luna inundo, la luno balanciĝas, plialtiĝas, dronigas la liton. Ĝuste tiam Ivano Nikolaiĉ dormas feliĉvizaĝa.

Je la mateno li vekiĝas silentema sed tute trankvila kaj sana. Lia milfoje trapikita memoro kvietiĝas, kaj ĝis la sekva plenluno neniu maltrankviligos la profesoron. Nek la sennaza mortiganto de Gestas, nek la kruela kvina prokuratoro de Judujo, la kavaliro Poncio Pilato.


FINO

1929-1940


Notoj pri la Epilogo

al Krimeo

en la originalo estas pli precize – al Feodosija (aŭ Teodozio – temas pri urbo kaj ripozloko en Krimeo).


substacio [GE]) (stacieto [RE]) —

malĉefa fervoja stacio, {Ruse полустанок} {Germane zwischenstation}.


kandidato pri sciencoj

en Sovetio tiel estas nomata la magistra grado.


Zamoskvoreĉje

centra distrikto de Moskvo (kiu estas "trans Moskvorivero" rilate al Kremlo).


aĉetejo

loko, oficejo kie oni podetale aĉetas varojn de la loĝantaro por poste liveri ilin pogrande.