[ Antaŭa fragmento | Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ]

22
Ĉe la kandela lumo

La unutona zumado de la veturilo, fluganta alte super la tero, lulis Margaritan, la luna lumo agrable ŝin varmigis. Ferminte la okulojn ŝi prezentis sian vizaĝon al la vento kaj iom bedaŭre pensis pri la nekonata riverbordo kiun ŝi ĵus forlasis kaj kiun, ŝi antaŭsentis, ŝi neniam revidos. Post ĉiuj sorĉaĵoj kaj mirakloj de la hodiaŭa vespero ŝi bone komprenis, kies gastino ŝi estos, sed tio ŝin ne timigis. La espero, ke tie ŝi sukcesos revenigi sian feliĉon, ŝin kuraĝigis. Cetere, ŝiaj revoj pri tiu feliĉo daŭris nelonge. Ĉu tial, ke la kampokorvo bone ŝoforis, ĉu tiom bona estis la veturilo, ĉiukaze tre baldaŭ Margarita, malferminte la okulojn, vidis antaŭ si ne la praarbaran malhelon sed la trembrilan lagon de Moskvaj lumoj. La nigra ŝoforbirdo dumfluge malŝraŭbis la dekstran antaŭan radon kaj surterigis la veturilon en iu senhoma tombejo apud Dorogomilovo. Sen demandi pri io ajn, Margarita kun sia ŝvabrilo eliris apud tomboŝtono, la kampokorvo startigis la veturilon, direktante ĝin rekte al ravino ekster la tombejo. La aŭtomobilo bruege falis en la ravinon kaj frakasiĝis. La kampokorvo salute tuŝis sian kaskedon, saltis sur la radon kaj rajde forflugis.

Tuj de malantaŭ tomba monumento aperis nigra mantelo. En la lunlumo ekbrilis kojnodentego kaj Margarita rekonis Azazellon. Tiu geste invitis ŝin surbalaiĝi, mem saltis sur longan rapiron, ambaŭ leviĝis en la aeron kaj post kelkaj sekundoj rimarkite de neniu surteriĝis apud la n-ro 302-bis ĉe la strato Sadovaja.

Sub la pordega arko, kien ili sin direktis portante subbrake siajn rapiron kaj balailon, Margarita rimarkis viron kun mola kaskedo kaj altaj botoj, kiu ŝajnis langvore atendi iun. Kiom ajn malbruaj estis la paŝoj de Azazello kaj Margarita, la sole staranta homo ilin aŭdis kaj faris abruptan movon, ne komprenante, kiu pasas.

Duan viron, mirinde similan al la unua, ili renkontis antaŭ la pordo de la sesa enirejo. Denove okazis tio sama. Paŝoj … La viro rapide sin turnis kaj malsereniĝis. Kiam la pordo malfermiĝis kaj refermiĝis, li impetis post la nevideblajn enirintojn, rigardis en la ŝtuparejon sed, kompreneble, neniun vidis.

La tria, ekzakta kopio de la dua, kaj sekve, ankaŭ de la unua, deĵoris sur la ŝtuparplaceto de la tria etaĝo. Li fumis fortan cigaredon, kaj pasante preter li Margarita plurfoje tusis. La fumanto salte leviĝis de sia benko, streĉe rigardis ĉirkaŭen, iris al la balustrado, rigardis malsupren. Je tiu momento Margarita kaj ŝia akompananto jam estis ĉe la pordo de la apartamento n-ro 50. Ili ne sonorigis, Azazello senbrue malfermis la pordon per sia ŝlosilo.

La unua afero, kiu surprizis Margaritan, estis la malhelo en kiun ŝi paŝis. Nenio estis videbla, kvazaŭ en kripto, kaj por ne mispaŝi ŝi nevole kroĉiĝis je la mantelo de sia akompananto. Sed ĉi tiam malproksime supre ekbrilis flameto de lampo venanta renkonten. Sen halti, Azazello prenis de sub la brako de Margarita la ŝvabrilon, kaj ĝi senbrue malaperis en la malhelo. Ili komencis suriradi larĝajn ŝtupojn, kiuj al Margarita ŝajnis sennombraj. Estis neimagebla, ke la antaŭĉambro de ordinara Moskva apartamento povus ampleksi tian kvankam nevideblan, sed klare sentatan, mirinde senfinan ŝtuparon. Tamen la suriro finiĝis kaj Margarita komprenis, ke ŝi staras sur placeto. La flameto venis tute proksimen, kaj en ĝia lumo Margarita vidis la vizaĝon de alta maldika viro en nigro, kiu tenis la lampon en sia mano. Ĉiu ajn, kiu dum la lastaj tagoj havis la malfeliĉon troviĝi sur lia vojo, sendube tuj lin rekonus eĉ en la malforta lumo de la flamlangeto. Li estis Kerubjev, alinome Fagoto.

Cetere, la aspekto de Kerubjev tre ŝanĝiĝis. La trembrilan lumeton spegulis ne la fendita nazumo, kiun jam antaŭ longe endus forĵeti en la rubujon, sed monoklo, verdire, same fendita. La etaj lipharoj sur la senhonta vizaĝo estis frizitaj kaj pomaditaj, kaj nigra li aspektis tial, ke li surhavis frakon. Blankis nur lia brusto.

La magiisto, kapelestro, sorĉisto, ĉiĉerono aŭ la diablo scias, kio fakte — unuvorte, Kerubjev — salute kapoklinis kaj svingis la lampon en larĝa gesto, invitante Margaritan lin sekvi. Azazello malaperis.

«Mirinde stranga vespero!» pensis Margarita. «Al ĉio mi estis preparita, krom al ĉi tio! Ĉu paneis ĉe ili la elektro? Sed la plej frapa estas la amplekso de tiu ejo. Kiel ĉio ĉi povas enŝoviĝi en Moskvan apartamenton? Tutsimple neniel.»

Kiom ajn malforta estis la lumo de la lampo, tamen Margarita komprenis, ke ŝi estas en nemezureble vasta salonego, kiu krome havas kolonaron, senluman kaj, laŭ la unua impreso, senfinan. Antaŭ sofo Kerubjev haltis, metis la lampon sur apudan soklon, geste invitis Margaritan sidiĝi kaj mem restis stari en pentrinda pozo, sin apogante sur la soklon.

— Permesu, ke mi min prezentu, — li knaris, — Kerubjev. Vi miras, ke mankas lumo, ĉu? «Pro ŝparemo», certe, vi pensas. Neniel ajn! La unua venonta ekzekutisto, ekzemple unu el tiuj, kiuj hodiaŭ, iom pli malfrue, havos la honoron kisi vian genuon, forhaku mian kapon sur tiu sama soklo, se estas tiel. Tutsimple messire malŝatas la elektran lumon, tial ni ŝaltos ĝin je la lasta momento. Kaj tiam, bonvolu kredi, ĝi ne mankos. Eĉ, mi diru, estus bone havi da ĝi iom malpli.

Kerubjev plaĉis al Margarita, lia kraka babilado efikis ŝin trankvilige.

— Ne, — ŝi respondis, — pleje mi miras pri tio, kie la tuto enestas. — Per larĝa gesto de sia brako ŝi montris la nemezureblon de la salonego.

Kerubjev dolĉe rikanis, pro kio ombroj movetis en la faldoj de lia nazo.

— La plej simpla el ĉio! — li respondis. — Ĉiu sperta pri la kvina dimensio tute facile povas vastigi ejon ĝis la dezirata amplekso. Mi eĉ kuraĝas aserti, estimata sinjorino, ke ĝis diable granda amplekso! Cetere, — plu babilis Kerubjev, — mi konis homojn, kiuj sen koncepti la kvinan dimension aŭ ion ajn faris perfektajn miraklojn koncerne la plivastigon de sia loĝejo. Ekzemple, oni rakontis al mi, ke iu urbano, ricevinte triĉambram apartamenton ĉe Zemljanoj-Val, sen ia ajn kvina dimensio aŭ simila umo kaporompa tuj transformis ĝin en kvarĉambran helpe de simpla vando, per kiu li dividis unu el la ĉambroj.

»Nu, tiun apartamenton li ŝanĝis kontraŭ du loĝejoj en diversaj distriktoj de Moskvo: la unu havis tri, kaj la alia du ĉambrojn. Konsentu, ke nun la nombro de ĉambroj iĝis kvin. La unuan li ŝanĝis kontraŭ du apartaj apartamentoj duĉambraj, kaj iĝis posedanto, kiel vi komprenas, de ses ĉambroj, verdire, disĵetitaj en plena malordo tra tuta Moskvo. Jam li estis preparanta la lastan kaj plej brilan pirueton, anonci per gazeto, ke li ŝanĝas ses ĉambrojn en diversaj distriktoj de Moskvo kontraŭ unu kvinĉambra loĝejo sur Zemljanoj-Val, kiam lia agado subite ĉesis pro kialoj, de li nedependaj. Supozeble ankaŭ nun li havas ĉambron, sed mi riskus aserti, ke ĝi situas ekster Moskvo. Degnu agnoski, ke tiu ruzulo estas pli kurioza ol via ŝatata kvina dimensio!

Margarita eĉ unu vorton ne diris pri la kvina dimensio — ja Kerubjev mem pri ĝi parolis — tamen ŝi gaje ridis aŭskultante la rakonton pri la loĝeja fripono. Kerubjev daŭrigis:

— Tamen al la afero, Margarita Nikolavna. Vi estas virino tre inteligenta kaj sendube vi jam komprenis, kiu estas nia gastiganto.

Margarita sentis sian koron fari fortan baton kaj kapjesis.

— Nu jes, tre bone, — diris Kerubjev, — ni estas malamikoj de ĉia prisilento kaj sekretemo. Ĉiujare messire donas unu balon. Oni nomas ĝin la printempa balo de la plenluno, aŭ la balo de la cent reĝoj. Da gastoj! — ĉi tiam Kerubjev metis la manon sur sian vangon, kvazaŭ pro dentodoloro, — cetere, mi esperas, ke vi mem ĉion vidos. Nu, messire ne havas edzinon, vi, sendube, tion komprenas. Tamen estas bezonata balmastrino, — Kerubjev disetendis siajn brakojn, — vi mem juĝu, ja sen mastrino …

Margarita aŭskultis lin, penante ne eligi eĉ unu vorton, ŝi sentis malvarmon sub la koro, la espero pri feliĉo estis kapturna.

— Estiĝis tradicio, — plu parolis Kerubjev, — ke la balmastrino, unue, havu la nomon Margarita, kaj due, ke ŝi estu lokanino. Do, degnu atenti, ke ni vojaĝas, kaj nuntempe estas en Moskvo. Cent dudek unu Margaritajn trovis ni en Moskvo, kaj ĉu vi kredos? — Kerubjev malespere frapis sin sur la gluteon, — neniu ajn taŭgas! Sed fine la favora sorto …

Kerubjev esprimive rikanis klinante sian korpon, kaj Margarita refoje sentis malvarmon ĉe la koro.

— Resume! — ekkriis Kerubjev, — tute koncize: ĉu vi bonvolos akcepti tiun devon?

— Mi akceptas, — firme respondis Margarita.

— Decidite! — diris Kerubjev; levinte la lampon li aldonis: — Bonvolu sekvi min.

Ili iris inter la kolonoj kaj fine atingis alian salonon, kie forte odoris je citrono, kie aŭdiĝis susuroj kaj io tuŝis la kapon de Margarita. Ŝi skuiĝis.

— Ne timu, — miele trankviligis ŝin Kerubjev prenante ŝian brakon, — tio estas la balaj artifikoj de Behemoto, nenio plia. Ĝenerale mi aŭdacas konsili al vi, Margarita Nikolavna, neniam kaj neniun timi. Tio estas malprudenta. La balo estos pompa, tion mi ne kaŝu. Ni vidos personojn, la amplekso de kies potenco siatempe estis tre granda. Sed, vere, se oni konsideras, kiom mikroskope malgranda estas ilia povo kompare kun la povo de tiu, al kies sekvantaro mi havas la honoron aparteni, do, tio impresas komike, mi eĉ diru, melankolie. Cetere, vi mem havas reĝan sangon.

— Kial, reĝan sangon? — timigite flustris Margarita, sin premetante al Kerubjev.

— Ah, reĝino, — kokete babilis Kerubjev, — la aferoj de la sango estas la plej komplikaj aferoj de la mondo! Se oni pridemandus kelkajn praavinojn — precipe tiujn el ili, kiuj havis la reputacion de modestulino — plej mirindaj sekretoj aperus, estimata Margarita Nikolavna. Mi neniel malpravos, se parolante pri tio mi mencios kaprice miksatan kartaron. Estas aferoj, por kiuj validas nek la sociordaj baroj, nek la ŝtataj limoj. Mi sufloru: franca reĝino, kiu vivis en la dek sesa jarcento, estus, probable, tre surprizita, se oni ŝin informus, ke ŝian ĉarman pra-pra-pra-pra-nepinon mi, post multaj jaroj, brak-al-brake kondukos tra la balaj salonoj en Moskvo. Sed ni jam venis!

Kerubjev blov'estingis sian lampon, ĝi malaperis el lia mano kaj Margarita ekvidis lumstrieton kuŝi sur la planko, antaŭ ŝi, sub malhela pordo. Sur tiun pordon Kerubjev mallaŭte frapetis. Margarita tiel ekscitiĝis, ke ŝiaj dentoj klakis kaj malvarmo trakuris ŝian dorson.

La pordo malfermiĝis. La ĉambro estis negranda. Ŝi vidis larĝan kverklignan liton kun ĉifitaj, malpuraj tukoj kaj kuseno. Antaŭ la lito staris kverka tablo kun ĉizitaj piedoj, sur ĝi altis kandelabro kies sep ingoj havis la formon de grandkrifa birda piedo. En la oraj birdpiedoj brulis dikaj vaksaj kandeloj. Krome, sur la tablo estis granda ŝaktabulo kun mirinde fajne faritaj figuretoj. Sur trivita tapiŝeto staris negranda piedbenko. Estis ankoraŭ unu tablo, sur kiu staris ora kaliko kaj alia kandelabro kun serpentformaj branĉoj. En la ĉambro odoris je sulfuro kaj peĉo, la ombroj de la kandelabroj interkruciĝis sur la planko.

Inter la ĉeestantoj ŝi tuj rekonis Azazellon, nun li surhavis frakon kaj staris ĉe la kaploko de la lito. Tiu eleganta Azazello neniel similis la rabiston, kia li aspektis konatiĝante kun ŝi en la Aleksandra ĝardeno; nun li tre galante sin klinis salutante Margaritan.

La nuda sorĉistino, tiu sama Hella, kiu tiom konfuzis la honorindan bufediston de Varieteo, kaj — ho ve! — tiu sama kiun, feliĉe, fortimigis la kokokrio en la nokto de la fama spektaklo, sidis sur la tapiŝeto antaŭ la lito, turnmovante en kaserolo ion, kio produktis abundan sulfuran vaporon.

Krom tiuj du, en la ĉambro estis grandega nigra virkato, kiu sidis antaŭ la ŝaka tablo tenante en la dekstra antaŭa piedo ŝakĉevalon.

Hella ekstaris kaj sin klinis antaŭ Margarita. Same faris la kato: ĝi desaltis de la tabureto, riverencis movante la dekstran malantaŭan piedon, lasis fali la ĉevalon kaj rampis sub la liton por serĉi la pecon.

Ĉion ĉi Margarita, duonviva pro timo, vidis malklare en la perfida kandela lumo. Ŝian rigardon katenis la lito, ja sur ĝi sidis tiu, kiun antaŭ nelonge, ĉe la Patriarĥa, la kompatinda Ivano provis konvinki, ke la diablo ne ekzistas. Tiu neekzistanto nun sidis sur la lito.

Du okuloj rigardis ŝin rekte en la vizaĝon. La dekstra, en kies profundo brilis ora fajrero, traboranta ĉiun ajn ĝis la fundo de ties animo; la maldekstra, nigra kaj malplena, kvazaŭ mallarĝa kudriltruo, kvazaŭ aperturo de senfunda puto de ĉiaj mallumo kaj ombroj. La vizaĝo de Voland estis oblikva, la dekstra buŝ'angulo estis tirita malsupren, sur la alta kalva frunto paralele al la pintaj brovoj estis ĉizitaj profundaj sulkoj. La haŭto de lia vizaĝo ŝajnis por ĉiam forbruligita per sunbruniĝo.

Voland larĝe sin disetendis sur la lito, li surhavis nur longan noktoĉemizon, malpuran kaj flikitan ĉe la maldekstra ŝultro. Unu nudan kruron li estis tirinta sub sin, la alia estis metita sur la piedbenkon; ĝuste la genuon de ĉi tiu malhela gambo Hella ŝmiris per la vaporanta linimento.

Ankoraŭ unu afero, kiun Margarita rimarkis sur la nekovrita senhara brusto de Voland, estis skarabo, fajne ĉizita el malhela ŝtono, pendanta je ora ĉeneto kaj surhavanta skribsignojn sur la dorso. Apud Voland, sur la lito, sur peza postamento staris globuso, stranga, kvazaŭ viva, kaj de unu flanko prilumata de la suno.

Kelkajn sekundojn estis silento. «Li min ekzamenas» pensis Margarita kaj per volstreĉo ŝi provis estingi la tremon de siaj genuoj.

Fine Voland ekparolis, li ridetis kaj pro tio lia fajrera okulo ŝajnis ekflami:

— Mi vin salutas, reĝino, kaj mi petas pardoni al mi mian negliĝon.

Lia voĉo estis tiom malalta, ke je kelkaj vortoj ĝi sinkis en la raŭkon.

Voland prenis de sur la lito longan spadon, sin klininte serĉmovis ĝin sub la kuŝejo kaj diris:

— Eliĝu! La partio estas abolita. Nia gastino venis.

— Nepre ne, — siblis ĉe la orelo de Margarita maltrankvila sufloraĵo de Kerubjev.

— Nepre ne … — ŝi komencis.

Messire … — elspiris Kerubjev en ŝian orelon.

— Nepre ne, messire, — superregante sin, nelaŭte sed klare respondis Margarita. Ŝi ridetis kaj aldonis: — Mi vin petegas, ne interrompu la partion. Mi konjektas, ke la ŝakaj revuoj pagus nemalmulte da mono por havi la eblon ĝin aperigi.

Azazello mallaŭte kaj aprobe gruntis, Voland atente rigardis Margaritan kaj rimarkis, kvazaŭ parolante al si mem:

— Jes, pravas Kerubjev! Kiel fantazie miksiĝas la kartaro! La sango!

Li etendis la manon kaj geste vokis Margaritan. Ŝi proksimiĝis sen senti la plankon sub la nudaj piedoj. Voland metis sian pezan, kvazaŭ ŝtonan — sed ankaŭ flame ardan — manon sur ŝian ŝultron, ŝin puŝis al si kaj sidigis sur la liton.

— Nu, ĉar vi estas tiom ĉarme afabla, — li diris, — cetere, ĝuste tion mi atendis, do, ni ne ceremoniaĉu, — li denove sin klinis al la litrando kaj kriis: — Kiom ankoraŭ daŭros tiu subita farso? Elvenu, malbeninda hansvursto!

— La ĉevalo perdiĝis, — respondis la kato el sub la lito per voĉo sufokata kaj falsa, — ĝi ien forgalopis, kaj anstataŭ ĝin mi trovas nur ranon.

— Ĉu vi imagas, ke ĉi tie estas foirejo? — ŝajnigante koleron demandis Voland, — nenia rano estis sub la lito! Lasu por Varieteo tiujn banalajn trukojn. Se vi ne aperos tuj, la partion ni kalkulu malgajnita de vi, sakra dizertinto!

— Neniokaze, messire! — kriegis la kato, kaj en palpebruma daŭro ĝi elrampis el sub la lito kun la ĉevalo en la antaŭa piedo.

— Mi rekomendas al vi … — apenaŭ komencinte la prezentadon, Voland tuj sin interrompis: — Ne, mi ne povas trankvile rigardi tiun pajacon. Vidu, kion ĝi faris el si sub la lito.

Starante sur la malantaŭaj piedoj, la polvomakulita kato ceremonie sin klinis antaŭ Margarita. Nun sur ĝia kolo estis blanka fraka bantkravato kaj sur la brusto ĝi havis perlamotan sinjorinan binoklon pendantan je rimeneto. Krome, la lipharoj de la kato estis orizitaj.

— Kion vi faris! — ekkriis Voland, — kial vi orizis la lipharojn? Kaj pro kiu diablo vi surmetis la kravaton, se vi ne surhavas eĉ pantalonon?

— Ne konvenas ke kato surhavu pantalonon, messire, — tre dignoplene respondis la kato, — ĉu vi volus, ke mi ankaŭ botojn surmetu? Botvestita kato ekzistas nur en la fabeloj, messire. Aliflanke, ĉu iam ajn okazis al vi vidi iun ajn partopreni balon senkravate? Mi ne intencas min ridindigi kaj riski, ke oni min elpelu! Ĉiu ornamas sin laŭ sia povo. Konsideru, ke la dirita rilatas ankaŭ al la binoklo, messire!

— Sed la lipharoj ?..

— Mi ne komprenas, — seke replikis la kato, — ja vi toleras, ke hodiaŭ, sin razante, Azazello kaj Kerubjev sin surŝutis per blanka pudro, do kial ĝi estas pli bona ol la ora? Mi pudris miajn lipharojn, jen ĉio! Estus alia afero, se mi estus min razinta! Razita kato vere estas abomenaĵo, mi pretas mil fojojn konsenti tion. Tamen mi vidas, — en la voĉo de la kato ektremis ofendiĝo, — ke oni min ĉikanas, diskriminacias, do antaŭ mi staras serioza problemo: ĉu entute mi partoprenu la balon? Kion vi diros pri tio, messire?

Pro la ofendo la kato tiel disŝveliĝis, ke ĝi ŝajnis tuj krevonta.

— Ah, fripono, fripono, — skuante la kapon diris Voland, — ĉiun fojon, kiam ĝi vidas sian partion senespera, ĝi komencas blagi kiel la lasta ĉarlatano sur la ponto. Tuj sidiĝu kaj ĉesigu tiun vortlakson.

— Mi sidos, — respondis la kato sin sidigante, — tamen mi protestu rilate la lastan. Miaj paroloj estas ne vortlakso, kiun esprimon vi bonvolas uzi en ĉeesto de sinjorino, sed vico de fortike pakitaj silogismoj, kies valoron aprezus tiaj kompetentuloj, kiel Seksto Empiriko, Marciano Kapelo, kaj eble eĉ Aristotelo mem.

— Ŝakon al la reĝo! — diris Voland.

— Bonege, bonege, — reagis la kato, kaj komencis ekzameni la ŝaktabulon tra la binoklo.

— Do, — Voland sin turnis al Margarita, — mi prezentas al vi, donna, mian sekvantaron. Ĉi tiu, la stultumanto, estas la kato Behemoto. Kun Azazello kaj Kerubjev vi jam konatiĝis, nun mi rekomendas mian servistinon Hella. Ŝi estas lerta, inteligenta, kaj ne ekzistas tia servo, kiun ŝi ne povus plenumi.

La belulino Hella ridetis, turninte al Margarita siajn verdetajn okulojn, sen ĉesi ĉerpi la linimenton per manplato kaj ŝmiri ĝin sur la genuon.

— Do, jen ĉio, — finis Voland kaj grimacis kiam Hella iom pli forte premis lian genuon, — la kompanio, kiel vi vidas, estas negranda, miksa kaj senartifika. — Li silentiĝis kaj turnis la globuson. Ĝi estis vera majstraĵo: la bluaj oceanoj ondis, la polusĉapo aspektis plej aŭtente — glacia kaj neĝa.

Dume sur la tabulo estis paniko. La reĝo en la blanka mantelo tute konsternite turnadis sin sur sia kvadrato tien kaj reen, malespere levante la brakojn. Tri blankaj peonoj, landskneĥtoj kun halebardo, perplekse rigardis la kurieron svingi sian oficiran spadon kaj montri antaŭen, kie sur du najbaraj kvadratoj, unu blanka kaj unu nigra, vidiĝis la nigraj kavaliroj de Voland, rajdantaj du ardajn, stamfantajn ĉevalojn.

Margaritan tre interesis kaj impresis tio, ke la ŝakpecoj estis vivaj.

La kato forprenis la binoklon de siaj okuloj kaj neforte puŝetis sian reĝon sur la dorson. Senespera, tiu kaŝis sian vizaĝon en la manoj.

— Malbonas la afero, kara Behemoto, — diris Kerubjev mallaŭte kaj malice.

— La pozicio estas grava sed ne senŝanca, — respondis Behemoto, — eĉ pli ol tio: mi plene certas pri la fina venko. Mi nur funde analizu la situacion.

Tiun analizon la kato komencis plenumi en iom stranga maniero: aranĝante grimacojn kaj okulumante al sia reĝo.

— Senutile, — rimarkigis Kerubjev.

— Aj! — ekkriis Behemoto, — la papagoj disflugis, kion ja mi antaŭdiris!

Fakte, ie malproksime aŭdiĝis susuro de multnombraj flugiloj. Kerubjev kaj Azazello impetis for.

— Ah, la diablo vin prenu kun viaj balaj fantazioj! — grumblis Voland sen levi la rigardon disde sia globuso.

Apenaŭ Kerubjev kaj Azazello malaperis, tuj la grimacado de Behemoto duobliĝis. La blanka reĝo finfine komprenis la instigon, li subite deŝiris sian mantelon, ĵetis ĝin sur la kvadraton kaj forkuris de la tabulo. La kuriero surmetis la mantelon sur siajn ŝultrojn kaj okupis lian lokon. Revenis Kerubjev kaj Azazello.

— Blago, kiel ĉiam, — grumblis Azazello, oblikve rigardante Behemoton.

— Al mi ŝajnis, ke mi aŭdas ilin, — respondis la kato.

— Nu, kiom ankoraŭ tio daŭros? — demandis Voland, — ŝakon al la reĝo.

— Verŝajne, mi misaŭdis, mon maître, — respondis Behemoto, — la reĝo ne ŝakas nek ŝakigeblas!

— Mi ripetas, ŝakon al la reĝo.

Messire, — respondis la kato per false zorgema voĉo, — vi trolaciĝis: la reĝo ne estas minacata!

— La reĝo okupas la kvadraton g2, — sen rigardi la tabulon diris Voland.

Messire, mi estas konsternita, — hurlis la kato, aranĝante sur sia muzelo terurmienon, — sur tiu kvadrato ne estas reĝo!

— Kiel do? — demandis Voland surprizite kaj rigardis la tabulon, kie la kuriero staranta sur la reĝa kvadrato sin forturnis kaŝante sian vizaĝon per la mano.

— Ah, vi kanajlo, — diris Voland mediteme.

Messire! Refoje mi apelacias al la logiko, — ekparolis la kato, premante la antaŭajn piedojn al la brusto, — se ludanto deklaras ŝakon al la reĝo dum eĉ la rememoro pri tiu reĝo jam forviŝiĝis de la tabulo, tian ŝakon oni konsideras nevalida.

— Ĉu vi rezignas aŭ ne? — kriis Voland per timinda voĉo.

— Permesu, ke mi iom pensu, — milde respondis la kato, metis la kubutojn sur la tablon, apogis la orelojn sur la piedoj kaj enpensiĝis. Post longa meditado ĝi fine diris: — Mi rezignas.

— Oni mortigu la obstinan beston, — flustris Azazello.

— Jes, mi rezignas, — diris la kato, tamen mi rezignas nur tial, ke mi ne povas ludi en la etoso de fi-persekuto fare de la enviuloj! — La kato sin levis, kaj la ŝakpecoj flugis en la skatolon.

— Hella, jam tempas, — diris Voland, kaj Hella malaperis el la ĉambro. — La gambo doloras, kaj nun tiu balo … — daŭrigis Voland.

— Permesu, — nelaŭte petis Margarita.

Voland fikse ŝin rigardis kaj movis al ŝi sian genuon.

La ŝmiraĵo, varmega kiel lafo, brulvundis ŝiajn manojn, sed Margarita sen malpleja grimaceto komencis enfroti ĝin sur la genuo, penante ne dolorigi la pacienton.

— Miaj korteganoj asertas, ke tio estas reŭmatismo, — Voland parolis sen deturni sian rigardon disde Margarita, — sed mi emas opinii, ke tiu doloro en la genuo estas memoraĵo pri ĉarma sorĉistino, kun kiu mi intime konatiĝis en la mil kvincent sepdek unua jaro en la Brokena montaro, sur la Diabla Ambono.

— Aĥ, ĉu tio eblas! — diris Margarita.

— Bagatelo! Post kelkaj tricent jaroj ĝi resaniĝos. Oni rekomendis al mi amason da medikamentoj, sed mi plu tenas min je la bonaj malnovaj hejmaj kuraciloj de mia avino. Mirindajn herbojn heredigis al mi la sakra maljunulino, mia avino! Alvorte, diru, ĉu vi suferas je io? Eble vi havas ian ĉagrenon, kiu venenas vian animon, ian aflikton?

— Ne, messire, ne estas tiel, — respondis la sagaculino Margarita, — kaj nun, kiam mi estas ĉe vi, mi sentas min tute bone.

— La sango estas granda afero, — sen evidenta interligo gaje diris Voland kaj aldonis: — Mi vidas, ke vin interesas mia globuso.

— Ho jes, mi neniam vidis tian peceton.

— Bona peceto. Verdire, mi malŝatas la radiofoniajn informbultenojn. La fraŭlinoj kiuj ilin voĉlegas malklare prononcas loknomojn. Krome, ĉiu tria el ili havas paroldifektojn, kvazaŭ intence oni tiajn selektus. Mia globuso estas multe pli oportuna, des pli, ke mi devas precize scii la eventojn. Ekzemple, ĉu vi vidas tiun terpecon, kies flankon lavas la oceano? Vidu, jen ĝi pleniĝas je fajro. Tie ĵus komenciĝis milito. Se vi proksimigos la okulojn, vi vidos ankaŭ la detalojn.

Margarita sin klinis al la globuso kaj vidis la kvadrateton de la tero ŝveli, pentriĝi per diversaj koloroj kaj ŝanĝiĝi en ion similan al reliefa mapo. Poste ŝi vidis mallarĝan rubandon de rivero kaj vilaĝon ĉe ĝia bordo. Dometo, kiu unue estis ne pli granda ol piza semo, kreskis ĝis la amplekso de alumetskatolo. Subite kaj senbrue ĝia tegmento disflugis supren, kun nubeto de nigra fumo, la muroj falis, tiel ke nenio restis de la duetaĝa skatoleto, krom amaseto da rubaĵo, de kiu leviĝis densa nigra fumo. Plu proksimiginte siajn okulojn Margarita vidis malgrandan figureton de virino, kiu kuŝis sur la tero, kaj en sangoflako apude, infaneton kun disĵetitaj brakoj.

— Prete, — ridetante diris Voland, — ĝi mortis senpeka. La laboro de Abadono estas neriproĉebla.

— Mi ne dezirus aparteni al tiuj, kontraŭ kiuj estas tiu Abadono, — diris Margarita, — kiun partion li subtenas?

— Ju pli longe mi kun vi parolas, — komplimentis Voland, — des pli mi konvinkiĝas, ke vi estas tre inteligenta. Li estas eksterordinare senpartia, kaj egale simpatias ambaŭ militantojn. Tial la rezultoj por ambaŭ partioj ĉiam estas egalaj. Abadono, — nelaŭte vokis Voland, kaj el la muro tuj paŝis maldika vira figuro kun malhelaj okulvitroj. Ial la okulvitroj tiom forte impresis Margaritan, ke ŝi nelaŭte ekkriis kaj premis sian vizaĝon al la kruro de Voland.

— Ĉesu do, — kriis Voland, — kiom nervozaj estas la nunaj homoj. — Per la manplato li larĝasvinge frapis ŝin sur la dorson, tiel ke ŝia tuta korpo resonis. — Ja vi vidas, ke li surhavas la okulvitrojn. Krome, neniam okazis, ke Abadono venus al iu ajn antaŭtempe. Kaj fine, mi estas ĉi tie. Vi estas mia gastino! Tutsimple mi volis montri lin al vi.

Abadono staris senmove.

— Ĉu oni povus lin peti, ke por unu sekundo li formetu la okulvitrojn? — demandis Margarita, sin premante al Voland kaj tremerante, jam ne pro timo sed pro scivolo.

— Ĝuste tion li ne faru, — serioze respondis Voland. Li mansvingis al Abadono kaj tiu malaperis. — Kion vi volas diri, Azazello?

Messire, — respondis Azazello, — kun via permeso. Ni havas du fremdulojn: belulinon, kiu ploretas kaj petas, ke oni lasu ŝin ĉe ŝia sinjorino, kaj krom ŝin — pardonon — ŝian eksporkon.

— Strange kondutas la belulinoj, — rimarkis Voland.

— Tio estas Nataŝa, Nataŝa, — ekkriis Margarita.

— Nu, ŝi restu ĉe sia sinjorino. Kaj la porkon sendu al la kuiristoj!

— Ĉu buĉi? — timigite ekkriis Margarita, — permesu, messire, tio ja estas Nikolao Ivaniĉ, la malsupra loĝanto. Okazis miskompreno, vidu, ŝi ŝmiris lin per la pomado …

— Pardonon, — diris Voland, — kiu kaj pro kia diablo ĝin buĉu? Ĝi dume sidu kun la kuiristoj, jen ĉio. Konsentu ja, ke mi ne povas allasi ĝin en la balan salonegon!

— La ideo estas amuza … — aldonis Azazello kaj raportis: — La noktomezo proksimas, messire.

— Ah, bone. — Voland sin turnis al Margarita: — Do, bonvolu. Anticipe mi al vi dankas. Ne konfuziĝu kaj nenion timu. Nenion trinku, krom la akvon, alie vi moliĝos kaj estos al vi malfacile. Nun tempas!

Margarita sin levis de la tapiŝeto, kaj tiam en la pordo aperis Kerubjev.


[ Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ]


Notoj pri ĉap. 22

Dorogomilovo

Moskva kvartalo okcidente de la Sadovaja stratringo.


monoklo

trajto aŭtobiografia. En 1926 Bulgakov aĉetis monoklon kaj dum kelka tempo ĝin portadis en sia okulo, ŝokante la kolegojn per tiu «imperiistaĵo».


Zemljanoj-Val

placo ĉe orienta parto de la stratringo Sadovaja.


la genuo de tiu malhela gambo

Voland lamas (vd ĉap. 1, 23), certe pro la falo de la ĉielo; kp la demandon de Zibel pri Mefistofelo: «Li kial lampiede iras?» – [Faŭsto] pĝ 83.


hansvursto {Neo} —

pajaco en germanaj farsoj, Hans (t.e. Johano) la Kolbaso. Interalie li rolas en la popolaj pupkomedioj pri Faŭsto. {Germane Hanswurst} {orig. окаянный ганс}.


bantkravato [GE] —

mallonga kravato horizontale nodita; {Ruse бабочка} {France noeud papillon} {Angle bow tie} {Germane Fliege, Schleife}.


Seksto Empiriko {Latine Sextus Empiricus} —

greka filozofo, astronomo kaj kuracisto de III jc.

Marciano Kapelo ({Latine Martianus Capella,} komenco de la 5a jc) —

advokato el Kartago, kies enciklopedia verko «De nuptiis Philologiæ et Mercurii» estis tre influhava en la mezepoka Okcidento.


donna {Itale, Portugale} —

  1. virino.
  2. damo, (moŝta) sinjorino.

landskneĥto [GE] {Germane Landsknecht} {Ruse ландскнехт} —

Historio: soldulo, dungosoldato en la Okcident-Eŭropo de 15-17 jc.


mon maître {F} —

«mia mastro» aŭ «mia majstro».


Brokena montaro

La ĉefa parto de la supra Harco [PIV] {Germane Harz}, montaro en Germanujo), nomita laŭ sia plej alta monto Brokeno ({Germane Brocken, Blocksberg}, {Latine Mons Bructerus}), kiu estis loko de paganaj kultoj. Laŭ malnova legendo, je la nokto de s-ta Valpurga tie okazas sabat'orgio.

Diabla Ambono {Germane Teufelkanzel} —

granita blokego ĉe Brokeno.


Abadono

«Biblio: Anĝelo de la abismo» [PIV]; hebree tiu nomo signifas pereo, neniigo; en Ijob 26:6 ĝi signifas abismon, ŝeolon; ĉe la rabenoj – la plejprofundon de la infero; en la Apokalipso 9:11 ĝi estas la nomo de estro de la diabloj. – La tradician formon {Slavonan аваддонъ} Bulgakov ŝanĝis je iom burleska Абадонна, kio por ruso sonas simile al {Itala primadonna}.


[ Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ]