[ Antaŭa fragmento | Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ]

4
La postkuro

Finfine ĉesis la inŝrikoj, estingiĝis la orelbora fajfado de la milicianoj, du ambulancoj estis forportintaj: la unu — la senkapan korpon kaj la detranĉitan kapon al la kadavrejo, la alia — la belan kondukistinon vunditan per vitrorompaĵoj, la balaistoj kun siaj blankaj antaŭtukoj jam forigis la vitropecojn kaj ŝutis sablon sur la sangoflakojn; nur Ivano Nikolaiĉ plu sidis sur benko, tie kien li sinkis ne atinginte la turnokrucon.

Plurfoje li provis ekstari, sed la gamboj lin ne obeis; io simila al paralizo trafis Senhejmulon.

Impetinte ĉe la unua kriego al la turnokruco, la poeto vidis la kapon saltetadi sur la pavimo. La vidaĵo lin tiom konsternis, ke li falis sur la apudan benkon kaj ĝissange mordis sian manon. Nature, li tute forgesis pri la freneza germano kaj penis kompreni nur unu aferon: kiel tio eblas, ke li ĵus interparolis kun Berlioz, kaj unu minuton poste — la kapo …

En la aleo ekscititaj homoj rapidis preter la poeto, sonis emociaj voĉoj, sed la vortojn Ivano Nikolaiĉ ne perceptis.

Subite antaŭ li interpuŝiĝis du virinoj, kaj unu el ili, pintnaza kaj nudkapa, kriaĉis al la alia, preskaŭ en la orelon de la poeto:

— Tamen Anjo, nia Anjo! De Sadovaja! Tio ja estas ŝia faraĵo! En la butiko ŝi aĉetis sunfloran oleon, kaj jen, kontraŭ la turnokruco la litrujo rompiĝis. La tuta jupo makuliĝis, ŝi sakris-sakradis! Kaj li, la kompatinda, glitstumblis kaj sur la relojn …

El ĉio kriita de la virino la konfuzita menso de la poeto kaptis unu vorton: Anjo.

— Anjo … Anjo?! — li ekmurmuris kaj maltrankvile rigardis ĉirkaŭen, — atendu do, atendu …

Al la vorto Anjo kroĉiĝis oleo, poste ial — Poncio Pilato. Pliaton li tuj forĵetis kaj rekomencis ligi la ĉenon ekde la vorto Anjo. La ĉeneroj rapide kuniĝis kaj kondukis al la freneza profesoro.

Nu jes! Tiu ja diris, ke la kunsido ne okazos, ĉar Anjo lasis la oleon disflui. Kaj jen, bonvolu vidi, ĝi ne okazos! Eĉ pli ol tio: li malimplice diris, ke la kapon fortranĉos virino, ĉu? Jes, ĝuste tiel! Nu, la tramon ja kondukis virino!! Kiel oni komprenu tion? Nu kiel?

Ne restis eĉ ombro de dubo, ke la mistera konsilisto jam antaŭe precize sciis la tutan cirkonstancaron de la terura morto de Berlioz. Du pensoj tuj ekfulmis en la cerbo de la poeto. La unua: «Neniel li estas freneza, ĝi estas stultaĵo!»; kaj la dua: «Ĉu li mem ĉion ĉi aranĝis?»

Pardonon, sed kiel li povus fari tion?

— Nu, spit! Tion ni ekscios!

Streĉeginte sian volon, Senhejmulo sin igis leviĝi de la benko kaj impetis reen, tien kie okazis la interparolo kun la profesoro. Kaj evidentiĝis, ke feliĉe, tiu ankoraŭ ne foriris.

En la Malgranda Bronnaja jam lumis la stratlampoj, super la Patriarĥa lageto brilis la ora luno, kaj sub la ĉiam trompaj lunradioj ŝajnis al Ivano, ke tiu staras tenante sub la brako ne bastoneton sed spadon.

La almiksiĝema ekskapelestro okupis ĝuste la lokon kie antaŭ nelonge sidis la poeto. Nun li fiksis sur la nazon evidente senutilan nazumon, en kiu unu okulvitro tute mankis, kaj la alia estis fendita. Pro tio la kvadratita civitano iĝis eĉ pli abomena ol antaŭe, kiam li montris al Berlioz la vojon sur la relojn.

Sentante froston en la koro, Ivano proksimiĝis al la profesoro, rigardis lin en la vizaĝon kaj konvinkiĝis, ke ĝi ne havas, nek havis, ian ajn simptomon de frenezo.

— Nun vi konfesu, kio vi estas? — obtuze demandis Ivano.

— Ne kompreni … rusa paroli …

— Oni ne komprenas! — de la benko donis sian nepetitan klarigon la kapelestro.

— Ĉesu simuladi! — minace diris la poeto kaj sentis malvarmon sub la sternumo, — ĵus vi bonege parolis la rusan. Vi estas nek germano nek profesoro! Vi estas murdisto kaj spiono! Vian legitimilon! — li kriis furioze.

La mistera profesoro malŝate tordis sian, eĉ sen tio tordan, buŝon, kaj levetis la ŝultrojn.

— Civitano! — denove sin enmiksis la fia kapelestro, — kial vi ekscitas la alilandan turiston? Pro tio vi suferos severan punon! — Dume la suspektinda profesoro orgojle mienis, sin turnis kaj iris for.

Ivano sentis, ke li perdas la piedtenon. Sufokiĝante li diris al la kapelestro:

— Hej, civitano, helpu aresti la krimulon! Vi devas fari tion.

La kapelestro eksterordinare vigliĝis, salte sin levis de la benko kaj blekegis:

— Krimulo? Kiu? Kie? Ĉu alilanda krimulo? — liaj okuloj ĝoje ekbrilis, — ĉu ĉi tiu? Se li estas krimulo, endas tuj krii "Help!", alie li eskapos. Ek, ni ambaŭ! Kune! — kaj la kapelestro malfermis sian faŭkon.

La perpleksa poeto obeis la fi-ŝerculon kaj kriis "Help!"; sed la kapelestro lin trompis kaj nenion kriis.

La izola, raŭka krio de Ivano rezultigis nenion bonan. Du fraŭlinoj timigite paŝis flanken, for de li, kaj li aŭdis la vorton ebria.

— Ha, vi do estas lia kunulo, — kolere kriis Ivano, — ĉu vi volas min moki? For!

Ivano saltis dekstren, kaj ankaŭ la kapelestro dekstren! Ivano saltis maldekstren, la fripono same.

— Ĉu intence vi baras al mi la vojon? — ekfuriozis Ivano, — do vin mem mi transdonu al la milicio!

Ivano provis kapti la kanajlon je la maniko sed maltrafis: la kapelestro subite malaperis, kvazaŭ englutite de la tero.

La poeto mirkriis, rigardis ĉirkaŭen kaj vidis la malbenindan nekonaton. Tiu jam estis ĉe la elirejo al la Patriarĥa strateto kaj ne plu sola. La plej suspektinda kapelestro iel sukcesis lin atingi. Eĉ pli ol tio: tria en la bando, tie estis virkato, grandega kiel porko, fulge, korve nigra, kun aŭdacegaj kavalerianaj lipharoj. La triopo sin direktis al la Patriarĥa strateto, la kato iris sur la malantaŭaj piedoj.

Ivano impetis post la malbonulojn, kaj tuj komprenis, ke atingi ilin estos tre malfacile.

En unu momento la triopo trapasis la strateton kaj estis jam en Spiridonovka. Malgraŭ ĉiuj penoj de Ivano la distanco inter li kaj la persekutatoj neniom malpliiĝis. Fulmrapide traiginte la kvietan straton Spiridonovka, Ivano abrupte trafis la tre viglan placon Nikitskie-Vorota, kie la postkuro iĝis pli malfacila. Krome, la tri kanajloj aplikis la artifikon ŝatatan de la krimaj bandoj: sin disigi.

La kapelestro tre lerte saltis en preterpasantan aŭtobuson, kiu veturis al la placo Arbat', kaj tiel eskapis. Perdinte unu persekutaton, Ivano turnis sian atenton al la stranga kato. Tiu aliris motorvagonon de la linio A, starantan ĉe la haltejo, senceremonie deŝovis de ties ŝtupeto virinon malgraŭ ŝia protesta ŝriko, sin kroĉis je la tenilo kaj, tra la fenestro malfermita pro la varmego, provis enmanigi al la konduktorino dekkopekan moneron.

La konduto de la kato tiom mirigis Ivanon, ke li gape haltis ĉe la strat'angula nutrovendejo, kaj tiam denove, sed eĉ pli forte, lin frapis la reago de la konduktorino. Apenaŭ ŝi ekvidis la katon sin trapuŝi en la vagonon, ŝi kriis bolante pro furiozo:

— La katoj ne rajtas! Sen katoj! Malpermesite! Huŝ! Malsupren, aŭ mi vokos la milicion!

Nek la konduktorinon nek la pasaĝerojn surprizis la ĉefaĵo: ke kato provas envagoniĝi estas stranga, sed multe pli mirinda estas, ke ĝi volas pagi!

La kato montris sin besto ne nur pagipova sed ankaŭ disciplinema. Jam post la unua krio de la konduktorino ĝi tuj ĉesigis sian avancadon, forlasis la vagonŝtupeton kaj kaŭris sur la haltejo frotante la lipharojn per la monero. Sed kiam la konduktorino tiris la signalŝnuron kaj la tramo ekmoviĝis, la kato kondutis kiel ĉiu elvagonigito kiu nepre devas veturi. Preterlasinte ĉiujn tri vagonojn, la kato saltis sur la malantaŭan bufron de la lasta, kaptis per la krifoj kaŭĉukan tubon fiksitan ĉe la malantaŭa vando kaj forveturis, tiel ŝparante dek kopekojn.

Okupite pri la sentaŭga kato, Ivano preskaŭ perdis la ĉefan el la tri, la profesoron. Feliĉe, tiu ankoraŭ ne sukcesis eskapi. Lian grizan bereton Ivano rimarkis ĉe la homplena pasejo trans la straton Granda Nikitskaja (t.e. la strato Herzen). Post unu momento Ivano estis tie. Sed la celon li ne atingis. La poeto provis iri pli rapide, kelkfoje li kuretis puŝiĝante kontraŭ la homoj — kaj tamen li eĉ je unu centimetro ne proksimiĝis al la profesoro.

Malgraŭ sia konsterniĝo Ivano miris pri la supernatura rapido de la postkuro. Apenaŭ pasis dudek sekundoj — kaj anstataŭ la placon Nikitskie-Vorota li vidis la blindigajn lumojn de la placo Arbat'. Ankoraŭ kelkaj sekundoj — kaj jen malluma strateto kun kaduka trotuaro, kie la poeto falis kaj kontuzis la genuon. La lumplena avenuo "Kropotkin", denove strateto, poste Ostoĵenka kaj ankoraŭ stratetaĉo, abomena kaj avare prilumata. Ĝuste tie Ivano Nikolaiĉ definitive perdis tiun, kiun li nepre volis atingi. La profesoro malaperis.

Post nelonga hezito la poeto decidis, ke la profesoro sendube estas en la domo n-ro 13 kaj certe en la apartamento 47.

Ivano impetis al la enirejo, surkuris la duan etaĝon, tuj trovis la serĉatan pordon kaj malpacience sonorigis. Li atendis ne longe: knabino, verŝajne kvin jarojn aĝa, malfermis la pordon kaj sen demandi lin pri io ajn tuj foriris reen.

De sub la alta, nigre malpura plafono, eta karbonfadena lampo mizere prilumis la vastan, terure malzorgitan antaŭĉambron. Biciklo sen pneŭmatikoj estis kroĉita al la muro, apude staris grandega ferizita ŝrankokesto, kaj sur la breto sub la vesthokaro kuŝis vintra ĉapo kies longaj orelklapoj pendis malsupren. De malantaŭ pordo radioaparato incitite kaj verse kriadis ion per resonanta vira voĉo.

Neniom embarasite en la nekonata ĉirkaŭaĵo la poeto rapidis en la koridoron. Ivano rezonis jene: «Kompreneble, li sin kaŝas en la banĉambro». En la koridoro estis mallume. Kelkfoje puŝiĝinte kontraŭ la muroj, la poeto finfine rimarkis palan lumstrieton sub pordo, palpe trovis la anson kaj ne tre forte ĝin ektiris. La ŝloshoketo elingiĝis, li trafis ĝuste la banĉambron kaj pensis, ke tio estas bona ŝanco.

Ho ve, la ŝanco estis malpli bona ol estus dezirinde! Humida varmo lin renkontis, kaj streĉinte la okulojn li vidis, ĉe la lumo de karbo ardanta en la akvovarmigilo, grandajn lesivpelvojn kroĉitajn al la muro kaj la banujon kun monstraj nigraj makuloj de forkrevinta emajlo. Nu, en la banujo staris nuda civitanino, tuta en sapŝaŭmo kaj kun banstupo en la mano. Ŝi miope rigardis la enrompiĝintan poeton kaj, verŝajne erarigite de la infera lumo, diris nelaŭte kaj gaje:

Kiĉjo, ĉesu petoli! Ĉu vi freneziĝis? Teodoro Ivaniĉ tuj revenos. Tuj iru for! — kaj ŝi svingis la banstupon kontraŭ Ivano.

La miso estis evidenta, kaj certe, la kulpa estis Ivano Nikolaiĉ. Sed li malvolis agnoski tion, riproĉe ekkriis: «Ah, friponino!..» kaj ial pasis al la kuirejo. Neniu estis en tiu preskaŭ malluma ĉambro. Kelkaj dek estingitaj primusoj silente staris sur la fornoplato. Unu sola luna radieto penetris tra la polva, tutajn jarojn ne purigata fenestro, kaj magre prilumis la angulon kie en polvo kaj araneaĵo pendis forgesita ikono. De malantaŭ la ikonujo elstaris la pintoj de du geedziĝritaj kandeloj, sub ĝi estis kroĉita malgranda papera ikoneto.

Neniu scias, kiun penson ekhavis tiam Ivano, ni diru nur, ke antaŭ ol elkuri al la malantaŭa ŝtuparo li proprigis al si unu el la kandeloj kaj la paperan ikoneton. Kun tiuj objektoj li forlasis la nekonatan loĝejon, murmurante ion, embarasite de la rememoro pri la ĵusa incidento en la banĉambro, nevole penante diveni, kio estas tiu impertinenta Kiĉjo kaj ĉu lia estas la abomena orelklapa ĉapo.

En la senhoma, enua strateto Ivano rigardis ĉirkaŭen sed la profesoron li tie ne trovis. Tiam la poeto senhezite diris al si mem:

— Tutcerte li estas ĉe Moskvo-rivero! Antaŭen!

Ĉi tiam endus demandi Ivanon, kial li opinias, ke la fuĝinto nepre estas ĉe Moskvo-rivero kaj nenie aliloke. Ho ve, neniu ĝin faris, la abomena strateto ja estis absolute senhoma.

Post plej mallonga tempo oni povis vidi la poeton sur la granitaj ŝtupoj de la amfiteatra riverbordo.

Demetinte siajn vestaĵojn li konfidis ilin al agrabla barbulo, kiu fumis memfaritan cigaredon apud paro de eluzitaj botetoj kaj blanka ĉifoniĝinta zonbluzo; poste Ivano iom svingis la brakojn por sin malvarmigi kaj hirundsalte sin ĵetis en la akvon. La elspiro haltis en lia brusto, tiom malvarmega estis la akvo, kaj dum unu momento Ivano eĉ dubis, ĉu li sukcesos elakviĝi. Tamen li reatingis la supraĵon kaj, kaĉalote snufante, kraĉospiregante, kun larĝe malfermitaj okuloj, li iom naĝis en la nigra akvo, odoranta je mazuto, inter la rompitaj rebriloj de la bordaj lanternoj.

Saltetante sur la granitaj ŝtupoj por iomete sin sekigi, li revenis al la loko kie antaŭ kelkaj minutoj li lasis sian vestaron al la prizorgo de la barbulo, kaj tie evidentiĝis, ke malaperis ne nur la gardataĵo sed ankaŭ la gardanto. Sur la loko, kien la poeto metis siajn vestojn, restis nur longa striita kalsono, la ĉifoniĝinta zonbluzo, la kandelo, la ikoneto kaj alumetujo. En senpova furiozo Ivano minacis per la pugno iun en la malproksimo kaj surmetis la lasitan.

Du aferoj maltrankviligis la poeton: unue, estis perdita lia Massolita membrokarto, kiun li kutimis ĉiam havi kune, kaj due, ĉu tiel vestite li povos sen malhelpo pasi tra Moskvo? En kalsono … Jes, tio ja koncernas neniun — kaj tamen povas estiĝi ĉikano.

Li forŝiris la butonojn ĉe la maleoloj, esperante per tio akceptigi la kalsonon kiel someran pantalonon, prenis la ikoneton, la kandelon kaj la alumetojn, kaj ekiris dirinte al si mem:

— Al Gribojedovo! Sendube, li estas tie.

La urbo jam estis vivanta sian vesperan vivon. Tintante per la ĉenoj, kamionoj rapidis tra la polvo, sur ilia ŝarĝplato, sur sakoj, ripoze kuŝis viroj. Ĉiuj fenestroj estis malfermitaj kaj trans ĉiu lumis lampo kun oranĝkolora ŝirmilo. El la fenestroj, el la pordoj kaj el la pordegoj, el la mansardoj, el la keloj kaj el la kortoj venis raŭka muĝo de la polonezo el la opero «Eŭgeno Onegin».

Tio, kion antaŭtimis Ivano, realiĝis: lia aspekto ekscitis skandalan interesiĝon, la pasantoj sin returnadis por lin rigardi. Tial li decidis forlasi la grandajn stratojn kaj avanci tra la flankaj stratetoj, kie la homoj estas malpli molestemaj, kie malpli probablas, ke oni ĝenados nudpiedan viron per demandoj pri lia kalsono, eĉ se ĝi obstine malsimilas someran pantalonon.

Ivano eniris la misteran stratetaron de Arbat'. Li sin ŝovis laŭ la muroj, ŝteliste rigardante ĉirkaŭen, fojfoje sin kaŝante en domoj malantaŭ ŝtupareja pordo, evitante semaforajn stratkruciĝojn kaj la elegantajn ambasadorejajn pordegojn.

Kaj en lia tuta malfacila vojo neesprimeble lin ial turmentis la ĉiea orkestro, de kiu akompanate, peza baso kantis pri sia amo al Tatiana.


[ Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ]


Notoj pri ĉap. 4

milici∙an∙o

Kelkan tempon post la Februara Revolucio (1917) la milici∙o ({Ruse милиция}) fakte estis milico. Post la Oktobra Revolucio ĝi iĝis profesia servo, sed retenis la nomon, eble ankaŭ ĉar ĝia etimologio ne estas klara por plimulto da rusoj (la hejma rusa vorto por milico estas ополчение). [Varankin] preferas «milicano»n.


piedteno

«Teno de la grundo per la piedoj, sufiĉa por stari: antaŭeniri en la akvon dum oni havas ankoraŭ piedtenon; perdi la piedtenon (propra, figura sencoj)» [PIV].

Figurasence "perdi la piedtenon" signifas (kiel {France perdre pied}) konfuziĝi, esti forportata de io, kion oni ne plu regas.


Spiridonovka

En tiu strato (de 1945, la strato "A. Tolstoj"), en la domo n-ro 13 (ne plu ekzistanta), ĝis 1937 estis la centra sidejo de SEU (Sovetrespublikara Esperantista Unio).


Nikitskie-Vorota

Placo ĉe la fino de la bulvardo Tverskoj. La nomo signifas "la pordego de s-ta Niceto"; la pordego iĝis malkonstruita en la 18-a jc.


Arbat'

Nomo de placo, strato kaj historia kvartalo de Moskvo, sud-okcidente de Kremlo.


Kiĉjo {Ruse Кирюшка} —

Karesformo de Cirilo {Ruse Кирилл}.


primusoj [PIV] —

Ivano trafis en komunan kuirejon de plurfamilia apartamento {Ruse коммунальная квартира}. Post la Revolucio, por solvi la loĝadan problemon, estiĝis la praktiko dividadi grandan apartamenton inter pluraj familioj; ĉiu el ili havis unu aŭ plurajn apartajn ĉambrojn, sed la koridoro, la kuirejo, la necesejo ktp estis komunaj.


geedziĝritaj kandeloj

Kandeloj kiujn la geedziĝantoj tenas en sia mano dum la Ortodoksa edziĝrito en la kirko.


zon∙bluz∙o {Ruse толстовка} —

Speco de diktola rusa ĉemizo (zonita bluzo aŭ kiteleto). "Malburĝa" vestaĵo kiun volonte akceptis ankaŭ novaj Sovetiaj oficialuloj (ĝis la mezo de 1930-aj jaroj).


``Eŭgeno Onegin''

Opero de Ĉajkovskij inspirita de la samtitola versromano de A.S. Puŝkin.


Tatiana

Protagonistino de la indikitaj verkoj («Eŭgeno Onegin»). Ĉi tie temas pri la ario de Gremin el la lasta akto de la opero.


[ Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ]