4

Karavelo «La Sankta Virgulino».
La kvindek-tria tago de la vojaĝo

Ne, ne hazarde ni renkontis sur la insulo nek iliajn patrojn, nek patrinojn. La diablo estis ilia patro kaj patrino!

Fumo de incendio sterniĝis super sabla malkruta bordo, krakadis palmaj arboj, frakasataj de kanonkuglegoj, sed la tatuitaj nudaj diablidoj malaperis, elvaporiĝis senspure en vastaj boskoj. Simile al militistaro retiriĝis ili — mi vidis, kiel rapide foriras, ŝirmante sin malantaŭ arboj, ilia malgranda taĉmento, gvidata de graveda diablino, tro juna, tamen, por esti patrino de ĉiuj tiuj idoj.

La admiralo ordonis voki volontulojn. Vidante, ke la kontraŭulo estas nearmita kaj eta, sin deklaris multaj. La soldatoj estis gajaj kaj ŝercis, ke iras ĉasi. Savu iliajn animojn, ho Sinjoro, — nemultaj revenis post tiu ĉasado.

Malĝojante pri tio, ke mi elŝipiĝis sur la insulon, mi proksimiĝis al du soldatoj, gardantaj la boatojn, kaj estis mirigita de tio, ke ili observas ne la bordon, kiel konvenas al gardantoj, sed ambaŭ fiksrigardas la maran vaston. Rimarkinte maltrankvilon sur iliaj vizaĝoj, fiksrigardis ankaŭ mi.

Ho, teruro! Ĉe la enirejo en la golfon, preskaŭ nedistingeblaj sur fono de ĉielo kaj ondoj, hantis tri ŝipoj-fantomoj, similaj al la renkontita de ni antaŭ kvin tagoj.

Memorante, ke nur per preĝo ili estis fortimigitaj en la antaŭa fojo, mi vokis la Sinjoron. Kaj la miraklo okazis ankoraŭfoje. Kvazaŭ Dia fingro desegnis sur akva vasto nevideblan linion, kaj laŭ ĝi, nevidebla, boardis ili, ne povante transiri la limon kaj aliri la ankritajn karavelojn.

Tamen la diablo, kiel diras la proverbo, ĉiam atakas de dorsoflanko. Kaj jen je kelkaj paŝoj de mi de sur sablo facile leviĝis nuda tatuita adoleskulo — preskaŭ juna viro. Ekkriinte pro neatenditeco, unu el la gardantoj celis lin per la musketo. La adoleskulo montris, subridante, blankajn dentojn kaj ekkuris, sed ne for de la soldato, sed flanken. Poste haltis, plu satane ridetante, kaj ĵetiĝis teren je momento antaŭ la pafo. Kaj tiam terure ekkriis la dua soldato, ĉar la tubo de la musketo estis nun direktita al lia brusto.

Tondris la pafo, kaj en ĉifita kiraso, kun sangokovrita vizaĝo, la malfeliĉulo falis morta. Kaj la tatuita adoleskulo jam denove estis sur la piedoj. Per svingo de nuda mano li faligis sur sablon la soldaton, kiu restis viva, — altkreskan kaj lertan batalanton, kaj el malantaŭ malgranda sabla buleto, malantaŭ kiu sen diabla helpo ne povus kaŝiĝi eĉ kato, leviĝis ankoraŭ kelkaj adoleskuloj kaj adoleskulinoj — pli junaj.

Falinte sur teron kaj en timo ripetadante preĝon, mi vidis, kiel ili kuris preter mi tien, kie apud niaj boatoj balanciĝis ilia duobla kanoto. Tri el ili portis... Ho Dio! Homo, kies senkonscian korpon ili portis al la kanoto, estis vestita en multekostan veluran veston. La vizaĝon mi ne povis vidi, ĉar la kapo de la portato estis ĉirkaŭkovrita per ruĝa mantelo, sed mi rekonis la karapacon, ornamitan per arĝentaj noĉoj, kaj la oran admiralan ĉenon.

Antaŭ miaj okuloj ili ĵetis la admiralon en la kanoton kaj, levinte blankajn membranajn velojn, impetis en la maron.

Kiam kun Dia helpo mi trovis en mi fortojn por ekkrii, la terura informo jam disflugis laŭ la bordo. Tremante, eksciis mi detalojn de la malicaĵo. La admiralo, kondukata de kvar oficiroj, deziris pririgardi la malpleniĝintan vilaĝon, kie, laŭ onidiroj, oni trovis arte kovritajn per oro lignajn idolojn. Kiam post malgranda tempo en la vilaĝon, tirate de avido, penetris unu el la ŝipanoj, li trovis en la plej proksima al maro kabano nur kvar kontuzitajn oficirojn.

Superŝutata per hajlo de musketaj kugloj, la kanoto direktis sian diablan kuron inter rifojn, kie ĝin ne povis persekuti niaj profunde naĝantaj ŝipoj. De la karavelo «La Dia graco» deiris du boatoj kun remistoj kaj komencis persekuton, esperante tranĉi vojon al la fuĝantoj. Trifoje lerta kanonisto de «La Sankta Virgulino» per kanonkuglegoj levis akvon antaŭ la nazo mem de la turniĝema kanoto. Vane! Nenio povis timigi tiujn infanojn de Satano.

La krioj sur la bordo eksilentis. Kun timo ni observis la ŝipetojn, forirantajn en la maron. Penso pri la nevidebla limo, malantaŭ kiu diveneblis minacaj konturoj de la fantomaj ŝipoj, teruris ĉiujn.

Blindigitaj de kolerego, la maristoj daŭrigis la persekutadon. Unu el la boatoj per penoj de la remistoj impetis malproksime antaŭen kaj post la kanoto transiris la fatalan linion. Kaj okazis. Fajro-fuma spuro kun bruego etendiĝis de unu el la diablaj ŝipoj al la boato kun la kuraĝuloj, kaj per infera flamo ekbrulis ĝi. Rigidiĝinte pro teruro, staris ni sur la bordo kaj, ŝajne, aŭdis tra la bruo de la surfo kriojn de vive brulantaj homoj. Per propraj okuloj vidis ni, kio atendas nin malantaŭ la nevidebla limo.

Ni estas pekaj antaŭ vi, ho Sinjoro, sed por kio tiom terura estas via puno!

Atolo-27.
La unua jaro post la Alveno. La dua tago

Honeste dirante, oni ne povis kredi al siaj okuloj: en golfeto, kadrigita de verdo, preskaŭ tuŝante unu la alian per flankoj, staris ankrite kanuo de borda gardo de vesperuloj kaj malpeza aviporta ŝipo de matenuloj. Pri aparteno de tiuj du batalaj maŝinoj oni devis nun konjekti laŭ etaj detaloj — la flagrubandoj estis demetitaj de la ŝipoj.

Sur la antaŭa pafa placeto de «Tahi tianga» (nur tri metroj disigis ĝin de la antaŭa pafa placeto de la eksa kontraŭulo) staris Iti-Tarai kaj, mordetante la elturnitan malsupran lipon, atente aŭskultis, kion al ŝi diras la estro de la kanuo — same virino kaj same el sudaj heurioj. Kaj ĉar ili staris, same apogante sin al tre similaj ŝargaj instalaĵoj, de ekstere ŝajnis, ke Iti-Tarai konversacias kun sia propra respegulaĵo. Temis, supozeble, pri Aatu-6, atakita de la karaveloj.

La poŭpaj placetoj de la ŝipoj estis je iom pli granda distanco unu de la alia, kaj simplaj ŝipanoj, por interŝanĝi du frazojn, devis jam paroli per plena voĉo.

Laŭ ambaŭ ferdekoj, distre rigardante al la golfo kaj al ĉielo, promenis kelkaj teruraspektaj junuloj — helhaŭtaj kaj sen tatuo. Malantaŭ la dorso de ĉiu el ili neglekte balanciĝis malpeza raketĵetilo. Estis strange vidi tiujn, kiuj ne militas, armitaj. Strange kaj ofende. Sur la ŝipoj — laŭ la ordono — ĉiuj paftuboj estis malŝargitaj, kaj la municio estis metita en la pulvan holdon sub firman nodon.

— Similas al Infana Insulo, — kun ioma malestimo rimarkis la knabino-paflertulo, penante ne rigardi al la «fantomoj». La ŝnureto kun homaj kojnodentoj sur ŝia kolo ĉi-foje jam ne estis — oni devigis demeti.

La batalantoj, jam iomete ebriigitaj per narkota maĉaĵo (ordinare ĝi estis malpermesita), ĵetis rigardon al la golfo kaj, pensinte iom por aspekti serioze, konsentis: jes, similas. Pura viva akvo sen filmo. Estas nek aktiva ŝlimo, nek griza odoraĉa ŝaŭmo laŭ bordo. Eĉ fiŝo, jen, naĝas kaj ne mortas... Atolo-27 estis tabuita antaŭ dek ses jaroj — por okazo de intertraktoj en estonteco. Dum dek ses jaroj al ĝi, samkiel al la Infanaj Insuloj, rajtis proksimiĝi neniu milita ŝipo.

Malantaŭ blankaj, surdige grumblantaj surfoj nigris ĉe la horizonto la malgranda ĝibeto de Tara-Amingu.

— La Kojnodento transsendas, — diris iu el matenuloj.

Ĉiuj turnis sin, duonferminte la okulojn.

— Hej, spegulisto! — vokis la knabino-paflertulo. — Traduku al ni!

En blindiga lumo de mateno la ekbriloj distingeblis malbone. La komunikisto de vesperuloj kuntiris la brovojn.

— Tio estas la persona kodo de la Maljunuloj, — grumblis li. — Mi ne rajtas ĝin scii...

Ne ĉesante pigre movi la tatuitajn mentonojn, la batalantoj ĵetis rigardojn al la bordo. Atolo-27 ne havis naturajn altaĵojn, tial la spegulan komunikilon oni muntis sur konstruita ligna turo, alie necesus forhaki palman boskon, ŝirmantan vidon, kio postulus multe pli da tempo. Sur mallarĝa vidplaceto, ŝvebanta super branĉaroj, estis haste liganta nodojn la persona komunikisto de la Maljunulo. Liginte «mallumon», li transdonis la ŝnuron al la parulo kaj, ŝancelinte kelkfoje la spegulon, sendis al la Glacia Kojnodento serion da ekbriloj, dirantaj pri tio, ke la mesaĝo estis ricevita. Tiutempe la dua komunikisto deglitis laŭ ŝnurego al tero kaj ekhastis al granda ronda kabano, konstruita dum unu nokto, samkiel la turo.

— Vigliĝis, — komentis kun suspiro meĥanikisto de vesperuloj. — Jen tiun demandi estus pli bone...

— Nu, naĝu kaj demandu...

La komunikisto sur la bordo kaŝiĝis en la kabano kaj ne reaperis dum tri minutoj. Poste li elkuris kaj ekkuris reen al la turo. Dum la kurado li prenis de sur la tero pecon de peza konko, ligis ŝnuron ĉirkaŭ ĝi kaj, celinte, ĵetis. La komunikisto sur la vidplaceto kaptis la pecon, deŝiris la ŝnuron kaj turnis sin al la spegulo.

— Oni komandis kapti la ŝipojn... — supozis iu sur «Tahi tianga»

— Jes, ne sukcesis ni, — diris kun bedaŭro la meĥanikisto. — Ni ja povus trafi en kaptan grupon. Sed ne, ni sidu ĉi tie...

— Putraj rifoj! — Ĉi-okaze la nomo de la bazo de la tria floto de vesperuloj estis uzita de ilia juna komunikisto kiel blasfemo. — Sed kiel mi malsukcesis! Mi kreskis sur Aatu-6! Se mi naskiĝus je unu jaro pli poste, mi estus nun tie!..

La batalantoj, ne ĉesante maĉi, subridetis.

— Jen, kuraĝulo! — diris oni moke en la sturma taĉmento de vesperuloj. — De tie vin ĉiujn oni jam, verŝajne, delonge evakuis...

— Interese, — penseme diris la alta helhaŭta knabino-paflertulo. — Ĉu matenuloj partoprenas en la kapta grupo?

La mandibloj tuj haltis. La fantomoj, promenantaj laŭ ambaŭ ferdekoj, distre turniĝis al la parolantoj.

— Ĉu ni sen vi ne sukcesos! — ofendiĝis la komunikisto de vesperuloj.

— Vi ja sukcesos! Se tiel, kiel tiam sur la Glacia Kojnodento...

— Langojn! — ne turniĝante, ĵetis Iti-Tarai, kaj la babilado sur la poŭpo tuj ĉesis. La mandibloj ree ekmoviĝis. Pigre plaŭdis diafana tabuita akvo, kaj adoleskulo el la pafa taĉmento kun senkulpa mieno ekmurmuris duonvoĉe sian ŝatatan «Pafistan raketĵetilon»:

...enmetu ŝargilon,
aŭdu klakon,
deŝovu la kulason,
premu la ĉanon —
mortigu eŭropanon...

Sen anticipa interkonsento ĉiuj ree rigardis al la kabano.

En la kabano kunsidis la Granda Rondo. Hieraŭaj kontraŭuloj vere situis sur matoj laŭ larĝa rondo — tiel, ke oni povu vidi ĉiujn vizaĝojn samtempe. Plurfoje interŝanĝinte batojn — raketajn, trupajn, aliajn, — ili bone ellernis sin reciproke, konis unuj la aliajn laŭ nomoj — kaj jen finfine renkontiĝis. Unuafoje. Strategoj, laboratoriestroj, armilmetiistoj, ĥemiistoj, metalurgoj... Kaj du Maljunuloj. Nur du. La tria eĉ ne povis veni — tiom malforta li estis.

La insulo estis regata de tiuj, kiuj ne militas. Simple dirante, de la misiistoj. Ilin same reprezentis du homoj. Unu — klasika fantomo — estis helhaŭta, netatuita: tiaj, probable, la Maljunuloj estis en juneco. La dua estis giganta, malhela, tuta — de la kapo ĝis la piedoj — kovrita per barbara, nenion signifanta tatuo. Tio estis legenda persono — Sehei, ĉiuokaze, aŭdis pri li plurfoje. Enradikigita tre antaŭlonge al la sudaj heurioj, tiu homo danke al sia saĝo kaj nekredebla fizika forto sufiĉe rapide atingis altan staton, unuigis en si monduman kaj religian potencojn kaj, subiginte ankoraŭ kvar tribojn, dum nur dek jaroj civilizis ilin ĝis nivelo de partopreno en la milito. Sur la flanko de matenuloj, certe... Vidinte Sehei-n inter la ĉeestantoj, li ridetis al li, kiel al malnova konato, kaj la stratego sentis facilan ŝokon, rekoninte en la giganta nigra kanibalo ĝuste tiun sorĉiston, kiu postulis iam demonstri la fortranĉitan kapon aŭ almenaŭ la maldekstran manon de la dekjaraĝa Iti-Tarai.

La Granda Rondo komenciĝis per neatenditaĵo. Post unuaj vortoj de la Maljunulo pri la Granda Malamiko unu el la matenuloj elmetis tranĉilon, nekompreneble kiel enportitan en la kabanon, kaj, kriante pri perfido, impetis al la elirejo. La ceteraj same penis ekstari, sed estis haltigitaj per sinkrona klako de du dekoj da kulasoj.

Nun en la Granda Rondo, simile al elrompita dento, oscedis metro da malpleno. Jam aŭdiĝis minacaj vortoj pri elpostenigo kaj sendo al la «kano», jam altkreskaj knaboj el la persona gardo, remetinte raketĵetilojn malantaŭ la dorsojn, denove retropaŝis al la muro, sed la Maljunulo de vesperuloj neniel povis trankviliĝi. Li aspektis pli fortika kaj vigla, ol la Maljunulo de matenuloj, sed la kranio, nuda, kiel kraba karapaco, kaj molaĉa haŭta sako anstataŭ la kolo faris lin multe pli simila al ia antikva monstro. Lia alta voĉo estis akra kaj malagrabla.

— Prapatrino Ŝarko voru lin! — akre diris li. — Kiel do vi ilin informis, Serĝo! Aŭ ĉiuj viaj strategoj estas tiaj nervozaj, ĉu?

— Mi ne komprenas... — balbutis la Maljunulo de matenuloj. — Ŝajne li estis obeema, neniam diris eĉ vorton kontraŭ... Strange...

— Bone, ni lasu tion, — ĵetis la Maljunulo de vesperuloj. — Min nun, honeste dirante, maltrankviligas ne tiom tiuj, kiuj svingas tranĉilojn kaj bruas, kiom tiuj, kiuj silentas. Ili ĝis nun ne kredas verecon de la okazanta kaj obstine serĉas ian kaptilon... Mi parolas pri vi, Iongi tamahi! Vian parlamentarion oni opiniis provokanto! Kaj ne mirinde!.. Sciu, Iongi, alitempe mi simple sendus vin al la «kano»... pare kun tiu ulo kun malfortaj nervoj... Mi postulas, ke ĉiu komprenu tutan seriozecon de nia stato! Dume matenuloj kaj vesperuloj estas oksigeno plus hidrogeno. Tio estas eksploda gaso! Kaj se inter ili aperos eĉ eta fajrero... Mi ripetas: antaŭ ni estas terura malamiko! Nur komunaj militaj agoj, nur unuiĝo kaj regrupiĝo donos al ni garantion...

La Maljunulo de matenuloj aŭskultis lin, mallevinte la kapon. Li ne vidis Alanon dum preskaŭ sesdek jaroj, kaj nun li kun timo rigardis, kion ili faris al Alano, tiuj preskaŭ sesdek jaroj. La alta, malagrabla voĉo tranĉis la orelojn.

— ...ĉi tie, ĝuste ĉi tie, sur tiuj ĉi insuloj! — estis diranta la Maljunulo de vesperuloj. — Unuafoje ilia civilizo kunpuŝiĝos kun obstaklo, kiun ĝi ne povos superi. Memoru: haltiginte la Malamikon, vi defendos ne nur vin mem, sed, eble, ankaŭ aliajn kulturojn, kiujn ankoraŭ ne atingis tiuj civilizitaj barbaroj...

La Maljunulo de matenuloj, ne levante la kapon, el sub la frunto ĉirkaŭrigardis la tatuitajn vizaĝojn. Ili ŝajnis al li ferocaj kaj senkompataj. Kaj malantaŭ ĉiu el ili estas floto, dekoj da ŝipoj, centoj, aŭ eĉ milo da instruitaj, disciplinitaj murdistoj kun armilaro, senegala en tiu ĉi mondo... Tiuj ja haltigos.

Alano finfine eksilentis. Kaj tuj unu el la ĉeestantoj frapis per la manplato laŭ la mato. Li petis vorton. Tio estis la deknaŭ-jaraĝa stratego de vesperuloj Iongi.

— La Maljunulo kulpigis min pri malfido al la okazanta, — komencis li. — Mi ne intencas senkulpigi min. Sed antaŭ ol ni faros decidon miksi matenulojn kun vesperuloj kaj fine implikos ĉion, mi volus ekscii: ĉu ĉiuj trupoj estas elkondukitaj el la neŭtralaj akvoj?

La sidantoj interŝanĝis rigardojn. La trupoj estis elkondukitaj tute.

— Tiam klarigu al mi jenon, — daŭrigis Iongi. — Kiu nun militas sur Tara-Amingu? Ekde la mateno mem tie okazas batalo, kvankam ĉiuj trupoj, kiel vi diras, estas forkondukitaj.

— Plej verŝajne, la Antaŭuloj... — aŭdiĝis pigra voĉo de la Dormema Angi, kaj ĉiuj, krom Iongi kaj la Maljunuloj, subridis.

— Surterigu tien trupojn kaj eksciu precize, — grumblis iu. — Eblas pensi, ke vi ne scias, kio estas la Forbruligitaj Insuloj! Perdiĝintaj trupoj, malaperintaj trupoj, dizertintaj trupoj... Ni parolu pri la afero!

— Tiuokaze mi havas demandon al la Maljunuloj, — voĉis la estro de ĥemiaj laboratorioj de matenuloj. — Kiel mi komprenis, iliaj ŝipoj estas lignaj. Konkreta demando: per kio ili impregnas lignon por ŝelolamenoj? Kaj la velojn.

— En la plej bona okazo, — respondis la Maljunulo de vesperuloj, kies nomo estis Alano, — mi povus al vi respondi, per kio impregnis lignon eŭropanoj en mia mondo. Bedaŭrinde, mi ne povas al vi diri eĉ tion. Mi simple ne scias. Plej verŝajne, per nenio.

— Ĉu vi intencas diri, ke iliaj ŝipoj brulas? — konsterniĝis la ĥemiisto. — Ke sufiĉas unu bruliga raketo — kaj karavelo...

Ne fininte la frazon, li balancis la kapon kaj eksilentis. La Dormema Angi frapis per la manplato la maton kaj ekparolis, ferminte la okulojn:

— Ĉio ĉi estas detaloj. Ĉion ĉi ni ekscios, kiam estos kaptita unua karavelo... Kio koncernas malfacilaĵojn de unuiĝo... — li levetis la malpezan palpebron kaj strabis al la metro da malpleno, oscedanta en la Granda Rondo simile al elrompita dento. — Mi opinias, se la Malamiko atakus Infanan Insulon de matenuloj, ili pli fidus vortojn de la Maljunuloj... Sed ĝenerale, al mi ŝajnas, la eksplodemo de la situacio estas troigita... Mi parolis kun miaj homoj. Ĉiuj atendas firman pacon kun matenuloj, por havi eblon venki la Grandan Malamikon... Sed nun min interesas alio. Mi kun miro aŭskultis tion, kion al ni proponis la Maljunulo. Jes, eblas forbruligi ilian ŝipareton, eblas poste aranĝi barieron el aviportaj ŝipoj kaj bari al ili vojon por ĉiam. Ĉio ĉi eblas... Do ni pritaksu por komenco, kian teritorion povas regi unu aviporta ŝipo, havante konstante en aero du skoltojn.

Ili pritaksis.

— Alivorte, — same ne malfermante la okulojn, daŭrigis la Dormema Angi, — por gardo de la nordaj limoj de la arkipelago necesos ne pli ol cent aviportaj ŝipoj. Dum matenuloj kaj vesperuloj kune povas sendi dek flotojn.

— Dek unu, — korektis iu el matenuloj. — Sur Ana-Tiangu estas formata ankoraŭ unu.

— Eĉ dek unu, — diris Angi. — Tio estas ĉirkaŭ milo da kompletaj, pretaj por longa milito maŝinoj. Plu: plenŝtopitaj alkoholaj rezervujoj, municiejoj, ŝarĝitaj per raketoj kaj napalmo, plenpotence startigitaj ŝipkonstruejoj, fabrikoj, laboratorioj. Finfine, la juna generacio de batalantoj, kiu baldaŭ venos al ni el la Infanaj Insuloj. Kien ĉio ĉi iros?

La Maljunulo de matenuloj leviĝis kaj, farinte per la mano malfortan signon, ke oni daŭrigu sen li, per malfirmaj paŝoj ekiris al la elirejo. Li sentis sufokon, li preskaŭ svenis. Li sciis, al kio kondukas la Dormema Angi, sed li ne povis, ne deziris tion aŭdi. Elirante, li per la ŝultro frapis foston — kiel blindulo. Antaŭ la okuloj kun senkompata klareco plenkreske ekstaris la estonteco: brulantaj luvroj kaj eskurialoj, raketĵetiloj kontraŭ musketoj, brunaj tatuitaj civilizantoj kontraŭ blankaj sovaĝuloj-kristanoj. La risorto estis nereteneble disvolviĝanta en mala direkto, kaj li ne povis malhelpi tion.

Antaŭe en brilanta laguno hirtiĝis per raketaj instalaĵoj makulitaj batalaj ŝipoj. Dekstre etendiĝis ĉielen la ĵus konstruita turo kun heliografo sur la supra placeto. Malantaŭe estis la kabano. Tie estis kunsidanta la Granda Rondo.

Ŝanceliĝinte, la Maljunulo ekiris maldekstren, al palma bosko. Li faris tri dekojn da paŝoj kaj haltis. Antaŭ li sur blanka sablo estis sidantaj kaj konversaciantaj du bonegaj amikoj: Arrai kaj Lamulo.

— Nu, vi ja vidis la skemon! — pasie pruvadis Arrai. — Ja ĉiuj iliaj kanonoj estas en horizontala ebeno. Do, necesas ataki jene...

Lia manplato ekflugis kaj vertikale ekiris al tero. Lamulo observis ĝin kun dubo.

— Tutegale, flanke de la suno estas pli fidinde, — rimarkis li.

«Infanoj, — en timo rigardante al ili, pensis la Maljunulo. — Ili forbruligos la Teron kaj eĉ ne rimarkos, kiel forbruligis...»

Finfine ekvidinte la Maljunulon, la pilotoj ekstaris. La Maljunulo retiriĝis, kaj, mallerte turniĝinte, ekhastis reen — al la kabano. Alirante, li jam de malproksime aŭdis la incititan voĉon de Alano.

— ...vi ne scias, kia estas tiu malamiko! Vi ne scias malicon de eŭropanoj! Cortez, enirinte la landon de totonakoj, promesis liberigi ilin el jugo de Montesumo. Jen, aŭskultu, kiel li agis. Li arestis kvin tributokolektistojn, metis al ili hispanan gardon, kaj nokte liberigis du el ili, promesis liberigi ankaŭ la ceterajn, asertis, ke nur ĵus eksciis pri ilia aresto! Kaj kiam matene al li oni raportis, ke du tributkolektistoj fuĝis, li punis la gardistojn, ĉenkatenis la restintajn tri kaj sendis ilin al la ŝipo! Kaj sur la ŝipo malkatenis kaj montris sian favoron...

«Timigas... — kun oblikva rideto pensis la Maljunulo de matenuloj, malfacile malleviĝante sur sian lokon. — Ne, Alano, malfrue. Ilin jam per nenio eblas timigi...»

— Kion li atingis per ĉio ĉi? — interesiĝis iu. — Tiu homo, pri kiu vi parolas.

— Li konservis bonajn rilatojn kaj kun totonakoj, kaj kun Montesumo! — La haŭta strumo, elorbitiĝintaj okuloj — Alano estis terura. — Kalkulante poste neniigi kaj Montesumon, kaj la totonakojn... Kaj tiel agis ne nur Cortez, Pisarro, Balboa — ĉiuj!..

Li eksilentis, tenante sin ĉe la gorĝo.

— Nu, tute profesie, — sufiĉe indiferente rimarkis la Dormema Angi. — Tamen mi devas diri, ke la Nigra Mingi siatempe aranĝis eĉ pli komplikajn provokojn. Ĝis li mem eksplodis per kuriero.

Kun tiuj vortoj Angi iom levis malpezajn tatuitajn palpebrojn kaj sendis estimplenan rigardon al senemocia Sehei tamahi, dume ne dirinta eĉ unu vorton. Post la incidento ĉe Tara-Amingu, kiam la strategoj-kontraŭuloj per komunaj penoj forbruligis preskaŭ tute la Generacion de Palmo, ili rilatis unu al la alia kun ega respekto.

— Kaj nun pri monstroj, — per la enua voĉo daŭrigis Angi. — Kiam etuloj sur Infanaj Insuloj unuafoje aŭdas la fabelon pri la giganta krabo Itiuru, ili ĉiam demandas: «Kaj kio okazos, se pafi al ĝi per peza raketo?» Jen, ankaŭ mi deziras fari al la Maljunulo infanan demandon. Tiuj batalaj monstroj de eŭropanoj, per kiuj vi nun timigis nin, — hundoj, ĉevaloj... Se mi pafos al ili el raketĵetilo — kio okazos?

— Samo, kiel al homo, — malkontente respondis la Maljunulo.

— Do, ĉu ili meritas nian atenton? Des pli, ke la demandon pri la strategio ni ĝis nun ne solvis...

La respondo estis mallaŭta frapo al la mato. En la konversacion eniris la ĉefa metalurgo de matenuloj. Pro antaŭlonga akcidento en gisejo lia dekstra mano estis senigita je tri fingroj, kurbigita kaj alpremita al la flanko. La maton li frapis per la maldekstra.

— Angi tamahi insistas pri invado, — diris li. — Kaj Angi-n tamahi-n oni povas kompreni. Tamen al mi ŝajnas sensencaĵo uzi militan maŝinon nur tial, ke ni ne kapablas ĝin haltigi. Tial mi deziras scii, kion ĝi povas al ni doni, tiu grandega insulo, sur kiu, kiel asertas la Maljunuloj, loĝas la Malamiko. Ĉu estas tie, ekzemple, metaloj?

— Jes, — abrupte diris la Maljunulo de vesperuloj. — Ajnaj. Tamen, ne kiel naturŝtonoj, ne kiel vulkanaĵoj, sed kiel ercoj... Sed anstataŭe ili estas multe pliaj.

— Ĉu teritorioj, taŭgaj por kanejoj?

— Kiom ajn, — grumblis la Maljunulo. — Tamen tie estos pli facile akiri nafton, ol rektifi kanon en alkoholon...

— Tiam, certe, la invado ricevas sencon. Tiam mi konsentas kun Angi tamahi. Akiri metalon iĝas pli kaj pli komplike. Mi pensas, ke mi ne malkaŝos ian sekreton, se diros, ke la deklivoj de Ana-Tiangu estas praktike konsumitaj.

— Samkiel la deklivoj de Ana-Hiu, — respondis per afablaĵo al la afablaĵo iu el vesperuloj.

Nun laŭ la mato frapis la eksa sorĉisto, la eksa supera tribestro de sudaj heurioj, la malnova konato de Sehei.

— La misiistaro havas kelkajn demandojn...

— Ĉu misiistaro de vesperuloj aŭ misiistaro de matenuloj? — balbutis la Dormema Angi.

La fantomoj interŝanĝis rigardojn, poste rigardis al la Maljunuloj. Tiuj kapjesis.

— Mi klarigas, — diris la helhaŭta netatuito. — La misiistoj ne dividiĝas je matenuloj kaj vesperuloj. Ekde la tago de fondo de la misiistaro ni laboris samtempe por ambaŭ militantaj flankoj.

Laŭ la kabano trairis mira flustro.

— Aĥ, eĉ jen kiel... — balbutis la Dormema Angi, kaj liajn dikajn lipojn tuŝis sarkasma rideto. — Ĝenerale, oni povus konjekti...

— Kio estas celo de la ekspedicio de eŭropanoj? — demandis la eksa sorĉisto. — Kion ili deziras?

— Oron, supozende, — sen deziro respondis la Maljunulo. Ĉi-foje la Maljunulo de matenuloj. — Sed oron ili ĉi tie ne trovos, ĝi simple mankas ĉi tie. Sed perloj estas alia afero...

— Do, la ekspedicio celas perlojn. Sed por kio ili tion bezonas?

— Ili tre alte taksas perlojn, — diris la Maljunulo.

— Mi komprenas ja. Sed kion ili faras kun ili?

— Alkudras al vestoj, — diris la Maljunulo. — Faras bidojn. Muntas en oron. Simple konservas.

— Ĉu kiel sudaj heurioj?

La Maljunulo abrupte levis la kapon — la vortoj brulvundis lin. Poste li venkis sin kaj raŭke diris:

— Jes. Kiel sudaj heurioj.

— Kaj kiom da metalo eblas ŝanĝi kontraŭ unu perlo?

— Mi ne scias, — grumblis la Maljunulo. — Multe. Dependas de tio, kia metalo...

— Tiam tio estas ankoraŭ demando, ĉu ni militu kontraŭ ili, — rimarkis la nigra tatuita fantomo. — Ni povas ruinigi ilin per simpla interŝanĝado. Kvankam, ĝenerale, unu ne malhelpas al la alia...

— Ĉu intertraktoj? — kun dubo demandis iu.

— Ne nepre. Mi devas diri, ke mi ĉiam opiniis nian kontingenton de helhaŭtaj misiistoj ekstravaganco de la Maljunuloj kaj plurfoje pro tio kverelis kun ili. Nun mi komprenas, ke mi estis malprava. Eŭropanoj ne tatuas sin. Do, ĉiuj niaj «puruloj» estas preta materialo por enradikiĝo. La Maljunuloj, tamen, intencis uzi ilin kiel diplomatojn en eblaj intertraktoj kun eŭropanoj, sed... Al mi ŝajnas, ke tio estas nereala. Koncize, por ni speciale gravas, ke estu kiel eble plej multaj kaptitoj. Ilia lingvo devas esti ellernita dum plej mallonga tempo.

«Nu-nu... — pensis la Maljunulo. — Tio estas ankoraŭ ne la plej malbona el tio, kion vi hodiaŭ aŭdos... Certe, ili ellernos la lingvon, kaj estos enradikiĝo, kaj ruinigo de la ekonomio — ĉio estos, kiel estis malantaŭ la Bariera Rifo... Sed kial ĝis nun silentas Sehei? Kian ankoraŭ diablan kombinon pripensas tiu murdisto?»

En la kabanon eniris persona komunikisto de la Maljunulo de vesperuloj kaj etendis al li ŝnuron kun nodoj de ricevita elsendo.

— De Aatu-6 tra la Kojnodento, — raportis li.

La Maljunulo montris per la kapo al la Dormema Angi, kaj la komunikisto transdonis la ŝnuron al la stratego. Tiu longe ĉirkaŭglatigadis la nodojn, ne levante la palpebrojn, legis palpe.

— Kiaj estas perdoj? — demandis iu, ŝajne, la ĥemiisto. — Mi volis diri — inter la infanoj.

— Negrandaj, — respondis Angi. — Proksimume kiel dum testoj pri elvivado. La edukistoj forkondukis siajn grupojn en profundon de la insulo, evakuaj transportiloj estas senditaj al la Suna golfo...

— Kaj ĉu la patrinoj?

— La patrinoj estis elveturigitaj jam nokte...

Tiam li palpis ion tian, kio igis lin mirigite levi la palpebrojn.

— Denove Ahi! — grumbleme informis li. — Ahi kaj liaj edukatoj. Ĉi-foje ili ŝtelis boaton kaj kaptis unu eŭropanon. Kaj, juĝante laŭ ĉio, ne simplan. Certe, per nudaj manoj...

Sur la vizaĝoj de la vesperuloj aperis sarkasma esprimo. Al la matenuloj la nomo Ahi diris nenion.

— Ho Fonto! — sufere suspiris iu. — Ĉu ili almenaŭ ĉiuj restis vivaj?

— Kiel ĉiam, — grumblis Angi kaj kuntiris la brovojn. — Sed jen tio jam estas pli malbona. Oni ilin persekutis, kaj la persekutantoj estis forbruligitaj tuj, kiam ili eliris el teritoriaj akvoj de la Infana Insulo...

Frapo laŭ la mato estis tiom laŭta, ke la Maljunulo de matenuloj tremeris.

— Finiĝos per tio, — abrupte ĵetis la laboratoriestro de vesperuloj, — ke en niaj manoj ne restos eĉ unu nedamaĝita karavelo! Kion ni atendas, Angi? Vi ja diris, ke la plano de la kapto estas ellaborita!

Angi tamahi ĉirkaŭrigardis la ĉeestantojn. La Maljunuloj senespere interŝanĝis rigardojn. Kion ili povis duope fari kontraŭ la Granda Rondo? Eĉ kun ilia potenco — nenion. La ombro de la oceano estis nereteneble kovranta la kontinenton.

«Sehei! — ekpreĝis en pensoj la Maljunulo de matenuloj. — Kial do vi silentas, Sehei! Helpu al mi, knabo, nur unusolan fojon helpu, diru al ili... Ja vi estas la plej civilizita el ili! Vi dum du jaroj prokrastadis la militon... Do, vi timis pri la arkipelago! Do, ektimu pri la kontinento, Sehei! Mi petegas vin, pro Kristo!..»

Sehei silentis.

— Bone, — diris Angi, ne aŭdinte obĵetojn. — Do, estu kapto.

Ne rigardante, li etendis la manon kaj demetis de la zono de la komunikisto ŝnuron. Ligis kelkajn nodojn kaj, same ne rigardante, fordonis.

— Urĝe sendu tra la Kojnodento. Iru.

Kaj tiam, finfine, aŭdiĝis la voĉo de Sehei.

— Atendu!

La komunikisto haltis.

— Redonu la ŝnuron.

La komunikisto perplekse palpebrumis. En la kabano estis mira silento. La Maljunulo de matenuloj, pala, kiel la tolaĵo, en kiun li estis vindita, ne deŝiriĝante rigardis al la stratego.

— Kio okazis, Sehei tamahi? — Ĉi-foje la okuloj de la Dormema Angi estis larĝe malfermitaj.

— Unu karavelo devas reveni al la patrujo, — diris Sehei. — Netuŝita kaj sendamaĝa.

— Ni ĉiam forgesas, ke la Maljunuloj venis el alia mondo, — diris Sehei. — El tre simila, sed tamen alia. Sekve, iliaj eŭropanoj povas forte diferenci de la niaj. Do ni supozu la plej malbonan. Ni supozu, ke ili estas ne malpli firmaj, ol ni, kaj ne rakontos, kie estis ilia hejmo, malgraŭ ĉio, kion ni faros kun ili. Ni supozu krome, ke dum la kapto ili sukcesos neniigi marajn mapojn kaj ŝipan taglibron... Kaj aranĝi ekspedicion, serĉi blinde — ĉu indas?.. Tial plej simple estos, se unu el la karaveloj trairos ĉiujn niajn barojn kaj bonorde atingos la hejmon. Kaj malantaŭ la linio de horizonto post ĝi iros nia aviporta ŝipo, de tempo al tempo levante en aeron raketoplanon, por ne perdi la karavelon. Ĝi kondukos ĝin ĝis la haveno kaj revenos kun preciza informo.

Angi tamahi ridetis, ferminte la okulojn.

— Kaj ĉu jam estas sciate, kiu aviporta ŝipo tio estos? — interesiĝis li.

— Sciate, — diris Sehei. — Tio estos la malpeza aviporta ŝipo «Tahi tianga». Fidinda ŝipo kun fidinda ŝipanaro. Mi pensas, ke indas aldoni al la ŝipanaro du altnivelajn pilotojn: Lamulon kaj vian Arrai. Des pli, ke ili, ŝajne, sukcesis amikiĝi.

— Tiuj, kiuj ne militas, same dezirus partopreni, — deklaris la eksa supera tribestro de sudaj heurioj, interŝanĝinte rigardojn kun sia helhaŭta kolego.

— Mi ne estas kontraŭ, — diris Sehei.

— Kaj kiu estros la operacion? — ruze demandis la Dormema Angi. — Ja vi jam ĉion pripensis, ĉu ne?

— Mi proponus mian eksan Dekstran Manon.

— Kial eksan?

— Ĉar hieraŭ mi elpostenigis lin.

— Kia rekomendo! — Angi ekridis. — Kaj pro kio, se tio ne estas sekreto?

— La knabo elpensis bombi Infanajn Insulojn, — seke informis Sehei.

En la kabano estiĝis silento. Ĉiuj, inklude la Maljunulojn, rigardis al la stratego.

— Kaj tian homon, — stumblante, diris la ĥemiisto de matenuloj, — vi rekomendas...

— Jes, — ĵetis Sehei. — Ĝuste tian.

La sidantoj ĝis nun ne povis rekonsciiĝi.

— Ŝarka faŭko! — blasfemis iu duonvoĉe. — Do, ni devas danki la Malamikon, ke li ĝustatempe nin atingis!..

— M-jes... — malklare diris la Dormema Angi. — Do, kion ni decidis pri la kapto?

Iu frapis la maton, petante vorton. Tio denove estis la kripla metalurgo.

— Eble, mi ne devas enmiksiĝi en militajn aferojn, — konsternite komencis li, — sed ĉu mi ĝuste vin komprenis? Ĉu vi intencas lasi libera unu el la karaveloj? Tio estas — permesi, ke ili eksciu pri nia ekzisto? Sed kio pri faktoro de neatenditeco?

La vizaĝoj de la strategoj esprimis ĉagrenon kaj incitiĝon.

— Ili pri ni ne ekscios, — milde klarigis Sehei. — La afero estas en tio, ke tuj, kiam aperos la haveno, la karavelo estos neniigita per avio.

La Maljunulo de matenuloj faris ian strangan gorĝan sonon, sed tion neniu atentis, ĉar super la kabano ekhurlis kaj ekfajfis motoroj de raketoplano. Iu estis alteriĝanta. Estis aŭdeble, kiel plaŭdis flosiletoj sur la glata akvo de la golfo.

Angi turnis la kapon al la komunikisto, plu staranta malantaŭ lia ŝultro.

— Nu, iru, eksciu...

La komunikisto revenis baldaŭ.

— Oni alportis la kaptiton, — raportis li. Liaj okuloj estis rondaj, kaj li estis ravite ridetanta.

— Frenezo! — eksplodis unu el la fantomoj. — Ĉu ili lin sur raketoplano alportis? Ho Fonto! Ja li povis freneziĝi pro timo! Aŭ simple morti!

— Oni enkonduku lin, — raŭke ordonis la Maljunulo de matenuloj.

Kaj oni enkondukis la sovaĝulon. Li estis viva kaj ne perdis la racion, kvankam, supozende, estis proksima al tio. Liaj okuloj, blankaj pro teruro, apenaŭ ion vidis antaŭ si.

Lia vizaĝo... Ĉiuj nevole turnis la kapojn al la helhaŭta fantomo, afekciitaj per simileco, kaj poste turniĝis al la kaptito.

Bonega celo, kiel ĉiuj sovaĝuloj kun ilia amo al helaj koloroj. Mantelo el ruĝa tolaĵo. La kruroj ĝis la genuoj estas metitaj en pezan ledon, la korpo — en brilantan karapacon, similan al karapaco de krabo. Stulta krabo, kiu pensas, ke ĝin ne trabatos harpuno... Jes, ŝajne la Maljunuloj estis pravaj: sur la kontinento estas multe da metalo, sed kion fari kun ĝi, tie oni evidente ne scias...

Maldekstre kaj iom malantaŭe de la kaptito staris kaj brile ridetis Ahi — la edukisto de diversia grupo, la organizinto kaj plenuminto de la ŝtelo. En la manoj li tenis tion, kion li opiniis necesa depreni de la sovaĝulo: ian mizeran imitaĵon de portebla raketĵetilo (ŝajne, ĝi eĉ estis unuŝarga) kaj ion similan al plata metala harpuno kun sensence komplika tenilo.

Subite la Maljunulo de matenuloj ektusis, turninte la vizaĝon al la ŝultro. Tio daŭris sufiĉe longe, kaj la sidantoj jam komencis maltrankviliĝi, sed poste komprenis subite, ke tio estas tute ne tuso, sed simple paroksismo de nervoza rido.

La afero estis en tio, ke krom peza ora ĉeno, la kolon de la kaptito ĉirkaŭis pli maldika arĝenta ĉeneto. Kaj sur tiu ĉi ĉeneto ĝuste meze de la brusto de la admiralo, kvazaŭ ia ordeno aŭ rara juvelo, pendaĉis pafita ceramika raketo de malgranda kalibro.

Karavelo «La Sankta Virgulino».
La lasta tago de la vojaĝo

Pekis mi antaŭ vi, ho Sinjoro, ĉar mankis espero en mia koro, sed estis nur malespero, kiam falis de la ĉielo hurlantaj drakoj kaj sturmis nin nudaj tatuitaj servantoj de Satano, kiam persekutis kaj ne povis atingi nin ilia fantoma ŝipo, kiam en sia kolero ĝi komencis ĵeti sekve al ni flokojn de infera flamo kaj brulis akvo ĉirkaŭ ni!

Pekis mi antaŭ vi, ho Sinjoro! Ne kredis mi, malkuraĝa kaj dubanta, ke okazos miraklo kaj sendamaĝa trairos la karavelo tra la fajra geheno kaj tra la akva dezerto!

Pardonu malindan vian sklavon, ke ne tuj komprenis li la misteran sencon de la sendita de vi elprovo. Blindigitaj de fiero, invadis ni posedaĵon de la diablo, forgesinte, ke homo estas nur cindro sur la tero, ne pli.

Per humilo kaj dankemo plenas niaj koroj, ho Sinjoro! Dum tridek tagoj kaj ankoraŭ du tagoj estis revenanta la karavelo, kaj la infero obsede sekvis kun ni. Ĉiutage ni aŭdis fore longan hurlan fajfon, frostigantan la animon, kaj ŝajnis sur la horizonto ŝipfantomoj, kaj pensis mi, ho Sinjoro: venis nia lasta horo.

Larmoj ŝirmas mian rigardon kaj malhelpas vidi la gepatrajn bordojn, aperintajn en mara nebulo. Donacu al ili kvieton, ho Sinjoro! Pace laboru plugisto, preĝu pri li pastroj, estu justa kaj sagaca juĝo de cezaro! Kaj neniam oni aŭdacu direkti sian ŝipon en oceanon, serĉante riĉon kaj gloron!

Jen denove sonas tiu fora hurla fajfo! Eĉ ĉi tie ĝi ne lasas nin kaj kvazaŭ minacas sekve. Sed ne, vane koleras la infero — jen, jam mia okulo distingas celitajn ĉielen konturojn de la katedralo, kaj dekstre rozkoloras la palaco, kaj tumultas domoj... Sed kio estas tio? La hurlo ŝajne iĝas pli proksima, ĝi firmiĝas, kreskas, ĝi falas sur nin flanke de la suno...

Ne forlasu nin, ho Sinjoro!