Antaŭan paĝon! Indekson! Instrukcion!

spamo

  1. Kio estas spamo?
  2. Ĉu gravas la enhavo de la mesaĝo?
  3. Kio pri la adresaro de Derk?
  4. Kiel mi plendu pri spamo?
  5. Kiel mi ne plendu pri spamo?
  6. Kion faros la poŝtestro de la spaminto?
  7. Sed mi ne volas ke la spaminto perdu sian retkonekton!
  8. Pliaj informoj pri spamo: en la angla
Ĉar «spamado» en la esperantista retkomunumo ŝajne iĝas problemo, la «Monato» aperigis artikolon pri tio (N-ro 4, 1998) kaj Yves Bellefeuille preparis respondaron pri tio. Malsupre estas iom redaktita versio de ĉi lasta.

Kio estas spamo?

«Spamo» estas ago amase sendi mesaĝon per retpoŝto al homoj kiuj ne petis ĝin, aŭ amase afiŝi mesaĝon en pluraj forumoj. La nomo venas de la Usona viandaĵo «Spam», kiun famigis Monty Python.

Kompreneble, oni rajtas amassendi mesaĝon al la abonantoj de dissendolisto, al homoj kiu petis informojn pri io, ktp.

Unusola mesaĝo ne estas spamo, kia ajn estas ĝia enhavo. Ĝi tamen povas esti fia pro aliaj kaŭzoj, kompreneble.

Ĉu gravas la enhavo de la mesaĝo?

«Spamo» estas iu ajn mesaĝo amassendita, sendepende de enhavo. Ofte la mesaĝo estas komerca, sed spammesaĝoj foje temas pri religio, ĉenleteroj, petoj ke oni sendu plendojn aŭ salutojn al diversaj homoj, aŭ aliaj stultaĵoj.

La enhavo tamen povas helpi decidi ĉu la spamo estis sendita pro malico, aŭ pro stulteco kaj naiveco. Tio povas influi la reagon de la poŝtestro (vidu poste).

Lastatempe aperis spammesaĝoj kiuj misinformas pri neekzistantaj virusoj, ekz-e «Good Times», «Penpal Greetings»«Join the Crew», kun peto ke oni amase plusendu la mesaĝon. Tiuj avertoj estas ĉiam falsaj; nepre ne plusendu ilin.

Kio pri la adresaro de Derk?

La adresaro de Derk Ederveen diras ke ĝi estas «por faciligi rektan kontakton, ne por grandskala dissendado», kaj ke oni ne uzu ĝin «por sendi mesaĝon al ĉiuj». Tia amassendado do kontraŭus la eksplicitajn regulojn de la adresaro, denove senkonsidere de la enhavo. Tamen, se oni plendas pri spamo (vidu poste), la poŝtestro verŝajne konsideros la ĝeneralan regulon kontraŭ spamado kiel pli konvinkan argumenton ol la regulojn de la adresaro.

Kiel mi plendu pri spamo?

Sendu plendon al postmaster@sistemo.de.la.fiulo. Skribu en la angla, diru ke vi plendas pri spamo, kaj sendu kopion de la spammesaĝo, kun ties mesaĝoĉapo (vd poste). Skribu afable; memoru ke la poŝtestro ne kulpas pro la ago de sia uzanto, kaj via celo supozeble estas ke la poŝtestro helpu vin, ne ke li koleriĝu kontraŭ vi.

Profesiaj spamistoj kaŝas sian identon por malhelpi ke oni plendu kontraŭ ili. Oni devas legi la tutan mesaĝoĉapo por malkovri, kiu fakte ĝin sendis. Kun kelkaj poŝtiloj, oni uzu la ordonon Show all Headers aŭ simile por vidi la mesaĝoĉapon.

Jen ekzemplo pri tia mesaĝoĉapo:

   Received: from VMSrelay4.pcy.mci.net (vmsrelay4.pcy.mci.net 
       [204.71.0.56]) by mail.storm.ca (8.8.6/8.8.6) with ESMTP id DAA08627; 
       Sat, 27 Sep 1997 03:52:43 -0400 (EDT) 
   >From: waynesmail@mci2000.com 
   Date: Fri, 26 Sep 1997 22:31:38 -0500 (EST) 
   Subject: FREE!! $20.00's Worth Of Long Distance Phone Cards!! 
   To: waynesmail@mci2000.com 
   Reply-to: waynesmail@mci2000.com 
   Message-id: <> 
   Comments: Authenticated sender is <waynesmail@mci2000.com>

La linio From asertas ke la sendanto estas ĉe mci2000.com. Tamen la linio Received montras ke la mesaĝo iris de mci.net al storm.ca (mia retnodo). Do oni plendu al postmaster@mci.net.

Ofte la linio Message-ID taŭgas por determini de kie la mesaĝo estis sendita, sed ĉi tiu spamisto estis ruza kaj la linio estas malplena.

Vi ankaŭ povas sendi plendon al via postmaster; eble li blokos la estontajn mesaĝojn de la spaminto, tiel ke vi ne plu ricevos mesaĝojn de li. Tamen tio prezentas aliajn problemojn, kaj ne ĉiuj sistemoj ebligas tion. Vi povas demandi al via poŝtestro ĉu vi sendu al li kopiojn de plendoj pri spamo.

En sia adresaro, Derk Ederveen petas ke oni informu lin per mallonga mesaĝo se oni suspektas misuzon de la adresaro per spamado.

Kiel mi ne plendu pri spamo?

Ne reciproku al la spaminto amassendado («poŝtobombado»). Tio estas same neakceptebla kiel la spamado mem, kaj vi povus perdi vian propran konton.

Kion faros la poŝtestro de la spaminto?

Ĉiutage homoj perdas sian retkonekton pro spamado. Grandaj servoj kiel Compuserve kaj America On Line (AOL) publikigas listojn de kontoj nuligitaj pro spamo.

Ofte, la poŝtestro nur admonos la uzanton, se tiu ne spamis antaŭe, kaj ŝajne agis pro nescio aŭ naivo. Foje oni volonte konkludos ke la uzanto estis nur naivulo pro la enhavo de la mesaĝo. Post tiu admono oni kutime ne plu toleros spamon. Pro gravaj spamadoj oni tuj nuligas konton.

Sed mi ne volas ke la spaminto perdu sian retkonekton!

Do, skribu rekte al la spaminto kaj atentigu lin ke amassendado estas misago, senkonsidere de la enhavo de la mesaĝo. Laŭ mia sperto, tio ofte ne funkcias, kaj la spaminto respondas ke li rajtis amassendi sian mesaĝon pro ĝia «graveco», aŭ ĉar li ne sendis komercan mesaĝon, ktp. Tiam oni tamen devas plendi ĉe la poŝtestro de la spaminto se oni volas malhelpi ke ĉi tiu spamu denove.

Pliaj informoj pri spamo en la angla

Fight Spam on the Internet!
http://spam.abuse.net/spam/
Lasu's Net Abuse Links
http://www.cs.helsinki.fi/~wirzeniu/net-abuse.html
The Net Abuse FAQ
http://www.cybernothing.org/faqs/net-abuse-faq.html.
Ankaŭ regule afiŝata en news:news.admin.net-abuse.bulletins.

Yves Bellefeuille yan@ottawa.com.
Ottawa, Canada
Français / English / Esperanto

Indekson Instrukcion