John S. Dinwoodie

La venkonto

Malsupren klinu vin; aŭskultu tie,
kiel la herbo ridas ironie
je nia febla, vana kontraŭstaro
al ĝia vastiĝanta akaparo.

En mondo griza, nuda kaj inerta
naskiĝis ĝi, etaĵo magra, verda.
Ne havis ŝajne ĝi ekzistkialon;
ĝi tamen al si ĵuris, la batalon
senlace kontraŭ tiu mondo teni,
por ĉion sub la herboregon preni.

Do rampe etendiĝis ĝia sfero,
kaj pli kaj pli verdiĝis nia tero,
ĝis ĉiu kontinento kaj insulo
dronis sub la malsata herbrampulo.

Tapiŝon sternis ĝi por la piedo
de ĉio viva sur la Ter-planedo:
kovrilon faris ĝi funebre pompan
por tegi ĉiun ripozejon tomban.

De temp' al tempo homoj ĝin detruas
kaj sur la vaka grundo ekkonstruas
domon aŭ urbon, templon aŭ palacon,
per forto konkerante iun spacon:
kaj birdoj en la ĉielalto vidas,
ke en la verdo griza skvamo sidas.

Sed dense ĉe la urborando kuŝas
la herbolim': sin reciproke tuŝas
tie la homa mond' kaj la masiva
forto de la Naturo primitiva.

Nur la frotpremo de la hompiedoj
malhelpas la eniron de pikedoj
de l'verda malamiko, kiu staras
ĉirkaŭ la muroj, kiuj vojon baras.

Sed iam malpliiĝos la piedoj:
al la verdulo venos venkrimedoj.
Disfalos brikoj, ruiniĝos domoj,
kaj el la urbruin' formortos homoj
La urb' iama sian lokon cedos,
kaj ĝin la herb' por ĉiam reposedos.

Malsupren klinu vin: aŭskultu tie,
kiel la herbo ridas ironie...
Sonas de horizont' al horizonto
la rido de la verda mondvenkonto.