Nikolao Hohlov

La luna ebrio

Jen – ĝi brilas, mia luno,
Virgomaska amlucerno,
Nuda mamo el latuno,
Iritilo de l' eterno...

Jen – ĝi trenas, pala torĉo,
Tra l' cipresoj ombran langon –
Kaj la tero sub la sorĉo
Paroksisme verŝas sangon.

Jen – ĝi paŝas, noktulino
Plej alloga, rafinita –
La komenco kaj kulmino
De l' pasio senevita.

Jen – ĝi tiklas kaj sufokas,
Estingante ĉiun honton,
Jen – ĝi vokas, laŭte vokas:
Serĉu, kaptu kunĝuonton!

Kaj subiĝas la animoj,
Kaj triumfe batas koroj,
Estas for la tagaj limoj,
Kaj ne gardas la honoroj...

Vivajn korojn ligas pare
La magia lumsonato
Por oferi suraltare
Al Eroso kaj Hekato.

Per la flamaj rozkoloroj
Juna virgo amburĝonas.
Kaj anstataŭ la paroloj
Longaj, longaj kisoj sonas...

Ah, – dronante en inspiro
De la tenta nokta disko,
Estas ĝoje – esti viro
Kaj facile – odalisko...