Ivan Naumov

Du viktimoj de venko (Al Sem')

Omaĝe ne al Tolkien mem,
sed al ĉiuj tolkienumitoj.

Hieraŭ la mondo esperis pri vi,
Zorganto de l' ĉefa ring'.
Vin vestis mantel' el mistera Elfi',
Defendis Arnora kling'.

Sed ĉio samkiel ondar' Anduina
Forfluas – rigardu: en larmo elfina
Degelas reflekt' triangula de vel'.
La mastro ne diris: "Pretiĝu por vojo!",
Li sola foriris ĝis tempo destina...
Sed kio ĝi estas kompare kun ŝia malĝojo! –
Ja venis final' de fabel'.

Rigardon etendis al vi Sauron'
Okule en nokta ĉiel'.
Al celo traigis vin sorĉa flakon' –
Donaco de Galadriel'.

Sed ĝi ne sonĝatos dum dormo ĉeforna,
Ne plu gaje ridos edzin' Aragorna,
En guston de ĉio penetris amar',
Ne plu Zorgantaron revidos Gondoro,
Kaj Frodon turmentas vundspur' glacidorna...
Sed kio ĝi estas kompare kun ŝia doloro?
Ja elfoj foriris trans mar'.

Post dorso enpolvas da vojoj dek mil,
Sur lasta – atendis mir',
Ke helpos nek Krabro nek sankta Andril'
Al jam aĉigita Ŝir'.

Kaj nun kvazaŭ ĉio ombriĝis ĉirkaŭe,
Sur kajo vin kisis amik' adiaŭe...
Problemojn de vi jam solvadu vi mem.
Kaj trista plorkrio dislugas laŭ vento:
"Ho, kiel ni vivis du jarojn antaŭe!.."
Sed kio ĝi estas kompare kun ŝia lamento...
"Enhejmas mi jen", diris Sem'.

19.11.1991