Aleksandr Puŝkin

Demonoj

traduko de Mikaelo Bronŝtejn

Nuboj flugas, nuboj volvas;
En fantoma luna hel'
Hasta neĝo fluge polvas;
Morna nokto, morna stel';
Kampo, kampo malserena;
Nur tintilo: din-din-din...
Volnevole vast' ebena
Trompas min, timigas min!

"Ek, jamŝĉik'!.." – "Ho ne, sinjoro:
Por ĉevaloj peza tren',
La okulojn gluas ŝtormo,
Montas vojo sur eben';
Ve, eĉ spuron mi ne vidas;
Kion faru ni en sol'!
Kampe diablo nin misgvidas,
Rulas nin laŭ sia vol'.

Vidu: jen, jen ĝi ribelas,
Prancas kun ĉevala hen';
Jen – stalonon nian pelas
Sovaĝintan al raven';
Jen ĝi misan verston montris
Antaŭ mi en neĝa fum';
Jen fajrere ĝi ekmonstris
Kaj degelis en mallum'".

Nuboj flugas, nuboj volvas;
En fantoma luna hel'
Hasta neĝo fluge polvas;
Morna nokto, morna stel'.
Ĉesis tinto, sledo haltis;
Ni senfortas vagi plu...
"Vidu – kiu kampen saltis?" –
"Dio scias – ŝtipo? lup'?"

Vent' malicas, vento muĝas;
La ĉevalo en stertor';
Jen ĝi ien salte fuĝas,
Okulumas nin el for';
Kaj denove rajd' senbrida;
La tintilo: din-din-din...
Amasiĝas gent' spirita
En ebena blanka sin'.

Sen mezuro, ekster klaro,
Sub malhela morna lun'
Flirte ŝajnas demonaro
Foliaro en aŭtun'...
Kien ili? Kion kantas
En sopir'? Laŭ kies vol'?
Ĉu al sorĉa nupto hantas
Aŭ al tombo de kobold'?

Nuboj flugas, nuboj volvas;
En fantoma luna hel'
Hasta neĝo fluge polvas;
Morna nokto, morna stel'.
La fantomoj are, are
En senlimo flugas for,
Per plorego plende, knare
Ŝiras vundon en la kor'...
* jamŝĉik' – veturigisto.