Ĉapitro XVI

La domo, aĉetita de Van-Konet en Poket, ankoraŭ estis fingarnata kaj finmeblata. La geedzoj estis okupantaj tri luksajn numerojn de la gastejo «San-Riolo», kunigitajn en unu ejon kun aparta elirejo.

Georgo Van-Konet revenis post privata negoca konsiliĝo ĉirkaŭ la unua horo post la noktomezo. Konfirmo de lia posteno de prezidanto de la Akcia societo devis okazi en proksimaj tagoj.

Servistoj diris al li, ke Consuelo ankoraŭ ne revenis hejmen. Pli interesita, ol maltrankviligita de tiom longa foresto de la edzino, oscedante kaj balbutante: «Ŝi jam devus trovi amoranton kaj deklari pri tio al mi», — Van-Konet eksidis en la gastoĉambro, estante tre kontenta pri la progreso de la afero kun la prezidanta posteno, komencis fumi kaj rememori Laŭra-n Muldwey, kiu diris hieraŭ, ke smeralda braceleto, kostanta kvin mil pundojn, ĉe juvelisto Garrick plaĉas al ŝi «ĝis frenezo».

La neglekta, ridetanta malvarmeco de tiu virino kun ĉiam hela vizaĝo incitadis kaj ĉarmadis Van-Konet-on, laciĝintan de la amo de la edzino, scianta nenion, krom fideleco, honesteco kaj sincereco.

Van-Konet sentis mankon de mono. La doto de Consuelo preskaŭ plene foriris por akiro de la akcioj, pago de la kartludaj ŝuldoj, donacoj al Laŭra, Snogden; ĝia solida parto kompensis malversaciojn de la patro, kaj ankaŭ elaĉeton de la hipotekita bieno.

Li enpensiĝis, enpensiĝis hele, trankvile, kiel dorlotato de la vivo, certa, ke la fortuno ne forlasos lin.

«Malaperis la edzino», — pensis, subridante, Van-Konet, kiam la horloĝo batis la duan horon de nokto.

Tiutempe trans la pordo de la duone prilumita najbara ĉambro aŭdiĝis malpezaj, rapidaj, — tiom rapidaj paŝoj, ke la edzo kun maltrankvilo ekrigardis en la direkto de la sonoj. Consuelo eniris kiel ŝi estis — en la nigra punto. Ŝia aspekto, laco, paleco, ŝia postplora, maldikiĝinta vizaĝo antaŭsignis malagrablaĵon aŭ sortobaton.

— Kio okazis al vi? — diris Van-Konet nevole pli signife, ol li deziris.

Li ekstaris. Eĉ pli klare li eksentis la venontan malagrablaĵon.

— Georgo, — mallaŭte respondis Consuelo, rigardante al li kun timo, subpremante suspiron per la mano, almetita al la koro, kaj tuta tremante pro doloro, — iru, savu la homon, en tio estas ankaŭ via saviĝo.

— Kio okazis? De kie vi venis? Kie vi estis?

— Ĉiu minuto valoras. Respondu: ĉu antaŭ monato gastejo «Sekaĵo kaj maro» per nenio restis en via memoro?

Van-Konet ĵetis timigitan rigardon al la edzino, movis la brovon kaj ĵetiĝis en la fotelon, pririgardante siajn fingropintojn, proksime alportitajn al la okuloj.

— Mi ne vizitas tavernojn, — diris li. — Antaŭ ol mi ekscios la kaŭzon de via konduto, mi devas klarigi al vi, ke mia edzino ne devas malaperadi, kiel servistino, sen veturilo, per maskerada maniero.

— Ne skoldu min. Vi scias, kiel mi ĉagreniĝis hodiaŭ pro viaj kruelaj vortoj. Mi estis en koncerto, por gajiĝi. Kaj jen kio atendis min: okazis renkontiĝo, post kiu mi jam ne povas vivi kun vi. Savu vin mem, Georgo. Savu antaŭ ĉio vian viktimon. Matene estas ekzekutota la homo, kies nomo estas James Gravelot... Do kio... Ja mi vidas vian vizaĝon. Do ĉio ĉi estas vero, ĉu?

— Kio estas vero? — kriis ekkolerinta Van-Konet. — Ĉu tio, ke mi faris dentofrapon al la tavernisto? Jes, mi faris ĝin. Kion ankoraŭ vi alportis el la koncerto?

— Nu, jen kiel mi diros, — respondis Consuelo, al kiu jam restis neniuj duboj. — Mi ne disputos kaj ne krios. En tiu tago, kiam vi estis ĉe mi tia malserena, kiam mi vin tiel forte amis kaj kompatis, vi evidentiĝis malnoblulo kaj krimulo. Mi ne plu estas edzino por vi.

— Ĉu vi bone agis, ludante la rolon de detektivo? Pripensu, kiel vi kondutis! Kiel vi eksciis?

— Mi neniam diros. Mi metas kondiĉon: se vi ne iros senprokraste al generalo Felton, de kiu dependas abolo de la verdikto, kaj ne konfesos ĉion, se necesos, petegante lin sur la genuoj pri indulgo, — morgaŭ la tutaj Poket kaj Gerton scios, kial mi forlasis vin. Al vi oni kraĉados en la vizaĝon.

Van-Konet salte ekstaris, levinte la kunpremitajn pugnojn. Liaj kruroj doloris pro timo.

— Ne pli poste, ol je la kvara horo, — diris Consuelo, ridetante al li kun mortinta vizaĝo.

Van-Konet mallevis la manojn, fermis la okulojn kaj rigidiĝis. Bone konante la edzinon, li ne dubis, ke ŝi faros tiel, kiel diras. Nenion alian, krom renkontiĝon de Consuelo kun iu homo, kiu ĉion rakontis al ŝi, Van-Konet povis elpensi, kaj pro tio oni ne rajtas akuzi lin pri idioteco, ĉar diveni pri komunikado kun la prizono tra la subfosaĵo povus nur klarvidulo.

— Ne vane mi atendis de vi ion tiaspecan, — diris Van-Konet, rigardante al la edzino kun tia malamo, ke ŝi forturnis sin. — Mi ĉiam atendis.

— Kial?

— En vi ĉiam estis malagrabla nuanco de sentakta vigleco, klarigebla per via deveno de la ne tre nobla familio.

— Ĉu per la malnobla deveno?! Mi estis via edzino. Ne ekzistas pli proksima parenceco, ol tiu. Ĉu la amo ne egaligas ĉiujn? Malaltan animon havas tiu, kiu parolas tiel, kiel vi. Min ne eblas ofendi per deveno, mi estas homo, virino, mi povas ami kaj morti pro amo. Sed vi estas nulo. Vi estas profitema malkuraĝulo, turmentanto kaj murdanto. Vi estas unuagrada kanajlo. Mi hontas, ke mi brakumadis vin!

Van-Konet konsterniĝis. Lia interna rezisto al la kolero kaj malfeliĉo de la edzino estis rompita per tiu tiel arde ĵetita vero pri li, al kio povas kontraŭstari neniu. Li ekstaris antaŭ ŝi kaj kaptis ŝiajn manojn.

— Consuelo! Rekonsciiĝu! Ja vi amis min!

— Jes, mi vin amis, — diris la juna virino, deprenante la manojn. — Vi tion scias. Tamen tuj post la nupto vi iĝis malvarma, malpacienca kun mi, kaj mi ofte afliktiĝadis, sidante sola ĉe mi. Vi prenis la tonon de patroneco kaj devigita pacienco. Jen! Mi ne ŝatas patronecon. Sciu: estas facile paroli en kolero, sed restas pezo en la koro, kiam la amo estas elŝirita tiel terure. La amo, mortinta, kuŝas en sango kaj koto ĉe viaj piedoj. Mi aĝis dudek jarojn, kaj nun aĝas tridek. Konfesu ĉion. Havu kuraĝon diri la veron.

— Se vi deziras, — jes, ĉio ĉi estas vero.

— Nu, jen... Mi ne scias, de kie mi ankoraŭ prenas la fortojn por paroli kun vi.

— Ĉar ni divorcas, — daŭrigis Van-Konet, blindigita de soifo de venĝo pro la ofendoj kaj deziranta fini ĉion tuj, — mi povas fari al vi la ceterajn konfesojn. Mi neniam amis vin. Mi daŭrigas la rilatojn kun Laŭra Muldwey, kaj mi ĝojas, ke mi liberiĝas de vi tiel baldaŭ. Ĉu vi estas kontenta?

— Ĉu kontenta?... Ho, sufiĉas! Eĉ ne vorton plu!

— Mi povas ankaŭ...

— Ne, mi petas vin! Kio do okazas al mi? Verŝajne, mi estas tre peka. Do iru. Mi ne indulgos vin.

— Jes. Mi estas devigita, — diris Van-Konet. — Mi savos min. Atendu min.

— Hastu, tiu homo estas danĝere malsana.

— Ho! Ni kuracos lin, kaj mi esperas ricevi vian dankon, mia kara.

Malgraŭ la kaptinta lin timo, Van-Konet tre bone sciis, kion li faru. Saviĝi li povis nur per malespera paroksismo de pento antaŭ Felton, kiu tenis en siaj manoj la superan militan potencon de la regiono. Li ne pentis, sed povis tre lerte ŝajnigi sin freneziĝinta pro malespero kaj pento. Prokrasti li eĉ ne pensis, des pli li ne pensis trompi la edzinon, sciante, ke li estos malhonorigita por ĉiam, se li ne plenumos la kondiĉon, metitan al li. Dirinte: «Atendu. Mi komencas agi», — la filo de la gubernatoro ĵetis sin en sian kabineton kaj konektis la telefonon kun la prizono.

Jam eklumis la fenestroj de la loĝejo de la prizonestro, kaj ankaŭ de la kancelario.

— Ĉu tio estas vi, Topper? — kriis Van-Konet al la estro, aŭskultanta lin. Li konis lin per renkontiĝoj dum kartludo ĉe prokuroro Hern. — Van-Konet, maldormanta pro nedifinita kaŭzo. Ĉu vi hodiaŭ havas grandan tagon?!

— Jes, — diskrete respondis Topper, ne ŝatanta senĝenan tonon rilate de mortkondamnoj. — Mi konfesu, ke mi estas tre okupita. Kion vi deziris?

— Mi diable bedaŭras, ke mi ĝenas vin. Min interesas unu el la bando — Gravelot. Ĉu li same estas asignita por hodiaŭ?

— Apenaŭ, ĉar lia sano estas tre malbona. Li estas preskaŭ sen konscio, la kuracisto antaŭ duonhoro pririgardis lin, kaj, verŝajne, li mortos mem pro sangoveneniĝo. Lin ni lasas, kaj la ceteraj estos forveturigitaj je la kvara horo.

«Definitive, al mi fortunas», — pensis Van-Konet, revenante al la edzino, kun subita penso, tiom fia, ke eĉ lia spirado haltis, kiam li ekrigardis al la afero de ekstere. La tento venkis.

— Consuelita, — diris Van-Konet al la virino, iĝinta lia viktimo, — mi veturas al Felton. Mi ĵuras, ke mi plenumos vian deziron. Ĉu vi povos donaci al mi dek kvin mil pundojn?

— La ĉeko estos preta, tuj kiam vi sciigos min, — respondis Consuelo sen hezito, jam ne suferante pro tiu nova malnoblaĵo, sed tiel atente pririgardante la edzon, ke li iomete ruĝiĝis.

— Ho Dio! Mi estas tute sen mono, — diris Van-Konet. — Tio estas peto, ne ultimato. Vi estas grandanima, kaj mi ne deziras, ke vi opiniu min profitema. Ĉu mi trovos vin ĉi tie?

— Ne.

— Kien do vi iras?

— Tio estas mia afero. Kaj nun liberigu min de via ĉeesto.

— Babilu, kion vi deziras, — diris, forirante, Van-Konet, — tio estas nia lasta konversacio.

Generalo Felton, kun kiu devis paroli Van-Konet, loĝis en negranda unuetaĝa domo, staranta nemalproksime de la gastejo «San-Riolo». Felton ankoraŭ ne dormis, kiam oni raportis al li pri neatendita vizito de Van-Konet. Felton malofte sukcesadis enlitiĝi pli frue, ol je la kvina horo de mateno, pro multeco de gravaj militaj aferoj.

La generalo estis homo de meza alto, kiu tenadis sin tre rekte pro la malnature levita dekstra ŝultro, frakasita en la batalo ĉe Inhalt-Haus. La grizaj, glate kombitaj malantaŭen haroj de Felton estis artifike kaŝantaj la kalvaĵon. En la malbela, nervoza vizaĝo de la generalo lumis vasta, iom kaprica menso de favorato de la milito, travidanta plej etajn nuancojn de komplikaj skemoj, sed povanta erari en simpla multipliko.

— Ĉu ne eblas prokrasti lian viziton por morgaŭ? — diris Felton al la adjutanto.

La adjutanto eliris kaj baldaŭ revenis.

— Van-Konet petas tujan aŭdiencon pro senfine grava afero. Ĝi estas sekreta.

— Kion fari! Invitu lin.

Kiam aperis Van-Konet, neniu, krom la generalo, estis en la ĉambro. Mirigita de la ĉagrenita aspekto de la junulo, kiun li iomete konis, Felton bonanime etendis al li la manon, sed, malespere skuinte la kunmetitajn manojn, Van-Konet ĵetis sin antaŭ li sur la genuojn kaj, ploregante, ekkriis:

— Savu! Savu min, generalo! Mia vivo kaj morto estas en viaj manoj!

— Ekstaru, diablo prenu! — eligis Felton, impetante al li kaj per forto starigante lin. — Kion vi faris?

— Generalo, indulgu la vivon de la senkulpulo, pereigita de mi, — ekparolis Van-Konet kun sincera pasio de homo, despere aganta en danĝero, gvidata de kalkulo kaj timo. — Matene estos pendumita James Gravelot, akuzata pri armita rezisto al la borda gardistaro. Li ne estas kontrabandisto. Mi ordonis subĵeti al li, en lian gastejon sur la Taĥenbaka ŝoseo, falsan kontrabandon por ke per la aresto de Gravelot mi evitu duelon kaj venĝu lin pro la bato, kiun li faris al mi, kiam en tiu gastejo mi malnoble ofendis iun preterveturantan virinon.

— Nemalbone! — diris Felton, konfuziĝinte kaj ruĝiĝante pro tia konfeso.

Ŝokita de la malespero de la sentaŭgulo, li dum kelkaj momentoj estis silente pririgardanta Van-Konet-on, fermintan per la manoj la vizaĝon.

— Do kio... Ĉu ĉio ĉi estas vero?

— Jes, hontinda vero.

— Kiel vi povis tiel malalte fali?

— Mi ne scias... mi drinkis... drinkis multe... mi dronis en malĉasto, en kartludo... Mia volo malaperis. Mi ĵetis min al vi sub influo de mia edzino. Ŝi sukcesis sentigi al mi la teruron de mia konduto. Se Gravelot estos pendumita, mi ne eltenos tion. Mia testamento estas preta, kaj mi...

— Jes, tia eliro estus neevitebla, — interrompis Felton. — Nu, rakontu detale.

Trovante nepriskribeblan plezuron en prikraĉado de si mem, Van-Konet, bone memoranta la predikojn de Snogden pri superhoma intenskoloreco de «animaj nudiĝoj», tiel admirinde precize rakontis la fian historion kun Gravelot, ke Felton iĝis malgaja.

— Mi sincere diros al vi, — diris Felton, — ke mi neniom kompatas vin. Alia afero estas tiu Gravelot. Jen kio: se via pento estas sincera, se vi estas elturmentita de via malhonoro kaj pretas morti por savo de la senkulpulo, ĉu vi ĵuras al mi forlasi tiun vivmanieron, kiu venigis vin al la krimo?

— Jes, — diris Van-Konet, levante la kapon. — Sola tiu ĉi nokto transformis min. Kaŝu mian pekon. Ho, generalo, se mi povus malfermi al vi mian koron, vi skuiĝus pro kompato al la falinto!

— Mi penos kredi. Sed, mi devas konfesi, via aspekto por mi estas netolerebla. Pardonu tiun akrecon de la maljunulo, kiu kutimas esprimi mallonge. Trankviligu vian edzinon. La afero de Gravelot, kaj samokaze ankaŭ de ĉiuj ceteraj, estos reviziita. Mi liberigos Gravelot-on laŭ via persona garantio. Lin oni ne tre serĉos.

— Generalo! — ekkriis Van-Konet. — Per ajnaj suferoj mi pagos al vi pro tiu grandanimeco, donanta al mi rajton spiri!

— Aĥ, — diris Felton, iom mildigita per lia jubilo. — Ĉio ĉi ne konvenas. La vivo, se vi deziras, plenas de abomenaĵoj. Tenu la manojn puraj, kara mia.

Poste li adiaŭis la vizitanton kaj, trarigardinte la aferon de la kontrabandistoj, donis al la adjutanto respektivajn ordonojn, kiuj estis senprokraste telefonitaj al la prizono, al Hern kaj en la kancelarion de la milita tribunalo. Kiel preteksto de la revizio de la afero prezentiĝis la nova cirkonstanco, sciigita de Van-Konet: la partopreno de Wagner, kiun oni devis nun trovi.

Plenuminte ĉiujn formalaĵojn pri dono de garantio por Davenant, liberigata ĝis nova juĝo, Van-Konet venis hejmen kaj eksciis de servistoj, ke lia edzino jam forveturis, preninte unu valizon, kaj diris nenion pri tio, kien ŝi veturas. Tamen, sur la tablo en la kabineto de la forlasita edzo kuŝis sigelita koverto kun telefona numero sur ĝi. Malferminte la koverton, Van-Konet ekvidis ĉekon.

Lacigite suspirinte, li konektis la telefonon kun la loĝejo de Laŭra Muldwey. Ŝi estis dormanta kaj deklaris pri tio per tono de severa riproĉo.

— Ĉu gravas? — kontraŭdiris Van-Konet. — La smeralda braceleto estas via, kara mia, kaj vi morgaŭ ĝin ricevos. Consuelo ne plu estas ĉi tie. Ŝi forveturis por ĉiam.

— Ho! Gravaj novaĵoj. Kial do vi ne vekis min pli frue?

— Ne gravas. Sed ĉu la braceleto?!

— La braceleto estas ĉarma. Mi atendas.

— Bonan nokton, matene mi estos ĉe vi.

Van-Konet forlasis ŝin kaj telefonis al Consuelo. Ŝi atendis en la gastejo, kie loĝis Galeran, okupinte tie negrandan ĉambron antaŭ la forveturo hejmen.

— Kie vi troviĝas? — moke demandis Van-Konet, aŭdinte ŝian maltrankvilan voĉon. — Ĉu tio ne estas la telefono de la paradizo?

— Parolu do, parolu rapide! — ekkriis Consuelo. — Ĉu vi sukcesis?

— Certe. La generalo estis tre komplezema.

— Tiuokaze mi nenion plian bezonas de vi.

— Mi donis mian garantion pri Gravelot. La necesaj dokumentoj, verŝajne, estas jam en la prizono. Vi povas, Consuelita, ricevi vian mortanton.

— Adiaŭ, kruela homo! — diris Consuelo. — Vi trovu koron, kiu kapablos ŝanĝi vin.

— Mi dankas pro la ĉeko, — malĝentile diris Van-Konet. — Al vi ankoraŭ restis mono. Edzon vi havos.

Kun tio li deiris de la telefono, kaj Consuelo, eksidinte en la aŭton de Grubbe, kiu atendis ŝiajn decidojn, direktis sin al Stomador. Nur sola Galeran estis atendanta ŝin apud la butiko. Stomador kaj la kontrabandistoj sidis en la dezerto, malantaŭ la korto.

— Savita! — diris al ili Galeran. — Mi forveturigos lin. La afero estos reviziita. Gravelot hodiaŭ estos libera, sub garantio de sia malamiko, Van-Konet.

— Do ni ne vane laboris, — diris afekciita Botredge. — Tergens, ja via frato same saviĝos. La dua sekvas el la unua. Ja estas tiel.

— Komprenite, — respondis Tergens. — Jen al ĉiuj iĝis bone.

— Vi ne devas fuĝi, — rimarkis Stomador, — sed mi estas preta, mi jam prepariĝis. Neniel mi sukcesas sidi sur unu loko. Transdonu al Gravelot, ke mi varmigis mian maljunan sangon ĉirkaŭ lia malfeliĉo. Kaj kie do estas ŝi, tiu ora... tiu mirakla, kiun mi kaptis?

— Jen ŝi, — diris Galeran, ekvidinte la silueton de Consuelo, iranta de la aŭto.

— Ni dankas vin, — diris Tergens, riverencante al la pala kvieta virino, — ni ekkonis dum unu nokto tiom, kiom oni ne ekkonas dum la tuta vivo!

— Adiaŭ, kuraĝaj homoj, — diris al ĉiuj Consuelo, — mi ne forgesos vin.

Ŝi kisis iliajn malalte klinitajn ebriajn kapojn kaj revenis por eksidi en la veturilon. Galeran donis mil kvincent pundojn al Stomador kaj po ducent — al la kontrabandistoj. Ili prenis la monon, sed malserene, kun ĝeniĝo. Por la provosoj Galeran aldonis al Botredge tricent pundojn: ducent por Fakreged kaj cent por Lecan.

Poste ĉiuj adiaŭis Galeran-on kaj malaperis, dissolviĝis en mallumo. La forlasita butiko restis sen prizorgo, por arbitro de la sorto. Galeran kaj Consuelo forveturis atendi la venon de la tago, por ke ĉirkaŭ la oka horo de mateno voki sanitaran veturilon de la Franca malsanulejo, kaj kun ĝi — la plej bonan kirurgon de Poket, kuraciston Kress-on.