Ĉapitro V

Kiel ĉiam, al Davenant malfermis la maljunulino Huberman, kiu ĉiam strebadis subrigardi, ĉu la loĝanto ne kisas ĉe la sojlo iun knabinon. Ĉi-foje alia afero estis en ŝia kapo, kaj Tirrey-on atendis evento tiom malbona, ke, se li scius pri ĝi, li preferus tute ne veni hejmen.

En la grizaj okuloj de Huberman kaŝiĝis neretenebla scivolemo, avido flari, ronĝi aliulan vivon. Profundpense kaj hipokrite suspiris ŝi, malferminte la pordon. Kaptinte per la malmola manego la ŝultron de Davenant, la maljunulino ekflustris:

— Kompatinda knabo! Estu firma! Dio sendis al vi ĝojon! Li venis, atendas vin jam dum du horoj en via ĉambro. Li estas tia kompatinda, malfeliĉa. Kolektu viajn fortojn.

— Kiu atendas? — maltrankvile diris Davenant, sensence pensante pri Galeran kaj forflankiĝante, ĉar la maljunulino spiris siajn strangajn vortojn rekte al lia vizaĝo. — Diru, kiu venis? Ĉu venis?

— Ho Dio, helpu al li! Via patro!

— Ne povas esti!

— Aĥ, ne emociiĝu tiel! La providenco gvidas nin. Iru, iru al la patro!

Davenant ĵetiĝis antaŭen kaj malfermis la pordon.

Ĉe la tablo sidis ĉifona grizhara homo kun peza, acerba vizaĝo, ebrieta kaj ĝibetiĝinta. Ekstarinte, li patose etendis la manojn.

Huberman malrapide fermis la pordon, ne povante deiri de ĝi.

— Filo?! — diris la nekonato.

Davenant forŝanceliĝis. Li rekonis la plenuminton de la prizonaj kantoj en la restoracio sur la Luna bulvardo. La vorto «filo» murdis lin. Sentante atenton malantaŭ si, Davenant turniĝis al la pordo, kie la ruĝa, larma nazo de Huberman kaŝiĝis en la ombro.

— For! — diris li. La pordo abrupte frapfermiĝis.

— Kia filo? — demandis Davenant. — Kiu vi estas?

— Grava momento! — respondis la ĉifonulo. — Mia filo estas ci, Tirrey Davenant. Mi estas cia patro.

— Mi pensis, ke vi mortis, — diris Davenant, perpleksiĝante kaj tremante, kvazaŭ en atendo de verdikto. — Tamen, per kio vi tion pruvos?

— Malagrable, ĉu? — diris Frank.

— Mi ne scias. Kion mi povas fari?

Frank levis la ŝultrojn.

— Ankaŭ mi nenion povas fari, — deklaris li. — Sekve, la renkontiĝo ne sukcesis. Mi devus veni en aŭtomobilo. La plej senfrukta afero estas imagi al si renkontiĝon post multaj jaroj. Kial ci tremas?

— Mi deziras pruvojn, — kun despero diris Tirrey, kvankam la instinkto de parenceco kaj rememoroj pri portretoj de la patro difinis la amaran veron, al kiu li rezistis per tuta sia animo. Antaŭ li staris ne la revulo, trafinta en alian mondon sub trilo de magia tamburo, sed malpura fripono.

— Vi kantis en la ĝardeno, kiel almozulo, — diris Tirrey. — Kaj nun vi venis.

— Aĥ, jen kio? Do ci min vidis, sed ne rekonis? Damne! — siblis Frank, perdante la deziron ludi moralan emociiĝon. — Mi kutimas tagmanĝi, ĉu ci komprenas? Unuvorte, ni interkonatiĝis. Iam ci estis kvinjara. Tiuj ciaj trajtoj videblas eĉ nun. Amuze! Kien ci iras? Ni ankoraŭ nur komencis konversacii.

— Mi bezonas, — diris Tirrey, mem ne sciante, por kio li strebas eliri. — Mi baldaŭ revenos.

— Tiuokaze alportu al mi botelon da vino. Ĉu monon ci havas? Al mi ŝajnas, ke ci elkreskis senkompata. Do, rigardu kaj rezignu: mi estas cia patro.

Tirrey ĵetis obtuzan rigardon al li kaj eliris sen ĉapelo en la koridoron, kie, forgesinte la direkton, li alproksimiĝis al la malfermita pordo de la gastoĉambro. Tie, ĉe la tablo, sidis Huberman kun sia edzino. Malferminte la buŝojn, ili ambaŭ tutaj estis aŭdo kaj atento. Rimarkinte la loĝanton, Huberman-oj faris moviĝon por ekstari, sed retenis sin, okulumante al Tirrey tiel atente, kvazaŭ li irus laŭ ŝnuro. Nege balancinte la kapon signe, ke li eraris, Davenant trovis la eliran pordon kaj trafis sur la straton.

Li ne havis lokon, kien li povus foriri, li ne havis aferon ene de la laŭta interparolado de preterpasantoj. Li malgaje malfermis la pordon, dezirante reveni, sed rememoris pri la vino kaj transiris la straton; poste li dum ioma tempo staris en la vendejo meze de tumulto de aĉetantoj, kiu estis peze distranta lin disde kontemplado de la doloro, batinta lin tiel kruele. La impreso de la vespero ĉe Futroz ankoraŭ pulsis, kiel nerva tiko, en lia animo, sed tiuj emocioj jam malaperis; la reveno de la patro ludis rolon de perfida bato, post kiu homo, puŝita en akvon, strebas ne al ĝojoj de ĉeborda promeno, sed nur al saviĝo.

Tirrey revenis, penante vigliĝi kaj ripetante: «Ja li estas mia patro!» Sed la signifo de tiuj ĉi vortoj nur pli forte premadis lin. Parte savis Tirrey-on lia natura scivolemo — la malgaja scivolemo de prizonulo, kies dolora konscio post la sono de la ŝlosilo en la pordo de la kamero, estiganta porvivan entombigon, komencas iom post iom interesiĝi pri aranĝo de la kamero kaj pri vido el la fenestro tra la krado.

Davenant revenis, ĉi-foje enlasita de la servistino, ĉar eĉ la maljunulino Huberman ne kuraĝis ankoraŭfoje vidi la afliktitan vizaĝon de la loĝanto, en kies ĉambro estis okazanta tiom rara kaj peza sceno.

— Mi alportis la vinon, — diris Davenant, metante la botelon sur la tablon. — Kiel vi min trovis? Vi devas scii, ke mi vin preskaŭ ne memoras. Nun, rigardante al vi, mi ion rememoras. Ĉu al vi ne fortunis? Kial vi forlasis nin?

Dum Frank mallonge silentis, Tirrey atente pririgardis lin, eksidinte sur seĝo en angulo de la ĉambro. La trampo, fragmente, sed atente observante la filon, estis konservanta inter siaj malpuraj lipharoj longan rideton, kiu markis la esprimon de lia vizaĝo per sovaĝa kaj subtila, tute ne konforma al la momento dubsenceco. Lia malnova kepo el malhela ŝevioto kuŝaĉis sur la tablo kun la subŝtofo supren, kaj en tiu kepo kuŝis ronda ladaĵo kun tabako. Sur ĝia kovrilo estis montrita nuda virino kun luksaj haroj. Vestita en ŝirita matrosa jako de iam blua, sed nun malpure lazura flanelo, nigra pantalono el malaltpreza kotonaĵo, flikita sur la genuoj per kvadratoj, enkudritaj zorge, sed kurbe, kiel flikas viroj, devigitaj de la sorto porti en la poŝo kudrilon kaj fadenon, Frank Davenant, fleksiĝinte, sidis ĉe la tablo. Trans la malbutonumita kolumo de lia jako estis elstarantaj ŝirpecoj de la subvesto, de malfacile imagebla koloro. Sur liaj piedoj estis malnovaj ledaj galoŝoj. Parolante, li elprenis pipon kun prironĝita beko kaj ŝtopis ĝin per miksaĵo de cigaraj stumpoj, kolektitaj surstrate. Enpreminte la tabakon en la pipon per la flava, kiel cepa ŝelo, ungo de la dikfingro, la patro ankoraŭfoje ĵetis rigardon al la filo super la brulanta alumeto, alportita al la pipo, deĵetis ĝin kaj, turninte sin al la botelo, eltiris la korkon per la korktirilo de sia faldebla tranĉilo. Davenant donis glason.

— Ho Dio! Kio okazis al vi? — demandis Tirrey, skuiĝante pro malgajo kaj kolero.

— Mi falis, — Frank eltrinkis glason da vino kaj prisuĉis la lipharojn. — Tiel oni diras, tia estas la publika opinio. Sed antaŭe mi diros, kiel mi cin trovis. Vidu, Tiry...

Ĉe tiu karesa nomo «Tiry», per kiu ĉiam nomadis lin la patrino, Tirrey eksentis ion similan al toleremo. La reveno de Frank komencis ricevi realan karakteron. Rimarkinte liajn sentojn, Frank ripetis:

— Jes, Tiry, estis ĝuste mi, kiu elpensis al ci tian nomon. Cornelia deziris nomi cin Trery... Tamen, estas tutegale... Do, mi eniris en la domon, kie ni loĝis tiam. Tie plu loĝas Pigal, lin ci devas memori: li foje donacis al ci lignan kanonon. Nu, li ne plu servas en la kontoro de la fervojo, sed simple... Kvankam... Jes, pri kio do mi? Lia filino servas en banko. Aĥ jes! Do, jen, li al mi rakontis, ke ci trenadas ĉareton ĉe Henderson, kaj Henderson direktis min al Kishlot. Do, ci tuj iĝis rimarkita sur la horizonto de mia serĉado.

— Ĉu Kishlot eksciis de vi, ke vi... Ke mi estas via...

— Ja kiel alie?! Li sciigis min pri ciaj aferoj. Ĉu favorato?! Kiel ci tion sukcesis? Tiry, saĝeta kvietulo, ja ci kaptis grasan oston kaj povas ricevi riĉan edzinon, ĉu ne? Kiun do el la du? Unu jam maturiĝis... Kvankam kiom ĝisfine ci devas esti saĝa, por akapari tiun peceton! La gepatroj de cia patrino neniom dotis Cornelia-n, kaj pro tio miaj aferoj ŝanceliĝis. Kvankam... Jes, mi tamen amis tiun kompatindan grandokululinon, cian patrinon, sed min oni prirabis.

Aŭskultante la parolon de la patro, en kiu restaĵo de la antaŭa maniero, esprimata per la voĉo, ankoraŭ ne tute mallerninta kunigi la penson kun la intonacio, tiel strange akompanis la sencon de la vortoj, Davenant rigidiĝis. Lin ĉirkaŭkaptis impertinenta fetoro.

— Do ĉu kun tio vi venis al mi? Vi, patro? — kriis Davenant, retenante larmojn de kolero. — Ne aŭdacu paroli ion tian kaj pri Futroz, kaj pri la patrino! Mi ĵus venis de Futroz. Tie estis al mi bone kaj neniam, — ĉu aŭdas vi, patro? — neniam estis tiel bone, kiel tie! Sed vi tion ne komprenos. Kaj mi ne povas rakonti, kaj eĉ ne deziras, — aldonis li, el sub la frunto rigardante al Frank Davenant, kiu, peze duonferminte la okulojn, aŭskultis, kaptante en tiuj vortoj de la filo trajtojn de la karaktero, kiuj povus taŭgi.

— Mi aŭdas, filo, — acerbe respondis Frank. — Komence mi pensis, ke ci ne estas sentimentala. Tio estas malbona. Tamen, ni ankoraŭ nur komencis nian kunproksimiĝon. Poste ni vidos.

— Mi ne estas aĵo, — diris Davenant. — Kaj kion vi deziras fari?

— Ha-ha! Nenion, Tiry, tute nenion.

— Por kio vi revenis?

— Kara, mi estas ĉi tie transite el Gel-Gju. Mi, propradire, ne plaĉis al la ŝipestro de «Delfeno», ĉar mi pruvis al li, ke, el la jura vidpunkto, manko de bileto ne estas preteksto opinii min ekskludita el la nombro de pasaĝeroj. Mi intencis doni al li skriban sindevigon pagi post unu jaro, sed tiu bruto nur muĝis. Por kio mi revenis? Mi ne revenis, Tiry. Tiu homo, kiu antaŭ dek unu jaroj foriris el la hejmo, por riĉiĝi en fremdaj landoj kaj reveni kiel riĉulo, ne plu ekzistas. Mi estas cia patro, sed mi ne estas tiu homo.

— Ĉu por riĉiĝi?

— Jes. Romantika impeto. Mi skribis al Cornelia. Ĉu ŝi ne ricevis mian leteron? Mi ne havis respondon de ŝi.

— La letero ne estis, — diris Tirrey. — Mi scias ĉion: kiel oni vin serĉis, kiel... Ne estis, ne venis la letero.

— Nu, do tiu letero malaperis. Vere, mi komisiis ĵeti ĝin en la keston al unu homo... A ha! Li povis, certe, perdi la leteron. Sed, ĉiel ajn, mi opiniis min malbenita. Kaj mi konis la forton de la karaktero de Cornelia, mi sciis, ke ŝi kuraĝe eltenos du-tri jarojn, pro kio ŝi estos rekompencita. Sed... Jes, al mi malfortunis. Kvankam... La tempo pasis. Mi renkontis alian virinon, kaj... Tiamaniere, la vivo disfalis.

Frank Davenant mensogis, sed Tirrey pli probable povus kredi al tiu versio, ol — pro nescio de animaj favoj — al la vera kaŭzo de la stranga ago de la patro. Frank foriris pro malsaneca deziro pruvi al si mem, ke li povas foriri. Tia perverso de anima energio estas karaktera por malfortaj homoj kaj malkuraĝuloj, fojfoje despere kuraĝaj pro malestimo al la propra malkuraĝo. Tiel oni ĵetiĝas en abismon, tiel oni perfidas, tiel oni faras sovaĝajn, fatalajn paŝojn. Tiu memturmentado, ne malhavanta amaran poezion de la vortoj: «malaperinta senspure», — komenciĝis ĉe Frank per nure kapa maniero. Se li havus iom pli da amo al la edzino kaj la infano, li restus vivi kun ili, sed lia alligiteco al ili pro la ebria vivo, obskura jurista praktiko kaj malriĉeco ricevis koleran guston; en tiu alligiteco jam kaŝiĝis antaŭsento de forgeso. Tamen li devis fari grandegan penon, por decidiĝi foriri kun malgranda vojaĝsako renkonten al vakuo kaj pento, kun tiu sola konsolo, ke li povas nun kontempli la tragikan koloron de tiu, esence malnobla, ago. Sed tiun veraĵon Tirrey opinius sensenca mensogo; nenion kompreninte, li restus konvinkita, ke lia patro freneziĝas. Siaflanke, Frank timis fari al la filo tiujn konfesojn. Do, li mensogis. Tirrey ne kredis al la patro, sed iele kredis pri la peno riĉiĝi. Davenant nenion diris al la patro. Decidinte konduki lin en tavernon, por manĝigi lin tie, la knabo faris respektivan malserenan proponon.

— Ci estas bonkora, tio estas same... Hm... Ne tute bona... Kvankam... Mi vere deziras manĝi. Do, ĉu ci estas riĉa, fripono? Kaj ĉu ci scias, ci ja estas bela knabo, Tiry! Montru, kiom da mono ci havas?!

— Ĉu vi bezonas monon?

— Donu, donu al mi monon! Mi deziras monon!

— Prenu, — Tirrey donis al li oran moneron.

— Ho benata rondeto! Kiel delonge mi ne vidis vin! — ekkriis la patro, kaŝante kun kontenta aspekto la monon en la brustan poŝon de la bluzo. — Kokido, do ĉu ci eligas orajn ovojn? Kaj kio estos, se ci iros al Futroz kun mi, kiam mi kortuŝos lin per mia sorto! Ho! Mi havas planojn, mi povas...

— Pri Futroz-oj forgesu! — tremante, diris Tirrey. — Ne faru min malfeliĉa! Ja ĉio finiĝos, mi jam estos alia! Komprenu, se vi estas mia patro!

— Nu, nu, bone, ni iru, tion mi diris tiel, pro ĝojo... Kvankam... Mi tranoktas ĉe unu ulo, li frekventas tavernon «Rostro», tien ci konduku min.

Surmetinte la kepon kaj ŝovinte la tabakujon en la poŝon de la pantalono, Frank Davenant, peze apoginte sin al la rando de la tablo, leviĝis kaj eliris post Tirrey, moke riverencante al la maljunulino Huberman, kiu elflugis al la sono de la paŝoj kun lastaj esperoj informiĝi. Iom orgojle ŝi diris al la trampo:

— Bonan nokton, iru, iru, mi vin komprenas, mi mem estas patrino, ĉio aranĝiĝos bone. Kaj vin, juna sinjoro, kiam vi ordonos atendi? Jam estas noktomezo.

— Mi venos matene, — neatendite respondis Tirrey.

— Kompreneble, ni parolados dum la tuta nokto! — subtenis Frank. — Pardonu, mi lacigis vin per konversacio, per longa atendo... Sed jen mia knabo, mia Tiry, mi trovis lin. Cia maljuna patro ĉiam sopiris pri ci, Tiry. Jes, estas tiel. Miraklo! Ĉio ĉi estas miraklo, mi diras.

Tirrey, ruĝiĝinte, eliris. Frank, ebriiĝinta kaj vigliĝinta, rapide atingis lin kaj komencis peti la filon, ke tiu nenion diru al Huberman pri lia vera sorto.

— Ĉar, — diris Frank, — ci mem komprenas, ŝi ne trinkigus min per kafo. Sed ŝi trinkigis min. Mi pagis al ŝi per plendoj pri malico de la homoj kaj rakontis, ke mi devis kaŝiĝi el la hejmo pro feliĉo de mia edzino, kiu, tio estas Cornelia, kvazaŭe amis aliulon, do, mi «misvojiĝis» kaj... tiel plu. Mi mensogis... Ne gravas. Mi mem aŭskultis min kun plezuro. Ŝi ankoraŭ estos utila por ni, tiu maljunulino.

Sur la vojo li haltadis ĉe prilumitaj vitrinoj de fermitaj vendejoj, pririgardante malaltprezajn kostumojn, kiel homo, havanta monon, fojfoje balbutante:

— Jes, jes, mi povus nun aĉeti ĉi tiun buntan, se la filo iomete aldonus al mi. La ĉefa estas ŝuoj. Jen bonaj ŝuoj, ĉu ci vidas, Tiry? Ili kostas malmulte. El tio, kion ci donis, mi povas aĉeti ŝuojn kaj ŝtrumpetojn. Nu, ni iru. La urbo diable riĉiĝis dum la dek unu jaroj!

Ili iris laŭ la plej mallonga vojo, tra interstratetoj, falantaj per ŝtuparoj, al la haveno, apud kiu troviĝis «Rostro». La elpendaĵo, fleksita super la enirejo en la angulo ĉe ambaŭ flankoj de la fasado, estis montranta elefantan kapon; en la levita rostro estis elstaranta la korno de abundo. Post la unua, granda, ĉambro, odoranta, kiel bazaro en malseka tago, kaj hele prilumita, kie tumultis multegaj kompatindaj aŭ kruelaj personoj, unuiĝintaj en io simila al komuna kria ekscitiĝo, troviĝis ĉambro malpli granda. Tirrey ekvidis viron en malpura blanka ĉemizo, kun malgaja vizaĝo kaj dika malsupra lipo; liaj humidaj okuloj, metitaj malantaŭ la trianguloj de la subokulaj ŝvelaĵoj, lumis per ebria rido.

Frank Davenant direktis sin al tiu homo, kiu, gratinte la kolon, silente pririgardis Tirrey-on de la piedo ĝis la kapo kaj diris:

— Kio, Frank, ĉu vi trovis la fileton? Ĉu tio ĉi estas li? Tragedio de patroj kaj filoj! Juĝante laŭ lia kostumo, ci dormos hodiaŭ en lito kun baldakeno!

— Ne stultumu, Gemas, — respondis la eksa advokato, eksidante sur tabureton ĉe la tablo kaj glatigante la vizaĝon per la mano. — Eksidu, Tiry. Do, ĉu ci regalas min? Regalu ankaŭ Gemas-on. Li estas elstara homo, Tiry, iam li donadis la tonon.

— Estis tagoj! — diris Gemas. — Kristina!

Venis la servistino, kalkulante monon en la mano. Ŝi distrite ekrigardis, ekvidinte la tri fingrojn de Frank, levitajn supren, kaj, kapjesinte, alportis tri fajencajn kruĉojn da blanka vino, post kio Frank postulis du porciojn da kotletoj, kaj Tirrey rifuzis manĝi.

— Ĉu ci drinkos, Tiry? — turnis sin la patro al la filo. Nebulo de malespero tiel ĝenis la spiradon de Davenant, ke, ekdezirinte vinon, li kapjesis kaj tuj eltrinkis duonon de kruĉo.

Frank ĵetis atentan rigardon al li, sed, konvinkiĝinte, ke en la ago de la filo kaŝiĝas nek eksplodo, nek defio, ekrigardis kun subrido al Gemas. Tiu signife mallevis la palpebrojn. La kamaradoj pene rompadis la kotletojn per la kurbaj forkoj, altrinkante la manĝaĵon per piroziga malmultekosta vino.

Tirrey drinkis ankoraŭ. La animo iĝis pli kvieta, nur en la afekta malordo de la hele prilumita ebria taverno maltrankvile naĝis la ruĝ-flavaj koloroj de la salono de Futroz, kaj malproksima ridegado de virinoj krime rememorigadis pri la pura rido de Elly kaj Roy.

— Kiel do ci vivis, knabo? — demandis Frank, fininte manĝi. — Ĉu vi komprenas, Gemas, ĉio ĉi estas kvazaŭ renkontiĝo en sonĝo. Rakontu!

— Vi ne tre memoris pri ni, do kial vi demandas?

— Ho, jen kiel, vidu... Sed tamen?

— Ni vivis, — diris Tirrey. — Vivis tiel kaj ĉi tiel. Malriĉis. Kaj kio?

— Via filo pravas, — deklaris Gemas. — Ne eblas tuj pri ĉio interparoli. Mi aŭdis, ke al vi fortunis? — turnis sin Gemas al la junulo per tono de petola intereso. — Vi havas protekton de influaj personoj, ĉu?

Tirrey intencis akre respondi al Gemas, sed lin antaŭis Frank, dirinte:

— Ne hastu, Gemas. Mi mem. Tiry, ĉu ci deziras helpi al mi?

— Parolu, — diris Tirrey. — Mi ne scias, pri kio vi pensas.

— Kara, tio estas tre simpla. Parolu pri mi kun Futroz. Diru, ke jen neatendite troviĝis cia patro, senvesta, nudpieda... Ci estas ŝokita. Nu, unuvorte, diri ci povos. La patro, diru, estis kontoristo en teaj plantejoj, ekmalsanis, dum jaro kaj duono kuŝis en hospitalo kaj mizeriĝis. Ni tion ellaboros poste. En tiu okazo...

— Vi vane esperas, — interrompis Tirrey. — Mi neniam faros tion. Mi ne povas.

— P-ss! — mire respondis Gemas.

— Kiel — «ne povas»? — diris Frank. — Kial ci ne povas?

Tirrey, kuntirinte la brovojn, silentis, rigardante malsupren.

— Ci ne deziras, — suspiris Frank, — ne deziras pro cia stulta obstino. Aŭskultu, ja al ci neniu malutilas, male, ci gajnos, montrante cin zorgema filo. Ja mi ĵuras al ci, ke Futroz mem deziros min vidi, kiam ci sciigos lin pri tia okazintaĵo!

— Mi ne scias, — kun peno respondis Tirrey. — Parolu kion ajn. Mi diros nenion al Futroz, mi prefere mortu. Ne devigu min diri al vi ankoraŭ ion, al vi estos malbone.

— Do jen kiel... — malrapide diris Frank. — Ĉu vere ci ne komprenas, ke cian feliĉan okazon la sorto sendis por mi, sed ne por ci?

— Vi aŭdis mian respondon. Nenio helpos.

Gemas kun malestimo pririgardis Tirrey-on kaj svingis la kruĉon. La servistino plenigis denove ĉiujn kruĉojn, kaj Frank unuglute eltrinkis la sian, tenante ĝin per la mano, tremanta pro kolero.

— Nu bone, — deklaris li, suĉante la lipharojn. — Tiuokaze mi mem iros al Futroz.

— Estas bone, ke vi tion diris al mi, — firme prononcis Tirrey, kaj liaj larmoplenaj okuloj respondis al la ekzamena, mallarĝa rigardo de la patro per tia despera defio, ke Frank ŝovis la manojn en la poŝojn kaj forŝanceliĝis sur la seĝo kun senzorga aspekto, dirante:

— Nu do, ekploru vere, sentimentala idioto.

— Se vi iros al Futroz, — daŭrigis Tirrey, — do mi antaŭos vin. Mi diros, ke oni vin ne akceptu. Mi rakontos pri la renkontiĝo sur la Luna bulvardo kaj pri tio, kio vi estas nun.

Estiĝis silento. Gemas, aĉe ridetante, movadis la fingron sur la tablo en flaketo de verŝita vino, kaj Frank Davenant penseme ŝtopadis la pipon, fojfoje subite ĵetante rigardojn al la filo, kiu siavice pririgardadis lin tiel, kiel oni rigardas al falinta kaj frakasiĝinta aĵo.

— Kio do estas tiu «mi», kaj des pli «nun»? — ironie demandis Frank.

— Evidente, vi estas krimulo, — senprokraste respondis Tirrey. — Mi ne eraros, se mi diros, ke vi estis en prizono. Mi ĉion komprenis.

— Nu, jen diris! — diris Gemas. Frank malrapide levis la brovojn; dolorplena kaj insida rideto oblikvigis lian ŝanĝiĝintan vizaĝon.

— Tiry, mi kulpas, — prononcis li kun solena esprimo. — Mi forgesis diferencon de niaj vivospertoj. Dio estu kun ci. Morgaŭ matene mi venos al ci.

— Ne venu al mi. Ie en alia loko.

— Aĥ, ĉu tiel? Bone... Kvankam... Tiam venu ĉi tien.

— Kiam?

— Venu matene, je la deka horo.

— Bone. Mi venos.

— Bonege, fileto. Mi konversacios detale; ci ekscios, kiel mi vivis... Kiel vivis ci... Ni enprofundiĝos en rememorojn. Ĉu ci foriras? Nu, kaj ni ankoraŭ sidos iomete, du malnovaj ŝuoj... He-he!

Tirrey pagis al la servistino kaj, kapadiaŭinte, direktis sin al la haveno, por iradi tie ĝis plena senfortiĝo — iri hejmen por dormi li ne povis. Eĉ pli, al li ŝajnis, ke li neniam plu deziros dormi.

Sencele ĉirkaŭirante angulojn de suspektindaj interstratetoj aŭ sidante sur ŝtonaj ŝtuparoj de ĝardenoj, Davenant kun tristo atendis la tagiĝon, por veni al Galeran kaj ĉion rakonti al li. Li kredis, ke Galeran savos lin. La minaco de Frank ĉantaĝi Futroz-on, deklarinte sin la patro, estis murdanta Tirrey-on. La rilato de tiu ĉi familio al li devis neeviteble iĝi singardema kaj nefidema. Tirrey bonege komprenis diferencon inter la varmega kompato al li persone kaj la neceso, trudita — pro li — kompati la senbridan friponon, trovintan en sia filo fonton de profito. Sufiĉus, ke Futroz-oj eksciu pri la ekzisto de Frank Davenant, kaj Tirrey ne plu kuraĝus aperi antaŭ iliaj okuloj. Kaŝi, kaŝi kaj kaŝi devis li la revenon de sia patro, kaj li decidis matene peti Frank-on, pro la memoro de la patrino, petegi, se necesos, sur la genuoj, ke la patro lasu sian ideon. Helpe de Galeran Tirrey esperis trovi iom da mono por forveturo de Frank en alian urbon kaj persvadi la patron, ke tiu veturu per trajno aŭ vaporŝipo.

En tiaj meditoj, interrompataj malofte de malgaja sonoro de horloĝo, pasis la terura nokto, kaj, kiam mateniĝis, Davenant hastis al Galeran, sed eksciis tie, ke Galeran ne tranoktis hejme. Unuafoje penso pri aparteco de ĉiu homa vivo, strebanta al siaj interesoj kaj ne devanta scii, kiel pasie atendas de ĝi saviĝon alia homo, montriĝis al Tirrey kun tuta senkulpa amareco de ĝia senco. Perpleksiĝinte, — ĉar li nur nun eksentis, kiom soleca li estas kun sia malfeliĉo, — Davenant ekiris serĉi Galeran-on sur stratoj, plu esperante, ke li renkontos lian altan figuron inter similaj figuroj. Laciĝinte ĉirkaŭrigardadi ĉiuflanken, Davenant finfine venis hejmen, kaj, malkontenta pri la frua sonoro, lin enlasis la servistino kun postdorma aspekto. Li eniris en sian ĉambron kun tia sento, kvazaŭ li ne estis en ĝi dum kelkaj jaroj. Malplena botelo de vino kaj glaso, farbita ĉirkaŭ la fundo per acidiĝinta vino, estis eligantaj putran odoron. Ĉi tie sidis la patro, ĉi tie Davenant regalis lin. Tirferminte la fenestran kurtenon, ĉar la blindigaj sunaj radioj estis trompantaj, brilante sen konsolo, kaj varmigantaj, ne donante varmon, elturmentita Davenant ekkuŝis sur la liton kaj preskaŭ tuj ekdormis. Kiam venis la tempo, la servistino enportis kafon kaj vekis la dormanton, li diris: «Bone», — kaj ree ekdormis same firme, sen konscio de sia mallonga vekiĝo. Dum la tuta tempo li sonĝis la patron, kaj li parolis kun tiu pri pezaj aferoj. Finfine Davenant vekiĝis. Ekstarinte, li penis kompreni la sencon de la maltrankvilo, kaptinta lin, sed ne tuj rememoris pri tio, kio okazis hieraŭ. La kafo antaŭlonge malvarmiĝis. Ĵetinte rigardon al la horloĝo, Tirrey rekonsciiĝis, ĉar estis proksimiĝanta la tagmezo.

Suferante pro timo, ke, laciĝinte atendi en «Rostro», la patro povas tuj veni ĉi tien, kaj eĉ, eble, ne sola, sed kun Gemas, Tirrey komencis haste butonumi sin. Kaptinte la ĉapelon, li serĉadis per la okuloj ion, mem ne sciante kion, ripetante:

— Nur mi eliru el la pordo... Tuj eksonoros...

Vere eksonis sonoro, kaj Tirrey aŭdis ĝin en la momento, kiam li estis malfermanta la pordon de sia ĉambro. Rigidiĝinte, li tuj demetis la ĉapelon kaj deiris al la tablo, jam sciante, ke venis Frank Davenant. Li aŭdis lian flateman dankon al la maljunulino Huberman, trenanta siajn pantoflojn en la antaŭĉambro, kaj ŝiajn mensogajn suspirojn. Tiam Tirrey malfermis la pordon, ne atendante frapon, kaj Frank certe eniris en la ĉambron kun neglekta ebria gesto, per kiu li kvazaŭ invitis la mondon malfermiĝi antaŭ lia bonanimeco.

Per la unua rigardo Tirrey rimarkis, ke la patro estas ebriega kaj, verŝajne, ne dormis. Kvankam li estis razita, lavita, tamen lia maljuna, kovrita de ruĝaj vejnetoj vizaĝo plu sugestis nenian fidon.

— Mi atendis, — diris Frank, prenante per ambaŭ manoj la manon de la filo kaj frapetante ĝin. — Verŝajne, ci fordormis? Nu, certe, ci havas postdorman aspekton. Kio, Tiry, kiel?! Ĉu ci tre koleriĝis hieraŭ?

— Jes, mi fordormis, sed...

— Sed kion fari, se venis tiu sentaŭga maljuna patro?! Ha-ha! Mi kaj Gemas forte drinkis hieraŭ. Sciu, ci plaĉis al li. Tiu homo havas kapon. Li diras: «Mi komprenas vian filon, sed li flugas kaj plu flugos, kiel papilio al fajro, ĝis forbruligos la flugilojn». Kaj — aldonu mi mem — ĝis, mortante en kramfoj, malbenos ĉiujn ruzajn fajrojn de la mondo!

Tirrey verŝis al si glason da malvarma kafo, poste eltrinkis unuglute, sen sukero, la adstringan trinkaĵon, por almenaŭ iomete forpeli la aflikton.

— Ĉu vi trinkos malvarman kafon? — demandis Tirrey. — Kaj vinon mi ne havas.

— Ĉu kafon? Dubinde... Kvankam... poste mi trinkos vinon. Mi jam manĝis, Tiry. Nu jen, mi eksidu. Aŭskultu, Tiry, ci estas preskaŭ plenaĝa homo, kaj mi deziras tuŝi, notu — nur tuŝi, la tiel malsukcese levitan hieraŭ demandon pri Futroz kaj liaj belaj etulinoj. Tamen... ne en tio estas la afero... Kvankam... Sed, vidu, mi devas eldiri.

— Jes, vi devas eldiri, — kun amaro deklaris Tirrey. — Kredu, mi aŭskultos vin tre atente.

— Ĉu tiele? Bonege, — Frank prenis tabakon. — Tiuokaze ni ekfumu la malnovan bonan pipon de la saĝulo de la vivo. Mi, Tiry, iĝis saĝulo. Jes, la pasinteco, la bonkora stulteta Cornelia, la esperoj promociiĝi, riĉiĝi — ĉio ĉi nun por mi estas kiel io bona, tintanta, sed preskaŭ nereala. Ekzistas du manieroj esti feliĉa: leviĝo kaj falo. La vojo al leviĝo estas malfacila kaj laciga. Ci devas duonon de la vivo fordoni al lukto kontraŭ konkurantoj, mensogadi, flatadi, ŝajnigadi sin, kombinadi kaj pacienci, kaj kiam rekompence al tio cia kapo komencos griziĝi kaj doktoroj deziros ricevadi de ci konstantan renton pro tio, ke ci estas trae malsana, jen tiam ci sentos, kian prezon ci pagis pro la alto de cia stato, kaj, certe, pro la mono. Jes, do pro kio ci tiel kripligis cin? Pro propra domo, virinoj kaj plezuroj. Ci ankoraŭ povas konsoli cin, ke kelkaj rampantaj supren stultuloj fervore ripetados cian nomon, ĝis ili alrampos por eksidi aŭ apud ci, aŭ eĉ pli alte. Tiam ili kraĉos sur cian kapon. Ĉu ci komprenas, pri kio mi parolas?

— Mi komprenas. Vi estas malsukcesulo.

— Ĉu malsukcesulo, Tiry? Jen, kiel ci turnis... Ci eraris. Mia konkludo estas alia. Jes, mi estas malsukcesulo — el la vulgara vidpunkto, — sed la afero estas ne en tio. Do kiu vojo estas pli facila al ĝuoj kaj plezuroj de la vivo? Ĉu rampi supren aŭ fali malsupren? Sciu do, ke malsupre estas la samo, kio estas supre: samaj virinoj, sama vino, samaj ludkartoj, samaj vojaĝoj. Kaj por tio necesas neniaj diablaj spasmoj. Necesas nur kompreni, ke la tiel nomataj honto, konscienco, malestimo de la homoj estas simple krudaj ĉifonfiguroj, disstarigitaj sur legomĝardenoj de ajna «alto» por timigi tiajn, kiel mi, kiuj komprenis la ludon. Ĉu ci flaris la konsciencon? Tenis en la manoj la honton? Manĝis la malestimon? Tio estas nur vortoj, Tiry, eligataj de la laringo kaj la lango. La vortoj siavice estas nur skuo de la aero. Ekzistas dolĉo en la falo, mia amiko, tiun dolĉon oni devas sperti, por ĝin kompreni. La plej profunda malsupro kaj la plej alta supro estas la finoj de unu ĉeno. Trampo, malakceptito — mi mem malakceptis ĉiujn, mi vojaĝas, posedas virinojn, ludas kartojn kaj ruleton, fumas, drinkas vinon, manĝas kaj dormas en kvar muroj. Malgraŭ tio, ke miaj virinoj estas malpuraj kaj ebriaj, la vino estas malaltpreza, la ludo estas je malgranda mono, la vojaĝoj kaj veturoj okazas sub vento, sur ferdeko aŭ sur vagona tegmento — ĉio ĉi estas la samo, kion posedas milionulo, la sama, diablo prenu, vivo, kaj, eĉ se rigardi al ĝi el la estetika vidpunkto, — ĝi, verdire, ne malhavas originalan koloron, kion pruvas inklino de multaj pentristoj, verkistoj al montro de malĉastejoj, mizeruloj, prostituitinoj. Kiaj tie estas sentoj, pasioj, deziregoj! La elĉerpiĝinta socio de decaj vizaĝaĉoj eĉ ne imagas, kiom vivaj estas tiuj sentoj, kiom ili plenas de kordoj, nekonataj al la «alto»! Aŭskultu, Tiry, paŝu al ni! Kraĉu al ciaj filantropoj! Ci ludas humiligan rolon de ligna bastoneto, kiun oni rabotas pro enuo kaj, kiam ĝi tedos, ĵetas ĝin trans la ŝultron.

La ebria voĉo de Frank sonis, kiel altrudiĝema deliro, sed li mem, delonge ne farinta tiom longajn parolojn, opiniis la prenitan de li tonon sufiĉe konvinka por efiko al Tirrey, kiu, laŭ lia opinio, neniam povus mem veni al la tiom brila revelacio. La obtuzigita de alkoholo cerbo de Frank estis en potenco de primitivaj kalkuloj.

— Ĉu indas daŭrigi? — esplore demandis li, vidante, ke Tirrey silentas. — Al mi restis fari al ci praktikan proponon, doni konsilon... Kvankam... Unuvorte, mi deziras al ci bonon.

— Parolu. Por mi estas tutegale.

— Nu, aŭskultu, kaj tiu penso dum kelkaj tagoj maturiĝu en ci. Ci povas nun nenion decidi. Futroz havas du filinojn, ambaŭ estas beletaj. Unu estas tute knabino, sed la alia estas preskaŭ plenaĝa. Ci — mi diru rekte — estas bela, interesa knabo. Se ci alruliĝus al tiu... la pli aĝa... Ĉu ci komprenas? Ĉu ci komprenas, kiaj estas perspektivoj? Se ci kun ŝi havus kaŝajn rilatojn, ŝi eltirus el la patro tiom da mono, kiom ci eĉ ne sonĝis... ĉu ci scias, kiel oni tion faras? Ĉu ci deziras, mi cin instruos?

Por ajna okazo Frank prepariĝis al tio, kio povis sekvi lian demandon. Tirrey ekstaris, etendis al la patro lian ĉapon kaj mallaŭte diris:

— Iru for kaj neniam venu al mi! Se vi ne estus mia patro, mi sufokus vin sen ajna pento. Foriraĉu, ci, maljuna kanajlo!

Frank malklare ekrigardis al la filo kaj senforte pendigis la kapon. Liaj piedoj disrampis, la mano falis de sur la tablo, la korpo, penante teniĝi rekte, estis tremeranta kaj velkanta.

— Mi tu-te eb-ri-as, — balbutis li, ŝajnigante, ke li penas ekstari. — Kvar b-bo-teloj... sen-man-ĝe... f-fu!

— Kio estas al vi?

— D-dormi, — diris Frank. — Par-donu... eb-brian.

Kredinte, ke la patro iĝis senhelpa, Tirrey enpensiĝis kaj malgaje suspiris. Forpeli la mizeran estaĵon, kiu falus trans la pordo, li ne povis. Iele li alkondukis la patron al la sofo kaj kuŝigis lin, kaj tiam Frank peze falis, kvazaŭ mortinta, kaj Tirrey devis levi al li la piedojn. Pensante, ke la patro dormos almenaŭ ĝis la vespero, Davenant ankoraŭfoje iris serĉi Galeran-on kaj ree ne renkontis lin. Reveninte, li estis renkontita de la maljunulino Huberman, kiu sciigis lin, ke Frank foriris. Ŝi aldonis:

— Ĉu vi eble ŝanĝos la ĉambron? Por vi estos ĉe mi maloportune vivi duope, kaj mi diros al vi unu tre bonan adreson.

— Kiel vi deziras, — indiferente respondis Tirrey. — Mi ne kulpas.

Li eniris en sian ĉambron kaj ekvidis la malfermitan ŝrankon; la blanka kostumo kaj la subvestoj malaperis. Ene de la ŝranko kuŝaĉis la malnova jako de Tirrey, lasita de Frank al la filo nur tial, ke li ne povis ĝin kunpreni. Ĉio cetera estis ĉirkaŭvolvita de li ĉirkaŭ la korpo, sub la bluzo. Tiamaniere la servistoj nenion rimarkis.






la korno de abundo — helena mita simbolo de prospero kaj riĉo (rim. de la tradukinto).