Ĉapitro III

Kvankam Davenant ege hastis, tamen li venis al Emma Huberman jam en la noktomezo, kaj la maljunulino malfermis la pordon al la loĝanto sen malplezuro: ŝi ricevis por la ĉambro multan monon. La maljunulino alportis al Davenant haste kuiritan ovaĵon, rapide formanĝinte kiun, li okupiĝis je pririgardado de siaj riĉaĵoj: almezuris la grizan vestokompleton; ĝi nenie premis, la veŝto ne estis malvasta ĉe la brusto. En la spegulo reflektiĝis iu eleganta, fremda, sen lipharoj. Demetinte la grizan kostumon, Davenant surmetis la blankan. «Magio!» — diris li, butonumante la perlamotajn butonojn. Demetinte ĉion de si, pendiginte la veston en la ŝrankon, li estingis la lumon kaj ekdormis tiel firme, ke matene li ne tuj rekonsciiĝis, aŭdinte frapadon al la pordo: la mastrino maltrankviliĝis, estis jam la dekunua horo, kaj ŝia kafkruĉo ekbolis jam sepan fojon.

Davenant ĝoje fajfis: ne necesas balai la plankon, sterni tablotukojn kaj forĵeti el vazo putrajn pomojn. La tempo apartenas al li. Odoris je pureco kaj varmo de maldikaj littolaĵoj. La nervoj ankoraŭ zumis, sed ne tiel abrupte, kiel tio estis hieraŭ. La okazintaĵo ricevis leĝecon de daŭra evidenteco. Trinkinte kafon kaj almanĝinte, Davenant vestis sin en la blanka kostumo. Tuj kiam li finis klopodi alfiksi la kravaton, venis la maljunulino.

Ronĝata de sciavido, dismovinte la manojn, balancinte la kapon signe de raviteco ĉe vido de tia ŝanĝo en la aspekto de la loĝanto, ŝi komencis eldemandi, kial la malriĉe vestita junulo kun simpla kofreto vokis al si tiom da zorga atento. Ŝin interesis, kio estas Galeran, kio estas Davenant, kiel li vivis ĝis la hodiaŭa tago, kaj ankaŭ kion li faros poste.

La maljunulino ŝajnis al Davenant tre malagrabla, des pli, ke ŝi demandis ne rekte, sed kvazaŭ respondante al siaj pensoj:

— Certe, ne ĉio estos tuj. Vi adaptiĝos, ripozos, kaj tiam, supozeble, estos por vi servo aŭ mi ne scias kio. Estas agrable vidi, kiel sinjoro Galeran vin amas, mi pensis — ĉu li ne estas la patro?! Mia edzo same nenion havis, sed li komencis labori, ŝpari...

Al tiuj aludoj Davenant respondis per silento, li turnis la konversacion al la ĉambro, sed la maljunulino penadis enrampi kun ungegoj kaj okulvitroj en lian koron.

Ne havante sperton elpeli trudiĝemajn homojn, Davenant toleris ŝian knarantan recitativon, ĝis, laciĝinte, ŝi foriris, kunpreminte la lipojn, kun malmola vizaĝo, kaj Davenant ekiris vagi en la urbo. Ĉe la elirejo li kunpuŝiĝis kun la edzo de la mastrino — morna maljunulo kun incitiĝema aspekto, kiu ŝovis siajn debilajn fingrojn en lian varmegan manon kaj raŭkis:

— Nu, do, jen. Ĉio estas en ordo, mi supozas?

La maljunulo kaŝiĝis trans la angulo, Davenant entreprenis komplikan vojaĝon, ŝanĝante buson al tramo, tramon al buso, veturante ĝis la fino de ĉiu linio, kaj dum kelkaj horoj ĉirkaŭveturis la urbon, kiel neniam antaŭe. Li rapidis, obeante al pelanta lin interna moviĝo. Sed baldaŭ rimarkis Davenant, ke li penas ne pensi pri la celo de tiu vagado, retenante kaŝitajn pensojn. Finfine li decidiĝis kaj ekiris laŭ la Ankra strato; kiam li atingis la domon de Futroz, liaj oreloj brulis, kaj la koro batis. Se tiel bone estis en tiu domo kun lia ĉeesto, do kiel ĉarma estas la vivo de ĝiaj loĝantoj, kiam ilin neniu vidas! Tiel li pensis. Antaŭ fremda homo, nature, la plej belan oni devas kaŝi. Tie io glitas, ekbrilas, sonoras, — ŝajnis al li, tie ploras pro rido kaj flugas inter ridetoj la misteraj estaĵoj, prilumitaj de lazura lumo. Intertempe, nenion sciante pri la plej perfekta el ĉiuj konstruaĵoj de la mondo, la preterpasantoj aĉetadas ĵurnalojn, ĵetadas cigaredstumpojn sub la fenestrojn, preter kiuj li iras, timante renkonti eĉ la guvernistinon Urania-n Talberg, ĉar sur ŝi same brilas delicaj radioj de la ruĝ-flava salono, plena de oraj katinoj kaj rozaj vizaĝoj.

Sed tiutempe Davenant tre deziris vidi almenaŭ Urania-n, almenaŭ la servistinon, sed sub la kondiĉo resti nerimarkita de ili.

Konsolinte sin per tio, ke morgaŭ li ree venos al Futroz, Davenant la restaĵon de la tago uzis por viziti la bestoĝardenon kaj por aĉeti kelkajn malnovajn librojn; al la matenmanĝo li malfruis, venis malfrue por tagmanĝi kaj estis malsata, pro kio li formanĝis supon, fiŝon kaj dolĉan pirogon sen restaĵo, formanĝis eĉ tutan panon, tiel ke la maljunulino longe rezonadis kun la najbarino pri la apetito de la loĝanto. Post la tagmanĝo Davenant ekkuŝis kun libro, legante romanon de Haggard, sed baldaŭ, laciĝinte pro la travivaĵoj, ekdormis. Kiam krepuskiĝis, venis Galeran kaj kondukis lin promeni sur la Lunan bulvardon.

Ili malrapide paŝadis sub foliaro de grandegaj arboj, konversaciante pri la vivo, kiun Galeran konis en ĉiuj ĝiaj manifestiĝoj, penante sugesti al la knabo fidon al propraj sentoj.

— Neniam timu erari, — parolis Galeran, — timu nek entuziasmon, nek elreviĝon. Elreviĝo estas pago pro io antaŭe ricevita, eble, iam neproporcia, sed estu malavara. Timu nur ĝeneraligi la elreviĝon kaj ne farbu per ĝi ĉion ceteran. Tiam ci ricevos forton por rezisti al la malbono de la vivo kaj ĝuste taksos ties bonajn flankojn.

Tiuj simplaj veraĵoj konformis al la karaktero de Davenant; specialan ĉarmon ili havis nun, prezentante kvazaŭ fidindan armilon por liaj troplenigitaj sentoj, donitan de la mano de kuraĝulo.

Revenante laŭ hele prilumita aleo, ili haltis apud la teraso de restoracio, altiritaj de impeta sceno: ĉifona ebria viro penis trarompiĝi al la tabloj, kriante, ke li deziras gajigi la vizitantojn per bonega kanto. Jam la servistoj kaptis lin, intencante elpuŝi for, kiam unu riĉa kompanio, dezirante amuziĝi, defendis la ĉifonulon, kaj, kolere retrorigardinte al la deirintaj kelneroj, la ĉifonulo, viŝinte la ŝvitan frunton per la mandorso, raŭke ekkantis:

Alvenis al prizono knabino Libelin' —
L' okuloj kun batbluoj, kaj jupo svingas sin.
«Mi vin, provoso brava, kunprenos kun profit':
Vi dormos ja hodiaŭ, karul', en mia lit'.

        Hieraŭ mi diboĉis
        Ŝilingojn du dekroĉis,
        Transdoni petas vin
        Al la numer' cent kvin!»

Grimacis la provoso kaj diras sen hezit':
«Mi estas ne kliento, sed virta Jonny Smith,
Konkubo cia fia ekiris al Gehen'
Pro ĉiuj siaj murdoj, hieraŭ en maten'.

        Do iru ci, putino,
        For de l' pordeg', kaj fino.
        Aŭ mi forpelos cin.
        Revenu do al vin'!»

«Aĥ, tiel, — tuj ŝi diris kaj kraĉis al l' vizaĝ'. —
Pendumi cin mi volus, dezirus kun sovaĝ'!
Hodiaŭ al mi venos vespere cia frat',
Kaj jam en mia lito lin trafos morta bat'...»

La vagabondo kantis kun emocio, afekte turniĝante, kiam li montris la prostituitinon, kaj elstarigante la bruston, severe kuntirante la brovojn, kiam al Libelino respondis la necedema provoso. Parto de la aŭskultantoj ekridegis, aliaj indigniĝis, sed la artisto tamen ricevis bakŝiŝon. Oni ne plu permesis al li kanti. Li foriris, ŝanceliĝante kaj pririgardante la monerojn sur la tremanta manplato. Poste la vagabondo rapide preteris Davenant-on, kriinte al la forŝanceliĝinta junulo: «Gardu cin, suĉinfano, alie mi cin faligos!» — kaj malaperis en aleoj. Davenant rimarkis liajn implikitajn harojn. La peza, malica vizaĝo de tiu homo ĵetiĝis antaŭ li por unu momento kaj kaŝiĝis en la ombro de la nokto.

Tiaspecajn kantojn Davenant aŭdis plurfoje, kiam li tiradis la ĉareton kun varmegaj manĝaĵoj ĉe randoj de la haveno, kaj tial li indiferente aŭskultis ĝin. Tiutempe Galeran haltis; elpreninte notlibreton, li enskribis en ĝin kelkajn esprimojn de tiu specimeno de la prizona poezio.

— Mi kompilas kolekton de strataj kantoj, — diris Galeran, — kaj esperas vendi mian verkon al iu eldonejo. Ci, verŝajne, ofte penadis kompreni, per kio mi vivas. Mi kompiladas kolektojn de plej diversaj specoj: de anekdotoj ĝis «ludoj kaj amuzoj». Mi vivus pli bone, se min ne regus la pasio de hazardludo. Mi ne povas ne ludi.

— Do, ĉu al vi ne fortunas?

— Ci estas penetrema.

— Do vi penu gajni.

— Jen konsilo de saĝulo! — ekridis Galeran. — Forlasu min kaj iru dormi. Dormi estas bone.

— Jen kio, — pensinte iom, diris Davenant, — jam en la unua fojo, kiam vi iros ludi, prenu, mi petas, tiun ĉi oran moneron kaj aligu ĝin al la sorto de viaj vetoj. Estu kio estos!

— Konsentite! — akceptis Galeran. — Mi neniam rifuzas ludi al fremda feliĉo. Venu morgaŭ en «Abomenon». Mi estos tie de la unua horo ĝis la tria.

— Jes, mi ĉiam deziras esti kun vi, — diris Davenant. — Mi estos tie, ni ion elpensos.

Kun tio ili disiris. Pasis ankoraŭ unu nokto, kaj komenciĝis tago, dirinta per radio en la okulojn:

— Hodiaŭ, hodiaŭ — tien!