Aleksandro Grin

Ŝipoj en Liss

El la rusa tradukis Jurij Finkel
Publikigita: 20-nov-2012
Lastaj ŝanĝoj: 22-nov-2012


I

Ekzistas homoj, similaj al eksmoda tabakujo. Preninte en la manojn tian aĵon, ni rigardas al ĝi kun fruktodona medito. Ĝi estas tuta generacio, kaj ni estas fremdaj al ĝi. La tabakujon oni metas inter aliaj konformaj bagateloj kaj montras al gastoj, sed malofte okazas, ke ĝia posedanto uzas ĝin kiel ĉiutagan objekton. Kial? Ĉu la jarcentoj haltigas lin? Aŭ la formoj de alia tempo, tiel trompe similaj — geometrie — kun la formoj novaj, tiom malsamas esence, ke vidi ilin konstante, konstante tuŝadi ilin — signifas vivi per la pasinteco? Eble, eta penso pri komplika malkonformo? Estas malfacile diri. Sed — komencis ni — ekzistas homoj, similaj al antikva ĉiutaga objekto, kaj tiuj homoj, en sia anima esenco, estas same fremdaj al la ĉirkaŭanta ilin vivmaniero, kiel la supre indikita tabakujo al marodisto en gastejo «Lisbono». Unufoje por ĉiam, ĉu en la infaneco aŭ en unu el tiuj vivaj turnoj, kiam, formiĝante, la karaktero kvazaŭ similas al likvaĵo, saturita per minerala solvaĵo: facile perturbu ĝin — kaj ĝi tuta senrevene rigidiĝis en fulme aperintaj kristaloj... ĉu en unu el tiaj vivturnoj, pro hazarda impreso aŭ io alia, la animo metiĝas en neŝanceleblan formon. Ties postuloj estas naivaj kaj poeziaj: tuteco, finiteco, ĉarmo de la kutima, kie tiel serene kaj oportune loĝas revoj, liberaj de ĉikanoj de la momento. Tia homo preferos ĉevalojn — al vagono; kandelon — al elektra piro; lanugan harligon de junulino — al ŝia komplika frizaĵo, odoranta brule kaj muske; rozon — al krizantemo; mallertan velŝipon kun alta maso da blankaj veloj, rememorigantan vizaĝon kun peza makzelo kaj klara frunto super bluaj okuloj, preferos li al ludile bela vaporŝipo. Lia interna vivo estas pro neceso fermita, kaj la ekstera konsistas en reciproka repuŝado.

II

Kiel ekzistas tiaj homoj, same ekzistas familioj, domoj kaj eĉ urboj kaj havenoj, similaj al la supre donita ekzemplo — al homo kun ties viva agordo.

Ne ekzistas pli konfuza kaj mirakla havenurbo, ol Liss, krom, kompreneble, Zurbagano. La internacia, diverslingva urbo certe rememorigas vagabondon, kiu decidis, finfine, mergiĝi en densejon de fiksa loĝado. La domoj estas sidigitaj kiel ajn inter neklaraj aludoj al stratoj, sed stratoj, en la rekta senco de la vorto, ne povis esti en Liss jam tial, ke la urbo aperis sur ŝirpecoj de rokoj kaj montetoj, kunigitaj per ŝtuparoj, pontoj kaj spiralaj mallarĝaj padetoj. Ĉio ĉi estas ŝtopita per kontinua tropika verdaĵo, en kies ventumilforma ombro brilas infanaj, flamaj okuloj de virinoj. Flava ŝtono, blua ombro, pitoreskaj fendoj de malnovaj muroj; ie sur tuberforma korto — grandega boato, riparata de nudpieda, fumanta pipon homevitulo; fora kantado kaj ĝia eĥo en ravino; bazaro sur pilieroj, sub markezoj kaj grandegaj ombreloj; brilo de armiloj, hela robo, aromo de floroj kaj verdaĵo, naskanta obtuzan sopiron, kiel en sonĝo — pri enamiĝo kaj rendevuoj; la haveno — malpura, kiel juna fumtubisto; rulaĵoj de veloj, ilia dormo kaj flugilhava mateno, verda akvo, rokoj, foro de la oceano; nokte — magnetisma incendio de steloj, boatoj kun ridantaj voĉoj — jen Liss. Ĉi tie estas du gastejoj: la «Dornkusena» kaj «For malfeliĉon». Maristoj, nature, pli dense ŝtopadis tiun, kiu estis pli proksima; kiu komence estis pli proksima — estas malfacile diri; sed tiuj respektindaj institucioj, konkurencante, komencis saltadi al la haveno — en la rekta senco de tiu vorto. Ili transloĝiĝadis, luadis novajn ejojn kaj eĉ konstruadis ilin. Venkis «For malfeliĉon». Ĝi uzis lertan artifikon, pro kio la «Dorna kuseno» haltis senmove inter perditaj ravinoj, kaj la jubilanta «For malfeliĉon» post dekjara lukto ekregis apud la haveno mem, pereiginte tri lokajn tavernojn.

La loĝantaro de Liss konsistas el aventuristoj, kontrabandistoj kaj maristoj; la virinoj dividiĝas al anĝeloj kaj megeroj, la anĝeloj, kompreneble, estas junaj, brulige belaj kaj teneraj, kaj la megeroj estas maljunaj; sed ankaŭ megeroj, ne forgesu tion, iam estas utilaj por la vivo. Ekzemplo: feliĉa geedziĝo, dum kiu megero, antaŭe plektinta inferajn intrigojn, pentas kaj komencas pli bonan vivon.

Ni ne analizos la kaŭzojn, pro kiuj Liss estis kaj estas vizitata nur de velaj ŝipoj. Tiuj kaŭzoj havas geografian kaj hidrografian naturon; ĉio ĝenerale faris al ni en tiu urbo ĝuste tiun impreson de sendependeco kaj poezia ritmo, kiun ni penis montri en la ekzemplo de homo kun tutecaj kaj klaraj postuloj.

III

En tiu momento, kiam komenciĝis nia rakonto, ĉe tablo de la gastejo «For malfeliĉon», en la supera etaĝo, antaŭ la fenestro, el kiu pitoreske videblis la haveno de Liss, sidis kvar homoj. Tio estis: ŝipestro Duke, tre korpulenta kaj impetema persono; ŝipestro Roberto Estamp; ŝipestro Renior kaj ŝipestro, pli konata sub kromnomo «Mi cin konas»: pro ĝuste tiu frazo, per kiu li salutadis ĉiun, eĉ nekonatan homon, se tiu homo montris intencon ekdiboĉi. Lia nomo, tamen, estis Ĉinĉar.

Tia brila, eĉ aristokrata kompanio, memkompreneble, ne povis sidi ĉe malplena tablo. Ĉi tie staris solenaj boteloj, elprenataj de la mastro de la gastejo en specialaj okazoj, ĝuste similaj al la nuna, kiam ŝipestroj — ĝenerale homoj, ne tro ŝatantaj unu la alian pro kaŭzoj de profesia pozado, — ial kunvenadis por drinki.

Estamp estis nejuna, tre pala, grizokula, rufbrova, neparolema homo; Renior, kun longaj nigraj haroj kaj globaj okuloj, similis alivestitan monaĥon; Ĉinĉar, unuokula, lerta maljunulo kun nigraj dentoj kaj malgaja blua okulo, distingiĝis per mokemo.

La taverno estis plena; tie oni bruis, ĉi tie — kantis; de tempo al tempo iu gaja ĝis senkonscieco homo direktadis sin al la elirejo, renversante seĝojn sur sia vojo; bruadis vazaro, kaj en tiu bruo dufoje kaptis Duke la nomon «Bitt-Boj». Iu, verŝajne, estis rememoranta la bravan homon. Tiu nomo estis menciita ĝustatempe: la konversacio estis pri malfacila situacio.

— Jen, kun Bitt-Boj, — ekkriis Duke, — mi ne timus eĉ tutan eskadron! Sed li forestas. Fraĉjoj-ŝipestroj, ja mi estas kargita per, terure diri, eksplodaj aĉaĵoj. Tio estas ne mi, sed «Marianna», «Marianna», tamen, estas mi, kaj mi estas «Marianna», tial mi estas kargita. Ironio de la sorto: mi — kun mitrajloj kaj pulvo! Vidas Dio, fraĉjoj-ŝipestroj, — daŭrigis Duke per morne vigla voĉo, — post tia feroca regalo, kiun oni donis al mi en la intendantejo, mi konsentus frajti eĉ Selters-an kaj sodan akvon!

— La kaperisto ree aperis antaŭhieraŭ, — enmetis Estamp.

— Mi ne komprenas, kion li serĉas en tiuj akvoj, — diris Ĉinĉar, — tamen mi timas levi la ankron.

— Do per kio vi malsanas nun? — demandis Renior.

— Veraj bagateloj, ŝipestro. Mi veturigas ladaĵojn kaj parfumojn. Sed al mi estas promesita premio!

Ĉinĉar mensogis, tamen. «Malsanis» li ne per ladoj, sed per poliso, serĉante oportunan lokon kaj tempon, por dronigi sian «Ermiton» kontraŭ granda monsumo. Tiaj abomenaj artifikoj estas ne maloftaj, kvankam ili postulas grandan singardemon. La kaperisto same maltrankviligis Ĉinĉar-on — li ricevis sciigojn, ke lia asekura societo staras antaŭ kraŝo kaj necesas hasti.

— Mi scias, kion serĉas la rabisto! — deklaris Duke. — Ĉu vi vidis brigskunon, kiu faligis la ankron ĉe la elirejo mem? «Felicita». Oni diras, ke ĝi estas kargita per oro.

— La ŝipo estas ne konata al mi, — diris Renior. — Mi vidis ĝin, certe. Kiu estas ĝia ŝipestro?

Neniu sciis tion. Neniu eĉ vidis lin. Li ne faris eĉ unu viziton kaj ne venis en la gastejon. Nur unufoje tri matrosoj de «Felicita», persekutataj per sciavidaj rigardoj, ceremoniaj, grandaĝaj homoj, alveturis el la ŝipo al Liss, aĉetis tabakon kaj ne plu aperadis.

— Iu flavbekulo, — grumblis Estamp. — Profano! Sidu, sidu, profano, en la kajuto, — subite ardiĝis li, turnante sin al la fenestro, — eble, lipharoj elkreskos!

La ŝipestroj ekridegis. Kiam la rido ĉesis, Renior diris:

— Kiel ajn juĝu, sed ni estas ŝlositaj. Mi kun plezuro fordonus mian kargon (por kio mi, propre, bezonas fremdajn citronojn?). Sed fordoni «Prezidenton»...

— Aŭ «Marianna-n», — interrompis Duke. — Kio, se ĝi eksplodos? — Li eĉ paliĝis kaj eldrinkis duoblan porcion. — Ne diru al mi pri terura kaj fatala, Renior!

— Vi tedis min kun via «Marianna», — kriis Renior, — ĝis tia grado, ke mi dezirus eĉ eksplodon!

— Kaj via «Prezidento» dronu!

— Kio-o?

— Ŝipestroj, ne kverelu, — diris Estamp.

— Mi cin konas! — kriis Ĉinĉar al iu tre mirinta vizitanto. — Venu ĉi tien, regalu la oldulaĉon!

Sed la vizitanto turnis al li la dorson. La ŝipestroj enprofundiĝis en pripensadon. Ĉiu havis kaŭzojn deziri forlasi Liss-on kiel eble plej baldaŭ. Duke-on atendis malproksima fortreso. Ĉinĉar hastis ludi la friponan komedion. Renior soifis renkontiĝon kun la familio post dujara diseco, kaj Estamp timis, ke fuĝos tuta lia ŝipanaro, homoj, kolektitaj hazarde. Du jam fuĝis, fanfaronante nun en la «Dorna kuseno» pri neaŭditaj novgvineaj aventuroj.

Tiu ŝipoj: «Marianna», «Prezidento», «Ermito» de Ĉinĉar kaj «Aramea» de Estamp saviĝis en Liss de persekuto de malamikaj kaperistoj. La unua enflugis rapidira «Marianna», en la sekva tago alrampis «Ermito», kaj post du diurnoj ĵetis, anhelante, la ankrojn «Aramea» kaj «Prezidento». Entute kun la mistera «Felicita» en Liss staris kvin ŝipoj, ne kalkulante barĝojn kaj etajn ĉebordajn ŝipojn.

— Do mi diras, ke mi deziras Bitt-Boj-on, — ekparolis ebriiĝinta Duke. — Mi al vi rakontos pri li unu aferon. Vi ĉiuj konas, certe, ŝlemilon Beppon Malastinon. Do, Malastino sidas en Zurbagano, drinkas «Ho Dio»-on kaj tenas sur la genuoj Bubineton. Eniras Bitt-Boj: «Malastino, levu la ankron, mi trairigos la ŝipon tra Kasset. Ci estos en Aĥuan-Skap antaŭ ĉiuj en tiu ĉi sezono». Kion vi pensas, ŝipestroj? Mi iradis tra Kasset kun plena ŝarĝo, kaj estis rekta profito al la stultulo Malastino blinde obei Bitt-Boj-on. Sed Beppo pensis dum du tagoj: «Aĥ, ŝtorma zono... Aĥ, blabla, la buoj deŝiriĝis...» Sed la esenco ja, fraĉjoj, estas ne en la buoj. Ali — la turko, eksa ferdekestro de Beppo — faris en lia brigo truon kaj glufermis per gudro, ĝuste kontraŭ la postmasto. Ondo rapide malfermus la truon. Finfine Beppo en sveno tranavigis kun Bitt-Boj la inferan markolon; malfruis, kompreneble, kaj la mono de Aĥuan-Skap ekamis aliajn pli, ol la makaroniulon, sed... kia do estas la fortuno de Bitt-Boj?! En Kasset ili estis ĵetataj al rifoj... Kelkaj bareloj kun mielo, starante apud la turka truo, ekfermentis, verŝajne, jam en Zurbagano. Tiuj bareletoj krevis, kaj ĉirkaŭ kvar tunoj da mielo fermis la truon per tia plastro, ke la ŝelo eĉ ne rompiĝis. Beppo timrigidiĝis jam en Aĥuan-Skap, ĉe malkargado. Aŭskultu, Ĉinĉar, verŝu al mi iomete el tiu botelo!

— Bitt-Boj... mi persvadus lin veni al mi, — rimarkis Estamp. — Cin, Duke, tutegale iam oni pendumos pro la pulvo, sed mi havas infanojn.

— Mi al vi rakontos pri Bitt-Boj, — komencis Ĉinĉar. — Tiu afero...

Terura, gaja voĉbruo interrompis la maljunan friponon.

Ĉiuj turnis sin al la pordo, multaj eksvingis la ĉapojn, kelkaj ĵetiĝis renkonten al la enirinto. Ĥora muĝo vente impetis tra la vasta halo, kaj apartaj elkrioj, dispuŝante la admiran bruon, elflugis per hela ŝriko:

— Bitt-Boj! Bitt-Boj! Bitt-Boj, alportanta fortunon!

IV

Tiu, kiun oni salutis per tia signifa kaj ĉarma nomo, forte ruĝiĝinte, haltis ĉe la enirejo, ekridis, riverencis kaj ekiris al la tablo de la ŝipestroj. Tio estis svelta homo, aĝa ne pli ol tridek jarojn, de negranda alto, kun agrabla malfermita vizaĝo, esprimanta forton kaj afablon. En liaj okuloj estis trankvila viglo, la trajtoj de la vizaĝo, la staturo kaj ĉiuj moviĝoj distingiĝis per digno, kiu estis plie reflekto de interna trankvilo, ol kutima peno de la karaktero. Treege klare, sed nelaŭte sonis lia meditema voĉo. Sur Bitt-Boj estis pilota kaskedo, bruna ĵerzo, helblua zono kaj dikaj ŝuoj, sur la brako pendis pluvmantelo.

Bitt-Boj premis dekojn, centojn da manoj... Lia rigardo, ridetante, libere moviĝis en rondo de amikaj rikanoj; ŝraŭbformaj fumoj de pipoj, blanka brilo de dentoj sur kafkoloraj vizaĝoj kaj bunta nebulo de okuloj ĉirkaŭadis lin dum kelkaj minutoj per viviga nubo de kora renkonto; finfine li liberiĝis kaj trafis en brakumon de Duke. Gajiĝis eĉ la malgaja okulo de Ĉinĉar, gajiĝis lia mokema makzelo; mildiĝis la solide bova Renior, kaj la severa, memama Estamp ridetis je groŝo, sed infanece: Bitt-Boj estis ĉies favorato.

— Ci, tamburisto de fortuno! — diris Duke. — Vosto de amerika virkapro! Ĉu ci ne estis nova Jonaso en la ventro de balenaĉo? Kie ci forestis? Kion ci scias? Elektu: la tuta ebria floto ĉeestas. Sed ni enkaptiĝis, kiel kojno en la kapaĉo de stultulo. Savu «Marianna-n».

— Ĉu pri la kaperisto? — demandis Bitt-Boj. — Mi ĝin vidis. Mallonga rakonto, fraĉjoj, pli bonas, ol longaj pridemandoj. Jen al vi la historio: hieraŭ prenis mi en Zurbagano jolon kaj eknavigis al Liss; la nokto estis malhela. Pri kaperistoj mi aŭdis antaŭe, tial, trairante laŭlonge de la bordo trans ŝtonoj, kie la rokojn prikreskis musko, mi estis sub defendo de ilia koloro. Dufoje preteris min la reflektilo de la malamika krozŝipo, en la tria fojo io elinterne puŝis min mallevi la velon. Ĝustatempe... alie la jolo kaj mi prilumiĝus, kiel muŝoj sur pladeto. Tie estas ŝtonoj, ombroj, musko, fendoj, min oni ne distingis de malpleno, sed se mi ne mallevus mian velon... do, Bitt-Boj sidas ĉi tie bonorde. Renior, ĉu vi memoras la firmaon «Heaven kaj Kº»? Ĝi vendas malvastajn ŝuon kun elstarantaj najloj; mi hieraŭ aĉetis paron kaj nun miaj kalkanoj estas en sango.

— Jes, Bitt-Boj, — diris Renior, — tamen vi estas kuraĝa homo. Bitt-Boj, konduku mian «Prezidenton»; se vi havus edzinon...

— Ne, «Ermiton», — deklaris Ĉinĉar. — Ja mi cin konas, Bitt-Boj. Mi nun estas riĉa, Bitt-Boj.

— Kial do ne «Aramea-n»? — demandis la severa Estamp. — Mi batalos kontraŭ tranĉilo por la rajto de eliro. Kun Bitt-Boj tio estas garantiita afero.

La juna piloto, prepariĝinta rakonti ankoraŭ ion, iĝis subite malgaje serioza. Apoginte per sia malgranda mano la mentonon, li ĵetis rigardon al la ŝipestroj, kviete ridetis per la okuloj kaj, kiel ĉiam indulgante aliulan humoron, ekregis sin. Li drinkis, ĵetis supren la malplenan glason, kaptis ĝin, ekfumis kaj diris:

— Mi dankas vin, dankas pro la bonaj vortoj, pro via kredo al mia fortuno... Mi ne serĉas ĝin. Mi nenion diros al vi nun, tio estas — nenion certan. Por tio estas unu cirkonstanco.

— Kvankam mi jam elspezis la tutan monon, perlaboritan printempe, sed tamen... Kaj kiel mi elektu inter vi? Ĉu Duke-on? Ho, tenera oldulo! Nur miopuloj ne vidas ciajn sekretajn larmojn pri la vasto kaj cian deziron diri al ĉiuj: jen al vi! Ci akordas kun la maro, oldulo, same kiel mi, Duke-on mi amas. Kaj vi, Estamp? Kiu kaŝis min en Bombajo disde stultaj sipajoj, kiam mi savis la perlon de la raĝo? Mi amas Estamp-on, li havas varman angulon en la koro. Renior loĝis ĉe mi dum du monatoj, kaj lia edzino nutradis min dum duonjaro, kiam mi rompis la kruron. Kaj ci — «Mi cin konas», Ĉinĉar, nekorektebla pekulo — kiel ploris ci en la preĝejo pri renkontiĝo kun unu maljunulino?.. Dudek jaroj disigis vin kaj hazarda sango. Drinkis mi — kaj babilas, ŝipestroj: ĉiujn vin mi amas. La kaperisto, certe, ne ŝercos, tamen — kia povas esti elekto? Eĉ imagi tion ne eblas.

— Loto, — diris Estamp.

— Loto! Loto! — ekkriis la tablo. Bitt-Boj ĉirkaŭrigardis. Jam delonge homoj, alsidiĝintaj el anguloj, estis observantaj la fluon de la konversacio; multaj kubutoj kuŝis sur la tablo, kaj ĉe la proksimaj tabloj staris aliaj homoj kaj aŭskultis. Poste la rigardo de Bitt-Boj transiris al la fenestro, trans kiu kviete brilis la haveno. Fumante per vaporoj, vespero estis ekkuŝanta sur la akvon. Rigarde demandinte pri io, komprenebla nur al li sola, la misteran «Felicita-n», Bitt-Boj diris:

— Befigura estas tiu brigskuno, Estamp. Kiu ĝin komandas?

— Profano kaj nesciulo. Tamen ankoraŭ neniu vidis lin.

— Kaj ĝia kargo?

— Oro, oro, oro, — balbutis Ĉinĉar, — dolĉa oro...

Kaj de flanke iuj konfirmis same:

— Tiel oni diras.

— Devis pasi ĉi tie unu ŝipo kun oro. Probable, tio estas ĝi.

— Sur ĝi estas akurata vaĉado.

— Ili neniun akceptas sur la ŝipon.

— Sur ĝi estas silento...

— Ŝipestroj! — ekparolis Bitt-Boj. — Mi hontas pri mia stranga famo, kaj esperoj al mi, je Dio, konfuzas mian koron. Aŭskultu: ĵetu kondiĉan loton. Ne volvu paperojn tube. En la viva afero io viva ekrigardu al ni. Al kiu fortunos, kun tiu mi veturos, se ne ŝanĝiĝos unu cirkonstanco.

— Diru al ili, Bitt-Boj, la veran veron! — vekiĝis iu en angulo.

Bitt-Boj ekridis. Li dezirus esti nun jam malproksime de Liss. Bruo, ŝercoj distris lin. Li ĝuste tial elpensis la «loton», por, gajninte tempon, preni kiel eble plej multe da eksteraj, vantaj influoj, distroj, maristaj babiloj kaj aferoj. Tamen, li nepre plenumus la promeson, se «ŝanĝiĝus unu cirkonstanco». Tiu cirkonstanco, tamen, nun, dum li rigardis al «Felicita», estis ankoraŭ tro malklara por li mem, kaj, menciinte pri ĝi, li gvidis sin nur per sia mirinda instinkto. Tiel, impresema homo, atendante amikon, legas aŭ laboras kaj subite, ekstarinte, rekte iras al la pordo, por ĝin malfermi: venas la amiko, sed la malferminto jam forpuŝis la distritecon kaj miras pri ĝusteco de sia moviĝo.

— Estu damnita cia cirkonstanco! — diris Duke. — Do, ni lotu! Sed ci ne findiris ion, Bitt-Boj!

— Jes. Venas vespero, — daŭrigis Bitt-Boj, — nemulte restas atendi al tiu, kiu gajnos min, mizeran piloton. Kiun la loto montros, al tiu mi noktomeze sendos knabon kun sciigo sur la ŝipon. La afero estas en tio, ke mi, povas esti, eĉ rifuzos rekte. Sed tutegale, dume lotu.

Ĉiuj turnis sin al la fenestro, en kies bunta foro Bitt-Boj, streĉite rigardante tien, evidente, serĉis ian naturan signon, indikon, hazardan aŭguron. Bone, klare, kiel sur mano, videblis ĉiuj ŝipoj: svelta «Marianna», longa «Prezidento» kun alta busprito; «Ermito» kun figuro de monaĥo sur la pruo, buldogsimila kaj morna; malpeza, alta «Aramea» kaj tiu noble belfigura «Felicita» kun fortika, proporcia korpo, kun pureco de jaĥto, plilongigita poŭpo kaj juta rigilaro, tiu «Felicita», pri kiu oni disputis en la drinkejo — ĉu sur ĝi estas oro.

Kiel malgajas someraj vesperoj! Ilia glata duonombro vagas, brakuminte la lacan sunon, sur la kvietiĝinta tero; ilia eĥo estas longa kaj malrapide malgaja; ilia foro estas en sensona sopiro de estingiĝo. Por rigardo — ĉio ankoraŭ viglas ĉirkaŭe, plenas de vivo kaj agado, sed la elegia ritmo jam regas super la malgaja koro. Kiun ĝi domaĝas? Ĉu sin mem? Ĉu sonas antaŭe neaŭdebla ĝemo de la tero? Ĉu tumultas en tiu antaŭvida horo ĉirkaŭ ni la mortintoj? Ĉu rememoroj, senkonscie streĉiĝante en la soleca animo, serĉas espriman kanton... sed estas domaĝe, domaĝe pri iu, kiel pri perdito en dezerto. Kaj multaj minutoj de decidoj trafas al la malkvieta rondo de tiuj vesperoj.

— Jen, — diris Bitt-Boj, — flugas kormorano; baldaŭ ĝi eksidos sur la akvon. Ni vidu, al kiu ŝipo pli proksime eksidos la birdo. Ĉu estas bone tiel, ŝipestroj? Do, — daŭrigis li, ricevinte konsentan aprobon, — do, ni ĝuste tiel decidos. Al kiu ĝi sidos pli proksime, tiun mi kondukos en tiu ĉi nokto, se... kiel estis dirite. Nu, nu, dikflugilulo!

Tiam niaj kvar ŝipestroj interŝanĝis rigardojn, sur kies krucpunkto ne povus sidi sen iĝi trabruligita eĉ la diablo mem, la papo de fajro kaj turmentoj. Necesis koni superstiĉemon de maristoj, por kompreni ilin en tiu minuto. Tiutempe la ne scianta pri tio kormorano, ĉirkaŭskribinte inter ŝipoj kelkajn pezajn «okojn», eksidis ĝuste inter «Prezidento» kaj «Marianna», tiel precize sur la mezon de tiu distanco, ke Bitt-Boj kaj ĉiuj subridis!

— La dia birdo trenas ambaŭ ŝipojn, — diris Duke. — Do, kio. Ni kune plektu matojn, amiko Renior, ĉu tiele?

— Atendu! — ekkriis Ĉinĉar. — La kormorano ja naĝas! Kiel ĝi nun naĝos, jen bona demando!

— Bone; al kiu ĝi naĝos, — konsentis Estamp.

Duke fermis la vizaĝon per la mano, kvazaŭ ekdormetis; tamen tra la fingroj li atente malamis la kormoranon. Antaŭ aliaj ŝipoj, pli proksime al «Felicita», staris «Aramea». En tiu direkto, tenante sin pli proksime al la brigskuno, ekiris, plonĝante, la kormorano; Estamp rektiĝis, memame briliginte la okulojn.

— Jen! — mallonge determinis li. — Ĉu ĉiuj vidis?

— Jes, jes, Estamp, ĉiuj!

— Mi foriras, — diris Bitt-Boj, — dume adiaŭ; oni min atendas. Fraĉjoj-ŝipestroj! La kormorano estas stulta birdo, sed mi ĵuras, se mi povus disŝiriĝi je kvar, mi farus tion. Do, adiaŭ! Estamp, al vi, sekve, estos de mi sciigo. Ni navigos kune aŭ... disiĝos, fraĉjoj, por «neniam».

La lastajn vortojn li eldiris duonvoĉe — oni malklare ilin aŭdis kaj malklare komprenis. La tri ŝipestroj morne mergiĝis en sian ĉagrenon. Estamp kliniĝis por levi la pipon, kaj neniu, tiamaniere, kaptis la momenton de la adiaŭo. Ekstarinte, Bitt-Boj svingis la ĉapon kaj rapide ekiris al la elirejo.

— Bitt-Boj! — oni kriis post li. La piloto ne retroturniĝis kaj haste dekuris laŭ la ŝtuparo.

V

Nun venis tempo, por ke ni klarigu, kial tiu homo ludis rolon de viva talismano por homoj, kies profesio estis organizita, se tiel diri, risko.

Spite al mensoj logikaj kaj avaraj pri la vivo, al mensoj, elmetintaj sian mallongan grizan flageton super la majesta grandaĵo de la mondo, plena de nesolvitaj enigmoj, en humila kaj ridinda espero, ke al tiu flageto direktos siajn paŝojn ĉiuj irantoj kaj admirantoj, — spite al tio, diras ni, renkontiĝas estaĵoj, kvazaŭ metintaj taskon igi aliajn retrorigardadi al susurado kaj mistera flustrado de la neesplorita. Ekzistas homoj, moviĝantaj en nigra ringo de pereigaj koincidoj. Ilia ĉeesto estas malgaja; iliaj paroloj sonas per malbonaj antaŭsentoj; ilia proksimeco altiras malfeliĉojn. Sed ekzistas tiaj esprimoj, kutimaj inter ni, tamen priskribantaj alian, helan ordon de animoj. «Facila homo», «facila mano» — aŭdas ni. Tamen ni ne faru hastajn konkludojn kaj ne rezonu pri fidindeco de niaj propraj divenoj. La fakto estas, ke en kompanio de facilaj homoj estas pli simpla kaj pli klara la humoro; ke ili mirinde turnas iron de niaj personaj eventoj per ia bagatela rimarko, gesto aŭ aludo, ke ilia iniciato en nia afero vere trenas la fortunon je la haroj. Iam tiuj homoj estas distritaj kaj senzorgaj, sed pli ofte ili estas vigle seriozaj. Estas unu ĝusta ilia signo: simpla rido — rido, ĉar estas ridinde, kaj pro nenio krome; rido, ne esprimanta rilaton al la ĉeestantoj.

Tia homo, en neklarigebla kaj senerara forto, estis piloto Bitt-Boj. Ĉio, kion li entreprenadis por aliuloj, finiĝadis nepre bonorde, kiel ajn estu malfacilaj la cirkonstancoj, iam eĉ kun neatendita premio. Ne ekzistis ŝipo, kiu pereus en tiu vojaĝo, en kiu li elirigis ĝin el haveno. La okazo kun Beppo, rakontita de Duke, ne estas elpensaĵo. Neniam ŝipon, protektatan de lia persona laboro, trafis epidemioj, atakoj kaj aliaj danĝeroj; neniu sur ĝi falis en la akvon, nek faris krimon. Li bonege esploris Zurbaganon, Liss-on kaj Kasset-on kaj la tutan bordon de la duoninsulo, sed li ne perdiĝadis ankaŭ en negravaj ŝaneloj. Okazadis al li konduki ŝipojn en danĝeraj lokoj de foraj landoj, kie li estis nur hazarde, kaj la rudro ĉiam prenadis sub lia mano ĝustan direkton, kvazaŭ Bitt-Boj per la propraj okuloj vidus la tutan fundon. Al li oni fidis blinde, kaj li blinde kredis al si. Ni nomu tion akra instinkto — ĉu ne estas tutegale... «Bitt-Boj, alportanta fortunon» — sub tiu nomo oni konis lin ĉie, kie li estadis kaj laboradis.

Bitt-Boj pasis vicon de ravinoj, ĉirkaŭirinte la gastejon de «Dorna kuseno», kaj eliris laŭ la pado, sinuanta inter potencaj ĝardenoj, al mallonga ŝtonriĉa strato. Dum la tuta tempo li iris kun mallevita kapo, en profunda medito, fojfoje subite paliĝante sub batoj de la pensoj. Apud negranda domo kun fenestroj, elirantaj al la korto, sub ombron de arboj, li haltis, suspiris, rektiĝis kaj trairis trans la malaltan ŝtonan barilon.

Lin oni, ŝajne, atendis. Tuj kiam li penetris en la ĝardenon, bruiginte la herbon, kaj komencis aliri al la fenestroj, fiksrigardante en ilian ombran profundon, kie glitis lumo, ĉe unu el la fenestroj, ŝancelinte per la ŝultro deĵetitan kurtenon, aperis junulino. La konata figuro de la vizitanto ne perfidis ŝian atendon. Ŝi ĵetiĝis kuri al la pordo, sed, malpacience komparinte la du distancojn, revenis al la fenestro kaj elsaltis tra ĝi, ekkurinte renkonten al Bitt-Boj. Ŝi aĝis dek ok jarojn, du malhelaj harligoj sub lil-flava kaptuko estis falantaj laŭlonge de la svelta kolo kaj de la preskaŭ tuta korpo, tiom svelta, ke ĝi en moviĝoj kaj turniĝoj ŝajnis malkvieta radio. Ŝia malregula duoninfana vizaĝo kun sinĝeneme fieraj okuloj estis ĉarma per spirito de ekfloranta virina vivo.

— Reĝi, Reĝino de Okulharoj! — diris inter kisoj Bitt-Boj. — Se ci min ne sufokos, mi havos per kio rememori tiun ĉi nian vesperon.

— Nian, nian, kara mia, sendivide mia! — diris la junulino. — Ĉi-nokte mi ne kuŝiĝis, mi pensis post cia letero, ke minuton post la letero venos ankaŭ ci.

— Junulino devas multe dormi kaj manĝi, — distrite kontraŭdiris Bitt-Boj. Sed tuj forskuis la pezan prematecon. — Ĉu ambaŭ okulojn mi kisis?

— Ci eĉ unu ne kisis, avarulo!

— Ne, ŝajne, mi kisis la maldekstran... La dekstra okulo, do, estas ofendita. Donu al mi tiun okuleton... — Kaj li ricevis ĝin kune kun ĝia brilo.

Sed la esenco de tiaj konversacioj estas ne en niaj malriĉaj vortoj, kaj ni bone scias tion. Provu subaŭskulti tian konversacion — vi malgajos, envios kaj domaĝos: vi vidos, kiel baraktas du animoj, penante per sonoj transdoni unu al la alia sian aromon. Reĝi kaj Bitt-Boj, tamen, ĝissate daŭrigis tiun konversacion. Nun ili sidis sur negranda ĝardena sofo. Malheliĝis.

Venis, kiel tio ofte okazas, silento: pleneco de animoj kaj signalo al decidoj, se ili estas insistaj. Bitt-Boj sentis, ke estas oportuna momento por ekparoli, ne prokrastante, pri la ĉefa afero.

La junulino senkonscie helpis al li.

— Aranĝu do nian geedziĝon, Bitt-Boj. Mi deziras etulon.

Bitt-Boj laŭte ekridis. La konscio de la stato detranĉis kaj venenis tiun ridon per mallonga suspiro.

— Jen kio, — diris li per ŝanĝiĝinta voĉo, — ci, Reĝi, ne interrompu min. — Li eksentis, kiel ekbrulis en ŝi maltrankvilo, kaj ekhastis. — Mi demandadis kaj iradis ĉie... ne estas duboj... Mi al ci ne povas esti edzo, kara. Ho, ne ploru tuj! Atendu, elaŭskultu! Ja ni estos amikoj, Reĝi... ci, stulta, estas la plej bona! Kiel do mi povas fari cin malfeliĉa? Mi diros pli: ja mi venis nur por adiaŭi! Mi amas cin tiel, ke eĉ la koro povus krevi... eĉ de giganto! Mia koro estas mortigita, mortigita jam, Reĝi! Kaj krome ĉu mi estas la sola en la mondo? Ĉu malmultas bonaj kaj honestaj homoj? Ne, ne, Reĝi; aŭskultu min, komprenu ĉion, konsentu... kiel do alie?

Tiamaniere li ankoraŭ longe parolis, rompante per la kunpremitaj dentoj pezajn, enpelitajn profunden larmojn, sed anima perturbo konfuzis finfine liajn pensojn.

Li eksilentis, rompita kaj spirite kaj fizike, — eksilentis kaj kisis la etajn manojn, per forto deprenitajn disde la okuloj.

— Bitt-Boj... — ploregante, ekparolis la junulino. — Bitt-Boj, ci estas malsaĝulo, stulta babilulo! Ci ja ankoraŭ min tute ne konas. Mi cin fordonos nek al malfeliĉo, nek al timo. Jen vidu, — daŭrigis ŝi, ardiĝante ĉiam pli, — ci afliktiĝis. Sed mi trankviligos cin... nu do, nu! — Ŝi kaptis lian kapon kaj alpremis al sia brusto. — Ĉi tie ci kuŝu kviete, mia etulo. Aŭskultu: se estos malbone al ci — mi deziras, ke estu malbone ankaŭ al mi. Se estos bone al ci — ankaŭ al mi estu bone. Se ci pendumos cin — mi same pendumiĝos. Ni dividu duone ĉion, kio estas amara; donu al mi la pli grandan duonon. Ci ĉiam estos por mi porcelana, pura... Mi ne scias, per kio mi kredigu cin: ĉu eble, per morto?!

Ŝi rektiĝis kaj ŝovis sub la korsaĵon la manon, kie, laŭ la loka moro, junulinoj portas stileton aŭ negrandan ponardon.

Bitt-Boj retenis ŝin. Li silentis, afekciita de la nova scio pri la proksima animo. Nun lia decido, restante senceda, ricevis alian formon.

— Bitt-Boj, — daŭrigis la junulino, hipnotigita per la propra parolo kaj trompita de la premateco de la malfeliĉulo, — ci estas saĝulo, ke silentas kaj aŭskultas min. — Ŝi daŭrigis, alpremiĝinte al lia ŝultro: — Ĉio estos bone, kredu min. Jen kion mi pensas fojfoje, kiam mi revas kaj koleras pro ciaj forestoj. Ĉe ni estos rajdĉevalo «Bitt-Boj», hundo «Saĝulo» kaj katino «Reĝi». El Liss ci, propre, ne plu bezonos forveturi. Ci aĉetos al ni tutan novan kupran vazaron por la kuirejo. Mi ridetados al ci ĉie-ĉie: ĉe malamikoj, ĉe amikoj, ĉe ĉiuj, kiuj venos, — ĉiuj vidu, kiel ci estas amata. Ni ludos je gefianĉoj — kiel ci volis fuĝi, sentaŭgulo, — sed mi jam ne plu ploros. Poste, kiam ci havos propran brigon, ni ĉirkaŭnavigos la mondon tridek tri fojojn...

Ŝia voĉo sonis dorme kaj nerve; la okuloj fermiĝadis kaj malfermiĝadis. Dum kelkaj minutoj ŝi priskribadis la imagatan vojaĝon per konfuzaj bildoj, poste sidigis sin pli oportune, submetinte la krurojn, kaj facile, oscede suspiris. Nun ili naĝis en stela ĝardeno, super helaj subakvaj floroj.

— ... Kaj tie estas multe da fokoj, Bitt-Boj. Tiuj fokoj, oni diras, estas bonkoraj. Ili havas homajn okulojn. Ne moviĝu, mi petas, tiel estas pli kviete. Ĉu ci min ne dronigos, Bitt-Boj, pro iu, mi ne scias... ĉu turkino? Ci diris — mi estas Reĝino de Okulharoj... Prenu ilin al ci, kara, prenu ĉiujn, ĉiujn...

Glata spiro de dormo tuŝis la aŭdon de Bitt-Boj. Lumis la luno. Bitt-Boj rigardis de flanke: la okulharoj mole kuŝis sur la paliĝintaj vangoj. Bitt-Boj mallerte subridis, poste, koncentrinte ĉiujn movojn en peno de nesentebla fluo, liberigis sin, ekstaris kaj mallevis la kapon de la junulino sur la vakstolan kusenon de la sofo. Li rigidiĝis pro afliktiĝo. Tamen la tempo estis forpasanta; la luno leviĝis pli alte... Bitt-Boj silente kisis la piedojn de Reĝi kaj eliris, kun tordita kriego en la animo, sur la straton.

Sur la vojo al la haveno li por kelkaj minutoj turnis sin en la «Dornan kusenon».

VI

Estis ĉirkaŭ la deka horo de vespero, kiam al «Felicita», facile frapinte la ŝipflankon, aliris boato. Ĝin regis sola homo.

— He, sur la brigskuno! — aŭdiĝis moderigita krio.

La vaĉanta matroso aliris la ŝiprandon.

— Jes, sur la brigskuno, — dormeme respondis li, fiksrigardante la mallumon. — Kiun vi bezonas?

— Juĝante laŭ la voĉo — tio estas ci, Reksen. Renkontu Bitt-Boj-on.

— Bitt-Boj?! Vere... — La matroso prilumis la boaton per lanterno. — Jen neatendita agrablaĵo! Ĉu vi delonge estas en Liss?

— Ni poste konversacios, Reksen. Kiu estas la ŝipestro?

— Vi lin, plej probable, ne konas, Bitt-Boj. Tio estas Esquiros, el Kolumbio.

— Jes, mi ne konas. — Dum la matroso estis haste mallevanta la pasponteton, Bitt-Boj staris meze de la boato en profunda medito. — Do ĉu vi vagas kun oro?

La matroso ekridis.

— Ho, ne, — ni estas kargitaj per manĝaĵo, per nia propra provizio kaj per malgranda laŭvoja frajtaĵo al insulo Sandy.

Li mallevis la pasponteton.

— Sed tamen oron vi devas havi... kiel mi komprenas tion, — balbutis Bitt-Boj, leviĝante sur la ferdekon.

— Ni alion intencas, piloto.

— Kaj ĉu ci konsentas?

— Jes, tiel estos, verŝajne, bone, mi pensas.

— Bonege. Ĉu la ŝipestro dormas?

— Ne.

— Nu, konduku min!

En fendo de la ŝipestra kajuto brilis lumo. Bitt-Boj frapis, malfermis la pordon kaj eniris per rapidaj rektaj paŝoj.

Li estis morte ebria, pala, kiel antaŭ mortekzekuto, sed tute regis sin, tenis sin kun mirinda firmeco. Esquiros, lasinte maran mapon, aliris lin, mallarĝigante la okulojn al la nekonato. La ŝipestro estis maljuna, lacaspekta homo, iomete ĝibiĝanta, kun vizaĝo malsana, sed agrabla kaj afabla.

— Kiu vi estas? Kio venigis vin? — demandis li, ne levante la voĉon.

— Ŝipestro, mi estas Bitt-Boj, — komencis la piloto, — eble, vi aŭdis pri mi. Mi estas ĉi tie...

Esquiros interrompis lin:

— Ĉu vi? Ĉu Bitt-Boj, «alportanta fortunon»? Homoj retroturniĝas al tiuj vortoj. Ĉion aŭdis mi. Eksidu, amiko, jen cigaro, glaso da vino; jen mia mano kaj danko.

Bitt-Boj eksidis, por momento forgesinte, kion li deziris diri. Iom post iom la konscio revenis al li. Li eltrinkis unu gluton; ekfumis, devigis sin ekridi.

— Al kiuj bordoj ekiros «Felicita»? — demandis li. — Kia estas plano de ĝia vivo? Diru al mi tion, ŝipestro.

Esquiros ne tre miris pri la rekta demando. Celoj, kiel la metita de li, — pli ĝuste, intencoj, — puŝas iufoje al sincereco. Tamen, antaŭ ol ekparoli, la ŝipestro paŝis tien-reen, por koncentriĝi.

— Nu, do... ni interparolu, — komencis li. — La maro edukas iam strangajn karakterojn, kara piloto. Mia karaktero ŝajnos al vi, mi pensas, stranga. En la pasinteco mi havis malfeliĉojn. Rompi min ili ne povis, sed danke al ili malkovriĝis novaj, nesciitaj deziroj; la rigardo iĝis pli vasta, la mondo — pli proksima kaj atingebla. Ĝi, tuta, min altiras, kiel gaston. Mi estas soleca. Mi faradis, piloto, ĉiun maran laboron kaj estis honesta laboristo. Kio estas malantaŭe — estas sciata. Krome mi havas — ĉiam havis — grandan bezonon pri moviĝado. Tiel mi venis nun al la ideo de mia vojaĝo. Tridek barelojn de fremda salviando ni ankoraŭ donos al la roka Sandy, kaj poste — atente, zorgeme ĉirkaŭirados sen ajna certa plano marojn kaj terojn. Rigardos fremdan vivon, serĉos gravajn, signifajn renkontiĝojn, ne hastos, iam — savos fuĝanton, prenos sur la ŝipon viktimojn de ŝippereo; staros en florantaj ĝardenoj de grandegaj riveroj, eble — provizore enradikiĝos en fremda lando, lasinte ankron kovriĝi per salo, kaj poste, eksopirinte, denove ekiros kaj donos al la veloj venton, — ja estas bone tiel, ĉu ne, Bitt-Boj?

— Mi aŭskultas vin, — diris la piloto.

— Mia ŝipanaro estas tute nova. Mi ne haste kolektadis ĝin. Maldunginte la malnovan, mi serĉadis necesajn al mi renkontiĝojn, konversaciadis kun homoj, kaj, unu post unu, kolektiĝis al mi la konvenaj. Ŝipanaro de meditemuloj! La kaperisto tenas nin en Liss. Mi fuĝis de ĝi antaŭ kelkaj tagoj, sed nur danke al proksimeco de la haveno. Restu ĉe ni, Bitt-Boj, kaj mi tuj ordonos levi la ankron. Vi diris, ke vi konis Reksen-on...

— Mi konis lin kaj konas laŭ «Radiuso», — mire diris Bitt-Boj, — sed mi ankoraŭ ne diris tion. Mi... pensis pri tio.

Esquiros ne insistis, klariginte interne la etan malkonsenton per forgesemo de sia kunparolanto.

— Do, ĉu vi havas fidon al Bitt-Boj?

— Eble, mi senkonscie atendis vin, amiko mia.

Estiĝis silento.

— Do, ek, ŝipestro! — diris subite Bitt-Boj per klara kaj vigla voĉo. — Sendu al «Aramea» ŝipknabon kun letereto al Estamp.

Preparinte la letereton, li transdonis ĝin al Esquiros.

Tie estis skribite:

«Mi estas stulta, kiel kormorano, kara Estamp. La «cirkonstanco» plenumiĝis. Adiaŭ ĉiuj — vi, Duke, Renior kaj Ĉinĉar. Ekde nun tiu ĉi bordo ne vidos min».

Forsendinte la letereton, Esquiros premis la manon al Bitt-Boj.

— Ni eknavigas! — kriis li per eksonorinta voĉo, kaj lia aspekto iĝis jam afera, komanda. Ili eliris sur la ferdekon.

En ĉies animo flugis, kantante, sia vento: vento de tombejo ĉe Bitt-Boj, vento de moviĝado — ĉe Esquiros. La ŝipestro per fajfo vokis la ferdekestron. La ferdekon, ne pasis eĉ dek minutoj, kovris piedfrapado kaj siluetoj de ombroj, kurantaj de la stajaj lanternoj. La ŝipo estis vekiĝanta en mallumo, plaŭdante per veloj; ĉiam malpli multaj steloj flagris inter la jardoj; krakante, rondiris la ankrovinĉo, kaj la ankra kablo, malrapide tirante la ŝipon, liberigis la ankron el ŝlimo.

Bitt-Boj, preninte la rudron, lastfoje turniĝis al tiu flanko, kie ekdormis la Reĝino de Okulharoj.

«Felicita» eliris kun estingitaj lumoj. Silento kaj kvieto regis sur la ŝipo. Forlasinte la mallarĝan rokan elirejon de la haveno, Bitt-Boj abrupte turnis la rudron maldekstren kaj tiel kondukis la ŝipon ĉirkaŭ mejlon, poste prenis rektan kurson al la oriento, farinte preskaŭ rektan angulon; poste li ankoraŭ turnis dekstren, obeante al la instinkto. Tiam, ne vidante proksime la malamikan ŝipon, li denove ekiris orienten.

Ĉi tiam okazis io stranga: malantaŭ liaj ŝultroj kvazaŭ aŭdiĝis sensona krio. Li retrorigardis, la samon faris la ŝipestro, staranta apud la kompaso. Malantaŭ ili de la karbe nigraj turoj de la krozŝipo estis falanta sur la rokojn de Liss grandega blua radio.

— Ne tie ci serĉas, — diris Bitt-Boj. — Tamen aldonu velojn, Esquiros.

Tio ĉi kaj tio, ke la vento plifortiĝis, forportis la brigskunon, irintan kun rapido de dudek nodoj, je kvin mejloj dum mallonga tempo. Baldaŭ ili turnis sin post la kabon.

Bitt-Boj transdonis la rudron al la vaĉanta matroso kaj iris malsupren al la ŝipestro. Ili senkorkigis botelon. La matrosoj, same drinkinte iomete «je la bonorda traglito», kantis, nun ne ĝenante sin, supre; la kantado aŭdeblis en la kajuto. Ili kantis kanton de «John Kravato».

Per koler' ne timigu nin, mar'.
Nin timigas delonge la ter'.
Al la varma en sud' insular'
Nin venigos esper'.

Refreno:
    Verŝu glason plenan, oldulin',
    Kaj forgesu pri anima ĝem'!
    Drinkas John Kravato nun sen fin'
    Je la homoj, kiuj pigras drinki mem.

Iĝis tero malplena sekaĵ':
Kora vundo... Hargriz' en anim'...
Tian spuron surmetis la aĝ'...
Do adiaŭ kaj lasu nin!

Refreno:
    Verŝu glason plenan, oldulin',
    Kaj forgesu pri anima ĝem'!
    Drinkas John Kravato nun sen fin'
    Je la homoj, kiuj pigras drinki mem.

Suda Kruc' tie brilas en for'.
La kompason vivigos ventspir'.
Dio gardu la ŝipojn en glor'
Kaj nin savu en nia ir'!

Kiam por io eniris la ŝipknabo, kiu veturis kun la letereto al Estamp, Bitt-Boj demandis:

— Knabo, ĉu li longe turmentis cin?

— Mi ne konfesis, kie vi estas. Li stamfis, kriis, ke pendumos min sur jardo, kaj mi fuĝis.

Esquiros estis gaja kaj vigla.

— Bitt-Boj! — diris li. — Mi pensis pri tio, kiel devas vi esti feliĉa, se aliula fortuno estas nura bagatelo por vi.

Vorto iam trafas morte. Bitt-Boj malrapide paliĝis; kompatinde tordiĝis lia vizaĝo. Ombro de interna kramfo trairis ĝin. Metinte sur la tablon la glason, li kuspis al la mentono la ĵerzon kaj malbutonumis la ĉemizon.

Esquiros tremeris. Super la maldekstra mampinto, sur la blankiĝinta haŭto elstaris ulcera, abomena tumoro.

— Kancero... — diris li, sobriĝante.

Bitt-Boj kapjesis kaj, forturniĝinte, komencis ordigi la bandaĝon kaj la veston. Liaj manoj tremis.

Supre oni ankoraŭ plu kantis, sed jam lastfoje, la saman kanton. Blovo de vento disĵetis la vortojn de ĝia lasta parto, malsupre aŭdiĝis nur:

«Suda Kruc' tie brilas en for'» kaj, post malklara eĥo, en la pordon, frapfermiĝintan pro balanciĝo:

«...Kaj nin savu en nia ir'!»

Tiujn lastajn vortojn plej bone kaj klare distingis la piloto Bitt-Boj, «alportanta fortunon».


1922




Duke — prononcu: [djuk] (rim. de la tradukinto).
«Ho Dio» — io mortiga. Pura alkoholo kun macerita kajena pipro kaj negranda kvanto da mielo (rim. de la aŭtoro).