Epilogo

I

En la 1915-a jaro epidemio de flava febro kaptis la tutan duoninsulon kaj la limantan al ĝi parton de la kontinento. La plago atingis minacan forton; ĉiutage mortadis po kvincent aŭ pli da homoj.

Nelonge antaŭ tiam, inter la cetera ŝipanaro de ĵus konstruita vaporŝipo «Valkirio», mi estis sendita akcepti tiun ŝipon de la ŝipkonstruejo de Ratner kaj K∞ en Liss-on, kie ni restis senelire, ĉar ekmalsanis preskaŭ la tuta ŝipanaro, dungita por «Valkirio». Krome, striktaj kvarantenaj reguloj pro diversaj konsideroj ne ellasus nin kun la ŝipo pli frue, ol post tri semajnoj, kaj mi, ekloĝinte en gastejo sur la kajo Canier, parte enuadis, parte pasigadis la tempon kun samoficanoj en la bufedo de la gastejo, sed pleje mi vagadis en la urbo, esperante hazarde renkonti iun el la partoprenintoj de la historio, okazinta antaŭ kvin jaroj en la palaco «Ora ĉeno».

Post kiam Orsuna matene de la sekva tago post tiuj eventoj forveturigis min el la «Ora ĉeno» en San-Riolon, mi ankoraŭ ne vizitis Liss-on — mi vivis kiel plena pensionulo, kaj anstataŭ mi pagadis nevidebla mano. Post monato al mi skribis Pope, — li sciigis, ke Hanuver mortis en la tria tago pro kora infarkto kaj ke li, Pope, forveturas en Eŭropon, sed por kio, ĉu por longe, kaj ankaŭ kio okazis al Molly kaj la ceteraj, pri tio li nenion menciis. Mi multfoje relegis tiun leteron. Mi ankaŭ skribis mem kelkajn leterojn, sed mi havis neniajn adresojn, krom de la Gardena kabo kaj de don Esteban. Tiujn leterojn mi sendis al tiuj adresoj. En ili mi penis ekscii adresojn de Pope kaj Molly, sed, ĉar la letero en la «Oran ĉenon» estis adresita de mi samtempe al Estamp kaj Duroc, — respondon mi ne ricevis, eble, tial, ke ili jam forveturis el tie. Don Esteban respondis; sed respondis li ĝuste tion, ke li ne scias, kie estas Pope, kaj la adreson de Molly li ne sciigas tial, ke mi ne rememorigu ŝin superflue pri la malfeliĉo per miaj sendaĵoj. Fine li konsilis al mi okupiĝi pri miaj propraj aferoj.

Do, mi al neniu plu skribis, sed kun indigno kaj senrezulte atendadis leterojn dum ankoraŭ tri monatoj, ĝis komprenis unu simplan aferon: ke ĉiuj havas sufiĉe da propraj aferoj kaj zorgoj, krom la miaj. Tiu malkovro estis malagrabla, sed ĝi helpis al mi finfine deŝiriĝi de tiuj tridek ses horoj, kiujn mi pasigis inter fortegaj emocioj kaj danĝero, admiro, sopiro kaj amo. Iom post iom mi komencis rememoradi la «Oran ĉenon», kiel finsonintan kanton, sed por nenion forgesi, mi malŝparis kelkajn tagojn por registrado de ĉiuj konversacioj kaj okazaĵoj de tiu tago: danke al tiu malnova kajereto mi povas nun restarigi ĉion aŭtentike. Sed ankoraŭ multfoje post tiam mi sonĝadis Molly-n kaj, ŝajne, havis korinklinon al ŝi tre longe, ĉar mia koro komencadis rapidan batadon, kiam ie ajn mi aŭdis tiun nomon.

En la dua tago post la veno en Liss-on mi vizitis tiun angulon de la haveno, kie staris «Española», kiam mi forkuris de ĝi. Nun staris tie du usonaj skunoj, kio ne malhelpis al mi rememori, kiel akre hurlis vento nokte antaŭ la apero de Duroc kaj Estamp. Mi pridemandis ankaŭ pri la «Ora ĉeno», intencante veturi tien por rendevuo kun la pasinteco, sed la mastro de la gastejo rakontis, ke tiu grandega domo estis prenita de la urba registaro por lazareto kaj tie estas lokitaj multegaj epidemiuloj. Pri la sorto de la domo ĝenerale estis sciate nur, ke Hanuver, ne havante rektajn heredantojn kaj ne lasinte testamenton, metis per tio la tutan havaĵon en longan proceson de dubindaj pretendantoj, kaj la domo estis ŝlosita dum la tuta tempo ĝis la epidemio, kiam, pro ĝia izoleco, oni trovis, ke ĝi respondas al ĉiuj idealaj postuloj de giganta lazareto.

Mi jam havis negrandajn lipharojn; krome, komencis lanugi delikata barbeto, tiom mizera, ke mi diligente forigadis ĝin per razilo. Fojfoje mi kun digno ĵetadis rigardojn al spegulo, kunpremadis la lipojn kaj movadis la ŝultron, — la ŝultroj iĝis rimarkeble pli larĝaj.

Neniam forgesante pri tio, tenante en mia menso elegantecon kaj bravecon, mi pasigadis vesperojn aŭ en la bufedo, aŭ sur la bulvardo, kie mi frekventis kafejon «Tonuso».

Foje mi eliris el la kafejo, kiam ankoraŭ ne estis la sepa horo, — mi atendis kamaradon, por iri kune en teatron, sed li ne venis, sendinte suspektindan letereton, — vi divenas, kiaspecan, — kaj sola mi ne ŝatis viziti teatron. Do, la tuta tiu afero nuliĝis. Mi malleviĝis al la malsupra aleo kaj pasis ĝin tutan, kaj kiam mi intencis turni min al la urbo, mi renkontis maljunulon en somera palto, melonĉapelo, kun apogbastoneto, evidente, elirintan por promeni, ĉar je lia libera mano tenis sin knabino, aĝa ĉirkaŭ kvin jarojn.

— Parker! — ekkriis mi, ekstarante antaŭ lia vizaĝo.

— Vere, — diris Parker, fiksrigardante. Lia memoro estis streĉe laboranta, ĉar lia vizaĝo jen plilongiĝadis, jen ridetadis kaj penis rekoni, kiu mi estas. — Ion mi ŝajne rememoras, — ekparolis li nedecideme, — sed pardonu, dum la lastaj jaroj mi malbone vidas.

— La «Ora ĉeno»! — diris mi.

— Aĥ, jes! Do, sekve... Ne, krevigu min Dio, — mi ne povas rememori.

Mi frapis lian ŝultron:

— Sandy Pruel, — diris mi, — tiu, kiu ĉion scias!

— Knabo, ĉu tio estas ci?! — Parker klinis la kapon flanken, eklumis kaj kortuŝe ekjubilis:

— Ho, tute ne rekonebla! La uniformo konvenas al ci! Elkreskis, larĝiĝis. Nu, do, ni devas konversacii! Kaj min, jen, la nepino tiradas: «ni iru, avo, kaj ni iru», — ŝatas promeni kun mi.

Ni ree venis en la «Tonuson» kaj mendis vinon; al la knabino ni mendis dolĉajn kukojn, kaj ŝi komencis ilin anatomii per la fingro, murmuretante kaj svingante la piedojn, kaj mi kaj Parker forflugis antaŭ kvin jarojn. Dum ioma tempo Parker alparoladis min per «ci», poste lin iom post iom impresis la vidaĵo de la eleganta sunbruna maristo, portanta navigaciistan uniformon kun kutima neglekto de sperta marhundo, — kaj transiris al «vi».

Estas nature, ke la konversacio temis pri la historio kaj la sorto de la personoj, konataj de ni, kaj plej multe — pri Molly, kiu edziniĝis al Duroc antaŭ jaro kaj duono. Krome, mi eksciis, ke ili ambaŭ estas ĉi tie kaj loĝas tre proksime — en gastejo «Plein air», ili venis pro aferoj de Duroc, pro kiuj ĝuste, Parker ne sciis, sed li vizitis ilin, restinte tre kontenta tiel pri la akcepto, kiel pri la regalo. Mi estis mirigita kaj ĝojigita, sed pleje mi ĝojis pri Molly, ke ŝi ne trafis en la kroĉemajn manegojn de siaj fifratoj. Ekde tiu minuto mi jam ne povis kviete sidi, kaj mi maŝinece kapjesadis, finaŭskultante la rakonton de la maljunulo. Mi eksciis krome, ke Parker konis Molly-n delonge, — li estis ŝia malproksima parenco en la patrina linio.

— Kaj ĉu vi scias, — diris Parker, — ke ŝi venis antaŭ tiu vespero, sola, sekrete, en la «Oran ĉenon» kaj kion mi aranĝis por ŝi? Ne scias... Nu, do ŝi venis por adiaŭi tiun domon, kiun la forpasinto konstruis por ŝi, kiel ŝi deziris, — stulta knabino! — kaj trovis min, ĉirkaŭvolvita per kaptuko ĝis la okuloj. Ni longe iradis tie, kie eblis iri, renkontante neniun. Ŝiaj okuloj ekbrilis, — tiel ŝi estis impresita, — ja vi scias, Hanuver malavare prenis grandan skalon, kiel li sola scipovis. Jes. Granda plezuro estis sur ŝia vizaĝo, — oni povus frandi, rigardante al ŝi. Ŝi iradis kaj rigidiĝadis. Ĉirkaŭrigardadis. Frapetadis per la piedo. Komencis facile kanteti. Jen, — kaj tio estis en pasejo inter du haloj, — preter la pordo pasis tiu fiaventuristino kun Hanuver kaj Galway. Molly deiris en ombron, kaj nin neniu rimarkis. Mi ĵetis rigardon, — tute alia homo staris antaŭ mi. Mi ion ekparolis, sed ŝi svingis la manon, — ekhastis, eksilentis kaj ne plu diris ion, ĝis ni pasis en la ĝardenon kaj trovis la boaton, en kiu ŝi venis. Adiaŭante, ŝi diris: «Ĵuru, ke ci al neniu rakontos, kiel mi iradis ĉi tie kun ci hodiaŭ». Mi ĉion komprenis, ĵuris, kiel ŝi deziris, kaj interne mi pensis: «Jen tuj mi eksplikos al ŝi ĉiujn miajn opiniojn, ke ŝi elĵetu tiujn pensojn pri Dige». Kaj ne povis. Jam aperis onidiro; mi mem ne sciis, kio okazos, sed decidiĝis, tamen kiam ekrigardis al ŝia vizaĝo, — malaperis la deziro paroli, mi vidas laŭ ŝia vizaĝo, ke ŝi malpermesas paroli kaj foriras kun ofendiĝo. Mi decidiĝadis tiel trifoje kaj — ne findecidiĝis. Jen kiaj aferoj!

Parker parolis plu; kvankam estis interese aŭdi ĉion, el kio aperis la eventoj de tiu memorfiksita vespero, mia malpacienco ekiri al Duroc kreskis kaj solviĝis per tio, ke, suferante kaj movetante la piedojn sub la seĝo, mi, finfine, vokis kelneron, por pagi.

— Nu, kio do, mi vin komprenas, — diris Parker, — vi malpaciencas iri al «Plein air». Kaj al la nepino tempas dormi. — Li demetis la knabinon de sur la seĝo kaj prenis ŝian manon, kaj alian sian manon etendis al mi, dirinte: — Estu sana!..

— Ĝis revido! — kriis la knabino, forportante la kukojn en pako kaj riverencante. — Ĝis revido! dankon! dankon!

— Kaj kia estas cia nomo? — demandis mi.

— Molly! Jen kia! — diris ŝi, forirante kun Parker. Sankta ĉielo! Ĉu sciis mi tiam, ke mi vidas mian estontan edzinon? Tian senhelpan, nur iomete pli altan, ol la seĝo?!

II

Emocio de pasinteco. Malfeliĉas tiu, kiun ne atingas tiu rafinita emocio; en ĝi sterniĝas sonĝa lumo kaj sonas malgaja miro. Neniam, neniam ĝi ripetiĝos! Dum foriras jaroj, foriras ankaŭ ĝia palpeblo, ŝanĝiĝas la formo, malaperas detaloj. Ŝajnas tiel, kvankam ĝia esenco estas tiu, — ĝuste tiu sama, en kiu ni vivis, ĉirkaŭitaj de zorgoj kaj pasioj. Tamen io ŝanĝiĝis ankaŭ en la esenco. Kiel plenaĝa homo nur per la cerbo — ne per la koro povas rekoni sin dekjaraĝan en portreto, — same eventoj, okazintaj antaŭ kelkaj jaroj, ŝanĝiĝas kune kun ni kaj, foliumante taglibron, oni multon deziras reskribi tiel, kiel oni sentas nun. Tial mi malaprobas la kutimon skribi taglibron. Vana malŝparo de tempo!

En tia humoro mi sendis al Duroc mian vizitkarton kaj eksidis, legante ĵurnalon, sed tenante ĝin renversita. Ne pasis eĉ kvin minutoj, kaj la servisto jam revenis, preskaŭ kure.

— Oni vin petas, — diris li, kaj mi leviĝis en la beletaĝon kun sveno de la koro. La pordo malfermiĝis, — renkonten al mi ekstaris Duroc. Li estis la sama, kiel antaŭ kvin jaroj, nur arĝentiĝis la tempioj. Por la renkontiĝo mi preparis frazon: «Vi vidas antaŭ vi la figuron el obskuro de la pasinteco kaj verŝajne kun peno rekonas min, tiel mi ŝanĝiĝis post tiam», — sed, konfuziĝinte, mi diris nur: «Ĉu vi ne atendis, ke mi venos?»

— Ho, saluton, Sandy! — diris Duroc, fiksrigardante min. — Verŝajne, ci nun opinias cin maljunulo, sed por mi ci estas la sama Sandy, kvankam kun virkoka baseto. Bonege! Ci estas hejme ĉi tie. Kaj Molly, — aldonis li, vidante, ke mi ĉirkaŭrigardas, — eliris; ŝi baldaŭ venos.

— Mi devas diri al vi, — deklaris mi, trafante en mian antaŭan facilaniman sincerecon, — ke mi tre ĝojis ekscii pri via geedziĝo. Pli bonan edzinon, — daŭrigis mi kun malkonvena kaj konfuzanta min mem ardo, — estas malfacile trovi. Jes, malfacile! — ekkriis mi, dezirante paroli samtempe pri ĉio kaj ne havante fortojn por forlasi la unuan temon.

— Ĉu ci multe serĉis, komparadis? Ĉu ci havas grandan sperton? — demandis Duroc, kaptante mian orelon kaj sidigante min. — Silentu. Lernu, enirante en domon, eĉ post kvin jaroj, diri kelkajn negravajn frazojn, irantajn ĉirkaŭ kaj apud la grava, kaj tial, kvazaŭ gravajn.

— Kiel?! Ĉu vi min instruas?

— Mia konsilo estas bona por ajna loko, kie cin oni ankoraŭ ne konis kiel babileman kaj eksplodeman knabon. Nu, bone. Elmetu ciajn kvin jarojn. La sonorilo estas apud ci, etendu la manon kaj sonorigu.

Mi rakontis al li aventurojn de la unua maristo en la mondo, de Sandy Pruel el Zurbagano (kie mi naskiĝis) sub la plej bona suno, plej hele prilumanta nur mian figuron, videblan al ĉiuj, kiel la statuo de Libero, — el distanco de sesdek mejloj.

Tiam la servisto enportis bonegan malnovan rumon, kiun ni komencis trinki el porcelanaj glasetoj, rememorante la okazaĵojn sur la Signala Dezerto kaj en la «Ora ĉeno».

— Bona estis la paĝo, ĉu? — diris Duroc. Li enpensiĝis, lia esprimema, firma vizaĝo reflektis la rememoron, kaj li daŭrigis: — La morto de Hanuver estis por ni ĉiuj neatenditaĵo. Ni ne povis eĉ pensi. Estis uzitaj rimedoj. Nenio antaŭdiris la malgajan finon. Evidente, lia interna streĉiĝo eksplodis kun pli granda forto, ol pensis ni. Je tri horoj antaŭ la fino li sidis kaj parolis tre gaje. Li ne skribis testamenton, ĉar kredis, ke, farinte tion, li pliproksimigos la finon. Tamen la morto jam tenis sian manon sur lia kapo. Tamen, — Duroc ĵetis rigardon al la pordo, — ĉe Molly mi ne parolos pri tio, — ŝi malbone dormas, se oni parolas pri tiuj tagoj.

Tiumomente aŭdiĝis facila frapo, la pordo iomete malfermiĝis kaj virina voĉo komencis elparoli per rezonema tenera recitativo: «Pe-tan-te e-ge pri en-ir', a-ver-tas mi pri la de-zir', ke mal-fer-mi-ĝu la se-rur'...»

— Kiu estas tie? — afekte laŭte demandis Duroc.

— Re-ve-nis hej-men la vi-pur', — finis la voĉo, la pordo malfermiĝis, kaj enkuris juna virino, en kiu mi tuj rekonis Molly-n. Ŝi estis en tajlorkostumo de cindra koloro kaj en helblua ĉapelo. Ekvidinte min, ŝia ridanta vizaĝo subite malvarmiĝis, plilongiĝis kaj ree ekardis.

— Certe, mi vin rekonis! — diris ŝi. — Kun mia memoro, kiel mi povis ne rekoni la amikinon de l' juneco?! Sanderseto, ĉu ci resurektis, kara?! Nu, saluton, kaj pardonu min, ke mi estis elpensanta versaĵojn, kiam ci, probable, atendis mian aperon. Ĉu vi jam drinkas? Nu, bonege, mi tre ĝojas, kaj... kaj... mi ne scias, kion mi ankoraŭ diru al vi. Dume mi eksidu.

Mi rimarkis, kiel rigardis al ŝi Duroc, kaj komprenis, ke li ŝin tre amas; kaj pro tio, kiel li observadis ŝiajn distritajn, rapidajn moviĝojn, al mi naskiĝis deziro iam esti en lia stato.

Kun la veno de Molly la komuna konversacio transiris, ĉefe, al mi, kaj mi ree rakontis pri mi, poste interesiĝis, kie estas Pope kaj Estamp. Molly sen ajna sinĝeno alparoladis min per «ci», kvazaŭ mi plu estis la antaŭa Sandy, kaj ankaŭ mi, pririgardinte ŝin, nun trovis, ke kvankam ŝi iĝis tute plenaĝa virino, sed konservis en la vizaĝo kaj en la moviĝoj tri kvaronojn de la antaŭa Molly. Do, ŝi diris:

— Pope-on ci ne rekonus, kvankam ci «ĉion scias»; pardonu, sed mi tre ŝatas moki. Pope iĝis tia solida, tia pozitiva, ke oni deziras iri for! Li regas grandajn aferojn en tea firmao. Kaj Estamp estas en Meksiko. Li veturis al la malsana patrino; ŝi mortis, kaj Estamp enamiĝis kaj edziĝis. Ni lin ne plu revidos.

Mi havis dezirojn, kiujn mi ne povis plenumi kaj senlime ĝeniĝis pro ili, ridetante kaj parolante, kiel aŭtomato. Mi deziris diri: «Ni ekkriu, — renkontiĝu kaj teruriĝu, — ni dronu en la emocio de la tago, pasinta antaŭ kvin jaroj, ni revenigu tiun akran streĉon de ĉiuj sentoj! Vi, Molly, por mi estas la unua hela strio de virina juneco, kronita per rido kaj malfeliĉo, vi, Duroc, estas la unua firma strio de kuraĝo kaj digno! Mi vin renkontis subite. Pro kio do ni sidas tiel diskrete? Pro kio nia konversacio estas tiel strikta, tiel abstrakta?» Ĉar supraĵajn konversaciojn mi taksis malalte. Ardo, pasio, larmoj, ĵuroj, malbenoj kaj manpremoj, — jen kion mi bezonis nun!

Por ĉio ĉi — ho ve! — mi tiam ne trovus vortojn, sed mi tre bone sentis, kio mankas. Poste mi eksciis, kial ni malmulte rememoradis triope kaj ne estis absorbitaj de la pasinteco. Sed ankaŭ nun mi rimarkis, ke Duroc regas la konversacion, kiel rudron, tenante pli proksime al la malvarma nordo, ol al la arda sudo.

— Kiu scias?! — diris Duroc al ŝia «ne plu revidos». — Jen Sanders Pruel sidas ĉi tie kaj iom post iom ebriiĝas. Renkontiĝoj, des pli neatenditaj, okazas pli ofte, ol oni pri tio kutime pensas. Ni ĉiuj revenas sur malnovan spuron, krom...

— Krom mortintoj, — diris mi stulte kaj sovaĝe. Iam oni tenas en la manoj fragilan aĵon, distrite turnas ĝin, kaj subite — krak! — ĝi rompiĝis. Molly enpensiĝis, poste petole verŝis al mi rumon kaj komencis kanteti, dirinte: «Jen tion ĉi mi tuj ludos al vi». Ekstarinte, ŝi foriris en la najbaran ĉambron, de kie ektondris impeta batado de klavoj. Duroc ĵetis maltrankvilan rigardon post ŝin.

— Ŝi laciĝis hodiaŭ, — diris li, — kaj apenaŭ revenos. — Vere, en la ĉiam pli kreskanta tondrado de la fortepiano aŭdiĝis persista deziro superbrui alian ritmon. — Bonege, — daŭrigis Duroc, — ŝi ludu, kaj ni sidos sur la bulvardo. Por tia entrepreno mi ne trovos pli bonan kunulon, ol cin, ĉar ci havas vivan animon.

Interkonsentinte, kie ni renkontiĝos, mi atendis, ĝis eksilentis la muziko, kaj komencis foriri. — «Molly! Sandy foriras», — diris Duroc. Ŝi tuj eliris kaj komencis peti min venadi ofte kaj «en nekonvena tempo»: «Tiam estos videble, ke ci estas amiko». Poste ŝi frapis mian ŝultron, kisis la frunton, ŝovis en mian poŝon manplenon da bombonoj, trovis kaj donis la kaskedon, kaj mi alportis al la lipoj la varman, elastan manon de Molly kaj esprimis esperon, ke ŝi estos en bona sano.

— Mi penos, — diris Molly, — sed mi fojfoje havas kapdolorojn, tre fortajn. Ĉu ci, eble, scias rimedon? Ne, ci nenion scias, ci estas mensogulo kun cia skribaĵo! Iru for!

Mi neniam plu vidis ŝin. Mi foriris, memorfiksinte la lastan viditan de mi rideton de Molly, — de meza gajeco, kvankam ne sen humuro, kaj direktis min al «Havena tribunuso», — la gastejo, kie mi devis atendi Duroc-on kaj kie, por mia grandega miro, mi retrovis oĉjon Gros-on, svingantan glason en rondo de kompanio, rajde sidanta sur seĝoj.

III

Kunigu kelkajn ruĝajn kojnojn el kruda viando kaj rufaj ĉevalaj haroj, kaj ne zorgu pri la direkto, en kiu elstaras la pintoj, distranĉu tiun kunaĵon malsupre per transversa fendo, kaj supre enmetu paron da putraj nuksoj, kaj vi ricevos similaĵon de la fizionomio de Gros.

Kiam mi eniris, de sur la seĝo el la rondo de tiu kompanio ekstaris matroso, gratante malantaŭ la orelo, kaj diris al sia kamarado, veninta kun li: «Al diablo lin! Li ree mensogas, kiel elekta kandidato!»

Mi rigardis al Gros kun agrabla sento de sekureco. Al mi estis interese, ĉu li rekonos min. Mi eksidis al la tablo, najbara kun lia tablo, kaj afekte laŭte postulis malvarman punĉon, por ke Gros atentu min. Vere, la maljuna ŝipestro, malgraŭ lia absorbiteco de la propraj rakontoj, turnis sin al mia krio kaj malgaje rimarkis:

— Navigaciisto ŝercas. Jen, verŝajne, multas mono!

— Ĉu multas aŭ malmultas, — diris mi, — ne vi ĝin kalkulu, estimata ŝipestro!

Gros malkunsente ĉirkaŭlekis per la lango la lipharojn kaj turnis sin al la kompanio.

— Jen, — diris li, — jen al vi la viva kopio de Sandy Pruel! Li same respondadis, kaj ĉiam impertinentis. Ĉu mi rajtas demandi, ĉu vi havas fraton, kies nomo estas Sanders?

— Ne, mi estas sola, — respondis mi, — sed en kio estas la afero?

— Ege vi similas unu ulon, krevigu lin tondro! Tia estis maldankema bruto! — Gros estis ebria kaj la glason tenis klinite, priverŝante per vino la pantalonon. — Mi traktis lin, kiel patro, kaj vere elkovis serpenton! Oni diras, tiu Sandy nun riĉiĝis, kiel nababo; pri tio mi ne scias, sed ke li pro unu afero ricevis, uzinte mian ŝipon, cent mil per bankaj biletoj, — pri tio mi ankaŭ nun povas ĵuri per mastoj de la tuta mondo!

En tiu momento parto de la aŭskultantoj foriris, ne dezirante aŭdi ripeton de la deliraĵo, kaj mi ŝajnigis, ke min tre interesas la historio. Tiam Gros alkroĉiĝis al mi, kaj mi eksciis pri aventuroj de Sandy Pruel. Jen tiu historio.

Antaŭ kvin jaroj oni bezonis kaŝe enterigi naskiĝintan pro eksterleĝa amo dukapan homon, kiu kreskis en mallibero kaj mortis pro tio, ke unu kapo forsekiĝis. Por tio, subaĉetinte la matroson Sandy-n Pruel-on, nekonataj homoj ligis Sandy-n, por ke oni lin ne suspektu, kaj transportis la kadavron sur la Gardenan kabon, kie ili kaŝis ĝin en vastaj hipogeoj de la «Ora ĉeno». Pro tiu afero Sandy ricevis cent mil, kaj Gros nur kvincent piastrojn, kvankam, orajn, — sed, kiel vi vidas, tre malmulte kompare kun la honorario de Sandy. Baldaŭ la kadavron oni elprenis, kovris per lako kaj vivigis per elektro, tiel ke ĝi komencis kiel viva respondadi demandojn kaj ĝin oni ĝis nun ŝajnigas meĥanika figuro. Kio koncernas Sandy-n, — li longe estis konata sur la duoninsulo, kiel malŝparulo kaj drinkemulo, kaj estis arestita en Zurbagano, sed baldaŭ estis liberigita kontraŭ granda mono.

En tiu loko de la legendo, kiu havis, eble, eĉ pli mirindan finon (kiel strange, eĉ timige sonis ĝi por mi!), eniris Duroc. Li estis en palto, en ĉapelo kaj tial havis alian aspekton, ol nokte, ĉe la komenco de mia rakonto, sed al mi ŝajnis, ke mi ree mergiĝas en mian historion, pretan komenciĝi ree. Pro tio min trafis nekomprenebla sopiro. Mi haste ekstaris, forlasis Gros-on, kiu ne rekonis min, sed, vidante, ke mi foriras, ekkriis:

— Navigaciisto, he, navigaciisto! Unu glason por Gros je memoro de tiu porko Sandy, kiu bankrotigis sian ŝipestron!

Mi vokis kelneron kaj en ĉeesto de Duroc, kiu kun intereso observis, kiel mi agos, mendis por Gros kaj liaj kundrinkantoj ok botelojn da portvino. Poste, frapinte la ŝultron de Gros tiel, ke li forŝanceliĝis, mi diris:

— Gros, ja mi estas la Sandy!

Li svingis la kapon, plorĝemis kaj ekrigardis al mi.

Estiĝis ĉies silento.

— Ok botelojn, — diris finfine Gros, maŝinece fosante en la poŝo kaj pririgardante miajn genuojn. — Mensogo! — subite kriis li. Poste Gros velkis kaj movis la manon, kvazaŭ forigante malfacilajn pensojn.

— Ha, — povas esti!.. Povas esti, — ekbalbutis li. — Hm... Sandy! Ĉio povas esti! Ok botelojn, bote...

Tiam ni forlasis lin, eliris kaj pasis sur la bulvardon, kie ni eksidis en ŝtonan rotondon. Ĉi tie aŭdeblis fora plaŭdado de ondoj; sur alia aleo, pli alte, ludis orkestro. Ni pasigis bonan vesperon kaj ĉion, kio estis dirita ĉi tie, rememoris kaj priparolis kun ĉiuj detaloj. Poste Duroc adiaŭis min kaj malaperis en la direkto al la gastejo, kie li loĝis, kaj mi, fumetante, drinketante kaj aŭskultante la muzikon, foriris per la animo en la Mirindan Landon kaj longe rigardadis al tiu flanko, kie estis la Gardena kabo. Mi meditadis pri vortoj de Duroc pri Hanuver: «Lia menso postulis vivan fabelon; la animo petis trankvilon». Ŝajnis al mi, ke mi ree vidas la subitan aperon de Molly antaŭ la bele vestita homamaso kaj aŭdas ŝiajn rompiĝantajn vortojn:

— Tio estas mi, kara! Mi venis, kiel promesis! Ne sopiru nun!










«Plein air» — prononcu: [plen er], «Plena aero» en la franca (rim. de la tradukinto).