Parto III

Vespero kaj foro


I

Antaŭ la dekdua horo de la nokto Tavi revenis en San-Riolon. Ĉiuj malgrandaj kaj grandaj eventoj de tiu ĉi tago, al kiuj ankoraŭ nenio similis en ŝia vivo, veturis kaj eltrajniĝis kun ŝi, kaj ŝi ne povis forpeli ilin. Ili vivis kaj obsedis ŝin sub signo de Kruks.

Laŭ vitra galerio de la malnova domo, inter tolaĵoj, pendigitaj por sekigo, inter sennecesaj kestoj kaj alia rubo, forrulante per la piedo malplenan botelon aŭ stumblante je kato, Tavi palptrovis sian pordon kaj, per la laca mano enmetinte la ŝlosilon, penseme turnis ĝin. Ĉi tie ŝin kaptis malgranda katalepsio, simila al la granda katalepsio en Liss, kiam, almetinte al la lipoj la fingropinton, ŝi staradis dum ne malpli ol duonhoro ĉe vitrino en profunda Sokrata distriĝemo, decidante ĉion kaj decidinte nenion. Post emocioj kaj penoj tiu malgranda katalepsio solviĝis finfine per multenombraj fortaj suspiroj, kaj ankaŭ per glorama rigardo al si elekstere, kiel al multsperta homo, — iaspeca hardita veterano, nun malfacile mirigebla per io ajn.

Ricevinte finfine definitivan rondan iron, la ŝlosilo traplugis la misterajn internaĵojn de la seruro, iĝinte varma pro la varmega mano, kaj elŝiriĝis el la fero kun krako, pleniginta la koron de Tavi per memestimo, kaj ankaŭ per deziro fari abrupte ion eĉ pli difinitan. Enirinte, ŝi malserene ĉirkaŭrigardis.

Polvokovrita elektra lampo, ĉirkaŭ kiu tuj aperis muŝoj, ekbrilis per sia ardigita maŝo meze de malordo, revenante al kiu post aliaj impresoj, ni unuafoje rimarkas ĝin. Malvarmo kaj vakuo ĉirkaŭas ĉiun aĵon; malvive, kiel sekiĝinta bukedo, en polvo kaj balaaĵo renkontas nin la forlasita loĝejo. Ŝajnas, ke dum jaro ni forestis ĉi tie, — tiel akras malpacienca soifo de komforto, — kun ĥaoso, restinta post la hastaj kaj esperplenaj preparoj al forveturo.

Ĉiujn etaĝojn de tiu ĉi domo ĉirkaŭis tegmentitaj vitraj galerioj, kun eliranta al ili vico de pordoj de malvastaj loĝejetoj, kiuj havis kuirejon apud la pordo mem, kun negranda posta ĉambro, kies du fenestroj estis turnitaj al duonsekiĝintaj arbustoj de la polva korto. Ĉi tie vegetadis malriĉaj metiistoj, etaj vendistoj, noblaj almozuloj kaj matrosoj. Tavi ne havis meblaron, ne havis ankaŭ iajn parencojn. La meblaro en la loĝejo restis post la antaŭa loĝinto, ebriema ŝipestro, antaŭlonge forlasinta sian metion; li mortis per aĉa morto dum interbatado sur la Berada ponto; ŝanceliĝinte, la peza korpo de la purpurvizaĝa maljunulo renversis la putran parapeton, kaj la atestantoj povis rakonti nur, ke, falante, li sakris terure kaj laŭte. La fluo forportis liajn korpon, pekojn kaj sakradon al akraj rokoj de la Muĝanta Fendo; la korpon oni ne trovis. Post li restis — komodo, kies kestoj ŝveladis fojfoje pro nesciata kaŭzo, ne fermiĝante dum semajnoj; lito, kelkaj tapiŝaj faldeblaj seĝoj, ŝranko kun ĉifonoj kaj skatoloj por tabako, gipsa farbita saraceno kaj paro da teleroj; cetero, eĉ se ekzistis io pli bona, — malaperis.

Tavi memoris nek la patron, nek la patrinon; ŝia patrino, forlasinte la edzon, fuĝis kun preterveturanta bela trezorejŝtelisto; la patro aniĝis al militservo kaj pereis en batalo. Sian infanaĝon Tavi pasigis ĉe duonblinda patrinkuzino, suferante pli ol la maljunulino pro ties malsanoj kaj fomentaĵoj, ĉar ili tre ĝenis ŝin. En la dekkvina jaro librovendisto, konato de la onklino, prenis la junulinon por labori en la vendejo; ŝi vendadis librojn kaj vivis duonmalsate. Poste li bankrotis kaj mortis, kaj Tavi presigis la anoncon.

Jen la biografio, en kiu estas pli da senco, ol en brila klakado de plandumoj de Kazanovo laŭ duonmondumaj kaj palacaj pargetoj de la mondo. Sed ne pri tio pensis Tavi, eksidinte en la kuirejo antaŭ la fornelo kaj boligante teon; tiom akraj estis ŝiaj novaj impresoj, ke ŝi ne povis deŝiriĝi de ili. Kien ajn ŝi rigardus penseme, la muro faladis en nokton kiel hela makulo kaj en ties radia fumo super kandeloj de la terura ĉerko flugis arĝentaj girlandoj de la stranga aparato. Jen ŝi imagadis, ke, kvazaŭ tuŝita de giganta fingro, turniĝas bunte la grandega disko de la urbo; jen sento de homo, hazarde trafinta en batalon kaj bonŝance ĝin forlasinta, leviĝadis kune kun danka fumo disde la ekdolorintaj kalkanoj al la lacaj okuloj; jen sincere miregadis ŝi, ke ne okazis io eĉ pli afekcia.

— Tavi, mia kara, — parolis la junulino, — kiel ci rigardas al tio? Ĉu mi sciis, ke ekzistas urboj, kie cin oni povas formanĝi tutan? Vere, Torp estas la Blua Barbo. Kaj kio do estas Kruks? Sed tio, verŝajne, estas tute honesta homo. Ja li estas naiva, kiel bovido. Li povus alflugi en sia aparato kaj eksidi al ili rekte sur la tablon.

Imaginte tion, ŝi ekridegis, faliginte la vizaĝon en la polmojn; esprima tremo de kvieta amuzo, rido kaj plezuro estis kuranta en ŝiaj ekfajrerintaj okuloj, rigardantaj al la imagataĵo el la fingroj, kiel el vualo. Ŝi apartenis al tiuj nemultaj vere feliĉaj naturoj, por kiuj ĉio en la mondo estas same simpla, kiel ilia kvieta bonanimeco; aeroplano kaj papilio apenaŭ forte diferencis el vidpunkto de Tavi, eble nur per tio, ke papilio ne havas helicon. Tial pli mirinda ŝajnis al ŝi la furioza ekstazo de la spektintoj, ol la eksperimento mem.

— Li leviĝis, sed li diris, ke leviĝos; kaj diris — kial: vibrado de sonoj, produktataj de sonoriletoj. Kiel bele okazis! Veron diris iu, ke la arto de aeronaŭtiko komencas novan eraon! Delonge tempas fari tiujn aĵojn belaj kaj diversaj, kiel oni faras ja, ekzemple, meblojn.

Tra tiaj pensoj, plenaj de akra rememoro, kiel ŝi estis ĉirkaŭita de sciaviduloj, imagintaj, ke ĝuste tiu ĉi junulino ĉion scias, kaj kiel ŝi fuĝis de ili, sencede hantis la vizaĝo de Kruks mem; ŝi plu aŭdis lian voĉon; kiel li diris: «Ni baldaŭ revidiĝos». — Por kio li diris tion? Kial li scias, ke Torp mortis? Ŝi komencis, finfine, incitiĝi, ĉar nek klarigi, nek elpensi ion ŝi sukcesis, eĉ la dorso ekdoloris pro meditoj. «Ĉu li demandis, almenaŭ, — ĉu mi deziras vidi lin?» — jen la demando, stumblinte je kiu, Tavi komencis ripetadi: — «Ĉu mi deziras vidi lin?» «Ĉu mi deziras vidi lin?» — ĝis tio tedis al ŝi. «Mi deziras. Jes, deziras, kaj fino; li havis al mi bonan rilaton». Pro tiu penso ŝi eksentis sin orfe laca, priŝtelita kaj perdita; al la okuloj aliris larmoj. Tavi ploretis iom, manĝis pecon da pano, trinkis teon, kvietiĝis kaj enlitiĝis, firme decidinte vigligi la morgaŭan naskiĝtagon per gajo kaj regalo de siaj nemultaj konatoj.

Turnante sin kun la vizaĝo al la muro, ŝi tuŝis la bruston, sentante, ke io mankas. Mankis la medaliono, lasita de ŝi en la Liss-a lombardejo.

«Sed mi elaĉetos ĝin, kiam vendos la ŝalon, — pensis la junulino. — Mi mendas vidi bonan sonĝon, tr-r-e interesan. Kruks-on mi deziras. Verŝajne, mi vidos, kiel mi flugas kun li tien-reen, en tiu lia umaĵo.

— Aĥ, Kruks, ne scias vi, ke unu junulino pensas pri vi kaj nenion komprenas kaj dormas... dormas... ddor...»

Ĉi tiam tubiĝis la lipoj, kun la almetiĝinta al ili montrofingro; poste Tavi eksilentis, vidante ĉion, kion ne vidos ni.




Kazanovo — Giacomo Girolamo Casanova (1725–1798), itala aventuristo kaj verkisto, fama pro multaj amoraj aventuroj (rim. de la tradukinto).