VII

Distriĝema kaj malgaja eliris Tavi sur la straton. Ŝi ne prenis monon, malgraŭ eĉ tio, ke restanta al ŝi monsumo ne sufiĉis por aĉeti bileton; la mono estis proponita al ŝi sen ofendo, sed la koro de Tavi firme ekribelis.

— Mi dankas vin, — diris ŝi al la vidvino, — mi deziras nur solan — plej baldaŭ foriri el ĉi tie.

Tiel ŝi foriris kaj ektrovis sin inter skuanta bruego de stratoj de la varmega Liss kun premita kaj svenanta koro.

Dum ioma tempo jen kolere, jen afliktite, ne rimarkante, kiel kaj kien ŝi iras, la junulino estis okupita de malimplikado de la obskura historio; ĥoro de kontraŭdirantaj divenoj, sen bazo kaj ligo, turmentis ŝian koron, kaj, laciĝinte, ŝi lasis tion, observante stratan trafikon, por ekspiri facile. Iom post iom ŝi sukcesis se ne distriĝi, do almenaŭ restarigi la ekvilibron; tremerinte lastfoje en febra abomeno per siaj ŝultretoj, ŝi komencis ĉirkaŭrigardi, rimarkinte, ke ŝi malproksimiĝis for de la centro. La stratoj estis pli grizaj kaj malpli homplenaj, la homamaso estis pli malpura; tondrosimilajn elpendaĵojn anstataŭis rustaj folioj de fero kun malhelaj literoj, el trans bariloj pendis debila verdaĵo. Malfermita pordo de triaranga taverno allogis la apetiton de Tavi; laca kaj malsata, enirinte kun malserena aspekto, ŝi eksidis al tablo kun malpura tuko kaj petis raguon, kio senprokraste estis al ŝi donita, — malbela, sed tre varmega, tiel, ke ekdoloris la lipoj. Ne atentante rigardojn de frekventuloj de la ejo, Tavi kuraĝe okupiĝis pri la manĝaĵo, en kiu da salo kaj pipro estis, probable, pli multe, ol da ĉio alia, kaj priverŝinte la brulon de la gorĝo per glaso da akvo, ŝi eliris, havante praktikeman animagordon.

Kion ŝi faru? Kiel ŝi akiru monon, por reveni hejmen, kaj pri kio ŝi okupiĝu ĝis la sepa horo de vespero? Je la sepa estis forironta la trajno. Sed la simplanima, grandanima Kruks povis nun, ne tro penigante sin, sciigi por ŝi sian adreson tien, kie ŝi nun ne estas. «Se mi faros tiele... — rezonadis ŝi, kondamnante medalionon, la donacon de la forpasinta patrino, al lombardejo kaj decidante vendi la novan ĉapelon, kartona skatolo kun kiu estis balanciĝanta sur ŝia kubuto, — nu, la ĉapelon eblas vendi; kaj kontraŭ la medaliono...» — Kaj, enprofundiĝinte en precizajn kalkulojn, ŝi ekiris, balbutante: — Se tiel kaj tiel, estos jen tiel kaj ĉi tiel... Aŭ ne tiel? Sed kiel?

En io ne akordis inter si la imagataj de ŝi ciferoj, kaj ŝi haltis, levinte la kapon, kun miro aŭskultante strangan oran sonoron, mallaŭtan, kiel deliro de rojo en nekonata lando. Sur la strato ne estis homoj, nur malproksime antaŭe malklaraj figuroj estis glitantaj sur vojkruciĝo; dekstre estis malrapide moviĝanta ŝarĝa ĉaro; ĉu la veturigisto dormis aŭ nur dormetis, mallevinte la kapon, kovritan per truita ĉapelo, — estis malfacile kompreni. Ŝajnis, ke la ĉaro elveturis el apuda pordego, el tiu, kiu jam estis frape fermiĝanta, montrante malsupre ies deirantajn piedojn. Kun ĉiu paŝo de la malvigla ĉevalo la ĉaro, skuiĝante, semis tiun puran staminan sonoron, kiun fiksaŭskultis la mirigita junulino.

Ŝi ekiris malrapide, pririgardante kaj cerbumante, kio ĝi povus esti. Sub la tolo, pendanta, tuŝante la radojn, altis io simila al tiaro, elmontrante sian nedifinitan konturon per anguloj de faldoj, malhelpantaj kunigi aludojn de formoj de la stranga ŝarĝo en iun fidindan tutaĵon. Tiu, evidente, malpeza ŝarĝo estis facile balanciĝanta de unu flanko al la alia, sonante, kvazaŭ la homo veturigis amason da tamburinoj. Ne elteninte, Tavi aliris pli proksime, demandante:

— Diru al mi, bonvole, kio tiel sonoras ĉe vi?

La veturigisto ĵetis apatian rigardon al ŝi el malproksimo de solecaj konsideroj, interrompitaj de la demando, kies valoro estis por li obtuza kaj malhela enigmo.

— Ha! — diris li, svingante la manon kun ĉagreno, ke li devas sproni siajn malrapide rampantajn pensojn al pli rapida iro. — Nu, sonoras, kaj kiel tio vin koncernas? Iru plu, kun Dio. — Ĉi tiam, sperte fidante la ĉevalon, al kiu la vipo estis nur agrabla, ĉar ĝi forpeladis ojstrojn, li apatie vipis la animalon, sed tiu nur svingis la voston, espriminte per grimaco de la malantaŭa kruro falsan vigliĝon, kaj ne pli rapide, ol antaŭe, turnis sin post angulon, al ŝoseo.

Kiam Tavi, nature, ekrigardis al tiu flanko, ŝi ekvidis post la domoj verdan trabrilon. La tuta ŝoseo estis kovrita de publiko, hastanta, kiel al incendio; svingante foliojn, kuradis ĵurnalportistoj; ĉaretoj de vendistoj de fruktoj kaj refreŝigaĵoj ĵetiĝadis inter veturiloj, plenaj de sinjorinoj kaj dande vestitaj viroj; sub la piedoj tien kaj reen kuradis strataj hundoj, bojante al siaj fratoj, kies kombitaj korpetoj dece defilis antaŭ silkaj jupoj, konforme al longeco de ĉenetoj, alfiksitaj al la kolringoj. Okulfrapa bukedo traglitis en vitroj de aŭto, soniganta densajn, terurajn magiaĵojn; karakolante, impetis rajdantoj; lambastonoj de almozuloj, trenataj por rapideco de iro sub la akseloj, vigle balanciĝadis inter ombreloj kaj bastonetoj; patrinoj trenadis anhelantajn infanojn kun nepriskribebla despero en ties ruĝiĝintaj vizaĝetoj; kuntirante la lipojn, paŝetadis maljunulinoj; knabaĉoj furioze kriadis, kuregante sur la pavimo, kvazaŭ en atako. Ĉi tie la mistera ĉaro malaperis kaj perdiĝis, kaj Tavi demandis la unuan renkontiton: «Kien hastas tuta tiu homamaso?»

— Ĉu vi estas fremda? — diris tiu, retroturniĝante dum irado. — Do vi, sekve, ne scias: hodiaŭ estas «lopoj»! Flugoj! Flugoj! — kiel klarigo kriis li, senceremonie antaŭinte la junulinon.

Ŝi momente vigliĝis; entuziasmiĝinte, ĉar ŝi ŝatis ĉiaspecajn spektaĵojn, ŝi enkuris en unuan vendejon, haste elpetinte preni por konservado ĝis la vespero sian malhelpantan pakaĵon, kaj ekiris kun sama rapideco, kiel la homamaso, al la nekonata loko. Rememorante de tempo al tempo la zorgon pri reveno hejmen, ŝi trankviliĝadis per tio, ke palpadis sub la robo la medalionon kaj pense malfermadis la kartonan skatolon. «Jen la mono», — ripetadis la malsukcesa vojaĝantino. La homamaso, la suno kaj la konscio de sendependeco gajigis ŝin. Tiutempe la ŝoseo turniĝis angule al la kampo; kaj rekte, se oni daŭrigus ĝian linion, staris alta ŝtona muro, trans kiu inter arboj, svenintaj en varmego, videblis sinuo de ĉina tegmento kun flago super ĝi, malfermita spaco de pordego buntis pro moviĝado de hastantaj homoj. Iuj estis forirantaj, iuj estis enirantaj, sed oni pli multe eniradis, ol foriradis, kaj, ne konante la ordon, Tavi turnis sin tien. La internaĵo de la korto estis distranĉita de tabula barilo, ĉe la mallarĝa trapasejo oficisto estis kontrolanta biletojn.

— Vian bileton, — ĵetiĝis li al la junulino, jam preterinta lin.

Ŝi turniĝis, sukcesinte diri nenion, kiam la biletisto okupiĝis pri aliaj enirantoj, forgesinte ŝin aŭ opiniinte ŝin iu el la «nekontrolindaj», kiaj ĉiam multas ĉie, kie oni kontrolas biletojn. Kontenta, ke al ŝi fortunis, ĉar ŝi tute ne povis aĉeti ajnan bileton, Tavi pasis pluen kaj ĉirkaŭrigardis.

Tio estis korto, aŭ, pli ĝuste, malgranda pavimita per platoj placeto, ĉe kies du flankoj estis amfiteatre leviĝantaj benkoj de pavilonoj kun flankaj kaj horizontalaj markezoj. Spektantaro estis sufiĉe abunda; pririgardinte ĝin, Tavi rimarkis, ke tio estas ne miksita homamaso de publikaj spektaĵoj, sed tiel nomata «elita» publiko, precipe de inteligenta tipo. Inter la tribunoj lokiĝis kovritaj per blua drapo tabloj kun inkujoj kaj folioj de skribpapero; ĉi tie kunsidis ĉirkaŭ tridek homoj en pigraj pozoj de varmega tago, kun malbutonumitaj veŝtoj kaj malsekaj haroj sur la fruntoj, en ĉapeloj, ŝovitaj al la nukoj. «Kien do ci trafis, mia kara?» — perplekse demandis sin Tavi, vidante, ke ne ĉi tie, verŝajne, okazos la flugoj. Sed jam ekstaris el post la tablo, tondrante per sonorileto, homo de apopleksia kompleksio; lia potenca, kruta vizaĝo, preskaŭ senbrova, kun vangoharetoj, kiuj, ŝajnis, apenaŭ tenas sin sur la dikaj vangoj, — malfermiĝis per ronda «O» de la sukoplena buŝo; li postuleme kriis:

— Ordon! Ordon! Silenton! Mi malfermas eksterordinaran kunsidon de la Klubo de Aeronaŭtoj.

Tiutempe Tavi ekvidis alirintan al la tablo Kruks-on, tiun saman, kiu neatendite malaperis matene. Kvazaŭ propran patron renkontis Tavi, — tiel ekĝojis ŝi en la fremda homamaso de la nekonata urbo al tiu trankvilige rekta vizaĝo, — kaj, haste eksidinte sur plej proksiman benkon, kriis de tie:

— He, Montgomery, kion vi faras ĉi tie? Kruks! Kruks!

Tuj liaj okuloj direktis sin al ŝi kaj tuj trovis ŝin; rekoninte sian matenan renkontitinon, li kapsignis, alpremis al la lipoj la fingron kaj ridetis signife. Tiam subite al ŝi iĝis trankvile, kiel hejme; kvankam acidaj vizaĝoj de sinjorinoj kaj levitaj kun facila rideto brovoj de viroj turniĝis al ŝi fronte, esprimante per tio miron aŭ indignon, — ŝi nur rozkoloriĝis, sed ne konfuziĝis.

Preninte liberan seĝon, Kruks eksidis, mallevinte la okulojn. Sur li nun estis leda kontinua jako, altaj botoj kaj nigra kaskedo; ties rimeneto estis pasanta de unu tempio al la alia sub la mentono. Ĉi tiam la sciavido de Tavi atingis la zeniton, kiu nomiĝas rigidiĝo, kaj la personeco de Kruks, kaj la etoso, kaj la neatendita por ŝi kunsido de aeronaŭtoj — ĉio estis kiel malmuntitaj detaloj de nekonata maŝino, kiun, muntante antaŭ ŝiaj okuloj, oni estis preparantaj por funkciigi. Ŝi tremis. Ĉu vidis vi, kiel baraktas, ne kapabla kviete sidi sur la loko, juna, stulta knabino? La mondo ankoraŭ estas spektaĵo por ŝi, kaj en tiu spektaĵo, interrompante la ĉefan agadon, svarmas scenoj de ĉiaspecaj aliaj spektakloj. En tiuj minutoj la stabileco de ŝia interna mondo estas ne pli granda, ol stabileco de vizioj, kreataj de fuma ludo. Momento de kvieto ekzistas nek en ŝia vizaĝo, nek en la pozo, nek en la ritmo de spirado, ŝi deziras stamfi, ekstari, rigardi antaŭe kaj flanke, urĝi kaj brui.

La korpulenta homo estis la prezidanto. Atinginte silenton, li diris:

— Okazis jeno: en la kancelarion de la Klubo venis motivita petskribo de sinjoro Kruks, kiu estas inventinto de flugaparato de nova tipo, en kiu li petas ne nur fari elprovon, sed ankaŭ disponigi al li, Kruks, lokon en la hodiaŭa konkuro. Laŭ la statuto de la Klubo, ajna monoplano, biplano, paraŝuto, balono aŭ aerostato devas esti, por eviti ridindajn kaj malfeliĉajn akcidentojn, anticipe taksita de ekspertoj, por ne havi rilaton kun provoj teĥnike neeblaj, aŭ, por kio estas nemalmultaj ekzemploj, senkondiĉe absurdaj. Tial, ĉar restas ankoraŭ horo da tempo antaŭ la komenco de la konkurso, la prezidantaro rezoluciis: pririgardinte la aparaton de Kruks, permesi al li, kondiĉe de teĥnika scienceco de lia inventaĵo, disponi la aerodromon por publika eksperimento; kaj, se Kruks tion deziros, enskribi lin en la liston de aviistoj de la tago, kun rajto pretendi je premioj pri alteco, daŭro kaj precizeco de alteriĝo.

Dum fluis kaj finiĝis la parolo de la prezidanto, punca honto kovris la vizaĝon de Tavi; ĝis larmoj, ĝis plena konsterniĝo konfuziĝis ŝi, kompreninte nun, ke ŝi senceremonie familiare vokis neniun alian, ol faman — certe! — inventiston. Timante, ke li ree ekrigardos al ŝi, la junulino eksidis tiel, ke ŝi elrigardu el post ies granda ĉapelo. «Ho Dio, savu, indulgu kaj mallongigu mian langon», — flustris ŝi; tamen tute penti ŝi ne sukcesis; leviĝis bruo, rumoro; spritaj aŭ scivolemaj notoj miksiĝis kun krioj de malpacienco.

Tiam ĉies rigardoj turniĝis al Kruks, kiu ekstaris kaj faris per la mano signon kun deziro paroli. Ree mallaŭtiĝis la bruo; la homoj, sidantaj ĉirkaŭ la tablo, sulkigis la fruntojn kun gravaj mienoj, signifantaj ilian perfektan kaj seneraran ĉioscion.

— Jen kio, — diris Kruks nelaŭte, sed tiel distingeble, ke liaj vortoj sonis klare por ĉiuj, — mi konstruis aparaton, kiu en konstruo kaj sistemo de la motoro havas nenion komunan kun la moderna aeroplano. Mi havas nek vaporon, nek gason, nek benzinon, nek elektron; nek ŝvebantajn planeojn, nek helicojn; ne estas ankaŭ speciala hezito en elekto de materialo, el kiu estas konstruita la aparato. Kiel el tolo aŭ silko, tiel el simpla papero aŭ folia fero povas esti konstruita ĝi sen ajna perdo de ĝia mova kapablo; ĝi flugas per forto de sona vibrado, donata de kvar mil nanaj arĝentaj sonoriletoj, kies sono...

— Kies sono?! — interrompis voĉo, espriminta per sia tono komunan perplekson. — Pri kio vi parolas?

Aŭdiĝis rido. La silento forŝoviĝis. La ekvilibro de atento, ricevinte baton al ambaŭ pesiltasoj, malaperis, kiel malaperas ĉiuj fantomoj de sociaj konvencioj. Iuj interŝanĝis rigardojn; iuj, retrorigardante, serĉis la malpacienculon, demandintan, al kio kondukas la stranga parolado de la mistera inventisto. La prezidanto, kaptinte la sonorilon, estis prepariĝanta restarigi la silenton; sed al li oni ion flustris, kaj li jam mem, kun ioma dubo, en konsterniĝo, ĵetis preteran rigardon al Kruks, staranta, atendante eblon paroli plu, kun simpleco de forta homo, kiun flankenpuŝis sur strata angulo kuranta homamaso. Tiam Tavi komencis timi pri Kruks; se en io ajn malvenkus tiu homo, por ŝi tio estus neeltenebla; en ŝi jam sukcesis maturiĝi definitiva inklino al li. Al ŝi plaĉis, ke li estos, evidente, unu kontraŭ multaj, sed, konante forton de mokado, ŝi timis, ke la sceno, senrilate al ties rezultoj, ricevos komikan karakteron. Tiutempe aŭdiĝis ankoraŭ ekkrioj; pasis kaj ĉesis bruo.

— Eble, — diris la prezidanto al Kruks, — vi estas iom laca; eble, vi estas malsana, emociita; en tiu okazo por ni ne estos ofendo en prokrasto de via ege interesa ekspliko ĝis almenaŭ la sekva tago.

Kruks ridetis sen konfuziĝo; kun aspekto de plena plezuro li aŭskultis tiun singardeman kaj mildan replikon.

— Mi devas peti vin permesi al mi diri ĉion, kion mi deziras, povas kaj opinias necesa diri. Sed por ke tiuj, preskaŭ miraklaj novaĵoj, kiuj estas malkovritaj de mi, estu ne senbazaj, mi devos prezenti mian aparaton al la kunveno. Ĝi ne estas granda; kaj havas nenion komunan kun tiuj mallertaj makaonoj, en kiuj oni veturas kun tia bruo kaj risko...

Espriminte tion kun klara firmeco, ne permesanta plu havi du opiniojn, kiel pri stato de liaj mensaj kapabloj, tiel pri la intencoj, Kruks ree kaptis la silenton je la haroj, kaj la atento de la aŭskultantoj duobliĝis. Tavi aŭdis, kion oni diras ĉirkaŭ ŝi.

— Sed eble? — diris iu, subkomprenante per tio, ke ne ekzistas limoj por malkovroj. Kelkaj rapidaj disputoj ĉesis; kreskanta intereso infekte transkuradis laŭ benkoj.

— Aŭskultu, aŭskultu! — ekkriis oni finfine de sur sidlokoj, vidante, ke la juĝantaro hezitas. — Ni deziras aŭdi! — La prezidanto decidiĝis, sed sian decidon li prezentis, kiel iun diplomatian koncedon.

— Se vi insistas, — diris li, — ni konsentas. Tamen ekzistas entuziasmoj, kies neantaŭvidita formo povas devigi nin bedaŭri pri la eksperimento; ties malkontentigaj konsekvencoj influos kaj vin, kaj nin ĉiujn, ĉar ni ege bedaŭrus pri ĉio nescienca, pri ĉio, se eblas tiel diri, diletante kuraĝa, ne konformanta al la celoj de la Klubo de Aeronaŭtiko. Sekve, se vi estas certa, almenaŭ parte, pri pozitivaj flankoj de via inventaĵo, pri ties bazaj principoj, — bonvenu, sinjoro Kruks. Mi ne kaŝu, ke la komenco de via ekspliko ŝajnis al ĉiuj tiom grave stranga. — Do, ni vin aŭskultas.

Agordinte tiamaniere sin, Kruks-on kaj la aŭskultantaron en bondezire averta senco, la prezidanto faris severan kaj gravan mienon; li, kaj post li ĉiuj ekrigardis al Kruks, simile al ekzamenantoj, kies kaŝita penso: «lernanto, falu al la piedoj!» — spiras kanibalismon.

— Finfine, — diris Kruks, — dankon al Dio! Vin konfuzis la kvar mil sonoriletoj; mi pliigu tiun konfuzon: ĉu pli ol kvar mil aŭ malpli, neniom gravus. Kiel infanoj, rulantaj neĝan skulptaĵon, malmulte zorgas pri tio, ĉu para aŭ nepara nombro da neĝeroj enlokiĝos en la homsimilaĵo de vintro, neĝblovoj kaj frosto, kiun ili modlis, tiel ankaŭ mi ne insistas senkondiĉe pri kvar mil; mi volonte cedas el ili arbitran nombron aŭ aldonas al kvar tiom, kiom entute enlokiĝos sur mia aparato; al mi plaĉas multe da sonoriletoj; la afero estas ne en nombro, sed en la efiko.

Se li ridetus, se almenaŭ por momento tuŝus tiun klaran vizaĝon ruza ludo, ekbruegus tondro kaj ridego nereteneblaj. Tamen Kruks rigardis kaj parolis tre serioze, kio efikis, spite al liaj vortoj, plej aflikte. Ankoraŭ estis nek protestoj, nek akra enmiksiĝo flanke de tiuj, kiuj perceptas kiel mokon aŭ defion ĉion, malhavantan pretan kaĝon en lia cerbo, kutima al trankvila maĉaĵo, antaŭ ol kompreni la esencon de la fenomeno, sed jam montriĝis laŭ vizaĝaj esprimoj densiĝo de protesta atmosfero. Ĉion detruanta ironio kurbigis la lipojn de la anoj de la prezidantaro, kondamnitaj pro propra facilanimeco zorgi pri solida ritmo de la tago, pri inda respekto de la loko kaj de la afero, pri kiu ili estis okupiĝantaj, alkroĉinte insignojn, montrantajn radojn kaj flugilojn. Ĉion ĉi bone komprenis, taksante en sia maniero, Tavi, la junulino, staranta sur vojkruciĝo de la sorto, — la sento de la sorto tuŝis ŝian humoron; nevole ligis ŝi la sonoriletojn, pri kiuj parolis Kruks, kun la neekstermeble tenera rememoro pri la ĉaro kaj la sonoro, kiun ŝi aŭdis antaŭ horo.

Kun la koro, pendigita sur ora fadeno de juna maltrankvilo, ŝi atendis, kiel agos finfine Kruks. Ŝajne li intencis kvietigi la venton de la rompita rilato al si; lia parolo tuŝis nun multajn aferojn.

— Ni konsideru, — diris li, — almenaŭ nekomplete, anatomion kaj psiĥologion de movado en la aero. Ĝis nun flugas nur birdoj, insektoj kaj aĵoj; la homo kunvojas al flugantaj objektoj, li mem flugi ne povas, krom en sonĝo. Alkroĉiĝinte al balono, havanta signifon de kvazaŭ memstara organismo, moviĝanta laŭ arbitro de atmosferaj ŝanĝiĝoj, li estas en ne pli komplika stato, ol afido, sidanta sur leontoda semo, kiam ĝin deŝiris kaj portas vento en la spacon. Aeroplano ŝajne pli memstare invitas rigardi al tiuj fantazioj. Tamen ni eltrovu la esencon de la deziro, la ideon de la flugo, ties mensan idealan staton. Ĉi tie ne eviteblas sonĝo; nur ĝia emocianta arabesko sufloros kun klareco de malblindiĝo tion, kio inspiras la puran flugon. Ĝin regas facila kaj profunda ekstazo; sentoj, nekonataj ekster sonĝo, tiom strangaj, ke kun ili oni povus kompari eble nur kantadon sur la oceana fundo, sonas akorde en tiuj specialaj kondiĉoj de sonĝo, faliganta la fizikan sopiron — la dum jarcentoj kreiĝintan abomenon al la piedoj, kaptitaj de la giganta magneto. Ni rememoru, kiel ni flugas en tiu tempo, kiam nia korpo, ĉirkaŭvolvita per litkovrilo, obeas al sia kuŝejo: la deziro mem nature apartigas nin, levante kaj forportante sur sekuran alton. Ne ekzistas alia motoro, krom kaptanta emocio, kaj ne ekzistas pli granda peno, ol la peno de parolo. Notu, ke en la lando de sonĝo forestas flugoj praktikaj: transportado de poŝto, de pasaĝero aŭ premia konkuro estas ekskluditaj; tiu stato logas nur per mirinda moviĝo en alto; ĝi tuta estas en si mem, estas nenio flanke, nenio transe de tiu spaco, etendiĝinta en la animo mem; sen penoj kaj kalkuloj.

Sed kiel do en la realo flugas li? Aŭ, pli ĝuste, kiel li moviĝas super la tero, kiam vi, levinte la kapon, haste sendas post lian spasme kurbiĝintan figuron la nomon de la «Reĝo de la naturo»? Jen...

Ĉi tiam aŭdiĝis karaktera zumado de motoro; laŭta unutona kantado ekfluis en alto, kaj la anoj de la Klubo, ekrigardinte al la ĉielo, ekvidis aeroplanon, trairantan la vidkampon kiel peza makulo.

— ... jen la atingo, kiu aperis al ni ĝustatempe por demonstro. Kiom da duboj! Kaj da timoj?! Ĉu ĝi ne falos? Eble, ne falos. Komprenu, kion tio signifas! Ĝia moviĝo estas libera tiel, kiel iro de ĉevalo; ĝia rapideco estas deviga; ĝia motoro estas malfidinda; ĝia kreinto estas alkatenita al punlabora kuglego de ekvilibro pro la vivo kaj mono; ĝian falon oni atendas; ĝia alteriĝo estas danĝera, ĝia turno estas malfacila; ĝia aspekto estas malbela; ĝia flugo estas flugo de muŝo en botelo: eblas nek halti, nek ŝvebi; surdiga bruo, atmosfero de fabriko, klopoda laboro; centoj de kripluloj, kadavroj, kaj ĉu tio estas — flugo? Envii al libelo, en matematika precizeco de kies moviĝoj lumas klareco de transkuranta radio; rigardi al skulpta arabesko de hirundo, kiun ĝi pentras super sia spegulaĵo en brilanta akvo, — per admirinda mizereco de faritaj penoj; suspiri pri aglo, kuŝanta inter nebuloj kun trankvileco de nubo mem, — ĉu tio estas nia sorto? Kaj ĉu tio estas nia vanaĵo — la eterna disŝiro, superverŝita per brilo de sonĝoj?

Nemulton mi bezonus, por pruvi al vi, kiom malperfektaj kaj kiom krudaj estas tiuj aparatoj, per kiuj vi kun tia peno kaj danĝero plugas la aeron, alkroĉiĝinte al ili, ĉar moviĝas nur la aparatoj, sed ne vi mem; same kiel oportune estas paŝadi en fera pantalono, naĝi sur trabo kaj dormi sur arbo, tiel — rilate al la vera flugo — okazas via flugado. Ĝi estas vi mem. La plej bona aparato devas esti obeema, kiel malpeza vesto dum kurado; en ajna momento en ajna direkto kaj kun ajna rapido, — jen kion vi devas atingi. Intencinte paroli pli longe, mi renkontis maltoleremon kaj mokadon; tial, ne plu tuŝante viajn teĥnikajn superstiĉojn, ni transiru al la eksperimento. Antaŭ tio por ĉies aŭdo sen pozo kaj bedaŭro mi deklaras, ke mi ne prenos la premion, kvankam mi superos senescepte ĉiujn rekordojn. Rigardu kaj juĝu.

En la profundo de la korto estis duonmalfermita pordego, ĝin oni malfermis plene, kaj du laboristoj enportis tiom malpezan konstruaĵon, ke nenia fizika peno estis rimarkebla laŭ iliaj vizaĝoj. Io, ĉirkaŭvolvita per tolo, balanciĝis, mallaŭte sonorante. Tavi, emociiĝante, ekstaris: «tio estas ĝi, tio, kion veturigis la ĉaro». Eksidinte, ŝi ne povis sidi kaj ekstaris denove, same kiel ekstaris ĉirkaŭ ŝi ĉiuj, pririgardante la strangaĵon. Poste okazis ĉies moviĝo; la spektantoj ĵetis sin al Kruks, ĉirkaŭinte la inventiston per densa homamaso; kaj samloken, tiel sukcese, ke inter ŝi kaj la mistere sonoranta objekto estis libera spaco, trafis nia malkvieta vojaĝantino.

Per abrupta movo Kruks deŝiris la tolon. Parto de la spektantoj, ne sciante, ĉu ili koleru aŭ ridu, depaŝis en profunda senreviĝo de seriozaj homoj, cedintaj al kurioza mistifiko; laŭte ekkriis la dua parto; la tria ŝtoniĝis; la kvara... sed pli ĝuste ni diru, ke kiom estis da homoj, tiom estis da partoj; ja ni priskribas pretere. Ĉu okazis al vi kuri plenrapide tien, kien jam ekkuris, henante kaj muĝante, strata homamaso? Ne grandan miraklon vi atendas vidi, kiam, trapuŝiĝinte en la centron mem de la tumulto, vi vidas nurnure etulon kun salivkovrita kuko en la mano kaj kun vizaĝo, punca pro ploro; la vartistino perdis lin; «kie ci loĝas?» — demandas oni la infanon; kaj li kun mirego, ke oni ankoraŭ ne kondukis lin al lia preciza adreso, larme diras: «tie!».

Dum flanke de la tegmentoj pendis jam en fumo de fabrikaj tuboj tri alligitaj balonoj; dum korpulenta aerostato, simila al ĉirkaŭligita per ŝnureto kolbaso, svingante iajn plumetojn, moviĝis sur alto de kvindek futoj, kaj kvar viglaj aeroplanoj, rompante per malglata zumado supran silenton, ĵetiĝadis super la korto de la Aeronaŭtika Klubo kun gracio de tegmentoj, deŝiritaj de vento; dum, sekve, la kurteno de la aerospektaklo leviĝis kaj estis plenumataj la «atingoj», — tiam antaŭ la okuloj de la juĝistoj aperis la brilanta inventaĵo de fantazia formo. Ĝi longis ĉirkaŭ dek futojn kaj altis ĉirkaŭ kvin. Ĝiaj konturoj antaŭe similis pruon de boato, etendita kaj maldikigita per zigzago de cigna kolo; kaj ĝusta similaĵo de la cigna kapo estis finanta tiun kolon-buspriton. La korpo profile similis Pompean boataspektan lampon; la poŭpo de la stranga ŝipo, en tiu loko, kie ordinare situas direktilo, estis, samkiel la antaŭa parto, etendita kaj fleksita internen, kvazaŭ super la kapo de la interna sidanto, per akra serpo. La maldika framo el nekonata materialo estis, kiel skeleto de lampa kloŝo, tegita per luksa blua silko, riĉe brodita per arĝenta kaj kolora arabesko. Tiu arabesko estis tiel bela, ke multaj, speciale virinoj, ektremis pro admiro; tuj aŭdiĝis iliaj plezurplenaj, sinceraj, ardaj ekkrioj. La flankoj de la aparato estis tegitaj per malhelverda same silka ŝtofo kun oraj laŭraj folioj; sed kiel la plej rimarkinda kaj bizara parto de la miraklo ekbrilis tutaj girlandoj, festonoj, ĉenoj kaj kvastoj da nanaj sonoriletoj el pura arĝento, malpezaj, kiel vezikoj; ilia punto ĉirkaŭis la ŝipon. Kruks tuŝis sian kreaĵon, kaj ŝajnis, ke ĝi ekĝojis per sonoro, disŝutinte etetan ridon.

— Kvar mil sonoriletoj, — diris Kruks, kiam ĉesis krioj, venkitaj de mirego. Kaj li ĵetis al Tavi tiom atente mildan rigardon, ke simpleco kaj vigleco de trankvilo, ŝargita per ega scivolemo, tuj revenis al ŝi. — Tiu inventaĵo estas sekreto; mi diros nur, ke kohereco de sonoro kaj la maniero de ties regado produktas aeran vibradon, movantan la aparaton en ajna direkto kaj kun ajna rapido. Nun mi eksidos kaj flugos; kaj vin mi lasas libere fari teĥnikajn supozojn.

— Li flugos! — moke movante la rondajn vangojn, diris, kun cigaro en la dentoj, germana piloto. — «En teatro; sur kabloj kaj pulioj...» — aldonis alia. — «Tio estas frenezulo!» — aŭdiĝis serioza voĉo. — «Stulta mistifiko!» — determinis junulo kun lanugo sur la lipo. Subite strida fajfo distranĉis la tumulton; kiel signalo al malordo, ĝi kaŭzis ĥoron de malakorda fajfado, krioj kaj insultoj. Sed Kruks nur distrite ĉirkaŭrigardis; ree rimarkinte Tavi-n, li diris al ŝi:

— Ni baldaŭ revidiĝos, ja Torp mortis, kaj vi nun ne devos servi.

Tiuj neatenditaj vortoj tiel afekciis la junulinon, ke ŝi depaŝis; nur:

— Ĉu vi scias? — sukcesis ŝi diri, kiam la sceno rapide turniĝis al la fino.

Vidante, ke Kruks eksidas interne de sia aparato, la prezidanto, decide forpuŝinte malhelpantojn, aliris la strangan aviiston.

— Mi ne povas permesi al vi fari ajnajn eksperimentojn, evidente kaj apriore senutilajn, — maltrankvile ekkriis li. — Vi aŭ estas malsana, aŭ havas celon, tute fremdan por ni; kiu sanmensulo allasos por momento la penson, ke — fu! — oni povas flugi per tiu... per tiu... mi ne scias kio, — per tiu maltaŭga ĉifonaĉo! Bonvolu foriri. Foriri kaj forporti vian konstruaĵon!

— Mi havas rajton, — malvarme diris Kruks, respondante samtempe al li kaj al tiuj laŭtvoĉuloj el la homamaso, kiuj, kriante ĝis raŭkeco, subtenis la prezidanton. — Rajton! Kaj mi ne rezignos tiun rajton.

— Ne mi, ne mi sola; mia opinio, mia postulo estas ĉies opinio, ĉies postulo! Ĉu vi aŭdas? Jen kion vi faris. Ĉu ni povis scii, kun kiu kaj kio ni havos aferon? Forlasu la kunvenon.

— Diru ĉiuj, ke ili deziras tion, — diris Kruks.

— Bonege! — La prezidanto nervoze ekridis kaj tiel skuis la sonorileton, samtempe stamfante, ke silento, kaptinte la momenton, ekstaris kiel muro. — Gesinjoroj! Altestimataj moŝtoj! Helpu ĉesigi tion! Sinjoro Kruks, — se almenaŭ unusola homo ĉeestanta ĉi tie, normala kaj plenaĝa, diros, ke li atendas de vi realan flugon, — malhonoru vin mem aŭ malhonoru nin ĝis la fino! Kiu supozas tion? Kiu atendas? Kiu kredas?

Tiam, dise, sed tiom rapide, ke ĉesis la ree leviĝinta bruo, tiel nerompeble perfide estiĝis silento vera, plena de nevideble turnitaj malsupren dikfingroj, ke Tavi kunpremiĝis: «un', du, tri, ok», nombris ŝi, atendante nombron dek, por venki la homamason, iĝintan malamata por ŝi, kaj devigis sin diri «dek», kvankam post «naŭ» ŝi tenis turmentan, kiel doloro, paŭzon. La silento, metinte la kubutojn sur tablon, obtuze alpremiĝis al la manoj per la mentono, rigardante malsupren; Kruks ĵetis rapidan rigardon al la junulino. Tiam, tuta interne eksonorinte kaj iĝinte ĝis senkonscieco malpeza, ŝi paŝis antaŭen, skuante la montrofingron, ruĝiĝante kaj kolerante al sia deviga heroeco. Sed nur instinkto movis ŝin.

— Mi! Mi! Mi! — kriis ŝi kun rido kaj teruro. Tiam ĉiuj rigardoj, kiel ŝajnis al ŝi, trais ŝian korpon; la homamaso moviĝis kaj haltis, eksplodo de ridego priverŝis la junulinon per febro kaj varmego, sed, preskaŭ plorante, tirata de la impeto, ŝi, kunpreminte la pugnon, movadis la montrofingron, kolere kaj senhelpe ripetante: — Jes, jes, mi; mi scias, ke li flugos!

La venkita prezidanto eksilentis; li konsterniĝis. La ĵurianoj, kaptinte liajn manojn, furioze flustris ion malklaran, pro kio li, tute ne kompreninte ilin, tute cedis al la atako de Tavi.

— Mi plenumas la promeson, — diris li, svingante la manon kaj dispuŝante la konsilantojn, — sed mi ne plu estas prezidanto; la infano kaj la frenezulo posedu la klubon!

— Ve, mi ne bezonas la klubon, — diris Kruks, — ne necesas ĝi ankaŭ al mia defendantino. Deiru! — Kaj, ĉar neniu jam kontraŭis al la konkero, li lokiĝis interne de la aparato, kiu evidentiĝis, malgraŭ sia fragila aspekto, tre stabila; ĝi kvazaŭ algluiĝis al la tero, ne knarinte, ne sonorinte; kaj la blanka cigna kapo fiere rigardis antaŭ sin, spirante misteran silenton. Eksidinte, Kruks prenis kvaston da perlaj fadenoj, alfiksitaj al la flankoj de la ŝipo, kaj ektiris ilin; tiam, komence mallaŭte, kaj poste kun rapidege kreskanta forto de miloj da nanaj kordoj, pro kiuj tremas la brusto, ĉiuj faskoj kaj girlandoj de sonoriletoj eksonoris, simile al varmegaj kampoj da griloj, kie krias kaj sonoras ĉiu folio. Ĉu per tiu, ĉu per alia forto — plenumiĝis moviĝo: la boato glate leviĝis sur alton de lignofajra fumo kaj haltis; tiu loko, kie ĝi ĵus staris, brilis per polva pavimŝtono.

Kio liberiĝis, kio kaŝiĝis en la ŝvitinta animo de la homamaso, kiam tondris tiu bato, malfermiginta ĉiujn buŝojn, elŝoviginta ĉiujn okulojn, kaptinta ĉiujn gorĝojn per mallonga spasmo, — priskribi povas neniu plumo; nur malforta komparo kun kartona cirka pezaĵo, kaptinte kiun profano anticipe streĉas la muskolojn, sed, momente ĵetita per la propra peno sur la teron, ankoraŭ ne kapablas kompreni, kio okazis, — povas simili la impreson, kun kiu retiriĝis kaj diskuris ĉiuj, tuj kiam Kruks leviĝis supren. Dum ioma tempo li estis senmova, poste kun reguleco de ŝraŭba kanelo kaj kun rapideco de biciklo li komencis foriri supren laŭ potenca spiralo, ĝis la boato kaj li mem malgrandiĝis ĝis amplekso de bukedo. Sed tiam, disŝirinte finfine ĉiujn katenojn, atingis lin hurlo kaj muĝo de tia ekstazo, tia furioza kaj sovaĝa jubilo, ke ĉapeloj, ekflugintaj supren, ŝajnis, ne eltenis varmegon de la kapoj, ardigitaj de sinforgeso. Nur mortinto, se li konservus el siaj malaperintaj sensoj la unusolan: la senson de atento, povus kompreni la deliron kaj blindecon de la krioj, kiuj, intermiksinte ĉiujn finojn kaj komencojn, similis plie bruegon de rapide veturantaj ŝarĝaj ĉaroj, ol homajn vortojn; jam estis nek skeptikuloj, nek filozofoj, nek pretendoj, nek memamo, nek incitiĝemo, nek ironio; kiel Kohinuro, ĵetita al amaso de mizeruloj, eksplodigus la plej danĝeran el eksplodemaj subteraĵoj de la animo, tiel tiu spektaĵo, tiu nevenkebla evidenteco ĵetiĝis al la spektantoj akvofale, renversinte ĉion.

— Hu ra! Hu ra! Hip! Hu ra! — kriegis entuziastoj, ĉirkaŭrigardante, ĉu krias la aliaj, kaj vidante, ke, penegante, krias ĉiuj, — aplaŭdis, transkurante tien kaj reen, puŝante kaj skuante la manojn de tiuj, kiuj, siavice, jam delonge skuis ilin. — Nova erao! Nova erao de aeronaŭtiko! Hip, hu ra! Potenco, plena venko super la aero! Mi mortas, mi malbonfartas! — kriis sinjorinoj. Aliaj, kun okuloj plenaj de solenaj larmoj, dece viŝadis ilin, aldirante kiel en deliro: «Super elektro; eble, super radiumo... kion ni scias pri tio?» — «Ho mia Dio», — aŭdiĝis ĉie, kie oni jam trovadis nek vortojn, nek pensojn, kaj povis nur ĝemi.

Super ĉio ĉi, fajrerante, apenaŭ aŭdeble sonorante kaj florante simile al valorega ornamaĵo, balanciĝis, haltinte, la silka aparato de Kruks. Li tie sidis, kiel sur seĝo. Liaj lipoj moviĝis, li ion diris, kaj pro la alteco malsupre nur post unu aŭ du spiroj, kiel el la aero mem, aŭdiĝis:

— Kvar mil sonoriletoj. Sed povus esti ankaŭ malpli.

La boato turniĝis, ekiris laŭ kurbo for, tiel rapide, ke neniu traspuris la direkton, — poste iĝis punkto, paliĝis kaj malaperis. Tiam, tremante kaj plorante pro nekomprenebla fiero, Tavi diris al tiuj, kiuj estis trankviligantaj kaj konsolantaj ŝin, pridemandante samtempe, kiu estas Kruks, ĉar ili pensis, ke ŝi proksime konas lin:

— Kial vi miras? Tiu aparato estas inventita kaj... havas, certe, nu... helicojn, kaj necesajn motorojn. Flugas ja viaj aeroplanoj?! Mi sciis, ke ĝi flugos. Ja tre plaĉis al mi la sonoriletoj!




turnitaj malsupren dikfingroj — signo de malaprobo aŭ malindulgo, devenanta el Romio, kie spektantoj de gladiatoraj bataloj montradis tiel, ke oni mortigu la venkitan gladiatoron (rim. de la tradukinto).
Kohinuro — hindia diamanto, unu el la plej grandaj en la mondo (rim. de la aŭtoro).