VII

Vane serĉis urbanoj en la sekva tago sur ĵurnalaj paĝoj priskribon de la enigma evento; la forto, aganta ekde nememoreblaj tempoj per plumo kaj minaco, dissendis en redakciojn sekretan cirkuleron, ordonantan «forgesi» la neordinaran okazintaĵon; mencii ĝin estis malpermesite je puno de malfermo; neniaj klarigoj estis donitaj ĉi-rilate, kaj la redaktoroj redonis al la aŭtoroj longegajn artikolojn, — fruktojn de sendorma nokto, — ornamitajn per plej logaj titoloj.

Intertempe onidiroj atingis tian skalon, ricevis tiajn ampleksojn kaj konturojn, ĉe kiuj malaperis jam la senco mem de la okazintaĵo, simile al tio, kiel iĝas giganta, sed senforma la ombro de homo, tre proksime alirinta al stratlanterno. Atestantoj disportis siajn impresojn al ĉiuj stratanguloj, kaj ĉiu rakontis tiel, ke la ceteraj povus disputi kun li, — la plej bona pruvo de bizareco de la percepto. En la afero de Drud la kreemo de popolamasoj, pri kiu nune, onidire, oni ege klopodas, manifestiĝis kun senbrideco de histeria paroksismo. Tamen, rampanta skeptiko de la klera parto de la popolo eligis delikatan «sed», en kies profundpensa sensenceco iu konforme agordita orelo povus aŭdi multon da spritegaj klarigoj. Sur tiun «sed», kiel sur bobenon, volviĝis bunta fadeno de onidira enciklopedio. Iuj ekzemplis hipnoton, fakirojn, iuj — miraklojn de la teĥniko; oni menciis ankaŭ malnovajn iluziistojn, kiuj plenumadis nekompreneblajn miraklojn, kun ruza maŝineto en subŝtofo. Estis forgesitaj nek kinematografo, nek projekcia lanterno, nek famaj aŭtomatoj: la meĥanika homo de Weber venkadis la plej famajn ŝakludantojn de sia tempo. Pro tio, ke ajna evento similas al globo, kovrita per komplika desegnaĵo, la atestantoj kontraŭdiris unu al la alia, ne koincidante en priskribo de la okazintaĵo, ĉar ĉiu vidis nur la turnitan al li parton de la globo, kun ekstra aldonaĵo de fantazio, aŭ, strebante impresi per seka ekzakteco, forigadis detalojn; tiel la evidentaĵo mem iĝis duone dubinda. Tamen la «dia voĉo», tio estas rakontoj el ĉevalejoj kaj galerioj, riĉe festenis, ornamiĝante per ĉio, kio estas aĉa en la homo, kiam li deziras fabelojn kaj mem kuiras ilin. Tiuj rakontoj kreis legendon pri diablo, elveturinta sur blanka ĉevalo; laŭ ekzaktaj sciigoj de aliaj, la diablo ŝtelis knabinon kaj forflugis kun ŝi en fenestron; triaj aldonadis, ke la etulino transformiĝis en maljunulinon de terura aspekto. Kontraŭe al tiu ekzotaĵo aperis onidiro pri anĝeloj, ekkantintaj super la kapoj de la publiko pri la fino de la mondo, sed plej multe ĉiuj inklinis al la klarigo, donita de bufedisto de «Niagaro», ke veninta greko inventis flugan maŝineton, kiun eblas teni en poŝo; la greko elflugis el la cirko sur la straton kaj falis, ĉar en la maŝineto rompiĝis ŝraŭbo. Kronis tiun tutan konfuzon ŝokanta rakonto pri vizito de la cirko fare de grego da flugantaj malvivuloj, kiuj drinkis, manĝis, kaj poste komencis diboĉi, deŝirante de sur spektantoj ĉapelojn kaj kriante en nekonata lingvo frenezajn vortojn.

Malgrandan centron de tia bolado de onidiroj prezentis matene de la 24-a la kuirejo de la gastejo «Romo», je la naŭa horo. Ĉi tie, ĉe la tablo, meze de kiu fumis vaporo de grandega pato kun ŝafaĵo, lakeo kaj kuiristo arde disputis; ilin aŭskultis ĉambristinoj kaj kuiristino; kuirknaboj, grimacante kaj interbatante ĉe la kuirforno, sukcesadis samtempe aŭskulti la konversacion. La lakeo kvankam ne trafis en la cirkon, pro manko de biletoj, sed dum la tuta vespero gapvagadis ĉe la enirejo inter la malfeliĉuloj, vane esperantaj ŝmiri la biletiston per cigaro aŭ tragliti internen, kaptinte momenton.

— Sensencaĵo! — diris la kuiristo, elaŭskultinte la priskribon de la ĉioma fuĝo de la spektantoj. — Eĉ se ci vidus per propraj okuloj, kio, kiel ci mem diras, ne okazis.

— Estas facile diri «sensencaĵo», — kontraŭdiris la lakeo, — ripetadu «sensencaĵo» al ĉio ajn, kion ci aŭdas. Estas abomene paroli kun ci... Se oni pensas, ke mi mensogas, oni havu kuraĝon diri tion rekte al mia vizaĝo.

— Kaj kio tiam okazos? — bataleme demandis la kuiristo. — Ĉu rekte al la vizaĝo?! Jen mi rekte al cia vizaĝo diras, ke ci mensogas.

— Ĉu mi? Mensogas?

— Nu, se ne mensogas, do elpensas, tio estas la samo, kaj se ci deziras scii la veron, do mi al ci klarigos: ĉio okazis pro tio, ke falis la fostoj. Tion mi, memkompreneble, ne vidis, sed mi pensas, ke sufiĉas eĉ tia bagatelo. Ja la galerioj staras sur fostoj, ĉu ne? Kaj se spektantoj tien plenŝtopiĝis trioble pli multe, ol devus, do la apogiloj rompiĝis.

— Kiel al tio rilatas apogiloj, — kontraŭdiris, ŝvitante pro malespero, la lakeo, — se ekkuris plena strato da homoj, la pordoj krakis, kaj mi mem aŭdis kriojn. Krome, mi multajn pridemandis; ŝajne, estas klare.

— Sensencaĵo! — diris la kuiristo. — Kiam al ci oni rompos la krurojn, tiam ci krios, mem ne sciante kion. Okazas, ke pro timo homo freneziĝas kaj komencas rakonti ajnan galimation.

— Jam ĉiuj scias, ke vi estas nekredanto, — ekkriis unu ĉambristino, dum ŝia amikino kun la kuiristino, malferminte la buŝojn, tremis en paroksismo de akra sciavido, — tamen mi jam en la eta aĝo vidis tian aferon, ke petu min rakonti pri tio antaŭ nokto, mi neniam kuraĝos. Venas al ni viro, — la afero okazis nokte, — kaj petas permeson tranokti...

— Kaj mi ankaŭ bone memoras, — interrompis la lakeo, — kiel eliris el la pordo solida, ĝentila sinjoro. — «Kio tie okazis?» — demandis mi lin, kaj mi vidas, ke li estas forte emociita; li al mi diris: — «Ne serĉu vantajn amuzojn. Mi vidis, kiel homon ekposedis demono kaj levis lin en la aeron. Preĝu, preĝu!» — Kaj li foriris, tiele svingante la manon. Mi diras al vi, en tiu sola lia mano estis maso da esprimo!

La kuiristo ne sukcesis prononci — «Sensencaĵo!», kiam la ĉambristino, timante, ke ŝia rakonto dronos en kverelo de la disputantoj, plilaŭtigis la voĉon kaj ekparolis pli rapide:

— Ĉu vi aŭdas? Mi diris, ke tiu homo petis permeson tranokti ĉe ni; la patro grumblis, sed permesis, kaj en la sekva tago la patrino diris al li: — «Kio? ĉu mi ne estis prava?» — Ŝi ne deziris enlasi lin. Kio do okazis? En nia domo estis malplena ĉambro, en kiu neniu loĝis: tie ni ordinare konservadis legomojn; samtie la patro tenis tornilon. En tiun ĉambron ni kuŝigis por dormi nian vagulon. Mi kvazaŭ nun vidas lin; alta, dika, grizhara, kaj la vizaĝo estis glata kaj tia rozkolora, kiel jen de Betsy, aŭ de mi, kiam oni min ne kolerigas. Kvankam mi estis eta, sed mi klare vidis, ke en la maljunulo estas io suspektinda. Kiam li foriris por dormi, mi alŝteliris al la pordo, rigardis en la serurtruon kaj... ĉu vi povas imagi, kion mi vidis?

— Ne, ne! Ne diru! Ne diru! — ekkriis la virinoj. — Aj, kion do vi tie vidis?

— Li sidis sur la sakoj. Mi eĉ nun tuta tremas, kiel tiam. — «Amataj miaj membroj! — diris li kaj demetis la dekstran kruron. — Miaj karaj ekstremaĵoj!..» — Tiam, — je Dio, mi mem tion vidis, — demetis li kaj almetis al la muro la maldekstran kruron. Miaj genuoj fleksiĝis, sed mi rigardas. Mi rigardas, kaj li demetas unu brakon, pendigas ĝin sur najlon, demetas alian brakon, metas ĝin tiel neglekte, kaj... kaj...

— Nu?! — instigis la aŭskultantoj.

— Kaj tute trankvile demetas de si la kapon! Jen tiel! Pum ĝin sur la genuojn!

Ĉi tie, dezirante prezenti la teruran momenton, la rakontantino kaptis sian kapon, elstariginte la okulojn, kaj poste, kun aspekto de senforteco, kaŭzita de la peza rememoro, afekte faligis la manojn kaj malfleksiĝis, anhelante.

— Nu, jen ci certe mensogas, — diris la kuiristo, kies intereso al la rakonto rimarkeble malkreskis, tuj kiam la ĉambristino senigis la almozulon de la dua brako. — Per kio do li demetis la kapon, se li ne havis brakojn?

La ĉambristino ĉirkaŭrigardis lin per glaciaj okuloj.

— Mi delonge rimarkas, — vipe kontraŭdiris ŝi, — ke vi kondutas kiel azia paŝao, ne havante eĉ guton da respekto al virino. Kiu enmetis en vian kapon, ke la maljunulo estis sen brakoj? Mi ja diras, ke la brakojn li havis.

La cerbo de la kuiristo nebuliĝis; senforte svingis li la manon kaj kraĉis. Tiumomente eniris, rigardante super grandegaj okulvitroj, viro en antaŭtuko kaj feltaj ŝuoj. Tio estis la koridora servisto de la supra etaĝo.

— Stranga afero, — diris li, turnante sin al neniu aparte, sed ĉirkaŭrigardante ĉiujn vice per morna, forestanta rigardo. — Kio? Mi diras, ke tio estas tre stranga afero, kiel mi raportis pri tio jam nokte al la administranto.

Venis viskoza paŭzo.

— Kia do estas tiu stranga afero? — demandis la lakeo.

— Kiam mi rememoras — frostiĝas mia dorso, — diris la koridora servisto, kiam nova paŭzo atingis malagrablan amplekson. — Aŭskultu. Hodiaŭ nokte, post la unua horo, puriginte ĉiujn botojn, mi pasis preter la 137-a kaj, rimarkinte, ke la pordo estas ne ŝlosita, sed nur maldense fermita, — frapis; ne por ia afero, sed simple. Ja ĉio ajn povus esti. Tie estis silento. Mi eniris, certiĝis, ke la loĝanto forestas, ŝlosis la pordon per la ŝlosilo, kaj la ŝlosilon metis en la poŝon, poste pendigis ĝin sur la tabulon. Post tio mi restis supre ankoraŭ ĉirkaŭ kvin minutojn, ree ekiris malsupren kaj, kiam mia vojo preteris la saman 137-an, mi ekvidis, ke la porda anso ŝanceliĝis. Iu elinterne penis malfermi la pordon. Mi sensone aliris ĝin kaj rigidiĝis, — ankoraŭfoje tremeris la anso, poste aŭdiĝis paŝoj. Tiam mi enrigardis en la serurtruon. En la antaŭĉambro estis lumo, kaj mi ekvidis la dorson de la deiranta homo. Ĉe la kurteno, deŝovinte ĝin, li haltis kaj turniĝis, — tamen tio estis ne fremdulo, sed ĝuste tiu Aisher, kiu loĝas tie. Post, probable, kvin minutoj, ne pli, li leviĝis en la koridoron laŭ la ŝtuparo, demetis la ŝlosilon kaj eniris en sian loĝejon.

Prezentinte tiujn ĉi cirkonstancojn, la koridora servisto ree vice ĉirkaŭrigardis la larĝe malfermitajn buŝojn kaj aldonis:

— Ĉu vi komprenas?

— Diablo prenu! — diris la lakeo, ĵetinte pikeman rigardon al la kuiristo, kiu ĉi-foje ne ekkriis «sensencaĵo», sed nur amare balancis la kapon super peco da ŝafa graso. — Kiel do li povis trafi en sian loĝejon?

— Se ne tra la balkono, do eble nur en formo de kulo aŭ muŝo, — klarigis la koridora servisto, — ja eĉ muso ne povas trarampi la seruran truon.

— Kaj kion diris la administranto?

— Li diris: «Hm... tamen, mi pensas, eble al ci ŝajnis?» Sed mi vidis, kiel li vigle ekkuris supren, verŝajne por mem rigardi en la truon; kaj reen li malleviĝis kun vizaĝo trioble pli longa, ol ĝi estis.

Tiam ĉiuj komencis pridiskuti la konduton kaj la personon de la mistera loĝanto.

— Li malofte estas hejme, — diris la koridora servisto, kaj rememoris, ke Aisher preferis la numeron en la supra etaĝo, kvankam tiu ĉambro estas malpli bona ol liberaj numeroj de la etaĝoj pli malsupraj. Betsy kantis:

— Deca junulo, rare kvieta kaj ĝentila; neniu ankoraŭ aŭdis de li riproĉojn, eĉ kiam oni forgesas brosi la ĉambron aŭ, starante antaŭ spegulo, prokrastas veni al sonoro.

Neniu sciis, pri kio li okupiĝas, neniu vizitis lin. Oni fojfoje aŭdis, kiel li parolas kun si mem, aŭ, rigardante en libron, mallaŭte ridas. Estas senutile meti por li cindrujojn, ĉar cigaredstumpoj tutegale kuŝaĉas sur la planko.

Tiutempe la lakeo kvazaŭ ektrancis; ĉiam pli kontempla, serioza kaj distriĝema iĝadis lia vizaĝo, kaj ĉiam pli alte li levadis la okulojn al la plafono, kie vigle zumadis muŝoj. Probable, tiuj insektoj ludis por li la rolon de la legenda Neŭtona pomo, doninte al la disa akiraĵo de la menso kristalan ligon; levinte la manon, por altiri atenton, li celigis malserenan rigardon al la grizblua nazo de la kuiristo kaj per malforta voĉo, malantaŭ kiu en tiaj okazoj staras fiera certeco, ke la diraĵo sonos pli draste, ol tondraj ekkrioj, malrapide prononcis:

— Do ĉu vi scias, kiu estas la loĝanto de la 137-a numero, kiu estas tiu homo, trafanta hejmen sen ŝlosilo, kiu estas li, nomata Simeono Aisher? Jes, kiu estas li, — ĉu vi scias tion? Kaj se ne scias, do ĉu deziras scii aŭ ne deziras?

Evidentiĝis, ke deziras ĉiuj, sed ke kelkaj ne ŝatas, kiam homo grimacas, anstataŭ diri rekte.

— Ĉu rekte?! — ekkriis la lakeo. — Do jen! — Li ekstaris, afekte renversis la seĝon kaj, etendinte la dekstran manon al makaronia kribrilo, kriis: — La homo, trafanta sen ŝlosilo! La homo, postulanta, ke al li oni nepre donu supran ejon! La homo, pri kiu neniu scias, kiu li estas, — tiu homo estas tiu, kiu flugis en la cirko!

Aŭdiĝis virina «Aĥ!», kaj bruo de mirego superis koleran proteston de la kuiristo. Tiuminute enkuris maldika knabo, jam el malproksime permane alvokante al si Betsy-n kaj kriante: — «Iru tuj, vin postulas la administranto».

— Laŭ vi, ĉiuj estas friponoj! — ekkriis, forkurante kun la knabo, Betsy, trafita en siaj simpatioj. — Eble, estas vi, kiu flugas, sed ne Aisher!




Aisher — prononcu: [ájŝer] (rim. de la tradukinto).