Ĉapitro XVIII


La ŝipo, kiu prenis min, havis nomon «Merganaso». Ĝi estis iranta al Gel-Gju el San-Riolo kun kargo da testudoj. La ŝipestro, kiu estis ankaŭ la ŝipposedanto, Fineaso Proctor, havis ses ŝipanojn; la sesa el ili estis asistanto de Proctor, Ned Tobbogan, ekstreme silentema homo, aĝa ĉirkaŭ tridek jarojn, bela kaj sunbruna. La junulino kun la vindita okulo estis nevino, pli ĝuste kuzidino de Proctor kaj ekpartoprenis la navigon tial, ke estis malfacile disiĝi de ŝi por Tobbogan, ŝia agnoskita fianĉo; kiel mi eksciis poste, ne malpli grava kaŭzo estis espero de Tobbogan geedziĝi kun Dezi en Gel-Gju. Unuvorte, la kaŭzoj estis klaraj kaj bonaj. Okaze de ĉeesto de virino, eĉ se parencino, Proctor konservis en la poŝo salajron de kuiristo, maldunginte lin kun deca preteksto; manĝaĵon kuiradis Dezi. Dirinte tion, mi revenas al la interrompita rakonto.

Dum mi estis komunikiĝanta kun la ŝipanaro de la skuno, mia boato estis alirigita al la poŭpo, prenita sur takelojn kaj starigita apud la savboato de «Merganaso». Miaj pakaĵoj jam kuŝis sur la ferdeko, ĉe miaj piedoj. Intertempe la velo kaptis venton, kaj la skuno ekiris laŭ sia vojo.

— Nu, — diris Proctor, tuj kiam aperis io simila al interna ekvilibro ĉe ni ĉiuj, — rakontu, kial ni haltis pro vi kaj kiu vi estas.

— Tio estas historio, kiu vin mirigos, — respondis mi post kiam mi esprimis mian dankon, firme preminte lian manon. — Mia nomo estas Harvey. Mi estis naviganta samtien, kien vi navigas nun, al Gel-Gju, sur ŝipo «Kuranta sur ondoj», sub komando de ŝipestro Guez, kaj estis elŝipigita fare de li hieraŭ vespere en boaton post granda kverelo.

En mia stato endis esti malkaŝema, ne tuŝante la internajn flankojn de la afero. Pro tio ĉio montriĝis en natura kaj simpla aspekto: mi surŝipiĝis kontraŭ pago (ne nomante la nombron, mi aludis, ke ĝi estis granda kaj pagita ĝustatempe). Mi devis ankaŭ elpensi la celon, kun kiu mi entreprenis tiun ĉi vojaĝon, por esti verema en la estiĝinta stato. En alia loko kaj al alia homo mi devus rakonti la veron, se mi pensus, ke... Unuvorte, la ŝipanaro de «Merganaso» nur de tempo al tempo ŝtopadis siajn pipojn, por pli vigle sekvi mian rakonton. Al mi ili ekkredis, ĉar mi ne kaŝis tiun veron, kiun ili atendis.

Mi havis (tiel mi klarigis) deziron ekkoni komercan praktikon de velŝipo, kaj krome ekscii postulojn kaj kondiĉojn de merkato en viva komerca agado. La elpensaĵo havis sukceson. Proctor, longa homo kun duone grizaj haroj kaj trankvila muskole glata vizaĝo, tuj diris:

— Jen, prava estis la penso. Mi ĉiam diradis, ke, sidante sur unu loko kaj legante borsajn ĵurnalojn, oni iam aĉetos kotonon anstataŭ kanabo aŭ melaso.

La cetero en mia rakonto ne postulis distordon, pro kio la karaktero de Guez, post kiam mi sciigis la aŭskultantojn pri la historio kun la ebria virino, tuj iĝis objekto de pasia pridiskuto.

— Lin endis simple mortigi, — diris Proctor. — Kaj vi ne respondus pro tio.

— Li ne sukcesis... — rimarkis unu matroso.

— Neniam mi enirus en boaton; nur per forto, — daŭrigis Proctor.

— Li estis sola, — enmiksiĝis Dezi, staranta apude. La tuko malhelpis al ŝi rigardi, kaj ŝi turnadis sian kapeton. — Kaj ci, Tobbogan, ĉu restus kun perforto?

— Tion diris la oĉjo, — kontraŭis Tobbogan.

— Kaj eĉ se la oĉjo.

— Kio okazis al ci, Dezi? — demandis Proctor. — Jen kian viglon ci montras en fremda afero!

— Vi prave agis, — turnis ŝi sin al mi. — Estas pli bone morti, ol esti batita kaj elĵetita ekster la ŝiprandon, se estis tiela malicaĵo. Pro kio do ci ne donas al li la viskion? Rigardu, li ĝin kaŝis!

Ŝi prenis el la distrita mano de Proctor la botelon, kiun, absorbita de tuta tiu historio, la ŝipestro tenis inter la genuoj, kaj plenigis duonon de lada kruĉo, alverŝinte akvon. Mi dankis, rimarkinte, ke mi ne malsanas pro senfortiĝo.

— Nu, tamen, — rimarkis ŝi per kritika tono, signifanta, ke mia stato postulas riton. — Kaj ankaŭ por vi estos pli bone.

Mi eltrinkis, kiom povis.

— Ho, tio estas ne laŭ nia maniero! — diris Proctor, renversante la restaĵon en la buŝon.

Tiutempe mi pririgardis la junulinon. Ŝi estis malhelhara, de negranda alto, de fortika, sed nerva, tremema kompleksio, kion oni komprenu en la senco de impetemo de moviĝoj. Kiam ŝi estis ridetanta, ŝi similis al neĝo en rozo. Ŝi havis malgrandajn sunbrunajn manojn kaj nudajn maldikajn piedojn, donantajn sub la rando de la jupo impreson de apartaj vivaj estaĵoj, ĉar ŝi senĉese paŝadis aŭ krucadis ilin, movante la fingrojn. Mi rimarkis krome, kiajn rigardojn ĵetadis al ŝi Tobbogan. Tio estis esprimriĉaj rigardoj de enamiĝinto al diaĵo, pro degno ellerninta alportadi viskion kaj ŝajnigi, ke doloras la okulo. Tobbogan estis serioza homo kun regula, kuraĝa, meditema vizaĝo. Liaj moviĝoj iom kontraŭdiris al lia aspekto, tiel, ekzemple, li faradis gestojn al si, sed ne for de si, kaj kiam li sidis, li havis kutimon ĉirkaŭpreni la genuojn per la manoj. Ĝenerale li faris impreson de nekomunikema homo. Kvar matrosoj de «Merganaso» estis maljunaj homoj, de ŝparema kaj kvieta konduto, en libera tempo unu el ili diserigadis folian tabakon aŭ alkudradis al la jako deŝiriĝintan kolumon; la alia skribadis leteron, la tria aranĝadis en larĝa botelo pejzaĝon el sablo kaj rabotaĵo, uzante, kiel japano, maldikegajn bastonetojn. La kvina, pli juna ol ili kaj pli vigla, ol la ceteraj, ofte kartludadis kun si mem, vane tentante la aliajn partopreni senelspeze. Lia nomo estis Bolt. Mi ĉion ĉi rimarkis, ĉar pasigis sur la skuno tri tagojn, kaj mia unua tago finiĝis per profunda dormo pro subite veninta laco. Oni donis al mi liton en la matrosa loĝejo. Post la viskio mi manĝis iomete da bolkuirita salviando kaj ekdormis, malferminte la okulojn, jam kiam super la tablo balanciĝis lumanta lampo.

Dum mi fumis kaj pensis, venis Tobbogan. Li turnis sin al mi, dirinte, ke Proctor petas min veni en lian kajuton, se mi bone fartas. Mi eliris. Ondado iĝis rimarkeble pli forta antaŭ nokto. La skuno, alpremiĝante al la akvo post svingiĝoj, knaretadis sur ondokrestoj. Malleviĝinte tra mallarĝa ferdekpordo laŭ kruta ŝtuparo, mi trairis post Tobbogan en la kajuton de Proctor. Tio estis pura ejo de severa tipo kaj tiom malgranda, ke inter la tablo kaj la lito povis lokiĝi nur mato por viŝado de piedoj. La kajuto estis forte trafumita.

Tobbogan eniris kune kun mi, poste malfermis la pordon kaj malaperis, verŝajne, pro siaj aferoj, ĉar aŭdiĝis ie proksime lia interparolo kun Dezi. Ĵus enirinte, mi komprenis, ke Proctor bezonas konversacianon: sur la tablo estis tranĉita, sur pura telero, fumita bovlango, kaj staris botelo. La ŝipestro ne trompis min per tio, ke komencis de komerco, dirinte: «Ĉu vi ne aŭdis ion rilate de kotonaj semoj?» Sed baldaŭ evidentiĝis tuta mia senkulpeco en tiu demando, kaj poste Proctor transiris al la plej interesa: al rea interparolo pri mia historio. Nun li estis esprimanta pli skrupule, ol matene, celante, evidente, al taŭga takso miaflanke.

— Ni devas interkonsenti, — diris Proctor, — kiel ni agu kontraŭ ŝipestro Guez. Mi estas atestanto, mi prenis vin, kaj kvankam tio okazis solan fojon en mia vivo, unu tia fojo valoras multajn aliajn. Miaj homoj same estos atestantoj. Laŭ tio, kion vi diris, ke «Kuranta sur ondoj» iras al Gel-Gju, vi devos renkontiĝi kun la kanajlo tre baldaŭ. Mi ne pensas, ke li ŝanĝos la kurson, eĉ se ektimos, sobriĝinte. Li ne havas kaŭzojn pensi, ke vi trafos sur mian skunon. Tiuokaze necesas interkonsenti, ke vi sciigu min, se la enketado okazos, kiam «Merganaso» jam foriros el Gel-Gju. Tio estas kriminala afero.

Li komencis aŭdeble cerbumi, kalkulante tagojn, kaj ĉar el tio nenio rezultis, pro tio ke estas malfacile antaŭvidi hazardaĵojn, mi proponis al li paroli pri tio en Gel-Gju.

— Nu jen, tio estas eĉ pli bone, — diris Proctor. — Sed vi devas scii, ke mi estas por vi, ĉar tio estas neaŭdita afero. Okazadis, ke homojn oni ĵetadis ekster ŝiprandon, sed ne elŝipigadis — almenaŭ kiel sur firmaĵon — je cent mejloj for de la bordo. Estu certa, ke via historio bruos ĉie, kie oni levas velojn kaj ĵetas ankron. Guez estas finita homo, mi diras veron. Li perdis la racion, se povis agi tiel. Tamen ni devas drinki, sen kio la savo estas ne plena. Nun vi estas kvazaŭ novnaskito kaj akceptos maran bapton. Mi miras pri vi, — rimarkis li, verŝante en glasojn. — Mi miras, ke vi estas tiel trankvila. Mi ĵuras, mi havis impreson, ke vi leviĝas sur «Merganason», kiel en propran loĝejon! Estas bone havi tiajn fortikajn nervojn. Ĉar...

Li starigis la glason kaj atente ekrigardis al mi.

— Mi aŭskultas vin, — diris mi. — Ne timu paroli, pri kio vi deziras.

— Vi vidis la junulinon, — diris Proctor. — Certe, oni povas pensi nenion, pro kio... Unuvorte, necesas diri, ke virino sur velŝipo estas escepta afero. Mi tion scias.

Li ne konfuziĝis kaj, kiel mi ĝuste komprenis, opiniis malagrabla neceso tuŝi tiun demandon post la historio kun la kompanio de Guez. Tial mi respondis senprokraste:

— Brava junulino; ŝi, eble, estas via filino?

— Preskaŭ filino, se ŝi ne kalcitras, — diris Proctor. — Mia nevino. Vi mem komprenas, teni junulinon sur la skuno, — tio signifas stiri per du rudroj, sed ĉi tie ŝi ne estas sola. Krome, ŝi havas tre bonan karakteron. Tobbogan kontraŭ unu kopeko ricevis kapitalon, tiel eblas diri pri ili; kaj min, ĉu vi komprenas, furiozigas, ke ili, ĉiel ajn, geedziĝos pli aŭ malpi frue; kontraŭ tio nenio fareblas.

Mi demandis, kial al li ne plaĉas Tobbogan.

— Mi mem min demandadis, — respondis Proctor, — kaj pardonu pro malkaŝemo en familiaj aferoj, por vi, certe, tedaj... Sed fojfoje... hm... oni deziras konversacii. Jes, mi min demandadis kaj incitiĝadis. Ĝusta respondo ne aperas. Sincere dirante, al mi estas abomene, ke li iradas ĉirkaŭ ŝi, kiel surda kaj blinda, kaj se ŝi diros: «Tobbogan, surgrimpu maston kaj malleviĝu la kapon malsupren», — do li tion tuj faros en ajna vetero. Laŭ mi, ŝi bezonas alian edzon. Tio estas interalie, sed ĉio iru, kiel iras.

Tiutempe rumo en la botelo ekstaris sur la nivelo de la etikedo, kaj pro tio ŝajnis, ke la ondado plifortiĝis. Mi estis moviĝanta kune kun la seĝo kaj la kajuto, kiel sur balancilo, iam disstarigante la krurojn, por ne fali en vakuon. Subite la pordo malfermiĝis, tralasinte Dezi-n, kiu, ŝajnis, falis al ni tra la muro, kliniĝinta al mi, sed, kaptinte per la mano la tablon, ŝi haltis en pozo de ŝnurdancisto. Ŝi estis en ŝuoj, kun broĉo sur griza bluzo kaj en nigra jupo. Ŝia vindaĵo kuŝis pli orde, egale trastrekante la maldekstran parton de la vizaĝo.

— Tobbogan petis al vi transdoni, — diris Dezi, tuj celigante al mi la solecan bluan okulon, — ke li vaĉos kiom necesos, se vi ne havas tempon. — Poste ŝi eklumis kaj ridetis.

— Jen bone, — respondis Proctor, — kaj mi jam pensis, ke li elŝipigos min, ja nun estas kroma boato.

— Do, vi trafis al ni, — diris Dezi, rigardante al mi kun ĝeniĝo. — Mi pensas, kiaj aferoj okazas en la mondo!

— Okazas ankaŭ, — komencis Proctor kaj, ĝisatendinte, kiam el la senfina rezervo da ridetoj sur la vizaĝo de la junulino ekfloris la nova, atenda, finis: — Okazas, ke ŝi foriras, kaj ili restas.

Dezi konfuziĝis. Ŝia rideto komencis malaperi, kaj mi, komprenante, kiel ŝi deziras resti pro sciavido, diris:

— Se vi parolas nur pri mi, do, krom plezuron, la ĉeesto de via nevino nenion donos.

Rimarkeble kontenta pri mia respondo, Proctor diris:

— Eksidu, se ci deziras.

Ŝi eksidis apud la pordo ĉe la litpiedo kaj alpremis la manon al la vindaĵo.

— Plu doloras, — diris Dezi. — Tia domaĝo! Tre stulte mi sentas min kun la oblikva fizionomio.

Ne eblis ne demandi, kaj mi demandis, kio difektis la okulon.

— Ŝi malvarmumis, — respondis anstataŭ ŝi Proctor. — Sed estas nenio simila al kuracilo.

— Ne kredu al li, — kontraŭis Dezi. — La afero estis pli simpla. Mi interbatiĝis kun Bolt, kaj li faris al mi batbluaĵojn...

Mi nekredeme ridetis.

— Ne, — diris ŝi, — neniu batis. Simple pro karbo, en la okulon trafis karbo.

Mi konsilis embrokacii per forta teo. Ŝi detale pridemandis, kiel oni tion faras.

— Kvankam estas unu okulo, sed mi la unua ekvidis vin, — diris Dezi. — Mi ekvidis la boaton kaj vin. Tio min tiel afekciis, ke ŝajnis, kvazaŭ la boato pendas en la aero. Tie estas malvarma teo, — aldonis ŝi, ekstarante. — Mi iros kaj faros, kiel vi instruis. Ĉu mi donu al vi ankoraŭ botelon?

— N-ne, — diris Proctor kaj ekrigardis al mi komplike, kvazaŭ atendante pretekston diri «jes». Mi ne deziris drinki, tial silentis.

— Jes, ne necesas, — diris Proctor certe. — Ankaŭ morgaŭ estos sama tago, kiel hodiaŭ, kaj da tiuj boteloj estas nur tri. Do, ŝi la unua ekvidis vin, kaj kiam mi alportis la lornon, ni ekvidis, kiel vi staris en la boato, mallevinte la manojn. Poste vi eksidis kaj komencis rapide remi.

La konversacio ankoraŭ kelkajn fojojn revenadis al mia historio, poste Dezi foriris, kaj ĉirkaŭ kvin minutojn post tio mi ekstaris. Proctor akompanis min en la loĝejon.

— Ni ne povas proponi al vi pli bonan ejon, — diris li. — Ĉe ni estas malvaste. Toleru iel-tiel, nemulte jam restis navigi ĝis Gel-Gju. Ni estos tie, pensas mi, vespere postmorgaŭ, aŭ antaŭ la vespero.

En la loĝejo estis du matrosoj. Unu dormis, la alia estis ĉirkaŭvolvanta tenilon de tranĉilo per rimeno, maldika, kiel laĉo. Por mia feliĉo, tio estis malparolema homo. Ekdormante, mi aŭdis, kiel li kantetas per basa, densa voĉo:

Sen fin' estas ondo,
Ĝi iras sen zorgo kaj cel'
Tra l' mond', sen renkonto
Kun fund' kaj ĉiel'!



Proctor — prononcu [próktor] (rim. de la tradukinto).
eniris — en la originalo estas «eliris», tamen ŝajnas, ke tio estas nur misskribo de la aŭtoro (rim. de la tradukinto).