Ĉapitro sepa

— Mi ĉion al vi diros, nur vi min ne urĝu, — petis Ionov. — Mi devas ĉion laŭorde rememori.

Lokotkov plu estis skuata kaj tordata de febro. Doktoro Znamenskij, ekvidinte Ivanon Jegoroviĉ-on, deziris mezuri lian temperaturon, sed Lokotkov ne permesis, dirinte, ke post la milito ni okupiĝados nur pri mezurado de temperaturo, sed nun li ne havas tempon, kaj la termometroj kuracas nenion. Kaj li izoliĝis kun sia hieraŭ pafvundita malamiko.

— Ĉu estos al mi pafekzekuto? — interesiĝis Ionov.

— Kiel la juĝo verdiktos, — suspiris Ivano Jegoroviĉ.

— Aŭ jam ĉi tie oni tuj mortpafos?

— Apenaŭ ĉi tie, — ne tro esperigis la spionon Ivano Jegoroviĉ. — Kaj nun, ek, prilumu detale tutan vian taskon. Ĉu la ĉefo estas vi?

— Mi.

Trans la tabulsepto ekbruis primuso. Tie Znamenskij havis operaciejon. Keroseno estis tre ŝparata, kaj se la primuso bruis, do, Znamenskij estis prepariĝanta operacii.

— Kiun oni alveturigis, Paŭlo Petroviĉ? — kriis Lokotkov.

Sed pro la bruo de la primuso li ne distingis la respondon kaj komencis enskribi la depoziciojn de Ionov, tenante sian trivitan paperujon sur la genuo. La «kampulojn», akompanintajn Ionov-on, li jam anticipe pridemandis kaj nun sentis pro tuta tiu ĉi afero ioman ridindan ĝenecon. La «kampuloj» malkune unu de la alia konfesis, por kio ili estis senditaj ĉi tien, kaj Lokotkov sentis kaj honton, kaj kvazaŭ malhonoron pro sia fosado en tuta tiu ĉi stulta historio. Eble, indus transdoni la tutan triopon al Igoro, sed Igoro estis okupita, sidis en la bieneto, atendante la kamaradojn de Ionov. Ĝenerale, ĉio aranĝiĝis treege stulte.

— Demando: kiu kun vi konversaciis antaŭ via forsendo por plenumado de la tasko?

— Sinjoro Gräfe mem, — respondis la globokula Ionov. — Persone mem en sia rezidejo en Assari. Li al ni diris: se vi mortigos la generalon — mi zorgos pri via posta sorto, ĉar tiu generalo...

— Demando, — haste interrompis Ionov-on Ivano Jegoroviĉ, — kiu vin ekipis, kiam vi atendis vian forsendon el Pskovo?

— Kiel tio?

— Kiu vestis kaj provizis?

— Lamulo, — respondis Ionov. — Li ĉiujn provizas. Kun ligna kruro, oni diras — el matrosoj.

— Kia li estas aspekte, tiu «el matrosoj»?

— Efelidhava — unue. Malalta — due. Maljuna...

— Por kiom da jaroj li aspektas?

— Ĉu en kiu jaro naskiĝis?

— Nu, ni supozu.

— Ne malpli ol en la naŭdek kvina. Oni diras — li estas el Ösel1. Tie li la kruron perdis.

— Kial li estas tiom fidata de la germanoj, ke li ekipas sola?

— Mi supozas, ke pro sia forta kripleco. Li apenaŭ iras. Kaj el sia provizejo li neniam eliras. Tro altan amputon li havas...

— Ĉu li diligente laboras?

— Ja en lia vivo estas nenio krom laboro. Mi al vi precize raportis, li neniam eliras. La lignan kruron li malofte alligas. Plej ofte saltas. Kaj per bastono apogiĝas. Ĝenerale li estas tre atenta sinjoro. Vestaĵojn li donas ekskluzive sovetiajn, trofeajn, armilojn, ceterajn bagatelojn, subvestaĵojn, rimenon, ĉapon...

— Ĉu la fajrilo, laŭ vi, same estas sovetia?

— Fajriloj ĉe li amase kuŝis sur la tablo. Mi mem petis.

— Ĉu vi konsciis, ke laŭ tiu fajrilo oni povas senmaskigi vin?

Ionov silentis iom.

— Kial? — post paŭzo demandis li. — Ĉu soldato ne povas havi trofeon?

— Ĉu ankaŭ la tablojdojn li al vi same donis laŭ via peto?

— La tablojdojn li mem donis. Kontraŭ malvarmumo, diris. Ŝutis el bokalo en paperon.

— Ĉu li avertis, ke ili estas germanaj?

— Sed ĉu sur ili estas skribite?

Trans la septo iu malpeze ululis, kiel gufo. Paŭlo Petroviĉ ekinsultis: li ne ŝatis, kiam oni malhelpas al li operacii, kaj anesteziloj en la brigado estis nun raraj.

— Ĉu plenumo de la terorago al kiu persone estis taskita? — penante diri serioze, demandis Lokotkov. — Ĉu al vi, al Serij aŭ al Kozaĉkov?

— Depende de okazo, — kun preteco klarigis Ionov. — Serij, ekzemple, antaŭe estis unuaklasa kuiristo. Li havis taskon — iĝi fidinda en la kuirejo kaj al la generalo mem kuiradi ties porciajn manĝaĵojn. Kaj por tiu okazo estis la ampoloj, kiujn vi deprenis. Veneno — kaj fino.

Ivano Jegoroviĉ forturniĝis por kaŝi rideton.

— Vi mem kian taskon havis?

— Mi estas ŝoforo, — diris Ionov. — Unuaklasa ŝoforo, generaloj ja ofte ŝoforojn bezonas. Tion sinjoro Gräfe al ni klarigis. Kaj Kozaĉkov estis por komunikado, por mesaĝi, kiam la afero estos farita.

— Nu, kaj la ceteraj, tiuj, kiujn vi atendis?

— Ni homojn ne atendis, — post paŭzo diris Ionov, — ni kargon atendis. Eksplodaĵon kaj ankoraŭ diversajn detalojn, por eksplodigi tiun generalon-skolton.

— Kaj ĉu vi eksplodigus?

— Se mi diros «ne», vi ne kredos, — morne prononcis Ionov. — Nun, kion ajn mi diru, neniu kredos, ni tion ne konsideris.

— Por kio do vi fuĝis, se vi vere volis kapitulaci?

Trans la tabula septo profunda voĉo petis:

— Pli facile, Paŭlo Petroviĉ, mi ja ne estas ĉevalo!

— Per la manoj ne kaptu! — ree ekinsultis Znamenskij. — Mi ja klarigis: vi infekton enportos...

— Ankoraŭ demando, — diris Lokotkov, — kia estas la nomo kaj la patronomo de tiu matroso?

La teroristo Ionov pensis iom kaj ŝultrolevis.

— Mi tion ne bezonis, — respondis li, — li nin vestis, armis, provizon-nutraĵon eldonis — kaj adiaŭ...

Sed Ivano Jegoroviĉ interesiĝis pri la matroso serioze. Li ankaŭ la «kampulojn» pridemandis pri la matroso, kaj aliajn siajn antaŭajn klientojn kaj pacientojn, kiel li ŝatis vorte signi la agentaron de la kontraŭulo. Jam antaŭlonge aperis al Lokotkov koncepto, kiu ĉiam estis konfirmiĝanta. La matroso intence provizadis la agentaron per io germana — jen per horloĝo, jen per kompaso, jen per fajrilo, jen per tablojdoj, jen per speciala ampolo de germana deveno, kvazaŭ dirante: ne malatentu tie, miaj amikoj kaj kompanoj, trans la frontlinio, mi, unukrurulo, ne povas fuĝi, sed jen al vi de mi signo — tio estas agento, spiono, sabotisto, atentu etajn detalojn, ne gapu, ne perdu!

Kun partizanoj la matroso ne komunikiĝis, sed ekzistis informoj, ke komunikiĝi li deziris. Sed trans tiu pikdrato, kie estis lia loĝejo kaj kie troviĝis germanaj provizejoj kaj tenejoj, la lamulo estis observata tre atente, pri kio li eĉ komprenigis homon de Lokotkov, kaj post tiu interparolo ĉio ree por longe ŝiriĝis.

Pripensante dum irado la agadon de la matroso, Ivano Jegoroviĉ direktis sin en sian terkabanon por iom ripozi. Sur la vojo li ekaŭdis la voĉon de Lazarev. Saĉjo kantis sian ŝatatan, kun figuroj kaj fajfoj, kanton:

Adiaŭ, bluaj vi okuloj,
Adiaŭ, blonda vi harar'...

Ĉi tie Aleksandro ekfajfis kiel kanario. Lokotkov retrorigardis: Saĉjo estis iranta al la konstruata banejo kaj kantanta:

Adiaŭ, ĉarmaj krispaj bukloj,
Adiaŭ, kara, por ĉiam'...

«Jen, kiom donis la naturo al unu homo!» — pensis Lokotkov eĉ kun miro. Pro tiu sonora, aroganta, kiel ĉio en Lazarev, voĉo en la animo de Ivano Jegoroviĉ iĝis pli gaje, la fiaj teroristoj kun iliaj mielaj pekkonfesoj kvazaŭ fordegelis kaj jam tute neatendite venis en la kapon: «Nepre tiu Lazarev finu la militon kiel homo. Por li flanke tragliti neniel eblas. Li ne povas vivi averaĝe!»

Kaj Lazarev mem tiutempe, kvazaŭ nenio okazus, pure razita, svelta, tre bela, eĉ iomete tro por partizano danda, venis al sia «Sizifa brigado», kiel li ilin sufiĉe trafe nomis, ĉar la kampadejo ĉiam translokiĝadis kaj la ĉarpentistoj rekomencadis ĉion denove, interesiĝis, kial ili ne salutas lin, kaj ekfumis. La knaboj estis ĉarpentantaj la trabaron por la banejo, la hakilaj klingoj briletadis sub la arbara nevarma suno.

— Labori necesas kun ardo, — diris Lazarev. — Laŭ vi tuj videblas, ke vi estas nebatala plotono! Ĝis rido!

— Iru vi mem scias kien! — diris al li rufa ĉarpentisto. — Jen, troviĝis instruisto. Ni estas ruĝaj partizanoj, kaj pri ni fabeloj por infanoj sonas en Rusi', dum vi...

— Mi, interalie, tute povas al la muzelo bati! — promesis Lazarev.

La ĉarpentisto faligis la hakilon, rektiĝis.

La alia, grandega, barba, ekkriis per maljunula tenoro:

— He, ĉu vi ambaŭ freneziĝis?

La rufulon skuis paroksisma tremo, nenion aŭdante, li ĵetiĝis al Lazarev, tiu forpuŝis lin per unu mano, sed ne forte, kaj petis:

— Ne trudiĝu. Pardonu, se mi malĝuste diris. Vi en mia haŭto ne estis, vi ne scias!

La barbulo fortiris la rufulon al si, la aliaj same enmiksiĝis, por ne verŝi sangon. La faŝistoj forbruligis vive lian tutan familion, li ne povis atenti ajnajn biografiojn. Kaj Lazarev estis avertita:

— Vivu pli mallaŭte. Sur vi estas stampo, ĝis vi ĝin forlavos — silentu kaj bridu vian langon.

— Tio estas prava, — konsentis Lazarev, — ĉu mi disputas? Ĝuste pri tio mi diras. Nur ofendiĝas mi pro mia sorto. Mi lavas, lavas — kaj neniel povas forlavi.

Post la paciĝo la barbulo interesiĝis, pro kio Lazarev estis reprezaliita en la formo de aresto kaj tenado sub gardo. Saĉjo pripensis kaj respondis: li estis metita en la malliberejon pro sia kulpo, li permesis al si rompi la lokan konvencian ordon, do ĉiuj vidu en lia malgaja ekzemplo severan averton por si. Kvankam ĉi tie estas partizanoj, sed disciplinon ili havas gvardian, pri kio Lazarev konvinkiĝis sur la propra haŭto.

La respondo plaĉis, eĉ la rufulo senvorte kapjesis.

Poste Lazarev deklaris, ke la supra krono estas malĝuste ĉarpentita, poste kalkulis sur la dorsoflanko de sia antaŭmorta letereto pri fido alton de la tubo, poste, kvankam ne estante estro ĉi tie, sendis homojn al ravino por preni argilon, kaj, finfine, mem prenis en la fortajn manojn hakilon kaj kun bela facileco, kvazaŭ demonstre, komencis ĉarpenti fortikan trunkon de pino.

— Do, ĉu vi efektive estas ĉarpentisto? — demandis Lazarev-on preterpasanta eksplodigisto Jerofejev. — Aŭ kiu vi estas?

— Mi, kamarado komandanto, estas kaj ĉarpentisto, kaj ladisto, — respondis Saĉjo, — kaj se vi deziras scii por afero, do mi estas la plej bona en la mondo motorciklisto, sed la milito malhelpis iĝi vetkuristo...

— Kaj hieraŭ, mi vidis, vi mitraleton riparis, — diris Jerofejev.

— Ankaŭ tion mi scipovas, — enpikinte la hakilon en lignon, respondis Lazarev. — Mi ĉion scipovas. Mi havas orajn manojn, absolutan vidon, unikan kapon kaj voĉajn donitaĵojn por la Granda teatro de la USSR.

— Jen kiel! — miris Jerofejev.

— Ĉu vi pensas, mi ŝercas? — demandis Saĉjo serioze kaj eĉ malgaje. — Mi ne fanfaronas, mi ĵuras. Tia mi estas homo, al ĉio kapabla. Unu estis malsukceso — mi trafis en kaptitecon, ree tio ne okazos.

— Ankoraŭ oni povas mortigi, — eksidante sur la pintrunkon apud Lazarev, suspiris Jerofejev. — La milito finiĝos ne morgaŭ.

— Nun min mortigi ne eblas, — kun stranga kaj gaja brilo en la okuloj respondis Lazarev. — Ne por tio mi venis ĉi tien, ke oni min mortigu. Mi por grandaj aferoj venis, vi vidos...

— Jen kia vi estas! — ree miris Jerofejev.

— Kaj kio? Pri mi, eble, oni artikolojn verkos, kaj poemojn, kaj kantojn...

— Modesta vi estas, knabo!

— Estis modesta, sed ne plu, — ree enigme respondis Saĉjo. — Tio tedis! Atendu, iam vi legos pri mi versaĵeton.

Ne versaĵeto, sed dokumentoj pri Saĉjo Lazarev, dokumentoj malmultvortaj, ekzaktaj, skribitaj per malmilda lingvaĵo de milita tempo, estis metitaj en arkivojn por eterna konservado, kaj tiu ĉi rakonto servu por memoro pri la vivo de Aleksandro Ivanoviĉ Lazarev, pri kiu ni nenion scias, krom tio, kio estas rakontita ĉi tie. Kaj ni estos tre dankaj al tiuj legantoj, kiuj subite ion rememoros pri tiu rimarkinda homo, naskiĝinta en la 1919-a jaro en urbo Pavlovo de la Gorkij-regiono, sur kio elĉerpiĝas ĉiuj niaj biografiaj donitaĵoj...

...Fininte la laboron en la konstruado de la banejo, Lazarev formanĝis gamelon da supo kun urogalo, reĝustigis sur si germanan tunikon kaj direktis sin sen invito al Ivano Jegoroviĉ.

Lokotkov-on ree estis tordanta la malamata kolera febro, sed, malgraŭ la malbonfarto, li renkontis Saĉjon afable kaj ordonis al li eksidi.

— Mi aŭdis, ke vi disdonis viajn kulakajn rezervojn de grenadoj? — demandis li.

— Estis tia afero, — solide eksidante, respondis Lazarev.

— Ĉu laŭ kora voko aŭ sub premo?

— Kamarado Ŝanina faris edukan laboron, — seke prononcis Lazarev. — Klarigis pri kolektivo...

Li subite eksplodis:

— Kvazaŭ mi mem ne sciis, kio estas kolektivo. Sed ĉi tie, kiam ĉiuj estas laŭleĝaj, ĉiuj estas militistoj, ĉiuj estas provizitaj per armiloj kaj municio...

— Ne bruu! — petis Ivano Jegoroviĉ. — Mi havas altan temperaturon.

Kaj, silentinte iom, interesiĝis:

— Mi aŭdis, post la milito vi intencas iĝi aktoro, sur opera scenejo? Oni diras, ke al vi aperas ekskluziva voĉo?

— Kiel aktoro mi apenaŭ taŭgos, — respondis Saĉjo. — Mi jam provis. Oni diras, mi havas katenitajn moviĝojn. En la radio mi kantos, tio eblas. Sed por profesio mi elektos ekzaktan fakon — konstrui domojn por homoj, infanvartejojn, malsanulejojn.

— Ĉu arkitekto?

— Ebla varianto.

Lazarev respondadis diligente, sed io estis maltrankviliganta lin.

— Ĉu vi pro afero venis? — demandis Lokotkov.

— Nu, ŝajne, tio ne estas afero. Pli ĝuste, peto. Mi, vidu, kamarado Lokotkov, havas unu amikon...

— Ĉu knabinon? — subite afliktiĝinte pro Inga, demandis Ivano Jegoroviĉ.

— Kial knabinon? Viron, kamaradon. Li bone al mi rilatis, multon al mi donis, se eblas tiel diri. Kaj verŝajne forte maltrankvilis pri mi... Ja mia stato nomiĝas «mankanta sen informo». Do, jen, mi dezirus sendi al li leteron.

— Leteron tro fruas, — venkinte paroksismon de febro, prononcis Ivano Jegoroviĉ. — Atendu kun leteroj...

— Kun kio do mi ne atendu? — demandis Lazarev. — Ĉu ekzistas almenaŭ io, kun kio mi povas ne atendi?

Lia voĉo ektremis.

— La familinomo de la hieraŭa subkolonelo estas — ĉu Petuŝkov? — furioze interesiĝis Saĉjo. — Ĝuste, Petuŝkov. Do ĉu vi scias, kiel ĉio ĉi nomiĝas? Petuŝkovismo, — kvazaŭ sakris li kaj tuj ripetis: — Petuŝkovismo. Unu pli multe estas per ĝi farĉita, per tiu petuŝkovismo, alia malpli, sed egale ĉio estas petuŝkovismo, pro kiu jam eĉ spiri tute ne eblas. Faru tian radioskopion, rigardu min trae, ja ankaŭ ni estas homoj, lasu al ni plene ripari...

— Kion vi nomas «plene ripari»?

— Mi nomas, ekzemple, heroaĵon, sed kiel ĝin plenumi same sen fido? Kiel?

— Vi vivos — vi vidos.

— Mi vivas, sed ne vidas.

— Kaj al vi dume estas malpermesite vidi. Venos la tempo, vi vidos, kaj hontos, ke vi min per ia petuŝkismo riproĉis. La leteron vi skribos al la amiko, sed kio estos en ĝi? Kio? Vi ĝin poste, post ĉio skribu, kiam estos pri kio. Petuŝkovismo... Stultulo vi estas, jen kiu! Mi vin al granda afero preparas, kaj vi al mi malklaran stultaĵon balbutas pri malfido. Mi vin por serioza laboro bezonas, kaj da mitraletistoj ni dume havas ne malriĉan nombron. Mitraleton oni al li ne konfidis! Petuŝkovismo... aŭ kiel ĝi... Mi al vi en la dua eskalono kaj entute en akcesoraĵo ne permesos iĝi homo. Kaj per malgrandaj bataloj kun la kontraŭulo — ne permesos. Tial mi vin el tiu ĉi embaraso alie ol kun granda ordeno ne liberigos, kaj ne esperu, des pli ke kvankam tio estas ne mia afero, sed, kiel mi supozas, «surtera amo» same estas al vi aliranta...

— Tion vi pri kio diras? — ne returniĝante al Lokotkov, demandis Saĉjo.

— Eble, vi mem divenos? Sed mi avertas: ŝercoj ĉi tie ne estas allaseblaj. Ŝi estas bonega knabino, vi antaŭe vin mem komprenu...

— Sed eble, tio estas mia persona afero? — montris la dentojn Lazarev. — Ekstremokaze, mia kaj ŝia? Aŭ nun tuta mia vivo iros sub radioskopio?

Ili silentis iom. Tro malmilda iĝis la interparolo.

— Kio koncernas heroaĵon, — mildiĝinte, sed plu severe prononcis Lazarev, — do en la nebatala plotono ĝin plenumi estas iom malfacile. La banejon ni, ekzemple, finkonstruos, prenos ŝvitbanon, kaj poste?

Lokotkov subridis:

— Vi alian ŝvitbanon havos! Kaj ne sen vaporo.

Lin denove komencis tordi febro, tiel, ke eĉ li ne eltenis kaj kun ĝemo kovris sin per malnova peltjako. Kaj la kruroj doloris, kaj la kapo zumis, kaj malvarmo trakuradis la tutan korpon...

— Eble, vi fumos? — demandis Saĉjo.

— Volvu.

Lazarev volvis, bruligis, enspiris fumon el la aero kaj fordonis la cigaredon al Ivano Jegoroviĉ. Sed volvi cigaredon por si li ĝeniĝis, kvankam li deziris fumi ĝis frenezo.

— Se vi volvis, do vi mem fumu, — ordonis Lokotkov. — Kaj pri kolonelo Krotov rakontu, kiaj vi estas amikoj-kamaradoj.

Saĉjo eĉ ektusis, aŭdinte la nomon de Krotov. De kie Ivano Jegoroviĉ povis ekscii pri Krotov?

— Kaj ĉu li estas viva?

— Li militas, ne nur simple vivas. Kaj bone militas, eĉ en ordonoj, okazas, estas menciata.

Saĉjo facile fajfis:

— Kaj ĉu oni fidas lin?

— Se li komandas, tio signifas, ke oni fidas.

— Nenion tio ankoraŭ signifas, — diris Lazarev. — Jen, al la caraj militspecialistoj oni ne fidis, tamen ili ja komandadis?

Lokotkov al tio nenion respondis. Demandis mem:

— Kial vi al mi pri kolonelo Krotov ne deklaris, ke vi savis lin?

— Ĉar vi en tiu tempo tutegale min ne kredus.

— Kaj poste?

— Poste eĉ sen Krotov vi ekkredis, kaj tiam rezultus, ke mi fanfaronas.

— Aĥ vi, modestulo!

— Mi estas sincera. Kio en mi estas pozitiva, tion mi ne kaŝas, sed ankaŭ malavantaĝojn mi havas, kontraŭ ili mi luktas... Lukti kontraŭ propraj malavantaĝoj estas pli malfacile, ol kontraŭ aliulaj, tion ĉiuj scias...

Ivano Jegoroviĉ aŭskultis ridetante: tute ankoraŭ knabo.

— Kiajn do vi, ekzemple, havas malavantaĝojn?

— Nu, diversajn... En la juneco, en la lernejo, mi ilin eĉ sur paperon enskribadis, por ke, esplorinte min mem, lukti kontraŭ miaj malfortaĵoj kaj difektoj de la karaktero. Poste mi ĉesis, ĉar rezultis memekzameno, mi forlasis tiun ideon...

— Lasu la memekzamenon. Ni revenu al Krotov. Ĉu vi al li viajn lambastonojn fordonis, por ke oni prenu lin por vi? Ĉu estis tio?

— Io simila estis. Poste oni min forte batis, Ivano Jegoroviĉ. Ĝis senkonscio. Mi eĉ longe nenion memoris, kaj la manoj tremis, mi ne povis manĝi.

— Kaj kun via Kupejko vi forte amikis?

— Amikis. Kaj kio? — streĉite interesiĝis Lazarev.

La voĉo de Lokotkov same streĉiĝis. Sed li estis preparanta Lazarev-on, hardanta lin, kaj kompati lin nun estus nekonvene.

— Ĉu vi forte amikis?

— Kiel unu homo! — ekkriis Lazarev. — Ni ĉion duone dividadis. Mi por li, kaj li por mi...

Ivano Jegoroviĉ silente rigardis al Saĉjo. Tiajn vundojn malfacilas fari. Tamen li devis fari tion nun, sed ne poste. Li iru al ili, armita ankaŭ per tiu ĉi malfeliĉo: sen malfeliĉo ne povas esti malamo! Ju pli da malfeliĉo, des pli forta estas malamo. Kaj ĝi helpos!

— Ĉu vi pri Kupejko eksciis ion? — demandis Lazarev. — Ĉu jes? Kion? Sed, se fiaĵon, vi ne kredu! Li fiaĵon ne povus fari...

— Mortigis oni vian amikon, — severe kaj rekte prononcis Ivano Jegoroviĉ, — mortpafis pro agitado kontraŭ faŝistoj. Antaŭ la vico mortpafis.

Lazarev ne moviĝis.

— Kie? — nur demandis li.

— En Peĉki, en la lernejo, kien vi deziris kune kun li trafi. Jam antaŭlonge oni lin mortigis...

— Do, tiele, — mallaŭte diris Lazarev kaj leviĝis.

— Ne, sidu, — ordonis Ivano Jegoroviĉ, — sidu, ni parolos pri la afero. Kiel vi fizike fartas?

Lazarev respondis kun perplekso:

— Kiel? Normale.

— Ĉu vi povas plenumi taskon?

Lazarev eĉ kvazaŭ sufokiĝis. Poste, kvazaŭ rekonsciiĝinte kaj ektiminte pro sia ĝojo, diris:

— Ĉu taskon kiel pri la banejo?

— Ne, taskon realan.

Lokotkov eksidis sur sia kuŝbenko, trinkis akvon el trinkpoto kaj ekparolis, evidente tute venkinte sian malbonfarton:

— Memorfiksu!

— Jes, estos plenumite, — kun aspiracio diris Saĉjo. — Mi ĉion memorfiksos.

— Ses punktoj, — per basa, ŝajne eĉ kolera voĉo, kvazaŭ diktante laŭ libro, ekparolis Ivano Jegoroviĉ. — Aŭskultu atente, poste vi ripetos. Do, la unua punkto: direkti vin en la urbon Pskovon kaj kune kun loĝantoj de Pskovo evakuiĝi en Estonion, kie esplori la situacion. Dua punkto: post la esploro de la situacio en Estonio penetri pli proksime al la vilaĝo Peĉki, dungiĝi al unu el bienetoj por laboro kaj loĝado kaj pasi registradon ĉe la germanoj, kiel evakuito...

— Evakuito, — kiel eĥo ripetis Lazarev.

— Tria punkto: akiri bonan reputacion antaŭ la loĝantoj kaj la vilaĝestro, ricevinte pozitivajn opiniojn pri la laboro kaj la konduto, enserviĝi en grupon de la estona memdefendo, poste en la gardistaron de la garnizono, lokiĝanta en Peĉki. Ĉu klaras?

— Dume klaras.

— Kvara: penetrinte en la gardistaron de la garnizono, determini estraron de la lernejo...

— Ja ili tie Zinon murdis, — subite ĉion komprenis kaj ekkonsciis Lazarev. — Ĉu ĝuste tie?

— Kian Zinon?

— Ja Kupejkon. Lia nomo estis Zinovio. Do, mia tasko estas tie?

— Tie, kie oni murdis vian amikon, — nenion mildigante nek risortigante, per severa voĉo daŭrigis Lokotkov. — Vi determinos ekzakte la celon kaj la taskojn de la lernejo, konsiston de la kursanoj, loĝlokojn de la estraro. Ĉu klaras?

— Klaras.

— Kvina: vi esploros reĝimon de gardado de domoj de la lernejestroj, alirvojojn al la loĝejoj, poziciojn de gardaj postenoj. Kaj sesa: ekscii pasvorton por ĉiu tago ĉe eniro en la garnizonan teritorion kaj ĉe eliro el ĝi. Ĉu vi memorfiksis?

— Ĝenerale...

— Ĝeneraleco en nia afero kostas groŝon. Memorfiksu konkrete kaj laŭvorte.

Post duonhoro Lazarev memorfiksis ĉion. Laŭ liaj vortoj, poreterne. Kaj memorfiksinte, li interesiĝis:

— Kaj ĉu tio estas ĉio?

— Postajn taskojn vi ricevados sur la loko, tra nia homo, kiu nomiĝos al vi Manjo.

Lin ree skuis febrotremo, li pli dense volvis sin per la peltjako kaj aldonis:

— Manjo indikos al vi arbaran kaŝejon, kie estos konkretaj taskoj. La ĉifro estas simpla, ni okupiĝos, cerbumos...

Ĉe noktiĝo ankaŭ pri la ĉifro ili finis.

— Via limdato estas la unua de januaro de la kvardek kvara jaro, — diris Lokotkov. — Ĉu vi sukcesos?

— Mi pli frue sukcesos! — entuziasme respondis Lazarev. — Vi eĉ ne pensu. Mi ĉion faros kaj kun kanto revenos hejmen.

Ivano Jegoroviĉ ĵetis atentan kaj rapidan rigardon al la vizaĝo de Saĉjo, apenaŭ prilumita de meĉa flamo. Kio estas tio — ĉu juneco aŭ li simple ĝojas pro liberiĝo disde la ĈK-ano Lokotkov por reveni al siaj mastroj el la Abwehr?

«Ne, tiel mi ne devas rezoni, — severe interrompis sin Ivano Jegoroviĉ. — Kun tiaj rezonoj mi baldaŭ iĝos Petuŝkov. Ne, tiel bolas aŭdaca juneco en Saĉjo, ne alie. Pensi alie vere estas petuŝkovismo».

Sed petuŝkovismo estas ne tiom facile venkebla malamiko. Kaj ne sen peno forskuis ĝin Ivano Jegoroviĉ, adiaŭante kun Saĉjo.

— Ĉu pri tio, ke mi foriros de vi, neniu devas scii? — jam leviĝinte de sur la benko, interesiĝis Lazarev.

— Neniu, certe.

— Ĉu eĉ ne unu homo?

— Eĉ ne unu. Ja ĉu vi ŝercojn ŝercas? — subite koleriĝis Ivano Jegoroviĉ. — Kiel vi pri tio rezonas?

— Ja tiel mi rezonas, ke mi rajtas peti nur pri unu sola homo. Mi havas rajton, por ke tiu ne supozu, kvazaŭ Lazarev fuĝis reen al la Führer. Aŭ eĉ tiun rajton mi ne havas?

— Esperu al mi, — respondis Lokotkov.

— Ĉu firme?

— Esperu.

— Mi ja esperas, sed tamen estas iom horore, kamarado Lokotkov: kio estos, se vi forgesos. Subite forgesos. Ĉio okazas...

— Fermu la pordon ĉe la transa flanko! — ordonis Lokotkov.

Saĉjo eliris per malpezaj paŝoj, kaj Ivano Jegoroviĉ, riproĉante sin pri petuŝkovismo, tamen komencis skrupule kaj pedante reesplori tutan tiun tempon, ĉiujn konversaciojn kun Saĉjo, ĉiujn kontrolojn kaj rekontrolojn kaj ĉiujn siajn kalkulojn por la estonta riska kaj neniom aprobita de subkolonelo Petuŝkov operaco. Kaj se la singardema Petuŝkov ankoraŭ suspektus, kiu estos en tiu entrepreno la ĉefa aganto? Al kiu estos metitaj ĉiuj esperoj? Kaj se la ĉefa aganto subite kiel plej altan dekoracion atendas ĝuste tian taskon, por prezenti ĝin al la germana spionservo kaj ricevi por sia agado la Feran kavaliran krucon?

Ree skuis sian pezan, lacan kapon Ivano Jegoroviĉ. Kaj ree kun malgajo kaj doloro li pensis pri tio, kiom da tio ne estis farita, kio povus esti farita kun utilo, se oni ne timus kredi tiujn homojn, kiuj sur la kampo de batalo kaj gloro per sia abnegacia konduto pentigis la nekredantojn, bedaŭrinde tiam, kiam ĉio estis jam tute malfrua. Estis tia aviadisto, tataro Hajrullin, ankoraŭ en tiuj malfacilegaj tagoj, kiam Lokotkov elkondukadis ĉirkaŭitojn tra marĉoj. Hajrullin militis en infanterio, aviadilon oni ial ne konfidis al li, estis pri li registrita io tia, kio premadis lin, kiel maŝo, kaj, por deĵeti tiun maŝon, li kun deko da siaj amikoj subite ĵetiĝis al germana rajdpatrolo kun tranĉiloj. La germanoj pro la furioza impeto renversiĝis kaj, kiel oni skribis en la pasinteco, estis plene frakasitaj, sed al ties pafado kaj krioj ĵetiĝis kirasitaj transportiloj kaj faligis per mitraletaj pafserioj ĉiujn kuraĝulojn, gvidatajn de la eksa aviadisto. La ĉirkaŭitoj pereus en sia marĉo, se ne malespera, jam tute neebla kuraĝo de Hajrullin, kiu, verŝiĝante per sia sango, sola akceptis la germanan helpotrupon al sia mitralo. Tiu tuta afero estis klara memmortigo, sed, kiam al la mortanta sur liaj manoj Hajrullin Lokotkov diris tion, tiu respondis:

— Li sciu, kanajlo, kia mi estas «kvindek ok — dek»2.

— Kiu? — demandis Ivano Jegoroviĉ, kliniĝante en angoro al la kovrata de morta bluo vizaĝo de la aviadisto. — Kiu devas scii?

— Kiu? Mia enketisto...

La familinomon Ivano Jegoroviĉ jam ne distingis. Kvankam tre deziris distingi kaj memorfiksi, ĉar li konsciis: venos tempo kaj ne tremos lia mano, kiam estos farita justa verdikto al tiuj avinaj nepoj, malhonorantaj la nomon «ĈK-ano», al la avinaj nepoj, unu el kiuj povis enkotigi centon da honestaj kaj purspiritaj homoj.

Ne, ne kredi Lokotkov ne povis!

En lia kredo subtenis Ivanon Jegoroviĉ-on ankaŭ la maljuna Rjaĥiĉev.

Sed tamen kredi estis tute ne tiom facile.

La planon de la operaco pri ŝtelo de la estro de la spion-sabotista lernejo en Peĉki Ivano Jegoroviĉ ellaboris antaŭlonge kaj kun ĉiuj detaloj. Kelkajn detalojn li ŝanĝadis, ion pridubadis kaj rekonstruadis en sendormaj noktoj, sed unu estis senduba: risko. Risko je homaj vivoj, je vivoj de homoj honestaj, kuraĝaj kaj puraj, risko je tiaj homoj, kiujn Lokotkov fidis kiel sin mem. Ili ankoraŭ nenion sciis, ĉiuj tiuj amikoj-kamaradoj, kiuj estis plenumontaj la operacon, sed li ja sciis, ke ili havas kaj edzinojn, kaj infanojn, kaj patrinojn, kaj patrojn. Li sciis, kiel senglore kaj kruele ili povas perei, se «lia» homo perfidos ilin. Li ja sciis, al kiaj torturoj ili estos submetitaj, se la operaco fiaskos, kaj ankaŭ sian sorton li same antaŭdivenis: Petuŝkov mem kun siaj helpantoj ne lasos Ivanon Jegoroviĉ-on sen sia favora atento; oni lin juĝos unuaklase, kaj nepre kondamnos. Estante, almenaŭ minimume, juristo, Ivano Jegoroviĉ bonege sciis, kiel oni juĝas, kiam dominas la formulo «Li pruvu sian senkulpecon». Jen, pruvu, ke vi deziris fari pli bone, ke vi fidis homon...

— Fidis?! — oni miros al li.

Kaj ne nur li kun siaj batalamikoj pagos pro tio, ke li fidis, pagos ankaŭ la edzino, kaj eĉ la filoj, malgraŭ sia malgranda aĝo.

Tiel ofensivis la petuŝkovismo, sed kion fari? Kion kun ĝi, malbenita, fari, kiaj kontraŭ ĝi ekzistas kuraciloj? Kion fari kun si mem, por purigi la cerbon disde paroksismoj de tiu vera malsano?

Se li mem kapablus plenumi tiun taskon, kiun li komisiis al Lazarev... Jen eliro. Sed Saĉjo kaj kantas, kaj majstras en ĉiuj metioj, kaj la germanan scias, kaj ligojn tie, certe, havas. Saĉjo — penetros.

Kaj li?

Li mem, Lokotkov?

Li povas nur komandi protektadon, gvidi provizadon de maksimuma sekureco de tiu operaco, sed kia, diable, povas en tiaj aferoj esti sekureco?

Ĉu voki pafadon al si mem?

Tio estas bela, sed senutila. Kiel tio povas utili, se da ili kun veturigisto estas kvar, dum en la lernejo estas ducent kursanoj, kaj kvindek gardistoj, kaj la pordego, kaj alarmiloj, kaj drato kun kurento, kaj je distanco de kilometro — bataliono de specialaj trupoj, kiuj garantias sekurecon de la feldmarŝalo, kiam tiu alveturas por ĉasado...

La nokto estis finiĝanta, kiam Ivano Jegoroviĉ okupiĝis pri preparo de ekipaĵo de Lazarev. Tiun laboron li plenumadis mem, konfidante ĝin al neniu ne pro natura malfidemo, sed nur tial, ke li estis en tiaspecaj aferoj absolute pedanta, opiniante, ke la plej eta eraro povas fiaskigi grandan taskon kaj la homojn kondamni al morto pro distriĝo kaj absoluta bagatelo.

En la malgranda partizana vestotenejo li longe fosis, elektis diversajn aĵojn kaj portis al si, kaj jam ĉe si, enŝlosinte sin, el la elektitaĵoj eltiris rajdpantalonon, subvestaĵojn, trivitajn gumtolojn, trovis jakon, devenantan el firmao «Moskva kudristino», fabrikitan cetere ne pli frue ol en la kvardeka jaro kaj ne pli malfrue ol en la kvardek unua. Estis ankaŭ eluzita svetereto, kun flikaĵoj.

Poste Lokotkov okupiĝis pri dokumentoj.

Tio jam estis granda laboro, postulanta ne nur scipovon, sed ankaŭ sciojn kaj kalkuleman diligentecon, pro tiu kaŭzo, ke puraj germanaj formularoj ne akireblis facile kaj havis grandegan, nekalkuleblan valoron por skoltoj. Tiuj formularoj kostis prezon de homaj vivoj, kaj tial ĉe ilia plenigo neniel eblis erari.

Lazarev en la paperoj, fabrikitaj de Lokotkov, iĝis Lizarev, por ke li ne eraru subite post dormo; la antaŭnomon kaj la patronomon Lokotkov konservis por li verajn; sur la puraj valoregaj germanaj formularoj Ivano Jegoroviĉ same ion prezentis; pro la penoj kaj pro subtileco de la laboro Lokotkov eĉ ŝvitis. Poste li dekalkulis el la trezorejo iom da germanaj markoj kaj iom da sovetiaj centrublaj monbiletoj, skrupule notinte en sia sekreta libro la sumon. Post paŭzo li trairis per la lacaj okuloj la liston de aferoj por la tasko de Lazarev, diligente forbruligis la paperon en la forneto kaj denove ekde la mateno ekokupiĝis kun Saĉjo kaj ree eĉ vorton ne diris pri la tuta ĝenerala senco de la tasko. Pri la ŝtelo de la estro de la spion-sabotista lernejo majoro Horvath Lazarev devis ekscii tra la kuriero, tute nelonge antaŭ la operaco mem, laŭ la plano — antaŭ diurno.



1. Ösel estas malnova germana, sveda kaj ankaŭ rusa nomo de insulo Saaremaa (Estonio).
2. Artikolo 58-a, punkto 10-a de la kriminala kodo de la RSFSR: «propagando aŭ agitado kun alvoko al renverso, subfoso aŭ malfortigo de la Sovetia potenco aŭ al faro de kontraŭrevoluciaj krimoj» — la ĉefa artikolo de «politikaj» kondamnoj dum la Stalinaj reprezalioj.