Ĉapitro tria

Strangan kaj malgajan bildon prezentis la antikva urbo Pskovo en tiu tempo, pri kiu diras nia rakonto. El sesdek du mil homoj da eksa loĝantaro la germanoj registris nur tri mil kvincent. Judoj, kiuj iradis ĝis decembro de la kvardek unua jaro kun flavaj steloj, ĉiuj estis elveturigitaj en ekstermejojn. Apud la komandantejo oni vipadis homojn, kulpajn je ajna bagatelo. La urbo kvazaŭ tute mortis, kaj loĝis en ĝi nur germanaj militistoj. La ofensiva senzorgeco de la faŝista imperia maŝino tiutempe jam rimarkeble fendiĝis, forte eklamis, kaj la germanoj komencis fiksiĝi sur la okupaciitaj de ili teritorioj kun tuta atingebla al ili pedanteco. Tial ankaŭ Pskovon ili fortikigis ne nur ĉe ties randoj, sed ankaŭ interne: konstruis diversajn remparojn, ĉirkaŭigitajn per dratbaraĵoj, kontraŭtankaj obstakloj, sekretaj kavoj, abatisoj kaj enfositaj en la grundon tankoj. Ene de la lokoj, kiujn la faŝistoj opiniis gravaj objektoj, estis ankoraŭ pli gravaj, kaj ene de la ankoraŭ pli gravaj ili ĉirkaŭbaris la plej gravajn, kiujn gardis elitaj soldatoj, armitaj per plej novaj armiloj, kaj krome ankoraŭ elektra kurento de alta tensio — «Hochspannung», — iranta tra pikdrato, pikdrataj spiraloj kaj multaj aliaj artifikoj, ĝis alarmaj sonoriloj kaj saltantaj minoj, kiuj ekfunkciadis je metro for de proksimiĝanta «malbonintenculo».

En tiujn plej gravajn fortikaĵojn eblis trafi nur per specialaj paspermesoj, ĉifro sur kiuj estis ŝanĝata dufoje dum diurno kaj estis konata absolute de neniu, eĉ de generaloj. La ĉifritajn signojn tajpadis speciala maŝineto, simila al numerilo, laŭ sia meĥanika kaprico, kaj la maŝineton regis eta milita oficisto kun rataj dentoj kaj larmantaj okuloj, estaĵo speciale kaj persone konfidata de Himlero mem.

Ĝuste trans tiuj ĉefaj gardaj bariloj, en la plej fortika remparo de la nigra pro bombadoj kaj bombardadoj antikva urbo Pskovo, en aparta kapeleto, de sur kies muroj rigardis al la nevokitaj invadintoj per funebraj okuloj ortodokskristanaj martiroj kaj sanktuloj, ĉe botelo da «Martell»1, en cigara aroma fumo sidis triopo: Obersturmbannführer2 doktoro Gräfe, mallarĝvizaĝa, altfrunta, frue kalviĝinta blondulo, al kiu pro konstanta uzado de iu sekreta kaj drasta drogo jam antaŭlonge kaj tute preter lia volo fariĝis furioza kaj cindriganta rigardo de Lojola, kaj kun li liaj konversaciantoj-subuloj — Horvath kaj Laŝkov-Gurjanov. La estro de la spion-sabotista lernejo en Peĉki SS-majoro Horvath aspektis tre kultura homo, havis noblan hargrizon, portis okulvitrojn kaj fojfoje tiradis la maldekstran vangon, kio kompletigadis la rafinitecon de lia aspekto. La viculo de Horvath, eksa sovetia majoro, prezentinta sin ĉe la kaptiĝo kiel proponitan al promocio al kolonelo, perfidulo de la Patrujo, nun SS-Oberscharführer3, aspektis tute nerimarkebla kaj eĉ timigita. Tamen, la maltrankvilo de lia serĉanta rigardo klarigeblis per tio, ke tiutempe Horvath estis rakontanta al la alta estro la biografion de Gurjanov ekde la infaneco ĝis la nuna tago, kaj Laŝkov-Gurjanov, unuafoje en la vivo vidanta tiom neatingeble altan estron, kiel doktoro Gräfe, streĉite observis tion, kian impreson faros al la Obersturmbannführer lia vivpriskribo, en kiu la ĉefa movoforto estis lia fideleco al la ideo de dominado de la arja raso super la tuta cetera homaro.

Gurjanov malbone posedis la germanan lingvon, li plene komprenis nur kelkajn frazojn, sed tio, ke Horvath rakontas pri li sufiĉe estime, estis al Laŝkov-Gurjanov klara sen ajnaj duboj.

La Obersturmbannführer aŭskultis atente, nur liaj okuloj de tempo al tempo ekbruladis per ironia fajro, kaj fojfoje, kvazaŭ tute malĝustaloke, li subridadis, kaj tiam Gurjanov sentis malkomforton, ŝrumpadis kaj pli forte submetadis la piedojn en kromitledaj mallongkrurumaj dandaj botoj.

— Ĉu vere? — subite interesiĝis Gräfe.

— Tute vere! — respondis majoro Horvath. — Ĝuste tiel.

— Lin necesus varbi jam en tiuj jaroj, — diris Gräfe. — Tuj post la revolucio. Ni havus valoran informon.

— Ĉu mi povas daŭrigi? — interesiĝis Horvath.

— Ĝenerale, tio estas tre interesa, — ne respondinte al Horvath, malrapide, tirate konstatis doktoro Gräfe kaj ree kun miksita esprimo de ironio kaj scivolo ĵetis rigardon al la blu-griza vizaĝo de Gurjanov. — Tio estas esplorinda. Vi devus publikigi la historion de via vivo en iu revuo, — konsilis li. — Interparolu en mia nomo kun estro de gazetara grupo «Ostland» sinjoro Sonderführer Kresse. Eblas presi en «Libera plugisto» aŭ en «Norda vorto». Jes, jes, tio estas tute ne seninteresa...

— Jes! — kunfrapinte sub la tablo la kalkanumojn, prononcis Gurjanov.

Kaj la intereson de Gräfe vokis jen kio: suboficiro de la cara armeo Gurjanov, kiam venis la revolucio kaj kiam li komprenis, ke ĉiuj blankuloj kaj subtenantaj ilin multaj landoj ne venkos la bolŝevistojn, decidis rekomenci la vivon. Por tio li kaŝis sian veran, nobelan esencon kaj transformiĝis al malklera, analfabeta soldato, kapabla, certe, sciavida kaj nekredeble persista en laboro. Tiu plej fidela al la Soveta potenco homo estis sendita lerni por iĝi ruĝa komandanto, kie li, kiel facile diveneblas, tute sen penoj povis montri siajn neordinarajn talentojn. Tiel li ekiris — kampulo de ligna plugilo, kiel oni skribis en tiamaj longegaj enketiloj, tiel li komencis sian bravan leviĝon al la pintoj de la Ruĝa Armeo, kien li certe trabatiĝus, se ne troigus iom kun sia furioza klasa kolero kaj kun sia temperamento de «malriĉulo de ligna plugilo». En tio okazadis al li perdoj kaj malprofitoj, kaj estis dirate al li patrece, ke arkojn oni fleksas ne momente, tamen li ne kvietiĝadis, sed ĉiam pli laŭte postuladis severaĵojn, senkompatajn rimedojn kaj gravajn punojn tie, kie eĉ simpla mallaŭdo estus troa. Sed liaj paroladoj, kiam estis prononcataj raŭkaj kaj furiozaj vortoj pri tio, kiel «ni estis senvestaj kaj senŝuaj, kaj analfabetaj, kaj ne fumintaj», tamen efikadis, kaj kvankam Gurjanov ne iĝis generalo, tamen iajn altaĵojn atingis kaj sur ili ne trankviliĝis. En la malkarmemora tridek sepa jaro4 lia agado pri skribado de misakuzoj, denuncoj kaj plendoj atingis tiom gigantan amplekson, ke la respektivaj organoj arestis lin kiel kalumniulon kaj juĝis. Sed, pasiginte tute nelongan tempon en mallibero, Gurjanov eliris, etendis la flugilojn, skribis ankoraŭ dekon da animŝiraj deklaroj kaj la dudek duan de junio5 renkontis en rango de majoro de la Ruĝa Armeo vidalvide kun la malamiko, kaj sen ajna devigo kapitulacis, por tie, ĉe la adorataj de li faŝistoj, fari finfine veran karieron, indan je liaj kapabloj.

Lakeo laŭ sia naturo, li dum multaj jaroj kun animtremo kaj admira ekstazo lernadis ĉion, kion povis, pri la imperiaj militfortoj, ellernis vere multe kaj ĉe la unua pridemando fare de germana ĉefleŭtenanto montris sin «idea» kontraŭulo de la Soveta potenco. La konversacio eĉ tiam estis multe promesanta, kun kafo kaj «armanjako», sed tamen Gurjanov ne povis liberiĝi de la sento, ke la flavbeka ĉefleŭtenanto, mizera knabaĉo, kiu ankoraŭ tiel antaŭnelonge iradis en mallonga pantalono kaj estis ano de la «Hitlerjunularo», parolis kun li orgojle kaj malestime.

Kaj tiu sento estis ĝusta, ĉar la knabaĉo vidis antaŭ si unuafoje ne mortigitan kaj ne ekzekutitan sovetian majoron, sed majoron-perfidulon, kaj abomenis lin, kiel poste dum tutaj tiuj pli ol du jaroj Gurjanov-on abomenadis eĉ la plej, kiel tio nomiĝas, kanajlaj kanajloj de la germana esplorservo. Kaj hodiaŭ, sidante en la varmege hejtita kapelo antaŭ la vizaĝo de sia ĉefa estro — Gräfe, Gurjanov, atendante nenion bonan por si el la malrapide fluanta konversacio, deziris nur plej baldaŭ fini ĝin kaj reveni al Peĉki, ebriiĝi kaj ekdormi, kiel li faradis ĉiutage. Tamen Gräfe ne hastis. Alparolinte al Horvath, li alude promesis al tiu promocion kaj aludis ankaŭ al Gurjanov, ke tuj kiam Horvath ricevos novan postenon, tiam la Oberscharführer «povas atendi» promocion en rango, ĝis la oficira, ĉar, kiel supozas Gräfe, la eksmajoron ja iom ĝenas la suboficira rango, malgraŭ tio, ke tio estas trupoj de la SS.

La okuloj de Gräfe ree brilis per la satana flamo de Lojola. Ĉu li ridis aŭ parolis serioze? Aŭ brilis ne la flamo de Lojola, sed la griza droga pulvoro kune kun konjako?

Kaj Gurjanov tamen esprimis sian profundan dankon kaj ree kunfrapis la kalkanumojn sub la tablo.

— Ŝanĝo de la rango sekvigos ankaŭ ŝanĝon de la posteno, — diris Gräfe. — Ni esperu, ke sinjoro Gurjanov jam taŭgas por la posteno de estro de la spion-sabotista lernejo en la sama Peĉki, ĉu ne, sinjoro Horvath?

— Absolute! — diris Horvath.

Gurjanov dezirus esti pli malproksime de la avanfronto. Ĉiuj aliaj lernejoj estis pli proksimaj al la malfronto.

La diabla flamo brulis ĉiam pli kaj pli arde. La konversacio ne povis finiĝi per promesoj kaj komplimentoj, Gurjanov sentis tion.

Kaj vere, doktoro Gräfe abrupte ŝanĝis la tonon.

— Sed tio, sinjoroj, okazos nur en tiu okazo, se almenaŭ unu el viaj edukitoj finfine komunikiĝos kun ni, — per kora voĉo diris Gräfe. — Ĉar tia stato ne povas esti tolerata. Kaj des pli, ni — se, certe, la stato ne ŝanĝiĝos draste — ni inklinas al tiu opinio, ke vi ambaŭ, sinjoroj, laboras por la bolŝevistoj kaj estas senditaj al ni fare de la bolŝevista esplorcentro. Eble, vi pri tio rekte diros al mi?

Horvath kaj Gurjanov interŝanĝis rigardojn. Ĝis nun ruĝvanga, Horvath griziĝis, la griza Gurjanov rozkoloriĝis.

— Do, por kiu vi laboras? — tute milde interesiĝis Gräfe. — Ĉu por ni aŭ por Rusio?

— Sed sinjoro Obersturmbannführer scias, mi esperas, ke sendas agentojn ne ni, sed sinjoroj el la Abwehr, — per iom tremanta voĉo prononcis Horvath. — Ni ja perdas niajn edukitojn momente, perdas por ĉiam, poreterne, kaj la sinjoroj el la Abwehr ricevas — ekde tiu sekundo, kiam oni ilin forveturigas el Peĉki. Ni ilin eĉ ne ekipas, ni ne diras adiaŭajn edifojn, ni nur kompletigas grupojn, kaj, plej ofte, niaj grupoj estas miksataj jam ĉi tie, en Pskovo... La lernejo numero cent kvar...

Gräfe peze batis la tablon per la polmo.

— Ĉu mi demandis vin pri tio? — interesiĝis li.

Horvath eksilentis kaj nur levis de sur la planko la falintan cigaron de la estro.

— Kiom da sekretaj agentoj estas inter viaj lernantoj? — abrupte demandis Gräfe. — En procentoj?

— De kvindek ĝis sepdek procentoj.

— Ĉu ili laboras aktive?

— Treege bedaŭrinde, ne, — prononcis Horvath. La sango komencis reveni sur liajn vangojn. — Ili skribas multe, sed plejparte stultaĵojn.

— Ekzemple?

— Ekzemple, estis esprimita malkonento pri kinofilmo sen subtitoloj.

— Kaj ĉu estis okazoj, kiam vi ricevis informojn pri tio, ke viaj kursanoj, penetrinte en la poziciojn de la Ruĝa Armeo, decidis ne plenumi viajn taskojn? Pli ĝuste, la taskojn de la Abwehr?

— Jes, tia okazo estis, — permesis al si enmiksiĝi Gurjanov en la germana. — Tiujn kanajlojn ni ekzekutis en la sama vespero.

Li elparolis sian frazon kiel eble plej klare kaj diligente, sed doktoro Gräfe ŝajnigis, ke ne komprenas, kaj nur ŝultrolevis.

— Klarigu! — ordonis li al Horvath.

Horvath ripetis tion, kion diris Gurjanov.

— Ĉu antaŭ la vico?

— Memkompreneble, — diris Horvath per sia kultura voĉo. — Ilin unu post la alia el pistolo pafmortigis sinjoro Oberscharführer Gurjanov. Bedaŭrinde, inter la mortpafitoj estis nia plej bona sekreta agento — Kupejko, je kiu ni multe esperis.

— Kial esperis? — malmilde demandis Gräfe.

— Li donis al ni valoran informon en la komenco de la jaro. Du kanajloj aŭskultis radion el la Sovetlando kaj BBC-on. Ili engaĝis aliajn kursanojn...

— Kaj vi estas simple idioto, — subite ree per milda voĉo prononcis Gräfe. — Vi estas simple kreteno, Horvath. Zange kaj Fridel — tio estis niaj agentoj en via lernejo. Niaj kontrolaj agentoj. Estas bone, ke vi ne sukcesis ilin mortpafi.

Horvath tute konfuziĝis.

— Sed tiam indus nin almenaŭ parte informi, — balbutis li per mizera voĉo. — Ja finfine...

— Ĉu finfine al vi ne plaĉas nia sistemo de rekontrolado? — dolĉe interesiĝis Gräfe. — Ĉu vi deziras, ke ni absolute fidu tiajn sinjorojn, kiel tiu via Gurjanov? Al vin? Aŭ viajn instruistojn? Ĉu vi supozas, ke nia titana ŝtato povas teni sin sur fido?

Kompreneble, Horvath tion ne pensis. Kaj hastis certigi doktoron Gräfe, ke kontroloj kaj rekontroloj estas la plej efika formo de fideblo.

— Mi esperas, ke en via lernejo ne estas enkondukita seka reĝimo? — subite interrompis Horvath-on la ĉefo.

— Ne, sed ni penas...

— En ebria stato homoj estas pli sinceraj, ol en la sobra, — kun mallaŭta rido diris Gräfe. — Ili babilu. Ili kiel eble plej multe babilu ĉi tie. Prefere ili elbabilu ĉi tie, ol interkonsentu tie kaj pentu al bolŝevistaj komisaroj. Ĉio estu malfermita. Ne ŝtopu la buŝojn al viaj kursanoj, ili faru ajnajn demandojn dum lecionoj. Provoku ilin. Kaj ili vidu senpunecon, ĉu vi komprenas min? Poste eblos tian kursanon transigi en alian lernejon, kie oni lin ekstermos, sed ne faru stultaĵojn, ne mortpafu lin antaŭ la vico. Ne necesas timigi, necesas voki al absoluta sincereco...

Laŝkov-Gurjanov lekis la sekajn lipojn. Gräfe vere estis diablo. Aŭ kiel oni nomis tiun en la opero pri juniĝinta maljunulo Faŭsto? Ĉu Mefisto?

— Sed vi ne afliktiĝu, — diris Gräfe. — Tuta tiu ĉi sistemo estis organizita ne de mi. Ĉi tien enmetis sian genion Himlero, ĉi tie estas nemalmulte da penoj de la forpasinta Heidrich. Kaj ankaŭ la maljuna Canaris ion komprenas en sia afero. En mia persona kancelario estas du plej respektindaj homoj, miaj partikamaradoj, kiujn mia forpasinta Heidrich... mi diras «mia», ĉar mi kune kun li komencis nian vojon... do, li ilin igis spioni pri mi. Kaj kiujn igis spioni pri mi Canaris? Liaj homoj kontrolas tiujn du kaj iomete min.

Li ekridis.

— Ĉiu tria, — elparolis Gräfe gaje. — Sur tio baziĝas niaj sukcesoj, niaj grandaj venkoj, per tia rimedo ni plenumas unuecon de la nacio. Ĉiu tria — aŭ nin trafos katastrofo. Sed prefere ĉiu dua. Ĉu al vi ne ŝajnas, sinjoro Horvath, ke ĉiu dua estas pli bone?

Laŝkov-Gurjanov eksentis sur si lian rigardon. Kaj pensis: «Ĉu tamen ili ĉiuj ĉi tie freneziĝis?»

Gräfe metis sur la langon pinĉaĵon da pulvoro kaj altrinkis ĝin per konjako. Poste li diris severe:

— Nun ni revenu al niaj ŝafoj, kiel diras la francaĉoj. Via Kupejko, ŝajne, ion kriis antaŭ la morto. Kion nome li kriis, sinjoro Laŝkov? Penu paroli klare en la germana, por ke mi komprenu sen helpo de sinjoro Horvath. Nu? Mi atendas!

— Li rememorigis pri ia konversacio, okazinta dum eksploda trejnado en vilaĝo Halahanja, — timeme kaj nelaŭte prononcis Laŝkov-Gurjanov. — Kaj ankoraŭ li kriis, ke li esperas je la kursanoj.

— Ĉu tio estis dubsenca? — enpikinte en Gurjanov-on sian mokan rigardon, interesiĝis Gräfe. — Kiel vi komprenis vian edukiton Kupejkon?

— Nenian dubsencecon mi rimarkis en tio, — diris Gurjanov. — Li ja poste ekkriis pri venko de la Ruĝa Armeo, kaj tiam mi, mi kulpas, koleriĝis kaj pafis.

— Kaj kion vi eksciis pri la konversacio dum la trejnado en vilaĝo Halahanja? — ree demandis Gräfe, plu fiksrigardante la tute timiĝintan Gurjanov-on. — Mi esperas, almenaŭ tion vi eksciis? Aŭ mi devas sendi al vi specialan enketiston? Vi ambaŭ, eble, entute ne kapablas komandi tian objekton, kiel Waffenschule?

Gurjanov kun angoro ĵetis rigardon al Horvath. Ties adampomo tremis, li ĉiam penis ion gluti, sed neniel povis. «Se li ĉi tie mortaĉos kun sia miokardito, — kolere pensis en la rusa pri li Laŝkov-Gurjanov, — kiel mi tiam sola eltenu tiun idioton?»

— En tiu kazo kun la mortpafo vi agis tre stulte kaj pli ol haste, — prononcis doktoro Gräfe. — Unue enketo, kaj poste ekzekuto — ĉu vi vere ne konas tiun infanan regulon? Ekzekuto estas la fina etapo, tiel instruis nin Himlero, kaj nenia arbitro en tio povas esti tolerata. Vi devis transporti la krimulojn en Berlinon. Aŭ almenaŭ al mi, en Rigon. Tie ili ĉion dirus. Mi ne dubas pri tio, ke via Kupejko estis ligita kun partizana konspirantaro, se lin ne sendis la partizanoj mem en nian lernejon.

— Tio estas ekskludita, sinjoro Obersturmbannführer, — enmiksiĝis Horvath, iom rekonsciiĝinta post la travivita timo. — Kupejkon varbis persone mi. Li estis en la koncentrejo en tia stato, ke li ne povis trakuri la postulitajn de ni tri elprovajn rondojn sur la esplanado, falis sur la dua. Li varbiĝis kune kun sia amiko, lian familinomon mi memorfiksis — Lazarev, tiu same deziris trafi al ni, sed ni lin ne prenis pro la kripligitaj kruroj. Tiu ĉi Lazarev diris al mi en konversacio, ke Kupejko estas filo de granda tabaka fabrikmastro kaj ke li kune kun Lazarev trafis en la kaptitecon en la regiono de Ĥarkovo...

— Kion Lazarev depoziciis al vi post la ekzekuto de Kupejko?

— Lazarev nun servas en trupoj de la RLA6, kaj lian estadlokon ni ne eltrovis, — enmikisĝis per diligenta voĉo Gurjanov. — Tia laboro estas super niaj ebloj. Se sinjoro...

Gräfe enskribis en libreton la komencliterojn de Lazarev — «A. I.».

— Ĉu li same estas filo de fabrikmastro? — demandis la Obersturmbannführer. — Se rigardi al personaj kartoj de niaj kursanoj el militkaptitoj, — kun malrapida subrido diris li, — tiam rezultos, ke en Rusio vivis nur solaj posedantoj de fabrikoj, uzinoj, mortpafitaj ideaj sabotistoj, senproprietigitaj kulakoj kaj direktoroj de bankoj. Kaj multaj niaj idiotoj kaptiĝas al tiu hoko...

Horvath subite kuraĝiĝis.

— Sed al ni ja la instrukcio ordonas varbi ĝuste tiajn personojn, — komencis li.

— Kiel Kupejko trafis en la kaptitecon? — malmilde interrompis Horvath-on Gräfe, komprenigante per la voĉo, ke la instrukcioj estas absolute ne diskutendaj. — Raportu detale.

— Laŭ liaj vortoj, li kapitulacis intence. Kaj laŭ la vortoj de la menciita Lazarev.

— Ĉu vi kontrolis?

— Bedaŭrinde, post la ekzekuto. Patologo...

— Patologo? — miris Gräfe. — Kiel al tio rilatas patologo?

— Tiel okazis, ke, kiam sinjoro Gurjanov mortpafis la fiulon, ni ricevis informon pri tio, ke Kupejko en banejo zorge kaŝadis la maldekstran flankon de la korpo...

— De kiu venis la informo?

— De instruisto pri eksploda metio ĉefsoldato Kruppe. Tiam ni sendis la kadavron por nekropsio. Li, tio estas Kupejko, neniam kapitulacis, tion montris la posta esploro. Li estis prenita en senkonscia stato, kaj oni kaŝis kaj kuracis lin, kio estis trovita de nia militpolico. Tiam li ree estis batita per kolbo, sed restis viva...

Gräfe demonstre fermis la okulojn, montrante, ke al li tedis. Kaj post paŭzo kun minaca subrido interesiĝis:

— Mi esperas, vi trovis la patron-fabrikmastron?

Horvath kaj Gurjanov penis rideti.

— Malbone, — diris Gräfe kaj faris gluton de konjako. — Tre malbone, sinjoroj, tute malbone. Niaj lernejoj kostas frenezan monon al la Vaterland. Ni enmetas en ilin grandegan potencialon de energio, kiu povus esti sukcese uzita en maniero, multe pli efika kaj urĝe necesa por la imperiaj militfortoj, ol tio estas farata en la praktiko. Po tri monatoj, aŭ eĉ po duonjaro ni dresas, nutras, instruas kaj vestas milojn da homoj, kiuj, kiel montras la praktiko, devas esti en la plej bona okazo direktitaj en gasumejojn, ĉar ili estas malamikoj de la nova Eŭropo. Sed ni, anstataŭ neniigi tiujn ulojn, armas ilin, provizas per municioj, provianto, per plej moderna armilaro, per senpanea radiaparataro kaj sur niaj aviadiloj, riskigante niajn pilotojn, kun ĉia sekureco ĵetas tiun, se eblas tiel diri, agentaron en la malfronton de nia kontraŭulo, kaj esence en ilian hejmon. Tie viaj lernintoj kaj edukitoj kapitulacas, kaj ni konsolas nin per tio, ke ili estis kaptitaj post heroa rezistado.

— Kial do nepre kapitulacas? — ree ektremis per la voĉo Horvath. — Eble, oni ilin kaptas, ĉar ne estas ekskludita la ebleco...

— Ĝi estas ekskludita! — bruliginte Horvath-on per la furioza flamo de siaj frenezaj okuloj, bojis doktoro Gräfe. — Ekskludita, ĉar ne ekzistas kontraŭspiona servo pli forta kaj aktiva ol la nia, tamen ni firme scias, ke ilia agentaro al ni penetras kaj laboras por ili. Iliaj Ivanoj svarmas ĉi tie, ili eĉ regas fervojojn en nia profunda malfronto. Ĉu vi tion ne scias? Kaj viaj kanajloj entute ne komunikiĝas. Kaj se komunikiĝas, tiam nur por radioludo, kiun ni ĉiam malgajnas. Ni donas al ĉiuj plej facilan ĉifron de la formulo «mi laboras sub truddevigo», sed neniu radiogramo, neniu donis al mi, — ŝprucigante salivon kaj alŝoviĝante al Horvath, diris la ĉefo — neniu donis tiun «truddevigon». Eĉ ne kaptiĝante, ili trovas trupojn de sia armeo kaj kapitulacas, jen kion ili faras, viaj edukitoj, kaj jen, sekve, kion vi instruas al ili!

Li elskuis en sian glason restaĵojn de la konjako kaj ordonis al Horvath iri al lia aŭtomobilo kaj alporti el ĝi botelon.

— La nomo de la ŝoforo estas Sonnenberg! — kriis li al la mallarĝa dorso de tute subfalinta Horvath. Kaj, ĵetinte rigardon al Laŝkov-Gurjanov, demandis afereme: — Kiel vi opinias, ĉu li ne laboras por la rusoj?

Gurjanov eĉ ne tuj komprenis, pri kiu temas.

— Ajnajn viajn supozojn vi povas skribi persone al mi. La koverto estu aranĝita kiel ordinara sekreta poŝtaĵo, kaj neniu, pri nenio kaj neniam ekscios. Vi devas gvati vian estron, ĉu vi komprenas?

Gurjanov rapide dufoje kapjesis.

— Tamen, tio estas inter ni! — avertis la germano kaj, ne dankinte Horvath-on, ordonis al Gurjanov senkorkigi la botelon. Liaj okuloj ridis preskaŭ bonanime, kiam li demandis la estron, ĉu ne laboras lia Laŝkov, «la eksa subkolonelo aŭ majoro», kiel li esprimis, por la rusoj.

— Mi ne pensas tiel, — tusinte en la pugnon, respondis Horvath.

— Certe, vi ne pensas, — jam ekridis la ĉefo. — Sed ĝenerale observu lin, diablo lin scias.

Finridinte, Gräfe proponis al ĉiuj drinki kune.

— Kial ne drinki en libera tempo? — demandis li. — Ĉu vere? Kaj pri mia suspektemo ne ofendiĝu, sinjoroj. Mi estas tro informita, por fidi al iu ajn kaj iam ajn. Al mi mem mi same apenaŭ fidas. Ekzemple: kie ni estas? Kial ni estas ĉi tie? Kial tiu ĉi eksmajoro estas kun ni? Kies dioj estas pentritaj sur la muroj? Ĉu ni estas psike sanaj?

Kaj li eksilentis por longe, eble, dolĉe aŭskultante, kiel efikas la mistera griza pulvoro, inventita por la plej bonaj fare de kemiistoj de «Farbenindustrie».

«Li prefere regalu! — pensis Laŝkov. — Verŝajne, tio pli bonas ol brando!»

— Vi absolute en ĉio pravas, sinjoro doktoro, — singarde rompis la silenton Horvath, — sed ne eblas ekskludi, ke nia lernejo preparas agentojn ankaŭ por longdaŭra rezido. Ĉiuokaze, speciala kurso ĉe ni ekzistas ekde la fondo de la lernejo. Kaj tiaj agentoj ne rajtas sciigi pri si.

— Kion vi diras! — per moka voĉo prononcis la ĉefo. — Mi aŭdas tion unuafoje. Ĉu vere?

La griza pulvoro efikis, evidente, tre bone. La antaŭe estingiĝintaj okuloj de Gräfe ree komencis lumi per fanatika fajro.

— Eble, vi lekcios al mi kurson pri konspira agentado? — interesiĝis li. — Mi aŭskultus. Mi ankaŭ tempon por tio havas...

Horvath konfuziĝis kaj ŝajnigis, ke li viŝas la okulvitrojn.

— Kutejko estus bonega rezidulo por profunda penetro, — serioze, sen subrido prononcis Gräfe. — Elstara. Sed sur kies flanko? Interalie, ĉu al vi ne ŝajnas stranga, ke laboraj kvalitoj de homa individuo fojfoje malfermiĝas post la morto. Mi volis diri, ke kiel la homo mortas — tia li estas efektive?

Gurjanov kaj Horvath silentis, ili havis neniajn opiniojn pri tio. Gräfe ekfumis cigaron. Li rimarkeble vigliĝis pro sia pulvoro kaj ankaŭ pro la konjako, ŝvito aperis sur lia alta frunto.

— Ĉu oni informas vin pri io koncerne agojn de viaj agentoj aŭ vi tute nenion scias? — interesiĝis la ĉefo. — Ĉu almenaŭ ion oni al vi sciigas?

— Nur unufoje oni sendis al ni litografitan mesaĝon el angla gazetaro pri tio, ke forta sabota grupo, penetrigita en Leningradon, estis post plenumo de siaj taskoj likvidita de la organoj de MŜS.

Horvath paŭzis: ĉu li diru plu aŭ ne? Gräfe silente suĉis la cigaron.

— La mesaĝon en la lernejo mi ne pendigis, — diris Horvath. — Tiaj informoj ne firmigas moralan spiriton de kursanoj...

— Des pli ke en Leningradon ni neniun penetrigis, — subridis Gräfe, — ĉio ĉi estas fantazioj de verkistaĉoj el la fako pri propagando «Ostland». Sen mia marko mi petas ĉiujn litografitajn mesaĝojn neniigi. Nun aŭskultu min. Mi rakontos al vi ion. Ion el la vivo. El la malgaja vivo.

Li ebriiĝis sufiĉe funde.

— Ĉe mi, ĉe mi mem, en la fako «Nord» en la stacio Assari laboris sovetia spiono. Ĉu vi komprenas, kion tio signifas?

Horvath kaj Gurjanov komprenis. Ili ambaŭ eĉ ĉesis spiri. Ja tio estas ne litografita mesaĝo el anglaj gazetoj — tion estis diranta Gräfe mem.

— En la banĉambro li ruzis teni radisendilon. Ne en sia loĝejo, sed en la domo de mia esplorservo. La banĉambro, certe, tie ne funkciis. Li kvazaŭ havis tie fotolaboratorion. Kaj subite mia domo estis birita. Ĉu vi komprenas?

Kaj ankaŭ tion ili komprenis.

Probable, al ili iĝis pli facile. Se eĉ tiaj krokodiloj, kiel Gräfe, tenas ĉe si sovetiajn spionojn, do kion eblas postuli de ia lernejestro kaj ties viculo?

— Li elĵetiĝis el la fenestro la kapon al la ŝtonoj. Jen la tuta historio, — diris Gräfe. — Ĉi tie estas kaj la komenco kaj la fino. Kaj en la fako «A–1» estas ankoraŭ pli malbone, — dankon al Dio, ke tie ne mi komandas. Tie laboris tuta grupo da sovetiaj spionoj. Venis komisiono el Berlino. Leŭtenanto Weisberg evidentiĝis Kruglov. Oni lin rekonis. Estis mortpafitaj cent naŭ homoj.

Li drinkis ankoraŭ kaj rigardis la botelon tralume.

— Ekde la sekva semajno vi ricevados regulan informon pri tio, kien, kiam kaj eĉ kun kiaj rezultoj estas penetrigataj viaj favuloj, — diris Gräfe. — Vi ricevados kaj la informon, kaj niajn konkludojn. Vi ricevados ĉion por scii, kiom da tempo restis ĝis la tagiĝo.

Gurjanov kaj Horvath rigardis al la ĉefo per la senmovaj pupiloj.

— En tagiĝo oni ordinare ekzekutas, — glutinte ankoraŭ konjakon, diris ĉefo. — Ja vi devas scii, kiam tio al vi okazos, ĉu ne? Nu, kaj eblas — kial do ne? — eblas, ke viaj edukitoj vere tiel bonas, ke estis penetrigitaj por longa rezido. Tiam tio estas... kara varo, tre kara...

Doktoro Gräfe subite enpensiĝis.

— Ĉu li multe drinkas? — subite demandis la ĉefo, kapmontrinte al Laŝkov-Gurjanov.

— En vesperoj, — diris Horvath.

— Mi ne demandas — kiam. Mi demandas — ĉu multe?

— Nemalmulte, — per firma voĉo prononcis Horvath. — Li povus malpli.

— Kaj tiu ĉi? — turnis sin la ĉefo al Gurjanov.

«Kanajlo, — pensis la viculo. — Vi tuj dancos ĉe mi!»

Kaj respondis, penante ne rimarki la vitran brilon de la okulvitroj de sia estro:

— Ni ordinare drinkas kune. Egale. Sinjoro Horvath dividas ĉiujn niajn bonojn frate.

Sed Gräfe jam ne aŭskultis.

— La kontraŭspionan servon ĉi tie kontraŭ ni estras tre granda ĈK-ano, — diris li. — Vi devas tion scii. Generalo Lokotkoff. Sed tion, ke li estas generalo, scias nur «Zepelino». Li ŝajnigas sin ĉefleŭtenanto. Estas informoj, ke ni ricevos ordonon pri neniigo de tiu ulo, ne kalkulante ajnajn elspezojn kaj perdojn. Kaj mi esperas, ke ni plenumos tiun ordonon. Ĉu vere, sinjoroj?

Li leviĝis, komprenigante, ke la konversacio estas finita. Dum ankoraŭ dek minutoj li sidis en soleco, poste nehaste vestis sin kaj eliris el la kapelo, ĉe kiu du sentineloj salutis lin per la mitraletoj. Sonnenberg malfermis antaŭ doktoro Gräfe la pordeton de lia «Admiralo», tegitan per imitaĵo de ruĝa marokeno. En la aŭto estis odoro de forta parfumo kaj pelto, de kruda ŝaffelo, per kiu Gräfe ŝatis kovri siajn piedojn dum longaj veturoj sur rusaj vojoj.

— Kien? — demandis Sonnenberg.

— Probable... al Rigo.

— Tiam necesas voki mitraletistojn kaj motorciklistojn.

— Al diablo! — respondis Gräfe. — Elveturu el tiu ĉi ratkaptilo, mi ankoraŭ pensos...

Sonnenberg premis la signalilon, la «Opel-Admiralo» kantis sur du tonoj — pli kaj malpli alte. Ĉe la pordego ekbrilis per blua lumo la tralasa signala lampeto. Ili veturis nelonge. Nemalproksime de la Pogankina domo7 la aŭto bremsis.

— Mi promenos, — diris Gräfe. — Vi atendu ĉi tie, Sonnenberg.

La horloĝaj montriloj sur la panelo de la aŭtomobilo montris la naŭan horon. Estis mallume, verŝiĝis printempa pluvo. El trans la angulo renkonte al Gräfe eliris alta magra homo en larĝa palto kaj en profunde surŝovita sur la frunton ĉapelo. Gräfe diris al li dum irado:

— Alveturu en Rigon. Ĉi tie ne eblas interparoli. Mi vokos vin per avizo en mian kabineton, kaj vi tuj venos. Vi ja estas svisa civitano, ĉu?

— Mia familinomo estas Leroy, — respondis la altulo kaj facile levis sian ĉapelon.

Kaj la ŝoforo Sonnenberg enskribis tiutempe: «La 21-a horo. Renkontiĝo apud la Pogankina domo. Larĝa palto, alta. Konversacio dum ne pli ol minuto».



1. Elita konjako.
2. Rango en la SS kaj la SA, analogia al armea subkolonelo.
3. Suboficira rango en la SS.
4. 1937 — la jaro de la pinto de la stalinaj reprezalioj.
5. La 22-a de junio 1941 — la dato de la invado de la Germanio en la Sovetunion, la komenco de la Granda Patruja milito.
6. RLA — Rusa Liberiga Armeo (1942–1945), trupoj, formitaj el kontraŭsovetiaj rusoj, kunlaborantaj kun la nazioj, sub komando de generalo Vlasov (perfidulo, konsentinta kunlabori kun la nazioj post sia kaptiĝo en 1942).
7. Pogankina domo — historia antikva domo en Pskovo (konstruita en la 17-a jarcento de riĉa negocisto Pogankin). Nun tie estas muzeo.