Ĉapitro kvina

Hipokrata ĵuro

Ustimenko estis vokita por la dekkvara horo, sed eĉ je la deksesa la multe fama sekretario de Zolotuĥin — referendario Golubev — Vladimiron Atanazijeviĉ-on ne rimarkadis. Li ĉiam fosadis en poŝto, dismetadis paperojn al paperujoj kaj konversaciadis telefone. Je la deksesa kaj dek Ustimenko leviĝis de sia artleda sofo kaj sen specialaj ceremonioj malfermis la pordon kaj eniris al Zinovio Simonoviĉ. Zolotuĥin estis sidanta super monto da paperoj, sed ne leganta ilin. Nur alirinte pli proksime al la grandega skribotablo, Ustimenko distingis, ke la okuloj de Zolotuĥin estas fermitaj kaj, apoginte sin per la peza mano, li dormas. Lia vizaĝo eĉ en dormo estis tiel elturmentita kaj malgaja, ke Vladimiro Atanazijeviĉ nevole retropaŝis, sed faris tion mallerte: per la bastono li puŝis la fotelon, kaj fariĝis bruo, pro kiu Zolotuĥin vekiĝis.

Dum kelkaj momentoj li estis nenion komprenanta, poste viŝis per la polmo la vizaĝon kaj, sen ajna devigita afableco, severe ordonis:

— Eksidu, doktoro.

Ustimenko eksidis.

Zolotuĥin ĵetis rigardon al la montriloj de grandega horloĝo, kiu staris en la angulo, ekfumis, enspiris la fumon kaj mallerte pardonpetis:

— Mi prokrastis, pardonu. Du noktoj sen dormo, mia edzino tute konfuziĝis.

Vladimiro Atanazijeviĉ ne demandis — kial: li divenis.

— Nu, do mi aŭskultas vin, — penante vigligi sin per cigareda fumo, diris Zolotuĥin.

Ustimenko diskrete, tute dece, en nemultaj, sed sufiĉe fortaj vortoj rakontis ĉiujn siajn konstruajn embarasojn kaj eĉ malfeliĉojn. Zolotuĥin, desegnante per krajono en sia notlibreto kurbojn, interesiĝis, «kion necesas fari?»

— Donu finfine homojn en sufiĉa kvanto.

— Kaj ĉu ne deziras vi, karulo, ankaŭ viandon? — per frazo de Gogol, sed sen ajna humuro demandis Zolotuĥin.

— Mi deziras, ke, ekzemple, fortoj de kvalifikitaj militkaptitoj ne estu malŝparataj tiel sensence kaj senutile, kiel ili estas malŝparataj nun, — penante interkapti la forirantan de li pezan rigardon de Zolotuĥin, abrupte kaj eĉ bruske diris Ustimenko. — Mi bone scias, ke specialistoj — vaporduktistoj, inteligentaj farbistoj, tegmentistoj, masonistoj, betonistoj, ladistoj — kaj eĉ plej alte kvalifikitaj...

— Ne mi tion responsas, — interrompis Zolotuĥin. — Ne mia komando. Mi ankaŭ mem kun multe pli granda utilo distribuus ilin inter la objektoj. Tial ŝanĝu la temon. Kaj, tamen, vi, mi aŭdis, pri tiu temo al altaj instancoj turniĝis?

Kun miro Ustimenko pensis — de kie povis aŭdi Zolotuĥin, sed nenion demandis:

— Bone, mi ŝanĝos temon. Donu, kamarado Zolotuĥin, konstruistojn senprokraste, prenu almenaŭ de la ĉiovendejo, de...

— La ĉiovendejon ni eĉ sen tio kontraŭ la plano fuŝis, — diris Zolotuĥin konfide, — entute fuŝo post fuŝo...

— Fuŝo post fuŝo, — ne respondante al la konfideco, sed tuj atake akuzante, kolere ekparolis Ustimenko, — estas tial, ke ĉe ni en Unĉansko oni decidis, pro granda saĝo, ĉi tie, sur la placo Puzirjov, disvolvi tian ensemblon, por per ĝi fermi ĉiujn detruojn de la milito. Ne fermos vi, karaj kamaradoj, neniu tion sukcesos. Kaj la plej ĉefa estas tio, ke detruojn restarigi estas pli malkare kaj simple, ol fermi ilin per la ĉiovendejo kun kolonoj, per la Palaco de kulturo kun kolonoj kaj per la plenumkomitatejo kun kolonoj.

— Ĉu vi supozas, ke mi pensis alie? — kun stranga subrido diris Zolotuĥin. — Jen strangulo, vere, strangulo! Aŭ vi ion elflaris?

— Kiel — elflaris?

— Tiel, ke ĝuste en tiu demando kamarado Zolotuĥin ricevis mallaŭdon. Kaj, certe, agnoskis siajn erarojn, malutilajn erarojn. Ĉar nia Unĉansko devas aspekti monumente. Ĉu vi komprenas?

— Ne! — respondis Ustimenko. — Tio ja estas stulta!

— Kaj frisoj, kaj pilastroj, kaj arkitravoj por vi ne konvenas?

— Ne konvenas!

— Simpleco vin kontentigas? Ŝparemo? Kaj vi opinias, ke ensemblo, dio ĝin prenu, povas por la unua postmilita tempo tute ne esti, kaj io povas ankaŭ ne «konformi», gravas nur la homojn disloĝigi, kiuj trairis tian militegon, nur estu tegmento super la kapo, kaj malsanulejoj por malsanuloj, kaj iel-tiela stadiono por komenco, kaj jam poste, kiam estos tempo...

Io milda, laca, hejmeca kaj ne estre moka, sed simple gaja aperis en la peza vizaĝo de Zolotuĥin, li ridis nelonge, ankoraŭ ĵetis rigardon al la horloĝo kaj subite per oficiala voĉo konkludis:

— Ni opiniu la demandon elĉerpita. Ni havas ĝeneralan planon, kiun ŝanĝi mi ne havas potencon, kaj eĉ neniu nun, verŝajne, havas. Eĉ tia organismo, kiel vi, kamarado Ustimenko...

El sub la pezaj palpebroj li atente rigardis al Vladimiro Atanazijeviĉ kaj subite, denove ŝanĝinte la tonon, demandis:

— Sed kial vi estas tia?

— Kia? — miris Ustimenko.

— Tia, ke de kamarado Losoj venis informo: ĉefkuracisto Ustimenko rajtigilon pri loĝejo rezignis en kategoria formo. Ĉu malbonas por vi la loĝejo? Tri ĉambroj, la domo de specialistoj, varmega akvo estos, lifto, sur la frontono, kiel vi ŝatas, kolonoj estas faritaj. Ne tro monumentaj, sed tamen ne sen kolonoj. Al multaj plaĉas. Kaj kamarado Ustimenko, vidu, rifuzis.

Vladimiro Atanazijeviĉ tute iomete ruĝiĝis — sur la vangostoj, sed Zolotuĥin tion rimarkis.

— Ĉu kapricas vi, kamarado Ustimenko?

— Ne.

— Sed kio estas tiam, se ne kapricoj?

— Mi esperas poste loĝi ĉe la malsanulejo.

— Ja tie entute trankvilo ne estos.

— Se la afero estas bone aranĝita, tiam ĝuste tie estos trankvilo. Tamen, estas tia tradicio — malnova kaj nemalbona: la ĉefa doktoro loĝas ĉe la malsanulejo.

— Ĉu tio estis Hipokrato, kiu tiel ĵuris?

— Kiel al tio rilatas Hipokrato?

— Kiel al tio rilatas kamarado Hipokrato?

Zolotuĥin elprenis el la tabla tirkesto libron, malfermis ĝin, foliumis, prononcis kun suspiro:

— Tiel, ke mi hodiaŭ nur medicinistojn kaj sciencistojn legadas, ĉiam penas per la propra menso kompreni — kiel povas sana junulo subite sen milito morti. El biblioteko mi prenis — eble, en la antikva Helenujo estis doktoroj pli saĝaj ol ni?

Li malfermis la titolpaĝon, legis: «Traduko de profesoro Rudnev», ankoraŭ suspiris kaj sciigis:

— Aliflanke, da konsola kaj vigliga estas treege multe. En proksimaj, oni skribas, jardekoj tiu afero estos finita. Kaj post iaj kvarcent jaroj la homaro atingos praktikan senmortecon...

Vladimiro Atanazijeviĉ silentis. «Kaj por kio li sin ankoraŭ per libroj kaj broŝuroj turmentas?» — pensis li.

Zolotuĥin forpuŝis Hipokraton, peze suspiris kaj denove ekfumis, fine elturmentita de sia malfeliĉo, rompita, fleksita homo. Ili silentis iom. Kaj poste Ustimenko demandis Zolotuĥin-on pri la filo. Li neniam hezitadis, kiam kaj pri kio eblas aŭ ne eblas paroli. Hipokraton Zinovio Simonoviĉ, kompreneble, legis pro la filo, kaj Ustimenko demandis, kiel statas liaj aferoj.

— Ja mi jam vian Stepanov-on demandis, — rigardante flanken, diris Zolotuĥin. — Li al mi rekomendis ĝuste al profesoro Ŝilov esperi. Grandega aŭtoritato, kaj ĝuste en tiu tereno...

Ustimenko firme kunpremis la makzelojn. Ne, li ne estis kontraŭ aŭtoritatoj. Li simple estis por Bogoslovskij.

— Kion do diri pri Saĉjo, — malfacile elparolis Zolotuĥin. — Pri Saĉjo nun nenio direblas. Malbonas tie la afero, kamarado Ustimenko, tute malbonas. La edzinon hodiaŭ mi ree tien direktis, mi ne scias, kiel ŝi ĝisveturos, ŝi senfortiĝis, ja li sola ĉe ni restis...

— Vi al mi rakontu tion, kion vi scias, ja mi estas kuracisto.

— Oni lin operaciis...

Ustimenko silentis. Profunda sulko kuŝiĝis inter liaj brovoj.

— Nu? — finfine demandis li.

— Nenia «nu» povas esti. Ĉio trakreskis. Oni kudrofermis reen.

— Ĉu tumoro? Por mi gravas detaloj. Kia?

— Ja certe, oni tion kudrofermis, kion ne povis forigi.

— Kaj kiu operaciis? Ĉu Ŝilov?

— Ja kiu alia. Ĝenerale, pri tiu ĉi demando ni finis. Kiajn vi, kamarado Ustimenko, ankoraŭ havas aferojn? Ĉu vi deziras pri via loĝejo kun mi konversacii?

— Pri mia — ne deziras. — Kaj komprenante la doloron de Zolotuĥin kaj subite incitiĝinte pri tiu ĉi lia demando, Ustimenko diris: — Sed pri aliaj kuracistoj — deziras. Cetere, mian rajtigilon mi rezignis, aliginte al ĝi deklaron, ke la loĝejo estu donita kiel komuna apartamento por la malsanuleja personaro, kaj por kiu nome, ni mem decidos.

— Kiuj estas «ni»?

— Ni supozu, mi!

Iliaj rigardoj interkruciĝis: la defia de Ustimenko kaj la moke malgaja de Zolotuĥin. Sed Vladimiro Atanazijeviĉ jam ne povis halti.

— Ĉu vi supozas, — diris li, — ke kamarado Losoj pli bone scias, kiu devas unuavice ricevi loĝejon? Aŭ vi pli bone scias? Sed kial, propre, vi tiel supozas? Ĉu ne tial, ke estas subkomprenate: ricevos la rajtigilon Ustimenko kaj kvietiĝos kun sia persisto? Li ĝeniĝos. Sed ne, mi ne ĝeniĝos. Ja tian mi havas pezan karakteron, jam en foraj tempoj oni diradis al mi, ke mi estas kaj rigoristo, kaj turmentanto, tian mi malbenitan karakteron havas, kamarado Zolotuĥin, ke neniaj fortoj pacigos min kaj kun viaj arkitekturaj ensembloj, kaj kun kolonoj, kaj kun monumenteco, same kiel ne pacigos kun la speciala kliniko de la malsanulejo, kiun oni al mi rekomendas konstrui...

— Kaj vi ĝis nun ne konsentis? — demandis Zolotuĥin.

— Ne konsentis kaj neniam konsentos.

— Sed kial?

— Unue, tial, ke specialan malsanulejeton vi jam havas. Kaj ĝi vin tute bone priservas. Kaj due, tial ke ni havas nur unusolan Kremlon kaj la kremla malsanulejo estas sola. Ne povas esti «filioj» de la Kremlo, tio estas sakrilegia — ĉu vere ne estas komprenebla mia penso? Ja se iri pluen, tiam ankaŭ en distrikta malsanulejo same necesos krei «specialan» ĉambron, se ĝis logika absurdo paŝi laŭ tiu vojo...

Zolotuĥin rigardis al li atente.

— Nu-nu, — diris li kun scivolemo, — kial do malbonas speciala malsanulejo? Klarigu.

Ustimenko klarigis: se la edzino de sekretario de distrikta komitato akuŝas en la distrikta akuŝejo — la sekretario vole-nevole scias, kia tie estas ordo, kiel statas afero pri littolaĵo, per kio oni nutras, ĉu estas varme, hele, ĉu bonas aŭ ne la doktoroj kun flegistinoj kaj brankardistinoj. Kaj kial do, jen demando, kial filino de, ekzemple, vicprezidanto de plenumkomitato devas kuraciĝi kaj kuŝi en speciala infana ĉambro de speciala malsanulejo, kvankam ŝia malsano estas bagatela, dum filino de alia homo, ne alfiksita al la speciala malsanulejo, grave malsanas en malfacilaj kondiĉoj, kiujn Zinovio Simonoviĉ ial opinias normalaj. Ĉi tie konvene estas rememori pri Vladimir Iljiĉ Lenin post la vundo kaj pri tio, en kiun malsanulejon oni lin alveturigis por radiografado kaj kiel li estis maltrankvila, ke iu pro li estas ĝenata...

— Ĉu tio estas — vi min instruas, ĉu? — alpremiĝinte per la brusto al la tablo, demandis Zolotuĥin.

— Sed kial vi tiel maltrankviliĝas, se mi eĉ rememorigas al vi tion, kion vi forgesis? — interesiĝis Ustimenko. — Ja medicino estas mia specialeco, ne via. Kial do vi ne aŭskultu specialiston?

— Ĉu vi tiel la tutan vivon travivis? — neatendite demandis Zolotuĥin.

Ustimenko subridis. Lia momenta, fluganta rideto tute konfuzis Zinovion Simonoviĉ-on.

— Ankoraŭ ne travivis. Mi ankoraŭ vivos iom.

— Mi sama kiel vi estis, Vladimiro Atanazijeviĉ, — amare prononcis Zolotuĥin. — Sed jen la vivo min subpremis. En tio gravas ne timi, — afereme rimarkis li, — la ĉefa estas ne timi. Vi ankaŭ plu ne timu, ne timu, ke vi bonan lokon por vi ne varmigos.

— Kaj mi ja ne timas.

— Ĉu nenion kaj neniun?

— Verŝajne, jes, — ne hastante, diris Ustimenko, ankoraŭ pensis kaj aldonis: — Ne, tamen, okazas — timas. Malĝuste agi.

— Malĝuste en kiu senco?

— Nu, kontraŭ la afero, kontraŭ la laboro, sekve, kontraŭ la konscienco. Krome, mia karaktero estas peza, iam estadas tro postulema. Eĉ tiujn, kiuj ne kulpas, okazas, mi riproĉas. Nun, vere, malpli ofte, antaŭe mi pli malbona estis, ĉiujn juĝadis...

— Kaj vin mem?

Vladimiro Atanazijeviĉ ree donacis al Zolotuĥin sian flugantan rideton:

— Min mem pli severe ol aliajn.

— Bone, mankas tempo, — kvazaŭ koleriĝinte al si pro tiu «sentimentala» konversacio, diris Zolotuĥin. — Nun prenu notlibreton, enskribu, kie kaj kian laborforton vi dungos... Mi kun Salov interkonsentos, helpos al vi...

Sed Ustimenko elprenis nenian notlibreton.

— Jen prenu de la tablo folion, — bonkore diris Zolotuĥin. — Iomete tie, iomete ĉi tie — trovos ni iom post iom por vi laborforton. Kvalifikon mi ne garantias, sed via konstruado ne haltos definitive. Ili poiomete daŭrigos. Iom post iom vi moviĝos de la mortopunkto, eĉ Moskvo ne tuj estis konstruita. Skribu...

— Por kio? — demandis Ustimenko.

— Kiel do por kio? Ĉu vi esperas memorfiksi?

— Lasu! — diris Vladimiro Atanazijeviĉ. — Nenion mi esperas. Sed po kvin pigruloj de konstruaj kontoroj almozpeti — tio estas ridinda, vere. Ne, tiel, Zinovio Simonoviĉ, nia afero ne iros.

Kaj li leviĝis, glitinte sur la pargeto per la vundita kruro kaj turmente ruĝiĝinte pro tio, ke tio rezultis kompatinde afekte, — jen kia suferinta kriplulo sin montras.

— Do, ĉu vi ne bezonas? — kun subrido demandis Zolotuĥin. — Vi mem estas tiom saĝa, ke eĉ konsilojn ne bezonas? Nu, iru, iru do. Sed mi ja rememorigos: mi donis al vi konstruistojn, sed vi ne prenis. Tial, kara doktoro, ni demandos. Vin demandos, kiel ajn vi elturniĝu. Kaj vi ne evitos, ĉu vi komprenas? Vi vin ne pravigos. Nu, iru, kaj ne revenu — nenion plu vi de mi ricevos...

Tiel estis Ustimenko elpelita el la grandega hela kabineto. Eliris li de Zolotuĥin, neniom timigita, eĉ ne ĉagrenita, sed koncentrita — kion do li faru plu? Certe, li povus ankaŭ ofendiĝi, kaj, ŝajne, ofendiĝis nur iomete, sed sufiĉe rapide li ĉion de si deskuis, koncentriĝinte, kiel ŝakisto, pri kombinaĵoj, kiuj povus esti plenumitaj por ricevo de bone organizitaj konstruistoj. Pri rilato al si de kamarado Zolotuĥin kaj pri ŝanĝoj de la vizaĝesprimo de Zinovio Simonoviĉ li neniom pensis, kaj eĉ ne rimarkis ilin bone — li ja neniam rimarkadis, kiel rilatas al li estroj. Jam tute proksime de la malfeliĉa malsanuleja kvartalo rememoriĝis al Ustimenko la interparolo pri la filo de Zolotuĥin, kaj li iomete sulkiĝis pro la babilema Eŭgeĉjo kaj riproĉis sin pri nesufiĉa insistemo, sed kun tio jam nenio estis farebla: ĉu decas al Bogoslovskij konkurenci kun Ŝilov mem? Tamen ĉu bonas la singardema sistemo de neenmiksiĝo?

Ĵus enirinte en sian kabineton kaj ankoraŭ ne demetinte la palton, li ekaŭdis zumadon de la telefono kaj prenis la parolilon. La referendario Golubev ĝentile informis lin, ke li konektas kun kamarado Zolotuĥin.

— Ustimenko? — demandis Zolotuĥin kolere. — Ĉe mi estas Salov. Mi lin al vi sendos pri konstruistoj. Elŝiru lian animon, li havas ordonojn. Ĉu klaras?

La voĉo de Zolotuĥin estis kvankam malafabla, sed ne kolera, ne tiu, per kiu li ĵus elpelis lin — «iru kaj ne revenu, nenion plu de mi vi ricevos».

— «Grandan dankon al vi» — tiel necesas diri, — aŭdis Vladimiro Atanazijeviĉ. — Aŭ via Hipokrato pri tio ne instruis? Jen antaŭ mi lia libro kuŝas kun la ĵuro: «Pure kaj senpeke mi pasigos mian vivon kaj mian arton». Ĉu tiel?

— Mi ne memoras, Zinovio Simonoviĉ, — respondis Ustimenko, — ni antaŭlonge tion studis, jam en la juneco.

— Kaj ĉu nun vi estas maljunulo?

— Al tio iras la afero.

— Bone, laboru!

Lia voĉo ree iĝis kolera — verŝajne, li kutimiĝis, ke oni lin dankas.