Malagrablaĵoj

Tiu ĉi tago komenciĝis por Eŭgeno Rodionoviĉ eĉ per ioma surprizo: tuj kiam li eniris en sian vastan, kvinfenestran kabineton, eksonoris la interurba telefono kaj la malnova bona kompano — iam Miĉjo Ŝervud, kaj nun kamarado Ŝervud, kiu fiksiĝis nun en la ĉefurbo kaj multon decidadis en la medicin-eldona afero, — sciigis, ke lia, de Stepanov, «Manlibro de medicina laboranto» estas aprobita en la plano kaj ke la kontrakto estos sendita senprokraste — venis tempo por komenci laboron.

— Kamarado Ŝervud, — kriis Eŭgeno, streĉiĝinte kaj blovante en la parolilon. — Kamarado Ŝervud, vi povus ĉe ni gasti. Ja ĉi tie estas la karaj Laroj. Aŭ Penatoj? Ni akceptus laŭ plej alta kategorio. Ĉu vi estas ĉasisto? Miĉjo, mi demandas — ĉu vi ĉasas? Nu, tion — pif-paf! Kion? Ĉu fiŝkaptado? Ankaŭ fiŝkaptadon ni aranĝos. Ne, mi diras: ankaŭ fiŝkaptadon ni faros. Kiel barbiro pendumiĝis — ĉu vi scias? Kian li letereton lasis? Li skribis: «Tutegale ĉiujn ne eblas razi!» Tiel ankaŭ ni! Laboras, laboras, kaj la Penatoj atendas. Mi diras — atendas la Laroj...

Li ĉiam konfuzadis Penatojn kaj Larojn, sed ankaŭ Ŝervud pri ili, evidente, ne tro kompetentis, tial ĉio pasis bonorde.

— Kaj vi hastu, — per velura voĉo konkludis la konversacion Ŝervud. — Vi havas intuicion pri temoj, necesaj al la popolo, ni tion notis en kunsido. Kaj tiun broŝuron perfektigu — «Kuracaj fortoj de la naturo». Ĝi estas en la plano. Kaj poste ne deŝiriĝu de la ideo de populara libro, amasa libro, komprenebla libro. De tiu komplekso, kamarado Stepanov, multo dependas.

Konkludadis Ŝervud, laŭ sia kutimo, longe, kaj Eŭgeno aŭskultadis kaj kapjesadis, kaj al la sekretariino Bella ŝajnis, ke kapjesas ne li, sed la telefona parolilo, kaj tiras post si Stepanov-on.

— Poŝtaĵo, — diris la sekretariino, kiam Eŭgeno Rodionoviĉ varme adiaŭis kun Ŝervud. — Hodiaŭ estas multe.

— Multe, — suspiris li, — kaj kiam mi laboru pri la libro? Ĉu vi mian konversacion aŭdis? Kamarado Ŝervud mem persone telefonis.

Bella diris, ke ŝi komprenas.

— Ili min urĝas, — plendis Eŭgeno Rodionoviĉ. — Kaj hejmen mi venas elturmentita, la nervoj estas streĉitaj, nur preni luminalon kaj en la liton...

Kaj, akceptante de la sekretariino stakon da kovertoj, li riproĉis:

— Vi, kara, prefere mem tiun skribaĉaĵon legu. Miaj okuloj krevas, kiam mi legas preskaŭ analfabetajn liniojn. Kaj per kio mi povas helpi, se en malsanulejoj mankas lokoj? Vi povas tute trankvile respondi de mia nomo, sed, certe, ĝentile — se ne estas, do ne estas. Milito, detruoj, ni ankoraŭ ne restarigis... Nu, lasu, tiujn ĉi mi jam trarigardos, sed morgaŭ...

Bella foriris, Eŭgeno ŝlosis sin, faris gimnastikon «por korpulentuloj» — ĉe la patro li ĝeniĝis okupiĝi per tiuj malsimplaj manipuloj, — poste telefonis al Genadio Paŭloviĉ Golubev, referendario de Zolotuĥin, kaj sciigis al li, ke doktoro Bogoslovskij alveturis kaj eĉ jam alklimatiĝis.

— Kaj kio? — demandis Golubev, kiu, malsame de sia ĉefo, paroladis tute kun ĉiuj en Unĉansko kaj en la regiono malĝentile, opiniante, ke li havas aferojn nur kun «subuloj», dum por la telefono, konektanta la regionon kun Moskvo, Genadio Paŭloviĉ havis preta tute alian tembron de voĉo, ne tute karesan, sed kun preteco kaj sen ajnaj «kaj kio?».

— Kaj tio, ke vi tion al kamarado Zolotuĥin raportu, — subite furioziĝis Eŭgeno, kiu en la lasta tempo iĝis jam tiom estro kaj kun tio kutimiĝinta al estrado estro, ke li povis permesi al si en kelkaj esceptaj okazoj kaj eksplodi, kaj krii, kaj starigi iun sur sian lokon. — Ĉu vi komprenas? Raportu, kaj nure. Kaj pri «kaj kio» — tio estas ne via kaj ne mia zorgo.

La impertinenta Genadio, evidente, raportis tuj, ĉar Bella, timigite enŝoviĝinte en la pordon, kiun ŝi malŝlosadis el la akceptejo per sia ŝlosilo, sciigis:

— Zinovio Simonoviĉ estas konektita.

— Bonan vesperon, kamarado Zolotuĥin, — riverencante al la telefono, diris Eŭgeno, — jes, pri Bogoslovskij. Sed se vi permesos, tiam mia opinio tamen estas, kamarado Zolotuĥin: ne alveturigu vian Aleksandron. Unu minuton. Li ja estas en speciala kliniko, dum ĉi tie eĉ kondiĉoj por li ne povas esti kreitaj en tiu ĉi etapo... Pardonu, sed garantii neniu povas, des pli mi. Mi tute konsentas, sed doktoro Ustimenko estas homo de ekstremaĵoj, riskema, same kiel Bogoslovskij... Tio estas tre prava, sed iu el aŭtoritatoj diris, ke iam necesas havi kuraĝon, por ne operacii...

Li silentis iom, aŭskultis, poste diris obeeme:

— Jes!

Kaj, surmetinte la parolilon, li longe sakris — la insulto rilatis al Ustimenko. Kaj tiam, preskaŭ aŭtomate, li malfermis tiun damnitan koverton — post deko da sendanĝeraj petoj, plendoj, oficaj informoj, aldonaĵoj al raportoj...

Tio estis la skribmaniero de Aglaja. Li tuj komprenis, apenaŭ ekrigardinte. Kaj komprenis, ke al ŝi estas malbone, al ŝi okazis la plej malbona el tio, kion li povis supozi, — plej malbona kaj por ŝi kaj por ĉiuj aliaj, ligitaj kun ŝi per parenceco.

Ŝi estis viva, kaj ŝi troviĝis en malliberejo.

Per krajono ŝi plenskribis paperan folion, elŝiritan el lerneja kajero. La literoj estis nedistingeblaj, kelkaj vortoj tute forviŝiĝis, sed li legis «arestita», «sendita», «suspektata, kvankam...», «estis ĉe Kolima», «Tajŝeto»1, «fortoj foriras», «espero skribi al la CK», «Vlaĉjo pereis», «mi esperas elĵeti el la vagono — bona homo transsendos pluen», «ĉiam honeste».

Tenante la leteron en la kunpremita pugno, Eŭgeno leviĝis, verŝis por si akvon el karafo, staranta apud la fenestro, mallevis sur la porda seruro la klikon, por ke la sekretariino ne povu eniri, kaj ree eklegis la leteron. Poste li diligente metis la triangulon reen en la koverton, la koverton faldis duone kaj kaŝis en la monpaperujon. Meĥanikaj movoj ĉiam trankviligadis lin, kaj li kelkfoje sen ajna senco elprenadis la leteron de Aglaja el la koverto kaj ree ĝin tien metadis, kaj poste, kaŝinte fine, skribis sen makuloj sur granda, kun marĝenoj, paperfolio deklaron al la loka estro de la Departemento, iama savinto de Bogoslovskij, antaŭnelonge suferinta pro Barbara Ŝtub. Ŝtub estis membro de la partia buroo, kaj tie, raportante, Eŭgeno ĉiam miradis pri abundo de scioj ĉe tiu mallongkrura, grandkapa homo, kiu, se faradis demandon, tiam kun scio, kaj se esprimadis sian opinion, tiam funde kaj kun kompreno de la afero. Estante mem tute ne saĝa, Eŭgeno tamen ellernis kompreni iomete tion, kiu estas stulta, kaj kiu estas saĝa. Sed ĉi tiam, estante, milde dirante, iom ekscitita pro la ricevo de la triangulo litere el la transmondo, Eŭgeno Rodionoviĉ ankaŭ sian deklaron skribis en stilo hirta, kun ŝrikaj sonoj kaj sennecesaj certigoj pri sia elprovita en severaj tagoj de la milito fideleco al nia ŝtata ordo, al la Komunista partio, kaj ankaŭ, certe, persone al la gvidanto kaj instruanto...

Ŝtub Eŭgenon Rodionoviĉ-on akceptis senprokraste. Li estis sola en sia granda, morna kabineto kaj trinkis malfortan teon, trarigardante ĵurnalojn kaj kuntirante la brovojn, kiam, delikate frapinte, Eŭgeĉjo eniris.

Ĉi tie per betulaj, sekaj kaj dikaj ŝtipoj estis varmege hejtata malnove konstruita kahela hejtforno kun larĝa, kiel ĉe kameno, faŭko, kaj pro gaja kraketado de la brulŝtipoj kaj hela fajro Eŭgeno Rodionoviĉ iomete vigliĝis kaj per sufiĉe stulteta voĉo, kun troa, sed karaktera al li en minutoj de anima maltrankvilo senĝeneco diris:

— Saluton, kamarado Ŝtub. «Ne atendis» — tio estas de kiu pentristo pentraĵo? Do tio estas mi — Stepanov.

— «Ne atendis» estas pentraĵo de Repin, — trankvile respondis Ŝtub. — Saluton, Eŭgeno Rodionoviĉ.

— Nu, kiel vi fartas? — per doktora voĉo interesiĝis Eŭgeĉjo. — Mi esperas, la ripo ne plu ĝenas?

Li intencis fanfaroni pri scioj de Ustimenko, sed klopode pensis, ke lige kun ĉio cetera estas preferinde tiun familinomon nun tute ne mencii, kaj esprimis nur sian opinion pri utilo de konserva kuracado.

— Mi pri mia ripo jam forgesis, — diris Ŝtub.

— Sed ni tiam forte maltrankviliĝis, — rememorigis pri sia aktiva helpo en tiu tempo Eŭgeno, — mi, dirante inter ni, multajn konsultis.

— Por kio do necesis ĝeni homojn?

— Kiel ne ĝeni, se okazis tia akcidento.

Estiĝis malgranda paŭzo. Eŭgeĉjo pensis, ke estas maloportune por li ne scii la rangon de Ŝtub — ĉu li estas kolonelo aŭ generalo, — ĉi tie estus bone alparoli, kiel oni faras en tiuj instancoj, sed demandi li ne opiniis ebla. Ŝtub diligente faldis la ĵurnalon kaj ankoraŭ atendis.

— Ja vi havas ion similan al kameno, — prononcis Stepanov. — Tamen estas komfortega afero — viva fajro. Flamo. Ĉiuj ĉi vaporhejtiloj por la homa organismo estas ne tre utilaj, mi tion scias kiel kuracisto.

— Jes, viva fajro estas agrabla afero, — konsentis Ŝtub.

Kaj ree aperis paŭzo.

«Kiel mi komencu ja?» — kun angoro pensis Eŭgeno.

Ŝtub demetis la okulvitrojn, viŝis ilin per la poŝtuko, surmetis kaj ĵetis rigardon al la horloĝo.

— Pardonu, — ekkriis Eŭgeno, — mi komprenas, kiel en via laboro estas streĉita la tempo...

— Kial do, — kontraŭdiris Ŝtub, — ĝi ne estas streĉita, tamen mi ne ŝatas, kiam ĝi malaperas vane...

Kaj, iomete kliniĝinte antaŭen super la tablo, li demandis:

— Ja vi venis pro afero?

— Kompreneble, — ekhastis Eŭgeĉjo, — certe, kaj pro plej neprokrastebla. Por mi, ĉiuokaze, ĝi estas neprokrastebla...

Kaj per gesto decidema kaj iomete eĉ teatra li metis sur la vitran kovrilon de la granda kaj per nenio okupita tablo sian deklaron kun aldonita al ĝi koverto, al kiu per vinkto estis alfiksita la triangulo, skribita de Aglaja Petrovna.

Traleginte kaj la deklaron kun certigoj, kaj la leteron de Aglaja kaj pririgardinte aparte la koverton — ĉu ne estas sur ĝi io skribita, Ŝtub glatigis per la mallongfingra mano ĉion alportitan de Stepanov kaj diris:

— Jen strange. En la pasinta semajno min vizitis via patro, Rodiono Metodjeviĉ, por peti konsilon, kie li serĉu vian vicpatrinon. Li kaj mi pensis, diskutis...

— Nu? — ial tre mallaŭte demandis Eŭgeĉjo.

— Pensis, diskutis, — ripetis Ŝtub, — kaj ni venis al konkludo, ke vian vicpatrinon necesas energie serĉi. Eble, ŝi pereis dum la milito, sed ne estas ekskludita espero, ke ŝi estas viva. Post tia milito plej diversaj neatenditaĵoj okazas...

Stepanov momente kaj abunde ŝvitis.

— Do, ĉu vi ne estis informita? — demandis li.

— Ne. Kaj nun estos. Aglaja Petrovna, evidente, trafis en iun embarason, el kiu al ŝi estas malfacile pruvi sian senkulpecon pri akuzoj, kiuj povas esti faritaj...

Estis rimarkeble, ke Ŝtub vigliĝis.

— Sekve, — nedifinite komencis Eŭgeno, sed la kolonelo interrompis li. Kaj interrompis sufiĉe kolere:

— Sekve, via patro, vi, via fratino devas komenci serĉi...

— Ĉu ni mem? — ekkriis Eŭgeĉjo, viŝante la ŝvitan vizaĝon per poŝtuko. — Sed ĉu tio estas oportuna, ekzemple, por la patro en lia situacio?

Ŝtub ĵetis al li malpacience mokan rigardon, kaj Eŭgeno komprenis, ke li faris jam tute sentaŭgan demandon. Sed, aliflanke, Ŝtub, laŭ lia opinio, kondutis almenaŭ strange, konsiderante lian postenon. Kian tian serĉadon li povas rekomendi, se Aglaja estas kondamnita. La fakto mem de kondamno kondamnas ankaŭ eblecon de serĉado.

En tiu momento eksonoris la telefono, kaj Ŝtub, preninte la parolilon, subite tre gajiĝis kaj ekkriis per juna por lia aĝo, eĉ festa voĉo:

— Ha, Serĉjo? Ĉu vi venis, kara? Nu, kiel statas — ĝenerale?

Alpreminte la telefonan parolilon per la kapo al la ŝultro, li viŝis la okulvitrojn, dirante per ĉiam pli gaja tono:

— Jes, jes, bravulo. Tio estas ĝusta, mi tion ĝuste tiel supozis. Ja ne, post duonhoro mi liberiĝos. Tion ni diskutos. Brava kiel pavo!

Dirinte «pavo», li iomete konfuziĝis: tio estis vorto de Zosja el la hejma leksikono.

— Kia pavo? — ne komprenis telefone Kolokolcev.

— Do, je la dek unua kaj tridek, — ĵetinte rigardon sur la brakhorloĝon, ordonis Ŝtub. — Ĉu klaras? — Kaj li ree turniĝis al Eŭgeno.

— Mi, nature, supozis, — jam tute stulte komencis tiu sin kompletigi kaj disvolvi, — pensis, kredu, serioze pripensadis, ke se ŝia partizana grupo agis en nia regiono kaj se kun ŝi io okazis kaj kun ŝiaj... mi jam ne scias... pseŭdopartizanoj aŭ veraj partizanoj...

— Kial do «pseŭdopartizanoj»? — kun retenita incitiĝo interrompis Ŝtub. — Ŝi agis kune kun partizanoj. Tion ni nun bone scias. Sed plie ni nenion scias, tamen ekscios!

Eŭgeno ekhastis.

— Mi entute pri ĉio ĉi ne kompetentas, — eĉ sufokiĝis li, apartigante sin de ajna aludo pri partopreno en la sorto de Aglaja. — Mi militis kiel soldato, kion la estraro komandas, tion Stepanov faras...

— Ĉu vere kiel soldato? — rigardante preter Stepanov, sen rideto dubis Ŝtub. — Kia vi estas soldato?

Tio estis prononcita dubsence, kaj Eŭgeno eksentis nun ne nur incitiĝon, sed ankaŭ abomenon en la intonacio de Ŝtub, sed pri tio li fajfis. Li ĉiam fajfis, kiu kaj kion pri li pensas en morala senco. Sed en la ofica — tio estas alia afero. Kaj kiel ajn Ŝtub nun ridetu — kaj li permesis al si subite ekrideti silente, — ne gravas! Al Eŭgeno Rodionoviĉ kamarado Ŝtub ŝlosilojn ne trovos. Ĉe Stepanov ĉio estas bonorda! Li scias la servon, scias la vivon, ne unuan tagon komandas homojn kaj ĉiam en ĉio estas diligenta.

Tiele, kamarado Ŝtub!

— Ja tia mi estas soldato, — diris li, trankviligante sin, — tia, kiel ĉiuj. «Un'-du, malfeliĉo — bagatel', najtingalo kantas en malhel'!»

— Tio estis en la malnova armeo, kie oni kantis «Najtingalon», — plu ridetante kaj plu kun ia kaŝita senco diris Ŝtub. — En nia armeo oni ĝin ne kantas. Kaj ankaŭ pri «un'-du» vi troigis, Eŭgeno Rodionoviĉ...

— Mi estas simpla ŝraŭbeto, — ardigante sin, laŭte diris Stepanov, — mi diris en tiu senco, sed ne en ajna alia. Ŝraŭbeto, kaj fieras pri tio. Mi estas simpla sovetia homo...

— Sed ĉu ekzistas ne simplaj sovetiaj homoj, se ili estas sovetiaj? — per tono de facila monduma babilado demandis Ŝtub, kaj tuj io amara kaj ofendita ŝajnis al Eŭgeno en lia vizaĝo. — Tamen, tio ne gravas, — koleriĝinte pri si, diris li. — Do, kion vi, propre, ankoraŭ deziras?

— Mi? Mi simple deklaris, jen ĉio. Pro tio, ke civitanino Ustimenko estas plenumanta sian punon kaj ne rajtas komunikiĝi kun iu ajn, mi, komprenante, ke la letero estas kontraŭleĝa, malpermesita...

— Vi ne emociiĝu, — humile petis Ŝtub, kaj en tiu humileco al Eŭgeno ree ŝajnis moko. — Vi estu pli trankvila!

— Kia ĉi tie povas esti trankvilo, kiam okazas tiaj aferoj! — ekkriis Stepanov. — Starigu vin sur mian lokon!

— Por kio? — interesiĝis Ŝtub.

— Ĝenerale, — jam tute implikiĝis Eŭgeno Rodionoviĉ, — mi ricevis tiun leteron kaj reflekse, jes, se vi deziras, senpense, pri nenio rezonante, ekiris ĉi tien. Mi ne povis lasi niajn organojn en nescio pri tiu ĉi fakto. Se Aglaja Petrovna estas kondamnita, tiam — alie opinii mi ne povas — estas kondamnita prave. Okazis, certe, troigoj, sed nun ne estas la tridek sepa jaro...

En tio Ŝtub konsentis kun Eŭgeno.

— Jes, ne la tridek sepa, — deklaris li. — Tio estas tute ĝusta.

Lia voĉo ankaŭ nun sonis enigme, sed Eŭgeno tute ne atentis tion. Li estis tro okupita per «observado pri sia konduto» kaj energie fiksaŭskultis sian voĉon kaj siajn rondajn kaj nun trankvilajn frazojn.

— En tiu momento, mi ne diros facila, — mallevinte la okulojn por sekundo, daŭrigis Stepanov, — en tiu momento, kiam mi plene konsciis la enhavon de tiu letereto, mi perdis, kiel al mi tiam ŝajnis, Aglaja-n Petrovna-n por ĉiam.

— Kaj kiel al vi nun tio ŝajnas? — kun emfazo de la vorto «nun» malmilde interesiĝis Ŝtub.

— Ĉu nun? Sed kio nun ŝanĝiĝis? Ja oni ŝin ne rehabilitis?

Ŝtub ial turnis la kapon sur la mallonga kolo kaj demandis, ne rigardante al Eŭgeno Rodionoviĉ:

— Ĉu al la patro vi montris la leteron?

— Por kio?

— Kiel — por kio? Aglaja Petrovna estas edzino de via patro.

— Do, ĉu mi devis montri? Antaŭ vi? Do, mi malpravis, ĉu? Kaj ĝenerale, kion kaj kiel mi faru? Mi petas vian konsilon, kamarado Ŝtub, ĉi tie estas serioza afero, kaj necesas bona konsilo de sperta en tiaj aferoj homo, ĉu vi komprenas mian penson?

Ŝtub silentis, iomete forturniĝinte de Stepanov, kaj al Eŭgeno ree ŝajnis, ke li estas malkontenta pri li, malestimas lin, neniom aprezas tiun lian sinceran impeton, kun kiu Eŭgeno Rodionoviĉ venis ĉi tien.

La silento daŭris tiom netolereble longe, ke Eŭgeno ne eltenis kaj hasteme klarigis:

— Mi kaj ŝi neniam amis unu la alian parence. Tion mi diras sincere. Kaj ĉi tie mi skribis: mi ne opinias min ŝuldanta, nek parenco, nek eĉ konato. Kaj en tio mi ne partoprenas. Kaj la patron, mi supozas, ne necesas maltrankviligi. Li paciĝis kun la penso, ke Aglaja Petrovna pereis, — kaj estu tiel. Sed alie ĉio rekomenciĝos, lia koro estas malsana, tio povas kosti vivon...

Nun Ŝtub rigardis al Eŭgeno ne deŝiriĝante, kvazaŭ tiu estis diranta ion treege interesan kaj de li tute neniam aŭditan. Ili ambaŭ briladis unu al la alia per la okulvitroj ĝis kiam Eŭgeno, finparolinte, haltis en atendo de «saĝa kaj definitiva konsilo», kiel li esprimis. Kaj la konsilo sekvis, sed tute por Eŭgeno Rodionoviĉ neatendita kaj eĉ al li kontraŭindikita.

— Konsili en tio estas malfacile, — diris Ŝtub, kolere tirante la branĉon de siaj okulvitroj, kvazaŭ ĝuste ĝi malhelpis al li doni indan respondon, — konsili en tio eĉ estas neeble, en tio ĉiu homo devas agi laŭ sia konscienco, kiom, certe, tiu konscienco estas disvolvita ĉe komunisto, kaj ĉe komunisto, se lia partieco ne estas ekstera, ne farbo nur por tempo, la konscienco estas ĝuste akrigita, ĉar komunistoj estas nepre honestaj homoj, sed, bedaŭrinde, okazas tiel, ke en iuj individuoj anstataŭ konscienco kreskas planto, nomata timo. Timo antaŭ eventuala puno pri sia vidpunkto, kvankam fundamentita...

— Sed mi ne povas apartigi mian vidpunkton disde la vidpunkto de la organoj de sekureco, — subite eksplodis Eŭgeno Rodionoviĉ, — tio estus stranga...

— Stranga estas ne tio, — neatendite suspiris Ŝtub. — Stranga estas alio. La esenco de nia konversacio estas stranga, ĉar vi, sendube, pli multe kaj pli proksime konas Aglaja-n Petrovna-n, ol mi, kvankam en la juneco ankaŭ mi ŝin konis kaj senmezure estimis. Konis mi nemulte, certe...

Li paŭzis.

Eŭgeno tuta ŝoviĝis antaŭen, tiel ke li eĉ aŭdis, kiel spiras Ŝtub.

— Ne nemulte, sed eĉ multe, bone konis, — kvazaŭ kolerante pro la propra malcerteco, dise kaj klare prononcis li, — bone, jes! — Li parolis, pripensante kaj kontrolante ĉiun vorton, kiel ĉiam, sed tamen li estis kvazaŭ portata, kaj ĉiu sekva frazo, dirita de li, estis pli decida ol la antaŭa, pli malmilda, pli kolera. — Mi ŝin konis — tiun kamaradinon, konis kiel bonan, fidelan al la partio, ageman homon. Justan homon. Kaj mi opinias, mi pensas, mi estas certa, ke ŝi ne povis fari krimon kontraŭ la Patrujo, — kamaradino Ustimenko ne povis, ĉu vi komprenas? Eble, estas ia ĉeno de cirkonstancoj, koincido...

— Jes, jes, koincido, — enmiksiĝis Stepanov.

— Sed vi havas alian vidpunkton, — neatendite kriis al Eŭgeĉjo Ŝtub. — Alian! Por kio do vi al mi jesas? Vi ja alportis dokumenton pri tio, ke vi apartigas vin? Vi eĉ al ŝia edzo ne diris pri tio, ke ŝi estas viva. Vi venis ĉi tien, por certigi niajn organojn...

Tiam jam la sango ĵetiĝis al la vizaĝo de Eŭgeno.

— Jes, — diris li sentime, — venis. Kaj alportis la deklaron. Kaj ankoraŭ dudek fojojn mi venos kaj deklarojn alportos. Mi por vi ne estas knabo, kamarado Ŝtub. Mi estas kadrulo, responsa funkciulo. Ĉu vi pensas, ke mi ne scias, kiel oni min trenus, se mi ne venus mem? Tio estas vi, kiu konas Aglaja-n Petrovna-n, sed aliaj? Grandan dankon al vi pro ĉio, mi estas homo plenaĝa, kaj al mi mia sorto same estas kara. Pardonu, sed la vivo estas la vivo. Mi ne deziras murdi mian patron. Ja mia patro estas komunisto el «Aŭroro»! — patose ekkriis Eŭgeno antaŭ la kurtenfalo. — El «Aŭroro»!

— Laŭ miaj informoj, el drednaŭto «Petropavlovsko», — ekstarante de sia seĝo, prononcis Ŝtub, — tiel al mi la admiralo mem diris. Sed «Petropavlovsko» same estas bona, bonega, same estas historio...

Kaj Ŝtub trankvile etendis al Stepanov kaj la leteron de Aglaja, kaj lian deklaron.

— Sed mi dezirus, ke tiuj dokumentoj...

Ŝtub interrompis abrupte:

— Prenu!

— Sed la letero ja estis sendita kontraŭleĝe! — kvazaŭ ebriiĝante pro propra kuraĝo, per oficiala voĉo prononcis Eŭgeno. — Mi opinias necesa transdoni ĝin al la organoj. Tion mi ankaŭ en la deklaro notis. Al mi estas donita rajto ricevi tiujn leterojn, kiujn estas permesite skribi, sed ne iajn tiajn... subĵetitajn skribaĵojn. Kaj ĝenerale, kamarado Ŝtub, vi pardonu min, sed tiun trenaĵon mi ne intencas bele treni. Kaj enmiksiĝi en tiaspecajn aferojn mi same ne havas deziron. Kaj se vi mem laŭ regularo aŭ laŭ instrukcio ne povas akcepti miajn dokumentojn, tiam diru, al kiu, — mi enmanigos.

Ŝtub silentis iom, elprenis el tirkesto de la tablo skatoleton kun vinktoj kaj intencis vinkti la dokumentojn, sed Eŭgeno haltigis lin, dirinte:

— Ja tie estas vinkto.

— Kio? — ne distingis Ŝtub.

— Mi ja vinktis la leteron kaj la koverton. Tie estas vinkto...

— Aĥ, jen kio, — kapjesis Ŝtub. — Jes, jes, vinkto...

Li ankoraŭfoje rapide, kun ia miro ĵetis rigardon al Stepanov, poste demandis:

— Ĉu vi havas nenian kroman aferon al mi?

— Ja kio krome, — kun larĝa rideto diris Eŭgeno Rodionoviĉ, — krome, kiel oni diras, estas fino. Ĝis revido.

— Ĝis revido, — diris Ŝtub, ne donante al Eŭgeno la manon.

Gardostaranto malsupre atente tralegis kaj la paspermeson de Stepanov, kaj lian pasporton. Kaj kiam li ekrigardis al Eŭgeno Rodionoviĉ, al tiu ŝajnis, ke la ĉefserĝento scias, por kio tiu hodiaŭ venis ĉi tien. Tamen, certe, ĉio ĉi estis plena absurdo — nenion povis scii ajna serĝento. «Nervoj, — pensis Eŭgeno. — Ĉu mi iru al bona kuracisto?» Li ĉiam estis iomete hipokondria.

Kaj, malgraŭ tio ke nenio speciala «ĝenerale kaj entute» okazis, Eŭgeno Rodionoviĉ subite rememoris unu el la plej fiaj paĝoj de sia «vivlibro» — tiun paĝon, pri kiu li neniam kaj al neniu rakontis, kaj eĉ se ĝi rememoriĝadis, do nur kontraŭvole, kiel hodiaŭ, kiam li trenis sin el la griza domo sur la Lenin-strato en sian «kancelarion», kiel nomadis lian solidan institucion la nenion respektanta Barbara.

Kaj la rememoro estis jen kia: iam sukcesis Eŭgeno Rodionoviĉ laŭleĝe aranĝi por si tian oficvojaĝon, kiu estis forpermeso al la familio, kaj eĉ kun pretera vizito al Moskvo, kvankam milita, kvankam severa, sed tamen ĉefurbo, kie ĉe lerto, kiun Stepanov havis abunde, eblis tamen kulture ripozi de militaj minacaj tagoj, vigliĝi, montri sin kaj rigardi homojn...

Ĉio iris plej bone: la medicina generalo, ĉe kies persono servis la turniĝema kaj servopreta Eŭgeĉjo, preparis sendaĵon por la edzino, sed tiam subite okazis unu vundita kapitano, kiu petis la generalon komplezi aldoni al lia generala sendaĵo malgrandan kapitanan — kelkajn ladvazojn da viando kaj kolbaso kaj buteron en du boteloj.

La generalo al la kapitano kapjesis, kaj Eŭgeĉjo ektrenis ankoraŭ unu sendaĵeton.

Ĝuste kun tiu ĉi sendaĵeto okazis en Moskvo incidento. «Kulture ripozante» en sia gasteja numero, kamarado Stepanov, tiam majoro de medicina servo, foje drinkis kaj anime ardiĝis rilate de gastamo — al li tielaĵoj okazadis, — sed, certe, je aliula konto. La generalan sendaĵon li jam liveris al la adreso, kaj la kapitanan li devis veturigi pluen, kaj tiam al li venis ideo, ke li nur iomete el ĝi prenos, kaj poste, eble, aldonos, tial ĉio rezultos tute senpeke.

Tamen ne rezultis.

Unue, la konversaciantinoj de Eŭgeno Rodionoviĉ, gaje kaj senĝene babilante, mirinde rapide formanĝis la konservaĵojn, kaj la botelojn kun fandita butero malkovris kaj fritis sur elektra fornelo amason da «sandviĉoj», kiel esprimis tiu blondulino, ĝuste pro kiu la kamarado majoro de m. s. pufigis sian pavan voston. Due, sekvante sian pluan itineron, Eŭgeĉjo la sendaĵon ne «kompensis», sed ĝismanĝis la restintajn du skatolojn da kolbaso. Nu, kaj trie, en la loĝejon al la kapitana edzino li, memkompreneble, ne venis: kiel povis li transdoni leteron, kie estis menciita la enhavo de tiu kesteto, kiun «kamarado Stepanov kompleze konsentis liveri, kara mia edzino, al vi!», se eĉ la kesteton mem li elĵetis en vagonan fenestron?

Plue la afero iris eĉ pli malbone.

En la vestiblo de sia sanitara departemento Stepanov, reveninte el la oficvojaĝo, tute neatendite renkontis la vunditan kapitanon. La kapitano ĵetiĝis al la majoro kun demandoj, kaj Eŭgeĉjo, preter sia volo, sole pro bona kaj eĉ amika simpatio al la kapitano mensogis pri la kapitana edzino — kiel li ĉe ŝi trinkis teon kaj kiel ŝi regalis per «sandviĉo» kun kolbaso, kiel ĉio estis «varme kaj simpatie», kaj nur la leteron li ne alveturigis — forgesis, pardonu, perdis nesciate kie kaj kiel...

Kaj en la postmilita junio Eŭgeĉjo ankoraŭfoje renkontis la kapitanon en restoracia halo de la Jaroslavla stacidomo de Moskvo. La kapitano lin eĉ ne rimarkus, sed Eŭgeĉjo estis ebrieta, tute malmulte, kaj tre simpatianta al la homaro. En la kapitano al li ŝajnis io konata, li diligente ĝisatendis momenton, kiam iliaj okuloj renkontiĝis, kaj kapsalutis, kapsalutis, ridetis — frontan saluton, amikego, saluton, ie ni renkontiĝis, sed kie?.. Aĥ, milito, milito...

Li plu tiele kapsalutadis kaj ridetadis, kaj la kapitano plu kuntiradis kaj kuntiradis la brovojn, luktante, evidente, kontraŭ deziro aliri kaj eldiri, kaj nur kiam, deŝovinte la seĝon per la piedo, la kapitano leviĝis, forturniĝis kaj foriris, Eŭgeĉjo rememoris la kesteton, la konservaĵojn, la buteron kaj la blondulinon kun amikinoj. Rememoris kaj eĉ iomete ŝrumpis — tiel aĉe li sin eksentis. Kaj ne pro honto, ne! Pro timo. Tiaj kapitanoj ofte estas batemaj — li batos, kaj poste klarigu!

Kaj hodiaŭ, nun, ĵus li estis ridetanta kaj kapsalutanta al Ŝtub, tute kiel al tiu kapitano en la restoracia halo, kapsalutadis kaj ridetadis, sed por kio? Por kia utilo? Ja la vizaĝo de Ŝtub estis tute sama, kiel de la kapitano dum ilia lasta renkontiĝo, — abomenanta!

Kaj jen iel-tiel iris tiu ĉi tago, laŭ la simpla formulo de avo Metodo: kaj la vosto longa, kaj la beko ne mallonga, — staras, kiel skolopo sur marĉo, kaj ŝanceliĝas: la bekon eltiros — la vosto enŝlimiĝos, kaj la voston eltiros — la beko dronos. Iĝis Eŭgeno subite timigita — eĉ paserojn timis; reveninte de Ŝtub, li ŝlosiĝis en sia kabineto antaŭ akcepto de laborantoj (estis merkredo, akcepta tago), prenis bromon «por obtuziĝo», iom torporiĝis, prenis tablojdon da kafeino — tro ekscitiĝis, kaj tiam subite venis du belulinoj: fratinoj Vera Nikolajevna Veresova kaj Lubov Nikolajevna Gabaj, gajaj, odorantaj je frosto kaj parfumo, kaj kun rekta deklaro de Luba — «jes, mi fuĝis, dizertis, la kaŭzoj ne gravas, se vi ĉi tie vere estas estro — donu laboron».

Eŭgeĉjo komence kondutis tre kuraĝe, sed tuj ektimis eĉ solan penson pri Gorbanjuk kaj komencis plekti puntojn pri malfacileco de la cirkonstancoj kaj pri tio, ke kvazaŭ en Unĉansko mem, ekster la Ustimenka mastrumaĵo, ĉio cetera ŝajne estas plene kompleta, kaj kio koncernas malproksiman periferion, do tie li pretas disponigi...

— Kaj al mi eĉ supermalproksima taŭgas, — sen ajna streĉo interrompis Lubov Nikolajevna, — min ajna periferio ne timigas. Kaj ankoraŭ unu bonegan doktoron mi al vi tien alveturigos...

Eŭgeno Rodionoviĉ, ne atendinta tian decidemon, denove komencis morale elturniĝi kaj hipokriti kaj denove retroiris, pretekstante tion, ke li petos el la lokoj informojn kaj tiam ree povos reveni al tiu demando.

— Nu, kaj se Moskvo al vi rekomendos doktoron Gabaj? — fiksrigardante al Eŭgeno per ridetantaj okuloj, demandis Vera Nikolajevna. — Nur, mi petas, ne parolu pri tiu temo kun Vladimiro Atanazijeviĉ, vi liajn kapricojn konas ne pli malbone ol mi. Mi al vi diros unu familinomon — se li al vi rekomendos doktoron Gabaj, ĉu estos sufiĉe? Sed tio ĉi same restu inter ni — bela kaj malgranda sekreto.

— Ja je dio, Vera Nikolajevna! — certige ekkriis Eŭgeno.

— Cvetkov, — kun senzorga rideto diris Vera.

— Ĉu Konstanteno Georgijeviĉ? — interesiĝis Stepanov. — Generalo?

Kaj, ne atendante respondon, respektege dismovis la manojn kaj diris nelaŭte:

— Vi mem scias, Vera Nikolajevna, ni estas soldatoj!

— Nur al Vlaĉjo eĉ ne unu vorton, — ekstarante, ordonis Vera Nikolajevna, — ili unu la alian jam ekde la milito ne eltenas, mia mastro eĉ tiun nomon aŭdi ne povas. Cetere, Cvetkov baldaŭ estos ĉi tie, ni renkontiĝos, vi kun li, certe, amikiĝos. Li estas homo de granda ĉarmo...

Luba dum tuta tiu tempo silentis, ĵetante el sub la frunto rigardojn jen al la fratino, jen al kamarado Stepanov. Eŭgeĉjo ilin ne sen eleganteco kondukis ĝis la pordo, riverencis al ili kaj vokis la sekvan el la vicatendantoj de akcepto. «Diablo ilin ĉi tien portas, — pensis li angore, pririgardinte la sombran vicon da homoj, kiujn en siaj raportoj li nomadis ne alie, ol „la granda armeo de la sovetia medicino“ — venadas al mi, eĉ per balailo ne eblas forpeli!»

La akcepton li hodiaŭ faradis iel malvigle, respondadis al demandoj distrite, sub premo de la laborantoj resolvis tiujn demandojn, kiujn en ordinara tempo oni ne devigus lin resolvi, unu impertinentulon, postulantan enhospitaligi lian patrinon, eĉ «ne metis sur ĝustan lokon», sed iomete pardonpetis lin, kaj kiam venis tri malnovloĝantoj kun aroga peto ebligi al Bogoslovskij akceptadi malsanulojn en la polikliniko de la Departemento de la rivera naviga kompanio, Stepanov ilin ne pelis for, sed diris, ke li tiun demandon «traventolos», kaj eĉ kredigis, ke li persone «estas por per ambaŭ manoj».

«Kio estas tio? — incitiĝante, pensis li. — Li ne sukcesis alveturi, ankoraŭ eĉ ne registriĝis, dormas en la kuracista ĉambro, sed en la urbo oni jam scias, kaj postulas, kaj pretendas! Atendu, atendu, Nikolao Eŭgenjeviĉ, mi al vi montros ĉason al granda salajro!»

En lia animo estis malbone: de tempo al tempo imagiĝadis al li la okuloj de la patro — ilia potenca kaj malmilda esprimo, sub kiu kvazaŭ kaŝadis Rodiono Metodjeviĉ sian nekonsoleblan malfeliĉon. Kio, se li alportus al li la leteron, vokus Vladimiron, ŝlosiĝus triope kaj diskutus planon de veturo en Moskvon? Ja Aglaja Petrovna estas viva — tio estas la plej grava, sekve, eblas agi, uzi rimedojn, kaj energio en la patro abundas, li atingus...

Nu, kaj se?

Se estas vero, ke Aglaja-n ne eblas eltiri?

Kaj krome se la letero de Aglaja estas provoko? Ja ĝi estis turnita ne rekte al li, Eŭgeno, sed en la urban sanprotektan departementon, kun peto transsendi al Stepanov E. R. Jen kiel tie estas skribite!

Se tio estas kontrolo?

Vica «laborulo» estis ion rakontanta al li, li kapjesadis, ne komprenante. La rakonto estis longa, la laborulo deziris rericevi loĝejon en Kamenka, antaŭ la milito li tie loĝis.

— Sed kial? — interesiĝis Stepanov.

— Ja mi diras, Eŭgeno Rodionoviĉ, mi el la malsanulejo de Kamenka foriris kiel helpkuracisto al la fronto, kaj nun en la saman malsanulejon revenis...

— Klaras! — kapjesis Eŭgeno.

«Nu kia povas esti kontrolo? — pensadis li, aŭskultante maljunan doktorinon, kiun oni en la distrikta malsanulejo rifuzis provizi per brulligno. — Kiaj stultaĵoj venas en mian kapon! Certe, mi devis senprokraste porti la leteron al la patro! Ja ankaŭ nun ne estas malfrue rakonti. Li komprenos, mi klarigos, ke la leteron mi neniigis, kaj la enhavon memorfiksis, jen ĝi...»

Sed ankaŭ tiun planon li plene malakceptis. Se ekzistas la letero, do li, Eŭgeno Rodionoviĉ, membro de la regiona plenumkomitato, konata funkciulo, kun perspektivoj multe pli altaj, ol ĉiuj liaj nunaj postenoj, en la plej bona okazo por ĉiam haltos en sia promociiĝo. Sed por kio? Kiu donis al li rajton ne kredi je justeco? Ĉu li havas almenaŭ unu ekzemplon? Kiu scias, kun kiu povis esti ligita Aglaja Petrovna, kaj ankaŭ la forpasinta Atanazio Petroviĉ. Li estis en Hispanio. Iru nun serĉi, kun kiu li tie komunikiĝis dum vojo al Parizo? La fadeno povis malvolviĝi nur nun. Kaj eĉ sen malbona intenco — konspirantaro dum la milito estas afero ne de nia kompetenteco...

Antaŭ la tagmanĝo li tute nervoziĝis kaj, telefoninte hejmen, sciigis, ke oni lin ne atendu, ĉe li estas «popolo». Poste li ŝlosis la gardoŝrankon je tri ŝlosilturnoj kaj ekiris en la «bluan manĝejon» — tiel nomiĝis la loko, kie responsaj kamaradoj de Unĉansko estis nutrantaj sin.



1. Kolima — rivero en Jakutio kaj Magadana regiono (nordoriente de Siberio), apud kiu lokiĝis multaj malliberejoj. Tajŝeto — urbeto en Irkutska regiono (Siberio), tiutempe centro de du partoj de Gulago.