Ĉapitro dua

Aperis Ŝtub

La hormontrilo estis proksimiĝanta al dek unu, kaj la estro de la Departemento de Ministerio de Ŝtata Sekureco de la Unĉanska regiono Aŭgusto Janoviĉ Ŝtub jam intencis iri hejmen kaj eĉ surmetis raglanon kaj estingis la lustron, kiam subite sur la tablo ekblinkis lampeto, sciiganta, ke oni vokas lin al telefono.

— Ŝtub aŭskultas, — diris la kolonelo.

— Saluton, Aŭgusto Janoviĉ, — aŭdis li firman kaj sendependan virinan voĉon. — Mi iam kune kun vi laboris en la «Unĉanska laboristo» — mi estas Vanjo Ladiĵnikova, ĉu vi ne memoras tian?

— Mi memoras, — tuj gajiĝinte, respondis Ŝtub. — Sed vi estis ne Vanjo Ladiĵnikova, sed Vanjo Zolotaja, la Ora, ĉu mi pravas?

— Kaj nun mi estas grizhara, ne plu rufa, — diris Ladiĵnikova. — Sed ĉio ĉi estas bagateloj. Ĉu vi povas akcepti min pro tre urĝa afero?

— Ĉu nun?

— Mia trajno foriras post du horoj.

Ŝtub silentis iom. Li jam telefonis al la edzino Zosja, ke li veturas kaj deziras manĝi, sed rifuzi estis ĝene.

— Se ne eblas, do ne eblas, — ekaŭdis Ŝtub la moke koleran voĉon. — Al mi antaŭnelonge unu mia lerneja kamarado tra sia sekretariino bonvolis transdoni, ke ministroj lernejajn kamaradojn ne havas. Ni kutimiĝis!

— Bone, venu! — diris Ŝtub. — Ĉu al vi paspermeson fari por familinomo Ladiĵnikova?

Surmetinte la parolilon, li infuzis teon kaj elprenis el la tabla tirkesto paketon da keksoj. En lia grandega, malalta kabineto estis varme pro kahela forno, kiu estis okupanta trionon de la ĉambro, sed Ŝtub tamen sentis froston, en humidaj vesperoj kaj en aŭtunaj noktoj lin turmentadis militaj, malbone kuracitaj vundoj kaj akirita dum la milito, en marĉoj, reŭmatismo. Ankaŭ hodiaŭ estis tia vespero, ĝi tute tordis Ŝtub-on, sed li iris en la medicinejon, tie oni faris al li «injekteton», kaj nun ŝajne iĝis pli facile.

Vanjo vere tre ŝanĝiĝis: tio estis nun maljuna virino, kaj, verŝajne, nur laŭ brilo de la okuloj eblis diveni en ŝi tiun Vanjon Zolotaja-n, kiu iam turnadis la kapojn al ĉiuj en la redakcio kaj al kiu eĉ la fera «vojaĝa korespondanto», kaj poste la redaktoro Ŝtub estis iomete enamiĝinta, sed ĝuste nur iomete, en la grado por razi sin ĉiutage kaj peni esti pli sprita, ol vi estas efektive, peni skribi tiel, ke Zolotaja laŭdu, peni elteni premon de kontestantoj por konduki ĝis la fino vican justan gazetan atakon.

— Jen kia vi iĝis, — diris al li Vanjo, kiam li demetis de ŝi la drapan palton kaj lumigis la lustron, — jen kia!

— Kaj kia?

— Tute hargriza. Kaj kiom da ordenoj, — aldonis ŝi, pririgardante la ordenajn rubandojn sur lia larĝa brusto. — Ho dio, Aŭgusto, mi tiom eĉ ne vidis...

— Ja ĉesu mensogi, «ne vidis», — duonridis li responde. — Prefere eksidu kaj trinku teon, la vetero ja estas humida... Ĉu por vi fortan? Por kio vi venis en nian regionon?

Preninte en la polmojn la glason, Vanjo klarigis, ke ŝi alveturas ĉi tien jam duan fojon al la tombo de la filo, en la jaroj de la okupacio ŝi ĉi tie sepultis sian Eŭgeĉjon, kiu mortis pro sarkomo de la ŝultro.

— Ĉu Peĉjo via estas viva? — demandis Ŝtub.

— Peĉjo pereis ĉe Varsovio, — diris Vanjo. — Tial mi nun estas tute sola en la mondo. Sed vi ne pensu, Aŭgusto, mi venis ne kun plendoj pri mia vidvina sorto, mi venis pro afero. Hodiaŭ ĉi tie unu instruistino, maljunulino, iu Okajomova Tatjana Jefimovna, rakontis al mi, ke ĉi tie, en Unĉansko, la forpasinta doktoro Postnikov estas opiniata perfidulo kaj fiulo, sed tio estas tute ne tiel...

— Do kiel ne tiel?

— Vi nur por mi, Aŭgusto, ne faru nepenetreblan vizaĝon, — subridinte, prononcis Vanjo. — Mi en okupacio estis kaj ĉion vidis, mi ne estas timema. Tial almenaŭ vi min bonvolu ne timigi. Postnikov estas heroo kaj lian memoron necesas purigi de ĉia fiaĵo kaj kalumnio.

— Per kio do li estas heroo kaj de kie nome vi scias, ke li estas heroo? — sekete, sed kun rapida kaj varmega brilo en la okuloj demandis Ŝtub. — Vi, mi petas, ĉion detale klarigu.

— Mi klarigos! — kvazaŭ eĉ kun ioma minaco en la voĉo diris Zolotaja. — Tamen mi timas, ke senrezulte. Ne konvenas tio al via kompanio. Vi se iun ien klasigis, tiel tio ĝis la morto estu, kaj eĉ post la morto restu. Ĉu vere?

Ŝtub konsilis:

— Prefere ne ĝeneraligu, Vanjo!

— Alie vi min enprizonigos? — subridis ŝi.

Li kun malgajo ekrigardis al ŝi, sed ne respondis.

— Do, jen, — facile tuspuriginte la gorĝon, komencis Zolotaja. — Eble, vi registru tion en formo de protokolo aŭ kiel tio ĉe vi nomiĝas? Probable, vi, Aŭgusto Janoviĉ, bezonas dokumenton kun subskribo...

Li nege balancis la kapon, demetis kaj viŝis la okulvitrojn kun dikaj lensoj, ekfumis cigaredon. Vanjo same ekfumis. Kaj kvindekan, minimume, fojon aŭdis Ŝtub la historion de la monstra ago de la faŝistoj, nomata «Nokto kaj nebulo XXI». Sed nun ĉio estis alie, tiom alie, ke Aŭgusto Janoviĉ metis antaŭ si sur la vitron paperan folion kaj enskribis kelkajn frazojn mallongigite, preskaŭ per formuloj, kompreneblaj nur al li mem.

— Kiom da jaroj aĝis tiam via knabo? — interrompis li subite Vanjon.

— Ĉu Eŭgeĉjo? Dek unu.

— Ĉu li estis ne el fantaziuloj? Vi nur ne ofendiĝu, Vanjo, ekzistas knaboj-elpensuloj, tio estas bonega speco, sed en tiu ĉi okazo mi bezonas precizecon.

— Ne, — per malgrandaj glutoj trinketante teon, respondis Vanjo, — ŝi neniam elpensadis. Kaj ĉu eblas elpensi tiaĵon?

— Ĉu Eŭgeĉjo la sola saviĝis?

— Kiam la faŝistoj enrompiĝis kaj Postnikov komencis pafi al ili, mia Eŭgeĉjo elsaltis sur la ŝtuparan placeton. Li vidis, ke Postnikov pafis kelkfoje, kaj ekkuris laŭ la koridoro, kiam Postnikov jam falis.

— Laŭ kiu koridoro? — demandis Ŝtub.

— Laŭ la koridoro de la dua etaĝo de la onkologia kliniko. El tie estis enirtruo en la subtegmenton, fera eskalo. Eŭgeĉjo tien glitis, li estis tre lerta knabo, eĉ malgraŭ la malsano... Sarkomo...

Vanjo por momento forturniĝis, evidente, estis dolore kaj malfacile rememori.

— Sed ili ja la domon bruligis? — demandis Ŝtub.

— Ĉu vi al mi ne kredas? — subite eksplodis Zolotaja.

— Mi al vi kredas, — trankvile respondis Ŝtub, — sed mi mem bezonas la bildon plene klarigi.

Zolotaja starigis la glason sur la tablon kaj demandis:

— Eble, vi al mi ne deziras kredi? Ja tio same gravas. Por mi tiam ekscii pri Postnikov estis ĝojo. Mi pensis, ke por vi tio estos... nu se ne feliĉo, tiam, ni supozu, pozitiva fakto. Sed vi kvazaŭ rezistas.

— Ĉu vi deziras, ke mi ekkriu «kia feliĉo»? — interesiĝis Ŝtub. — Ĉu vi de mi nepre emociojn postulas, Vanjo? Sed mi ja ĉiam estis tia — malvarma, jam en la redakcio vi min sufiĉe ofende mokadis pro tio. Tial mi kaj vi interkonsentu ankaŭ por estonteco: se mi devas ekkrii, do mi tion neniom kapablas. Sed se mi devas metode kaj precize, sen eksplodoj kaj belanimeco, sen krioj kaj patoso fari la aferon, do tion mi, ŝajne, kapablas kaj tion ne fuŝos. Ĉu vi bezonas miajn admirojn aŭ rehabiliton de la nomo de Postnikov?

Vanjo respondis, ke, certe, rehabiliton. Ŝi, verŝajne, ekhontis pri sia eksplodo, ŝi dispremis en la cindrujo la cigaredstumpon kaj demandis, ne rigardante al Ŝtub, ĉu li mem konis persone Postnikov-on.

Ŝtub respondis, ke vidis kelkfoje.

— Kaj Aglaja-n Petrovna-n Ustimenkon?

— Konis bone, — morne respondis Ŝtub.

— Kaj kion vi pri ŝi pensas? — interesiĝis Vanjo.

— Vi al mi pri la incendio ja ne respondis, — diris Ŝtub. — Estas sciate, ke la punistoj bruligis la klinikon. Kiel do saviĝis via knabo?

— Tra la subtegmento kaj laŭ la incendia ŝtuparo. Ili ja bruligis la onkologian klinikon ne tuj, ĉu vi komprenas? Dum ili komprenis pri tiu pafado de Postnikov, dum forveturigis por mortpafado la malsanulojn...

— Nu, kaj ĉirkaŭ la domo ĉu ne estis gardo? — demandis Ŝtub. — Ĉu tie ne estis starigitaj fricoj, tio estas soldatoj?

— Eble, estis, sed kiam komenciĝis la pafado, ili ekkuris al la ĉefa enirejo. Tamen, tion mi ne scias, Eŭgeĉjo pri tio, ŝajne, nenion diris.

Ŝtub silente rigardis al ŝi. La dikaj lensoj de liaj okulvitroj brilis, la okuloj ne estis videblaj.

— Ĉi tie necesas deziri kredi, — denove eksplodis Zolotaja. — Kiel vi deziras, Aŭgusto Janoviĉ, mi, certe, vin ne instruas, sed ĉio ĉi estas neebla. Ne eblas atingi tian gradon de nekredo, ke eĉ nun rilati al mi kun suspekto. Ja mi la tutan hodiaŭan tagon pasigis sur la tombo de mia knabo. Ja por li Postnikov ĝis la morto mem estis heroo, kiun li vidis. Ĉu vi komprenas, Aŭgusto Janoviĉ, vidis! Li ja al ili jam en la malsanulejo kaŝe rakontadis pri venkoj de niaj armeoj. Li al ili mensogis, jes, jes, ne miru, sed mensogis por la Soveta potenco. Kaj faris tion tiom inspire, ke Eŭgeĉjo mia hejme, ĉe mi, ne kredis, ke la aferoj tiam estis ankoraŭ tute ne bonaj. Kaj vi rigardas al mi per miaj vitroj, kaj mi sentas, ke vi deziras nur, ke mi plej baldaŭ foriru...

Aŭgusto Janoviĉ subridis kaj demetis la okulvitrojn je la branĉo.

— Ĉu tiel estas pli bone? — humile demandis li. — Ĉu por vi estas pli gaje, se mi, kiel talpo, tute nenion vidas? Anstataŭ vi estas nur sola moviĝo de la aero kaj nenio pli. Ĉu vi tion bezonas? Aĥ, Ora-Zolotaja, Vanjo, Valentena...

Tenante la okulvitrojn je la branĉo, li trairis sian mornan kabineton kaj diris per ia knabeca tono:

— Skribu al mi ĉion ĉi plej detale, nenion konfuzante, kiel vi la eseon skribis, kiun mi sur la unuan paĝon metis, kiel ĝi nomiĝis?

— Mi ne memoras, — diris Ladiĵnikova.

— Nu, kaj mi ne memoras. Stilon vi havas, la plumon uzi vi scipovas. Kaj estos, Vanjeto, tio jam dua materialo, rehabilitanta la memoron de Ivano Demetrijeviĉ. La unuan ni jam havas — la deĵorinta flegistino postvivis, kiun Postnikov sendis por bolakvo. Ŝi ĉion same, laŭvorte, al miaj kamaradoj rakontis.

Lia voĉo sonoris — tute knabo ŝajnis Ŝtub sen la okulvitroj, malgraŭ ĉiuj siaj grizaj haroj, tia, kvazaŭ ne pasis ĉiuj ĉi longaj jaroj.

— Mi ne komprenas, — diris Vanjo, — nenion komprenas. Kial do vi tiel morne min aŭskultis?

— «Pardonu mornon, — citis Ŝtub, — ĉu ĝi estas por li kaŝita mov-motiv'?»1 Simple mi kontroladis, Vanjo, komparadis en la menso — ĉu konformas aŭ ne. Unu estas maljuna, la alia estis juna, la tempo pasis. Mi pri tiu afero delonge okupiĝas, kaj, vidu... Tamen, pri tio estas ankoraŭ tro frue... Sed ekzistas kelkaj aliaj konsideroj...

— Kiaj? — rapide demandis ŝi.

Sed li ne respondis, kiajn kaj pri kio li ankoraŭ havas konsiderojn. Anstataŭe li demandis ŝin pri Aglaja Petrovna Ustimenko.

— Mi klare nenion scias, — diris Vanjo, — sed tie estis ankoraŭ iu librotenisto, ebriulo Averjanov, li kvazaŭ estis murdita de faŝistoj sur strato. Tiu Okajomova mem, kiun mi al vi nomis, ion, laŭ mi, scias, sed timas...

Ŝtub, surmetinte la okulvitrojn, estis rapide faranta notojn.

Vanjo ekstaris.

— Mi devas iri, — diris ŝi. — Mi tre ĝojas, Aŭgusto, ke mi vidis vin. Kaj eĉ pli ĝojas, ke... vi estas... la sama. Ke vi kredas...

Li silentis, starante antaŭ ŝi senmove, nealta, kun tre larĝaj ŝultroj, kun profundaj faltoj en la anguloj de la fortikaj lipoj, dirantaj pri retenata forto.

— Ni interkisu, — diris ŝi, — apenaŭ la sorto nin ankoraŭ iam renkontigos.

Li brakumis ŝin je la ŝultroj, kisis kaj proponis:

— Kaj vi, kiam al la filo alveturas sur la tombon, tiam...

— Kion? — demandis ŝi. — Kion tiam?

— Ja nenion, — kviete ridetis li, pensinte, ke tio iel strange sonis: «kiam al la filo alveturas sur la tombon, tiam...» — Nenion, Vanjo, se vi alveturos, vizitu min...

Akompaninte ŝin ĝis la pordo, li telefonis al Serĉjo Kolokolcev, sia disĉiplo kaj fidela amiko, sed tiu forestis, kaj Ŝtub, pasumante tra la kabineto, enpensiĝis, al kiu li donu en prilaboron tiun gloran aferon, kiel li difinis la estontan rehabiliton de tuta grupo da homoj, — al iu, kiu estas kaj energia, kaj bondezira, kaj verva. Ĉi tie, sendube, necesis vervo kaj fideleco al la ideo de justeco. Sed krom vervo necesis ankaŭ skrupulo, por ke ekzistu proporcio kaj la vervo ne ŝirmu la okulojn...

Dum li estis pripensanta konvenan kandidaton, miksante en la kapo siajn kunlaborantojn, diligente frapinte al la pordo, venis majoro Bodrostin, servemulo, ĉiam butonita per ĉiuj agrafoj, skrupula, diligenta kaj akurata. Tamen, vervon al li la naturo ne donacis.

Sed eble ĉi tie tio estus pli bona, sen fantazioj?

«Mi korektos en iu okazo», — pensis Ŝtub kaj rakontis al la majoro pri novaj informoj pri Postnikov, pri Okajomova kaj pri la murdita librotenisto Averjanov. Bodrostin aŭskultis silente, kun butonumita esprimo de la pala vizaĝo.

— Kial vi silentas? — demandis Ŝtub.

— Ja ĉiuj informoj venas de okupaciitoj, — diris Bodrostin per sia signifa baritono. — Vi mem scias, kamarado kolonelo, tio estas tia popolo — mano manon lavas.

Ŝtub eksplodis:

— Sed ĉu ni ĉiujn povis evakui?

— Sed ĉiuj povis iri al partizanoj.

— Kaj la partizanoj jam ĉiujn prenadis? Kaj maljunulojn, kaj maljunulinojn? Ĉu vi mem iam estis sur okupaciita teritorio?

— Dio savis, — kun subrido respondis Bodrostin.

— Kion vi deziras diri? — malmilde deŝiris Ŝtub. — Ial mi vian vidpunkton ĉesas kompreni.

Majoro Bodrostin silentis.

Ŝtub ankoraŭfoje trairis la kabineton kaj demandis pace:

— Ĉu klaras la tasko?

— Ne tute, kamarado kolonelo, — respondis Bodrostin. — Eĉ pli, la tasko por mi estas principe dubinda. La popolo scias, ke Postnikov estas perfidulo, ke tio estas konfirmita per nekontesteblaj faktoj. Kaj nun ni, do, donas malajn rezultojn? Donos al la filistro kaj kotraŭsovetiulo atuton en la manojn — ili ja eraras. Sed ĉu ni povas erari? Ĉu ni povas fuŝi la laboron? Ni estas puna organo...

— Vi min ne instruu, kia nome ni estas organo! — furioze ekbolis Ŝtub. — Al vi estas ordonite, kaj bonvolu plenumi. Jen kia troviĝis por ĉiuj puna glavo...

Bodrostin silentis, sur lia vizaĝo estis tute nenia esprimo, li sciis firme, ke la tempo laboras por li kaj ke la «puna glavo» ankoraŭ turniĝos por lia utilo.

— Plenumu! — ordonis Ŝtub.

La majoro foriris, grumblante dum irado, ke «tio estas ia sociala servo», kaj Ŝtub vokis aŭtomobilon, por forveturi finfine hejmen.



1. A. Blok, versaĵo «Mi volas vivi en frenez'...» (1914).