Malfacilas al la granda doktoro

Nokte estiĝis tridekgrada frosto; en anguloj aperis arĝenteca prujno, traboj de la eksa faktorio kraketadis, kaj hidrargo en la ekstera termometro plu faladis.

Madi-Danzi sendezire ekhejtis ĉiujn grandegajn malsanulejajn fornojn.

Hejtis li longe, da fornoj estis sep, Madi-Danzi laciĝis; en la malhelaj ĉambroj sombre blankis okupitaj de neniu litoj kun puraj tolaĵoj kaj litkovriloj.

— Ne plu necesas hejti, ĉu, jes? — demandis Danzi.

— Necesas.

— Ne necesas!

— Vi faros, kiel mi ordonas, Madi-Danzi, — severe diris Ustimenko. — Alie mi vin elpelos. Ne ŝercu kun mi — memoru tion.

— Morgaŭ venos malsanuloj? — demandis Danzi. — Multaj malsanuloj? Por ili mi hejtos ĉiuj fornoj, jes?

«La lingvo estis donita al la homo por kaŝi siajn pensojn!» — rememoris Vlaĉjo ies frazon kaj foriris en sian ĉambron.

En la sekva tago la temperaturo estis tridek tri sub la nulo. Malsanuloj estis neniom.

— Ankoraŭ hejti fornoj? — demandis Danzi.

— Jes, hejti!

— Ĉiuj fornoj?

— Jes, ĉiujn fornojn!

— Malsanuloj venos?

Ustimenko ne respondis.

«Sinjorino kuiristo» kuiris sur sia fornelo manĝon por tri malsanuloj. Sed eĉ tri ne estis. En la malsanulejon — ekipitan, varman, puran — venadis neniu. Ĉiumatene Vlaĉjo surmetadis la kitelon kaj dum du horoj paŝadis en atendo el angulo al angulo en la akceptejo. Ja ili devis veni!

Ne, ili ne estis.

Ili malsanis en siaj jurtoj, en terkabanoj de la minejo, en bastaj kabanetoj «alaĉek». Ili pereadis tie sub hurlado de ŝamanoj, sub bruo kaj tintado de tamburino, sub mallaŭta balbutado de freneziĝinta lamao, sub lamentado de edzinoj kaj infanoj. Ili pereadis pro malsanoj, kiujn Vlaĉjo povus venki, sed li — sana, juna, forta — ĵetiĝadis ĉi tie el angulo en angulon, por kio?

Madi-Danzi rakontis kun subrido de supereco:

— Hieraŭ ne venis al nia malsanulejo Sagan-ool, mi demandas, jes, ĉu? «Mi iros venigi rusa doktoro, li kuracos vi!» Sagan-ool ne povas paroli, anstataŭ li ŝamano Sarma respondas: «El via doktoro eliru la animo». Hodiaŭ mortis Sagan-ool, mi eniris, apud la mortinto sidas Sarma, metas taso kun fandita butero, metas tabako, panico, ankoraŭ taso kun lakta brando, ordonas: «Vi mortis! Jen por vi ĉiuj donacoj, iru!» Kia popolo, kia stulta popolo, komprenas nenio, jes, ĉu?

Vlaĉjo aŭskultis kuntirinte la brovojn: ili ja ne nur ne vokas — ili ne enlasos, se li venos! Kiu ĉion ĉi faras? Por kio? Ja pereas, pereas homoj.

Kaj Danzi rakontis moke kaj gaje:

— Ili alportis ĉerko — ŝtipo. Alligis al ĝi mortinta Sagan-ool per bona ŝnuro, firma, el ĉevala haro, ne eblas, ke mortinto deŝiriĝu, malfermis felton de la jurto ekstere, eltrenis, ne tra la enirejo, ne, jes, tiel ne eblas, jes, ke mortinto sciu kie estas pordo, li revenos, malbone estos, kaj veturigis al montoj, sur ĉevalo, ne rekte, sed tiel, tiel, tiel...

Li per la mano montris, kiel zigzage oni veturigis la mortinton al la montoj, montris, kiel oni forlasis lin tie kaj singarde, por miksi la spurojn, revenis reen.

— Sen vojo, tiel, ĉu! — diris Danzi. — Laŭ vojo Sagan-ool reveni povas, malbone, jen tiel ili faras, kaj vi, doktoro Vlaĉjo, sidas ĉi tie. Vi, eble, kulpas, por kio malbone parolis kun la lamao, ĉu, jes? Nun baldaŭ oni elpelos ni ĉiuj: kaj vi, kaj «sinjorino kuiristo», kaj mi. «Sinjorino kuiristo» mortos, ŝi estas maljuna, vi malproksime veturos — sata estos, sed mi? Ĉi tie salajro ne estas, de li salajro ne estos, kiel mi vivos, ĉu, jes?

Danzi eĉ ekploris pro kompato pri si.

Matene Vlaĉjo faradis gimnastikon — komence dek minutojn, poste dek kvin. Antaŭ matenmanĝo, en malnova svetero, en pugnogantoj, eliradis fendi lignon. Frostiĝintaj ŝtipoj disflugadis kun krako. Kolere kaj longe, ĝis furiozo, Vlaĉjo enpikadis kojnojn en rezinriĉajn stumpojn; snufante kaj sakrante, batadis per hakilo, ĝis atingo de la celo. Poste li matenmanĝadis, sidiĝadis sur tabureton por longe. Komforte kraketadis en la faŭko de la vorema forno dikaj ŝtipoj. Rigardante al flagrantaj malhelruĝaj braĝoj, Ustimenko faradis mirindajn laŭ teĥniko kaj kuraĝo operaciojn — en ajnaj kondiĉoj, kiel instruis Bogoslovskij kaj Postnikov. Dum tiu tempo li senfine multe tralegis. Teorie li, probable, scipovis kaj povis ĉion. Sed malsanuloj ne venadis al li, la malsanulejo estis malplena, kun ĉiu tago ĉiam pli timinde iĝadis al Vlaĉjo vivi en tiu senokupeco de la animo, nenion farante, nur kun siaj pensoj — laborante vane, operaciante en imago, kuracante en revoj.

«Tio estas ne kirurgo, sed artrajdisto!» — legis li foje pri iu tro fervora tranĉisto. Ho, kiel Vlaĉjo estus singarda, pripensema, konsiderema, se venus al li tiu longe atendata malsanulo! Per kia atento li ĉirkaŭigus la homon, konfidintan al li sian vivon! Artrajdisto! Ne, li ne artrajdus en la operaciejo.

Kaj, kvazaŭ misfortune, al li skribis kaj Postnikov, kaj Ganiĉev, kaj Paĉo, kaj Ogurcov.

Ivano Demetrijeviĉ rememoradis kazojn el sia malnova kampara praktiko, Paĉo fanfaronis pri abundo de laboro, Ogurcov impete dubis pri siaj propraj fortoj, Ganiĉev avertadis Vlaĉjon pri tio, ke Ustimenko ne komencu tro frue ĝeneraligi sian sperton, «ja tio estas nun danĝera kutimo, — skribis Teodoro Vladimiroviĉ, — unuj verkas siajn laboraĵojn, por montri al la mondo, ke estas farita malkovro, aliaj — por fiksi ĉe si prioritaton, triaj — por rememorigi al la homaro pri loĝanta en urbo N. Petro Ivanoviĉ Dobĉinskij, kaj kvaraj, ili estas tre multaj, — por

Vlaĉjo respondadis mallonge, seke kaj enigme: ili pensu, kion ili deziras!

En Kristnasko lin invitis Markelov. Ustimenko ne iris, stulte pretekstinte okupitecon. Tiam Jegoro Tomiĉ venis mem — kun pomaditaj bukloj, en amelita subvesto, aroma, gaje mokema, eĉ bonanima.

— Ho, kiom vi estas okupita, karulo, — diris li, rigardante al la malplenaj ĉambroj, — kiom da homoj vi kuracas, kia vi estas laboranto! Ĉio estas hejtita, ĉio estas sternita, el la kuirejo odoras brasiksupo, sed niaj sovaĝuloj ja ne venas. Kaj ne atendu, doktoro, ne atendu, karulo, ne atendu, simpla animo, ili ne venos. Ili havas sian medicinon, ili pri ĝi ne ofendiĝas.

Li eksidis mastre en la tria ĉambro, etendis siajn longajn krurojn, plendis:

— Jen kien, vidu, niaj impostoj iras, nia ŝvite perlaborita mono. Por vi, fajfuloj. Ni laboras, vagas kaj en tundro, kaj en tajgo, kaj en ĉiuj forgesitaj de Dio lokoj, komercas, civilizas, kaj al ni kion? Ĉu spitsignon? Sed al kuŝemuloj, pigruloj kaj ceteraj indiĝenoj — varmajn ĉambrojn. Ne bone, jes, ne bone.

Sidis Markelov longe, poste foliumis Vlaĉjajn librojn, poste puŝis per la pugno lian matracon:

— Malmole vi dormas! Ĉu mi donacu al vi plummatracon, doktoro?

Madi-Danzi ĝoje hihiadis ĉe la pordo, frotadis la manojn, riverencadis.

— Do, ĉu vi ne venos? — demandis Markelov. — Nu, estu laŭ vi. Mi al vi kun malfermita animo, kaj vi — kiel vi deziras.

Restinte sola, Vlaĉjo komencis skribi leteron al Bogoslovskij. Kunpreminte la dentojn, trinkante el trinkokruĉo per grandaj glutoj malvarman akvon, li skribis ĝis la unua horo de nokto. Tio estis letero, plena de furiozo, malfeliĉo, ofendiĝo kaj riproĉoj. Por kio Bogoslovskij lin vokis ĉi tien? Ĉu pro bona rilato al li? Li bezonas nenies bonajn rilatojn, li estas per si mem homo, kaj, interalie, tia homo, kiu ne permesos malŝpari popolan monon sen ajna utilo por vivtenado de la laborantoj, por hejtado, por nutrado. Eble, tio estas moko de tiuj dekstraj elementoj, de tiuj parencoj de nojonoj kaj bajoj1, kiuj ankoraŭ sidas en la registaro? Aŭ, eble, li, Ustimenko, necesas ĉi tie por burokrataj raportoj, ke en Khara estas malfermita hospitalo kaj funkcias ambulatorio? Do, interalie, li ĉiumonate informas pri rezultoj de sia tiel nomata laboro, kaj tio neniun interesas, tute neniun. Mallonge dirante, li ne intencas vane manĝi panon, ne intencas sidi ĉi tie senokupe. Li postulas, ke oni lin revoku. Kaj se li skribas per nesufiĉe diplomatia lingvaĵo, do oni lin pardonu kaj akceptu certigojn pri respekto...

La letero estis sur kvar paĝoj, kaj Vlaĉjo ne relegis ĝin. Estu kio estas. Tiel ne povis daŭri plu.

En februaro li ricevis novjaran gratulon de bonkora Eŭgeĉjo Stepanov. La poŝtkarto estis gaja, vigla, kun spritaĵoj, kun evidenta deziro ne havi malamikojn en la mondo. «Vi evidentiĝis la plej saĝa el ni ĉiuj, vilaĝa doktoro, idea kuracisto, — skribis Eŭgeno. — Zatiruĥi transformiĝis al eksterlando. Tamen, en mi parolas envio: ja estas interese — karavanejoj, muezinoj, orientaj spicoj, belulinoj sub ĉadoroj, — ekzoteco estas ekzoteco. Verŝajne kiam krepuskas, vi surmetas frakon kaj iras en vesperan klubon, ĉu, ruzulo?»

Kion Ustimenko povis respondi al tio?

Tamen, Eŭgeno neniam bone sciis geografion.

Li nur ne deziris pensi, ke Barbara same opinias, kvazaŭ Vlaĉjo estas «la plej saĝa» kaj en frako iras al «vespera klubo».

La radion Vlaĉjo aŭskultis malmulte: strange, sed li ial ĝeniĝadis, kiam trans miloj da kilometroj al li venadis trankvila voĉo de la radioparolisto: «Parolas Moskvo». Kvazaŭ el tie oni demandadis: kaj kion vi ĉi tie faras, kara amiko? Ĉu al vi estas varme, hele, kaj ne blovas? Ja ni vin sendis labori, sed vi kion faras? Ĉu vi havas komplikaĵojn? Objektivajn malfacilaĵojn, kamarado kuracisto?



1. Nojono (mongole «princo») — aristokrato, reganto. Bajo — nobela titolo, sinjoro, granda terposedanto.