Antrakso

«Pustula maligna — antrakso», — jen kion legis Vlaĉjo. Ŝvito grajne eliĝis sur la frunto. Kaj ĉi tie, en la malsanhistorio, li rimarkis ruĝe substrekitajn vortojn pri feltbota kooperativo en vilaĝo Razgonje.

— Nu, do, — ree demandis Bogoslovskij.

Longe ne povis decidiĝi Vlaĉjo ekrigardi al Nikolao Eŭgenjeviĉ, kaj kiam ekrigardis, tiam vidis vizaĝon tute ne triumfantan, sed pli verŝajne eĉ malgajan kaj deprimitan.

— Necesas, kara mia, esti pli atenta, — kvazaŭ el tre malproksime parolis Bogoslovskij. — Atento ja same postulas energion. Ni eniris ĉi tien tra vestiblo, super kiu estis alŝraŭbita ŝildo kun surskribo: «Izolejo». Ni trairis ankoraŭ du koridoretojn, kaj denove estis ŝildo: «Enirejo de izolejo». Krome, mi vin avertis, ke Jegorov laboras en produktado de feltbotoj, do kontaktas lanon de animaloj, kiu povas esti infektita. Kaj vi tamen — tranĉi! Kia rapidema tranĉisto. Kategorie estas kontraŭindikitaj tranĉoj.

— Nun mi ja... — diris Vlaĉjo.

— Kategorie estas kontraŭindikitaj, — per fera, eĉ pli, per nedisputeble gisa voĉo ripetis Nikolao Eŭgenjeviĉ, — kategorie kontraŭindikitaj, — triafoje, minacante al Vlaĉjo per la fingro, diris li, — tranĉoj, sondado, tamponado kaj cetero, ĉar traŭmatizo de la primara infektaĵo kaŭzas sorbadon de kio?

— Sorbadon de baciloj, certe, — faciligite aldonis Ustimenko, — de baciloj en la sangon kaj kondiĉas disvolviĝon de akuta sepsa stato.

Bogoslovskij subridis:

— Bona knabo! Per kio kuraci necesas?

Vlaĉjo nomis serumon, envejnan injekton de salvarsano. Bogoslovskij denove estis pri io pensanta — koncentrite kaj morne.

Revenis la flegistino. Nur nun Vlaĉjo rimarkis, ke ŝi foriris kaj revenis tra alia pordo, — sekve, ĉi tie estis ankoraŭ unu elirejo kaj ankoraŭ unu vestiblo. Tio evidentiĝis vera. Ili ambaŭ skrupule lavis en la vestiblo la manojn kaj samloke lasis siajn kitelojn.

— Vi nun ricevos de mi ne tro gajan komision, — jam en la ĝardeno, lace, kun suspiro eksidante sur benkon, diris Bogoslovskij. — Hodiaŭ estas sabato, morgaŭ en Razgonje estos foiro. Necesas la lokon deklari malbonstata, fari tie ĉiujn necesajn aranĝojn, kune kun veterinara inspekto plenumi desinfekton de tiu damnita feltbota entrepreno. La centron de la infekto necesas, Vladimiro Atanazijeviĉ, neniigi. La afero ja estas en tio, ke Jegorov estas jam tria antraksa malsanulo el tie. Du letalajn kazojn ni jam havis — unu intestan formon, kaj unu pulman. Nian epidemiologon mi devis adiaŭi (Vlaĉjo rememoris la matenan rondvizitadon) — ŝi estas sentaŭga virinaĉo, senvola, malkuraĝa kaj kverelema. Kaj mi mem ne povas forveturi — min atendas operacioj, kaj ĝenerale mi nun ne povas forlasi la malsanulejon. Vi devos deklari kvarantenon, vetoi la foiron, esplori sur la loko detalojn kaj liberigi la homojn de antrakso. Ni iru, mi por vi skribos dokumentojn, memornotojn, familinomojn de homoj, kiuj povos esti necesaj, kaj ankoraŭ ion.

Dum Nikolao Eŭgenjeviĉ skribis, Vlaĉjo sufiĉe febre fosis en biblioteko, situanta apud la kabineto de la ĉefkuracisto. Ĝenerale, ĉion, kio koncernis profilaktikon, li sciis. Ankoraŭfoje — kontrolo de krudmaterialoj laŭ Ascoli1, kaj li estis tute preta.

En la korto liphara brankardisto estis ŝarĝanta ĉareton per ujoj kun hosoj, per boteloj, ĉirkaŭplektitaj per pajlo, por io per hokstango kaj du hakiloj.

— Tiun homon vi tute povas fidi, — diris Bogoslovskij, rigardante en la fenestron. — Mi multajn jarojn tralaboris kun li flanko ĉe flanko, mi konas kaj fidas lin. Liajn konsilojn aŭskultu. Mi avertas ankaŭ: tiea aganto Gorŝkov estas kreaĵo fia, venena, malica kaj ŝtelema. Ion mi ankoraŭ ne komprenas, sed li ne simple kombinas...

Post ne pli ol horo Ustimenko, malsata, laca, kolera kaj fiera, eksidis en la ĉareton, jungitan al tiu sama griza blankmakula ĉevaleto, kiu alveturigis lin antaŭnelonge en Nigran Ravinon. La tago estis senventa, varmega, atendanta fulmotondron. La brankardisto oĉjo Peĉjo, kiun tritikkoloraj lipharoj, kun vizaĝo de maljuna soldato, solide fingruminte la kondukilojn, kriis al la malsanuleja pordisto:

— He, Fomoĉkin, malfermu la pordegon!

La ĉevaleto tuj ekiris per glata troto. Vlaĉjo eksusuris per ĵurnalo. La ribelantoj denove estis ofensivantaj al Bilbao. «Senpuna teroro de la faŝista aviadilaro, amasa ekstermo de la paca loĝantaro, — legis Gernikon kaj nun deziras fari el Bilbao novan — grandan — Gernikon».

Vlaĉjo forte kunpremis la dentojn.

«Kie vi estas, patro? Ĉu vi estas viva? Kaj kiel vi fartas tie, probable, malfacile? El batalo al batalo, el flugo al flugo? Ja ne povas vi sidi en kafejo, kiam en la mondo fariĝas tielaĵoj!»

Oĉjo Peĉjo evidentiĝis parolema homo. Tuj kiam ili elveturis trans la pordegon, li ekparolis kaj haltadis nur por ekfumi ankoraŭ unu aroman memfaritan cigaredon — kun meliloto.

— Nia Nikolao Eŭgenjeviĉ estas elstara fenomeno, — diris oĉjo Peĉjo per tia voĉo, kvazaŭ Vlaĉjo intencis al li kontraŭi. — Kaj ni, la suba medicina personaro, kiuj kun li kunlaboriĝis, lin sole elstare taksas kaj ofendi neniam permesos. Vi estas doktoro juna, venis-foriris, ni tiajn vidis kaj nian vorton povas diri ĉe ia hazarda okazo, sed li estas nia. Medicino, certe, ankoraŭ ne ĉion povas libere solvi, sed tion, kion povas, tion Nikolao Eŭgenjeviĉ ĉiuflanke ekposedis. Vi estas doktoro juna, ni tiajn al la vaporŝipo forveturigas, ofte okazas.

— Kiel al tio rilatas mia juneco? — ofendiĝis finfine Ustimenko. — Kaj ke al la vaporŝipo, do mi ja eĉ ne estas doktoro, sed studento, mi ankoraŭ la instituton devas fini.

— Afero via, ni ne enmiksiĝas, — per la sama glata voĉo daŭrigis oĉjo Peĉjo, — sed ni vidas: turniĝis tia ulo ĉe Nikolao Eŭgenjeviĉ, lernis, al li eĉ ne riverencis — kaj for. Ni, la suba medpersonaro, vidas. Ni silentas, certe, nin oni ne demandas, sed vidi — ne, ne malpermesos! Kaj kiam partia kunveno okazas — ni nian vorton diras. Ĉu vi estas partiano?

— Komsomolano.

— Do, senpartia. Partiajn sekretojn ni ne tuŝos. Kion ni diras en fermitaj kunvenoj, tion diras. Kaj neniu demandu.

Vlaĉjo suspiris. Ili veturis longe, oĉjo Peĉjo paroladis senĉese. Estis neelteneble varmege kaj sufoke. Trans ravinetoj en brumo svagis kabanoj, en la okcidento jam tondris, el tie estis alrampanta nubo.

— Ĉu Razgonje? — demandis Ustimenko.

— Ĝi! — respondis la brankardisto, dismetante flanken siajn tritikajn lipharojn. — Suferos ni kun tiu Mateo.

— Kaj kiu tie estas Mateo?

— Ja tiu Gorŝkov, la prezidanto. Pro la foiro nun verŝajne estas ebria ekde la mateno.

Gorŝkov vere estis ebrieta. Li sidis sur terbenko kaj estis instruanta grandorelan hundeton:

— Venu, Tobik! Prenu! Sidu ĉi tie! Mortu!

Lia rigardo estis peza, malfacila. Apude, trans angulo sur la placo, frapis marteloj — oni estis starigantaj karuselon. Hirtahara, kun grasa nuko kooperanto estis komandanta apud pavilono, al kiu estis alnajlata ŝildo: «Almanĝaĵoj, vinoj, aliaj produktoj». Belstatura policisto estis pri io riproĉanta «privatan sektoron» — maljunulinon kun korbo da sunflorsemoj.

Dikventra juna virino elportis por Gorŝkov senkremigitan lakton, li elprenis el ĝi per siaj longaj fingroj muŝon, blovis, trinkis, ekrigardis al Vlaĉjo.

— Ĉu al mi?

— Se vi estas Gorŝkov, tiam al vi, — sentante malsimpation, kiel ĉiam al ebriuloj, diris Vlaĉjo.

— Ĉu el la industria kombinato?

— Ne. En via kooperativo estas trovitaj tri kazoj de antrakso.

— Denove la sama kanto, — suspiris Gorŝkov. — Unu tedulon la dio forpelis, jen alia venis. Tobik, mordu lin!

Tobik flaris Vlaĉjan boton kaj kuŝiĝis.

— La foiro morgaŭ ne estos! — diris Vlaĉjo klare kaj firme. — Necesas starigi homojn ĉe la vilaĝaj pordegoj. Ni tuj komencos desinfekton de via kooperativo, tio estas de la krudaĵo, kiu en ĝi troviĝas. Krom tio...

— Tiel ne iros, — respondis Gorŝkov.

— Kiel tiel ne iros?

— Tre simple. Ne iros, kaj fino. Ni jam decidon faris — la metiejon, kiel fonton de infekto, forbruligi. Jam oni kerosenon alveturigis, kaj rabotaĵon, kaj barelojn kun akvo. Babiĉev! — subite kriis li al la belstatura policano.

Tiu aliris, mole paŝante per maldikaj kaproledaj botetoj.

— Ĉu estis decidite bruligi?

— Decidite, — fiksrigardante al Vlaĉjo per la oleecaj okuloj, respondis Babiĉev.

— Kaj ili la foiron malpermesas.

La policano afekte ekridis, montrante tre blankajn, belajn dentojn.

— La fonto de la infekto devas esti ekstermita en sia radiko, — diris li. — Ĉar kadavroj de animaloj estas forbruligataj, kiel eblas ne forbruligi lanon kaj produktaĵojn, entenantajn bakteriojn! Ni ĉi tie estas ne tute analfabetaj kretenoj, ni estas informitaj...

Li palpebrumis al Ustimenko kaj aldonis silabe:

— Ni kon-sul-tis.

— Kiun?

— Kiun necesas.

— Aŭskultu, Babiĉev, — elirinte el trans la Vlaĉja ŝultro, malmilde ekparolis oĉjo Peĉjo. — Vi nin ne babiltrompu. Mi vin konas, kaj vi min konas.

Ili mezuris unu la alian per rigardoj, kaj Babiĉev kvazaŭ enuiĝis.

— Kiun vi konsultis?

— La prezidanto interparolis, — kapmontris Babiĉev al Gorŝkov. — Mi ne interparolis.

Li iomete retropaŝis en siaj molaj botetoj.

— Atendu, — ordonis oĉjo Peĉjo. — Ĉu ĉe vi revizio de stato de havaĵo en la tenejoj por la nuna periodo estis plenumita? Ĉu akto estis farita?

Vlaĉjo, malferminte la buŝon, kvazaŭ etulo, rigardis al Gorŝkov. Nur nun Ustimenko komencis diveni, en kio estas la afero. Gorŝkov ĉirkaŭlekis la lipojn, leviĝis, ree sidiĝis, poste komencis krii:

— Ĉu vi freneziĝis, diablo liphara? Kiel mi povas tien homojn enlasi, kiam tie viaj bakterioj saltas? Mordos revizoron bakterio, kiu kulpos? Ĉu denove Gorŝkov? Aŭ vi tien iros, kaptos infekton — kies responso? Mia! Mi tien neniun enlasos. Ĉio estas sigelfermita en ĉeesto de kamarado Babiĉev per nia sigelo de la administrantaro. Muŝo ne enflugos, ne nur homo.

Babiĉev ankoraŭ retropaŝis — tute al la placo. Oĉjo Peĉjo akompanis lin per trankvila, eĉ iomete malsprita rigardo, poste palpebrumis al Vlaĉjo kaj diris per grava tono:

— Bone, ni estas malgrandaj homoj, ne ni decidas. Mi kun vi ĉi tie sidos en malvarmeto, ripozos, kaj Vladimiro Atanazijeviĉ veturos por instrukcioj — kiel bruligi. Bruligi necesas ne simple, sed science, por ke estu ne simpla bruligado, sed per tio ankaŭ totala desinfekto normalis.

La scienca leksikono de oĉjo Peĉjo tute konkeris ebrian Gorŝkov-on. Per la grizbruna buŝo li komencis kanteti ion stride gajan, kaj oĉjo Peĉjo tiutempe flustris al Vlaĉjo:

— Ĉi tie la afero odoras je la Kriminala kodo kaj je jura proceso de rabistoj. Jen kiele medicino riveliĝas. Mi estas homo sperta, divenis kaj per tiu normalis finbatis la ŝtelulon...

En la ĉielo, trans salikoj, trans altkvalite konstruita, tute nova prezidanta domo, bruis tondro. Iĝis neelteneble sufoke, estis proksimiĝanta seka, polva, danĝera fulmotondro.

— Sidiĝu en la ĉareton, — flustris oĉjo Peĉjo, — rapidu laŭ la Malnova landvojo ĝis la milita tendaro mem. Kiam vi vidos ĉe la dekstra flanko tendojn kaj allig-palisojn — stop. Trovu militkuraciston kamaradon Kudimov Jegoro Stepanoviĉ. Kaj kun rajdistoj — ĉi tien. Alie ili ĉiujn siajn tenejojn bruligos malplenaj, serĉu poste, kien la antrakso de ni fuĝis. Kaj varon je multaj miloj da rubloj kalkulu perdita. Kaj ili soldaton sendu al prokuroro aŭ enketisto, ankaŭ al polico, ĉe ni en Ravino estas ĉevalpolicistoj — por timo de malamikoj.

— Gardu vin, por ke vin oni ne murdu ĉi tie, oĉjo Peĉjo! — flustre avertis Vlaĉjo.

Sur la placo por provo ekturniĝis la karuselo, Gorŝkov, larĝe malfermante la buŝegon, kriis:

Ho, ne frambo, ne viburno,
Ho, vi kora amikin'...

La juna virino elportis vodkon, haringon sur telero, rafanetojn. Gorŝkov vokis:

— Venu ĉi tien, medicino, ni faru desinfekton normalis, drinku sub fulmo, pensu pri iu deziro.

Oĉjo Peĉjo eksidis, dismetis la belajn lipharojn, per la granda mano akceptis glaseton da vodko. Vlaĉjo, ĵetinte al li ankoraŭ unu rigardon, mallerte prenis la kondukilojn, konfide diris al la griza bonkora ĉevaleto:

— Ek vi! Ek, veturu!

La ĉareto ekbruis sur la placo, oĉjo Peĉjo interesiĝis:

— He, Mateo, kaj Babiĉev estas kie?

— Por oficaj aferoj iris.

— Jen! — tintigante sian glaseton kun tiu de Gorŝkov, diris oĉjo Peĉjo. — Jen kian li havas oficon. Indulganto.

— Tio estas kio?

Semoĉkin ŝatis akrajn parolojn kaj riskajn statojn. Kaj nun li sentis sin kvazaŭ balancanta baskulon:

— Kio estas? Jen tio estas, civitano Gorŝkov, Mateo Paŭloviĉ. La afero estas konata — ne tiu estas krimulo, kiu ŝtelas, sed tiu, kiu ŝtelistojn indulgas.

Ree per rekta sago malsupren batis ie apud la ponto flava fulmo. Gorŝkov kliniĝis, disverŝis la vodkon. La griza ĉevaleto, kiun mallerte kondukis Vlaĉjo, por momento disstarigis la krurojn, poste, abrupte movante la orelojn, ekiris galope. Ustimenko falis, survolvis la kondukilojn sur la manon, kriis en krakado de falegantaj fulmoj:

— Pru, ĉevalo, tŝ-ŝ, freneza!

Se li almenaŭ scius ties nomon, de tiu griza blankmakula ĉevalo, kiel oni scias nomojn de hundoj!

Poste ĉio tute miksiĝis: dormema Kudimov, dorminta post tagmanĝo, seninterrompaj, sonore tondrantaj fulmoj, komando longa, etende vigla: «Sur ĉeva-alojn!», densa, flavnuba polvo sur la vojo, irantaj per «trota marŝado» kavalerianoj, sanitara ĉaro, Kudimov en selo, sur nigra amblulo, ĝibnaza, pure razita skadrestro kaj reveno al oĉjo Peĉjo — jam ebria, sed tute bonstata. Ree fulmoj sen pluvo, mallaŭtaj, sufokeco, rajdaj policanoj, ladvazoj kun keroseno apud sigelfermitaj konstruaĵoj de la feltbota kooperativo, kriantaj viroj — feltistoj kaj de aliaj profesioj, — tre ofendiĝintaj pri ĉio okazanta, rompostango, per kiu policano rompis pendantan sigelitan seruron, minacoj de Gorŝkov:

— Vi respondos! Res-pon-dos! Desinfekto!

Kaj ridanta Kudimov, liaj mallarĝigitaj okuloj, ridego:

— Rigardu, Ustimenko, ja tio estas tute malplena tenejo. Ĉion ili ŝtelis, kanajloj, ĉion forveturigis. Tamen ĉi tie ankoraŭ ia aĉaĵo estas disĵetita — je ĉirkaŭ dek kilogramoj. Kaj la preta produkto? Kiel estas feltbotoj? Laŭ dokumentoj estas pli ol kvar mil paroj. Ĉu tiel, prokuroro?

Da preta produkto ne troviĝis eĉ unu paro. Gorŝkov kaj Babiĉev tuj estis arestitaj. Kune kun la prokuroro venis polica inspektoro — mistera homo kun granda pistolo sur la flanko. Lia nazo estis anasa, la okuloj, kiel ŝajnis al Vlaĉjo, penetris ĉion trae, la leksikono subite rememorigis al Ustimenko la infanajn jarojn, kiam li legis Conan-Doyle-on.

— Mi petas ne difekti al mi fingrospurojn, — diris la inspektoro. — Mi petas ne rompi moviĝon de botoj de la krimuloj...

Jam estis tute malhele, ĉiuj iradis kun porteblaj petrollampoj, estis neordinare mistere kaj iom horore, kiel en la infanaĝo. Vlaĉjo diris al la prokuroro — same juna homo en leda kaskedo kaj griza duonpalto:

— Ni nepre kaj tuj devas scii, kien foriris la krudaĵo kaj la pretaj feltbotoj. Sporoj de antrakso estas treege rezistemaj. Komprenu, kamaradoj, ili pereas nur post dekminuta boligado. Seka varmego ĉe cent dudek gradoj mortigas la sporojn nur post unu-du horoj.

— Ja ebria estas tiu kanajlo, kaj ne paroligos mi lin nun! — respondis la prokuroro. — Ĝismorte ebria, vi mem vidas...

Viroj ĉirkaŭe bruis, postuladis juĝi la prezidanton per demonstra juĝo. La belokula Babiĉev ploris virinece, viŝadis larmojn per malgranda tuketo. Oĉjo Peĉjo estis parolanta kun la rajdistoj, rakontanta al ili, ke antrakso estas danĝera ne nur al animaloj, sed ankaŭ al homoj.

Jam nokte Gorŝkov rekonsciiĝis, komprenis, ke li estas arestita, kaj rapide, haste komencis konfesi ĉion. La varon forveturigis en la antaŭhieraŭa nokto du maljunaj makleristoj en Zareĉensko. Forveturigis sur kamionoj. La mono plu konserviĝas, kamarado prokuroro povas ĝin preni por la sovetia trezorejo, ĝi troviĝas en malnova laktositelo, sub la najloj. La prokuroro sidiĝis sur la tablon, viŝis la ŝvitan vizaĝon, komencis kalkuli la monon — banderolitajn bankajn ligaĵojn. La kalkulitajn li metadis en la kaskedon, konfuziĝadis, ree kalkuladis dekomence. Babiĉev kriis el la angulo:

— En mia loĝejo estas du mil ducent. Pro mia indulgo. Mi petas noti, civitano prokuroro, mi libervole konfesis...

Ĉio estis nekredeble interesa. Ĉar Kudimov forveturis dormi, do pri starigo de kvarantenaj patrolantoj komandis Vlaĉjo. Tre ĝentile li klarigadis al ĉiu ruĝarmeano ties taskon — neniuokaze enlasi kamparanojn al la foiro, ĉi tie estas kvaranteno, ne ŝerca afero. La ruĝarmeanoj dormetis en la seloj, la ardaj Vlaĉjaj paroloj estis iomete tro detalaj kaj longaj. Sed li tion ne rimarkis. Li jam forgesis la vortojn, legitajn tiel antaŭnelonge en la broŝuro pri antrakso: «ne trotaksu tiun malsanon». Al li ŝajnis, ke li estas minimume en epidemio de pesto.

Ĉe mateniĝo du policanoj ekveturigis al Nigra Ravino la arestitojn kaj la monon, la prokuroro, la inspektoro, ne havanta sian veturilon, kaj oĉjo Peĉjo eksidis en la malsanulejan ĉareton, ilin eskortis ses rajdistoj. La inspektoro, trovinte en Vlaĉjo indan aŭskultanton, babilis al li ĉiajn fabelojn pri teruraj krimoj, kvazaŭe malkovritaj de li. Tiu ulo estis spertulo, ŝerculo kaj amuzulo. La Vlaĉjaj okuloj sub la vilaj okulharoj flagris, al tia ulo estas interese rakonti, speciale kiam vi deziras dormi. La prokuroro ronketadis, oĉjo Peĉjo fumadis kaj suspiradis. En Zareĉenskon devis ankoraŭ veni policanoj.

— Nur ne komenciĝu tumultaĉo! — diris la inspektoro.

— Ĉu tumultaĉo signifas pafadon? — singarde interesiĝis Ustimenko.

La krudaĵon kaj la feltbotojn oni trovis nur en la sekva tago vespere, kaj ne en Zareĉensko, sed en bieneto en Gliniŝĉi. Ankoraŭ dum du tagnoktoj Vlaĉjo kaj oĉjo Peĉjo preskaŭ ne dormis. Ili trae odoriĝis per kloro, kverelis kun la zareĉenska veterinara kuracisto, perdis ne sciate kie la ŝtatan hoson kaj nur marde vespere revenis en la Nigraravinan malsanulejon. Lavinte sin en la rivero, alivestiĝinte, diskombinte polvan plikon en la haroj, Vlaĉjo kiel venkinto ekiris al Bogoslovskij por raporti. Li aŭskultis lin atente, poste demandis:

— Nu, kaj en Razgonje tiujn tenejojn kaj la metiejon ĉu vi tiel lasis? Sen ajna desinfekto?

Ustimenko silentis: li simple forgesis pri tiuj malplenaj ŝedoj. Tute, plene forgesis. Tiel interesa estis la persekutado, tiel briladis fulmoj, tiel ronkadis en nokto la kavaleriaj ĉevaloj de la eskorto, tiel gravis trovi la ŝtelitajn feltbotojn kaj krudaĵon...

— Ke vi, esence, ankoraŭ knabo, forgesis — tio ne estas mirinda, mi pri vi ne tro kalkulis, sed ke la spertega brankardisto Semoĉkin montris sin dupo — tio estas diablo scias kio! — malmilde diris Nikolao Eŭgenjeviĉ kaj ordonis tuj veki oĉjon Peĉjon.

— Kulpas pri ĉio tute certe mi, — komencis Vlaĉjo, sed Bogoslovskij krude interrompis lin:

— Silentu.

Post ĉirkaŭ kvardek minutoj ili ree ekveturis al Razgonje. La nokto estis stela, varmega, kvieta. Oĉjo Peĉjo Semoĉkin oscedadis kun muĝo, la malhelbruna ĉevalino kuris glate, la risortoj dormeme knaretadis. Vlaĉjo silentis, timante, ke se li ekparolos, tiam oĉjo Peĉo respondos al li bruske. Sed oĉjo Peĉjo, kiel evidentiĝis, havis treege paceman humoron.

— Mi diris al vi, Vladimiro Atanazijeviĉ, tio estas fenomeno — nia Nikolao Eŭgenjeviĉ. Je tri arŝinoj sub la tero vidas. Terura homo. Tamen nun vi jam ne plu eraros. Kaj mi, certe, kulpas. Drinkis mi tiam troe kun tiu ŝtelistaĉo, preterlasis mian specialan taskon.

Li ankoraŭfoje oscedis, poste diris penseme:

— Jen, ĝuste tiamaniere nia sovetia sanprotektado batalas kontraŭ postrestaĵoj de la damnita carismo. Prave Nikolao Eŭgenjeviĉ klarigas.



1. A. Ascoli (1877–1957) — itala patologo, higienisto kaj fiziologi-kemiisto, ellaborinta teston pri antrakso.