En la «Nigraravinan aeroplanon»!

Antaŭ sia forveturo por staĝo Vlaĉjo en la ĝardeno «Deka Oktobro» renkontis Prov-on Jakovleviĉ-on Polunin-on. En blanka konko estis bruanta per kupro milita orkestro, jam estis floranta siringo, maljunaj urbanoj promenadis en sovaĝsilkaj vestoj, steloj en la profunda malhela ĉielo ŝajnis varmaj. Kaj la mano de Banjo same estis varma.

— Ustimenko! — vokis Polunin.

Vlaĉjo forte kunpremis la kubuton de Banjo, komprenigate per tio, ke tuj okazos io interesa kaj grava. Kaj Barbara momente rekonis en la grandega viro Vlaĉjan legendan profesoron Polunin.

— Tenu vin, kvazaŭ vi estas tre saĝa! — konsilis Vlaĉjo kaj seke salutis: — Bonan tagon, Prov Jakovleviĉ.

Ju pli li alligiĝadis al Polunin kaj Postnikov, ju pli grandaj ŝajnis al li iliaj karakteroj, ju pli valora — ilia morala aspekto, des pli singarde li tenis sin kun ili, por ke ili ne pensu, ke li estas diligenta kaĵolisto kiel Miĉjo Ŝervud aŭ eĉ malpli bone — ke li trudas sin kiel amiko.

— Ĉu vi forveturas?

— Jes, mi veturas.

— Mi aŭdis, al Bogoslovskij en Nigran Ravinon? (Polunin bonege sciis, ke Vlaĉjo veturas ĝuste al Bogoslovskij).

— Jes, tien.

— Mi ĝojas pri vi. De Bogoslovskij povas lerni ne nur studento, sed ankaŭ kuracisto, eĉ sperta. Tamen, vi ja konas lin, ĉu?

Vlaĉjo iomete ruĝiĝis, rememorinte la aŭtunajn pelmenojn kaj tion, kiel li tiam vigle drinkis.

— Konatigu kun via kunulino, — ŝanĝis la temon Polunin.

— Banjo! — diris Barbara, etendante sian larĝan, ĉiam varman manplaton. Ŝi rigardis al la grandega Polunin jam tute demalsupre supren, eĉ levante la kapon.

— Ni sidu, spiru iom, — proponis Prov Jakovleviĉ. — Hodiaŭ estas tute sufoke, simple ne eblas kaŝiĝi de sufokeco.

Lia larĝa brusto estis pene leviĝanta sub maldika tolo de la ĉemizo, la rigardo estis malgaje streĉita, sed, frande ekfuminte dikan cigaredon kaj longe enspirinte la fumon, Polunin ekparolis:

— Pro stranga koincido ĝuste hodiaŭ mi pensis pri via estonteco kaj, speciale, ankaŭ pri Bogoslovskij, kvankam pri li ni jam interparolis sufiĉe. Mi petos vin nur pri jeno, Ustimenko... Kiam vi lernos de Nikolao Eŭgenjeviĉ, atentu, ekzemple, tiaspecajn detalojn: unue, estas sendube, ke bonan kirurgon malpli eblas ekkoni laŭ tio, kion li operacias, ol laŭ tio, kion li ne operacias...

— Bonege! — ekkriis Banjo.

— Ankaŭ mi pensas, ke bonege, — kapjesis Polunin, — ĉar, — daŭrigis li, — la operacio mem, kompreneble, en diversa grado, estas afero de teĥniko, sed sindeteno de ĝi estas majstra laboro de la racio, de severa memkritiko kaj precizega observado.

— Mi ne komprenas! — diris Banjo kaj sulkis la frunton.

— Silentu! — siblis Vlaĉjo.

— Kaj la dua, kion vi devas noti, laborante ĉe Bogoslovskij, — estis koncentrite diranta Polunin, — tio estas rolo de la personeco mem de la kuracisto en komunikado de tiu kun la malsanulo. Vidu, jen kia afero! Ekzistas malsanuloj, por kiuj kuracisto nur tiam estas kuracisto, kiam li estas profesoro. Sed oni povas esti profesoro kaj tute ne kuracisto.

— Tio estas via Ĵovtjak, ĉu tiel, Vlaĉjo, — demandis Banjo, — kiu la kalvaĵon parfumas, ĉu?

Prov Jakovleviĉ apenaŭ rimarkeble ridetis, kaj Vlaĉjo facile puŝis Banjon per la kubuto, por ke ŝi ne enmiksiĝu.

— Kaj tute ne kuracisto. Samtempe, — estis diranta Plunin, — kio koncernas min, do juĝu min kiel ajn, sed estas nenio hereza en tio, ke por mi fojfoje nia vilaĝa doktoro, armita per termometro kaj stetoskopo, estas pli proksima kaj per sia sperto, kaj per sia akreco de menso, kaj per observemo, kaj per klareco de penso, kaj ĉefe — per homeco. Jes, jes, radiografio, laboratorioj — ĉio ĉi estas grava kaj necesa, sed al homo oni deziras fidi pli ol al teĥnikaĵo. Kaj nia afero estas homa, tion nepre necesas kompreni. Do vi ci-rilate atentu la aranĝon de la afero ĉe Bogoslovskij, la idean esencon de lia laboro. Li estas doktoro idea, spirite forta, hardita batalanto. Li apogas sin ne nur sur teĥniko kaj scienco, sed plie sur personecoj de kuracistoj, ordinaraj kaj mirindaj samtempe. Kaj la plej bonaj kuracistoj estas, kompreneble, tiuj, kiuj kunigas en si kaj scion, kaj teĥnikon, kaj personajn kvalitojn. Do, ĝuste personajn kvalitojn vi prenu tie plej multe, prenu tiun nian veran fierecon, kiu devigis germanon Schweninger en minuto de malespero ĉe la lito de malsanulo ekkrii: «Vi neniam vidos min elĉerpinta ĉiujn miajn rimedojn!» Kaj mi emas supozi, ke ne rimedo en tiu ĉi okazo, sed la ekkrio, la spirita forto levis la malsanulon de la lito.

— Mi konsentas kun vi, — diris Banjo, — absolute konsentas!

— Tio estas tre agrabla, ke vi konsentas, — ĝentile kapjesis Polunin. — Ĉu vi same estas medicinistino?

— Ne. Mi persone laboras en arto. Pli ĝuste mi ankoraŭ lernas en faklernejo.

— Kaj ĉu pri la arto vi okupiĝas hejme?

— Ne, en studio.

— Eĉ tiele? Kaj kio estas tio — skulptarto, pentroarto?

— Ne, teatro, Prov Jakovleviĉ.

— Do, vi destinas vin iĝi aktorino?

— A ha. Nin instruas Estera Gregorjevna Meŝĉerjakova.

— Ja ĉu ŝi estas Estera? Ŝi estas Eŭdokia, kaj ŝia familinomo estas duobla — Meŝĉerjakova-Prusa.

Banjo kapjesis. Ĉe tuta ŝia fideleco al Meŝĉerjakova ŝi ĉiam iomete hontis, ke tiu havas duoblajn kaj la familinomon kaj la antaŭnomon.

— Stranga estas tio ĉe maljunaj aktoroj, — diris Polunin, — ĉe la junaj tio ne okazas. Kaj la maljunaj nepre ŝatas, ke estu duobla kaj belsona. Mi memoras, iam kuŝis en mia kliniko en sama ĉambro maljuna aktoro Vronskij-Golundo kaj eksa ŝtelisto-kasrompisto, specialisto pri malfermado de gardoŝrankoj. Do tiu ĉiam mokadis Golundon: «Mi, diras, havas ses familinomojn — Ŝkurin-Borovikov-Zunder-Prentkovskij-Ivanov-Kassis, do mi per ili almenaŭ bele vivis...» Do, bone. Kaj pri kio Meŝĉerjakova povas instrui?

— Kiel pri kio? — miris Banjo. — Ŝi havas bonegan teĥnikon.

— Sed ja aktorino ŝi estas sentalenta, ĉu? Vi min pardonu, mi petas, mi diras tute profane, sed mi pensas, ke oni povas lerni pri arto nur, probable, de talentaj homoj, ĉu? Kuracisto instruanta nepre devas, krom teĥnikon, havi ankoraŭ ian talenton.

— Talento de Meŝĉerjakova estas tre fajna, siaspeca, en tio vi ne pravas, — diris Banjo. — Kio koncernas teĥnikon, do ŝin Glama1 mem laŭdis pri teĥniko.

— Aĥ, ĉu Glama? — kun sia karaktera subrido miris Polunin. — Nu, se Glama, tiam, certe, mi tute ne povas disputi. Sed ĉu vere Glama laŭdis? Kaj ĉu en laŭdoj estas la esenco? Jen, pardonu, ekzemple nian Ganiĉev-on — instruiston de Ustimenko — oni ĝuste treege ofte, kruele, eĉ ofende mallaŭdadis, sed Ganiĉev estas Ganiĉev, kaj tio ne estas ignorebla. Do jen tiele.

Kaj turnante sin nur al Vlaĉjo, Prov Jakovleviĉ diris:

— Mi ankoraŭfoje diras, ke mi tre ĝojas, ke vi veturas ĝuste al Bogoslovskij. Transdonu al li saluton kaj plej bonajn dezirojn... Kiam estos la vaporŝipo?

— Nokte. Je la tria horo.

— Do, ĝis la aŭtuno. Estas bedaŭrinde, ke vi malmulte laboros kun li. Ie mi legis, ke eĉ profesorojn necesas, antaŭ ol allasi ilin al studentoj, demandi: ĉu estis vi, via dokta moŝto, almenaŭ dum jaro vilaĝa kuracisto?

Li ekridis, etendis la manon.

— Ĝis la unua de septembro. Ĝis revido, estonta aktorino. Kiel Ĉeĥov2 skribis al sia edzino? «Kara mia aktorineto!» Kaj interalie, Antono Paŭloviĉ estis elstara doktoro kaj en la plej alta senco de tiu vorto «vilaĝa doktoro».

Banjo kaj Vlaĉjo leviĝis. Kaj nur en Nigra Ravino el letero de Banjo Vlaĉjo eksciis, ke ĝuste en tiu ĉi nokto, ĝuste sur tiu ĉi benko, kie ili sidis triope, — Prov Jakovleviĉ Polunin mortis. Li havis tre malsanan koron, li neniam bone kuraciĝis kaj mortis momente, kun nefinfumita cigaredo en la mano. Eble, tio estis ĝuste tiu cigaredo, kiun li tiel frande fumis ĉe ili, eble, la orkestro estis plu ludanta «Sopiron pri patrujo», eble, li kun Banjo ankoraŭ ne foriris malproksime, kaj Polunin, ekfartinte malbone, eĉ vokis ilin. Ĉio povis esti. Sed neniu tion sciis kaj nun jam neniam ekscios.

Al la vaporŝipo Vlaĉjon akompanis sola Banjo, onklino Aglaja estis en distrikto. El personaj aĵoj Ustimenko prenis kun si paron de bonaj juftaj botoj, gumtolan pluvmantelon, tiom malmolan, ke ĝi povis stari, du volumojn de verkoj de Nikolao Ivanoviĉ Pirogov kaj aparte ligaĵon da libroj. Li ankoraŭ kunhavis volvaĵon kun haringoj, aĉetitaj pro insisto de avo Metodo, kiu asertis, ke en Nigra Ravino pri haringoj estas streĉita stato. Estis ankaŭ subvestaĵoj, pneŭmata kaŭĉuka kuseno, kovertoj, adresitaj per la mano de Banjo al «str. Bela, domo 6, loĝ. 5, k-dino Stepanova Barbara Rodionovna», Banja malgranda, amatora fotaĵo kaj fotaĵo de la patro de la tempoj de la intercivitana milito: la paĉjo, tute juna, terure simpla, afekte staras apud flugmaŝino «Sopwith» kaj ridetas — rigardu, homoj, kia mi estas sana, bona, jen tuta mi!

Paĉo jam forveturis, Ogurcov same. Banjo tremis — la nokto estis malvarma, kaj Barbara por la forveturo de Vlaĉjo havis kudritan novan, blankan, senmanikan robon. Ŝi deziris, ke li memoru ŝin tia — neordinara, mirinda. Sed li eĉ ne rimarkis tiun novan robon, ĉar estis absorbita de sia morgaŭa afero.

— He, jungeedzoj, liberigu la vojon! — ordonis matroso kun granda pako.

Interne de la vaporŝipo obtuze tremeradis la maŝino, la ponteto estis ŝanceliĝanta, la ŝipflanko frotiĝis je la albordiĝejo.

— Brakumu min, — petis Banjo, — al mi estas malvarme!

— Kiaj ridindaj teneraĵoj! — diris Vlaĉjo.

Tiam Barbara mem ŝoviĝis sub lian akselon kaj instaliĝis tiel, ke iĝis kun li sub lia jako. Tiel proksime ili ankoraŭ neniam estis, kaj Vlaĉjo kun ĝoja mirego ekrigardis en la Banjajn ruzajn kaj feliĉajn okulojn. Ŝiaj haroj bone kaj freŝe odoris per rivera humido, ŝia koro batis tute apude, la polmo estis en lia mano. Vlaĉjo mallevis la vilajn okulharojn, alpremis sian vangon al ŝia lanuga kapo, diris raŭke:

— Rufulino! Mi ja vin amas.

— Amas-amas, — tra subite dolĉaj larmoj respondis ŝi. — Sed ĉiam nur Pavlov, kaj Seĉenov, por kio estas naskita la homo, kaj Herzen. Tuj estos tria signalo, kisu min.

Vlaĉjo kisis ŝian fermitajn, malsekajn pro larmoj lipojn.

— Ne tiel, — diris ŝi, — tiel oni mortintojn kisas, kisu pasie!

Li koleriĝis, premis per la dentoj, ŝiaj lipoj cedis, la fortika, juna korpo alpremiĝis al li tute. Ie proksime super ili ekmuĝis la vaporŝipa sireno.

— Kaj nenio eksterordinara! — elturninte sin el liaj fortaj manoj, diris Barbara. — Sed en libro mi legis, ke kisoj iam estas acerbaj.

— Stultulino! — ofendiĝis li.

La ponteto estis elglitanta el sub liaj piedoj, Vlaĉjo saltis, la vaporŝipo «Unĉanska heroo» malrapide ekrampis al la ŝanelo de la larĝa rivero. Preskaŭ tutan nokton Ustimenko trasidis sur la ferdeko, balbutante: «Rufulino, ja mi vin amas, amas, amas!» Kaj kun sopiro li rememoradis horojn, kiujn ili povus pasigi kune, sed pasigis dise, rememoradis siajn stultajn spritaĵojn, mokojn, sian stultan ironian tonon kaj ŝiajn okulojn, ĉiam malfermitajn renkonten al lia rigardo, ŝian preton en ajna horo de tago kaj nokto intervidiĝi, ŝian ĉarman ridemon, ŝian penemon, kiam li longe rakontadis tion, kio interesis lin kaj ne povis esti interesa por ŝi. «Kara, kara, plej kara rufa Barbara! — pensis li, surpaŝante dormantajn ferdekajn pasaĝerojn kaj ne aŭdante insultojn, diratajn sekve al li. — Kara, kaj mi estas stultulo, impertinentulo, neniulo».

Antaŭ la mateno Vlaĉjon faligis dormo, poste li manĝis panon kun bolkuirita kolbaso, altrinkis varman akvon el ferdeka ujo, deziris ankoraŭ pensi pri Banjo, sed ne sukcesis: la vaporŝipo, plaŭdante per la padeloj kaj muĝante per la sireno, estis turnanta sin apud la albordiĝejo de Nigra Ravino...

— Saluton, Ustimenko! — diris al Vlaĉjo ankoraŭ pli sunbruna, ol tiam aŭtune, Bogoslovskij. — Ĉu vi min ne rekonis?

Li estis en indiena, multfoje lavita, malbutonita sur la brusto rusa ĉemizo, en artleda pantalono, kies krurumoj estis enbotigitaj, kun knuto en la mano. Kaj tiu ĉemizo, kaj la ŝovita sur la nukon kaskedeto multe pli konvenis al li, ol la drapa jako kaj malmola kolumo tie, en la ĉambro de Postnikov.

— Ĉu vi forveturas? — demandis Vlaĉjo, pensante, ke Nikolao Eŭgenjeviĉ iros nun al la ponteto, kaj eĉ cedante al li la vojon.

— Neniuokaze. Mi venis por renkonti vin.

Ilin oni puŝadis per kofroj, korboj, sakoj, sed tre multaj homoj ĉe tio salutadis Bogoslovskij-on. Vlaĉjo rigardis al la ĉefkuracisto kun mirego. Tio ja estas senekzemple — renkonti studenton-staĝanton. Se rakonti en la instituto — oni ne kredos.

— Siatempe, — kvazaŭ respondante al la pensoj de Vlaĉjo, ekparolis Bogoslovskij, — alveturis ankaŭ mi tiel ĉi, sed jam kun diplomo. Ĉevalojn oni por mi ne sendis, maljuna doktoro el eseroj3, tamen nemalbona kuracisto, renkontis min kvazaŭ batis mian vizaĝon al tablo. Kaj veturi necesis dum du tagnoktoj. Por longe, vidu, restis amara sento...

Vigla griza ĉevaleto kun blankaj makuloj trenis risortan ĉareton supren, de la albordiĝejo en la urbon. Bogoslovskij sidis apud Vlaĉjo sur oportuna risorta sidilo, lerte tenis la kondukilojn, salutadis dekstren kaj maldekstren:

— Bonan tagon, Maria Vladimirovna, al Akinfiĉ respekton, saluton, Peĉjo, Elizabeta Nikanorovna, respekton!

Movante maldikan cigaredeton per la lango el unu buŝa angulo en la alian, per kamparana, rapida parolo li rakontis:

— Ĉambron por vi oni trovis kun plena pensiono kontraŭ malalta pago, la mastrino estas bona maljunulino, iu Daune — latvino, mirinda ĝardenistino, mi de ŝi multon utilan lernis. Lakton vi ricevados de la malsanulejo. Lakton vi, urbano, troviĝanta ĉe la fonto de la vivo, nepre devas trinki abunde, ĝis abomeno. Ĝi ĉe ni estas vendata laŭ memkosto — litro kostas dudek naŭ kopekojn. Anna Simonovna, saluton kaj bondezirojn! Rimarku, kolego, ĉefpreĝejon de Petro kaj Paŭlo, pri ĝi ni parolos speciale. Laboro vin atendas treege multa, tial vian nutradon atentu. Simono Trifonoviĉ, saluton. Obeos vi, kolego, ekskluzive min, mi estas prikantanto de unupersona ordonado, ties bardo kaj granda adoranto. Demokratia centralizismo estas granda afero...

La griza blankmakula gropo de la vigla ĉevaleto malheliĝis pro ŝvito, Bogoslovskij lerte per la knuto faligis ojstron, ekparolis pri «nuna rikolto». Vlaĉjo atente fiksrigardis al la manoj de Nikolao Eŭgenjeviĉ — ĉu tio ne estas halucino, ĉu ekzistas tiaj kirurgoj? Li parolas glate, vigle, la rigardo estas neordinare ruza, ia lakto laŭ memkosto, ĉevalon kondukas kiel koĉero laŭ la origino! Sed la manoj, aĥ kiaj manoj: grandegaj, larĝaj, fortaj, kovritaj per rufaj efelidoj, ho dio, kion eblas fari per tiaj manoj! Kaj denove, ĉu legante la pensojn de Vlaĉjo, ĉu interkaptinte lian rigardon, la mirinda doktoro diris:

— Mi denaske estas maldekstramanulo, kara mia kolego. Se denaskan difekton uzi celkoforme kaj racie, rezultoj estos tre fruktodonaj. Kaj kontraŭ Kolĉako4 helpadis al mi la maldekstra mano, kaj en kirurgio. Bedaŭrinde, al neniu mi povas transdoni mian sperton ĉi-rilate. Se vi havas konatan studenton-maldekstramanulon, sendu lin al mi, mi el li bonegan kirurgon faros...

Ili veturis tra kampoj. En la lazura varmega ĉielo kantis alaŭdoj per altaj voĉoj. La ĉemizo sur la ŝultroj de Bogoslovskij iĝis ŝvita, en la aero staris agrabla odoro de ĉevala ŝvito, polva vojo, ledo, gudro.

— Jen jam nia «aeropolano» videblas, — diris Bogoslovskij, mallarĝigante la okulojn kaj almontrante per la knuta stango — per eterna koĉera gesto — malproksimen. — Eksa bieno de gesinjoroj Vojceĥovskij-oj. Dum la imperiisma milito tiuj rusaj patriotoj nenion pli bonan sukcesis elpensi, ol konstrui ĉe sia bieno hospitalon por kaptitaj aŭstraj oficiroj. Aŭstro, barono-arkitekto, konstruis tiun ĉi sovaĝan konstruaĵon.

Vlaĉjo okulumis, rigardis malsupren — en la valon. Ĉi tie, inter altaj betuloj kaj tilioj, stulte kaj impertinente aspektis la domo, konstruita en formo de aeroplano, kun flugiloj, fuzelaĝo, empeno. Kaj la nokto en la kabineto de Polunin, lia rakonto pri Bogoslovskij subite tiel klare rememoriĝis al Vlaĉjo, kvazaŭ ĉio ĉi estis nur hieraŭ.

— Ĉu vi drinkas? — neatendite demandis Bogoslovskij.

— Pri kio vi diras? — sufere ruĝiĝante, respondis Vlaĉjo.

— Pri vodko. Vi ja ĉe nia konatiĝo forte ebriiĝis, per kio impresis min tre malagrable.

— Tio okazis al mi nur unu fojon en la vivo, — per kunpremita voĉo diris Vlaĉjo. — Probable, mi ne kalkulis aŭ nesufiĉe almanĝadis.

— En psikologion ni ne enprofundiĝu, — interrompis Bogoslovskij. — Prefere jen rigardu al nia mastrumaĵo — de ĉi tie, de la deklivo ĉio bonege videblas. Ni siatempe devis korekti la fantaziaĵojn de la stulta barono...

Dirante al la ĉevalo «tpr!» kaj lerte retenante ĝin sur krutaĵo, li per la knuta stango montris al Vlaĉjo situon de la malsanulejaj servoj, la helpan mastrumaĵon, la laktejon, legomĝardenojn, la setlejon.

Ĉe la vilaĝa pordego bruis areto da infanoj, amuziĝante kun hundido. La tempo estis posttagmanĝa, dormema. Ĉi tie jam ĉiuj maloftaj pretepasantoj klinsalutadis Bogoslovskij-on. Haltiginte la ĉevalon apud blanka pura domo sub fera tegmento, Bogoslovskij malstreĉis la selzonon de la ĉevalo, malfermis la hejmece knarintan barilpordon kaj diris al iu en profundon de la ĝardeneto:

— Jen, Berta Ernestovna, mi petas ami kaj estimi, Vladimiro, kaj lia patronomo estas...

— Simple Vlaĉjo.

— Ne, ne simple, — severe kaj eĉ malmilde diris Bogoslovskij. — Vin oni nomados nur per la nomo kaj patronomo. Kaj se nia Maria Nikolajevna — maljuna kirurgia flegistino — nomos vin Vlaĉjo, vi korektos ŝin. Ĉu vi komprenis?

— Komprenis.

— Tiele! Do, Vladimiro...

— ...Atanazijeviĉ Ustimenko.

— Entute do Vladimiro Atanazijeviĉ Ustimenko. Tre bone. Kaj nun ni iru rigardi, kie vi loĝos.

La maljunulino Daune, iomete ĝeniĝante, ekiris antaŭen, malfermis unu pordon, alian, tralasis la loĝanton en lian ĉambron. Odoris freŝe lavitaj plankoj, bakita pano, en malfermitaj malaltaj fenestroj sub trablovo bele tremeradis florantaj per grandaj rozkoloraj kalikoj neordinaraj konvolvuloj. Kaj tuj aperis hele frotpurigita, brue snufanta oblikva samovaro, bulkoj kun karvio, konfitaĵo en travidebla vazeto — mirinda, el rabarbo.

— Do kiel? — severe demandis Bogoslovskij.

— Lukse! — respondis Vlaĉjo.

— Monon vi pagos al Berta Ernestovna anticipe por monato, — same severe daŭrigis Nikolaŭ Eŭgenjeviĉ. — Kaj por la lakto vi donos monon — ŝi al vi alportados. Cimoj kaj cetera bestaro ĉi tie ne estas, mi garantias. Kaj nun ni eksidu kaj trinku teon, mi laciĝis hodiaŭ, operaciis kaj nokte ne satdormis — dufoje oni vokis al la malsanulejo.

Li eksidis, viŝis per grandega, tre pura tuko la vizaĝon, la kolon, mem infuzis teon per siaj lertaj manoj, verŝis por Vlaĉjo pli malfortan, por si tre fortan. Lia larĝvangosta, grandfrunta, sunbruna vizaĝo estis pensema, nun ĝi ŝajnis belega — vizaĝo de rusa kamparano, de rare sana, kaj morale, kaj fizike, homo.

Vlaĉjo same silentis, ĝuante kvieton, venteton, la bongustan teon, la ĉeeston de Bogoslovskij, kaj ne sen fiereco pensis: «Jen ja — sidas kun mi tia mirinda estaĵo, sidas kaj ne hastas. Do, ankaŭ mi por li estas interesa per io?»



1. A. Ja. Glama-Meŝĉerskaja (vera familinomo Bariŝeva) (1859–1942) — elstara rusa aktorino kaj teatra pedagogo (post 1895 ŝi pro malsano forlasis la scenejon kaj okupiĝis pri instruado).
2. A. P. Ĉeĥov (1860–1904) — elstara rusa verkisto, klasikulo de la monda literaturo, profesia kuracisto.
3. Eseroj — ruslingva mallongigita (laŭ la unuaj literoj S kaj R) nomo de partio de socialistoj-revoluciuloj — etburĝa maldekstra partio en antaŭrevolucia Rusio.
4. A. V. Kolĉak (1874–1920) — rusa milita kaj politika aganto, admiralo, gvidanto de la blanka movado dum la intercivitana milito, supera reganto de Siberio (1918–1920), militis kontraŭ la Ruĝa armeo, en 1920 estis mortpafekzekutita.