Ivano Demetrijeviĉ

Ĉio komenciĝis de tio, ke Vlaĉjo vidis, kiel Postnikov venis al Prov Jakovleviĉ en la terapian klinikon por konsilado, kiel li eksidis sur tabureton, farbitan per blanka emajlo, kliniĝis al malsana termezuristo Dobrodomov kaj okupiĝis pri perkutado. En la ĉambro, kie kuŝis kvin homoj, estis absoluta silento. Polunin avertis, ke oni ne bruu. Ivano Demetrijeviĉ faris perkutadon per la fingroj, li agnoskis nek plesimetrojn, nek marteletojn. Mallarĝigante la malvarmajn okulojn, Postnikov perkutis jen forte kaj ofte, jen per apenaŭ distingeblaj movoj de la fingroj. Pasis ne malpli ol tridek minutoj. La egalmezura obtuza sono estis inspiranta dormeton, Vlaĉjo ne sen incitiĝo pensis: «Koketas kamarado kirurgo, ludas spektaklon!»

Subite Postnikov malfleksiĝis, prenis el la manoj de flegistino bokalon kun joda tinkturo kaj per peniko metis sur la lividan haŭton de Dobrodomov kvadraton:

— Ĉi tie estas absceso. Movu lin al mi en la kirurgion.

Li ekstaris de la tabureto, ne forgesis kovri la termezuriston per la litkovrilo kaj, alte portante sian kapon, foriris el la ĉambro.

— Ĉu vi vidis? — admire demandis Prov Jakovleviĉ Vlaĉjon.

— Vidis! — aŭtomate ripetis Vlaĉjo.

— Kaj kion vi vidis?

— Bonege!

Marde Dobrodomov estis operaciita, kaj la diagnozo de Postnikov estis plene konfirmita. Polunin konsilis al Vlaĉjo:

— Nun lernu de Ivano Demetrijeviĉ, kiel flegi malsanulon post tia operacio. Ambroise Paré1 en la deksesa jarcento diris: «Mi ilin operaciis, nun Dio ilin kuracu». Do, lernu de la dio. Postnikov estas kuracisto-stratego, ne empiriulo, tre pensanta kuracisto. Lernante de li, kio per si mem estas nesenutila, vi preparos vin al laboro en ajnaj kondiĉoj, ja kiu scias, eble, estos milito. Radioskopia aparato ne ĉie troveblas. Mi devas averti: se malĝentilos Postnikov, ne ofendiĝu, li estas aferema homo kaj ne eltenas, kiam oni malhelpas al la afero. Kaj vantajn scivolulojn li ne eltenas. Sed ĝenerale prenu de li kiel eble plej multe, ĉerpu, elegante dirante, el tiu fonto per tutaj manplenoj, poste vi dankos...

Ustimenko transdiris la vortojn de Polunin al siaj samkursanoj. Eŭgeno indignis:

— Nu, mia karulo, mi ne deziras prepari min al kondiĉoj, en kiuj eĉ radiografio mankos. Kaj mi eĉ malfacile imagas al mi tiajn kondiĉojn. Kaj ĝenerale ia fiodoro venas de la rezonoj de via Polunin, io tia...

— Ĉu denove? — minace demandis Paĉo.

— Jes, denove! — bataleme diris Stepanov. — Denove! Ganiĉev, Polunin, nun Postnikov — ne niaj tio estas homoj, jen kio! Ne niaj! Tia estas mia vidpunkto.

Post proksimume du semajnoj Polunin interesiĝis:

— Ĉu vi ĉerpas?

— Ĉerpas.

— Kaj kiele?

— Ricevas.

— Jen, vi maldikiĝis.

— Mi ankoraŭ tro malmulte scias! — plendis Ustimenko. — Terure malmulte.

Prov Jakovleviĉ butonis la mantelon per ĉiuj butonoj, etendis al Vlaĉjo sian grandan varman manon:

— Ĝis revido. Kaj ke vi scias malmulte — tio ne gravas. Anstataŭ vi via Stepanov scias multe, kaj ĉion por meza poento.

Vlaĉjo suspiris kaj, pro laco trenante la piedojn, revenis laŭ la acera aleo de la klinika parko al la malalta domo de la operacia kirurgio. Ĉi tie, en laboratorio, estis suferanta trikolora, elturmentita de Ustimenko strathundo Ŝarik.

Ferminte la pordon, Vlaĉjo turnis la ŝaltilon kaj vokis la hundon. Ŝarik malforte bojetis en sia malalta kaĝo kaj apenaŭ svingetis la voston. «Mi ĝin turmentas, kaj ĝi al mi voston svingas!» — kolere pensis Vlaĉjo. Kiam li iun kompatis, li nepre koleris.

En silento de la laboratorio estis afereme ronĝantaj siajn brasikstumpojn kunikloj, moviĝantaj en vitraj bokaloj blankaj musoj, suspiris sur tablo eksperimenta hundo de Miĉjo Ŝervud. Apude, trans la pordo estis laboranta Postnikov — Vlaĉjo aŭdis lian karakteran «nu-nu». Ĉi tie Ivano Demetrijeviĉ pasigadis ne malpli ol du horojn dum tago, eksperimentadis, meditadis, ree eksperimentadis. «En la estrata de mi kliniko», — rememoris Vlaĉjo profesoron Ĵovtjak.

Al la pordeto Ŝarik apenaŭ alrampis. Ĝi estis senĉese lekanta la suturojn kaj forte, sufere tremanta.

— Elrampu, stultulo! — flustre diris Vlaĉjo. — Mi al vi viandbulon alportis kaj sukeron. Jen, prenu, Ŝarik...

Li mem deziris manĝi, la viandbulon li alportis por si, propre ne viandbulon, sed bulkon kun viandbulo. Sed ĉar Ŝarik ne deziris manĝi la bulkon, do laŭ rajto de malplej forta ĝi ricevis la viandbulon, kaj Ustimenko formanĝis la bulkon.

— Aĥ, ĉu al vi ne plaĉas? — demandis Vlaĉjo. — Ĉu por vi eĉ viandbulo ne konvenas?

Ŝarik malvigle flaris la viandbulon, poste forturniĝis, metis la kapon sur la antaŭajn krurojn kaj fermis la humidajn, suferantajn okulojn. Tiam Vlaĉjo derompis pecon de la viandbulo, moligis per la fingroj kaj ŝovis sub la lipon de la hundo. Tiutempe, demetante de la manoj kaŭĉukajn gantojn, eniris Postnikov.

— Mankin ekmalsanis, anginon li havas, — ekparolis Postnikov, — la animaloj estis ne manĝigitaj (Mankin, maljuna flegisto, responsis pri manĝigado de la eksperimentaj bestoj). Hodiaŭ mi kaj Alla manĝigis la arkeon iel-tiel...

La beleta Alla palpebrumis al Vlaĉjo el trans la ŝultro de Postnikov. Ivano Demetrijeviĉ finfine deŝiris de la maldekstra mano la klakintan ganton, ĵetis ĝin sur la tablon, frapis per la ungo la bokalon kun musoj.

— Mi konsilas al vi, Ustimenko, preni vian Ŝarik-on hejmen, — daŭrigis Postnikov. — Post la ektomio, farita de vi, ĉi tie vi la hundon ne resanigos. Kaj en hejmaj kondiĉoj, eble, vi sukcesos restarigi fortojn de la animalo. Tamen, tio estas via afero. Ŝervud, ekzemple, deklaris al mi, ke liaj gepatroj ne ŝatas hundojn.

Vespere Vlaĉjo alveturigis Ŝarik-on hejmen kaj telefonis al Barbara.

— Jen kio, Stepanova, — diris li seke, per voĉo, simila al tiu de Postnikov. — Veturu al mi tuj, urĝe...

— Sed mi nun... — komencis Barbara, sed Ustimenko interrompis:

— Kion vi nun faras — tio estas via afero, sed alveturi vi devas, kaj ĝuste nun!

Onklino Aglaja ne estis hejme. Por Ŝarik li sternis malnovan vatan litkovrilon en sia nesto. La hundo plu tremis, lekadis sin, eĉ ĝemadis per homa voĉo. Vlaĉjo varmigis por la hundo lakton, tiel, ke ĝi estu nur varmeta, dolĉigis ĝin, kirlis tie ovon. Ŝarik flaris kaj forturnis sin.

«Ĉi tie medicinisto, ŝajne, devas transdoni siajn funkciojn al ĉerkisto», — pensis Vlaĉjo per malnova frazo el iu libro. Kaj kun malamo ĵetis oblikvan rigardon al la reproduktaĵo de la «Leciono de anatomio». Provu lumi por aliaj, se vi eĉ hundon ne povas kuraci, kvankam scias precize, kio al tiu okazas.

Kiam venis Banjo, li plu sidis super Ŝarik kaj estis manĝanta malvarman kuiritan terpomon.

— Hundeto! — kriis Barbara. — Ĉu vi por mi hundeton aĉetis?

— Ho, nu ne kriu! — petis Ustimenko.

— Ĉu ĝi estas malsana? Ĉu vi ĝin kuracas? Vlaĉo, resanigu por mi la hundeton! — denove ekbabilis Banjo. — Ĝi estas bonrasa, ĉu?

Kaj ŝi sidiĝis apud Vlaĉjo kaŭre.

— Ĉu ĝi min ne mordos?

— Mi fortranĉis de ĝi grandan pecon de la intestaro, — morne diris Vlaĉjo. — Kaj ankoraŭ ion mi devis fari al ĝi. Kaj ĝi lekas miajn manojn kaj rilatas al mi kamaradece. Plej probable, tio estas la sola viva estaĵo, kiu opinias min kuracisto.

— Kaj mi? Ĉu mi ne opinias vin kuracisto?

— Unuvorte, Ŝarik-on mi devas kuraci. Kaj vi al mi helpos. Ĉu klaras?

— Klaras.

— Do okupiĝu pri ĝi, kaj mi veturas por la tuta nokto en la klinikon. Se io okazos, telefonu al la kirurgiejo, skribu la numeron...

Banjo obeeme skribis. Li lavis sin en la banĉambro, manĝis ion tre strangan, frititan de Banjo sur pato, «fantazio» — diris pri tiu manĝaĵo Banjo, — kaj forveturis, forgesinte eĉ adiaŭi ŝin. Tamen, li ĉiam forgesadis saluti, adiaŭi, demandi pri novaĵoj, razi kaj tondi sin, forgesadis fari tion, kion Banjo nomis «konduti home», kaj Eŭgeno — «plenumi socian higienon».

La pordo frapfermiĝis, Banjo trovis en sia poŝo malnovan bombonon, lavis ĝin sub akvokrano kaj ŝovis ĝin en la buŝon de la distriĝinta Ŝarik. Tiu krakigis ĝin kaj svingis la voston. Tiam Barbara elŝutis sub la lipharan kaj barban hundan buŝegon la tutan sukerujon. Ŝarik prove lekis la sukeron, kaj post minuto sur la planko ne restis eĉ unu grajneto.

— Saĝa hundo, kia hundo hunda, hundeto, — parolis Barbara per tiu voĉo, per kiu parolas homoj inter kvar okuloj kun animaloj — per speciala, stulta voĉo, — hundeta hundaĉo, manĝu la lakton, Ŝarik Ŝarikoviĉ, vi manĝos, kaj al vi novaj intestoj elkreskos, vi mia hundeto bonega, tamen vi estos ne Ŝarik, sed Erns! Jes! Saĝa, minaca, belega Erns!

Vlaĉjo estis rulanta el la pansejo rulliton, kiam la deĵoranta flegistino Alla vokis lin al telefono. Estis la dekunua horo, la malsanuloj en la kliniko de profesoro Ĵovtjak jam estis ekdormantaj, paroli necesis preskaŭ flustre.

— Ĝi manĝas! — kriis Banjo en la orelon de Vlaĉjo. — Manĝas! Kaj la lakton trinkis.

— Mi dankas! — diris Vlaĉjo.

— Kaj ĝia nomo nun estas ne Ŝarik, sed Erns! Laŭ literoj: Eleonora, ro, nu kia estas nomo por ro — Ruriko, Nikolao, Sergio. Ĉu ĝin necesas elkonduki? Aŭ, vi scias, mi trovis ĉi tie tian truitan kaserolon...

— Mi tre dankas! — diris Vlaĉjo kaj surmetis la parolilon.

— Ustimenko, ĉu vi la rulliton ĉi tie lasos? — demandis Alla, ĵetinte al Vlaĉjo brilan rigardon de siaj luksaj pupiloj; al ŝi li tre plaĉis, tiu furioza studento kun vilaj okulharoj kaj ankoraŭ pufaj lipoj. — Ĉu mi al vi montru, kie devas esti rullitoj?

Tamen, kvankam ŝi estis preskaŭ enamiĝinta al Vlaĉjo, Alla petis lin sidi ĉe ŝia tablo dum unu aŭ du horoj, kaj mem kuŝiĝis dormi. Ŝi estis el tiuj homoj, kiuj opinias, ke, kiel ajn penu, ĉiujn aferojn sur la tero vi ne faros, kaj eĉ ne ĝeniĝis diri, ke sia sano estas «pli kara». Pri tiaj Vlaĉjo pensis, ke ili ĉiuj estas el la «armeo» de Anjo Jolkina. Kaj nur miris, kial Postnikov ne komprenas, kia ŝi estas, tiu Alla, kaj kvankam severe, tamen laŭdas ŝin, dum ŝi estas mensogo mem.

Pasis du horoj, kaj tri, kaj kvar, Alla plu dormis. Vlaĉjo iradis al sonoroj en malsanulajn ĉambrojn, injektis al unu malsanulo morfinon, al alia helpis pli oportune kuŝigi la operaciitan kruron, kun la tria li sidis, ĉar tiu timis. Kaj je la kvara horo de mateno deĵoranta kuracistino-kirurgo, tre alta, akranaza — Luŝnikova — telefonis hejmen al Postnikov pri urĝa operacio. Kaj ĝuste al Postnikov, sed ne al Ĵovtjak.

Vlaĉjo staris tiel proksime de la telefono, ke aŭdis la kutiman respondon de Ivano Demetrijeviĉ:

— Sukceson!

Alla, freŝa, satdorminta, ankoraŭfoje brilis al Vlaĉjo per la okuloj kaj flustris:

— Mi ŝatas dormeti!

Vlaĉjo forturniĝis.

Dum la operacio eniris Postnikov, liaj dornaj lipharoj staris kiel pikiloj, la lakt-bluaj okuloj rigardis trankvile, malvarme, kvazaŭ du etaj glacieroj. Li ĉiam venadis tiel — ne enmiksiĝante ĝis tiu momento, kiam lia konsilo, aŭ ordono, aŭ helpo iĝadis necesaj. Kaj se ĉio iris bonorde, li foriradis silente, per firmaj, risortaj, ankoraŭ junaj paŝoj, alte portante la kapon.

Forirante hodiaŭ, li diris al Vlaĉjo:

— Morgaŭ estas dimanĉo, se vi havas nenion pli bonan en perspektivo, venu al mi post la oka de vespero. Sed ne pli malfrue ol la naŭa.

— Dankon! — per perpleksa voĉo diris Vlaĉjo.

— Ne dankinde! — kapjesis Postnikov.

— Kio, ĉu li vin al si invitis, ĉu vere? — ekdemandis Alla, tuj kiam Postnikov malaperis trans la angulo de la koridoro. — Ĉu en sian loĝejon, vere?

— Jes.

— Diable, kia vi estas fortuna!



1. Ambroise Paré (1510?–1590) — franca kirurgo, opiniata unu el la patroj de la moderna medicino.