Ĉapitro tria

Fungoj

En dimanĉa aŭgusta tago Barbara, Vlaĉjo kaj lia amiko Boĉjo Gubin veturis por kolekti fungojn al stacio Goreliŝĉi. Komence ili prenadis ĉiajn fungojn, poste nur noblajn boletojn. La tago estis grizeta, varma, kun pluveto. Ili malsekiĝis, pli ĝuste ne malsekiĝis, sed tre humidiĝis. Ili aranĝis lignofajron, rostis terpomon en braĝo. Vlaĉjo rakontis:

— Ne fantazii, ne elpensadi, sed serĉi, kion faras kaj portas kun si la naturo — tiel asertis Bacon. Estas ankaŭ pli mallonga formulo: la naturon venkas tiu, kiu ĝin obeas. Sed konsentu — sur tia pensado ne eblas veturi malproksime: ĉi tie ĉio estas saĝa, sed ankaŭ treege pasiva. Aliflanke...

Barbara, forturniĝinte pro ĝentileco, ekdormetis. La respektema Boĉjo Gubin subite laŭte oscedis, sur liaj bonkoraj okuloj aperis larmoj. Vlaĉjo ofendiĝis kaj saltis al Gubin: ekflugis folioj, malnovaj pinaj pingloj, Gubin trafis per la piedo en la bruletantan lignofajron, ekŝrikis. Vekiĝis Barbara. La knaboj estis petolantaj, fosante putretantan arbaran grundon, ŝrikante pro ĝojo de ekzisto, pro tio, ke ili estas fortaj, junaj, sanaj.

— Ankaŭ mi, — kriis Barbara, — kaj mi, kaj mi! Amaso!

Ŝi falis sur ilin ambaŭ desupre, kaj tuj ĉiuj tri ĝeniĝis. La okuloj de Banjo iĝis perpleksaj.

— Kiaj stultuloj! — diris ŝi, preskaŭ ekplorinte. Ŝi korektis la jupon, fleksis la krurojn. Vlaĉjo kaj Boĉjo ne rigardis unu al la alia.

— Kaj vi ne enmiksiĝu! — iom poste diris Ustimenko. — Se du batiĝas — la tria ne enmiksiĝas... Kie estas mia tranĉilo, Boĉjo?

Kaj ili ambaŭ ŝajnigis, ke ili serĉas la tranĉilon.

Estis tiom ĝene, ke Boriso eĉ komencis kanteti, sed konfuziĝis kaj transiris al siaj versoj:

Verŝiĝas pluvoj de aŭtun',
Brasikan supon faras nun
Kampara ul', kaj kantas harmoniko,
Eniras ni en novan domon de amiko...

— Ho, Boriso, — diris Ustimenko, — por kio vi tion legas?

Poste ili ekiris al la stacio. La pluveto ankoraŭ ne ĉesis. Knaretadis la pezaj korboj kun fungoj. Vespere, lacaj kaj koleretaj, ĉiuj tri eliris al la fervojo kaj ekvidis homamason. Apud la reloj mem, terure tordiĝante kaj stertorante, ankoraŭ en konscio, kuŝis juna paŝtisto ĉirkaŭ dekkvar-jara. Kaj ŝpaloj, kaj reloj, kaj fervoja balasto, priverŝita per grasa mazuto, — ĉio estis en sango. Aparte de la paŝtisto kuŝis la piedo en piedĉifono kaj malnova galoŝo, apude plorkriis maljunulino, morne silentis kamparanoj, ne sciante, kion fari kun la knabo. Nemalproksime konvulsiis ŝafo, same trafinta sub la trajnon.

Vlaĉjo traŝiriĝis tra la homamaso, deŝiris de si la ĉemizon, haste, griza pro teruro, komencis mallerte surmeti premligilon sur la gambostumpon. Iu estis helpanta lin — nur poste li komprenis, ke tio estis Banjo. Kamparano en truita pajla ĉapelo serveme donis al Vlaĉjo la fortranĉitan piedon. Vlaĉjo minace sendis lin al diablo. Boĉjo forkuris al la stacio. Post ĉirkaŭ dudek minutoj venis drezino kun kuracisto kaj brankardo.

— Kiu surmetis la premligilon? — demandis la maljuna fervoja kuracisto.

La kamparano en pajloĉapelo almontris Vlaĉjon.

— Ĉu studento?

Vlaĉjo ne respondis.

— Ebriaj ili ĉiuj estas, diabloj! — plendis la kuracisto. — Templofesto estas hodiaŭ. Nu, kial vi hurlas? — kriis li al la nigra maljunulino. — Ĉu la ŝafon bedaŭras?

Kaj, kape almontrinte la drezinon, ordonis al Vlaĉjo:

— Sidiĝu!

En la malgranda stacia hospitaleto la kuracisto ordonis doni al Vlaĉjo kitelon kaj komencis injekti kontraŭtetanosan serumon. Por momento Vlaĉjo eksentis sin malbone. Kvazaŭ en sonĝo li aŭdis la grumbleman voĉon:

— Nu, brave. Por la unua studjaro estas nemalbone. La ĉefa estas tio, ke vi havas lerton. Kial vi tiel paliĝis? Flegistino, donu al li flari amoniakon. Kaj li eliru al la aero.

Apud la hospitaleto sur benko sidis Banjo kaj Boriso.

— Kie do estas via korbo? — demandis Boĉjo.

Ustimenko ŝultrolevis. Li sentis naŭzon. «Ne iĝos mi kuracisto! — pensis li kun angoro. — Neniam iĝos!»

Kaj estis domaĝe, ke malaperis la korbo. Ne bedaŭrinde, iru ĝi al diablo, sed iel iomete hontinde.

Post du tagoj en la regiona ĵurnalo Ustimenko legis artikoleton pri modesta sovetia studento, kiu, montrinte inĝeniecon kaj kuraĝon, ne dirante eĉ pri scioj, malaperis, ne dirinte sian nomon. Fine estis ankaŭ moralaĵo pri tio, ke nur en nia lando eblas tiaj sennomaj herooj. Boĉjo Gubin rakontis tiun historion al la tuta klaso, kaj kiam Vlaĉjo la unuan de septembro eniris en sian klason dek «b», al li oni aranĝis veran ovacion. Kaj onklino Aglaja vespere diris:

— Nu, sennoma heroo, rakontu ĉion laŭ ordo. Al mi estas interese.

— Ĉu Banjo denuncis?

— Ni supozu.

— Vidu, mi aĉetis «Kurson de militkampa kirurgio».

— Nu, kaj?

— Tie mi legis tion. Sed kuracisto mi ne iĝos. Estas hontinde, sed ĉio ekturniĝis antaŭ mi...

— Komence ĉe ĉiuj turniĝas, — diris la onklino, per brilantaj okuloj rigardante al la nevo. — Kiam mi el lavistinoj trafis al laborista fakultato, ĉu vi scias, kiel al mi ĉio turniĝis?

Barbara post tiu okazo en la stacio tute kvietiĝis kaj pri nenio kontraŭdiradis al Vlaĉjo. Nur sola Eŭgeno rilatis al la okazintaĵo ironie.

— Kaj la fungojn do oni ŝtelis? — demandis li per intence aĉa voĉo. — Do, jen «semu racian, bonkoran fervore!»1

— Eble, vi deziras ricevi al la muzelo? — interesiĝis Vlaĉjo.

— Knabaĉo! — severe diris Eŭgeno. — Ĉiam vi batiĝas!

— Estas okazoj, kiam disputi estas sensence, — respondis Vlaĉjo. — Doni baton unufoje — kaj fino!

— Sed kio pri juĝo? — prudente interesiĝis Eŭgeno. — Ĉu vi pensas, ke mi ne turnus min al juĝo en tia okazo? Kaj aljuĝus oni al vi, karulo, reedukajn laborojn...

Vlaĉjo kun miro ekrigardis al Eŭgeĉjo. Sed tiu ne ŝercis — senzorga, en bone alĝustigita uniforma ĉemizo kun leda balteo. Tiajn oni eĉ sur afiŝoj pentras. «Ĉu mi, vere, frapegu lin?» — pensis Vlaĉjo. Sed subite enuiĝis, suspiris kaj foriris.



1. Fama citaĵo el versaĵo de N. A. Nekrasov (1821–1877) «Al semantoj» (1876):
Semu racian, bonkoran fervore,
Semu, vin dankos pro tio elkore
Rusa popol'!...