Helena sekreto

(1942–1943)

El la rusa tradukis Jurij Finkel
Publikigita: 26-apr-2006
Lastaj ŝanĝoj: 6-okt-2011


«Mi tre dankas vin ĉiujn, — mallaŭte turnis sin al la kunvenintoj profesoro Izraelo Abramoviĉ Fajncimmer, kaj liaj grandegaj malhelaj okuloj eklumis. — En niaj malfacilaj tagoj vi ne forgesis pri mia modesta datreveno... Kiel dankon mi rakontos al vi unu rimarkindan historion de antaŭnelonga tempo. Ni, sciencistoj, ne tre ŝatas malkovri observojn, ankoraŭ ne konfirmitajn per multaj faktoj, — akceptu tion kiel signon de mia estimo kaj fido al vi.

Vi scias, ke mi dediĉis mian vivon al esplorado de la homa cerbo kaj de funkciado de la psiko. Sed ne el unu flanko, ne en kadroj de unu malvasta fako mi aliradis al tiu interesega branĉo de scienco, sed mi penis ĉirkaŭpreni agadon kaj konstruon de la cerbo en ĝia tuta komplikeco, kiel de pensa aparato. Estadis mi diligenta anatomo, fiziologo, psikiatro kaj cetero, ĝis fondis mian propran direkton — psikofiziologion de la cerbo. Dum lastaj jaroj mi intense laboris pri klarigo de naturo de la memoro kaj, mi devas konfesi, por klarigo de la demando mi faris ankoraŭ malmulte: tro malfacila tasko ĝi estas. Palpirante en ĥaoso de neklarigeblaj faktoj, vagante, kiel en mallumo, en komplikegaj interligoj de nervaj ĉeloj de la cerbo, mi kolektis nur apartajn klariĝintajn erojn, penante krei el ili aŭtentikan, eksperimente kontrolitan fundamenton de la instruo pri la memoro. Tamen ne pri tio mi deziras paroli nun, sed pri tio, ke pretere mi trovis vicon da specialaj fenomenoj, kiuj ankoraŭ estas tre malklaraj, kaj mi eĉ ne penis ion sciigi pri ili en artikoloj. Tiujn fenomenojn mi nomis la memoro de generacioj, aŭ la gena memoro. Mi ne donos al vi sciencajn pruvojn, sed diros nur, ke herede transdoniĝas vico da sufiĉe komplikaj senkonsciaj, iufoje tute aŭtomataj agoj de nerva meĥanismo de animalo. Instinktoj kaj komplikaj refleksoj ne povas, laŭ mi, esti nur en la subkorteksaj, malsuperaj centroj de la cerbo. Ĉi tie nepre partoprenas la kortekso — sekve, la tuta meĥanismo estas multe pli komplika, ol oni tion supozis ĝis nun. Ĝuste simpligo de la meĥanismo de instinktoj estas la plej granda eraro de la moderna fiziologio. Sed tio ankoraŭ ne estas la memoro — la memoro staras multe pli alte en la vico de ĉiam pli komplikiĝantaj organizoj, regantaj perceptadon kaj konsciadon de la ĉirkaŭanta mondo. Kiel opinias la moderna scienco, la memoro estas ne hereda, do tiuj spuroj de ekstera mondo, kiujn konservas en si la cerbo kaj akumulas dum tuta vivdaŭro de individuo, por ĉiam malaperas kun lia morto kaj neniel riĉigas, nenion transdonas al idaro, aperinta de tiu individuo.

La esenco de mia malkovro konsistas en tio, ke mi trovis faktojn, pruvantajn transdonon de kelkaj spuroj de la memoro herede de generacio al generacio. Vi bonvolu pardoni min pro longa enkonduko, sed la demando estas tiom komplika, ke mi devas alvenigi vin al ĝi preparitaj, alie mian eksterordinaraĵon vi sen mistiko kaj diablaĵo neniel povos klarigi al vi. Ne indas subridi, tio estas malforteco de la homa naturo, komuna por ĉiuj aŭ por tre multaj. Vi estas nek la unuaj, ne la lastaj, kiuj fakton aŭtentikan, sed tute por vi neklarigeblan, opinios supernatura.

Mi daŭrigas. Ĉiuj vi rimarkadis, sed ligis kun nenio la fakton, ke, ekzemple, belecon de formoj, ĉu de arkitekturaj, ĉu de iu pejzaĝo, ĉu de homa korpo kaj tiel plu, sentas kaj, ĝenerale, same taksas ĉiuj homoj de plej diversaj specoj, kultura nivelo kaj edukiteco. Kaj donu por analizo tiun belecon al respektiva fakulo: domon — al arkitekto, pejzaĝon — al geografo, korpon — al anatomo, kaj tiu tuj diros, ke beleco estas perfekteco en la plenumata destino, perfekteco de celkonformeco, de ŝparado de materialo, de firmeco, forto, rapideco. Jen, do mi pensas, ke sperto de sennombraj generacioj donis al ni senkonscian komprenon de perfekteco, perceptata kiel belo, kaj tiu nocio stampiĝas jam en la memoro — en tiu senkonscia memoro, kiu transdoniĝas herede de generacio al generacio. Ekzistas ankaŭ aliaj ekzemploj de tiu senkonscia memoro de generacioj, sed pri ili mi nun ne parolos. Eĉ sen tio la problemo de la memoro estas unu el la plej ankoraŭ malklaraj.

Laŭ la konceptoj de la moderna scienco la memoro nestas kvazaŭ en memorĉeloj, kiujn kreas komplikegaj interplektoj de elkreskaĵoj de nervaj ĉeloj de la cerbo dum individua vivdaŭro, dum vivo de unu homo. Mi aldonas, ke kelkaj el tiuj memorĉeloj, ĉar la ĉirkaŭanta nin naturo dum centoj da jarcentoj en siaj ĝeneralaj trajtoj restas senŝanĝa, same aperadis ĉe ĉiuj homoj de generacio al generacio kaj, finfine, komencis transdoniĝi herede. Ĝuste tiu senkonscia aŭ subkonscia memoro de generacioj konsistigas la komunan por ni ĉiuj kanvason de nia pensado, sendepende de klero kaj eduko. Esploroj en tiu direkto estas tre malfacilaj, kaj mi ankoraŭ ne havas eĉ unu eksperimente pruvitan fakton.

Tamen mi iras eĉ pli malproksime kaj supozas, ke en maloftaj okazoj kombinoj de memorĉeloj el specialaj ligoj de nervaj ĉeloj povas transdoniĝi herede, konservante el la vivo de la pasintaj generacioj kelkajn pecetojn jam el la regiono de la konscia memoro — la memoro, realigata de la konscia pensado.

Tio estas konataj, sed ordinare opiniataj nefidindaj, faktoj de tute preciza priskribo fare de homoj de tiuj lokoj, en kiuj ili neniam estis; sonĝoj, rekreantaj precizajn cirkonstancojn de okazintaj eventoj, same neniam viditaj kaj aŭditaj, kaj multaj samaj aferoj. Ĉiujn tiajn fenomenojn kredantaj mistikuloj kaj aliaj stranguloj opinias pruvo de transmigrado de animoj, kaj sciencistoj nur levas la ŝultrojn, laŭ la fama proverbo pri simio, kiu ne havas, kion diri. Probable, ekzistas homoj kun pli akra memoro de generacioj, kaj samtempe, male, kun plena ĝia malesto.

Do jen, karaj miaj, antaŭnelonge, en la malfacilaj tagoj de la granda milito, mi subite ricevis novajn pruvojn de vera ekzisto de la memoro de generacioj, kaj eĉ tuj el la regiono de la konscia memoro. La milito devigis min deŝiriĝi de pure scienca laboro. Mi ne povis laŭ mia karaktero ne partopreni senpere en la medicina laboro de la Sovetia Armeo kaj komencis labori samtempe en kelkaj grandaj hospitaloj, kie multegaj kontuzoj, ŝokoj, psikozoj kaj aliaj traŭmoj de cerbo postulis aplikon de ĉiuj miaj scioj.

Hejmen mi trafadis nur nokte. En mia loĝejo sur la bulvardo Sretenskij mi ordinare sidadis du horojn en fotelo antaŭ la skribotablo, ripozante kaj samtempe meditante pri rimedoj de kuracado de speciale malfacilaj vunditoj. Iufoje mi registradis gravajn faktojn aŭ fosis en literaturo, ĉasante priskribojn de similaj klinikaj okazoj.

Tia tempopasigo iĝis mia kutimo. Kun la amikoj kaj la kamaradoj-sciencistoj mi intervidiĝadis malofte — malfruaj revenoj hejmen tute ne lasadis tempon, kaj telefonajn parolojn mi tre malŝatas kaj uzas tiun aparaton nur en la plej ekstremaj okazoj. Mia eksterordinaraĵo venis al mi tute nerimarkeble dum tia ordinara kvieta vespero. En silento, de tempo al tempo rompata de kutima abomena grincado de tramo, bonorde iris unu post la alia klaraj pensoj. Kiam nur komencis konturiĝi la estonta konkludo, eksonoris la telefono. Mi ne atendis la vokon; en la silento kaj koncentriteco de la vespero ĝi ŝajnis al mi tiom laŭta, ke mi rapide deŝiris la parolilon, sulkiĝante pro malplezuro. La kuracista orelo notis emociitan streĉitecon de la voĉo, kiu demandis, ĉu tio estas la loĝejo de profesoro Fajncimmer. Poste okazis jena dialogo.

— Ĉu vi estas profesoro Fajncimmer?

— Mi.

— Pardonu, mi petas, pro la malfrua voko. Mi telefonis kvinfoje dum la tago, ĝis oni al mi diris, ke vi venas ne pli frue, ol je la dek-unua.

— Ne gravas, mi ne ekdormas antaŭ la unua horo. Kiel mi povas servi?

— Vidu, min direktis al vi profesoro Novgorodcev. Li diris, ke vi estas la sola, kiu povas helpi al mi. Li diris ankoraŭ, ke mi estos por vi interesa objekto. Nu, kaj mi pensis...

— Bone, kiu vi estas?

— Mi estas leŭtenanto, vundito, antaŭnelonge el hospitalo, kaj mi bezonas...

— Vi bezonas intervidiĝi kun mi. Morgaŭ je la dua horo en la unua fako de la Dua ĥirurgia kliniko de la speciala hospitalo. A ha, vi konas la adreson... Bone, demandu pri mi, kaj oni vin kondukos.

La voĉo, sinĝeneme balbutanta dankojn, estingiĝis en la parolilo. La nomo de mia amiko-ĥirurgo, kiu plurfoje trovadis tre gravajn por mi okazojn de malsanoj, atestis pri interesa malsanulo. Mi penis diveni, kio tio povas esti, poste ekfumis kaj restarigis la rompitan iron de la pensoj.

La speciala hospitalo estis okupanta bonegan domon, kaj mi ofte uzadis la kabineton de la ĉefa ĥirurgo por gravaj konsultoj. Je la dua horo mi iris laŭ la larĝa koridoro de la kliniko, preter grandegaj fenestroj laŭ mola tapiŝo, bonege obtuziganta paŝojn. Fine de la koridoro ĉe la lasta fenestro staris homo kun la mano sur skarpo. Alveninte pli proksime, mi ekvidis belan, elturmentitan junan vizaĝon. Milita bluzo kun spuroj de antaŭnelonge demetitaj leŭtenantaj kubetoj tre konvenis al la svelta, atleta figuro. La vundito haste aliris min kaj diris:

— Vi estas profesoro Fajncimmer. Mi tuj eksentis, ke tio estas vi. Kaj mi estas tiu, kiu telefonis al vi hieraŭ.

— Tre bone, ni iru...

Mi malŝlosis la pordon kaj enkondukis lin en la kabineton.

— Ni konatiĝu, junulo, — laŭ mia ordinara kutimo mi etendis al li la manon.

La vundita leŭtenanto, ĝeniĝante, donis al mi la maldekstran manon — la dekstra senhelpe pendis sur la larĝa skarpo de defenda koloro — kaj nomis sin Viktoro Filippoviĉ Leontjev.

Ekfuminte mem, mi proponis al li cigaredon, sed li rifuzis kaj sidis, kliniĝinte per la brusto antaŭen, dum la longaj fleksiĝemaj fingroj de lia sana mano nervoze palpis skulptajn ornamaĵojn de la masiva tablo. Mi kun profesia skrupulo atente esploris lian aspekton. Sendube bela, regula vizaĝo, kun maldika nazo, densaj klaraj brovoj kaj malgrandaj oreloj. Agrabla konturo de la lipoj, malhelaj haroj kaj malhel-brunaj okuloj.

«Impresiĝema kaj pasia persono», — pensis mi kaj notis kulpe sinĝeneman esprimon de lia vizaĝo, karakteran por tre nervozaj aŭ malsanaj homoj. Dum mi atende rigardis al li, li rigardis dufoje en miajn okulojn, tuj forkondukis la rigardon kaj faris kelkajn movojn de la gorĝo, kvazaŭ glutante ion. «Vagotoniulo», — glitis en mia cerbo.

La vundita leŭtenanto ekparolis, rimarkeble emociiĝante, per mallaŭta voĉo, iufoje facile sufokiĝante. Li ridetis, kaj mi estis ĉarmita de tiu pretera, sed ia speciala ĝoja kaj serena rideto, tute foriginta la suferan malserenecon de lia tre juna vizaĝo.

— Profesoro Novgorodcev diris al mi, ke vi multe esploradis diversajn, malfacile klarigeblajn cerbajn malsanojn. Li, ĉu vi scias, estas tre helpema homo, — mi dum la tuta vivo memoros pri li kun danko... Mi nun estas en malbona stato — min persekutas halucinoj, kaj kreskas ia sovaĝa streĉo; ŝajnas, ke mi tuj freneziĝos. Aldone estas sendormeco kaj fortaj doloroj en la kapo — jen tie, — kaj li almontris la supran parton de la okcipito. — Diversaj kuracistoj provis diverse kuraci min — tio ne helpis.

— Rakontu al mi la historion de via vundo, — postulis mi, kaj ree la ĉarma pretera rideto renaskigis lian vizaĝon.

— Ho, tio apenaŭ povas havi rilaton al mia malsano. Mi estis vundita de mina fragmento en la artikon de la dekstra brako, sed estis nenia kontuzo. La fragmento frakasis la oston, oni ĝin elprenis, poste oni faros transplanton de la osto, kaj dume la brako pendas, kiel vipo.

— Do, nek dum la vundo, nek poste oni rimarkis ĉe vi kontuzajn signojn?

— Ne, neniajn.

— Kaj kiam ĉe vi komenciĝis tia speciala psika stato?

— Antaŭnelonge, proksimume antaŭ monato kaj duono... Eĉ verŝajne jam en la hospitalo, kie mi kuŝis, al mi kune kun saniĝo okazis ĉiam plifortiĝanta sento de maltrankvilo, poste ĝi malaperis, kaj nun jen kio rezultis. El la hospitalo mi eliris jam antaŭ pli ol du monatoj.

— Kaj nun rakontu, kial, laŭ via propra opinio, aperis via malsano? Kiaj sentoj kaj halucinoj okazas al vi?

La leŭtenanto luktis kontraŭ kreskanta ĝeniĝo. Mi hastis helpi al li, severe deklarinte, ke, se li deziras mian helpon, li devas doni en miajn manojn kiel eble plej multe da informo. Mi estas nek profeto, nek sorĉisto, sed sciencisto, kiu por solvo de ajna demando bezonas certan faktan bazon. Li ne ĝeniĝu — mi hodiaŭ havas tempon — kaj rakontu ĉion detale. La vundito iom post iom venkis la sinĝenemon kaj komencis rakonti, komence stumblante kaj kun peno elektante vortojn, sed poste kutimiĝis al mia trankvila atento kaj rakontis la tutan historion eĉ, mi dirus, kun arta belgusto.

Antaŭ la milito leŭtenanto Leontjev estis skulptisto, kaj mi vere rememoris, ke mi vidis kelkajn liajn verkojn en unu el ekspozicioj sur la strato Kuzneckij. Tio estis precipe malgrandaj statuetoj de sportistoj, dancistinoj kaj infanoj, faritaj simple, sed kun tia profunda scio de la naturo de la moviĝo kaj de la korpo, kiujn havas nur vera talentulo.

La artisto ankaŭ mem estis nemalbona sportisto — naĝisto. Dum unu el naĝaj konkuroj li renkontis Irina-n — junulinon, afekciintan la skulptiston per perfekta beleco de la korpo. La amo estis reciproka. Irina, male al multaj belaj junulinoj, estis simpla kaj afabla. La okuloj de la leŭtenanto brilis per profunda interna admiro, kiam li estis rakontanta pri sia amatino, kaj mi tre vigle, eĉ kun iu ombro da envio, imagis al mi tiun belan junan paron. Necesis havi koron de enamiĝinto kaj animon de artisto, por tiel vigle, modeste kaj mallonge rakonti pri la amata junulino kaj transdoni la tutan helecon kaj forton de sia amo. Dirante mallonge, la leŭtenanto tute ravis min kaj samtempe ĉarmis per sia Irina.

Kun tiu amo, kie harmonie kombiniĝis admiro de artisto kaj ĝojo de enamiĝinto, al Leontjev venis potenca deziro labori — komunigi al ĉiuj homoj tiun belan senton, kiun kreis Irina kaj li. Li decidis fari statuon de sia amatino kaj transdoni en ĝi tutan brilon de ŝia ĉarmo, tutan fajron de la viglega vivo, sed ne nur krei malvarman rafinitan simbolon de bela korpo, similan al klasikaj modeloj. Tiu komence malklara deziro iom post iom formiĝis kaj fortikiĝis, ĝis finfine la artisto iĝis plene kaptita de sia ideo.

— Ĉu vi komprenas, profesoro, — diris li, kliniĝante al mi, — en tiu statuo estus ne nur servo al la mondo, ne nur mia ideo, sed ankaŭ granda danko al Irina.

Kaj mi komprenis lin.

La ideo de la skulptisto formiĝis tre rapide: lia amatino ĉiam estis kun li, sed Leontjev longe ne povis decidi, kiun materialon li prenu por la statuo. La fantoma blankeco de marmoro ne taŭgis, same ne konformis al lia ideo la akra malheleco de bronzo. Aliaj alojoj aŭ mortigadis la fantazion, aŭ estis nelonge vivantaj, — sed la skulptisto deziris konservi por jarcentoj la disfloron de la belo de sia Irina.

La solvo venis, kiam la artisto konatiĝis kun priskriboj de antikvaj helenaj aŭtoroj, en kiuj estis menciataj ne atingintaj nian tempon statuoj el eburo. Eburo — jen la necesa materialo, densa, permesanta fari plej etajn detalojn — tiujn detalojn, kiuj per sorĉo de arto kreas impreson de viva korpo. Finfine, la koloro, perfekteco de supraĵo kaj longedaŭra firmeco, — eburo meritis, ke li serĉu ĝin.

Sciante, ke apartaj pecoj de osto povas esti kungluitaj sen spuroj de kunigo, la artisto dediĉis preskaŭ jaron por akirado kaj elektado de necesaj pecoj de eburo. Necesas diri, ke tio estis tre persista laboro: en nia lando eburo ne estas uzata. Eble, la tuta materialo ne estus kolektita, se Leontjev ne atingus permeson ricevi eburon el eksterlando. Vizitinte vastan aŭkcion en Africa House en Londono, li rapide elektis tutan necesan kvanton da bonega materialo kaj revenis en Moskvon, plena je deziro tuj komenci la laboron, tamen forta malsano ne permesis al li tuj fari tion, kaj poste komenciĝis la milito.

La milito forkondukis lin malproksime kaj disde la amatino, kaj disde la mondo de liaj sentoj kaj ideoj. Li honeste plenumis sian devon, kuraĝe batalis por ĉio kara al li en la patrujo, sed post du monatoj li ree trafis en Moskvon post grava vundo. Ĉi tie lin renkontis la sama Irina: nenio ŝanĝiĝis en ŝi, nur profunda tenero al li, vundita, eĉ pli hele lumis en ŝia aspekto.

La antaŭaj revoj kun nova forto kaptis la skulptiston, sed nun al ili miksiĝis amaro de la konscio, ke li kun unu brako ne povos krei la statuon, kaj se eĉ povos, do, eble, tuta fajro de lia krea impeto dissolviĝos en malfacilaĵoj de la plenuma metodo — mortige malrapida. Kune kun la amaro de tiu senhelpeco estis ankaŭ timo — la minaca detrua forto de la moderna milito nur nun iĝis vere konsciita. La timo ne sukcesi plenumi sian ideon, ne kapti, ne halti la momenton de disfloro de la brilanta belo de Irina jam en la hospitalo igis lin ofte maltrankvile ĵetiĝadi sur la lito aŭ ne dormadi dum noktoj en ĉenoj de senfinaj pensoj.

La penso ĵetiĝadis en serĉoj de eliro, la maltrankvilo ĉiam pli penetradis en profundon de lia animo, kaj kreskis nerva streĉo. Semajnoj pasadis, kaj la psika ekscito ĉiam pli evoluadis, io leviĝadis el la fundo de la animo, streĉigante la cerbon, kaj ĵetiĝadis en serĉoj de eliro — io nekonsciita, granda. Al Leontjev ŝajnis, ke li devas ion rememori, kaj tuj malfermiĝos eliro por la forto, batiĝanta interne, — tiam revenos la antaŭa klareco de la mondo. Li malmulte dormis, malmulte manĝis, al li estis malfacile komunikiĝi kun homoj. Dormo estis ne plena — la ekscito de la kordo, streĉita en la cerbo, ankaŭ nun ne forlasadis la artiston. Plej ofte anstataŭ dormo en duonforgeso glitadis vicoj da nebulaj pens-imagoj. Ŝajnis, ke ankoraŭ nemulte — kaj krevos la kordo, vibranta en la cerbo, kaj venos plena frenezo. Tiel post kelkaj malsukcesaj provoj kun aliaj kuracistoj Leontjev venis al mi.

Mi demandis, ĉu okazis ripetiĝantaj halucinoj, aŭ, kiel li ilin nomis, pens-imagoj. La leŭtenanto nur nege balancis la kapon kaj diris, ke la saman demandon al li faris ĉiuj aliaj kuracistoj.

— Nu, kaj kio, — kontraŭdiris mi, — la bazaj punktoj ĉe ni ĉiuj devas esti la samaj, se ni uzas unu saman sciencon. Sed mi faros al vi la saman demandon alimaniere: penu rememori, ĉu ne estas io komuna en ĉiuj viaj vizioj, ia baza, kunliganta ilin ideo?

Leontjev, nelonge pensinte, vigliĝis kaj respondis mallonge:

— Jes, sendube.

— Kio do estas tio?

— Al mi ŝajnas, Antikva Helenujo.

— Do, ĉu vi intencas diri, ke ĉiuj bildoj, pasantaj antaŭ vi en pensoj, estas iel ligitaj kun viaj imagoj pri Helenujo?

— Jes, ĝuste tiel, profesoro.

— Bone, koncentriĝu, lasu viajn pensojn trankvile flui kaj rakontu al mi por ekzemplo du-tri el viaj halucinoj, penu elekti la plej klarajn kaj finitajn.

— Da klaraj estas multe, sed finitaj ne estas, profesoro. Ĝuste en tio estas la afero, ke ajna vizio por mi poiomete kvazaŭ dissolviĝas en nebulo, forglitas kaj ŝiriĝas.

— Tio estas tre grava — tio, kion vi diris, sed pri tio ni parolu poste, kaj nun mi bezonas ekzemplojn de viaj pens-imagoj.

— Jen unu el la speciale klaraj: bordo de kvieta maro sub hela suno. Topazaj ondoj malrapide alkuras sur verdetan sablon, kaj iliaj pintoj preskaŭ atingas randon de malgranda bosketo da malhel-verdaj arboj kun densaj kaj larĝaj foliaroj. Maldekstre malalta apudborda ebenaĵo, larĝiĝante, foriras en bluetan foron, en kiu malklare videblas konturoj de multaj negrandaj domoj. Dekstre de la bosko krute leviĝas alta roka deklivo. Sur ĝin, serpentumante, leviĝas vojo, kaj la sama vojo sentiĝas trans la arboj de la bosko, post ĝi... — La leŭtenanto eksilentis kaj ekrigardis al mi kun la sama kulpa esprimo. — Vidu, tio estas ĉio, kion mi povas diri al vi, profesoro.

— Bonege, bonege, sed, unue, de kie vi scias, ke tio estas Helenujo, kaj due, ĉu ne similas la vizioj, similaj al la ĵus rakontita, al bildoj de pentristoj, rekreantaj Helenujon kaj ĝian imagatan vivon?

— Mi ne povas diri, kial mi scias, ke tio estas Helenujo, sed mi scias tion firme. Kaj neniu el tiuj vizioj estas reflektiĝo de viditaj de mi pentraĵoj pri temoj de la antikva helena vivo. Kaj en la detaloj ekzistas kaj similaĵoj, kaj ankaŭ malsimilaĵoj de la imagoj, komunaj al ni ĉiuj, kiuj kreiĝis laŭ la ŝatataj artaĵoj.

— Nu, hodiaŭ ne indas plu lacigi vin. Rakontu ankoraŭ iun alian pens-imagon de viaj halucinoj, kaj sufiĉas.

— Denove ŝtoneca alta deklivo, arda pro varmego. Laŭ ĝi leviĝas mallarĝa vojo, kovrita de varmega blanka polvo. Blindiga lumo en flagranta nebulo de varmigita aero. Alte sur eĝo de la deklivo elstaras arboj, kaj trans ili altas blanka domo, ĉirkaŭzonita de sveltaj kolonoj, kvazaŭ rektiĝintaj fiere super la dekliva krutaĵo. Kaj nenio plu.

La rakontoj de la leŭtenanto ne donis al mi eĉ unu fendon en la muro de la nesciata, al kiu eblus kroĉiĝi per la penso. Mi adiaŭis mian novan pacienton sen sento de certeco pri tio, ke mi vere povos helpi al li, kaj promesis, ke post du tagoj, pripensinte ĉion, kion li rakontis al mi, mi telefonos al li.

Dum la sekvaj du tagoj mi estis tre okupita, kaj ĉu pro laco de la cerbo, ĉu pro tio, ke la konkludo ankoraŭ ne maturiĝis, mi havis nenian koncepton pri la malsano de Leontjev. Tamen la difinita tempolimo finiĝis, kaj vespere mi kun kulpa sento prenis la parolilon de la telefono. Leontjev estis hejme, kaj mi kun ĉagreno aŭdis, kia espero estis en la tono de lia demando. Mi diris, ke mi en amaso de aliaj aferoj ankoraŭ ne sukcesis bone pensi, kaj tial mi telefonos ankoraŭ post kelkaj tagoj, kaj demandis, ĉu li vidis ankoraŭ ion.

— Certe, tre multon, profesoro, — respondis Leontjev.

Mi petis transdoni tuj telefone la plej klaran vizion. Kaj jen kion li rakontis:

— Alte super maro situas granda blanka domo, kaj ŝajnas, ke ĝia portiko kun ses altaj kolonoj estas danĝere elmetita antaŭen super la krutaĵo. Flanken disde la portiko diskuras blankaj kolonaroj, duonŝirmitaj de hela verdo de arboj. Al la portiko kondukas larĝa blanka ŝtuparo, kadrigita de parapeto el marmoraj pecegoj, alĝustigitaj kun geometria precizeco. La supra rando de la parapeto estas glate rondigita, kaj sub ĝi kuras klaraj bareliefoj de moviĝantaj nudaj figuroj. Sur ĉiu ŝtupego estas vasta placeto, ĉirkaŭplantita per cipresoj, kaj sur ĝi estas statuoj. Mi ne povas bone vidi tiujn statuojn: la okulojn tranĉas brilo de la blindiga suno sur la marmoraj ŝtupoj, akraj ombroj de la arboj trastrekas la placeton...

Fininte la konversacion, mi malfleksiĝis en la fotelo, meditante, kaj longe pensis pri la stranga okazo, ekstarinta antaŭ mi. Ne necesas rakonti al vi ĉiujn miajn provojn solvi la problemon. Ili estas same neinteresaj, kiel ordinara ĉeno de faktoj de nia ĉiutaga ekzisto; neinteresaj, ĝis okazos io hela, subite ŝanĝanta ĉion.

Kaj tia helaĵo okazis. La kurento de la pensoj cirkvitiĝis per momenta eklumo, en kiu venis la konscio, ke la fragmentoj, viditaj de la artisto en liaj deliraj bildoj, prezentas pecetojn de unu tutaĵo en ties laŭgrada disvolviĝo... Kaj se estas tiel, do... ĉu mi renkontis ekzemplon de la memoro de generacioj, konserviĝinta kaj elpaŝinta el jarcentoj ĝuste en tiu ĉi homo? Tute kaptita de mia supozo, mi daŭrigis surfadenigi la konatajn al mi faktojn sur la subite aperintan fadenon. Leontjev plendis pri doloroj en la supra parto de la okcipito, kaj ĝuste tie, laŭ miaj konceptoj, en la malantaŭaj regionoj de la grandaj duongloboj, nestas la plej antikvaj ligoj — la memorĉeloj. Evidente, sub influo de grandega anima streĉo el la profundaĵoj de la cerbo komencis eliri antikvaj spuroj, kaŝitaj sub tuta riĉo da memoro de lia persona vivo. Kaj lia obseda sento de peno rememori ion, sendube, estis resono de subkonscia glitado de la penso laŭ nerivelitaj spuroj de la memoro. Estante skulptisto, li havis neordinare forte evoluigitan vidan memoron, sekve, la riveliĝantaj pecetoj reflektiĝis en la pensado en aspekto de bildoj.

Trovinte por mi la apogpunkton, mi plu kaj plu firmigadis mian konjekton, sed ĉesigis la rezonadon kaj kun emocio ree prenis la telefonon. Se miaj rezonoj estas ĝustaj, do nun mi aŭdos de Leontjev ĝuste tion, kion necesas aŭdi. Se ne aŭdos, do ĉio estas malĝusta kaj ree antaŭ mi estas glata, nepenetrebla muro de la nesciata. Mi forgesis eĉ pri la malfrua tempo. Leontjev, kiel kutime, ne dormis kaj tuj aliris la telefonon.

— Ĉu tio estas vi, profesoro, — aŭdis mi en la parolilo lian ordinare streĉitan voĉon, — do, ĉu vi ion decidis?

— Jen kio, kara mia, ĉu vi konas vian genealogion?

— Ho, kiomfoje oni min jam demandis pri tio! Kiom mi scias, inter miaj prauloj ne estis frenezuloj kaj drinkemuloj.

— Lasu frenezulojn, mi tute ne tion bezonas. Ĉu vi scias, kiuj etne estis viaj prauloj, el kie ili estis, el kiu lando? Vi, probable, estas sudano!

— Estas tiel, profesoro, sed mi ne povas kompreni, kiel...

— Mi klarigos poste, ne interrompu min! Do kiu el viaj prauloj estis sudano?

— Mi ne estas nobelo kaj precizan genealogion ne havas. Mi scias nur, ke la gepatroj de mia avo devenis el la insulo Kipro. Sed tio estis tre antaŭlonge, kaj la avo transloĝiĝis en Grekion, kaj el tie en Rusion, en Krimeon. Ankaŭ mi mem estas krimeano laŭ la loko de naskiĝo. Sed por kio vi tion bezonas, profesoro?

— Vi vidos mem, se mia diveno estas ĝusta, — ne kaŝante mian ĝojon, respondis mi, interkonsentis kun Leontjev pri vizito por morgaŭ kaj surkroĉigis la parolilon.

Kuŝante en la lito, mi ankoraŭ longe pensis. La problemo estis klara, kaj la diagnozo estis ĝusta, nun necesis plifortigi kaj daŭrigi la riveliĝon de la memoro de generacioj ĝis iu grava por Leontjev limo. Sed, kio estas tiu limo, Leontjev, certe, ne sciis, kaj ankaŭ mi ne povis diveni. Jam ekdormante, mi decidis, ke la estonteco montros mem. En la sekva tago en la sama kabineto kaj en la sama pozo sidis Leontjev. Lia pala vizaĝo jam ne estis malserena, kaj li sendeŝire sekvadis min per la okuloj, dum mi estis paŝanta laŭlonge de la kabineto kaj inicanta lin pri mia teorio. Fininte, mi malleviĝis en la fotelon ĉe la tablo, kaj li plu sidis, profunde enpensiĝinte. Mi moviĝetis, kaj li tremeris, poste, persiste rigardante en miajn okulojn, demandis:

— Ĉu vi ne pensas, profesoro, ke eĉ la ideo mem de statuo el eburo ne hazarde aperis ĝuste ĉe mi?

— Nu, povas esti, — mallonge respondis mi, ne dezirante distriĝi disde la veninta en mian kapon rimedo por plua klarigo de la rememoroj de Leontjev.

— Kaj ĉu havas tio, kion mi devas rememori, rilaton al mia statuo? — plu insistis la artisto.

— Ho, ĉi tio estas tre probabla, — tuj respondis mi, ĉar la vortoj de la artisto kvazaŭ metis la finan punkton en la pensoj.

La eklumintaj okuloj de Leontjev montris, kiel forte efikis al li mia diveno. Eble, li intuicie sentis ĝustecon de la vojo al solvo de la enigmo kaj jam mem helpis al mi en la serĉado.

Ni interkonsentis, ke la artisto penos senprokraste izoliĝi de ĉiuj eksteraj efikoj. Ŝlosinte sin en sia loĝejo, li en duonmallumo penos koncentriĝi sur siaj vizioj, kaj kiam la bildoj malaperos, li penos ree voki ilin per pensoj pri sia statuo. Li ne luktu kontraŭ sento de neceso ion rememori, sed, male, plifortigu ĝin, ekscitante la memoron per kelkaj specialaj artifikoj laŭ miaj rekomendoj. En streĉoj rememori la nerva ekscitiĝo povas atingi danĝeran limon, sed necesos decidiĝi al tiu risko. Pri la vizioj kaj pri sia stato Leontjev sciigos min per telefono vespere.

Ĉi-foje la leŭtenanto ekhastis hejmen. Kondukante per la okuloj lian sveltan figuron, mi ankoraŭfoje pensis pri rara altiremo de tiu homo, kiu nesciate kiel iĝis kara por mi. Vespere, malgraŭ la atendo, la telefonvoko ne okazis. Iom maltrankviliĝinte, mi intencis jam telefoni mem, sed decidis ne fari tion, por ne malhelpi al la soleca koncentriĝo de mia paciento. Tamen ie interne min ronĝis dubo pri sendanĝereco de la kuraca sistemo, inventita de mi, kaj, kiam en la sekva vespero eksonoris la telefono, mi rigardis al la fia aparato kun faciliĝo.

— Kara profesoro, vi, verŝajne, pravas... Mi eniris, — sen antaŭvortoj informis min Leontjev, kaj en lia voĉo ŝajne ne sentiĝis la malsana streĉo.

— Kio estas, kien eniris? — ne komprenis mi.

— Ja en tiun domon aŭ palacon, nu, en tiun blankan konstruaĵon sur la deklivo, — hastante, parolis la skulptisto. — Certe, ĉiuj ĉi bildoj, tiel klare enmemoriĝintaj al mi, sinsekve enkondukas unu la alian. Nun mi vidas, kio estas interne de tiu domo. Tio estas granda ĉambro aŭ halo. Anstataŭ pordo estas larĝe malfermita kupra krado. Same kupraj folioj kovras la plankon. Fenestroj malestas, anstataŭ ili estas larĝaj arkadoj supre. Tra ili fluas glata lumo sen ombroj. Ĉi tie estas multe da statuoj kaj iaj aliaj aĵoj, sed mi ne povis ilin bone distingi: ili ne estas klare videblaj. Ĉe la muro, kontraŭa al la krado, en la centro de la ĉefa akso de la halo estas malalta larĝa arkado, en kiu videblas densaj pintoj de pinoj kaj la ĉielo, brilanta tra ili. Ĉe tiu arkado estas ankoraŭ blanka statuo, kaj apude estas iaj tabletoj kaj vazoj... Ho dio mia, mi nun komprenis: ja tio estas ateliero de skulptistoj! Ĝis revido, profesoro!

La parolilo obtuze klakis. Mi, verŝajne, ne malpli ol la artisto mem brulis pro malpacienco ekscii pli multe, klare konsciante eksterordinarecon de tio, kion mi renkontis. Sed kiel sciencisto mi estis instruita pri pacienco kaj povis plu okupiĝi pri miaj aferoj, malgraŭ tio, ke la telefono silentis dum du sekvaj vesperoj. La sonoro aŭdiĝis frue matene, kiam mi ankoraŭ nur intencis komenci la laboran tagon kaj atendis nenian mesaĝon de Leontjev. La skulptisto lace petis min tuj veni al li, se mi povos.

— Mi, ŝajne, finis miajn vojaĝojn en la antikva mondo, mi nenion povas kompreni, profesoro, kaj mi tre timas... — Li ne finis.

— Bone, mi penos, atendu: mi aŭ venos, aŭ telefonos, — haste konsentis mi.

Garantiinte al mi liberan matenon, mi ekveturis al la strato Taganka kaj ne sen penoj trovis belan malgrandan domon kun tureto, situantan sur monteto, en ĝardeneto, profunde kaŝita en zigzago de la strato.

Mi sonoris kaj tuj estis ĝoje renkontita de Leontjev mem. La skulptisto rapide enkondukis min en sian ĉambron, tre simplan, sen ajna afekta malordo en gustoj kaj kutimoj, ial kutima inter artistoj.

La fenestro, kurtenita per densa tapiŝo, ne estis donanta lumon. Malgranda lampeto, ŝirmita per io helblua, apenaŭ ebligis distingi objektojn. Mi subridis, vidinte, kun kia precizo estis plenumitaj ĉiuj miaj rekomendoj.

— Ŝaltu do la lumon, diable, nenio videblas.

— Se eblas, do ni ne ŝaltu, profesoro, — sinĝeneme petis mia paciento, — mi timas, ke denove estas ne tio, mi timas perdi mian koncentritecon. Por koncentriĝi ree mi jam ne havos fortojn.

Mi, kompreneble, konsentis, kaj Leontjev, deĵetinte la helbluan kovrilon de la lampeto, sidigis min sur larĝan divanon kaj eksidis mem. Eĉ en la malabunda lumo mi povis vidi, kiel kaviĝis kaj palas liaj vangoj kaj pligrandiĝis la brilantaj okuloj.

— Nu, rakontu, — vigligis mi la artiston, elprenante cigaredojn kaj atente observante lian vizaĝon.

Leontjev malrapide tiris sin al la tableto, prenis de sur ĝi paperan folion kaj silente donis al mi. La granda folio estis kovrita per malglataj linioj da nekompreneblaj signoj. Iaj krucetoj, anguletoj, arkoj kaj okoj, ne skribitaj, sed pli ĝuste diligente desegnitaj, iris per grupoj, evidente kreante apartajn vortojn. Mi ĝenerale havis koncepton pri diversaj alfabetoj, tiel antikvaj, kiel modernaj, sed neniam vidis ion similan. Supre estis skribitaj du mallongaj linioj, evidente signantaj la titolon.

Mi longe rigardis al la paĝo da nekonataj signoj, kaj antaŭsento de io eksterordinara kaj interesa poiome estis kaptanta min, tiu bonega sento de sojlo de nesciataĵo, konata al ĉiu, farinta ian grandan malkovron. Levinte la okulojn al la skulptisto, mi ekvidis, ke li sendeŝire observas min, — eĉ liaj lipoj duonmalfermiĝis, donante al la vizaĝo knabece atentan esprimon.

— Ĉi vi komprenas ion, profesoro? — maltrankvile demandis Leontjev.

— Certe, nenion, — rekte respondis mi, — sed mi esperas kompreni post viaj klarigoj.

— Ho, tio estas la sama ĉeno da vizioj. Ĉu vi memoras, mi telefonis al vi kaj rakontis pri la internaĵo de la domo? Dum la konversacio kun vi mi komprenis, ke tio estas metiejo de skulptisto aŭ arta lernejo. Ankoraŭ unu kroma ligo kun mia revo afekciis min, kaj mi hastis reveni al la halucinoj, jam komprenante en ili ian certan linion, ian sencon, kiun mi, evidente, devis diveni.

Ankoraŭ kaj ankoraŭ mi cedadis al miaj vizioj, plifortigante ilin kaj koncentriĝante laŭ viaj rekomendoj, sed ĉiuj ceteraj bildoj, pli frue aperintaj antaŭ mi, aŭ ree malaperadis, aŭ iel stompiĝis, iĝis malklaraj. Tuj kiam venadis la momento de apero de plej klaraj kaj longaj vizioj, nepre revenadis la halo en la blanka domo, la arta metiejo. Nenion plian mi povis vidi kaj komencis jam malesperiĝi. La sento de finiteco de la rememoro, pri kiu vi parolis, ne venadis.

Subite mi rimarkis, ke unu parto de la ĉambro iom post iom, kun ĉiu nova vizio, iĝas pli klara, kaj mi komprenis: daŭrigon de la pensaj bildoj necesis serĉi nur interne de la skulpta metiejo — pluen miaj vizioj jam ne iris. Malgraŭ ĉiuj miaj penoj, se eblas tiel diri, eliri el la limoj de la skulptista metiejo, nenion alian mi povis vidi.

Sed ĉiam pli klara iĝadis la dekstra flanko de la muro kontraŭ la krado, tie, kie estis larĝa kaj malalta fenestro — arko. La vizio estingiĝadis, reaperadis, kaj ĉiufoje mi povis ekvidi pli multajn detalojn.

Maldekstre per klara silueto sur la fono de la pinoj kaj la ĉielo, videblaj tra la arkado, estis elstaranta negranda statuo, je duono de homa alto, farita el eburo. Mi tre penis ĝin pririgardi, sed ĝi ne iĝadis pli klara, sed, male, estingiĝadis. Same estingiĝadis nova detalo, komence iĝinta pli klara, ol la statuo, — malalta kaj longa kuvo el griza ŝtono, priverŝita preskaŭ ĝis la randoj per ia malhela likvaĵo. En tiu kuvo malklare videblis konturoj de skulpta figuro, kvazaŭ de nuda korpo, dronigita en la malhela likvaĵo.

Sed ankaŭ tiu detalo stompiĝis, kaj apud la kuvo riveliĝis larĝa tablo kun densa ŝtona plato supre kaj longa seĝo, simila al benko, antaŭ ĝi el flava, glate polurita ligno. Sur la tablo en malordo kuŝis bastonetoj, rulaĵoj kaj aliaj aĵoj, en kiuj, mi povas garantii tion, mi rekonis kelkajn skulptistajn instrumentojn, similajn al tiuj, kiujn mi mem kutime uzas. Pli proksime al la dekstra angulo de la tablo kuŝis kvadrata plato aŭ dika folio el glata kupro sen ajnaj ornamaĵoj, kovrita per iaj signoj.

Tiu folio iĝadis ĉiam pli distingebla, kaj, finfine, la tuta vizio koncentriĝis sur tiu folio da kupro. Klare staris antaŭ mi ĝia verdiĝinta surfaco kun signetoj, ĉizitaj sur ĝi. Nenion komprenante, mi tamen intuicie komprenis, ke en tiu loko estas la fino de la serio da pensaj bildoj, la fermiĝo de la vizia ĉeno, laŭ via supozo. Ĝenata de malklara maltrankvilo, mi komencis desegni la signojn de la kupra plato. Jen vidu, profesoro, — liaj fleksiĝemaj fingroj foliumis tutan amason da folietoj, — necesis ree kaj ree komencadi. La vizio estingiĝis kaj iufoje dum horoj ne revenadis, sed mi pacience atendis, ĝis sukcesis fari jen tiun ĉi folion, kiun vi tenas en la manoj. Mia maldekstra mano ankoraŭ ne tute adaptiĝis, kaj la afero iris malrapide. Kaj nun mi nenion plu vidas, estas laco, ĉio iĝis indiferenta... Nur ekdormi mi neniel povas, mi timas malklare kaj persiste ian eraron. Mi ne vidas ligon kun mi en tiuj bizaraj signoj. Antaŭe mi sentis ĝin tre akre — skulptaĵoj, la statuo el eburo, — kaj nun mi ree nenion komprenas. Kio do ĉio ĉi estas, profesoro?

— Jen kio, — respondis mi, tuta tremante pro forta emocio, — vi prenu dozon da dormigilo — mi preparis por okazo, se vi trouzos viajn viziojn. Vi ekdormos — tion vi pleje bezonas, — kaj mi forprenos la folion, kaj ĝis la vespero ni ricevos koncepton, kion ĉio ĉi signifas. Efektive, viaj halucinoj venis al la fino. Mi ankoraŭ ne komprenas ĉion, sed mi pensas, ke vi rememoris finfine tion, kion vi bezonas... Sed nur la neatenditaj bizaraj skribsignoj... Mi ankoraŭfoje demandos: ĉu vi estas tute certa, ke viaj vizioj estas Helenujo aŭ, ni diru, nur estas iel ligitaj kun ĝi?

— Mi diris al vi, profesoro, mi ne povas klarigi, kial, sed mi estas certa: mi vidis Helenujon, aŭ, pli ĝuste dirante, pecetojn de ĝi.

— Bonege, nun penu ekdormi, kaj poste — for ĉiujn ĉi ermitajn kurtenojn, kara mia, vi revenos en la vivon! Nu, sufiĉas, sufiĉas! — interrompis mi pluajn demandojn de la artisto kaj rapide eliris, forportante la enigman folion.

Ankoraŭ iom da pacienco, cerbumis mi, irante al tramo, kaj ĉio devas solviĝi. Aŭ tio estas efektive elŝirita el la profundo de la pasinteco registraĵo de io grava, aŭ... delira sensencaĵo. Ne, al la lasta ĝi ne similas. Samaj signoj ofte ripetiĝas, grupoj el malegalaj nombroj da signoj estas dividitaj per spacetoj, supre, evidente, estas la titolo. Ne, en deliro tiajn aĵojn oni ne skribas. «Do, se la artisto estas certa, ke tio estas Helenujo, necesas iri al helenisto. Kiu ĉe ni en Moskvo estas la plej granda specialisto pri tiu fako?» — daŭrigis mi mian rezonadon, sed neniel povis rememori iun. En mia hejmo helpe de la referenclibro de sciencistoj, de la kalendaro de la akademio kaj de la fia telefono mi eksciis necesan al mi homon kaj tuj telefonis al li. Al mi fortunis, li estis hejme.

Post ne pli ol kvardek minutoj mi estis ekfumanta vican cigaredon en lia kabineto, dum la sciencisto fikse rigardegis al la donita de mi folio kun misteraj signoj.

— Kie vi prenis, pli ĝuste, reskribis tion? — ekkriis la helenisto, trapikante min per la mallarĝigitaj brilantaj okuletoj.

— Mi ĉion rakontos al vi sen kaŝo, sed antaŭe, pro ĉio sankta, klarigu al mi, kio estas tio?

La sciencisto malpacience suspiris kaj ree kliniĝis super la folio, parolante per egalmezura, senintonacia voĉo:

— La alportita de vi fragmento estas skribita per tiel nomataj kipraj signoj, silaba alfabeto, de dekstre maldekstren, kiel oni antaŭe skribis en Helenujo. Per tiuj signoj estas skribite en la eolia dialekto de la helena lingvo. Tial por mi estas malfacile rapide traduki la tutan fragmenton. Jen la titola linio — jes, tio estas interesa! — konsistas el tri vortoj: supre — malakter elefantos. Sub ili malsupre — zitos. La unuaj du vortoj signifas laŭlitere «moligisto de eburo», kaj en figura senco — «majstro de eburo». Nia vorto «majstro» same devenas de tiu radiko. Zitos estas speciala nekonata likvaĵo — rimedo por moligo de eburo. Vi scias, ke en Antikva Helenujo skulptistoj konis sekreton fari eburon mola, kiel vakso, kaj danke al tio modladis el ĝi tre perfektajn artaĵojn, kiuj poste malmoliĝadis, ree iĝante ordinara eburo. Tiu sekreto poste estis senrevene perdita, kaj neniu ĝis nun...

— Ho, diablo prenu, mi ĉion komprenis! — eksaltinte de sur la seĝo, ekkriis mi. Ekvidinte la timigite nekomprenantan vizaĝon de la sciencisto, mi retenis min kaj haste aldonis: — Pardonu, pro dio, sed tio estas tre grava por mi, kaj ĉefe — por mia paciento. Ĉu vi ne povas tuj rakonti, almenaŭ ĝenerale, la pluan enhavon?

La helenisto levis la ŝultrojn kaj ne respondis. Tamen mi vidis, ke liaj okuloj kuras laŭ linioj de la folio, kaj mi penis rigidiĝi en la fotelo, retenante la emocion kaj ekbolantan frenezan ĝojon. Post kelkaj, ŝajnintaj tre longaj minutoj la sciencisto diris:

— Kiom mi povas kompreni sen specialaj esploroj, ĉi tie estas skribita ĥemia recepto, sed la nomojn de substancoj necesos speciale interpreti. Nu, ĉi tie estas dirite pri mara akvo, poste pri pulvoro de cinna kaj pri ia oleo de Pozidono kaj tiel plu. Verŝajne, tio estas ĝuste la recepto de tiu rimedo, pri kiu mi ĵus diris al vi. Tio estas tre grava, — konkludis la helenisto.

La tono de lia voĉo ŝajnis al mi tro seka por grandega signifo de liaj vortoj. Sed tiel aŭ alie, ĉio estis klara. Sur la kupra plato, tio estas ĉi tie, sur la folio, estis skribita recepto de rimedo por moligo de eburo. La skulptisto rememoris ĝin finfine post dekoj da generacioj, kaj vere li nun povas krei statuon de Irina, simple modlinte ĝin!

La sciencisto atende rigardis al mi. Plena je jubilo kaj emocio, mi leviĝis kaj tuj rakontis al li la historion de mia paciento kaj ion el mia teorio. Kiam mi finis, la esprimo de malfida mirego definitive malaperis de sur la vizaĝo de la helenisto. La malgrandaj okuletoj iĝis tute bonkoraj kaj, verŝajne, tro humidaj. Elirante el lia kabineto, mi ekvidis, kiel la sciencisto jam estis fosanta en libroŝrankoj, rapide elprenante libron post libro. Trankvila, ke la promesita traduko estos farita tiel rapide, kiel tio entute eblas, mi kun sento de festa ĝojo de la mondo direktis min al miaj ordinaraj aferoj.

La sento de trankvilo kaj la feliĉo de la venkinta racio ne forlasis min ankaŭ en la kutima silento de mia kabineto. Sed la malpacienco plej baldaŭ sciigi ĉion, iĝintan tiom klara, al la artisto devigis min tuj telefoni al li. Li, evidente, atendis mian vokon kaj al mia invito tuj veni al mi rapide respondis:

— Mi tuj veturos!

Mi tre vigle enmemorigis en tiu ĉi vespero la elturmentitan vizaĝon de Leontjev kun akraj ombroj pro la surtabla lampo kaj liajn atentaj okulojn, kun trakurantaj en ili fajreroj de mirego, ĝojo kaj jubilo.

— Do mi malkovris, ne, rememoris la perditan sekreton de antikvaj majstroj? — emociite ekkriis la artisto, plu ne kredante al la okazintaĵo. — Sed kiel mi povis tion fari?

Mi klarigis al li, ke precizajn datumojn la scienco ankoraŭ ne havas, sed, verŝajne, en antaŭaj generacioj de liaj prauloj estis majstroj, sciintaj tiun sekreton. Longa laboro kaj grava valoro de tiu recepto kondiĉis tion, ke en la memoro de unu el liaj prauloj kreiĝis iaj tre firmaj ligoj, fiksiĝintaj por transdono en la hereda meĥanismo.

Tiuj ligoj, konserviĝante sub tavolo de lia persona memoro, aperis ankaŭ ĉe li, Leontjev. Do, ĉi tie estas mirakla nur unu afero — rimarkinda koincido de la riveliĝo de la antikva memoro kaj de la graveco de la helena sekreto ĝuste por li, same iĝinta skulptisto, kiel liaj prauloj. La tre granda deziro krei statuon de Irina, la volo kaj la streĉo de ĉiuj fortoj helpis al li voki el la subkonscio bildojn de la antikva vida memoro. Ne sciante tion mem, li ĉiam sentis, ke li scias ĝuste tion, kio estas tiel necesa por li. La finon de la klarigo la pentristo aŭskultis jam malatente, kapjesante kaj kvazaŭ penante komprenigi min, ke li jam ĉion komprenis. Kiam mi finis, tuj sekvis rapida demando:

— Do, ĉu kiam la sciencisto faros la tradukon, mi havos la recepton de tiu rimedo, profesoro? Ĉu vi tute certas pri tio?

Por mi estas malfacile transdoni ĝojon kaj emociiĝon de la artisto post mia jesa respondo.

— Nur pensu! Nun mi eĉ kun unu mano plenumos mian revon, mian celon... — Kaj liaj longaj fingroj ekmoviĝis, kvazaŭ jam prilaborante la sorĉan materialon de mola eburo. — Nun, morgaŭ... — Lia voĉo ektremis. — Kaj tion donis al mi vi, profesoro, via scienco...

La artisto salte ekstaris kaj kaptis min je la mano, etendiĝis al mi, kiel infano al patro, sed ekhontis pri sia impeto, forturniĝis, eksidis kaj mallevis la kapon sur la sanan manon, sur la tablon. Liaj ŝultroj estis facile tremetantaj. Mi eliris en alian ĉambron, mem emociita ĝis la profundo de la animo, kaj eksidis tie, fumante...

En la sekva tago mi ree intervidiĝis kun la artisto ĉe la helenisto, farinta la tradukon de la skribaĵo, enhavanta precizan recepton de la perdita sekreto. Post tio mi adiaŭis mian pacienton kaj komencis reatingi kelkajn aferojn, forlasitajn dum tiu tempo, penante samtempe fari plenan raporton kun ĉiuj eblaj klarigoj pri la renkontita eksterordinara okazo.

Tagoj pasis, la printempajn anstataŭis la someraj, nerimarkite venis aŭtuno. Mi forte laciĝis pro granda streĉo, la aĝo ja montris sin; mi facile ekmalsanis kaj sidis hejme. Subite al mi venis du gejunuloj. Mi tuj rekonis Leontjev-on kaj divenis lian Irina-n. La brako de la artisto plu pendis sur la skarpo, sed tio estis jam tute alia homo, kaj mi malofte renkontadis sur ies vizaĝo tiom da klareco kaj bonkoreco. Pri Irina mi diros nur tion, ke ŝi meritis la frenezan amon de la artisto kaj ĉiujn niajn penojn en serĉado de la helena sekreto.

Irina forte kisis min, silente rigardante en miajn okulojn, kaj, vere, mi estis multe pli kortuŝita per tiu senvorta danko, ol per milo da ditiramboj.

Leontjev, emociiĝante, diris, ke la statuo jam pretas, li dediĉas ĝin al la scienco kaj al mi kiel donacon de la savito al la savinto, de la sento — al la racio, kaj ke li tre deziras montri ĝin al mi. Nu, la statuon mi vidis. Mi ne kompetentas priskribi ĝin — tion faros specialistoj. Kiel anatomo, mi vidis en ĝi ĝuste tiun superan perfektecon de celkonformeco, kiun ĉiuj vi nomos belo, en kiun la amo de la aŭtoro enmetis ĝojan kaj facilan moviĝon. Unuvorte, mi sentis maldeziron foriri de la statuo. Ankoraŭ longe antaŭ la okuloj staris tiu mirinde bela virino kiel pruvo de la tuta forto de la potenco de la Formo — de fajna feliĉo de la belo, komuna por ĉiuj homoj».


1942–1943



malfacilaj tagoj — temas pri la Granda Patruja milito de la jaroj 1941–1945, kiam okazas la eventoj de la rakonto, kaj kiam estis verkita la rakonto mem (rim. de la tradukinto).
kubetoj — rang-insignoj, kiuj estis uzataj en la Sovetia Armeo anstataŭ epoletoj ĝis komenco de la 1943-a jaro (rim. de la tradukinto).