Olgoj-Ĥorĥoj

(1942–1943)

El la rusa tradukis Jurij Finkel
Publikigita: 13-maj-2006
Lastaj ŝanĝoj: 10-aŭg-2011


Laŭ invito de la registaro de la Mongola Popola Respubliko mi tralaboris du somerojn, plenumante geodeziajn laborojn ĉe la suda limo de Mongolio. Finfine al mi restis meti kaj kalkuli du-tri astronomiajn punktojn en sud-okcidenta angulo de la limo de la Mongola Respubliko kun Ĉinio. Plenumo de tiu afero en malfacile traireblaj senakvaj sabloj prezentis seriozan problemon. Provizado de granda kamela karavano postulis multan tempon. Krome, moviĝo per tiu arkaika maniero ŝajnis al mi netolereble malrapida, speciale post kiam mi kutimiĝis rapide transportiĝi el unu loko en alian sur aŭto. Mia fidela «GAZ-a» unu-kaj-duon-tuna kamiono honeste servis al mi ĝis nun, sed, certe, ŝoviĝi sur ĝi en tiom terurajn sablojn estis tute neeble. Alia taŭga aŭto ne estis ĉe la manoj. Dum mi kaj la reprezentanto de la Mongola scienca komitato rompadis la kapojn, kiel solvi la problemon, al Ulan-Batoro venis granda scienca sovetia ekspedicio. Ĝiaj novegaj, bonege ekipitaj kamionoj, «piedvestitaj» en iajn luksajn superpneŭmatikojn speciale por moviĝo sur sabloj, konkeris la tutan loĝantaron de Ulan-Batoro. Mia ŝoforo Greĉjo, tre juna, pasiema, sed kapabla meĥanikisto, ŝatanto de malproksimaj veturadoj, jam plurfoje kuradis en la garaĝon de la ekspedicio, kie li kun envio pririgardadis la senekzemplan novaĵon. Ĝuste li donis al mi la ideon, post kies plenumo helpe de la Scienca komitato nia aŭto ricevis novajn «piedojn», laŭ esprimo de Greĉjo. Tiuj «piedoj» prezentis tre malgrandajn radojn, verŝajne malpli grandaj, ol bremsaj cilindroj, sur kiujn estis surmetitaj pneŭmatikoj de neproporcia dikeco kun forte eliĝantaj elstaraĵoj. Elprovo de nia aŭto sur la superpneŭmatikoj en sabloj montris ĝian vere bonegan trairemon. Por mi, homo kun granda sperto pri moviĝo sur aŭto en diversaj senvojaj lokoj, ŝajnis simple nekredebla tiu facileco, kun kiu la aŭto iris laŭ plej loza kaj profunda sablo. Kio koncernas Greĉjon, do li ĵuris traveturi sur la superpneŭmatikoj sen halto la tutan Nigran Gobion de la oriento ĝis la okcidento.

La aŭtomobilaj majstroj de la ekspedicio provizis nin, krom la superpneŭmatikoj, ankoraŭ per diversaj instrukcioj, konsiloj, kaj per multaj bondeziroj. Baldaŭ nia hejmo sur radoj, adiaŭinte Ulan-Batoron, malaperis en nubo de polvo kaj ekkuris direkte al Cecerleg. En la kargujo, tegita per dreliko kiel furgono, kuŝis la valoregaj superpneŭmatikoj, bruadis cisternoj por akvo kaj rezerva barelo por benzino. Multfojaj veturadoj ellaborigis precizan ordon de enlokigo de homoj kaj aĵoj. En la stirejo kun la ŝoforo sidis mi ĉe speciale alkonstruita kunmetebla tableto por ekspedicia taglibro. Samtie lokiĝis eta mara kompaso, laŭ kiu mi registradis la kurson, kaj laŭ la rapidindikilo — distancojn, trairitajn de la aŭto. En la kargujo, en la antaŭaj anguloj, lokiĝis du grandaj kestoj kun rezervaj maŝinpecoj kaj kaŭĉuko. Sur ili sidis: mia asistanto — radiisto kaj kalkulisto, kaj gvidisto Darĥin, plenumanta ankaŭ la servon de tradukanto — saĝa maljuna mongolo, multon vidinta dum sia vivo. Li sidis sur kesto maldekstre, por, kliniĝinte al la fenestro de la stirejo, montradi al Greĉjo la direkton. La radiisto, mia samnomulo, pasia ĉasisto, sidis sur la dekstra kesto kun binoklo kaj fusilo, gardante samtempe la teodoliton kaj la universalan geodezian instrumenton... Malantaŭ ili la kargujo estis diligente plenigita per volvitaj kusenoj, tendo, manĝilaro, provianto kaj ceteraj aĵoj, necesaj en vojaĝo.

La vojo iris al la lago Orok-nor kaj de tie en la plej sudan parton de la respubliko, en Transaltajan Gobion, je ĉirkaŭ tricent kilometroj for de la lago. Nia aŭto trairis la Ĥangajajn montojn kaj eliris sur grandan aŭtan vojon. Ĉi tie, en vilaĝo Taca-gol, en granda garaĝo ni kontrolis la aŭton kaj provizis nin per brulaĵo por la tuta vojo, tiel preparinte nin al decida batalo kontraŭ nekonataj sablaj spacoj de Transaltaja Gobio. Benzinon por revena vojo oni devis transporti por ni al Orok-nor.

Ĉio iris tre bone en tiu vojaĝo. Antaŭ Orok-nor ni renkontis kelkajn malfacilajn sablajn lokojn, sed helpe de la miraklaj superpneŭmatikoj ni trairis ilin sen specialaj embarasoj kaj vespere de la tria tago ni ekvidis ruĝe rebriletantan glatan supraĵon de la monto Iĥe. Kvazaŭ ĝojante al vespera malvarmeto, la motoro vigle ronkadis sur leviĝoj. Mi decidis uzi la malvarman nokton, kaj ni veturis en ĵetiĝanta lumo de la aŭtaj lumĵetiloj preskaŭ ĝis la mateniĝo, antaŭ ol rimarkis de sur kresto de argila monteto malhelan rubandon de vepro sur bordo de Orok-nor. La gvidisto kaj Miĉjo, dormetintaj supre, derampis de sur la aŭto. Placeto por la tendo estis trovita, branĉetaĵo por bivakfajro estis kolektita, kaj tuta nia eta kompanio instalis sin sur felta tapiŝo apud la aŭto por trinki teon kaj pridiskuti la planon de postaj agoj. Ekde ĉi tie estis komenciĝanta nekonata itinero, mi deziris unue priobservi ĝin kaj meti astronomian punkton, kontrolinte la observojn de Vladimircev, ŝajnintaj al mi dubindaj. La ŝoforo deziris bone kontroli kaj prepari la aŭton, Miĉjo — akiri ĉasaĵon, kaj la maljuna Darĥin — konversacii pri la vojo kun lokaj brutobredistoj. La deklarita de mi halto por diurno estis akceptita kun ĉies aprobo.

Determininte, de kiu flanko kaj sub kia angulo la aŭto plej longe ŝirmos radiojn de la matena suno, ni ekkuŝis apud ĝi sur la larĝa felta tapiŝo. Humida venteto apenaŭ susurigis kanojn, kaj speciala aromo de iu herbo miksiĝis kun odoro de la varmigita aŭto — kombino de odoroj de benzino, kaŭĉuko kaj oleo. Tiel agrable estis etendi la laciĝintajn krurojn kaj, kuŝante sur la dorso, fiksrigardi la heliĝantan ĉielon! Mi rapide ekdormis, sed eĉ pli frue mi ekaŭdis apud mi egalmezuran spiradon de Greĉjo. La gvidisto kun la asistanto longe interflustradis pri io. Vekiĝis mi pro varmego. La suno, formanĝinte la plej grandan parton de la ombro, ĵetata de la aŭto, forte varmigis miajn krurojn. La ŝoforo, duonvoĉe kantetante ion, estis klopodanta ĉe la antaŭaj radoj. Miĉjo kaj la gvidisto forestis. Mi ekstaris, banis min en la lago kaj, sattrinkinte la teon, preparitan por mi, komencis helpi al la ŝoforo.

Pafoj, aŭdiĝintaj malproksime, atestis pri tio, ke Miĉjo same ne perdas la tempon vane. La klopodojn pri la aŭto ni finis nur vespere. Miĉjo alportis kelkajn anasojn — el ili du iajn tre belajn, de nekonata al mi specio. La ŝoforo ekokupiĝis pri kuirado de supo, kaj Miĉjo instalis vojaĝan antenon kaj eltrenis la radistacion, preparante ĝin al nokta ricevo de la signaloj de preciza tempo, mi estis vaganta ĉirkaŭ la kampadejo, elektante placeton por observo kaj instalo de fosto. Alirinte la aŭton, mi ekvidis, ke la tagmanĝo jam estas preta. La gvidisto, kiu same revenis, estis ion rakontanta al la ŝoforo kaj Miĉjo. Ĉe mia apero la maljunulo eksilentis. Greĉjo, larĝe kaj senzorge ridetante, diris al mi:

— Timigas nin Darĥin, ne eblas de li saviĝi, Miĥaelo Iljiĉ! Li diras, ke ni morgaŭ trafos rekte en la diablajn manojn!..

— Kio estas, Darĥin? — demandis mi la gvidiston, alsidiĝante al la kaldrono, starigita sur sternita dreliko.

La maljuna mongolo indigne rigardis al la ŝoforo kaj kun malserena aspekto grumblis pri ridemo kaj nekomprenemo de Greĉjo:

— Greĉjo ĉiam ridas, danĝeron tute ne komprenas...

Gaja rido de la junuloj, sekvinta post tiu deklaro, tute kolerigis la maljunulon. Mi trankviligis Darĥin-on kaj komencis pridemandi lin pri la morgaŭa vojo. Evidentiĝis, ke li ricevis detalajn informojn de la lokaj mongoloj. Per seka tigeto Darĥin desegnis sur la sablo kelkajn maldikajn liniojn, signifantajn apartajn montajn grupojn, je kiuj estis diseriĝanta ĉi tie Mongola Altajo. Tra vasta valo, okcidente de Iĥe-Bogdo, nia vojo iris rekte suden laŭ malnova karavana pado, tra sabla ebenaĵo, al puto Cagan-Tologoj, ĝis kiu, laŭ diro de Darĥin, estis kvindek kilometroj. De tie iris sufiĉe bona vojo laŭ argilaj salaj grundoj, longaj je ĉirkaŭ ducent kvindek kilometroj, ĝis montoĉeno Noin-Bogdo. Post tiuj montoj okcidenten iris larĝa strio de danĝeraj sabloj, je ne malpli ol kvardek kilometroj de la nordo ĝis la sudo, — dezerto Dolon-Ĥali-Gobio, kaj post ĝi, ĝis la limo mem de Ĉinio, etendiĝis sabloj de Ĝungara Gobio. Tiuj sabloj, laŭ vortoj de Darĥin, estis tute senakvaj kaj senhomaj kaj famis inter mongoloj kiel sinistra loko, en kiu estis danĝere trafi. Sama malbona famo cirkulis ankaŭ pri la okcidenta angulo de Dolon-Ĥali-Gobio. Mi penis kredigi la maljunulon pri tio, ke ĉe rapideco de nia aŭto — li povis konatiĝi kun ĝi dum la vojaĝo — la sabloj por ni ne estos danĝeraj. Ja ni ne intencas longe resti en ili. Mi nur rigardos al steloj — kaj reen. Darĥin silente balancis la kapon kaj nenion diris. Tamen veturi kun ni li ne rifuzis.

La nokto pasis trankvile. Mi kun peno kaj sen deziro levis min antaŭ la mateniĝo, vekita de Darĥin. La motoro zume ekbruis en la antaŭmatena silento, vekante ankoraŭ ne vekiĝintajn birdojn. Freŝa malvarmeto kaŭzis facilan tremon, sed en la stirejo mi varmiĝis kaj mallevis la vitron. La aŭto iris rapide, forte balanciĝante. La pejzaĝo per nenio altiris la atenton, kaj baldaŭ mi komencis dormeti. Estas bone dormeti, elŝovinte la kubuton de la fleksita brako el la fenestro de la stirejo kaj metinte la kapon sur la manon. Mi vekiĝadis ĉe fortaj puŝoj, registradis indikojn de la kompaso kaj ree dormetadis, ĝis satdormis. La ŝoforo haltigis la aŭton. Mi ekfumis, forpelinte lastajn restaĵojn de dormo. Ni situis ĉe la piedo mem de la montaro. La suno estis bruliganta jam forte. La pneŭmatikoj varmiĝis tiom, ke ne eblis tuŝi ilian zigzagokovritan kaŭĉukon. Ĉiuj eliris el la aŭto por iom ekzerci sin. Greĉjo laŭ la kutimo estis pririgardanta sian «aŭteton», aŭ «anjon», kiel li ankoraŭ nomis la bravan kamionon. Darĥin estis fiksrigardanta al krutaj ruĝetaj deklivoj, de kiuj iris en la stepon longaj vostoj de deŝutaĵoj. Sunaj radioj estis falantaj paralele al la linio de la montoj, kaj ĉiu fendo de brunaj aŭ karmezine ruĝaj krutaĵoj, ĉiu valeto aŭ akvospuro estis plenigitaj de densaj bluaj ombroj, kreintaj plej fantaziajn arabeskojn.

Mi admiris la bizarajn kolorojn kaj unuafoje komprenis, de kie, verŝajne, devenas la blu-ruĝa ornamo de mongolaj tapiŝoj. Darĥin almontris malproksime flanke, okcidente, larĝan valon, distranĉantan transverse la montoĉenon, kaj, kiam ni eksidis sur siajn lokojn, la ŝoforo turnis la jam malvarmiĝintan aŭton dekstren. La suno estis ĉiam pli forte varmiganta la kapoton kaj la stirejon, la povo de la trovarmiĝinta motoro malkreskis, kaj eĉ por malgrandaj leviĝoj necesis rampi per la unua transmisio. Preskaŭ senĉesa hurlado de la aŭto preme efikis al Greĉjo, kaj mi plurfoje kaptis liajn riproĉajn rigardojn, sed ne montris, ke mi vidas, esperante atingi ian akvon, por ne malŝpari la bonegan akvon el la lago. Mia atendo estis ne vana: maldekstre glitis kruta deklivo de profunda montfendo, kun herbo sur la fundo, de ĝuste tiu montfendo, en kiun ni devis enprofundiĝi. Kelkaj minutoj da malleviĝo — kaj Greĉjo, kontente ridetante, haltigis la aŭton sur freŝa herbo. Sub la roka deklivo, juĝante laŭ karaktero de la loko, devis esti fonto. Krutaj rokoj estis ĵetantaj benitan ombron. Ĝia blueta mantelo ŝirmis nin disde furiozo de la senkompata reĝo de la dezerto — la suno, kaj ni okupiĝis pri te-trinkado ĉe la piedo de la rokoj.

Tuj kiam la varmego komencis malfortiĝi, ni ĉiuj ekdormis, por restarigi fortojn por nokta veturado. Dormis mi longe kaj tuj kiam mi malfermis la okulojn, mi aŭdis laŭtan ekkrion de la ŝoforo:

— Rigardu rapide, Miĥaelo Iljiĉ! Mi timis, ke vi tradormos kaj ne vidos... Mi post dormo eĉ ektimis — ne povis kompreni. Ĝuste kiel incendio estas ĉirkaŭe.

Mi leviĝis, nenion komprenante, kaj subite rigidiĝis.

Vere, la ĉirkaŭanta nin pejzaĝo ŝajnis nekredebla sonĝo. Vertikalaj krutaĵoj de ruĝaj rokoj maldekstre kaj dekstre de ni skarlatis per vera flamo en radioj de la subiranta suno. Profunda blua ombro disverŝiĝis sur la piedoj de la montoj kaj sur la fundo de la montfendo, glatigante etajn malglataĵojn kaj donante al la loko mornan karakteron. Kaj super ĉio ĉi altis kontinua muro da ruĝa fajro, en kiu bizaraj efloreskaj formoj kreis bluajn fendojn. El la fendoj elstaris turoj, terasoj, arkoj kaj ŝtuparoj, same hele flamantaj, — tuta fantazia urbo el flamo. Rekte antaŭ ni, malproksime, en la montfendo, estis kuniĝantaj du muroj: la maldekstra — fajra, la dekstra — nigre-blua. La vidaĵo estis tiom absorbanta, ke ni ĉiuj rigidiĝis en nevola silento.

— Nu-nu!.. — Greĉjo rekonsciiĝis la unua. — Se mi provos rakonti en Ulan-Batoro pri tielaĵo — knabinoj kun mi ĉesos promeni, diros: «Fine ĝisdrinkis la knabo...» Ni en tiajn lokojn trafis, ke Darĥin nur ne iĝu prava...

La mongolo neniel respondis al la mencio de lia nomo. Senmove sidante sur la feltotapiŝo, li ne deŝiradis la okulojn disde la flamanta montfendo. La fajraj koloroj estis malheliĝantaj, iom post iom bluiĝante. De ie blovis malvarmo. Estis tempo ekveturi. Ni fumis, neniigis po ladvazo da densigita lakto, kaj ree la tegmento de la stirejo fermis de mi la ĉielon. La vojo kuradis kaj kuradis sub la randon de la varmradiilo kaj sub la kontraŭkotan ŝildon de la aŭto. La lumĵetilo, turnita al mi per sia konveksa nuko kun ringokovrita kablo, atente fiksrigardis antaŭen, tremerante ĉe fortaj puŝoj. Antaŭ veno de mallumo ni alveturis puton Bor-Hisuti, prezentantan defenditan per ŝtonoj fonton kun amareta akvo. Antaŭe hantis iaj montetoj, kies nomon Darĥin ne sciis.

Noktiĝis. Krucigitaj radioj de la lumĵetiloj ekkuris antaŭ la aŭto, pligrandigante en sia glitanta oblikva lumo ĉiujn etajn malglataĵojn de la vojo. Pli dense alŝoviĝis la mallumo, kaj la sento de izoliteco disde la tuta mondo iĝis eĉ pli forta... Rekte antaŭ ni estis leviĝanta, kreskante, malhela maso de nedifinitaj konturoj — verŝajne, iuj montetoj. Tempis halti, ripozi ĝis mateniĝo. Apud la montetoj povis esti ravinoj — nokta veturado ĉi tie estis riskoplena. Baldaŭ en la purpuriĝanta ĉielo klare konturiĝis rondigitaj pintoj de la montetoj — la montaro Noin-Bogdo, en tiu ĉi loko tre malalta. Facile trairinte la montopasejon, ni haltis ĉe la elirejo el la larĝa valo, por surmeti la superpneŭmatikojn: ni estis enirantaj en Dolon-Ĥali-Gobion. La dezerto sternis antaŭ ni sian unutonan ruĝete-grizan tapiŝon. Malproksime, en nebulo, apenaŭ diveneblis strieto de montoj. Ĝuste tiuj montoj, antikve nomitaj «Kojsi-Kara», estis la celo de mia vojaĝo. Mi deziris meti astropunkton sur la malalta montoĉeno, disiganta du sablajn ebenaĵojn de Ĝungara Gobio. Se ni trovus tie akvon, do, uzante la superpneŭmatikojn, eblis trai sablojn de Ĝungara Gobio proksimume ĝis la limo kun Ĉinio kaj priobservi ankoraŭfoje. Tiel aŭ alie, necesis hasti. Probablo de trovo de akvo en loko, nekonata por la gvidisto, estis negranda, kaj flankeniĝi de la itinero estus nesendanĝere pro neevitebla trokonsumo de brulaĵo. Ni ekveturis, malgraŭ tio, ke super la sabloj jam tremis varmega nebulo. Renkonten al ni iris senfine ĉiam novaj kaj novaj ondoj de la rigidiĝinta sufoka sabla maro. Flava koloro de la sablo iam ŝanĝiĝadis al la ruĝeta aŭ griza; diverskoloraj ŝanĝbriloj de suna ludo de tempo al tempo kuris laŭ deklivoj de sablaj buloj. Iufoje sur krestoj de dunoj ŝanceliĝadis iaj sekaj kaj malmolaj herboj — mizera nesto de vivo, kiu ne povis venki la ĝeneralan impreson de mortinta tero...

Subtilega sablo penetris ĉien, kuŝiĝante kiel malbrila pudro sur la nigran vakstolon de la sidilo, sur la larĝan supran randon de la antaŭa stirŝildeto, sur la notlibron, sur la vitron de la kompaso. La sablo kraketadis sur la dentoj, gratadis la inflamantan vizaĝon, faris la haŭton de la manoj raspa, kovris ĉiujn aĵojn en la kargujo. Dum haltoj mi eliradis el la aŭto, grimpadis sur la plej altajn dunojn, penante vidi per la binoklo limon de la teruraj sabloj. Nenio estis videbla trans la pajlokolora nebulo. La dezerto ŝajnis senfina. Rigardante al la aŭto, staranta kliniĝinte al unu flanko, kun la pordetoj, malfermitaj, kiel flugiloj, mi penis venki maltrankvilon, de tempo al tempo ekregantan min. Vere, malgraŭ boneco de la novaj pneŭmatikoj, ĉio ajn povas okazi al la aŭto. Kaj okaze de serioza paneo, neriparebla sur la loko, ni havis malmultajn ŝancojn eliri el tiu ĉi senhoma lando... Ĉu ne tro kuraĝe mi impetis en la profundon de sabloj, riskante per la vivoj de la homoj, konfidantaj al mi? Tiaj pensoj ĉiam pli ofte ekregadis min en la sabloj de Dolon-Ĥali. Sed mi fidis nian aŭton. Same trankvilige efikis al mi la maljuna Darĥin. Lia nemoviĝema «budaisma» vizaĝo estis tute trankvila. Kaj miaj junaj kunvojaĝantoj ne tro pensis pri probablaj danĝeroj.

Min konsternis tio, ke post la kvinhora vetuado antaŭ ni plu ne estis rimarkeblaj ajnaj montoj. Sur la sesdek sepa kilometro la sablaj ondoj komencis rimarkeble malaltiĝi kaj samtempe komenciĝis leviĝo. Mi komprenis, en kio estas la afero, kiam nur post kvin kilometroj ni transiris negrandan argilan ŝtupon kaj Greĉjo tuj bremsis la aŭton. La sabloj de Dolon-Ĥali plenigis vastan platan kaldronon, troviĝante sur kies fundo, mi, certe, ne povis vidi malproksimajn montojn. Tuj kiam ni leviĝis sur la randon de la kaldrono kaj trafis sur glatan, kiel tablo, altebenaĵon, riĉe priŝutitan de gruzo, la montoj neatendite aperis rekte en la sudo, je ĉirkaŭ kvindek kilometroj for de ni. La brilanta gruzo, kovranta la tutan videblan ĉirkaŭan spacon, estis de malhele ĉokolada, iuloke de preskaŭ nigra koloro. Ne eblas diri, ke tiu nuda nigra ebenaĵo impresis ĝoje. Sed por ni eliro sur la glatan kaj malmolan vojon estis vera ĝojo. Eĉ la senemocia Darĥin estis glatiganta per la fingroj la maldensan barbeton, kontente ridetante. La superpneŭmatikoj iris ripozi en la kargujon. Post malrapida moviĝo tra la sabloj la rapideco, kiun kiu ni atingis la montojn, ŝajnis neordinara. Dum ioma tempo ni devis vagi ĉe la piedoj de la montoj, serĉante akvon.

Ĉe la sunsubiro ni estis sur la suda flanko, kie ni trovis fonton en profunda ravineto, enfluantan en grandan montofendon. Nun ni iĝis provizitaj per akvo. Ne atendante teon, mi ekiris kun Miĉjo sur la plej proksiman pinton, por sukcesi antaŭ la nokto trovi placeton, oportunan por la astronomia punkto. La montoj estis nealtaj, iliaj nudaj pintoj altis je ĉirkaŭ tricent metroj. La montoĉeno havis siaspecajn konturojn de luna serpo, malfermita sude, al la sabloj de Ĝungara Gobio, kaj per la konveksaĵo kun pli krutaj deklivoj turnita al la nordo. Ĉe la suda flanko de la monta arko inter la kornoj de la krescento rektlinie etendiĝis krutaĵo, falanta al altaj dunoj de la sabla maro. Supre estis glata plataĵo, ĉirkaŭkreskita de alta kaj malmola herbo. La plataĵon ĉe tri flankoj limis konusaj montopintoj kun akraj dentigitaj supraĵoj. La montoj, ronĝitaj de ventoj, ŝajnis mornaj. Terura sento de perditeco kaptis min, kiam mi rigardis al la senfinaj ebenaĵoj sude, oriente kaj norde. Nur malproksime, okcidente, nebulis ankoraŭ iuj montaj pintoj, same nealtaj, senkoloraj kaj solecaj, kiel tiuj, de sur kiuj mi rigardis.

La plataĵo ene de la krescento estis ideala por observoj, tial ni transportis sur ĝin la radistacion kaj la instrumentojn. Baldaŭ samloken venis ankaŭ la ŝoforo kun la gvidisto, alportintaj la litojn kaj la manĝon. Malproksime malsupre staris nia aŭto, ŝajnanta de ĉi tie griza skarabo. Morta silento de la senvivaj montoj, rompata nur de apenaŭ aŭdebla susuro de vento, kontraŭvole kaŭzis al ĉiuj penseman humoron. Miaj kunvojaĝantoj instalis sin por ripozo sur la feltotapiŝo, nur Miĉjo estis nehaste kuniganta kontaktojn de la sekaj baterioj. Mi alvenis al la krutaĵo kaj longe rigardis malsupren, al la dezerto. Rokoj kun efloreskinta supraĵo altis super iomete arĝentanta maldensa artemizio. La monotona malproksimo estis foriranta en ruĝetan nebulon de la sunsubiro, malantaŭe sovaĝe kaj morne elstaris segilformaj akraj pintoj. Senlima malgajo de morto, nenion atendanta silento flugis super tiu duondetruita insulo da montoj, disŝutiĝantaj en sablon, enfluante en sennomajn dunojn de la antaŭeniranta dezerto. Rigardante al tiu bildo, mi imagis al mi la vizaĝon de Centra Azio kiel grandegan strion de antikva tero, laciĝinta vivi — de varmegaj senakvaj dezertoj, trairantaj la supraĵon de la kontinento. Ĉi tie finiĝis la batalo de la praaj kosmaj fortoj kaj de la vivo, kaj nur la senmova materio de montaj ŝtonaroj plu faradis sian silentan batalon kontraŭ detruo... Neesprimebla malgajo de la ĉirkaŭaĵo plenigis ankaŭ mian animon.

Tiel pensis mi, kiam subite la premanta silento forfluis sub gajaj sonoj de muziko. La kontrasto estis tiom neatendita kaj forta, ke la ĉirkaŭanta min mondo kvazaŭ disfendiĝis, kaj mi ne tuj komprenis, ke la radiisto trovis precizan agordon al unu el stacioj. Kaj la homoj tuj vigliĝis, ekparolis, komencis klopodi pri manĝo kaj teo. Miĉjo, kontenta pri la farita impreso, ankoraŭ longe tenadis streĉita la nevideblan fadenon, ligantan la esploristojn, perditajn en dezerto, kun la viva kaj varma pulsado de la fora homa vivo.

La nokto, kiel ĉiam, estis serena. Ĉi tie, alte sur la plataĵo, iĝis malvarme. Nebuleto de varmigita aero ne malhelpis al observoj, kiel ordinare okazas. Ne dormis nur mi kaj Miĉjo. Sed nun mia atento forkuris en tian malproksimon, antaŭ kiu ĉiuj pejzaĝoj de la tero ŝajnis momenta ombro, — la steloj estis super mi. Al ili estis celita la tubo de mia instrumento. Per hela fajreto lumis stelo, kaptita en krucon de fadenoj, arĝente brilis la limbo en malforte prilumita fenestreto de la verniero. Sub la okularioj de la horizontala kaj la vertikala rondoj estis malrapide ŝanĝiĝantaj strietoj sur la skalo, dum en la radiaj kapaŭskultiloj sonadis la egalmezuraj raŭketaj signaloj de tempo.

Mi jam dufoje ripetis la observojn, ŝanĝante la metodon, ĉar mi deziris atingi senkondiĉe ĝustan determinon. Ne baldaŭ iu venos ĉi tien por ripeti kaj kontroli miajn datumojn, kaj dum longa tempo mapistoj apogiĝos al tiu ĉi orientilo, nun havanta precizan lokon sur la supraĵo de la terglobo... Finfine mi malŝaltis la lampeton kaj ekiris dormi. Malgranda paliseto restis ĝis la mateno, signante la punkton, en kiun morgaŭ miaj asistantoj enbatos kaj cementos feran palison kun kupra tabuleto. Surfaligita supre alta piramido da ŝtonoj demalproksime montros la astronomian punkton en tiu ĉi forgesita lando. Vere, tio estas bona memoro pri mi kaj bona speco de krea laboro por komuna utilo...

En la pura kaj malvarma aero de la plataĵo, sub la malaltaj steloj mi bone satdormis kaj tial vekiĝis frue. Mateniĝa venteto blovis per malvarmo. Ĉiuj jam leviĝis kaj estis klopodantaj pri instalo de la fera fosteto. Mi ektiris min kaj decidis kuŝi ankoraŭ iomete, fumante kaj pripensante nian postan vojon. Mi decidis, se sabloj de Ĝungara Gobio iĝos malfacilaj por nia aŭto, ne riski, ĉasante la mitan linion de la limo inter dezertaj sabloj. Tamen, antaŭ ol turni reen, al la verda vivo de la regiono de Orok-nor, mi intencis iomete enprofundiĝi en la sablojn, por ricevi imagon pri tiu dezerto. Malproksime mi distingis negravan altaĵon. Ĝuste tien mi deziris veturi kaj pririgardi per la binoklo la dezerton pli malproksime al la sudo kaj al la ĉinia limo.

Mallaŭte paŝante, al mi alproksimiĝis Darĥin. Vidinte, ke mi ne dormas, li eksidis ĉe mi kaj demandis:

— Kiel decidis: ni veturas Ĝungara Gobio tra?

— Ne, mi decidis ne veturi, — respondis mi. (La vizaĝo de la maljunulo tremeris, la mallarĝaj okuloj ĝoje brileris.) — Ni nur iomete veturos jen tien. — Mi levis min sur la kubuto kaj almontris per la mano direkte al la malproksima monteto. Trans tiu malhela konuso tiriĝis ĉeno da eĉ pli altaj montetoj.

— Por kio? — miris la mongolo. — Prefere malbona loko tute ne veturi, ni reen bone veturu...

Mi hastis leviĝi de sur la feltotapiŝo kaj per tio rompis la grumbladon de la maljuna gvidisto. La suno ankoraŭ ne varmigis la sablon, kiam ni jam estis enveturantaj sur la superpneŭmatikoj rekte en profundon de la dezerto, tenante direkton al la grupo da montetoj. La ŝoforo murmuris gajan kanteton, superbruatan de hurlado de la aŭto. La balanciĝo kutime komencis efiki min dormige. Sed eĉ tra la dormeto mi rimarkis neordinaran kolornuancon de la sabloj de Ĝungara Gobio. Hela lumo de la jam forte bruliganta suno farbis la deklivojn de dunoj per viola koloro. La ombroj malaperadis je tiu ĉi horo, kaj la malsama prilumiteco de la sabloj reflektiĝis nur en plia aŭ malplia almiksiĝo de ruĝa tono. Tiu stranga koloro eĉ pli substrekis la mortecon de la dezerto.

Verŝajne, mi nerimarkite ekdormis por kelkaj minutoj, ĉar mi rekonsciiĝis pro silento de la motoro. La aŭto staris sur duno, mallevinte la bufron en deŝutiĝantan lozan deklivon, laŭ kiu plu ruliĝis malsupren malkvietigitaj sableroj.

Mi levis la klinkon, puŝis la pordeton de la stirejo, eliris sur la ŝtupon kaj ĉirkaŭrigardis.

Antaŭe kaj ĉe ambaŭ flankoj altis gigantaj dunoj de senekzemplaj ampleksoj. Trompema ludo de la suno kaj de aerfluoj igis min opinii ilin malproksimaj montoj. Mi eĉ nun ne estis komprenanta, kiel mi povis erari. Nur antaŭ kelkaj minutoj mi pretis ĵuri, ke mi tute klare vidis grupon da montetoj. Dronante en sablo, mi grimpis sur unu el grandaj dunoj kaj komencis rigardi la sablan maron sude. La mongolo akompanis min. Ruzetaj fajreroj glitadis en liaj malhelaj okuloj. Estis klare, ke plua moviĝo suden ne havis sencon, — neniaj montetoj aŭ montoj estis rimarkeblaj malproksime. Darĥin kredigis, ke mongoloj diris al li pri sabloj, etendiĝantaj ĝis la limo mem. Ni povis turni malantaŭen. Miaj kunvojaĝantoj rimarkeble ĝojis al tia ordono. La silentaj sabloj efikis al ĉiuj preme. La zuma kanto de la motoro ree ekdominis super la sabla kvieto. La aŭto kliniĝis kaj, derampante de sur la deklivo, turnis siajn lumĵetilojn reen al la nordo.

Mi fermis kaj kaŝis la notlibreton, kovris la kompason kaj prepariĝis daŭrigi la interrompitan dormeton.

— Nu, Miĥaelo Iljiĉ, ni bone «streĉu» — kaj Orok-nor-on ni ja atingos, aŭ almenaŭ la brulantajn rokojn certe, — brilante per siaj egalaj dentoj, diris Greĉjo.

Sonora bruego super la kapoj tremerigis nin. Tio estis la radiisto, frapanta la tegmenton de la stirejo. Kliniĝinte al la fenestro, li penis superkrii la bruon de la motoro. Per la dekstra mano li almontris dekstren.

— Kion ankoraŭ ili havas? — kun ĉagreno diris la ŝoforo, malrapidigante la aŭton, sed subite li abrupte bremsis kaj kriis al mi: — Rigardu tuj! Kio estas?..

La fenestreton de la stirejo por minuto ŝirmis la desaltinta desupre radiisto. Kun la fusilo en la dekstra mano li impetis al la deklivo de granda duno. En la spaco inter du buloj estis videbla malalta kaj plata duno. Laŭ ĝia supraĵo moviĝis io viva. Kvankam tiu moviĝanta estaĵo estis tre proksima al ni, sed mi kaj la ŝoforo ne sukcesis tuj klare vidi ĝin. Ĝi estis movanta sin per iaj spasmaj puŝoj, jen fleksiĝante preskaŭ duone, jen rapide rektiĝante. Fojfoje la puŝoj ĉesadis, kaj la animalo simple ruliĝadis laŭ la sabla deklivo. Post ĝi rampis ankaŭ la sablo, sed la estaĵo iel eliradis el la ŝutaĵo.

— Kio estas tiu miraklo? Ia kolbaso, — flustris super mia orelo la ŝoforo, kvazaŭ timante fortimigi la nekonatan estaĵon.

Vere, ĉe la animalo estis rimarkeblaj nek kruroj, nek eĉ buŝo aŭ okuloj; tamen, tiuj lastaj povis esti nerimarkeblaj el distanco. Pleje la animalo similis al peco de dika kolbaso, longa je ĉirkaŭ metro. Ambaŭ finoj estis malakraj, kaj kompreni, kie estas la kapo, kaj kie — la vosto, ne eblis. La granda kaj dika vermo, nekonata loĝanto de dezerto, serpentumis sur la viola sablo. Estis io abomena kaj samtempe senhelpa en ĝiaj mallertaj, malrapidaj movoj. Ne estante bona scianto de zoologio, mi tamen tuj komprenis, ke antaŭ ni estas tute nekonata animalo. En miaj vojaĝoj mi ofte renkontadis plej diversajn reprezentantojn de la faŭno de Mongolio, sed neniam aŭdis pri io ajn simila al tiu giganta vermo.

— Kia aĉaĵo! — ekkriis Greĉjo. — Mi kuru kapti ĝin, nur la gantojn surmetos, ĉar estas abomene! — Kaj li elsaltis el la stirejo, kaptinte de sur la sidilo siajn ledajn gantojn. — Haltu, haltu! — kriis li al la radiisto, celinta sian fusilon de sur la supra duno. — Prenu ĝin viva! Vidu, ĝi apenaŭ rampas!

— Bone. Kaj jen ĝia kamarado, — respondis Miĉjo kaj singarde kuŝigis la fusilon sur la kreston de la duno.

Vere, laŭ la sabla deklivo estis ruliĝanta malsupren dua sama kolbaso, eble pli granda amplekse. Tiumomente desupre el la kargujo aŭdiĝis akra kriego de Darĥin. La maljunulo, evidente, forte dormis, kaj lin nur nun vekis la kurado kaj krioj. La mongolo estis laŭte krianta ion nedistingeblan, ion similan al «ooj-ooj». La ŝoforo jam surkuris la dunon kaj kune kun la radiisto impetis malsupren. La junuloj kuris rapide. Ĉio, kio okazis poste, estis afero de unu minuto. Mi haste elsaltis el la stirejo, intencante partopreni kaptadon de la neordinaraj estaĵoj. Sed tuj kiam mi deiris de la aŭto, la mongolo renverse deruliĝis sur la sablon el la kargujo kaj alkroĉiĝis al mi per la manoj. Lian ordinare trankvilan vizaĝon misformis sovaĝa timo.

— Reen knaboj voku!.. Rapide! Tie estas morto! — diris li, anhelante, kaj ree ekkriegis falsete: — Ooj-ooj!..

La fortaj fingroj de Darĥin preskaŭ deŝiris mian manikon.

Pli mirigita, ol timigita de la nekomprenebla konduto de la maljunulo, mi kriis al la ŝoforo kaj Miĉjo, ke ili iru reen. Sed tiuj plu kuris al la nekonataj animaloj kaj ĉu ne aŭdis min, ĉu ne deziris aŭdi.

Mi faris paŝon al ili, sed Darĥin tiris min malantaŭen. Elŝiriĝante el la kroĉemaj manoj de la gvidisto, mi samtempe observis la animalojn. Miaj asistantoj jam alkuris ilin: la radiisto antaŭe, Greĉjo iomete malantaŭe. Subite ĉiu el la vermoj volviĝis en ringon. Sammomente ilia koloro el la flav-griza, tuj malheliĝinte, iĝis viol-blua, kaj sur la finoj hel-blua. Sen krio, tute neatendite la radiisto falegis sur la sablon kaj restis senmova. Mi aŭdis ekkrion de la ŝoforo, kiu tiutempe alkuris la radiiston, kuŝantan nur je kvar metroj for de la vermoj. Sekundo — kaj Greĉjo same strange fleksiĝis kaj falis sur la flankon. Lia korpo turniĝis, deruliĝante al la piedo de la duno, kaj malaperis de la okuloj. Mi elŝiriĝis el la manoj de la gvidisto kaj ĵetiĝis antaŭen. Sed Darĥin kun rapideco de junulo kaptis min, kiel per tenajlo, je la piedoj, kaj ni kune ekruliĝis sur mola sablo. Mi luktis kontraŭ la mongolo, penante elŝiriĝi de li. Furioziĝinte, mi elprenis la revolveron kaj direktis ĝin al la mongolo. Klakis la sekurigilo, kaj nur tiam la gvidisto lasis min. Ekstarinte sur la genuojn, la maljunulo etendis al mi la manojn. Raŭka spiro kun krio: «Morto! Morto!» — elŝiriĝis el lia brusto. Mi surkuris la dunon, plu kunpremante en la manoj la revolveron. La misteraj vermoj ien malaperis. La senmovaj korpoj de la kamaradoj kuŝis sur la sablo, sulkigita de la spuroj de la abomenaj animaloj. La mongolo kuris post mi, kaj, tuj kiam li ekvidis, ke la vermoj malestas, ĵetiĝis, samkiel mi, al niaj kunvojaĝantoj. Terura malfeliĉo kunpremis mian koron, kiam mi, kliniĝinte super la senmovaj korpoj, ne povis kapti en ili eĉ etajn signojn de vivo. La radiisto kuŝis kun retrofleksita kapo. Liaj okuloj estis duonmalfermitaj, la vizaĝo estis trankvila. Ĉe Greĉjo, male, la vizaĝo estis misformita de grimaco de subita kaj terura doloro. La vizaĝoj de ambaŭ estis bluaj, kvazaŭ pro sufoko.

Ĉiuj niaj penoj — frotado, artefarita spirado, eĉ provo de Darĥin fari sangeltiradon — estis sensukcesaj. La morto de la kamaradoj estis evidenta. Ĝi ŝokis nin. Ĉiuj ni dum longa tempo, pasigita kune, amikiĝis kaj parenciĝis. Por mi la morto de la junuloj estis malfacila perdo. Krome, min turmentis konscio de mia kulpo pri tio, ke mi ne haltigis la malracian persekuton de la nekonataj rampuloj. Konsternita, preskaŭ sen pensoj, mi silente staris, rigardante ĉirkaŭe, en vana espero ree ekvidi la damnitajn vermojn kaj elpafi en ilin la tutan ŝargilon. La maljuna gvidisto, malleviĝinte sur la sablon, estis mallaŭte plorsingultanta, kaj mi nur poste pensis, kiel mi devas estis danka al la maljunulo, savinta min de la morto...

Ni transportis ambaŭ korpojn kaj kuŝigis en la kargujon de la aŭto, ne kapablaj forlasi ilin en la teruraj violaj sabloj. Eble, ie interne de ni flagretis espero, ke tio estas ankoraŭ ne morto kaj niaj kamaradoj, senkonsciigitaj per nekonata forto, subite rekonsciiĝos. Eĉ unu vorton mi ne interŝanĝis kun la gvidisto. La okuloj de la mongolo maltrankvile observadis min ĝis mi eksidis sur la lokon de Greĉjo kaj startigis la motoron. Ŝaltante la transmision, mi ĵetis lastan rigardon al tiu loko, neniel diferencanta de la tuta dezerto, al la loko, kie mi perdis duonon de mia taĉmento. Kiel facile kaj gaje estis al mi antaŭ horo kaj kiom soleca sentis mi min nun!.. La aŭto ekveturis. Morna hurlado de la dentoradoj de la unua rapido ŝajnis al mi neeltenebla. Darĥin, sidante en la stirejo, rigardis, kiel mi stiras la aŭton, kaj, konvinkiĝinte pri mia scipovo, iomete vigliĝis.

Tiutage ni alveturis nur la noktan haltejon kaj tie enterigis niajn kamaradojn apud la astropunkto, sub la alta amaso da ŝtonoj. Putrado jam tuŝis iliajn korpojn kaj mortigis la lastan esperon al «reviviĝo».

Mi eĉ nun ne povas trankvile rememori la silentan nokton en la mornaj montoj. Apenaŭ ĝisatendinte la mateniĝon, mi ekpelis la aŭton laŭ nigra rulŝtonaro kiel eble plej rapide. Ju pli ni malproksimiĝadis disde la terura Ĝungara Gobio, des pli trankvila mi sentis min. Trairo de la sabloj de Dolon-Ĥali-Gobio — malfacila laboro por nesperta stiranto — okupis tutan mian atenton, iomete forpelinte la malfeliĉajn pensojn pri la pereo de la kamaradoj.

Dum ripozo ĉe la fajraj rokoj mi varme dankis la mongolon.

Darĥin estis kortuŝita.

Li ridetis kaj diris:

— Mi kriis «morto» — vi tutegale kuris. Tiam mi kaptis vi: estro perei — ĉio perei. Kaj vi preskaŭ pafis mi!..

— Mi kuris por savi Greĉjon kaj Miĉjon, — diris mi, — pri mi mem mi ne pensis.

La tuta klarigo de tiu akcidento, kiun mi sukcesis ricevi de la gvidisto kaj ankaŭ de ceteraj konantoj de Mongolio, konsistis en tio, ke, laŭ tre antikvaj legendoj de mongoloj, en la plej senhomaj kaj senvivaj dezertoj loĝas animalo, nomata «Olgoj-Ĥorĥoj». Ĝuste tiu nomo en la hastaj elkrioj de Darĥin ŝajnis al mi ripetado de «ooj-ooj». Olgoj-Ĥorĥoj trafis en la manojn de neniu el esploristoj parte pro tio, ke ĝi loĝas en senakvaj sabloj, parte pro tiu timo, kiun sentas al ĝi la mongoloj. Tiu timo, kiel mi mem konvinkiĝis, estas tute prava: la animalo mortigas el distanco kaj momente. Kio estas tiu mistera forto, kiun posedas Olgoj-Ĥorĥoj, mi ne povas juĝi. Eble tio estas fortega elektra sparko aŭ veneno, disŝprucata de la animalo, — mi ne scias...

La scienco ankoraŭ diros sian vorton pri tiu terura animalo, post kiam esploristoj, pli fortunaj, ol mi, feliĉos renkonti ĝin.


1942–1943

Postparolo de la aŭtoro

Tiu mistera animalo estas priskribita de mi en la rakonto, sed reale ankoraŭ ne estas konata al la scienco — la rakonto ja estas sciencfikcia.

Dum miaj vojaĝoj laŭ la mongola dezerto Gobio mi renkontadis multajn homojn, kiuj rakontis al mi pri terura vermo, loĝanta en la plej neatingeblaj, senakvaj kaj sablaj anguloj de la gobia dezerto. Tio estas legendo, sed ĝi estas tiom disvastiĝinta inter la gobianoj, ke en plej diversaj regionoj la mistera vermo estas priskribata ĉie same kaj kun granda detaleco; endas pensi, ke en la bazo de la legendo estas vero. Verŝajne, efektive en la dezerto Gobio loĝas ankoraŭ ne konata de la scienco stranga estaĵo, eble — restaĵo de antikva, elmortinta loĝantaro de la Tero.

Ĉu tia estas Olgoj-Ĥorĥoj en la realo, kia ĝi estas priskribita en mia rakonto, certe, ne eblas garantii.

Nur estontaj esploristoj, kiuj sukcesos finfine ekvidi tiun animalon, povos doni al vi respondon al tiu demando.

Same ne eblas respondi la demandon, kiamaniere mortigas Olgoj-Ĥorĥoj el distanco. Ĉiuj gobiaj nomadaj brutobredistoj estas certaj pri teruraj ecoj de tiu vermo, sed ĉar ĝin ne vidis kaj des pli ne esploris eĉ unu sciencisto, nenion eblas diri pri la naturo de la mortiga forto, kiun posedas Olgoj-Ĥorĥoj.

Mi memoras unu maljunan gobianon, spertan karavanestron, plurfoje pasintan tra la tuta Granda Gobio el Ĉinio en Rusion en tiuj tempoj, kiam kamelaj karavanoj estis la ĉefa transportilo por teo. Ĉiu vojaĝo de tia karavano tien kaj reen okupadis ĉirkaŭ du jarojn. Ĉe tia malrapideco de moviĝo, nun ŝajnanta al ni preskaŭ ridinda, eblis plendetale esplori la gobian dezerton laŭ tuta ĝia longo.

Kaj vere, kamarado Ceven estis scianto de ĉio, kio tiel aŭ alie koncernis Gobion, komencante de putoj, herboj kaj animaloj kaj finante per ĉiuj vojmontraj steloj de la vasta ĉielo de Mongolio.

Ceven multe rakontadis al ni pri Olgoj-Ĥorĥoj kaj pri neatingebla valo Ĥaldzan Dzaĥe en Suda Gobio, kie loĝas tiu vermo. Li rakontis, ke ĝin eblas vidi nur dum la plej varmegaj monatoj de somero. Dum cetera tempo la vermoj dormas en truoj, kiujn ili faras en sablo.

Vigla kaj impresiĝema, kiel ĉiuj mongoloj, Ceven montris per klaraj gestoj, kiel Olgoj-Ĥorĥoj rampas kaj kiel ĝi mortigas ĉiujn, proksimiĝantajn al ĝi, saltetante kaj volviĝante en ringon.

Ni ĉiuj — da ni estis kelkaj homoj, — sciencistoj de mia ekspedicio, nevole ekridis, rigardante al la amuzaj moviĝoj de la maljunulo. Ceven subite ekkoleris kaj, rigardinte al ni kun evidenta malaprobo, grumblis al nia juna tradukisto-mongolo:

— Diru al ili, ke ili estas stultuloj, ĉu eblas ridi — tio estas terura afero!

Jen, kolektinte ĉiujn ĉi informojn pri la mistera vermo, mi verkis la rakonton «Olgoj-Ĥorĥoj», kie ĉiuj eventoj estas elpensitaj, sed la vermo estas priskribita ĝuste tiel, kiel oni al mi rakontis pri ĝi tute fidindaj loĝantoj de gobiaj regionoj de la Mongola Popola Respubliko. Tio estas ĉio, kion mi povas rakonti pri Olgoj-Ĥorĥoj.

Kaj kiu scias — eble, ĝuste tiuj, kiuj estonte iĝos esploristoj, vojaĝistoj kaj sciencistoj, feliĉos trovi kaj akiri por la scienco tiun nekonatan animalon.


1942–1943




«GAZ-a» — produktita de GAZ — aŭtomobila uzino de la urbo Gorkij (rim. de la tradukinto).
limbo — arĝentita ringo kun indikitaj gradoj, minutoj kaj sekundoj.
verniero — aldona skalo por preciza mezuro de limbo.