Ĉapitro 7

Okuloj de la Tero


«Malhela Flamo» staris kiel sovaĝa klifo sur seka kaj dezerta apudmara stepo. Vento jam surblovis eĝecan tavolon de maldika sablo sur la kampeton de la degelinta grundo ĉirkaŭ la stelŝipo. Nenies viva spuro trais la eĝetojn de la sablaj faldetoj. Iufoje tra la sonpenetreblaj aeraj filtriloj la teranojn atingadis similaj al elkrioj interparoloj de gardistoj, kiuj patrolis ĉirkaŭe, kaj laŭta bruo de motoroj de transportaj maŝinoj.

La stelŝipanoj komprenis, ke la gardistaro staras ĉi tie por malhelpi kontakton kun tormansanoj, kaj tute ne por defendi la gastojn kontraŭ mitaj fiintenculoj. Provo ataki «Malhelan Flamon» dum iu nokto estis ago de la ŝtato. Ĝi ne estis neatendita por la stelŝipanoj, kaj la aparatoj de nokta filmado fiksis la detalojn de la «batalo». Propre batalo ne okazis. La «liluloj», subite pripafintaj la galerion kaj penintaj enkuri en ĝian surteran parton, estis deĵetitaj de la defenda kampo kaj vunditaj de la propraj pafoj. Pro nesufiĉa sperto Neja Holli troigis, ŝaltinte la kampon subite kaj kun granda potenco. Ekde tiam jam neniu proksimiĝis al «Malhela Flamo». Al homo, kiu unuafoje trafus ĉi tien, povus ŝajni, ke la stelŝipo estis forlasita jam en malnovaj tempoj.

La ŝipanaro atendis plenan alklimatiĝon, kiam eblos aranĝi malfermitan galerion kaj, ŝparanta la provizon de la aero de la Tero, malfermi la lukojn de la ŝipo. Div Simbel kaj Olla Dez revis fari ekskurson en la maron, kaj Grif Rift kaj Sol Sain antaŭ ĉio pensis pri establo de kontakto kun loĝantoj de Tormans. Kun peno ili komencis kompreni la vivon de la planedo, proksima per la homoj, fremda per la historio, la socia ordo, la ĉiutaga vivo kaj nekonataj celoj. Pacienca atendo iĝis unu el la ĉefaj kvalitoj de edukita terano, kaj ĉi tie ĝi estus pli facile eltenebla, se ne estus konstanta maltrankvilo pri la sep kamaradoj, mergiĝintaj en la vivofluon de la fremda planedo kaj lasitaj al la volo de ĝiaj nekonataj leĝoj. En ajna minuto ili devis esti pretaj helpi al la kamaradoj.

Ĉiuj kanaloj de komunikado limiĝis nur je du — la segmento 46 en la vosta hemisfero kaj la duobla kanalo, direktita al Saĝejo. Ili estis leviĝantaj super la planedo ĝis la reflekta superatmosfera tavolo kaj de tie kaskade falantaj malsupren, funele kovrante vastan areon. La radiiloj de la ĉefa kanalo similis al okuloj en la kupolo de «Malhela Flamo», dum tago briletantaj per vitra bluo, kaj nokte lumantaj per flava fajro. Tiuj atentaj okuloj timigadis tormansanojn. En la interno de la ŝipo, en la sferoido de la pilota kajuto, konstante sidadis deĵoranto, observante la sep verdajn lumetojn sur la supra strio de la oblikva tabulo de la regpanelo. Nokte ordinare deĵoradis viroj pro la antikva kutimo de tiu sekso al nokta maldormo, konserviĝinta post tiuj forgesitaj tempoj, kiam post veno de mallumo apud loĝejo aŭ bivako de la homo vagadis danĝeraj rabobestoj.

Pasadis semajno post semajno, kaj regulaj intervidiĝoj kun la kamaradoj per TVF estis mildigantaj la akrecon de la disiĝo kaj timoj. Div Simbel eĉ proponis komuti la optikajn indikilojn al la sona alarmilo kaj rezigni la deĵoradon ĉe la regpanelo. Grif Rift rifuzis la ŝajnan perfektigon.

— Ni ne rajtas senigi niajn kamaradojn je niaj zorgaj pensoj. Danke al tiuj ili sentas subtenon kaj ligon kun tiu ĉi peceto de la tera mondo, — la stelŝipestro ĉirkaŭmontris la ŝipon per larĝa fiera gesto. — Tie, sur la Tero, ĉiu el ni troviĝis en la psika kampo de bonkora atento kaj zorgo. Ĉi tie ĉiam sentiĝas io fremda, disa kaj malbonkora. Ni ankoraŭ neniam estis tiom solecaj, kaj anima soleco estas eĉ pli malbona, ol malproksimeco de la kutima mondo. Ĝi tre premas dum malfacilaj travivaĵoj.

Dum unu el vesperoj Grif Rift sidis antaŭ la regpanelo de personaj signaloj, metinte la kubutojn sur la poluritan tabulon kaj apoginte per la pugnoj la pezan kapon.

Malantaŭ li malrapide kaj senbrue aperis Sol Sain.

— Kial vi vagas, Sol? — ne turniĝante, demandis Rift. — Ĉu la animo maltrankvilas?

— Mi estas kiel kuristo, kiu enmetis ĉiujn fortojn en impeton kaj estis haltigita longe antaŭ la finiŝo. Estas malfacile elteni devigan nenifaradon.

— Ĉu vi ekokupiĝis pri pakado de la ricevata informo?

— Tio estas bagatela laboro. Ni sukcesas akiri tiel malmulte da io valora. La malfeliĉo estas en tio, ke la tormansanoj ne kunlaboras kun ni, iam eĉ simple malhelpas.

— Atendu ankoraŭ iomete. Ni faros ligojn kun homoj, sed ne kun la ŝtataj institucioj.

— Ho, tio estu pli baldaŭ! Mi tiel deziras fari ion bonan por ili. Kaj sukcesi plej multe. Kaj nun pro la nenifarado mi pretus eĉ komenci fumi iun facilan narkotaĵon.

— Kion vi diras, Sol!

Inĝeniero Sol Sain levis la kapon, kaj la verdaj lumetoj aldonis malsanan koloron al lia seka vizaĝo, strikte kovrita de la glata haŭto.

— Eble, tio estas neevitebla en niaj kondiĉoj?

— Pri kio vi diras, Sol?

— Pri la senforteco. Ne eblas trabati la plej firman el ĉiuj muroj — la muron psikologian, per kiu oni ĉirkaŭigis nin...

— Sed kial ne eblas? Mi sur via loko uzus miajn sciojn kaj la talenton de inĝeniero, por prepari la plej gravajn instrumentojn por loĝantoj de Tormans. Ili tre bezonas ilin.

— Kaj kio, laŭ vi, estas la plej grava?

— Indikilo de malamikeco kaj armilo. Ambaŭ ekstreme miniaturigitaj, en amplekso de butono, aspektantaj kiel eta agrafo aŭ virina orelringo.

— Ĉu ankaŭ armilo?

— Jes! Ekde bombetoj UBT ĝis radiaj penetriloj.

— Ĉu UBT? Ĉu vi povas pensi pri tio kaj trovi malmorala mian momentan deziron ekfumi? Kiom da vivoj forportis UBT antaŭ du mil jaroj ĉe ni kaj ankaŭ sur aliaj planedoj!

— Kaj kiom savis, frakasinte hordojn de murdistoj?

— Mi ne povas agnoski vian pravecon. Tio estis necesa en la antikvaj tempoj, kaj ni scias pri tio nur el libroj. Mi ne povas... — Sol Sain eksilentis, vidinte, kiel subite rektiĝis la estro.

La maldekstra supra verda okuleto malheliĝis, dufoje pulsis kaj ree ekbrilis per konstanta lumo. La koncentrita vizaĝo de Grif Rift reviviĝis, la grandaj, instinkte kunpremiĝintaj pugnoj malpremiĝis. Sol Sain faciligite elspiris. Ambaŭ longe silentis.

— Ĉu vi tre amas ŝin, Rift? — Sol Sain tuŝis la manon de Grif Rift. — Mi demandis ne pro vana scivolemo, — firme diris li, — ja ankaŭ mi...

— Kiun? — abrupte demandis Rift.

— Ĉedi-n! — respondis Sol Sain, kaptinte ombron de miro, aperintan por momento en la rigardo de la estro, kaj aldonis: — Jes, la etan Ĉedi-n, sed tute ne la belegan Eviza-n!

Rift rigardis al la maldekstra supra lumeto, facile tuŝante per la fingroj la eksteran vicon de butonoj sur la regpanelo, kvazaŭ cedante al tento voki al komunikado la ĉefurbon de Tormans.

— La abnegacio de Rodis forbaras ŝin disde mi, kaj post mia dorso same staras ombro de morto. — Rift ekstaris, trairis kelkfoje laŭ la kajuto kaj aliris al Sol Sain kun apenaŭ videbla konfuziĝo.

— Estas antikva kanteto: «Mi ne scias, atendas min kio antaŭe, kaj rigardi retroen mi timas!».

— Kaj vi, riproĉante min pri malforteco, konfesas tion al mi?

— Jes, ĉar mi riproĉas ankaŭ min mem. Kaj pardonas same.

— Sed se ili aŭdacos...

— Mi diris al ŝi, ke mi disfosos la tutan planedon ĝis kilometra profundo, por trovi ŝin.

— Kaj ŝi malpermesis?

— Certe! «Rift, ĉu vi povos fari tion al homoj?» — la ŝipestro penis transdoni la intonaciojn de Faj Rodis, riproĉajn, malgajajn. — «Vi ne faros eĉ etajn perfortajn agojn...»

— Kaj se okazos rekta atako al «Malhela Flamo»? — demandis Sol.

— Tio estas alia afero. La trian leĝon de Neŭtono ili jam spertis praktike. Kaj estas bedaŭrinde, ke en tiu socio ĝi ne realiĝas en individua perforto. La tuta ilia vivo estus multe pli feliĉa kaj simpla...

— Do, jen por kio necesas la armiloj!

— Ĝuste!

— Sed se ilin ricevos ĉiuj?

— Ne gravas. Ĉiu scios, ke li riskos per la kapo, kaj dudek fojojn pensos, antaŭ ol fari perforton. Kaj se pensos, do apenaŭ faros.

La supra maldekstra okuleto estingiĝis por momento, eklumis kaj pulsis kelkfoje.

Faciligite ridetante, Rift impetis al la regpanelo, ŝaltis la sistemon de flankaj frekvencoj. La malgranda ekrano de la akcesora TVF obeeme eklumis, atendante impulson. Grif Rift malŝaltis la retrokomunikadon kaj turniĝis al Sol Sain:

— Min maltrankviligis, al mi ŝajnis... Sed mi rememoris pri la interkonsento kun Faj Rodis. Kiam ŝi deziros konsiliĝi, ŝi donos signalon dum horoj de mia deĵorado.

Sol Sain ekiris al la elirejo.

— Restu! Mi ne atendas sekretojn, tiujn eternajn kaj ĉarmajn sekretojn, la solajn, kiuj restis ankoraŭ sur nia Tero, — kun malgajo diris Rift.

Sol Sain staris en hezito.

— Eble, kun ŝi estos Ĉedi, — aldonis Rift.

La inĝeniero-komputisto residiĝis en la fotelon.

Atendi necesis nelonge. La ekrano eklumis per viola koloro de gasaj lampoj de la planedo Jan-Jaĥ. En la fokuso estis malgranda kvadrata ĝardeno sur ŝtupego de la parto de la palaco, direktita al la montoj. Grif Rift sciis, ke tiu ĝardeno estas disponigita por la teraj gastoj, kaj ne miris, vidinte Faj-on Rodis en sola skafandro. Apud ŝi iris tormansano kun densa nigra barbo — laŭ la priskribo Rift rekonis inĝenieron Tael-on. Sol Sain facile puŝis la ŝipestron, almontrante la SDP-ojn, starantajn en du diagonalaj anguloj de la ĝardeno. «Ŝirmite por privata interparolo, — divenis Rift, — sed tiam por kio mi?» Respondo al tiu demando venis ne tuj. Faj Rodis ne rigardis en la flankon de la stelŝipo kaj entute kondutis tiel, kvazaŭ ŝi ne suspektis pri la ŝaltita de ŝi sendilo de la SDP.

Ŝi iris, mallevinte la kapon, kaj mediteme aŭskultante la inĝenieron. Malmulte praktikintaj la parolan lingvon de Jan-Jaĥ, la stelŝipanoj komprenis lian parolon nur parte. Susuris alta herbo sub vento, ŝanceliĝis sovaĝetaj, ventumilaspektaj arbustoj, kaj pezaj diskoj de malhel-ruĝaj floroj kliniĝis sur la elastaj tigoj. La malgranda ĝardeno estis plena je maltrankvilo de rompebla vivo, speciale sentiĝanta el la pilota kajuto, neatingebla eĉ por kosmaj fortoj.

La ĝardenon ĉirkaŭis ringo de mallumo. Sur Tormans nokta lumo koncentriĝis en grandaj urboj, gravaj transportaj nodoj kaj en fabrikoj. Sur la tuta cetera spaco de la planedo mallumo regis dum duono de diurno. La malgranda kaj malproksima satelito de Tormans estis apenaŭ dispelanta la mallumon. Maloftaj steloj flanke de la galaksia poluso substrekis nigrecon de la ĉielo. En la direkto de la centro de la Galaksio malforte lumis la kontinua makulo de stela polvo, malgaje estingiĝanta en la kosma abismo.

Faj Rodis estis rakontanta al la tormansano pri la Granda Ringo, kiu helpadis al la tera homaro dum jam ĉirkaŭ mil kvincent jaroj, subtenante kredon pri potenco de la racio kaj pri ĝojo de la vivo, malfermante senfinecon de la kosmo, liberigante de blindaj serĉoj kaj senelirejoj sur la vojo. Kaj nun tio, kio antaŭe pasadis videble, sed ne palpeble sur la ekranoj de la eksteraj stacioj de la Tero, iĝis proksima — kun malkovro de la sekreto de la spirala spaco kaj kun stelŝipoj de Rekta Radio.

— Venis la Erao de Kuniĝintaj Manoj, kaj jen ni estas ĉi tie, — finis Rodis. — Se ne estus la Granda Ringo, povus pasi milionoj da jaroj, antaŭ ol ni trovus unu la alian, la du planedoj, loĝataj de homoj de la Tero.

— De homoj de la Tero! — ekkriis la afekciita inĝeniero.

— Ĉu vi ne scias? — sulkigis la brovojn Rodis. Opiniante Tael-on proksimulo de la Kvaropa Konsilio, ŝi pensis, ke al li estas konata la sekreto de la tri stelŝipoj kaj de la subteraĵo de la palaco. Inĝeniero Honteelo Tollo Frael iĝis la unua el la trinomaj tormansanoj, kiuj ekkonis la sekreton de la Konsilio.

Tael sensone movis la lipojn, penante ion diri.

Rodis almetis la manplatojn al liaj tempioj, kaj li faciligite suspiris.

— Mi rompis la promeson, donitan al via reganto, sed mi ne povis konjekti, ke la estro de informo de la tuta planedo ne scias ĝian veran historion.

— Vi, kiel mi vidas, ne komprenas ĝis fino, kia abismo disigas nin, ordinarajn homojn, disde tiuj, kiuj estas supre kaj iliaj servantoj.

— Ĉu sama, kiel inter la «lovoj» — longvivuloj kaj la «mavoj» — mallongvivuloj, tiuj, kiuj ne ricevas klerecon kaj devas frue morti?

— Pli granda. «Mavoj» povas kompletigi sciojn memstare kaj egaliĝi kun ni en kompreno de la mondo, kaj ni sen ekstremaj cirkonstancoj neniam ekscios ion, krom tio, kio estas permesita al ni de supre.

— Kaj ĉu vi ne scias, ke elsendojn de la Granda Ringo oni iufoje kaptas ĉi tie, sur la planedo Jan-Jaĥ?

— Ne povas esti!

Faj Rodis facile ridetis, rememorinte la viziton al biblioteko en la Instituto de Socia Aranĝo.

Flatita de la intereso de la teranoj, la estro-«serpentulo» kondukis ilin tra grandega halo kun abundo de kolonoj, elstaraĵoj, ĉizita ŝtono kaj orumita ligno, kovrita per bareliefoj. Serpentoj, similaj al floroj, aŭ floroj, similaj al serpentoj, — tiu truda motivo ripetiĝadis sur ŝtupaj elstaraĵoj de la supra parto de la muroj, sur kradoj de balustradoj, sur kapiteloj kaj sur la piedoj de kolonoj. Mallarĝaj fenestroj tratranĉis amasojn da libroŝrankoj, kreante sur la ŝtona planko interkruciĝon de ventumilecaj ombroj, kaj travideblaj kupoloj de la plafono prilumis alte metitajn skulptaĵojn de animaloj, konkoj kaj homoj en maskoj, torditaj de frenezo aŭ furiozo. Laŭ la centra akso de la longa halo sur bizaraj kupraj sokloj staris ĉielaj globusoj, disbaritaj unu de la alia per tabloj kun koloraj mapoj. Unu rigardo al ili estis sufiĉa por la teranoj. Bildojn de aliaj mondoj en tiaj detaloj kaj proksimeco povis doni neniaj teleskopoj. Sekve, la tormansanoj de tempo al tempo kaptadis elsendojn de la Granda Ringo.

La kompatinda inĝeniero plu rigardis al Rodis per mirantaj okuloj.

«Rigardo de idealisto», — pensis Rodis, komparinte ĝin kun kurantaj okuloj de «serpentuloj» aŭ kun rigida, atenta rigardo de lilaj gardistoj. Ŝi faris la anticipe interkonsentitan signon.

Grif Rift ŝaltis la retrokomunikadon.

— Konatiĝu kun viaj kunfratoj en la stelŝipo, Tael, — diris Rodis, montrante al la stereobildoj de Rift kaj Sain, — nur parolu malrapide. Ili havas nesufiĉan praktikon en la lingvo de Jan-Jaĥ.

Al la stelŝipanoj plaĉis la nervoza tormansano, ne kaŝanta iajn malbonajn pensojn.

Faj Rodis malrapide ekiris laŭlonge de flora bedo, lasinte Tael-on mem paroli kun ŝiaj amikoj.

— Ĉu vi povas plenigi la abismon de nia nescio? Ĉu povas montri al ni kaj la Teron, kaj la planedojn de aliaj steloj, kaj la plej altajn atingojn de iliaj civilizoj? — ekscitite demandis la inĝeniero.

— Ĉion, kion ni ellernis mem! — kredigis lin Rift. — Sed en la universo estas tiom multaj fenomenoj, antaŭ kiuj ni staras, kiel infanoj, ankoraŭ ne scipovantaj legi.

— Por ni sufiĉus almenaŭ dekono de viaj scioj, — ridetis inĝeniero Tael, — mi diras — por ni. Ekzistas multaj homoj sur la planedo Jan-Jaĥ, multe pli indaj je konatiĝo kun vi, ol mi! Kiel ni faru tion? Ĉi tien, en la palacon, ili ne rajtas eniri.

— Eblas demonstri filmojn kaj paroli kun eĉ mil homoj apud la stelŝipo, — diris Grif Rift.

— Kaj garantii ilian defendon, — aldonis Sol Sain.

Ili komencis pridiskuti la projekton. Rodis ne partoprenis. Grif Rift ĵetadis rigardojn al ŝia nigra figuro, staranta malproksime apud iu strange kurbigita skulptaĵo sur disforkiĝo de du ĝardenaj vojetoj.

— La plej grava malfacilaĵo, kiel ĉiam, estas ne en teĥniko, sed en homoj, — resumis Grif Rift. — Evidentiĝis, ke vi ne scipovas distingi psikan strukturon de homoj laŭ ilia ekstera aspekto.

— Vi antaŭvidis tion, parolinte pri la indikilo de malamikeco, — rememorigis Sol Sain.

— Dum ĝi ne ekzistas, ĉu gravas mia antaŭvido!

Aliris Faj Rodis kaj diris:

— Dum ni ne elpensis la psikoindikilon, ni mem devos preni sur nin ĝian rolon. Eviza, Vir kaj mi, kiel la plej trejnitaj psike, selektos konatojn kaj amikojn de Tael. Tiel kolektiĝos la komenca spektantaro.

Kiam en la kajuto de la stelŝipo malaperis la bildo de la ĝardeno, Sol Sain diris:

— Ĉio ĉi rememorigas la legendon pri Jolanta, sed inverse.

— Inverse? — ne komprenis Rift.

— Ĉu vi memoras la legendon pri blinda junulino, ne komprenanta, ke ŝi estas blinda, ĝis al ŝi venis kavaliro? Ankaŭ ĉi tie estas ĉio: kaj malpremesita ĝardeno, kaj viro, blindigita per malklereco, kaj kavaliro el la vasta mondo, nur en virina aspekto. Kaj eĉ en kiraso...

Grif Rift avare ridetis, mallaŭte frapetante la regpanelon per la fingroj.

— Ĉiam la sama demando: ĉu la scio donas feliĉon aŭ pli bonas plena malklereco, sed en harmonio kun la naturo, simpla vivo, simplaj kantoj?

— Rift, kie vi vidis simplan vivon? Ĝi simplas nur en fabeloj. Por pensanta homo ĉiam la sola eliro estis ekkono de la neceso kaj venko super ĝi, detruo de la infereco. Alia vojo povus esti nur per ekstermo de la penso, per buĉado de la raciuloj ĝis plena transformo de la homo en bruton. La elekto estas: aŭ malsupren — en la sklavecon, aŭ supren — en la senlacan laboron de kreado kaj ekkono.

— Vi pravas, Sol. Sed kiel ni helpu al ili?

— Per scio. Nur sciantoj povas elekti siajn vojojn. Nur ili povas konstrui defendajn sistemojn de socio, permesantajn eviti despotismon kaj trompon. La rezulto de malklereco estas antaŭ ni. Ni estas sur la prirabita planedo, kies socia strukturo permesas ricevi klerecon nur al dudekono de la homoj, kaj la ceteraj prilaŭdas ĉarmon de la frua morto. Sed sufiĉas da vortoj, mi fermiĝos por kelkaj tagoj kaj pripensos la indikilon. Transdonu la pakadon de informo al Menta Kor.

Sol Sain eliris. La longa nokto de Tormans tiriĝis malrapide. Grif Rift pensis: ĉu ne estis en la intenco helpi al la loĝantoj de Tormans tiu malpermesita kaj krima enmiksiĝo en fremdan vivon, kiam ne komprenantaj ties leĝojn anoj de la supera civilizo faras teruran malutilon al la procezo de la normala historia evoluo? Homaroj de kelkaj planedoj reflektis tiajn enmiksiĝojn en legendoj pri senditoj de Satano, spiritoj de mallumo kaj malbono.

Rift komencis iradi laŭ la kajuto, maltrankvile rigardante al la sep verdaj lumoj, kvazaŭ petante respondon. Li deziris konsiliĝi kun Faj Rodis, sed ne sukcesis. Ŝi mem konatigis ilin kun tormansano de malalta rango. Ŝi elektis konvenan momenton de la konversacio, el kiu al la teranoj tuj iĝis klara la krima disŝiro de informo.

Ne, estas nedisputebla la rajto de ĉiu homo al scio kaj belo. Ili ne rompos la historian evoluon, se kunigos la disŝiritajn vojfadenojn! Male, ili korektos la malbonintence haltigitan fluon de la historia procezo, remetos ĝin sur la normalan vojon. Estas granda feliĉo savi unu homon, kia do estos ĝojo, se ili sukcesos helpi al tuta planedo!

Kaj en la absoluta silento de la nokta ŝipo al ties estro ŝajnis la voĉo de Faj Rodis, firme kaj klare dirinta al li: «Jes, kara Rift, jes!»


En malpezaj savaj skafandroj Neja Holli, Olla Dez, Grif Rift kaj Div Simbel staris sur la kupolo de la stelŝipo. Alte super ili blanka balono, murmuretante per heliceto, kiu tenis ĝin senmova kontraŭ vento, brilegis per speguloj de elektronika periskopo. Antaŭ Div Simbel malkovriĝis en ĉiuj detaloj la lando, ĉirkaŭanta la stelŝipon. La piloto levis la manon, kaj Grif Rift turnis larĝe dismetitajn objektivojn de telemetro-stereoteleskopo en la direkto, montriĝinta sur la limbo. Ĉiuj teranoj, vice rigardinte en la fenestreton de la telemetro, konsentis kun la elekto de la inĝeniero-piloto.

Inter senfruktaj deklivoj de bruna grundo, entranĉiĝintaj en vicon de flavaj apudbordaj montetoj, troviĝis cirksimila valo, abrupte limigita de elstaraĵoj de renversitaj tavoloj de sabloŝtono. La turnita al la stelŝipo flanko de la apudmara montetaro estis detranĉita de kruta deklivo, defendanta la valon kontraŭ vento. Sur la mara flanko de la montetoj al la akvo mem estis malleviĝanta densa vepro.

— La loko estas ideala! — diris kontenta Simbel. — Ni baros per defendaj kampoj ambaŭ longitudajn randojn de la valo kaj ankaŭ la vost-polusan flankon ĝis la maro mem. La spektantoj mare alveturos dum nokto, eliros en la vepro kaj transiros en la valon.

— Kaj lumturo? — demandis Grif Rift.

— Ne necesas, — respondis Olla Dez. — Por la defenda kampo ni devos starigi tureton, ĝi same servos kiel TVF-sendilo en kilometra distanco for de «Malhela Flamo». Ni levos maston kun fenda ultraviola radiilo, kaj ilin ni provizos per lumineskaj goniometroj.

La gardistoj, observantaj la stelŝipon, ekvidis, kiel malleviĝis la blanka balono, kaj la monstro, veninta el nekonataj profundoj de la kosmo, ekmuĝis. Du longaj signaloj signifis vokon de reprezentanto de la gardistaro.

La veninta oficiro komprenis, ke la teranoj, starantaj sur la kupolo, intencas ion fari ekster la ŝipo. Tiu loko, ronĝita de ravinoj, estis senhoma, kaj la oficiro donis permesan signalon. Ondoj de polvo kaj fumo ekkuris de la stelŝipo, iĝante vertikala muro, ŝirmanta la apudmarajn montetojn. Kiam la fumo disiĝis, la tormansanoj ekvidis rektan vojon, traigitan tra la vepro kaj ravinoj, kaj finiĝantan sur la levita ebeno, kie kreskis maloftaj arboj kun dornaj pendantaj branĉoj. La garda oficiro decidis sciigi la estrojn pri la neatendita aktiveco de la teranoj. Li ankoraŭ ne sukcesis raditelefoni al la Administrejo de la Okuloj de la Konsilio, kiam el la interno de «Malhela Flamo» elrampis ia instalaĵo, simila al malalta, vertikale starigita cilindro, kaj, impone treniĝante, ekiris laŭ la ĵus konstruita vojo. Post kelkaj minutoj la cilindro atingis la finan punkton kaj ekturniĝis tie, glatigante la ŝtonecan grundon. Ĝi rotaciis ĉiam pli rapide kaj subite komencis kreski supren, elstarigante dum ĉiu rotacio spirale volvitan dikan strion de blanka metalo. Dum la garda oficiro raportis, inter arboj jam leviĝis brilanta tureto, simila al distirita risorto kaj kronita per maldika stango kun kubeto sur la pinto.

El la stelŝipo neniu eliris, la tureto staris senmove. Ĉio eksilentis super la seka kaj varmega bordo. Kaj la tormansanoj decidis nenion entrepreni.

En la sama vespero «Malhela Flamo» transdonis al Faj Rodis mapon de la loko kaj planon de la improvizita teatro. Rodis avertis, ke la reganto de Tormans rememorigis al ŝi pri la danca «konkuro». Olla Dez promesis dum diurno prepari sian elpaŝon.

Eĉ Sol Sain eliris el sia ermitejo, kiam oni ŝaltis la grandan stereoekranon de la stelŝipo.

En la palaco Coam kvar SDP faris panoraman bildon de la vasta ronda ĉambro de la ŝipo kaj — per retrokomunikado — de la tuta Perla halo de la palaco.

Fama dancistino Gae Od Timfift elpaŝis kun sia kundancanto, larĝŝultra, nealta, kun vireca kaj koncentrita vizaĝo. Ili plenumis tre komplikan, riĉan je turnoj kaj rotacioj, akrobatan dancon, reflektantan reciprokan lukton de viro kaj virino. La dancistino estis en mallonga vesto el apenaŭ kunigitaj per fadenoj mallarĝaj ruĝaj rubandoj. Pezaj braceletoj katenis la maldekstran brakon. Alte sur la kolo brilis koliero, simila al kolringo. La virino faladis, kroĉiĝante je la parulo, kaj etendiĝadis sur la planko antaŭ li. En pozo bela kaj senforta ŝi kuŝis sur la flanko, korde etendinte la brakon kaj la kruron, kaj levinte petegan rigardon. Obeeme donante al la parulo la alian manon, ŝi fleksis la genuon, preta leviĝi laŭ lia deziro, — malkaŝa personigo de la potenco de la viro, de la mizereco kaj samtempe de la danĝera forto de la virino.

La arto kaj la beleco de la plenumintoj, la senriproĉa senpeneco kaj cizeliteco de la plej malfacilaj pozoj, la pasia, lasciva voko de la dancistino, kies korpo estis apenaŭ kovrita per disiĝantaj rubandoj, impresis eĉ la regantojn de Tormans. Ĉojo Ĉagas, sidiginta Faj-on Rodis apud si, ne atentante malserenecon de Jantre Jaĥaĥ, kliniĝis al la gastino, degne ridetante:

— La loĝantoj de la planedo Jan-Jaĥ estas belaj kaj posedas la arton esprimi fajnajn sentojn.

— Sendube! — konsentis Rodis. — Por ni tio estas des pli interesa, ke sur la Tero ne ekzistas viroj-dancistoj.

— Kio? Ĉu vi ne dancas duope?

— Dancas, kaj multe! Mi parolas pri specialaj unuopaj elpaŝoj de grandaj artistoj. Nur virinoj kapablas transdoni per sia korpo ĉiujn maltrankvilojn, sopirojn kaj dezirojn, regantajn homon en ties serĉado de belo. Pasis for ĉiuj dramoj de rivaleco, de ekscitita ofendiĝemo, de sklavigo de virino.

— Sed tiuokaze kion ankoraŭ eblas esprimi en danco?

— Ĉe ni danco iĝas sorĉo, nebula, mistera, forglitanta kaj senteble reala.

Ĉojo Ĉagas levis la ŝultrojn.

— Faj vane penas, serĉante nociojn, nur malproksime konformajn al la niaj, — flustris Menta Kor, sidinta malantaŭ Div Simbel.

— Probable, Olla ne ricevos agnoskon, — diris Neja Holli, — post kiam ĉi tie virino estis turnata, fleksata, preskaŭ batata.

Ekfluis melodio, kiel kuranta rivero kun ties plaŭdoj kaj kirloj. Poste ĝi svenis, subite anstataŭita de la alia, malgaja kaj malrapida, malaltaj sonoj kvazaŭ elmergiĝis el spegule kvieta, travidebla profundo.

Respondante al ĝi, en la profundo de la improvizita scenejo, disigita je du duonoj — la blankan kaj la nigran, — aperis nuda Olla Dez. Facila bruo aŭdiĝis el la halo de la palaco Coam, supersonita de altaj kaj akraj akordoj, al kiuj la oreca korpo de Olla respondis en seninterrompa fluo de moviĝo. Ŝanĝiĝadis la melodio, iĝante preskaŭ minaca, kaj la dancistino trafadis sur la nigran duonon de la scenejo, kaj poste daŭrigadis la dancon sur la fono de la arĝenteca blanka ŝtofo. Admirinda harmonieco, plena, neimageble alta konformo de la danco kaj la muziko, de la ritmo kaj la ludo de lumo kaj ombro kaptadis, kvazaŭ kondukadis al rando de abismo, kie devis rompiĝi la neeble bela sonĝo.

Pasiigitaj de la poezieco de la neniam vidita danco, la tormansanoj jen frapadis la apogilojn de la foteloj, jen nekomprene levadis la ŝultrojn, iufoje eĉ interparoladis flustre.

Malrapide estingiĝis la lumo. Olla Dez dissolviĝis en la nigra duono de la scenejo.

— Alion mi ne atendis! — ekkriis Jantre Jaĥaĥ, kaj la ceteraj ekbruis, jesante.

Ĉojo Ĉagas ĵetis al la edzino malkontentan rigardon, dekliniĝis al la dorsapogilo kaj diris, turnante sin al neniu:

— Estas io nehoma, neallasebla en tia malfermiteco kaj forto de sentoj. Kaj danĝera — tial, ke tiu ĉi virino estas tiom malpermeseble bela.

Faj Rodis vidis, kiel ruĝiĝis la vangoj de Ĉedi, sidanta apud ŝi. La junulino rigardis al ŝi kun petego, preskaŭ ordonante: «Faru do ion!»

«La stulteco neniam devas venki — la konsekvencoj nepre estas malbonaj», — glitis en la kapo de Rodis frazo el iu lernolibro. Ŝi decideme ekstaris, permane vokinte al si Eviza-n Tanet.

— Nun ni dancos, — trankvile deklaris ŝi, kiel ion enirantan en la programon.

Ĉedi ĝoje svingis la manojn.

— Por mi sufiĉas! — gale diris Jantre Jaĥaĥ, forlasante la halon.

Post ŝi humile ekstaris ankoraŭ kvin tormansaninoj, invititaj en la palacon. Sed Ĉojo Ĉagas nur pli komforte eksidis en la fotelo, kaj la viroj opiniis sin devigitaj resti. Tamen, la teranoj, rigardantaj el la stelŝipo, vidis, ke la virinoj de Tormans, gvidataj de la edzino de la reganto, kaŝis sin malantaŭ la arĝent-grizaj drapiraĵoj.

Faj Rodis kaj Eviza Tanet malaperis por kelkaj minutoj kaj poste venis en solaj skafandroj, ĉiu portanta sur la manplato alfiksitan al ĝi ok-edran kristalon kun sonregistraĵo. Du virinoj: unu — korve nigra, la alia — arĝente verda, kiel salika folio, ekstaris apude, alte levinte la manojn kun la kristaloj. Nekutima ritmo, akra, kun ŝanĝiĝo de oftaj kaj maloftaj frapoj, ektondris en la halo. Samtakte kun la ritma bruego la danco komenciĝis per rapidaj movoj de la manoj, etenditaj antaŭen, al la spektantoj, kaj per abruptaj fleksoj de la femuroj.

De la manoj kun la turnitaj malsupren manplatoj sur la tormansanojn descendis ondoj de rigidiga forto. Obeante al la monotona melodio, Eviza kaj Rodis mallevis la brakojn, alpreminte ilin al la flankoj kaj demetinte la manojn. Malrapide kaj sinkrone ili komencis rotacii, sovaĝe kaj ordone rigardante el sub la kuntiritaj brovoj al la spektantoj. Ili turniĝadis, jubile levante la manojn. Ekŝutiĝis frapoj de misteraj muzikiloj, akordaj kun io profunde kaŝita en la koroj de la viroj de Tormans. Eviza kaj Faj senmoviĝis. La dense fermitaj buŝoj de ambaŭ virinoj malfermiĝis, montrinte la idealajn dentojn, iliaj brilantaj okuloj venke ridis. Ili solene ekkantis antikvan iranan himnon: «Ebria kaj amanta, en luna ilumin', en silkoj malbukitaj kaj kun kalik' da vin'... Kuraĝa mok' en la okul', trist' en sinu' de l' lip'!» La tondro de la muzikiloj disŝutiĝis ofte kaj moke, iginte la spektantojn reteni la spiradon. La senmovaj korpoj el nigra kaj verda metalo ree viviĝis. Ne deirante de sia loko, ili respondis al la muziko per ŝanĝiĝoj de ĉiuj mirinde obeemaj kaj fortaj muskoloj. Kiel akvo sub venta blovo, subite kaj pormomente viviĝadis la brakoj kaj la ŝultroj, la ventroj kaj la femuroj. Tiuj mallongaj eksplodoj kuniĝis en unu kontinuan fluon, transformintan la korpojn de Eviza kaj Rodis en ion nekapteblan kaj sufere altiran. La muziko rompiĝis.

— Ha! — ekkriis Eviza kaj Faj, samtempe mallevante la brakojn.

Por teruro de la virinoj, rigidiĝintaj malantaŭ la pordokurtenoj, Ĉojo Ĉagas kaj la anoj de la Kvaropa Konsilio sub influo de la hipnota muziko kliniĝis antaŭen kaj elfalis el la foteloj, sed tuj ekstaris, ŝajniginte, ke nenio okazis, kaj freneze ekfrapis la brakapogilojn per la manplatoj, kio signifis la plej superan laŭdon.

Rodis kaj Eviza elkuris.

— Kiel eblas! — riproĉe diris Olla Dez, atente observinta la sovaĝan dancon.

— Ne, tio estis belega! Rigardu, la tormansanoj estas ŝokitaj! — ekkriis Div Simbel.

Vere, la spektantoj en la palaco Coam aspektis konsternitaj, kaj la virinoj, revenintaj al siaj lokoj, kondutis kviete, kiel kontuzitaj. Tamen, kiam aperis Faj Rodis kaj Eviza Tanet, oni salutis ilin per laŭtaj frapoj al la foteloj kaj per aprobaj ekkrioj.

Rodis turniĝis al la kamaradoj en la stelŝipo, per la fingroj montris, ke la baterioj malŝargiĝis, kaj malŝaltis la SDP-on. Olla Dez same ĉesigis la transsendon el «Malhela Flamo» kaj diris:

— Rodis iufoje kondutas kiel lernejanino de la tria ciklo.

— Sed ili vere estis belegaj! — ekprotestis Grif Rift. — Mi ne komparas ilin kun vi. Vi estas la diino de danco, sed nur sur la Tero.

— Sendube, mi estas venkita ĉi tie, — konsentis Olla. — Rodis kaj Eviza lerte uzis influon de ritmoj al la subkonscio. Kunan ritman kantadon, turniĝadon en la antikveco oni opiniis magio por ekregi homojn, samkiel militan marŝadon kaj kunan gimnastikon de jogoj. Tantrismaj «ruĝaj orgioj» en budaismaj monaĥejoj, sakramentoj omaĝe al dioj de amo kaj fekundeco en temploj de Helenujo, Fenicujo kaj Romio, ventrodancoj en Egiptujo kaj Norda Afriko, «ĉarmaj» dancoj de Hindujo, Indonezio kaj Polinezio en la antikvaj tempoj faradis al la viroj ne tiom erotikan, kiom hipnotan influon. Nur multe pli malfrue psikologoj komprenis la kombinon de vidasociaĵoj — de la gvida senso de la homo en lia sento de belo, firme ligita kun erotiko pro centmiljaroj da natura selektado de la plej perfekta. La elastecon kaj muzikecon de la virina korpo oni ne vane ekde la antikveco komparadis kun danco de serpentoj. Estante historiisto, Faj Rodis elektis ĉion hipnotan el antikvaj dancoj, kaj la efiko iĝis nerezistebla, sed kiam ŝi sukcesis instrui Eviza-n?

— Sekve, oni ne rajtas kulpigi Rodis-on pri facilanimeco kaj nepripensiteco de agoj. Tiun dancon ŝi, evidente, preparadis antaŭ longe, por montri ilian parencecon kun ni, — konvinkite diris Grif Rift.


Ekster la muroj de la ĝardenoj Coam sur la dua ŝtupego de la antaŭmontaro kreskis malgranda arbareto, ĝiaj arboj tiomgrade similis al teraj kriptomerioj, ke eĉ de malproksime ili kaŭzadis ĉe Rodis paroksismojn de sopiro pri la hejma planedo. Kriptomerioj kreskis ĉirkaŭ ŝia lernejo de la unua ciklo. La unua ciklo estis la plej malfacila en la infana vivo. Post libero kaj senzorgeco de la nula ciklo venis la tempo de strikta responso pri siaj agoj. La eta Faj ofte forkuradis en ombron de la kriptomeria bosko por satplori.

Kaj nun, trafinte ekster la limojn de la palaco, dum promeno kun inĝeniero Tael, Rodis impetis al arbo kaj alpremiĝis al ĝia trunko, penante kapti la hejman odoron de rezino kaj de la ŝelo, varmigita de la suno. La skafandro, malŝaltinte ordinaran ĉe teranoj akran palpsenton per la haŭto de la tuta korpo, ne permesis al ŝi eksenti la vivan arbon, kaj la trunko odoris nur per polvo.

La sento de senelireco, forgesita post la tempoj de la inferecaj trejnoj, premis la bruston de Rodis, kaj ŝi mallevis la kapon, por ke Eviza kaj Vir ne legu en ŝia vizaĝo nostalgion. La hejma arbo trompis. Kiom da trompoj ankoraŭ atendas ĉi tie, precipe inter homoj, tute similaj al la teraj kaj tiom malsamaj anime!

Inĝeniero Tael sub diversaj pretekstoj preterpasigis antaŭ la teranoj ĉirkaŭ cent siajn kamaradojn kaj konatojn. Malgraŭ mirinda homogeneco de la grupo, la gastoj el la Tero konsilis ekskludi ĉirkaŭ tridek homojn. Tia granda forselekto komence konsternis Tael-on. La teranoj klarigis, ke ili markis ne nur rektajn portantojn de malbono aŭ enviantojn, kaŝantajn la difektitan psikon, sed ankaŭ tiujn, kies streboj al scio kaj spirita libero ne estis pli fortaj, ol mankoj de la psiko, naturaj por netrejnita homo.

Post ok tagoj kolektiĝis sufiĉe da tormansanoj, por komenci seancojn. Por miro de la teranoj, tio estis nur «lovoj» — longvivuloj: teĥnikaj intelektuloj, sciencistoj, artistoj. Faj Rodis postulis, ke oni invitu ankaŭ «mavojn» — mallongvivantajn junulojn. Inĝeniero Tael konfuziĝis.

— Ili ne ricevas sufiĉan klerecon, kaj ni preskaŭ ne komunikiĝas kun ili. Tial mi ne konas fidindajn... Kaj ĉefe, por kio ili bezonas tion?

— Mi vane malŝparis tempon por vi, — severe diris Rodis, — se vi ĝis nun ne komprenis, ke la estonteco povas aparteni aŭ al ĉiuj, aŭ al neniu.

— Ili havas klasan subpremadon pli grandan, ol ĉe ni dum la feŭdismo! — ekkriis Ĉedi. — Similas al la sklava sociordo!

La tormansano ruĝegiĝis, liaj lipoj ektremis, kaj li direktis siajn fantastikajn okulojn al Rodis kun tia hunda fideleco kaj petego, ke Ĉedi konfuziĝis.

— Vere, ĉe ni estas akre disigitaj tiuj, kiuj meritas instruadon, kaj malkleruloj. Sed ili ja estas elektataj laŭ la realaj kapabloj el la tuta amaso da naskiĝantaj infanoj. Kaj ili estas tute feliĉaj, tiuj «mavoj»!

— Tute kiel vi, «lovoj». Vi okupiĝas pri elektita afero, kreas, faras malkovrojn. Tiuokaze por kio estas viaj serĉoj kaj animaj suferoj? Ne, mi vidas, ke ni atingis ankoraŭ nemulton. Tio estas mia miso! La promenojn mi abolas, kaj ni okupiĝu pri la historia dialektiko.

La timo, atinganta malesperon, ne malaperadis el la vizaĝo de Tael.

«Li atendas senkompatan punon pro ajna eraro, — divenis Ĉedi. — Verŝajne, ĉi tie tio estas la maniero trakti homojn».

Malgraŭ ĉiuj obstakloj, la demonstro de filmoj okazis post dek ses tagoj.

En la varmega valo, kie tigoj de duonsekaj herboj, ŝancelataj de malforta vento, estis la solaj signoj de vivo, aperis proksima, perplekse reala mondo de la Tero.

Grif Rift kaj Olla Dez uzis kurbaĵon de la defenda kampo kiel internan supraĵon de ekrano kaj, ŝanĝante la kurbecon, kreis sub la monteta deklivo grandan scenejon.

Por la loĝantoj de la planedo Jan-Jaĥ ĉio estis eksterordinara: kaŝa navigado sur malaltaj plenblovitaj flosoj laŭ la malhela maro, subita apero de lumantaj signoj sur la goniometro pro la nevidebla ultraviola lumturo, surbordiĝo sub ĉebordaj arbustoj, leviĝo sur monteton kun orientado al nebula luma makuleto de iu stelamaso, serĉado de la du malaltaj arboj, inter kiuj kuŝis la enirejo en la valon, nun fermitan por ĉiuj aliaj, neordinara difuzita kaj morna lumo, eliranta el nenie kaj prilumanta la fundon de la valo kun eroziaj sulkoj, inter kiuj dissidiĝadis la emociitaj vizitantoj. Tio tiom diferencis de la monotona vivo de Jan-Jaĥ, kun ĝiaj stultige teda laboro kaj primitivaj amuzoj, ke ĝi kreis nekutiman etoson de nervoza vigliĝo.

Subite el la nepenetrebla mallumo de la defenda kampo aperadis ronda halo de la stelŝipo, kie ses teranoj salutadis la gastojn en ilia gepatra lingvo. Komence ĉiuj alvenintoj el la fora mondo ŝajnis al la tormansanoj tre belaj, sed samaspektaj. Ĉiuj viroj estis altaj, kun decidemaj grandaj vizaĝoj, seriozaj ĝis severeco. Ĉiuj virinoj havis cizele regulajn malgrandajn trajtojn, ideale rektajn nazojn, firmajn mentonojn, densajn harojn, ĉiuj ili estis fortikaj. Nur kiam la okulo kutimiĝadis al tiuj ĝeneralaj trajtoj, la loĝantoj de Jan-Jaĥ rimarkadis individuan diversecon de la teranoj.

Iu el la stelŝipanoj, plej ofte Olla Dez, mallonge klarigadis la temon de la stereofilmo, kaj la stelŝipo malaperadis.

Antaŭ la tormansanoj plaŭdis nekredeble travidebla maro kun blua akvo. Puraj plaĝoj de nigra, rozkolora kaj ruĝa sablo logis kuniĝi kun suno kaj maro. Sed la belegaj bordoj estis preskaŭ senhomaj malsame de la plenŝtopitaj banlokoj sur Tormans. En diversaj horoj aperadis homoj, naĝadis, plonĝadis kaj poste rapide malaperadis, disveturante en malfermitaj vagonoj de malgrandaj trajnoj, kurantaj laŭ la bordo.

La loĝantojn de Jan-Jaĥ miregis la giganta Spirala Vojo: filmita frunt-al-frunte proksimiĝo de kolosa trajno vokadis en nekutimaj homoj praan timon.

Tropikaj ĝardenoj, kuŝantaj sur neĉirkaŭrigardeblaj vastaĵoj, kaj samaj senlimaj kampoj de fabela tritiko kun spikoj, pli grandaj, ol maizaj spadikoj, tiel akre kontrastis kun malriĉaj arbustaj ĝardenoj kaj fabaj kampoj de Tormans, ke Grif Rift decidis ne plu montri malavaraĵojn de la hejma planedo, por ne vundi la gastojn.

Aŭtomataj fabrikoj de artefarita viando, lakto, butero, vegetaĵa ovoflavo, kaviaro kaj sukero kvazaŭ ne rilatis al kampoj, fruktarbaj ĝardenoj kaj brutaj gregoj. Plataj travideblaj tasoj de radikaptiloj por produktado de proteino konsistigis nur malgrandan parton de grandegaj subteraj konstruaĵoj, en kiuj ĉe konstantaj temperaturoj kaj premoj cirkulis fluoj de aminacidoj. Larĝaj turoj de sukeraj fabrikoj mistere, sordine bruis, kvazaŭ eĥo de fora tondro. Tiun sonon produktadis kolosa kvanto da aero, ensuĉata en iliajn ricevilojn, sedimentigante superfluan karbondioksidon, akumuliĝintan dum jarmiloj da neracia mastrumado. La plej belaj estis neĝe blankaj kolonaroj de fabrikoj de sintezata ovoflavo, brilantaj ĉe randoj de cedraj arbaroj. Nur vidinte la teĥnikan nivelon de la nutroproduktado, tormansanoj komprenis, kial sur la Tero estas malmulte da lakta brutaro — bovoj kaj antilopoj — kaj tute ne estas vianda brutaro, nek birdobredejoj, nek fiŝaj fabrikoj.

— Kiam malaperis la neceso murdi por manĝo, tiam la homaro faris la lastan paŝon for de la neceso al la vere homa libero. Tion ne eblis fari antaŭ ol ni trovis, kiel el vegetaĵaj proteinoj krei la animalajn. Anstataŭ bovoj estas fabriko de artefarita lakto kaj viando, — klarigadis Grif Rift.

— Kial do ni ne havas tion ĝis nun? — ordinare demandadis la tormansanoj.

— Via biologio, evidente, okupiĝis pri io alia aŭ estis difekta, estis flankenigita fare de aliaj sciencoj, malpli gravaj por prospero de la homo. La stato, konata ankaŭ en la tera historio...

— Kaj ĉu vi venis al konkludo, ke ne eblas atingi veran alton de kulturo, murdante animalojn por manĝo?

— Jes!

— Sed animaloj necesas ankaŭ por sciencaj eksperimentoj.

— Ne! Serĉu ĉirkaŭvojon, sed ne faru torturojn. La mondo estas neimageble komplika, kaj vi nepre trovos multajn aliajn vojojn al malkovro de la vero.

Kuracistoj kaj biologoj de la planedo Jan-Jaĥ nekredeme interrigardadis. Sed ree kaj ree aperadis antaŭ ili subteraj labirintoj de memormaŝinoj — konservejoj de la tutplaneda informo. Realiĝis la vortoj de antikva poeto, kiu deziris al la homo esti «simpla, kiel vento, neelĉerpebla, kiel maro, kaj saturita per memoro, kiel la Tero». Nun la tuta planedo per la manoj de siaj saĝaj infanoj saturiĝis per memoro de ne nur sia vivo, sed ankoraŭ de miloj da aliaj loĝataj mondoj de la Granda Ringo.

Multaj teĥnikaj konstruaĵoj iradis ĉiam pli profunde en la teran kruston. Anstataŭ antikve elĉerpitaj minejoj funkciis memriĉiĝantaj hidrotermaĵoj, ligitaj kun subkrustaj fluoj en la termantelo en la zonoj de eliro de la junaj akvoj. Samaj hidrotermaj leviĝantaj fluoj estis uzataj sur la supraĵo en energi-produktaj kaj varmigaj instalaĵoj.

Verŝajne, la plej mirinda por la tormansanoj ŝajnis ega disvastigiteco de artoj. Praktike ĉiu homo posedis iun specon de arto, ŝanĝante ĝin dum diversaj periodoj de la vivo. Facileco de uzado de informo koincidis kun ebleco vidi ajnajn bildojn, skulptaĵojn, akiri elektronikajn registraĵojn de ajna muzika verko, de ajna libro. Multegaj Domoj de Astrografio, de Libro, de Muziko, de Danco, esence estis palacoj, kie ĉiuj dezirantoj trankvile kaj oportune povis ĝui vidon de kosmo, de ĝiaj loĝataj planedoj kaj de tuta neelĉerpebla riĉo de homa kreado dum jarmiloj de la dokumentita historio. Vere neimagebla nombro da artaĵoj estis kreita dum la du jarmiloj, pasintaj post la EMU — la Erao de la Monda Unuiĝo!

La tormansanoj vidis lernejojn, plenajn je sanaj kaj gajaj infanoj, luksajn festojn, en kiuj ĉiuj ŝajnis same junaj kaj nelacigeblaj. La socia edukado ne mirigis la loĝantojn de Jan-Jaĥ. Multe pli mirinda ŝajnis malesto de ajnaj gardistoj aŭ de potenculoj, forbariĝintaj disde la mondo en gardataj palacoj kaj ĝardenoj. En neniu el miloj da vizaĝoj, pasintaj antaŭ la tormansanoj, eĉ unufoje aperis esprimo de timo kaj fermita memama singardo, kvankam maltrankvilo nemalofte legiĝis sur la vizaĝoj de kuracistoj, edukistoj, sportaj instruistoj. La spektantojn surprizis malesto de bruo, de laŭta muziko kaj parolo, de tondrantaj kaj fumantaj maŝinoj en la urboj de la Tero, mirigis stratoj kaj vojoj, similaj al silentaj aleoj, kie neniu aŭdacis maltrankviligi alian homon. Muziko, kantado, dancoj, festoj, petolaj ludoj sur tero, akvo kaj en aero okazadis en la lokoj, speciale destinitaj por tio.

Gajuloj ne miksiĝadis kun malgajuloj, infanoj kun plenaĝuloj. Kaj ankoraŭ unu trajto de la tera vivo kaŭzadis perplekson. Personaj loĝejoj de homoj de la Tero, aranĝitaj simple, impresis al la loĝantoj de Jan-Jaĥ kiel duonmalplenaj, eĉ malriĉaj.

— Por kio ni bezonas ion krom la plej necesa, — respondadis al la neevitebla demando Olla Dez, — se ni en ajna momento povas uzi la tutan lukson de publikaj ejoj?

Vere, la loĝantoj de la Tero laboradis, meditadis, ripozadis kaj gajadis en grandegaj, oportunaj, ĉirkaŭigitaj per ĝardenoj domoj, kun bele aranĝitaj ĉambroj kaj haloj, — en palacoj kaj temploj de artoj aŭ sciencoj. Ŝatantoj de antikveco restarigadis severajn domojn kun dikaj muroj, mallarĝaj fenestroj kaj granda, peza meblaro. Aliaj, male, konstruadis vastajn, malfermitajn por ĉiuj ventoj kaj suno, pendĝardenojn, elŝoviĝantaj en maron aŭ pendantajn sur kapturniga alto de montaj deklivoj.

— Kaj ĉe ni, — diradis la tormansanoj, — publikaj domoj, parkoj kaj palacoj estas troplenigitaj de homoj kaj tre bruaj. Pro multegaj vizitantoj ilin ne eblas teni en necesa pureco, konservi fajnecon de la aranĝo. Tial niaj personaj loĝejoj similas al fortikaĵoj, kie ni kaŝiĝas de la ekstera mondo, tie ni kaŝas ankaŭ ĉion, kio estas al ni speciale kara.

— Estas malfacile tuj kompreni, kio kaŭzis la diferencon, — diris Olla Dez. — Probable, vi ŝatas bruon, tumulton, homamasiĝon.

— Ja ne, ni malamas tion, kiel plejmulto da homoj de intelekta laboro. Sed neeviteble ĉiu bela loko, ĉiu novkonstruita Palaco de ripozo iĝas plenŝtopita de homoj.

— Mi, ŝajne, komprenis, en kio estas la afero, — diris Sol Sain. — Ĉe vi ne konformas la kvanto de la loĝantaro kaj la rimedoj. En tiu ĉi okazo ne sufiĉas publikaj ejoj por ripozo kaj distroj.

— Ĉu ĉe vi ili konformas?

— Tio estas la plej grava tasko de la Konsilio de Ekonomio. Nur en konformo inter la kvanto de la homoj kaj la realaj ekonomiaj ebloj estas la fundamento de komforta vivo kaj stabiligo de la planedaj rimedoj por ĉiam.

— Sed kiel vi atingas tion? Ĉu per reguligo de naskado?

— Kaj per tio, kaj per antaŭvido de hazardaĵoj, de fluktuoj de sukcesoj kaj malsukcesoj, de kosmaj cikloj. Homo devas scii ĉion ĉi, alie ĉu li estas homo? La ĉefa celo de ĉiuj sciencoj estas sola — feliĉo de la homaro.

— Kaj el kio ĝi konsistas, via feliĉo?

— El komforta, trankvila kaj libera vivo, unuflanke. Kaj ankaŭ el strikta memdisciplino, eterna malkontenteco, strebo plibeligi la vivon, plivastigi ekkonon, plilarĝigi la limojn de la mondo.

— Sed tio ja kontraŭdiras unu al la alia!

— Male, tio estas dialektika unueco, kaj, sekve, en ĝi estas la evoluo!

Tiaspecaj konversacioj akompanadis ĉiun demonstron de la stereofilmoj, kaj iufoje ili iĝadis prelegoj aŭ emociaj diskutoj. La tormansanoj per sia psikologia strukturo neniel diferencis de la teranoj. Ilia antaŭhistorio pasis kune. Tial ankaŭ la moderna tera vivo, kvankam nur ĝenerale, iĝadis por ili komprenebla. Kaj la arton de la Tero la loĝantoj de Jan-Jaĥ perceptadis facile. Kun la scienco la afero statis malpli bone. Tro malproksimen iris la teranoj en kompreno de la plej subtilaj strukturoj de la mondo.

Eĉ pli malfacile oni perceptadis stereofilmojn de la Granda Ringo. Strangaj estaĵoj, iufoje similaj al la teranoj, nekompreneblaj paroloj, ritoj, amuzoj, konstruaĵoj, maŝinoj. Ŝajna malesto de loĝantoj sur planedoj apud la centro de la Galaksio, kie sub kilometraj volboj restadis senmovaj aŭ malrapide turniĝadis travideblaj diskoj, radiantaj bluan lumon. En aliaj mondoj renkontiĝadis stelaspektaj formoj, borderitaj de miloj da blindigaj violkoloraj globoj, kiuj, malsame de la diskoj, estis orientitaj vertikale. La tormansanoj ne sukcesis kompreni, kio estas tio: ĉu maŝinoj, kondensantaj iun specon de energio, aŭ psikaj personiĝoj de pensantaj estaĵoj, dezirintaj resti nerekonitaj eĉ por la riceviloj de la Granda Ringo.

Tre malbonaŭguraj ŝajnis planedoj de infraruĝaj sunoj, sur kiuj loĝis superaj vivuloj, kiuj estis anoj de la Ringo. La registraĵoj estis faritaj antaŭ la enkonduko de la ondaj konvertiloj, inventitaj sur la planedo de la stelo Beta de la Pokalo, kiuj permesas vidi en ajnaj prilumaj kondiĉoj de la universo Ŝakti. Apenaŭ distingeblaj konturoj de gigantaj konstruaĵoj, monumentoj, arkaĵoj mistere nigris sub steloj, kaj moviĝo de homamasoj ŝajnis minaca. Neesprimeble belega muziko aŭdiĝis en mallumo, kaj nevidebla maro plaŭdis kun sama heksametra bruo, kiel sur la Tero kaj sur la planedo Jan-Jaĥ.

Olla Dez demonstris ankaŭ kelkajn ĝis nun ne deĉifritajn registraĵojn, liveritajn de stelŝipoj de Rekta Radio el la galaksioj Andromeda kaj M-51 en la Ĉashundoj. Sovaĝe turniĝantaj multkoloraj spiraloj kaj pulsantaj globecaj miledroj kvazaŭ boris oceanon da densa mallumo. Nur la ŝipanaro de «Malhela Flamo», trairinta laŭ la rando de abismo, konjektis, ke tiuj bildoj povis signifi penetron en Tamas-on, la neatingeblan kaj nevideblan kontraŭmondon, ĉirkaŭantan nian Universon.

Tamen la elsendoj el foraj kaj strangaj mondoj, malgraŭ sia eksterordinareco, malmulte interesis la tormansanojn. Anstataŭe ilin senfine emociis stereofilmoj pri teranoj sur aliaj planedoj, ekzemple, sur la antaŭnelonge loĝigita planedo de la Verda Suno en la sistemo de Aĥernaro. Ne povis ne kapti ilian imagon la belegaj ruĝaj homoj el la Epsilono de la Tukano — kun tiu planedo la Tero establis regulan trafikon.

Post kiam SRR-oj komencis fari flugojn al la Epsilono de la Tukano — longe je cent okdek parsekoj — dum dek sep tagoj, sur la Tero, speciale inter junularo, eksplodis epidemio de enamiĝo en ruĝajn homojn.

Sed montriĝis, ke geedzecoj inter teranoj kaj ruĝaj tukananoj estas senfruktaj: tio alportis nemalmulte da elreviĝoj. Potencaj biologiaj institutoj de ambaŭ planedoj koncentris siajn penojn al venko de la neatendita obstaklo. Neniu dubis, ke la malfacila problemo baldaŭ estos solvita kaj kuniĝo de ambaŭ homaroj, tute similaj, sed malsamaj per la deveno, iĝos plena, per tio senfine multobligante ekzistodaŭron de la homo de la Tero kiel specio.

La homoj, transloĝiĝintaj sur la planedon de la Verda Suno, vivis tie ankoraŭ nemultajn jarcentojn, sed pro radiado de la suno ricevis lilan haŭton kaj ekstere diferencis disde la bronze sunbrunaj teranoj multe pli, ol la lastaj disde la flavaj loĝantoj de Jan-Jaĥ. Sed la tuta vivordo de la pioniroj de la tera homaro sur Aĥernaro neniel diferencis de ilia prapatrujo, kio donis al la tormansanoj certecon pri ilia propra alianco kun la potenca Tero. La afabla kaj atenta rilato de la stelŝipanoj al siaj gastoj firmigis tiun esperon. Kvankam la teranoj ŝajnis al ili malvarmetaj kaj iom fremdaj, la tormansanoj komprenis la fore disirintan malsamecon de interesoj kaj gustoj. Tiuj plene malfermitaj kaj puraj homoj neniam, eĉ ne por momento pensis pri sia supereco, kaj la loĝantoj de Jan-Jaĥ sentis sin kun ili simple kaj facile, kiel kun siaj plej proksimaj homoj.

La dezerta spektantaro konsistis el kleraj kaj saĝaj «lovoj», kiuj tre baldaŭ komprenis, ke la alianco de la Tero kaj Jan-Jaĥ signifas antaŭ ĉio ruiniĝon de ilia oligarkia sociordo, detruon de la sistemo «lovoj» — «mavoj» kaj de la filozofio de frua morto. Tia strukturo ne povis elirigi la planedon el ĝia nuna mizera stato. Samtempe tiu sociordo garantiis altegajn privilegiojn al la oligarkia elito. Kvankam la sumo de avantaĝoj estis mizera kompare kun la malfermita, klara kaj sana vivo de la komunisma sociordo de la Tero, kredi je tio kaj fordoni siajn privilegiojn la oligarkoj de Jan-Jaĥ, certe, ne povis. Tial la unua konatiĝo kun la stereofilmoj de la Tero kaŭzis ĉe la reganta elito senton de malamikeco kaj timo. Ili komprenis, ke la vivo de la Tero per sia ekzisto mem estis malamika al la ordo de Tormans, malkonfirmante la kvazaŭ solan veran vojon, elektitan de la regantoj, kaj nuligante la senbridan prilaŭdadon, pri kiu okupiĝadis la demagogaj propagandistoj de la Kvaropa Konsilio.

Vizito de la improvizita teatro en la dezerto apud la tera stelŝipo, al kiu estis malpermesite eĉ proksimiĝi, konsistigis, el la vidpunkto de la regantoj de Jan-Jaĥ, ŝtatan krimon kaj estis punenda. Sed tormansanoj estis pretaj al ĉio, por nur trafi al demonstrado de stereofilmoj de «Malhela Flamo». Nature, la teranoj konstante maltrankvilis pri siaj spektantoj. La detektilo de biokurentoj por rekonado de homoj, jam nomita de Sol Sain DPE, aŭ dissekcilo de la psika esenco, estis ankoraŭ ne preta por fidinda funkciado. Ankoraŭ povis esti eraroj okaze de lerta maskiĝo.

La aferon savis Neja Holli, kiu helpis al Sol Sain en la ellaborado de DPE. Ŝi rimarkis pligrandigon de la dento K en biokurentoj de ĉiuj tormansanoj, sincere kaj malfermite dezirantaj informon. Ĉia dubo, malfido aŭ kaŝita forta emocio kaŭzis neeviteble kaj nepre falon de la dentoj K.

En la trairejo inter du arboj oni aranĝis kroman kampon, tralasantan nur homojn kun certa nivelo de ekscito de la dentoj K kaj deĵetantan ĉiujn aliajn. Tiel tormansanoj ricevis plian garantion de sekureco.

Dum tri semajnoj Olla Dez faris dek ok demonstrojn por kelkmil loĝantoj de Jan-Jaĥ. Dum unu el la lastaj demonstroj tormansa sciencisto kun titolo «ekkoninta la serpenton» kaj kun neebla por la tera lingvo nomo Ĉadmo Sonte Taztot pridubis la eblon de la komuna deveno de la homaroj de ambaŭ planedoj.

— La homo de Jan-Jaĥ estas malbona en sia esenco mem, — deklaris la sciencisto. — Tiu esenco estas heredita de la prauloj, kiuj murdadis, ĵaluzadis, ruzadis kaj per tio garantiis al si transvivadon; pro tio ĉiuj penoj de la plej bonaj homoj frakasiĝis kontraŭ la muro de anima sovaĝeco, timo kaj malfido. Se la homaro de la Tero leviĝis sur tian alton, do, evidente, ĝi havas alian devenon, kun pli noblaj animaj fundamentoj.

Olla Dez pensis iom, konsiliĝis kun Rift kaj Sain kaj elprenis «steletojn» kun filmoj pri la pasinteco. Ne dokumentajn registraĵojn, sed pli ĝuste ekskursojn en malsamajn historiajn periodojn, restarigitajn laŭ arkivoj, memoraĵoj kaj muzeaj kolektoj.

La ĝismute ŝokitaj tormansanoj ekvidis terurajn katastrofojn, tedan kaj enuan vivon de troloĝataj urboj, sociajn «disputojn», en kiuj vortoj de averto kaj sagaco dronis en muĝo de trompitaj homamasoj. Antaŭ grandaj atingoj de scienco kaj arto, saĝo kaj fantazio la tiama averaĝa homo akre sentis sian malplivalorecon. Psikologiaj kompleksoj de humiligiteco kaj nekredo je si naskadis agreseman strebon elstari per ajna kosto.

Psikologoj de la Tero antaŭdiris neeviteblan aperon de afektaj, sensencaj, torditaj formoj de arto kun tuta gamo da variaĵoj — ekde abstraktaj penoj de sentalentuloj esprimi la neesprimeblan, ĝis psikopata diserigo de imagoj en bildoj kaj en vorttorentoj de literaturaj verkoj. Homo, ĝenerale needukita, nedisciplinita, ne scianta vojojn al memperfektiĝo, penis iri for de nekompreneblaj problemoj de la socia kaj persona vivo. Sekve iĝis neeviteblaj la narkotaĵoj, el kiuj plej disvastiĝis alkoholo, bruanta muziko, sensencaj bruaj ludoj kaj amasaj spektaĵoj, senfina akirado de malaltprezaj aĵoj. La reproduktiĝo sur la Tero dum la EDM estis neniel limigata pro konkurenco de popoloj, por milita dominado de unu nacio super alia, dum sur Tormans, kie jam ne estis militaj konfliktoj, oni ne reguligis la naskadon por aliaj celoj — por selekto de tiuj kvin procentoj de lernokapablaj homoj, sen kiuj haltus la maŝino de la civilizo.

Kelkaj sciencistoj de la Tero, en malespero pro maturiĝanta danĝero de la ĉiam akceliĝanta kripla kapitalisma evoluo, vokis ĵeti ĉiujn penojn al la teĥnologio de artefarita nutraĵo kaj sintezaj varoj, opiniante, ke ĉiuj malfeliĉoj venas de la manko de materialaĵoj. Ili ligis kun tio la tutmondan mizeriĝon de la Tero, rememorigante, ke la homo komence estis ĉasisto kaj kolektisto, sed ne terkulturisto.

«Por niaj pranepoj, — skribis unu sciencisto, — niaj hodiaŭaj zorgoj kaj timoj ŝajnos koŝmara sonĝo de malklera racio. Ni devas remalkovri la forgesitajn kvalitojn en ni mem kaj restaŭri nian Bluan Planedon ĝis ties vera belo».

Ĉiuokaze, eĉ la plej ardaj eskapistoj komencis sobriĝi, kiam la teranoj faris unuajn kolosajn elspezojn por eliro en la kosmon, kaj komprenis grandegajn malfacilaĵojn de eksterteraj flugoj, komplikecon de ekposedo de interstelaj spacoj kaj de la senvivaj planedoj de la Suna sistemo. Tiam oni ree turnis sin al la Tero, kompreninte, ke ĝi dum ankoraŭ longa tempo devas servi kiel hejmo por la tera homaro, rekonsciiĝis kaj sukcesis savi ĝin de detruo.

— Ho Granda Serpento! — ekkriis Ĉadmo Sonte Taztot. — Tio tiel similas al ni, sed kiel vi sukcesis tion?

— Per malfacila kaj komplika vojo, — respondis Sol Sain, — trairi kiun povis nur la kolektiva racio de la planedo. Ne organizita de supre opinio de neinformita homamaso, sed komuna pripensado kaj agnosko de praveco surbaze de kompreno kaj vera informo. Pro grandega kvanto de homoj sur la Tero ĉio ĉi iĝis ebla nur post la invento de komputiloj. Helpe de la samaj komputiloj ni faris skrupulan specigon de la homoj. La vera lukto por sano de idaro kaj pureco de percepto komenciĝis, kiam ni metis instruistojn kaj kuracistojn super ĉiuj aliaj profesioj sur la Tero. Ni enkondukis dialektikan edukadon. Unuflanke, strikte disciplinan, kolektivan, aliflanke — milde individuan. La homoj komprenis, ke ili ne rajtas eĉ je unu ŝtupo malleviĝi de la jam atingita nivelo de edukiteco, scio, sano, eĉ se okazos io ajn. Nur supren, pluen, antaŭen, je kosto de eĉ seriozaj materialaj limigoj.

— Sed en Jan-Jaĥ ja same estas komputiloj, kaj sufiĉe delonge! Ni nomas ilin «drakaj ringoj», — ne trankviliĝis la «ekkoninta la serpenton».

— Ŝajne, mi komprenis, en kio estas la afero! — ekkriis Sol Sain. — Sur la Tero ni havis multegajn popolojn, kelkajn grandajn kulturojn, diversajn sociajn sistemojn. En reciproka penetro aŭ en rekta lukto ili prokrastis kreiĝon de la monokulturo kaj de la monda ŝtato ĝis tiam, kiam kreskis la socia konscio kaj la teĥniko provizis la socion per aparataro, necesa por vera komunisma justeco kaj kolektiveco. Krome, la minaco de ĉion detruonta milito devigis la ŝtatojn pli serioze rilati inter si en la monda politiko, tiel nomiĝis tiam la nacia konkurenco inter popoloj.

— Kaj ĉe ni sur la planedo Jan-Jaĥ, loĝata de esence unu popolo, en la monokulturo la evoluo iĝis unulinia.

— Kaj vi ne sukcesis rekonsciiĝi, antaŭ ol sur la tuta planedo ekregis la oligarkia sistemo de ŝtata kapitalismo! — ekkriis Menta Kor, kaj ekstrema ekscitiĝo de la tormansanoj montris pravecon de ŝia aserto.

Post tiu konversacio inĝeniero Tael petis ekstervican renkontiĝon kun Faj Rodis.

Tiutempe Eviza Tanet konstatis, ke la ellaborado de la antikorpoj en la organismoj de la stelŝipanoj estas sufiĉa por imuneco. Ŝi permesis demeti la skafandrojn. La jubilantaj teranoj tuj pretis deĵeti la tedintajn kirasojn. Faj Rodis vokis flanken Gen Atal-on:

— Tivisa kaj Tor sciigis al «Malhela Flamo», ke ili finis la vizitadon de institutoj kaj rezervejoj. Nun ili deziras esplori forlasitajn urbojn kaj restintajn praarbarojn en la regiono de la Spegula maro. La potenculoj avertas pri ia danĝero, sed ni tamen nepre devas konatiĝi kun netuŝitaj regionoj de la planedo.

— Mi komprenis vin. Por triopo danĝero estas ne tiel timinda. Kiam mi flugu?

— Morgaŭ. Sed Tivisa kaj Tor decidis ne demeti la skafandrojn.

— Kaj mi demetos.

— Sed se du viaj kunuloj estos en metalo, kaj vi ne, do ĉu tio ne rompos unuecon de la grupo? Vi estos la malpli fortika ĉenero...

— Jes, do necesos ankoraŭ iom resti metala.

Gen Atal rigardis al Eviza. Tiu respondis per kompata kapsigno, sed la inĝeniero de kirasa defendo ne legis en ŝiaj topazaj tigraj okuloj la deziritan respondon. Li turniĝis al Rodis kaj malgaje diris, ke li iras prepari sian SDP-on.

Rodis riproĉe rigardis al Eviza, tuj kiam Gen Atal malaperis trans la pordo. Eviza ekridis, levinte la malhel-rufan kapon, kaj Rodis bedaŭris, ke Gen Atal ne vidas ŝin en tiu minuto.

— Mi tiel dezirus ne ĉagreni lin, sed kion mi povas fari kun mi, — diris Eviza. — Ni iru. Mi malkutimiĝis de la normala sento de korpo, kvazaŭ mi kreskis en ŝelo, kiel tormansa serpento.

Inĝeniero Honteelo Tollo Frael, veninta al Faj Rodis, atendis ŝin en la ĝardeneto, kie li unuafoje eksciis la sekretojn de sia planedo.

Faj Rodis eliris al li, kantetante, per malpeza kaj risorta paŝado, en mallonga hejma robo de la Tero. Strikta korsaĵo kun malalte malkovritaj ŝultroj kaj larĝa jupeto, kuntirita sur la talio per nigra rubando kaj kuŝanta per liberaj faldoj. La brakojn kaj la krurojn, malkovritajn ĝis la mezo de la femuroj, kovris glata ruĝeta sunbruno, harmonianta kun la pale ora koloro de la robo. En tiu vesto la estrino de la teranoj perdis parton de sia majesteco, iĝis pli juna kaj, el la vidpunkto de la tormansano, pli bela. Faj Rodis jam kutimiĝis al tio, ke bagatelaj ŝanĝoj en la aspekto aŭ en agoj faras neadekvate fortan impreson al la loĝantoj de Jan-Jaĥ, kaj hastis helpi al la inĝeniero.

— Ĉu io okazis? — demandis ŝi, ridetante, kaj aldonis: — Mi iĝas vera virino de Jan-Jaĥ, se mi tiel ofte pensas pri danĝero.

— Danĝero ne estas. Sed necesas konsiliĝi, — la inĝeniero retrorigardis.

Rodis premis butonon sur la signala braceleto. Aŭdiĝis ofta trotetado, kaj en la ĝardenon venis la obeema naŭpiedulo, konservinta sur sia kloŝo la korve nigran koloron de la skafandro de sia mastrino. Rodis kovris sin kaj la inĝenieron per defenda kampo.

— Mi renkontiĝis kun la amikoj. Ili instigis min iri al vi. Post la spektado de la filmoj pri via... kaj nia, — korektis li sin, — historio ĉiuj pensas nur pri tio, kiel fari la vivon simila al la tera. Antaŭ ol vi foriros de ni al la fora Tero, vi devas doni al ni armilaron.

— Armilaro sen scio alportos nur malutilon. Ne havante klaran, pravigitan kaj elprovitan celon, vi kreos nur provizoran anarkion, post kiu ĉiam ekregas eĉ pli malbona tiranio.

— Kion do ni faru?

— Laŭ la dialektikaj leĝoj de dorsoflanko, la fera fortikeco de la oligarkia reĝimo samtempe estas tre rompebla. Necesas esplori ĝiajn nodajn fiksilojn, por sisteme bati al ili, kaj la tuta konstruaĵo dissaltos, malgraŭ ŝajna monoliteco, ĉar ĝi staras nur sur la timo — ekde la malsupro ĝis la supro. Sekve, vi bezonos nemultajn homojn, kuraĝajn, abnegaciajn, saĝajn, por disfaligi la oligarkion, kaj tre multajn simple bonajn homojn, por konstrui veran socion.

— Kaj ĉu tial vi tiel insistas pri preparado de la popolo? — demandis Tael.

— La dialektika paradokso estas en tio, ke por konstruo de la komunisma socio necesas disvolviĝo de la individueco, sed ne individuismo de ĉiu homo. Estu lokoj por spiritaj konfliktoj, malkontento, deziro plibonigi la mondon. Inter «mi» kaj la socio devas resti limo. Se ĝi forviŝiĝos, do rezultos adaptita homamaso, postrestanta la progreson des pli, ju pli granda estas ĝia adapto. Memoru ĉiam, ke la nuno, esence, ne ekzistas, estas nur procezo de transiro de la estonteco en la pasintecon. Tiun procezon oni ne devas prokrasti, des pli haltigi. Sed via oligarkio bremsis la evoluon de la socio de Jan-Jaĥ sur ĝia neevitebla vojo al la komunismo, kaj precipe tial, ke vi helpadis al la oligarkio firmigi ties regadon. Viaj sciencistoj ne devas iĝi murdistoj, malgraŭ honoroj, privilegioj, subaĉeto. Memoru, ke via socia sistemo baziĝas sur subpremo kaj teroro. Ĉia perfektigo de tiuj metodoj neeviteble batos vin mem.

Ja la malfeliĉo estas en tio, ke la «mavoj» nomas vin murdistoj, kaj ili pravas, kvankam flamigo de reciprokaj ofendiĝoj estas la elprovita artifiko de oligarkoj.

— Vi ne scias, kiel profunde iris perversigo de la homoj, — obstine diris Tael. — Mi diras pri la demagogio, ke kvazaŭ ĉiuj homoj estas samaj, kaj nur sufiĉas ilin konvene prilabori, eduki (same egale), kaj ni ricevos unuecon de pensado kaj kapabloj. En la realo okazis malo: fakta malegaleco naskis maron da persona envio, la envio naskis komplekson de humiligiteco, en kiu perdiĝis la klasa konscio, la celo kaj la senco de lukto kontraŭ la sistemo. La «mavoj» estas kontraŭ ni, ni estas kontraŭ ili, kaj la sistemo dum jarcentoj restas netuŝita. Ĉiuj estas venenitaj per malamo kaj profunda nekompreno.

— Tael, ĉu tio estas vi? Ĉu vi komencas laciĝi? Kaj la ekzemplo de la Tero? Ja nur seriozaj kaj longaj penoj transformos la senelirajn rondojn de la infereco en disvolviĝantan senfinan spiralon. Jen ni revenis al tio, de kio ni komencis.

— Ne, ne al tio. Ĉu vi konsentis kun la «mavoj» pri kulpigo de ni?

— Jes, Tael. En kapitalisma oligarkio, ju pli alte tiu aŭ alia klaso, grupo aŭ tavolo staras sur la ŝtuparo de la socia hierarkio, des pli multas en ĝi murdistoj, rektaj kaj malrektaj, latentaj kaj realaj. Murdistoj ekzistas de diversaj specoj — konsciaj kaj senkonsciaj. Unuj agas tiel pro lakeado al la regantoj, aliaj pro malklereco, kiam decidan postenon okupas malklera, malsaĝa homo. La «lovoj», kvankam inter ili estas nemalmultaj malkleraj kaj malsaĝaj homoj, en plejmulto estas kleraj kaj ĝenerale inteligentaj. Iĝante murdistoj, ili kulpas duoble. Specoj de murdoj estas diversaj. Oni murdas per malkonformo inter plenumata laboro kaj kondiĉoj, en kiuj ĝi estas farata. Oni venenas per industriaj forĵetaĵoj kaj lavaj ĥemiaĵoj riverojn kaj grundajn akvojn; per malperfektaj, haste faritaj kuraciloj; per insekticidoj; per falsita malplikostigita manĝo. Oni murdas per detruo de la naturo, sen kiu ne povas vivi la homo, oni murdas per konstruado de urboj kaj fabrikoj en lokoj, malutilaj por vivo, en nekonvena klimato; per bruo, kiun limigas neniu kaj nenio. Per malbone ekipitaj lernejoj kaj malsanulejoj, finfine, per mallerta regado, kreanta grandegan kvanton da personaj malfeliĉoj, kaj tiuj kaŭzas egan spektron da nervaj malsanoj. Kaj pri ĉio responsas unuavice la «lovoj» — sciencistoj kaj teĥnologoj, ĉar kiu, se ne ili, devas esplori la kialojn, kaŭzantajn la murdajn konsekvencojn. Kaj la okazoj, kiam «lovoj» iĝas rektaj murdistoj, armante gardajn trupojn, destinitajn por ekstermo de alipensantoj? Kiam ili ellaboras torturojn kaj psikologian subpremon, kiam ili kreas armilojn por amasa murdo? Laŭ la leĝoj de la Granda Ringo, tiuj agantoj devas esti senigitaj je ebleco okupiĝi pri scienco, ĝis fizika forigo de ili sur sovaĝajn planedojn.

Inĝeniero Tael senmove staris antaŭ Rodis. La konata al ŝi esprimo de konsternita infano ĉiam pli klare montriĝis sur lia vizaĝo. Faj Rodis eksentis, ke necesas subteni la tormansanon kaj liajn amikojn, doninte apogilon al ilia netrejnita psiko.

— Verŝajne, vi bezonas unu specon de armilo, necesan por forigo de gvatado, denuncoj, perfortoj. Tio estas IMM — pulsa inhibiciilo de mallonga memoro. Sur la ŝipo oni faros kelkdek IMM-ojn, sed vi ne devas ilin uzi pli frue, ol vi multobligos ilin en centmiloj da ekzempleroj.

— Mi ne komprenas la destinon de IMM, — lace diris Tael.

— Ĉu vi scias pri du specoj de la memoro? En la cerbo ilin regas malsamaj sistemoj de molekulaj meĥanismoj. Seniginte homon je la longa memoro, vi faros lin idioto. Sed, foriginte la mallongan memoron, ĉiujn antaŭnelonge ricevitajn sciojn kaj sugestiitajn psikajn kliŝojn, vi senmalutiligos eĉ la plej danĝeran malamikon, ne forpreninte de li eblon reveni al ajna agado.

— Ĉu eĉ al la antaŭa?

— Eĉ. Sed li devos komenci ĉion denove, samkiel liaj instruantoj.

— Sed tio ja estas bonega! Se tiu armilo krome estas malgranda...

— Ĝi estas miniatura, iomete pli granda, ol ornamaĵoj, kiajn oni iam portis sur la fingroj. Aldonu al ĝi etan dissekcilon DPE por rekono de la psiko de la homo.

Tael impete kaptis la manon de Faj Rodis kaj, mallevinte sin sur la genuojn, alpremiĝis per la lipoj al la pintoj de ŝiaj fingroj. Rodis tremeris, sentante, ke tiu gesto de arkaika adoro estas ne tiom malagrabla al ŝi, kiel ŝi pensus antaŭe.




goniometroj — angulmezuriloj (rim. de la tradukinto).
Ebria kaj amanta, en luna ilumin' — el poeziaĵo de Hafizo, granda persa poeto de la 14-a jarcento (rim. de la tradukinto).
junaj akvoj — subteraj akvoj, unuafoje enirantaj el la tera profundo en la subteran hidrosferon (rim. de la tradukinto).
eskapistoj — Eskapismo estas tendenco fuĝi for de la realo.