Ĉapitro 1

Fera stelo


En malhela lumo, reflektiĝanta de la plafono, skaloj de aparatoj ŝajnis galerio de portretoj. La rondaj estis ruzaj, la horizontale ovalaj mienis aroge memkontente, la kvadrataj rigidis en malsprita certeco. Pulsantaj ene de ili bluaj, lazuraj, oranĝaj, verdaj lumetoj substrekis la impreson.

Centre de konveksa regpanelo elstaris larĝa kaj purpura ciferplato. Antaŭ ĝi en maloportuna pozo kliniĝis junulino. Ŝi forgesis pri staranta apude fotelo kaj alproksimigis la kapon al la vitro. Ruĝa rebrilo faris pli aĝa kaj pli severa la junan vizaĝon, konturis akrajn ombrojn ĉirkaŭ la elstarantaj diketaj lipoj, akrigis la iomete levitan nazon. La larĝaj sulkigitaj brovoj iĝis profunde nigraj, doninte al la okuloj mornan, malesperan esprimon.

La subtila kantado de mezuriloj estis interrompita per nelaŭta metala grinco. La junulino tremeris, rektiĝis kaj metis la maldikajn brakojn malantaŭen, fleksante la laciĝintan dorson.

Malantaŭe klakis pordo, aperis granda ombro, kaj iĝis homo kun abruptaj kaj precizaj movoj. Ekbrilis oreca lumo, kaj la densaj malhel-rufaj haroj de la junulino kvazaŭ eksparkis. Ŝiaj okuloj same ekbrilis, kun maltrankvilo kaj amo turniĝinte al la enirinto.

— Ĉu vi ne ekdormis? Cent horojn sen dormo!..

— Ĉu malbona ekzemplo? — ne ridetante, sed gaje demandis la enirinto. En lia voĉo glitis altaj metalaj notoj, kvazaŭ nitantaj la parolon.

— Ĉiuj ceteraj dormas, — sinĝeneme diris la junulino, — kaj... nenion scias, — aldonis ŝi duonvoĉe.

— Ne timu paroli. La kamaradoj dormas, kaj nun nur ni du estas maldormantaj en la kosmo, kaj ĝis la Tero estas duiliono da kilometroj — nur unu kaj duono da parseko!

— Kaj da anamezono nur por unu akcelo! — Teruro kaj admiro sonis en la ekkrio de la junulino.

Per du fulmorapidaj paŝoj la estro de la tridek sepa stela ekspedicio Erg Noor atingis la purpuran ciferplaton.

— La kvina rivoluo!

— Jes, ni eniris en la kvinan! Kaj... nenio. — La junulino ĵetis elokventan rigardon al la soneligilo de la aŭtomata ricevilo.

— Vi vidas, dormi ne indas. Necesas pripensi ĉiujn variantojn, ĉiujn eblojn. Ĝis la fino de la kvina rivoluo devas aperi decido.

— Sed tio estas ankoraŭ cent dek horoj...

— Bone, mi dormos ĉi tie, en la fotelo, kiam finiĝos la efiko de sporamino. Mi prenis ĝin antaŭ diurno.

La junulino ion koncentrite pripensis kaj finfine kuraĝis:

— Eble, ni malpligrandigu radiuson de la orbito? Eble, ilia sendilo paneis?

— Ni ne povas! Malgrandigi la radiuson, sen malgrandigo de rapido — estas momenta detruo de la ŝipo. Se ni malgrandigos la rapidon, do... poste sen anamezono... unu kaj duonon da parseko kun rapido de antikvaj lunaj raketoj? Post cent mil jaroj ni alproksimiĝos al nia suna sistemo.

— Mi komprenas... Sed ĉu ili ne povis...

— Ne povis. En antikvaj tempoj homoj povis neglekti ion aŭ trompi unu la alian kaj sin mem. Sed ne nun!

— Mi diris ne pri tio, — ofendiĝo sonis en la akra respondo de la junulino. — Mi volis diri, ke «Algrab», eble, same serĉas nin, deflankiĝinte de la kurso.

— Tiel forte deflankiĝi ĝi ne povis. Ne povis ne starti en la kalkulita kaj difinita tempo. Se okazus maleblaĵo kaj paneus ambaŭ sendiloj, do la stelŝipo, sendube, komencus trai la cirklon laŭ la diametro, kaj ni aŭdus ĝin per planeda ricevo. Ne eblas erari — jen ĝi, la difinita planedo!

Erg Noor almontris spegulajn ekranojn en profundaj niĉoj ĉe ĉiuj kvar flankoj de la stirejo. En profundega nigro brilis sennombraj steloj. Sur la maldekstra antaŭa ekrano rapide traflugis eta griza disko, apenaŭ prilumata de sia suno, tre malproksima de ĉi tie, de la rando de la sistemo B-7336-S+87-A.

— Niaj bombaj stacioj funkcias klare, kvankam ni deĵetis ilin antaŭ kvar nedependaj jaroj. — Erg Noor almontris klaran strieton de lumo sur longa vitro en la maldekstra muro. — «Algrab» devus esti ĉi tie jam antaŭ tri monatoj. Tio signifas, — Noor hezitis, kvazaŭ ne kuraĝante eldiri la verdikton, — «Algrab» pereis!

— Kaj se ne pereis, sed estas damaĝita de meteorŝtono kaj ne povas flugi rapide?.. — kontraŭdiris la rufhara junulino.

— Ne povas flugi rapide! — ripetis Erg Noor. — Ja ĉu tio ne estas samo, se inter la ŝipo kaj la celo staros jarmiloj da vojo? Eĉ malpli bone — la morto venos ne tuj, pasos jaroj da kondamna malespero. Eble ili vokos — tiam ni ekscios... post ses jaroj... sur la Tero.

Per rapida movo Erg Noor eltiris faldeblan seĝon el sub tablo de elektronika komputilo. Tio estis malgranda modelo MNU-11. Ĝis nun pro granda pezo, ampleksoj kaj rompebleco ne eblis instali sur stelŝipoj elektronikan maŝinon-cerbon de la tipo ITU por ĉiuflankaj operacioj kaj plene konfidi al ĝi stiradon de la stelŝipo. En la stirejo necesis ĉeesto de deĵoranta navigaciisto, des pli, ke preciza orientado de kurso de ŝipo por tiom malproksimaj distancoj estis neebla.

La manoj de la ekspediciestro ekflugis kun rapido de pianisto super ŝaltiloj kaj butonoj de la komputilo. La pala, akretrajta vizaĝo rigidiĝis en ŝtona senmoveco, la alta frunto, obstine klinita super la regpanelo, ŝajnis, defiis fortojn de la blinda sorto, minacantajn la vivan mondeton, atingintan la malpermesitajn profundaĵojn de la spaco.

Niza Krit, juna astronavigaciistino, unuafoje partoprenanta en stela ekspedicio, eksilentis, senspire observante enprofundiĝintan Noor-on. Kia li estas trankvila, plena je energio kaj saĝo, amata homo!.. Amata jam delonge, dum tutaj kvin jaroj. Ne estas senco kaŝi de li... Kaj li scias, Niza sentas tion... Nun, kiam okazis tiu malfeliĉo, ŝi gajnis ĝojon deĵori kune kun li. Tri monatojn duope, dum la tuta cetera ŝipanaro estas en dolĉa hipnota dormo. Ankoraŭ restis dek tri tagoj, poste ekdormos ili — por duonjaro, dum pasos ankoraŭ du skipoj da deĵorantoj: navigaciistoj, astronomoj kaj meĥanikistoj. La ceteraj — biologoj, geologoj, kies laboro komenciĝas nur sur la cela loko, — povas dormi plu, dum astronomoj — ho, ili havas la plej streĉitan laboron!

Erg Noor levis sin, kaj la pensoj de Niza rompiĝis.

— Mi iros en la kajuton de stelaj mapoj. Via ripozo estas post... — li rigardis al la ciferplato de la dependa horloĝo, — naŭ horoj. Mi sukcesos satdormi, antaŭ ol anstataŭi vin.

— Mi ne laciĝis, mi estos ĉi tie kiom necesos, nur vi povu ripozi!

Erg Noor sulkigis la brovojn, dezirante kontraŭdiri, sed cedis al la tenereco de la vortoj kaj de la or-brunaj okuloj, fideme turnitaj al li, ridetis kaj silente eliris.

Niza eksidis en la seĝon, kutime ĉirkaŭrigardis la aparataron kaj profunde enpensiĝis.

Super ŝi nigris reflektaj ekranoj, per kiuj la centra stirejo observadis la abismon, ĉirkaŭantan la ŝipon. Diverskoloraj lumetoj de steloj ŝajnis pingloj de lumo, trapikantaj la okulon.

La stelŝipo estis antaŭiranta la planedon, kaj ĝia gravito balancis la ŝipon laŭ ŝanĝiĝema tensio de la gravitkampo. Kaj malbonkoraj majestaj steloj en la reflektaj ekranoj estis farantaj sovaĝajn saltojn. Bildoj de stelfiguroj estis ŝanĝiĝantaj kun nememorebla rapido.

La planedo K2-2N-88, malproksima de sia suno, malvarma, senviva, estis konata kiel oportuna loko por rendevuo de stelŝipoj... por la renkontiĝo, kiu ne okazis. La kvina rivoluo... Kaj Niza imagis sian ŝipon, kurantan kun malgrandigita rapido laŭ monstra cirklo kun radiuso je miliardo da kilometroj, senĉese antaŭante la planedon, rampantan kiel testudo. Post cent dek horoj la ŝipo finos la kvinan cirklon... Kaj kio okazos tiam? La potenca cerbo de Erg Noor nun streĉis ĉiujn fortojn en serĉado de la plej bona solvo. La estro de la ekspedicio kaj de la ŝipo ne rajtas erari — alie la stelŝipo de unua klaso «Tantro» kun ŝipanaro el plej bonaj sciencistoj neniam revenos el la abismo de la spaco! Sed Erg Noor ne eraros...

Niza Krit subite eksentis abomenan, frenezigan malbonfarton, kiu signifis, ke la stelŝipo deflankiĝis de la kurso je malgrandega ono de grado, allasebla nur ĉe malgrandigita rapido, alie ĝia frakasebla ŝarĝo ne plu estus viva. Tuj kiam disiĝis la griza nebulo en la okuloj de la junulino, la malbonfarto venis denove — la ŝipo revenis al la kurso. La nekredeble sentivaj lokaliziloj palptrovis en la antaŭa nigra abismo meteorŝtonon — la ĉefan danĝeron por la stelŝipo. Elektronikaj maŝinoj, stirantaj la ŝipon (ĉar nur ili povas plenumi ĉiujn manipulojn kun necesa rapideco — homaj nervoj ne taŭgas por kosmaj rapidoj), dum milionono de sekundo deflankigis «Tantron» kaj, kiam la danĝero pasis, same rapide revenigis ĝin al la antaŭa kurso.

«Kio do malhelpis al samaj maŝinoj savi “Algrab-on”? — pensis rekonsciiĝinta Niza. — Ĝi sendube estas damaĝita pro renkontiĝo kun meteorŝtono. Erg Noor diris, ke ĝis nun ĉiu deka stelŝipo pereas pro meteorŝtonoj, malgraŭ invento de tiom sentivaj lokaliziloj, kiel la aparato de Voll Hod, kaj la defendaj energiaj kovriloj, forĵetantaj etajn korpusklojn». La pereo de «Algrab» metis ilin mem en riskan situacion, kiam ŝajnis, ke ĉio estis bone pripensita kaj antaŭvidita. La junulino komencis rememori ĉion, okazintan ekde la momento de la starto.

La tridek sepa stela ekspedicio estis sendita al planeda sistemo de proksima stelo en la konstelacio Serpentisto, kies sola loĝata planedo Zirda delonge parolis kun la Tero kaj aliaj mondoj laŭ la Granda Ringo. Subite ĝi eksilentis. Dum pli ol sepdek jaroj ne venis eĉ unu mesaĝo. La devo de la Tero, kiel la plej proksima al Zirda planedo de la Ringo, estis ekscii, kio okazis. Tial la ŝipo de la ekspedicio prenis multajn aparatojn kaj kelkajn elstarajn sciencistojn, kies nerva sistemo post multaj elprovoj montriĝis kapabla elteni jarojn da ŝlositeco en la stelŝipo. Rezervo de brulaĵo por motoroj — anamezono, tio estas substanco kun detruitaj mezonaj ligoj de nukleoj, kiu havis luman rapidon de elfluo, estis prenita minimume, ne pro pezo de anamezono, sed pro grandega volumeno de konservaj konteneroj. La rezervon de anamezono oni intencis kompletigi sur Zirda. Por la okazo, se kun la planedo estus okazinta io serioza, stelŝipo de dua klaso «Algrab» devis renkonti «Tantron» ĉe orbito de la planedo K2-2N-88.


Niza per sentema orelo eksentis ŝanĝiĝintan tonon de agordo de la artefarita gravitkampo. Diskoj de tri aparatoj dekstre ekpulsis malglate, ŝaltiĝis elektronika sensilo de la dekstra ŝipflanko. Sur ekluminta ekrano aperis anguleca brilanta peco. Ĝi moviĝis, kiel obuso, rekte al «Tantro» kaj, sekve, troviĝis malproksime. Tio estis giganta rompaĵo da substanco, kiaj renkonteblis rarege en la kosma spaco, kaj Niza hastis eltrovi ĝian volumenon, mason, rapidon kaj direkton de flugo. Nur kiam klakis aŭtomata bobeno de la observoregistrilo, Niza revenis al siaj rememoroj.

La plej akra el ili estis la malbonaŭgura sange ruĝa suno, kreskinta en la vidkampo de la ekranoj dum la lastaj monatoj de la kvara jaro de la vojaĝo. La kvara por ĉiuj loĝantoj de la stelŝipo, kurinta kun rapido je 5/6 de la absoluta unuo — la rapido de lumo. Sur la Tero pasis jam ĉirkaŭ sep jaroj, nomataj nedependaj.

Filtriloj de la ekranoj, gardante homajn okulojn, ŝanĝis koloron kaj forton de radioj de ĉiu astro. Ĝi iĝis tia, kian oni ĝin vidus tra la dika tera atmosfero kun ties ozona kaj akva defendaj ekranoj. Nepriskribebla fantome viola lumo de alttemperaturaj sunoj ŝajnis blua aŭ blankis, mornaj grize rozkoloraj steloj iĝis gajaj, ore flavaj, similaj al nia Suno. Ĉi tie la stelo, brilanta per venka helruĝa lumo ricevis profundan sangan koloron, en kiu tera observanto kutimis vidi stelojn de la spektra klaso M5. La planedo situis multe pli proksime al sia suno, ol nia Tero al la sia. Dum alproksimiĝo al Zirda ĝia suno iĝis giganta skarlata disko, sendanta multege da varmradioj.

Du monatojn antaŭ la aliro al Zirda «Tantro» komencis provojn komunikiĝi kun la ekstera stacio de la planedo. Ĉi tie estis nur unu stacio sur malgranda senatmosfera satelito, situanta pli proksime al Zirda, ol la Luno al la Tero.

La stelŝipo plu vokis ankaŭ tiam, kiam ĝis la planedo restis tridek milionoj da kilometroj kaj la terura rapido de «Tantro» malkreskis ĝis tri mil kilometroj dum sekundo. Deĵoris Niza, sed ankaŭ la tuta ŝipanaro maldormis, sidante en atendo antaŭ ekranoj en la centra stirejo.

Niza estis vokanta, pligrandigante povumon de la sendo kaj ĵetante antaŭen ventumilformajn radiojn.

Finfine ili ekvidis la etan brilantan punkton de la satelito. La stelŝipo komencis rivolui laŭ orbito ĉirkaŭ la planedo, po iom proksimiĝante al ĝi laŭ spiralo kaj egaligante sian rapidon kun rapido de la satelito. «Tantro» kaj la satelito kvazaŭ kunkroĉiĝis per nevidebla ŝnurego, kaj la stelŝipo ekpendis super la eta planedo, rapide kuranta laŭ sia orbito. Elektronikaj stereoteleskopoj de la ŝipo nun estis palpantaj la supraĵon de la satelito. Kaj subite antaŭ la ŝipanaro de «Tantro» aperis neforgesebla vidaĵo.

Grandega plata vitra konstruaĵo brulis en rebriloj de la sanga suno. Rekte sub la tegmento troviĝis io simila al granda halo por kunvenoj. Tie rigidiĝis senmove multaj estaĵoj, ne similaj al teranoj, sed, sendube, homoj. Astronomo de la ekspedicio Pur Hiss, novulo en la kosmo, anstataŭinta antaŭ la starto mem spertan laboranton, emociiĝante, plu profundigis fokuson de la instrumento. Vicoj da homoj, malklare videblaj sub la vitro, restis tute senmovaj. Pur Hiss kreskigis grandigon. Iĝis videbla podio, kadrita per konzoloj de aparataro, kun longa tablo, sur kiu, kruciginte la krurojn, antaŭ la aŭditorio sidis homo kun freneza, celita malproksimen rigardo de timigaj okuloj.

— Ili estas mortintaj, frostigitaj! — ekkriis Erg Noor.

La stelŝipo plu pendis super la satelito de Zirda, kaj la dek kvar paroj da okuloj sendeŝire observis la vitran tombon — tio vere estis tombo. Kiom da jaroj sidas ĉi tie tiuj mortintoj? Antaŭ sepdek jaroj eksilentis la planedo, se aldoni ses jarojn da flugo de radioj, rezultos tri kvaronoj de jarcento...

Ĉiuj rigardoj turniĝis al la estro. Erg Noor, pala, fiksrigardis en pajlokoloran nebulon de la atmosfero de la planedo. Tra ĝi malklare videblis apenaŭ rimarkeblaj strekoj de montoj, rebriloj de maroj, sed nenio donis la respondon, por kiu ili venis ĉi tien.

— La stacio pereis kaj ne estas restarigita dum sepdek kvin jaroj! Tio signifas katastrofon sur la planedo. Necesas malleviĝi, trabati la atmosferon, eble, alteriĝi. Ĉi tie kunvenis ĉiuj — mi demandas opinion de la Konsilio...

Kontraŭis nur astronomo Pur Hiss. Niza kun indigno rigardis lian grandan rabobestan nazon kaj la malalte sidantajn malbelajn orelojn.

— Se sur la planedo estas katastrofo, do ni havas neniajn ŝancojn por ricevi anamezonon. Ĉirkaŭflugo de la planedo sur malgranda alto kaj des pli alteriĝo malpligrandigos nian rezervon de planeda brulaĵo. Krome, ni ne scias, kio okazis. Povas esti potenca radiado, kiu pereigos nin.

La ceteraj ekspedicianoj subtenis la estron.

— Nenia planeda radiado estas danĝera por ŝipo kun kosma defendo. Ekscii, kio okazis — ĉu ne por tio ni estas senditaj ĉi tien? Kion respondos la Tero al la Granda Ringo? Trovi fakton — estas ankoraŭ tre malmulte, necesas klarigi ĝin. Pardonu al mi tiujn lernejajn rezonojn! — parolis Erg Noor, kaj ordinaraj metalaj notoj en lia voĉo eksonoris moke. — Apenaŭ ni povas eviti nian rektan devon...

— La temperaturo de la altaj tavoloj de la atmosfero estas normala! — ĝoje ekkriis Niza.

Erg Noor ridetis kaj komencis malaltiĝi singarde, rivoluon post rivoluo, malrapidigante la spiralan kuron de la stelŝipo, proksimiĝanta al la supraĵo de la planedo. Zirda estis iomete malpli granda, ol la Tero, kaj sur malalta ĉirkaŭflugo ne necesis tre granda rapido. La astronomoj kaj geologoj komparis mapojn kun tio, kion observis optikaj aparatoj de «Tantro». La kontinentoj konservis precize siajn antaŭajn konturojn, la maroj trankvile brilis sub la ruĝa suno. Ne ŝanĝis siajn formojn ankaŭ la montaroj, konataj laŭ antaŭaj fotoj, — nur la planedo silentis.


Dum tridek kvin horoj la homoj ne forlasadis siajn observajn postenojn.

La konsisto de la atmosfero, la radiado de la ruĝa suno — ĉio koincidis kun la antaŭaj datumoj pri Zirda. Erg Noor malfermis manlibron pri Zirda kaj trovis kolumnon de datumoj pri ĝia stratosfero. La jonizo montriĝis super la ordinara. Malklara kaj maltrankvila konjekto komencis maturiĝi en la menso de Noor.

Dum la sesa rivoluo de la malleva spiralo iĝis videblaj konturoj de grandaj urboj. Plu, kiel antaŭe, neniu signalo sonis en riceviloj de la stelŝipo.

Niza Krit anstataŭiĝis, por manĝi, kaj, ŝajne, ekdormetis. Al ŝi ŝajnis, ke ŝi dormis nur kelkajn minutojn. La stelŝipo iris super la nokta flanko de Zirda ne pli rapide ol ordinara tera spiralavio. Ĉi tie, malsupre, devis sterniĝi urboj, fabrikoj, havenoj. Neniu lumeto brilis en mallumego malsupre, malgraŭ ĉiuj penoj de la potencaj optikaj stereoteleskopoj. Tremiga tondro de la atmosfero, distranĉata de la stelŝipo, devis aŭdiĝi je dekoj da kilometroj.

Pasis horo. Ekbrilis neniu lumo. La sufera atendo iĝis neeltenebla. Noor ŝaltis avertajn fajfilegojn. Terura hurlo ekflugis super la nigra abismo malsupre, kaj la homoj de la Tero esperis, ke ĝi, kuniĝinte kun la tondro de aero, estos aŭdita fare de mistere silentantaj loĝantoj de Zirda.

Flugilo de flama lumo forbalais la sinistran mallumon. «Tantro» eliris sur la prilumitan flankon de la planedo. Malsupre plu sterniĝis velura nigro. Rapide pligrandigitaj fotoj montris, ke tio estas seninterrompa tapiŝo da floroj, similaj al velure nigraj papavoj de la Tero. Veproj de nigraj papavoj etendiĝis je miloj da kilometroj, anstataŭinte ĉion — arbarojn, arbustojn, kanojn, herbojn. Kiel ripoj de gigantaj skeletoj, videblis inter la nigra tapiŝo stratoj de urboj, kiel ruĝaj vundoj rustis feraj konstruaĵoj. Nenie estis eĉ unu viva estaĵo, eĉ unu arbeto — nur unusolaj nigraj papavoj!

«Tantro» ĵetis bomban observan stacion kaj ree eniris en la nokton. Post ses horoj la robota stacio raportis konsiston de la aero, temperaturon, aerpremon kaj ceterajn kondiĉojn sur la supraĵo de la grundo. Ĉio estis normala por la planedo, krom altigita radioaktiveco.

— Monstra tragedio! — dampite balbutis la biologo de la ekspedicio Eon Tal, registrante lastajn datumojn de la stacio. — Ili murdis sin mem kaj tutan sian planedon!

— Ĉu vere? — kaŝante nevolajn larmojn, demandis Niza. — Tiel terure! Ja la jonizo estas tute ne tiom forta.

— Pasis jam multaj jaroj, — severe respondis la biologo. Lia ĝibnaza vizaĝo de ĉerkeso, vireca, malgraŭ juneco, iĝis minaca. — Tia radioaktiva disfalado ĝuste tial estas danĝera, ke ĝi akumuliĝas nerimarkeble. Dum jarcentoj ĝenerala kvanto da radiado povis kreski poiomete, kaj poste abrupte okazis kvalita salto! Disfalanta heredeco, ĉeso de reprodukto plus radiaj epidemioj. Tio okazas ne unuafoje — la Ringo konas similajn katastrofojn...

— Ekzemple, la tiel nomata «Planedo de la lila suno», — aŭdiĝis malantaŭe voĉo de Erg Noor.

— Estas tragedie, ke ĝia stranga suno liveradis al la loĝantoj altan energiproduktadon, — rimarkis morna Pur Hiss, — ĉe lumeco je sepdek ok niaj sunoj kaj spektra klaso A nul.

— Kie estas tiu planedo? — interesiĝis biologo Eon Tal. — Ĉu ĝi ne estas tiu, kiun la Konsilio intencas loĝigi?

— Ĝuste tiu. Je ĝia memoro estis nomita la ŝipo «Algrab».

— La stelo Algrab, alie la Delta de la Korvo! — ekkriis la biologo. — Sed ĝi estas tre malproksima!

— Je kvardek ses parsekoj. Sed ni konstruas ĉiam pli malproksimajn stelŝipojn...

La biologo kapjesis kaj balbutis, ke apenaŭ indus nomi la stelŝipon per nomo de pereinta stelo.

— Sed la stelo ne pereis, kaj ankaŭ la planedo restis. Ne pasos eĉ jarcento, kiam ni prisemos kaj loĝigos ĝin, — certe respondis Erg Noor.

Li kuraĝis al malfacila manovro — ŝanĝi la orbitan vojon de la stelŝipo de la latituda al la meridiana, laŭ la rotacia akso de Zirda. Kiel ili foriru de la planedo, ne eksciinte, ĉu ĉiuj pereis? Eble, tiuj, kiuj restis vivaj, ne povas voki helpon de la stelŝipo pro detruo de energi-stacioj kaj pro paneo de aparatoj?

Jam pluran fojon vidis Niza Erg Noor-on ĉe la regpanelo en momento de grava manovro. Kun nepenetreble firma vizaĝo, kun akraj, ĉiam precizaj moviĝoj, li ŝajnis al ŝi legenda heroo.

Kaj ree «Tantro» pasis la senesperan vojon ĉirkaŭ Zirda, ĉi-foje de la poluso al la poluso. Ie, speciale en la mezaj latitudoj, aperis vastaj zonoj de nuda grundo. Tie en la aero pendis flava nebulo, tra kiu videblis kiel faldetoj gigantaj krestoj de ruĝaj sabloj, blovataj de vento.

Kaj poste plu etendiĝis funebraj veluraj kovriloj de nigraj papavoj — la solaj vegetaĵoj, kontraŭstarintaj al radioaktiveco aŭ farintaj sub ĝia influo vivkapablan mutacion.

Ĉio iĝis klara. Serĉi ie en senvivaj ruinoj anamezonan brulaĵon, rezervitan por gastoj el aliaj mondoj laŭ rekomendo de la Granda Ringo (Zirda ankoraŭ ne havis stelŝipojn, sed nur planedŝipojn), estis ne nur senespere, sed eĉ danĝere. «Tantro» komencis malrapide disvolvi la flugan spiralon en kontraŭan flankon for de la planedo. Atinginte rapidon je sepdek kilometroj dum sekundo per planedaj motoroj, uzataj por flugoj inter planedoj, por startoj kaj alteriĝoj, la stelŝipo foriris de la mortinta planedo. «Tantro» prenis kurson al la neloĝata, konata nur per konvencia kodo, sunsistemo, kie estis ĵetitaj bombaj stacioj kaj kie devis atendi «Algrab». Ŝaltiĝis la anamezonaj motoroj. Ilia forto dum kvindek du horoj akcelis la stelŝipon ĝis ĝia normala rapido je naŭcent milionoj da kilometroj dum horo. Ĝis la loko de renkonto restis dek kvin monatoj da vojo, aŭ dek unu laŭ la dependa tempo de la ŝipo. La tuta ŝipanaro, krom deĵorantoj, povis ekdormi. Sed ankoraŭ dum monato okazis komuna diskuto, kalkuloj kaj preparo de raporto al la Konsilio. En datumoj de manlibroj pri Zirda oni trovis mencion pri riskaj eksperimentoj kun nestabilaj atomaj brulaĵoj. Oni trovis elpaŝojn de elstaraj sciencistoj de la pereinta planedo, avertintaj pri apero de signoj de malutila efiko al la vivo kaj insistintaj pri ĉesigo de la eksperimentoj. Antaŭ cent dek ok jaroj laŭ la Granda Ringo estis sendita mallonga averto, sufiĉa por homoj de alta racio, sed, verŝajne, ne akceptita serioze fare de la registaro de Zirda.

Ne restis dubo, ke Zirda pereis pro akumulo de malutila radiado post multaj nesingardaj eksperimentoj kaj facilanima apliko de danĝeraj specoj de atoma energio anstataŭ saĝa eltrovo de aliaj, malpli malutilaj.

Jam antaŭlonge solviĝis la enigmo, dufoje la ŝipanaro ŝanĝis trimonatan dormon al samlonga normala vivo.

Kaj nun jam dum multaj diurnoj «Tantro» rivoluas ĉirkaŭ la griza planedo, kaj kun ĉiu horo malkreskas espero pri renkontiĝo kun «Algrab». Venas io minaca...


Erg Noor haltis ĉe la sojlo, rigardante al enpensiĝinta Niza. Ŝia klinita kapo kun tufo de densaj haroj similis al lanuga ora floro. La defia knabeca profilo, la oblikvetaj okuloj, ofte mallarĝiĝantaj pro retenata rido, kaj nun larĝe malfermitaj, esplorantaj nekonataĵon kun maltrankvilo kaj kuraĝo! La knabino mem ne komprenas, kia granda interna subteno ŝi kun sia senrezerva amo iĝis por li. Por li, kiu, malgraŭ longaj jaroj da travivaĵoj, hardintaj la volon kaj la sentojn, tamen laciĝas esti estro, preta ĉiuminute preni sur sin ajnan responson pri la homoj, pri la ŝipo, pri sukceso de la ekspedicio. Tie, sur la Tero, jam delonge ne restis tiom unupersona responso — ĉiam faras decidojn ĝuste tiu grupo de homoj, kiu estis destinita por plenumo de la laboro. Kaj se okazas io neordinara, oni momente povas ricevi ajnan konsilon, fari la plej komplikan konsulton. Sed ĉi tie oni ne havas, kie ricevi konsilojn, kaj estroj de stelŝipoj havas specialajn rajtojn. Estus pli facile, se tia responso daŭrus dum du-tri jaroj, sed ne dek-dek kvin — la averaĝa daŭro de stela ekspedicio!

Li paŝis en la centran stirejon.

Niza salte ekstaris renkonten al Erg Noor.

— Mi elektis ĉiujn necesajn materialojn kaj mapojn, — diris li, — ni laborigu la maŝinon!

La ekspediciestro etendiĝis en la fotelo kaj komencis malrapide turni metalajn folietojn, nomante ciferojn de koordinatoj, tensiojn de magnetaj, elektraj kaj gravitaj kampoj, potencon de fluoj de kosmaj partikloj, rapidon kaj denson de meteoraj strioj. Niza, paliĝinte pro streĉo, estis premanta butonojn kaj turnanta ŝaltilojn de la komputa maŝino. Erg Noor ricevis serion da respondoj, sulkigis la brovojn kaj enpensiĝis.

— Sur nia vojo estas forta gravitkampo — zono de amasiĝo de malhela substanco en la Skorpio, apud stelo 6555-CR+11-PKU, — ekparolis Noor. — Por eviti malŝparon de brulaĵo, endas direkti nin ĉi tien, al la Serpento. Antikve oni flugadis per senmotora flugo, uzante gravitajn kampojn kiel akcelilojn, laŭ iliaj randoj...

— Ĉu ni povas uzi tiun metodon? — demandis Niza.

— Ne, por tio niaj stelŝipoj estas tro rapidaj. Rapido je kvin sesonoj de la absoluta unuo, aŭ ducent kvin mil kilometroj dum sekundo, pligrandigus en tera gravitkampo nian pezon dekdu-mil-oble — sekve, polvigus la tutan ekspedicion. Ni povas flugi tiel nur en kosma spaco malproksime de grandaj amasiĝoj de materio. Tuj kiam stelŝipo eniras en gravitkampon, necesas malaltigi rapidon des pli forte, ju pli forta estas la kampo.

— Sekve, ĉi tie estas kontraŭdiro, — Niza infanece apogis la kapon per la mano, — ju pli forta estas gravitkampo, des malpli rapide necesas flugi!

— Tio estas ĝusta nur por gigantaj sublumaj rapidoj, kiam stelŝipo mem iĝas simila al luma radio kaj povas moviĝi nur laŭ rekta linio aŭ laŭ tiel nomata kurbo de egalaj tensioj.

— Se mi ĝuste komprenis, vi devas celi nian «radion» — «Tantron» — rekte al la sunsistemo.

— En tio estas tuta grandega malfacileco de stelnavigado. Preciza celado al iu stelo praktike ne eblas, kvankam ni uzas ĉiujn elpensitajn korektojn de kalkuloj. Necesas dum tuta vojo kalkuli akumuliĝantan eraron, ŝanĝante la kurson de la ŝipo, ĝuste tial ne eblas plene aŭtomata stirado. Kaj nun ni havas danĝeran staton. Halto aŭ almenaŭ forta malrapidigo de la flugo post akcelo por ni estos egala al morto, ĉar por ree atingi la rapidon ni jam ne havos brulaĵon. Jen la danĝero, rigardu: la zono 344+2U estas tute ne esplorita. Ĉi tie ne estas steloj, estas konata nur gravitkampo — jen ĝia rando. Por la fina decido ni atendu la astronomojn — post la kvina rivoluo ni vekos ĉiujn, kaj dume... — La estro de la ekspedicio frotis la tempiojn kaj oscedis.

— La efiko de sporamino finiĝas, — ekkriis Niza, — vi povas ripozi!

— Bone, mi aranĝos min ĉi tie, en tiu ĉi fotelo. Eble okazos miraklo — almenaŭ unu sono!

En la tono de Erg Noor glitis io, deviginta la koron de Niza ekbati pro karesemo. Ŝi deziris alpremi al si tiun obstinan kapon, glatigi la malhelajn harojn kun tro frua grizo...


Niza ekstaris, zorgeme kunmetis la informajn foliojn kaj estingis la lumon, restiginte nur malfortan verdan prilumon ĉirkaŭ la paneloj kun aparatoj kaj horloĝoj. La stelŝipo iris tute trankvile en plena vakuo de la spaco, ĉirkaŭante sian gigantan rondon. La rufhara astronavigaciistino neaŭdeble okupis sian lokon ĉe la «cerbo» de la grandega ŝipo. Kutime mallaŭte kantis la aparatoj, agorditaj al certa melodio, — eĉ eta malordo resonus per falsa noto. Sed la mallaŭta melodio fluis en ĝusta tonalo. Malofte ripetiĝadis nelaŭtaj frapoj, similaj al sonoj de gongo, — tio estis ŝaltoj de la akcesora planeda motoro, direktanta la kurson de «Tantro» laŭ la kurbo. La minacaj anamezonaj motoroj silentis. Kvieto de longa nokto regis en la dormanta stelŝipo, kvazaŭ ne ekzistis serioza danĝero, pendanta super la ŝipo kaj ĝiaj loĝantoj. Ŝajnis, ke tuj en la sonigilo de la ricevilo eksonos la longe atendataj signaloj, kaj la du ŝipoj komencos bremsi sian nekredeble rapidan flugon, proksimiĝos sur paralelaj kursoj kaj, finfine, precize egaliginte siajn rapidojn, kvazaŭ ekkuŝos apude. Larĝa tuba galerio kunigos ambaŭ ŝipajn mondetojn, kaj «Tantro» ree ricevos sian gigantan forton.

En profundo de la animo Niza estis trankvila: ŝi fidis je sia estro. La kvin jaroj de la vojaĝo estis nek longaj, nek lacigaj. Speciale post kiam al Niza venis la amo... Sed ankaŭ pli frue interesegaj observoj, elektronikaj registraĵoj de libroj, muziko kaj filmoj ebligis senĉese kompletigadi siajn sciojn kaj ne tre forte senti mankon de sia bela Tero, malaperinta kiel sablero en profundaĵoj de senfina obskuro. La kunvojaĝantoj estis homoj de grandegaj scioj, kaj kiam la nervoj estis lacigitaj per impresoj aŭ per longa streĉita laboro... do, en longa dormo, subtenata per agordo al hipnotaj osciloj, grandaj pecoj da tempo faladis en nenion, preterflugante momente. Kaj apud la amato Niza estis feliĉa. Ŝin maltrankviligis nur la konscio, ke al la aliaj estis malpli facile, kaj speciale al li, Erg Noor. Se ŝi nur povus!.. Ne, kion povas la juna, ankoraŭ tute malklera astronavigaciisto apud tiaj homoj! Sed, eble, helpis ŝia tenero, ĉiama streĉo de la bona volo, varmega deziro fordoni ĉion, por plifaciligi tiun malfacilan laboron.

La ekspediciestro vekiĝis kaj levis la peziĝintan kapon. La egalmezura melodio sonis kiel antaŭe, same interrompata per maloftaj frapoj de la planeda motoro. Niza Krit troviĝis ĉe la aparatoj, iomete ĝibiĝinte, kun ombroj de laco sur la juna vizaĝo. Erg Noor ĵetis rigardon al la dependa horloĝo de la stelŝipa tempo kaj per unu risorta tiro levis sin el la profunda fotelo.

— Mi tradormis dek kvar horojn! Kaj vi, Niza, ne vekis min! Tio... — Li haltis, renkontinte ŝian ĝojan rideton. — Tuj ripozu!

— Ĉu mi povas dormi ĉi tie, samkiel vi? — petis la junulino. Ricevinte la permeson, ŝi rapide forkuris por preni manĝon, lavis sin kaj aranĝis sin en la fotelo.

Erg Noor, freŝigita per onda duŝo, okupis ŝian lokon ĉe la aparatoj. Kontrolinte la parametrojn de indikiloj de DES — defendo de elektronikaj sistemoj, li komencis iradi per rapidaj paŝoj. La brilantaj, ĉirkaŭitaj de malhelaj rondoj brunaj okuloj kaŝe observis lin.

— Kial vi ne dormas? — ordoneme demandis li la astronavigaciistinon.

Tiu skuis la mallonge tonditajn rufajn buklojn — virinoj en eksterteraj ekspedicioj ne portis longajn harojn.

— Mi pensas... — nedecideme komencis ŝi, — kaj nun, ĉe sojlo de danĝero, adoras potencon kaj grandecon de homo, penetrinta malproksime en profundon de spacoj. Por vi ĉi tie multo estas kutima, sed mi estas unuafoje en la kosmo. Nur pripensu — mi estas partoprenanto de la grandioza vojo tra steloj al novaj mondoj!

Erg Noor malforte ridetis kaj frotis la frunton.

— Mi devas vin elrevigi — pli ĝuste, montri la veran skalon de nia potenco. Jen, — li haltis ĉe la projekciilo, kaj sur la malantaŭa vando de la stirejo aperis brilanta spiralo de la Galaksio.

Erg Noor almontris apenaŭ rimarkeblan en ĉirkaŭanta mallumo hirtan randan branĉon de la spiralo el maloftaj steloj, ŝajnantaj senbrila polvo.

— Jen la dezerta regiono de la Galaksio, la periferio, malriĉa je lumo kaj vivo, kie troviĝas nia sunsistemo kaj ni mem nun. Sed ankaŭ tiu branĉo, vidu, etendiĝas de la Cigno al la Kareno kaj, aldone al la ĝenerala malproksimeco for de la centraj zonoj, entenas malheligan nubon, ĉi tie... Por trairi laŭlonge tiun branĉon, nia «Tantro» bezonos ĉirkaŭ kvardek mil nedependajn jarojn. La nigran abismon de malplena spaco, disigantan nian branĉon disde la najbara, ni trairus dum kvar mil jaroj. Vidu, niaj flugoj en la senmezurajn profundojn de la spaco estas dume nur baraktado sur malgranda makuleto kun diametro je kvindek lumjaroj! Kiel malmulte ni scius pri la mondo sen la scio de la Ringo! Mesaĝoj, pensoj, bildoj, senditaj tra spaco, nevenkebla por homa mallonga vivo, pli aŭ malpli frue atingas nin, kaj ni ekkonas ĉiam pli malproksimajn mondojn. Ĉiam pli da scioj akumuliĝas, kaj tiu laboro okazas senĉese!

Niza silentis.

— Unuaj interstelaj flugoj... — penseme daŭrigis Erg Noor. — Negrandaj ŝipoj, havintaj nek rapidon, nek potencajn defendilojn. Kaj niaj prauloj eĉ vivis duoble malpli ol ni — jen kiam estis la vera grandeco de la homo!

Niza obstine levis la kapon, kiel ĉiam, kiam esprimis sian malkonsenton.

— Poste, kiam oni trovos aliajn manierojn por venki spacon, sed ne trarompiĝi rekte tra ĝi, oni diros pri vi — jen herooj, konkerintaj la kosmon per tiaj praaj rimedoj!

La ekspediciestro gaje ridetis kaj etendis la manon al la junulino.

— Kaj pri vi, Niza!

Tiu ruĝiĝis.

— Mi fieras pri tio, ke mi estas ĉi tie, kun vi! Kaj mi pretas fordoni ĉion, por ree kaj ree esti en kosmo.

— Jes, mi scias, — penseme diris Erg Noor. — Sed ne ĉiuj pensas tiel!..

La junulino per virina intuicio komprenis la pensojn de la estro. En lia kajuto estas du stereoportretoj en mirakla viol-ora koloro. Sur ambaŭ estas ŝi, la bela Veda Kong, historiisto de antikva mondo, kun diafana rigardo de la lazuraj, kiel tera ĉielo, okuloj sub flugila svingo de la longaj brovoj. Sunbruna, blindige ridetanta, levinta la manojn al la cindraj haroj. Kaj ridetanta sur kupra ŝipa kanono — memoraĵo de forgesita antikveco.

Erg Noor, perdinte sian impetecon, malrapide eksidis kontraŭ la astronavigaciistino.

— Se vi scius, Niza, kiel kruele la sorto pereigis mian revon tie, sur Zirda! — subite obtuze diris li kaj singarde metis la fingrojn sur la fuston de startigo de la anamezonaj motoroj, kvazaŭ intencante ekstreme akceli la rapidegan kuron de la stelŝipo. — Se Zirda ne pereus kaj ni povus ricevi brulaĵon, — daŭrigis li responde al senvorta demando de la interparolantino, — mi gvidus la ekspedicion pluen. Tiel estis interkonsentite kun la Konsilio. Zirda sciigus al la Tero, kio necesis, kaj «Tantro» forirus kun tiuj, kiuj dezirus... La restintajn poste prenus «Algrab», kiu post la deĵorado ĉi tie estus vokita al Zirda.

— Sed kiu restus sur Zirda? — indigne ekkriis la junulino. — Ĉu nur Pur Hiss? Sed li estas granda sciencisto, ĉu ankaŭ lin ne altirus scio?

— Kaj vi, Niza?

— Ĉu mi? Certe!

— Sed... kien? — subite firme demandis Erg Noor, atente rigardante al la junulino.

— Kien ajn, eĉ... — Ŝi almontris la nigran abismon inter du branĉoj de la stela spiralo de la Galaksio, redoninte al Noor saman atentan rigardon kaj duonmalfermetinte la lipojn.

— Ho, ne tiel malproksime! Vi scias, Niza, kara astronavigaciisto, ke antaŭ ĉirkaŭ okdek kvin jaroj okazis la tridek kvara stela ekspedicio, nomita «Ŝtupa». Tri stelŝipoj, provizante unu la alian per brulaĵo, malproksimiĝis ĉiam pli fore de la Tero en direkto de la konstelacio Liro. Tiuj du, kiuj ne portis esploristan ŝipanaron, fordonis anamezonon kaj revenis hejmen. Tiel grimpadis sur la plej altajn montojn sportistoj-alpistoj. Finfine, la tria, «Velo»...

— Tiu, la nereveninta!.. — emocie flustris Niza.

— Jes. «Velo» ne revenis. Sed ĝi atingis la celon kaj pereis dum revena vojo, sukcesinte sendi mesaĝon. La celo estis granda planeda sistemo de la blua stelo Vego, aŭ la Alfa de la Liro. Kiom da homaj okuloj en senfinaj generacioj adoradis tiun helan bluan stelon de la norda ĉielo! Vego distancas je ok parsekoj, aŭ je tridek unu jaroj da vojo laŭ nedependa tempo, kaj homoj ankoraŭ neniam malproksimiĝis de nia Suno je tiaj distancoj. Ĉiel ajn, «Velo» atingis la celon... La kaŭzo de ĝia pereo estas nekonata — ĉu meteorŝtono aŭ granda paneo. Eble, ĝi ankaŭ nun plu kuras en la spaco kaj la herooj, kiujn ni opinias mortintaj, ankoraŭ vivas...

— Kiel terure!

— Tielas sorto de ĉiu stelŝipo, kiu ne povas iri kun subluma rapido. Inter ĝi kaj la hejma planedo tuj ekstaras jarmiloj da vojo.

— Kion mesaĝis «Velo»? — rapide demandis la junulino.

— Tre malmulton. La mesaĝo estis interrompiĝanta kaj poste tute eksilentis. Mi memoras ĝin precize: «Mi estas Velo, mi estas Velo, iras de Vego dum dudek ses jaroj... sufiĉe... atendos... kvar planedoj de Vego... estas nenio pli bela... kia feliĉo!..»

— Sed ili vokis helpon, ie intencis atendi!

— Certe, helpon, alie la stelŝipo ne malŝparus gigantan energion por sendo de la mesaĝo. Kion ni povus fari — eĉ unu plia vorto ne venis de «Velo».

— Dudek ses nedependaj jaroj da revena vojo. Ĝis la Suno restis ĉirkaŭ kvin jaroj... La ŝipo estis ie en nia regiono aŭ eĉ pli proksime al la Tero.

— Apenaŭ... Nur en tiu okazo, se ĝi superis normalan rapidon kaj iris proksime al la kvantuma limo. Sed tio estas tre danĝera!

Erg Noor koncize klarigis la matematikajn fundamentojn de la detrua salto en stato de materio dum proksimiĝo al la luma rapido, sed rimarkis, ke la junulino aŭskultas malatente.

— Mi komprenis vin! — ekkriis ŝi, tuj kiam la ekspediciestro finis siajn klarigojn. — Mi komprenus tuj, sed la pereo de la stelŝipo ŝirmis de mi la sencon... Tio ĉiam estas tiel terura, kaj kun tio ne eblas paciĝi!

— Nun vi komprenis la ĉefan en la mesaĝo, — morne diris Erg Noor. — Ili malkovris iajn speciale belajn mondojn. Kaj mi jam delonge revas ripeti la vojon de «Velo» — kun novaj perfektigoj tio nun eblas eĉ kun sola ŝipo. Ekde la juneco mi vivas per revo pri Vego — la blua suno kun belaj planedoj!

— Vidi tiajn mondojn... — per rompiĝanta voĉo diris Niza. — Sed por reveno necesas sesdek teraj, aŭ kvardek nedependaj jaroj... Do tio estas... duono de vivo.

— Jes, grandaj atingoj postulas grandajn oferojn. Sed por mi tio eĉ ne estas ofero. Mia vivo sur la Tero estis nur mallongaj paŭzoj de stelaj vojaĝoj. Ja mi naskiĝis sur stelŝipo!

— Kiel tio povis okazi? — miregis la junulino.

— La tridekkvina stela konsistis el kvar ŝipoj. Sur unu el ili mia patrino estis astronomo. Mi naskiĝis en mezo de vojo al duopa stelo MN19026+7AL kaj per tio duoble rompis leĝojn. Duoble — tial, ke mi kreskis kaj edukiĝis ĉe la gepatroj en la stelŝipo, sed ne en lernejo. Kion eblis fari! Kiam la ekspedicio revenis sur la Teron, mi aĝis jam dek ok jarojn. Kiel Heraklajn heroaĵojn oni alkalkulis al mi tion, ke mi lernis la arton konduki stelŝipon kaj iĝis astronavigaciisto.

— Sed mi tamen ne komprenas... — komencis Niza.

— Mian patrinon? Kiam vi iĝos pli aĝa — komprenos! Tiam la serumo AT — Anti-Tja — ankoraŭ ne povis konserviĝi longe. Kuracistoj ne sciis tion... Ĉiel ajn, oni alportadis min ĉi tien, en saman stirejon, kaj mi gapadis per miaj duonsenkonsciaj okuletoj al ekranoj, observante stelojn, balanciĝantajn en ili. Ni flugis en direkto de Teta de la Lupo, kie estis proksima al la Suno duopa stelo. Du nanoj — blua kaj oranĝkolora, kaŝitaj de malhela nubo. La unua konscia impreso estis ĉielo de senviva planedo, kiun mi observis el sub vitra kupolo de provizora stacio. Sur planedoj de duopaj steloj ordinare ne ekzistas vivo pro malreguleco de iliaj orbitoj. La ekspedicio elŝipiĝis kaj dum sep monatoj faradis geologiajn esplorojn. Tie, kiom mi memoras, troviĝis giganta riĉo de plateno, osmio kaj iridio. Nekredeble pezaj iridiaj kubetoj iĝis miaj ludiloj. Kaj tiu ĉielo, mia unua ĉielo, nigra, kun puraj lumetoj de neflagrantaj steloj kaj kun du sunoj de neimagebla belo — la hele oranĝkolora kaj la intense blua. Mi memoras, ke iufoje strioj de iliaj radioj kruciĝadis, kaj tiam sur nian planedon verŝiĝis tia potenca kaj gaja verda lumo, ke mi kriis kaj kantis pro ekstazo!.. — Erg Noor finis: — Sufiĉas, min tro absorbis la rememoroj, kaj vi jam delonge devas ripozi.

— Daŭrigu, mi neniam aŭdis ion pli interesan, — ekpetegis Niza, sed la estro estis necedema.

Li alportis pulsantan hipnotigilon, kaj ĉu pro la ordonantaj okuloj, ĉu pro la dormiga aparato la junulino ekdormis tiel forte, ke vekiĝis antaŭ komenco de la sesa rivoluo. Jam laŭ la malvarma vizaĝo de la estro Niza komprenis, ke «Algrab» ne aperis.

— Vi vekiĝis ĝustatempe! — deklaris li, tuj kiam Niza revenis, ordiginte sin post elektra kaj onda bano. — Ŝaltu muzikon kaj lumon por veko. Por ĉiuj!

Niza rapide premis vicon da butonoj, kaj en ĉiuj kajutoj de la stelŝipo, kie dormis la ekspedicianoj, komencis intermiti eklumoj kaj aŭdiĝis speciala, poiomete fortiĝanta muziko de basaj vibrantaj akordoj. Komenciĝis poioma, gardema veko de bremsita nerva sistemo kaj revenigo de ĝi al normala agado. Post kvin horoj en la centra stirejo de la stelŝipo kunvenis ĉiuj definitive rekonsciiĝintaj ekspedicianoj, refortigitaj per manĝo kaj nervaj stimuliloj.


La informon pri pereo de la akcesora stelŝipo ĉiu akceptis malsame. Kiel atendis Erg Noor, la ekspedicio montris sin inde. Estis nek vorto de malespero, nek rigardo de timo. Pur Hiss, montrinta sin ne tro kuraĝa sur Zirda, sen tremo renkontis la mesaĝon. Juna Luma Lasvi — la kuracistino de la ekspedicio — nur iomete paliĝis kaj kaŝe ĉirkaŭlekis la sekiĝintajn lipojn.

— Ni rememoru la pereintajn kamaradojn! — diris la estro, ŝaltante ekranon de projekciilo, sur kiu aperis «Algrab», filmita antaŭ la starto de «Tantro».

Ĉiuj ekstaris. Malrapide ŝanĝiĝadis sur la ekrano fotoj de jen seriozaj, jen ridetantaj homoj — de la sep anoj de «Algrab». Erg Noor diradis nomon de ĉiu el ili, kaj la vojaĝantoj adiaŭe salutadis la pereinton. Tia estis la moro de astronaŭtoj. Stelŝipoj, vojaĝantaj kune, ĉiam havis kompletojn da fotoj de ĉiuj ekspedicianoj. Malaperintaj ŝipoj povis longe vagadi en la kosma spaco, kaj iliaj ŝipanaroj ankoraŭ longe povis resti vivaj. Tio ne gravis — tia ŝipo neniam revenadis. Por trovi ĝin, helpi al ĝi estis nenia reala eblo. Konstruo de ŝipoj atingis jam tian perfektecon, ke etaj paneoj preskaŭ neniam okazis aŭ estis facile ripareblaj. Sed serioza paneo de maŝinoj ankoraŭ neniam estis riparita en la kosmo. Fojfoje ŝipoj sukcesadis, kiel «Velo», sendi lastan mesaĝon. Sed plej granda parto de mesaĝoj ne atingis la celon: precize orienti ilin estis nekredeble malfacile. Elsendoj de la Granda Ringo dum jarmiloj trovis precizajn direktojn kaj povis, krome, variigi ilin, transsendante de planedo al planedo. Sed stelŝipoj ordinare troviĝis en neesploritaj regionoj, kie direktoj de elsendo povis esti nur hazarde divenitaj.

Inter astronaŭtoj regis konvinko, ke en la kosmo ekzistas, krom ĉio, iaj neŭtraj kampoj, aŭ nul-zonoj, en kiuj ĉiuj radioj kaj mesaĝoj dronas, kiel ŝtonoj en akvo. Sed astrofizikistoj ĝis nun opiniis nul-kampojn arbitra elpensaĵo de kosmaj vojaĝantoj, emaj al monstraj fantazioj.

Post la malgaja rito kaj konsiliĝo, ne okupinta multan tempon, Erg Noor ŝaltis la anamezonajn motorojn. Post du diurnoj ili eksilentis, kaj la stelŝipo komencis proksimiĝi al la hejma planedo je dudek unu miliardoj da kilometroj dum diurno. Ĝis la Suno restis proksimume ses teraj (nedependaj) jaroj da vojo. En la centra stirejo kaj en la biblioteko-laboratorio ekbolis laboro: estis komputata kaj direktata nova kurso.

Necesis flugi tutajn ses jarojn, malŝparante anamezonon nur por korektado de la kurso de la ŝipo. Alivorte, necesis konduki la stelŝipon, zorgeme ŝparante akcelon. Ĉiujn maltrankviligis la neesplorita regiono 344+2U inter la Suno kaj «Tantro», ĉirkaŭiri kiun oni neniel povis: ĉiuflanke de ĝi ĝis la Suno renkonteblis zonoj de liberaj meteorŝtonoj, krome, dum turno la ŝipo perdus akcelon.

Post du monatoj la komputita linio de flugo estis preta. «Tantro» komencis kuri laŭ la glata kurbo de egala tensio.

La bonega ŝipo estis en plena ordo, la flugrapido estis en la kalkulitaj limoj. Nun nur la tempo — ĉirkaŭ kvar dependaj jaroj da flugo — kuŝis inter la stelŝipo kaj la patrujo.

Erg Noor kaj Niza, plendeĵorintaj sian tempon kaj lacaj, enprofundiĝis en longan dormon. Kune kun ili foriris en la provizoran neekziston du astronomoj, la geologo, la biologo, la kuracisto kaj kvar inĝenieroj.

Sian deĵoron komencis sekva skipo — sperta astronavigaciisto Pel Lin, partoprenanta en sia dua ekspedicio, astronomino Ingrid Ditra kaj memvole aliĝinta al ili elektronika inĝeniero Kej Ber. Ingrid, laŭ permeso de Pel Lin, ofte foriradis en la bibliotekon apud la stirejo. Kune kun Kej Ber, sia malnova amiko, ŝi estis verkanta monumentan simfonion «Pereo de planedo», inspirita de la tragedia Zirda. Pel Lin, laciĝinte pro muziko de la aparataro kaj kontemplado de nigraj abismoj de la kosmo, sidigadis ĉe pupitron Ingrid-on, kaj mem kun entuziasmo okupiĝadis pri deĉifrado de misteraj skribaĵoj, trovitaj sur enigme forlasita de loĝantoj planedo en la sistemo de la plej proksimaj steloj de la Centaŭro. Li kredis je sukceso de sia nerealigebla entrepreno.

Ankoraŭ dufoje ŝanĝiĝis deĵorantoj, la stelŝipo proksimiĝis al la Tero preskaŭ je dek mil miliardoj da kilometroj, kaj la anamezonaj motoroj estis ŝaltataj nur por kelkaj horoj.

Estis finiĝanta la deĵorado de la grupo de Pel Lin, la kvara ekde tiam, kiam «Tantro» foriris de la loko de la neokazinta renkontiĝo kun «Algrab».

Astronomino Ingrid Ditra, fininte kalkulojn, turniĝis al Pel Lin, melankolie observanta senĉesan tremetadon de ruĝaj indikiloj de mezuriloj de gravita tensio laŭ bluaj gradigitaj arketoj. Ordinara malrapidiĝo de psikaj reagoj, kiun ne evitas eĉ la plej fortikaj homoj, efikis en la dua duono de deĵorado. Stelŝipoj dum monatoj kaj jaroj iradas sub aŭtomata regado laŭ donita kurso. Se subite okazas iu eksterordinara okazaĵo, tro komplika por rezonado de la aŭtomato, reganta la stelŝipon, do ordinare ĝi kaŭzas pereon de la ŝipo, ĉar ne povas savi eĉ enmiksiĝo de homoj. La homa cerbo, kiel ajn bone ĝi estu trejnita, ne povas reagi kun necesa rapido.

— Laŭ mi, ni delonge enprofundiĝis en la neesploritan regionon 344+2U. La estro deziris deĵori ĉi tie mem, — turnis sin Ingrid al la astronavigaciisto.

Pel Lin ĵetis rigardon al la tagnombrilo.

— Ankoraŭ du tagojn, kaj ni tutegale ŝanĝiĝos. Dume ne estas io atentinda. Ĉu ni plenumos la deĵoradon ĝis la fino?

Ingrid konsente kapjesis. El la poŭpaj ejoj eliris Kej Ber kaj okupis sian kutiman fotelon apud la instalaĵo de ekvilibrigaj meĥanismoj. Pel Lin oscedis kaj levis sin.

— Mi dormos dum kelkaj horoj, — diris li al Ingrid.

Tiu obeeme transiris de sia tablo antaŭen al la regpanelo.

«Tantro» iris, ne balanciĝante, en absoluta vakuo. Neniu, eĉ malproksima, meteorŝtono troveblis per supersentivaj aparatoj de Voll Hod. La kurso de la stelŝipo kuŝis nun iomete flanken for de la Suno — proksimume je unu kaj duono de jaro da flugo. La ekranoj de antaŭa vido nigris per mirinda malpleno — ŝajnis, la stelŝipo direktas sin en la koron mem de la obskuro. Nur el la flankaj teleskopoj same, kiel antaŭe, pikis la ekranojn pingloj de lumo de sennombraj steloj.

Stranga maltrankvila sento trakuris la nervojn de la astronomo. Ingrid revenis al siaj maŝinoj kaj teleskopoj, ree kaj ree kontrolante iliajn indikojn kaj mapigante la nekonatan regionon. Ĉio estis kvieta, sed malgraŭ tio Ingrid ne povis deŝiri la okulojn de la malbonaŭgura obskuro antaŭ la ŝipa pruo. Kej Ber rimarkis ŝian maltrankvilon kaj longe fiksaŭskultis kaj fiksrigardis la aparatojn.

— Mi trovas nenion, — finfine rimarkis li. — Kio al vi ŝajnis?

— Mi mem ne scias, min maltrankviligas tiu neordinara mallumo antaŭe. Al mi ŝajnas, ke nia ŝipo iras rekte en malhelan nebulozon.

— La malhela nubo devas esti ĉi tie, — konfirmis Kej Ber, — sed ni nur «skrapos» ĝian randon. Ĝuste tiel estas kalkulite! La tensio de gravitkampo kreskas egalmezure kaj malforte. Dum vojo tra tiu ĉi regiono ni nepre devas proksimiĝi al iu gravita centro. Ĉu ne estas egale — al la malhela aŭ al la lumanta?

— Ĉio ĉi estas tiel, — pli trankvile diris Ingrid.

— Do pri kio vi maltrankvilas? Ni iras laŭ la difinita kurso eĉ pli rapide, ol estas planite. Se nenio ŝanĝiĝos, do ni atingos Tritonon eĉ kun nia manko de brulaĵo.

Ingrid eksentis, kiel ĝojo ekbrulas en ŝi kun nur unu penso pri Tritono, satelito de Neptuno, kaj pri la stelŝipa stacio, konstruita sur ĝi en la ekstera rando de la sunsistemo. Trafi sur Tritonon signifis reveni hejmen...

— Mi pensis, ke mi kun vi okupiĝos pri muziko, sed Lin foriris por ripozi. Li dormos dum ses-sep horoj, kaj mi dume sola pripensos orkestradon de la finalo de la dua parto — ĉu vi scias, tie, kie ni neniel sukcesas fari integran venon de minaco. Jen tiu... — Kej kantis kelkajn notojn.

— Di-i, di-i, da-ra-ra, — subite respondis, ŝajne, la vandoj mem de la stirejo.

Ingrid tremeris kaj ĉirkaŭrigardis, sed post momento komprenis. La tensio de gravitkampo kreskis, kaj la aparatoj respondis per ŝanĝo de la melodio de la aparato de artefarita gravito.

— Amuza koincido! — iom kulpete ekridis ŝi.

— Venis plifortiĝo de gravito, kiel devas esti ĉe malhela nubo. Nun vi povas esti tute trankvila, kaj Lin plu dormu.

Kun tiuj vortoj Kej Ber eliris el la stirejo. En la hele prilumita biblioteko li eksidis ĉe malgrandan elektronikan violon-pianon kaj tuta enprofundiĝis en laboron. Probable, pasis kelkaj horoj, kiam la hermetika pordo de la biblioteko malfermiĝis kaj aperis Ingrid.

— Kej, kara, veku Lin-on.

— Kio okazis?

— La tensio de gravitkampo kreskas pli, ol devas esti laŭ la kalkuloj.

— Kaj kio estas antaŭe?

— Sama mallumo! — Ingrid malaperis.

Kej Ber vekis la astronavigaciiston. Tiu salte ekstaris kaj ĵetiĝis en la centran stirejon al la aparatoj.

— Estas nenio minaca. Sed de kie ĉi tie aperis tia gravitkampo? Por malhela nubo ĝi estas tro forta, kaj stelo ĉi tie ne ekzistas... — Lin pensis iom kaj premis la butonon de veko de la kajuto de la ekspediciestro, ankoraŭ pensis kaj ŝaltis la kajuton de Niza Krit.

— Se nenio okazos, do ili simple anstataŭos nin, — klarigis li al maltrankviliĝinta Ingrid.

— Kaj se okazos? Erg Noor povos normaliĝi nur post kvin horoj. Kion ni faru?

— Ni atendu, — trankvile respondis la astronavigaciisto. — Kio povas okazi dum kvin horoj ĉi tie, tiel malproksime de ĉiuj stelsistemoj?..

La tonalo de sono de la aparatoj estis senĉese malaltiĝanta, sen indikiloj parolante pri ŝanĝiĝo de stato de la flugo. La streĉita atendo estis malrapide pasanta. Du horoj pasis, kiel la tuta deĵorado. Pel Lin ekstere restis trankvila, sed la maltrankvilo de Ingrid jam kaptis Kej Ber-on. Li ofte retrorigardadis al la pordo de la stirejo, atendante, kiel ĉiam, rapidan aperon de Erg Noor, kvankam sciis, ke vekiĝo el longa dormo okazas malrapide.

Longa sonoro tremerigis ĉiujn.

Ingrid alkroĉiĝis al Kej Ber.

— «Tantro» estas en danĝero! La tensio de la kampo iĝis duoble pli granda, ol la kalkulita!

La astronavigaciisto paliĝis. Venis neatenditaĵo — ĝi postulis tujan decidon. La sorto de la stelŝipo estis en liaj manoj. La senĉese kreskanta gravito postulis malrapidigon de la iro de la ŝipo ne nur pro kresko de pezo en la ŝipo, sed ankaŭ tial, ke, evidente, rekte antaŭe situis granda amaso da densa materio. Sed post malrapidiĝo mankos brulaĵo por fari novan akcelon! Pel Lin kunpremis la dentojn kaj turnis la fuston de ŝalto de la bremsaj jonaj planedaj motoroj. Sonoraj frapoj enplektiĝis en la melodion de la aparatoj, superante la alarman sonoron de la aparato, kalkulanta proporcion de gravitforto kaj rapido. La sonoro malŝaltiĝis, kaj la indikiloj konfirmis la sukceson — la rapido ree iĝis sendanĝera, normiĝinta konforme al la kreskinta gravito. Sed tuj kiam Pel Lin malŝaltis la bremsadon, la sonoro eksonis ree — la minaca gravitforto postulis malrapidigon de la iro. Iĝis evidente, ke la stelŝipo iris rekte al potenca centro de gravito.

La astronavigaciisto ne kuraĝis ŝanĝi la kurson — la verkon de granda laboro kaj de grandega precizo. Uzante la planedajn motorojn, li estis bremsanta la stelŝipon, kvankam jam estis evidentiĝanta erareco de la kurso, metita tra nekonata maso de materio.

— La gravitkampo estas granda, — duonvoĉe rimarkis Ingrid. — Eble...

— Necesas ankoraŭ malrapidigi la iron, por turni! — ekkriis la astronavigaciisto. — Sed per kio ni poste rapidigos la flugon?.. — Pereiga nedecidemo sonis en liaj vortoj.

— Ni jam trais la eksteran kirlan zonon, — respondis Ingrid, — okazas senĉesa kaj rapida kresko de la gravito.

Ekŝutiĝis oftaj sonorantaj frapoj — la planedaj motoroj ekfunkciis aŭtomate, kiam la stiranta la ŝipon elektronika maŝino eksentis antaŭe grandegan amason da materio. «Tantro» komencis ŝanceliĝi. Malgraŭ ajna malrapidigo de la stelŝipo, la homoj en la stirejo komencis perdi konscion. Ingrid falis sur la genuojn. Pel Lin en sia fotelo penis levi la plumbiĝintan kapon, Kej Ber eksentis sensencan, animalan timon kaj infanan senhelpecon.

La frapoj de la motoroj plioftiĝis kaj iĝis senĉesa tondro. La elektronika «cerbo» de la ŝipo plu luktis anstataŭ siaj duone senkonsciaj mastroj, siaspece potenca, sed ne saĝa, ĉar ne povis antaŭvidi komplikajn konsekvencojn kaj elpensi eliron el esceptaj okazoj.

La ŝanceliĝado de «Tantro» malfortiĝis. La indikiloj, montrantaj rezervon de planedaj jonaj ŝargoj, rapide ekrampis malsupren. Rekonsciiĝinta Pel Lin komprenis, ke la gravito kreskas tro rapide, — necesas tuj uzi urĝajn rimedojn por haltigo de la ŝipo, kaj poste por abrupta ŝanĝo de la kurso.

Pel Lin movis la fuston de la anamezonaj motoroj. Kvar altaj cilindroj el bora nitrido, videblaj tra speciala fendo de la regpanelo, ekbrilis elinterne. Hela verda flamo ekpulsis en ili kiel freneza fulmo, ekfluis kaj ekturniĝis per kvar densaj spiraloj. Tie, en la prua parto de la ŝipo, forta magneta kampo ĉirkaŭis la vandojn de la motoraj duzoj, savante ilin de tuja detruo.

La astronavigaciisto movis la fuston plu. Tra la verda kirla vando iĝis videbla la direktanta radio — grizeta fluo de K-partikloj. Ankoraŭ unu movo, kaj laŭ la griza radio riveliĝis blindiga viola fulmo — la signalo, ke anamezono komencis sian rapidegan elfluon. La tuta korpo de la stelŝipo respondis per preskaŭ neaŭdebla, malfacile eltenebla altfrekvenca vibrado...

Erg Noor, preninte necesan dozon da nutraĵo, kuŝis en duondormo sub neesprimeble agrabla elektra masaĝo de la nerva sistemo. Estis malrapide foriranta la nebulo de forgeso, ankoraŭ kovranta la cerbon kaj la korpon. La veka melodio sonis pli maĵore en kreskanta ofteco de la ritmo...

Subite io malbona invadis el ekstere, rompis la ĝojon de vekiĝo el la naŭdektaga dormo. Erg Noor ekkonsciis sin la estro de la ekspedicio kaj komencis despere lukti, penante revenigi la normalan konscion. Finfine li komprenis, ke la stelŝipo estas urĝe bremsata per la anamezonaj motoroj, — sekve, io okazis. Li penis ekstari. Sed la korpo ankoraŭ ne obeis, la kruroj fleksiĝis, kaj li kiel sako falis sur la plankon de sia kajuto. Tamen li sukcesis rampi ĝis la pordo, malfermi ĝin. En la koridoro Erg Noor leviĝis sur la manojn kaj la piedojn kaj enfalis en la centran stirejon.

Fiksrigardantaj al la ekranoj kaj ciferplatoj, la homoj timigite retrorigardis kaj alsaltis al la estro. Tiu, ne havante fortojn ekstari, elparolis:

— Ekranojn, antaŭajn... ŝaltu al infraruĝa... haltigu... motorojn!

La borazonaj cilindroj estingiĝis samtempe kun la eksilentinta vibrado de la ŝipkorpo. Sur la dekstra antaŭa ekrano aperis grandega stelo, lumanta per malhela ruĝ-bruna lumo. Por momento ĉiuj rigidiĝis, ne deŝirante la okulojn de la giganta disko, aperinta el mallumo rekte antaŭ la pruo de la ŝipo.

— Ho stultulo! — malfeliĉe ekkriis Pel Lin. — Mi estis konvinkita, ke ni estas apud malhela nubo! Sed tio estas...

— Fera stelo! — kun teruro ekkriis Ingrid Ditra.

Erg Noor, apogiĝante al dorsapogilo de fotelo, ekstaris de sur la planko. Lia ordinare pala vizaĝo ricevis bluetan kolornuancon, sed la okuloj ekbrilis per la ĉiama akra lumo.

— Jes, tio estas fera stelo, — malrapide diris li, — la teruro de astronaŭtoj!

Neniu suspektis ĝin en tiu ĉi regiono, kaj rigardoj de ĉiuj deĵorantoj turniĝis al li kun espero.

— Mi pensis nur pri nubo, — mallaŭte kaj kulpe diris Pel Lin.

— Malhela nubo kun tia gravitforto devus interne konsisti el solidaj, relative grandaj eroj, kaj «Tantro» jam estus pereinta. Eviti kunpuŝiĝon en tia svarmo ne eblas, — firme kaj mallaŭte diris la estro.

— Sed la abruptaj ŝanĝiĝoj de la tensio de la kampo, iaj kirloj? Ĉu tio ne estas rekta signo de nubo?

— Aŭ de tio, ke la stelo havas planedon.

La estro kuraĝige balancis la kapon kaj mem premis la butonojn de veko.

— Rapide donu sinoptikaĵon de observoj! Ni komputu izogravojn!

La stelŝipo ree ŝanceliĝis. En la ekrano kun kolosa rapido fulmis io nekredeble grandega, trakuris malantaŭen kaj malaperis.

— Kaj jen la respondo... Ni antaŭiris la planedon. Rapide, rapide al laboro! — La rigardo de la estro falis sur la nombrilojn de brulaĵo. Li pli firme alkroĉigis al la dorsapogilo de la fotelo, deziris ion diri kaj eksilentis.




parseko — mezurunuo de astronomiaj distancoj, egala al 3.26 lumjaroj, aŭ ĉirkaŭ 321012 km.
anamezono — substanco kun detruitaj mezonaj ligoj de nukleoj, havanta proksiman al la luma rapidon de elfluo (sciencfikciaĵo).
sporamino — kuracilo, malŝaltanta dormon (sciencfikciaĵo).
bombaj stacioj — aŭtomataj stacioj-robotoj por sendo de fortaj signaloj, trabatantaj planedan atmosferon. Oni deĵetas ilin de stelŝipoj (sciencfikciaĵo).
nedependa jaro — jaro da tempo laŭ la tera kalkulo, nedependa de rapido de stelŝipo.
Tantro — antikva hinda sistemo de perfektiĝo; en Sanskrito la vorto havas plurajn signifojn: teksilo, ligilo, instruo (rim. de la tradukinto).
spektra klaso — specialaj klasoj de steloj estas signataj per literoj en jena ordo: O, B, A, F, G, K, M — de tre varmaj bluaj steloj kun surfaca temperaturo 100 000 gradoj ĝis la ruĝaj kun temperaturo 3000 gradoj. Ĉiu klaso havas dek subklasojn, signatajn per cifero, ekzemple, A7. Specialaj klasoj de steloj, N, P, R, S havas pli altan entenon de karbono, ciano, titano, zirkonio en siaj spektroj.
planeda brulaĵo — brulaĵo, uzata en motoroj de planedŝipoj kaj en alterigaj kaj startaj motoroj de stelŝipoj (sciencfikciaĵo).
dependa horloĝo — horloĝo, montranta tempon de la stelŝipo, t.e. tempon, dependan de rapido de la ŝipo (sciencfikciaĵo). Laŭ la teorio de relativeco, ĉe grandaj (sublumaj) rapidoj tempo de moviĝanta objekto reduktiĝas kompare kun tempo de observanto, senmova rilate de la stelŝipo.
kvantuma limo — limo de rapido, proksima al la luma, ĉe kiu povas ekzisti neniu ampleksa korpo, ĉar maso iĝas senfina, kaj tempo iĝas nula.
ekstera kirla zono — zono de kontakto de gravitaj kampoj de du stelsistemoj, en kiu aperas vorticoj kaj kirloj.
K-partikloj — partikloj de atoma nukleo el rompaĵoj de ringa mezona nubo (sciencfikciaĵo).