98. Operacaj dokumentoj

Ĉifrotelegramo

«Tre urĝe!

Al Jegorov

Meĥanikisto de la 294-a ARRB ĉefserĝento Gurĉenko Nikolao Tarasoviĉ, alnomita „Koljaniĉ“, konfirmis, ke en la pasinta vintro, kiam lia trupunuo kaj la bataliono, kie servis serĝento Gusev, lokiĝis najbare apud Homelo, en februaro aŭ komenco de marto Gusev vere aĉetis de li kontraŭ botelo da vodko ĝuste tian cigaredujon, kiel la montrita al li por rekono.

Tamen dum la pasinta vintro Gurĉenko produktis dekojn da samaj forme, dimensie kaj desegne cigaredujoj kun kliŝa surskribo „Morton al germanaj okupaciantoj!“, kaj pro malesto en ili de ajnaj individuaj specialaĵoj kaj trajtoj li ne povas aserti certe, ke ĝuste tiu ĉi cigaredujo estis transdonita de li al Gusev.

Bondarevskij».

Ĉifrotelegramo

«Al Kolibanov responde al n-ro ...... de la 19.08.44.

Necesas alfronti la veron. Senescepte ĉio ebla estas de ni entreprenita kaj farata. Tamen iaj garantioj, ke la serĉatojn ni sukcesos preni hodiaŭ aŭ eĉ morgaŭ, ne ekzistas kaj ne povas ekzisti.

Jegorov».

Noto per «AF»

«Urĝe!

Al Jegorov

En agoj kaj konduto de Czesław kaj Wincenty Komarnicki dum la tempo de observado oni ne sukcesis trovi ion ajn suspektindan.

Loginov».

Noto per «AF»

«Tre urĝe!

Al Kolibanov responde al la n-ro ...... de la 19.08.44.

La malgranda sapeista fosileto, trovita en la ĥato de Julia Antonjuk kaj alportita, kiel estas determinite, de Pavlovskij, havas enpremitan fabrikan stampon „Ĉ-ko 44“ kaj laŭ informo de la Ĉefa inĝeniera departemento de la RA estis produktita en Ĉeljabinsko en la 1944-a jaro.

Tamen la fosileto, estinta en la aŭto de Gusev, kiel ni ekzakte determinis, havis fabrikan stampon „K-vo 43“ kaj estis produktita en Kovrovo en la 1943-a jaro.

Farita de ni skrupula kontrolo por identigo ne sukcesis ricevi pruvojn de tio, ke la cigaredujo, trovita ĉe Pavlovskij, estas la cigaredujo de Gusev.

Tiamaniere, ni dume disponas neniajn informojn pri aparteno de Pavlovskij al la grupo „Nemano“.

Poljakov».

Noto per «AF»

«Tre urĝe!

Grodno, al Loginov

Kun ĉiaj antaŭzorgoj sen prokrasto kaŝe arestu Czesław-on kaj Wincenty-n Komarnicki kaj per aviadilo kun firma gardo liveru ilin en Lidon. Pri la ceteraj daŭrigu observadon.

Poljakov».

Ĉifrotelegramo

«Aeralarmo!!!

Al Jegorov

Pro manko de rezulto de la afero „Nemano“ laŭ antaŭe donitaj preparaj ordonoj je Via persona respondeco endas hodiaŭ ekde la 18:00 plenumi densan blokadon de la zonoj de Vilno, Grodno kaj Lido laŭ la varianto „Kaptilo“.

La „Kaptilo“ estas sankciita de la Supera Komandejo. Plenumon kontrolu kaj tuj raportu. La Ĉefa departemento de la kontraŭspiona servo postulas eĉ por minuto ne malfortigi penojn pri preparo de la variantoj „Granda elefanto“ kaj „Balta tango“, kiuj okaze de neceso estos plenumitaj en la indikitaj de Vi tempoj.

Kolibanov».