83. Aleĥin

Kial do li silentas?.. Ĉu li forgesis?.. Demandu vi mem!.. Pli trankvile... Ludu!.. Pli simple... Fiksu la vizaĝojn!.. Jen... Neniaj signoj de vazomotora reago... Ili ne timas kontroladon... Bone, tio estas natura demando... Prezentiĝu... Li havas bonan vizaĝon... Da dokumentoj ili havas sufiĉe... Kiuj do ili estas?.. Kaj kion ili faras en la arbaro?.. Movu la lipojn...

Solda libreto de estranta personaro... Teksturo de la kovrilo... Formo... Tiparoj de la titolo... Atributoj de la enhavo... Tiparoj de la teksto... Serio... Numero... Versimilaj... Jelatomcev Alekseo Paŭloviĉ... Kapitano... Servodaŭro en estraj postenoj... Nomo de posteno... Etata salajro... Pligrandigo de salajro pro servodaŭro... Donitaj soldatestoj... Por la familio... Persona subskribo... natura... Trupkomandanto... Subkolonelo... Subskribo natura... Estro de la financa fako... Ĉefleŭtenanto... Subskribo... natura... Blazonsigelo... Dato... Inko... Mastiko... Teksturo de la papero... denseco... Ĉu Daĥno?... Dikaj eliĝantaj lipoj... Notoj pri farita pago... Monatoj... Deprenoj... Por deprunto... Laŭ la soldatesto... Elpago de kampa mono... Laŭ monatoj... Januaro... Februaro... Marto... Aprilo... Majo... Junio... Julio... Notoj pri moviĝo de la militservanto kaj pri ŝanĝoj.... Nomo de trupunuo... Etata salajro... Deprenoj laŭ la soldatesto... por la familio... Estro de la financa fako... Ĉefleŭtenanto... Subskribo... natura... Al la antaŭa... konformas... Blazonsigelo... Inko... Mastiko... Informoj pri soldatestoj por la familio... Edzino Jelatomceva Nadeĵda Ivanovna... Majkopo... Notoj pri alkalkuloj kaj deprenoj... Vinkto... Diversaj notoj... Kontrolaj kuponoj... Aŭgusto... Septembro... Akvomarkoj... Plenorde!

Trupunuo 72510... Io tre konata... 72510?.. Sudrusa prononco kaj kurbetaj, kiel ĉe kavalerianoj, kruroj... Pli rapide!..

Majdannikov?.. Nigraj okuloj... Denisenko?.. Rimarkebla malsimetrio de la vizaĝo... Neĉajev?.. Brunharulo... Belov?.. Nazo granda, dika, kun mallevita radiko... Revjakin?.. Domanov?.. Fesenko?.. Gorbaĉ?.. Nikitin?..

Partia membrokarto... Teksturo de la kovrilo... Formo... Koloro... Boso... Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu... Tutunia Komunista partio de bolŝevistoj... Sekcio de la Komunista Internacio... Atributoj de la enhavo... Tiparoj de la teksto... Legitimaj signoj... Fotografaĵo... Kapo... nazo... lipoj... mentono... konformas... Blazonsigelo... Stampoj... koincidas... Estro de la politika fako... Subskribo... natura... Speciala inko... Mastiko... Teksturo de la papero... denseco... Akvomarkoj... Defendiloj... Teksto... Jelatomcev... Alekseo Paŭloviĉ... Tempo de partianiĝo... Oktobro de la kvardek dua... Inde... Nomo de organizaĵo, doninta la membrokarton... Politika fako de la 257-a pafista divizio... Persona subskribo... natura... Pago de membrokotizoj... Etata salajro... Subskribo de la sekretario... Oktobro... Novembro... Plotonestro... Decembro... promocio... Ĉu iĝis rotestro?.. Sumoj de kotizoj... konformas... Stampoj... Subskriboj... Kvardek tria jaro... Etata salajro... Kotizo... Januaro... Februaro... Marto... Aprilo... Majo... Junio... Julio... Aŭgusto... Ekde la aŭgusto estas alia stampo kaj alia subskribo... Ĉu foriris en hospitalon?.. En alian trupunuon?.. Septembro... Oktobro... Novembro... Ree ŝanĝo... Evidente, li estis en hospitalo... Sed en sian trupunuon jam ne trafis... Ĉu versimile?.. Tute... Decembro... Sumoj de kotizoj... konformas... Stampoj... Subskriboj... La kvardek kvara... Januaro... Pligrandigo de salajro... estis promociita... Ĝis la januaro estis rotestro... Ĉu versimile?.. Tute... Al la informoj de la identiga karto... konformas... Stampoj... Subskriboj... Vinktoj... Plenorde!..

Trupunuo 72510... 72510... Li rimarkeble mallarĝigas la okulojn... Ili tenas sin bone... Kiuj do ili estas — ĉu vere niaj oficiroj aŭ falsaj?.. 72510... Tio estas la fronta aparta regimento de oficira rezervo!.. Nova Vilno... Tie estas dek kilometroj ĝis Vilno, sed la noto de la militpolicejo estas nur post du tagoj?! Ili povis ne registriĝi tuj... Aŭ estis en la «apudaj regionoj»...

Ekipa libreto de komandanto de la Ruĝa Armeo... Teksturo de la kovrilo... Formo... Tiparoj de la titolo... Atrubutoj de la enhavo... Signoj legitimaj... Tiparoj de la teksto... Blazonsigelo... Estro de vestoproviza fako... kapitano... subskribo... natura... Inko... Mastiko... Teksturo de la papero... denseco... Teksto... Departemento de la 257-a pafista divizio... Jelatomcev... Alekseo... Paŭloviĉ... leŭtenanto... oktobro de la kvardek dua... konformas... Persona subskribo de la posedanto... natura... Donitaj vestaĵoj... Nomo... Dato de dono... Kvanto... Dato de elkontigo... Flankĉapo drapa... Flankĉapo kotona... Kaskedo... Ĉapo kun orelumoj... Palto... Ĉemizo kotona... Dato de dono... Dato de elkontigo... Daŭro de portado... konformas... Ĉu Ŝandibin?.. Mentono kun kaveto, nevuso ĉe la dekstra orelo... Ĉemizo drapa... Pantalono kotona... Pantalono drapa... Subĉemizo... Kalsono... Piedĉifonoj someraj... Viŝtuko kotona... Dato de elkontigo... Daŭroj... konformas... Botoj bovledaj... Veŝto pelta... Pantalono vata... Subĉemizo varma... Kalsono varma... Gantoj vintraj... Pugnogantoj peltaj... Piedĉifonoj vintraj flanelaj... Piedĉifonoj drapaj... Peltjako... Feltbotoj... Dato de redono... En la hospitalon li trafis en aprilo... Konformas... Rimeno zona... Rimeno pantalona... Pistolujo... Sako kampa... Dorsosako... Kompaso... Binoklo... Dimensioj... Kresko — tria... Palto... kvindek dua... Ĉapo — kvindek oka... Botoj — kvardek unua... Ĉu Morozov?.. Vizaĝo mallarĝa, frunto elstaranta... Tipografio «Ruĝa proleto»... Moskvo... Mendo... 155... Plenorde!

Liaj okuloj estas fermetitaj... Ĉu Ĵuravlev Jegor?.. Levita nazpinto... Lukomskij?.. Pendas la malsupra lipo... Strelĉuk?.. Kaptita!.. Bizjajev?.. Brunokula, arkaj brovoj... Ŝinkarenko?.. Verĥovskij?.. Manoĥin?..

Provizora identiga karto... numero... Formo... Atributoj de la enhavo... Tiparoj de la teksto... Specialaj signoj... legitimaj... Blazonsigelo... Subskriboj... naturaj... Inko... Mastiko... Teksturo de la papero... denseco... Teksto... Leŭtenanto Jelatomcev Alekseo Paŭloviĉ... Per ordono al la trupoj de la Kalinina fronto n-ro 0306 de la dudek oka de aŭgusto de la kvardek dua jaro... Pro modela plenumo de batalaj taskoj de la estraro... en la fronto de lukto kontraŭ la germanaj okupaciantoj... dekoraciita per ordeno «Ruĝa Standardo»... Ordeno n-ro 34781... Estro de la stabo de la 257-a divizio... subkolonelo... Milita komisaro de la stabo de la divizio... Bataliona komisaro... La kvinan de septembro de la kvardek dua... Numero de la ordeno... al la periodo de la dono... konformas... Plenorde!

Mallarĝigitaj okuloj! Pli rapide!.. Ĉu Koŝevoj?.. Okuloj brunaj, veruko... sur la maldekstra vango... Aleksejev?.. Kunkreskintaj brovoj, antitrago konkava. Skaba?.. Kaptita!.. Ignatov Bazilo?.. Brunharulo!.. Revjakin?.. Bojĉevskij?.. Lisenko?.. Gurjanov Denizo?.. Polinin?.. Miŝĉenko?..

Ĉu Miŝĉenko?!! Sudrusa prononco... kurbetaj, kiel ĉe kavalerianoj, kruroj... mallarĝigataj okuloj... Ĉu vere Miŝĉenko?! Laŭ la vorta portreto... eble... Sed tiu, probable, estas tamen pli impona... Miŝĉenko naskiĝis en la naŭcent kvina... Li aĝas tridek naŭ... Kaj tiu ĉi?.. tridek kvin?... Kvardek?.. Ĉu vere Miŝĉenko?! Pli rapide!!!