80. Aleĥin

Kiuj ili estas kaj kiel ili trafis en la arbaron?.. Por kio?.. Sulku la frunton kaj movu la lipojn...

Identiga karto... Teksturo de la kovrilo... Formo... Titolo... Tiparo de la boso... Asterisko... Atributoj de la enhavo... Specialaj signoj... legitimaj... Tiparoj de la teksto... Serio... numero... Fotografaĵo... Kapo... Lipoj... Mentono... konformas... Blazonsigelo... Stampoj... koincidas... Subskribo de la trupkomandanto... aspektas natura... Gvardia majoro... Karpenko... Dato... Inko... Sigela mastiko... Teksturo de la papero... denseco...

La prezentanto de tiu ĉi dokumento... Ĉubarov... Nikolao Petroviĉ... plenumas aktivan militservon... Malbonkoran li havas rigardon, vere tre malbonkoran... Promocio al militaj rangoj... ĉefleŭtenanto... Ordono... numero... nul tridek naŭ... de la dudek sepa de januaro... de la kvardek kvara jaro... Blazonsigelo... Subskribo de la trupkomandanto... natura... Inko... Mastiko... Ofica posteno... komandanto de pafista roto... Nomumita... Ordono... Numero... nul kvarcent dudek sep... de la kvina de novembro de la kvardek tria jaro... Blazonsigelo... Subskribo de la trupkomandanto... natura... Inko... Mastiko... Vinkto... Dekoracioj kaj specialaj rajtoj... Ordeno «Ruĝa Stelo»... Medalo «Pro kuraĝo»... Naskiĝis... naŭcent dektria jaro... en... Kalugo... Konsisto de la familio... Proksimaj parencoj malestas... Rekrutigita... de la Imana armea komisariato... de la Ĉemara regiono... en junio de la kvardek unua... Permesita portado de armilo... Persona subskribo — natura... Blazonsigelo... Subskribo de la trupkomandanto... Gvardia majoro... Karpenko... Natura... Konformas al la antaŭa... Inko... Mastiko... Plenorde!

Kaj ingo kun ĉastranĉilo estas sur la dekstra femuro... Ĉu maldekstramanulo?.. Ne estas fakto...

Vojaĝordono... Punkto anstataŭ komo... Specialaj signoj... legitimaj... Atributoj de la enhavo... Tiparoj de la teksto... Petito sublinia... Stampo angula... Blazonsigelo... Subskribo... natura... Inko... Mastiko... Teksturo de la papero... denseco...

Teksto... Trupunuo militpoŝta numero 72510... Ĉu 72510?.. Io konata... Dato de dono... La deka de aŭgusto... de la kvardek kvara jaro... Kapitano Jelatomcev A Po kaj kun li du oficiroj... Vilno, Lido kaj apudaj regionoj... Celo de vojaĝo... Plenumo de tasko de la estraro... Limtempo... dek tagoj... ekde la dekunua de aŭgusto... ĝis la dudeka... Bazo: ordono de la komandanto de la t/u 72510... Por veturado estas donita transportpostulo numero... Valida post prezento de identiga karto numero... Komandanto de la trupunuo... Kolonelo Ljapin... Dorsflanko... Markoj de militpolicejoj... Vilno... la dek trian... Lido... la dek kvinan... Vilno... la dek trian... Lido... la dek kvinan... Interese, kie ili estis la dek duan kaj la dek kvaran?.. Kie ili estis hodiaŭ nokte?.. Stampoj... Inko... Mastiko... Por ceteraj notoj... Ĉefleŭtenanto Ĉubarov... Leŭtenanto Vasin... Blazonsigelo... Inko... Mastiko... Plenorde!

Ili tenas sin bone, trankvile... Tio estas ne ukraina akĉento, ne!.. Kaj ĉe tiuj ĉi du?..

Identiga karto... Formo... Teksturo de la kovrilo... Titolo... Tiparo... Asterisko... Atributoj de la enhavo... Specialaj signoj... legitimaj... Tiparoj de la teksto... Asterisko... Serio... Numero... Fotografaĵo... Kapo... nazo... lipoj... mentono... konformas... Blazonsigelo... Stampoj... koincidas... Subskribo de la trupkomandanto... natura... Subkolonelo... Romanov... Dato... Inko... Mastiko... Teksturo de la papero... denseco... Li havas bonan vizaĝon (kvankam li estas malkontenta), agrablan...

Prezentanto de tiu ĉi dokumento... Jelatomcev... Alekseo Paŭloviĉ... plenumas aktivan militservon... Promocio al militaj rangoj... ĉefleŭtenanto... Ordono... numero nul dudek kvar... de la naŭa de februaro de la kvardek tria jaro... kapitano... Ordono... numero nul sep... de la dek unua de januaro de la kvardek kvara jaro... Blazonsigelo... Subskribo de la komandanto... natura... Inko... Mastiko... Ofica posteno... komandanto de pafista roto... Ordono... numero nul ducent dek ses... de la dek tria de novembro de la kvardek dua jaro... Nomumita... bataliona stabestro... Ordono... Numero nul ducent kvindek unu... de la dudek sepa de decembro... de la kvardek tria jaro... Blazonsigelo... Subskribo de la komandanto... natura... Inko... Mastiko... Vinkto... Dekoracioj kaj specialaj rajtoj... Ordeno «Ruĝa Standardo»... Ordeno «Patruja milito» de la unua grado... Medalo «Pro defendo de Moskvo»... Naskiĝis... naŭcent oka jaro... en vilaĝo Labinskaja... Konsisto de la familio... Edzino Jelatomceva Nadeĵda Ivanovna... Majkopo... Rekrutigita de la Majkopa armea komisariato... en marto de la kvardeka jaro... Profesia militisto... Permesita portado de armilo... Persona subskribo... natura... Blazonsigelo... Subskribo de la komandanto... Subkolonelo Romanov... natura... Al la antaŭaj... konformas... Inko... Mastiko... Plenorde!

Atesto de la hospitalo... Enmetita en la identigan karton — ĉu hazarde aŭ intence?.. Formo... Atributoj de la enhavo... Tiparoj de la teksto... Petito sublinia... Evakua hospitalo 2215... Tio estas Lido!.. Kapitano Jelatomcev... Alekseo Paŭloviĉ... estis kuracata... ekde la trideka de aprilo... ĝis la kvara de aŭgusto... La 2215-a ĝis la fino de julio estis en Vjazmo... Ĉu versimile?.. Tute... Tamen la «Nemano» eneteriĝis jam en julio, dum li ĝis la kvara de aŭgusto estis en la hospitalo... Jen tiel!.. pro penetra splitvundo de la dekstra duono de la torako... traŭmata pneŭmotorako... La 2215-a estas toraka kirurgio... konformas... Tempo de kuracado... konformas al la diagnozo... Inko... Mastiko... Teksturo de la papero... denseco... La vundo ricevita pro estado en la fronto... dum defendado de la USSR... Kuracista komisiono laŭ artikolo... de la malsanlisto el la ordono de la Popolkomisarejo pri defendo de la USSR... agnoskis taŭga por militservo sen limigoj... Estro de la hospitalo... Subkolonelo de medicina servo... Kudinov... Subskribo... natura... Blazonsigelo... Inko... Mastiko... Tipografio «Ruĝa standardo», Moskvo... Suŝĉevskaja, 21. Mendo 2345... konformas... Plenorde!

Tio estas la sudrusa akĉento!

Jelatomcev Alekseo... Trapumpu lin, trapumpu!.. Se ili estas agentoj, tiam li sendube estas la ĉefa... Li estas pli sperta, kaj estas pli da ŝancoj, ke li jam estis serĉata...

Kresko... pli ol meza... Kompleksio... meza... denskorpa... Vizaĝo... ovala, pura... Frunto... meza... rekta... Brovoj... arkaj... Nazo — meza... rekta... Okuloj bluaj... Haroj helaj... Oreloj... ovalaj... kun reliefa antitrago... Kolo — muskola... meza... Ŝultroj rektaj... iomete deklivaj... Ĉio estas rekta, ĉio estas meza... Malgaje!..

Specialaj trajtoj... Parolas kun sudrusa akĉento... Kaj, probable... iomete kurbaj kruroj... Sudrusa prononco!.. Pli rapide!..

Ĉu Konovalov?.. Konovalov havas anasan nazon... Golovatenko?.. Tatuaĵo sur la maldekstra mano... Jakovlev Ivano?.. Mallonga supra lipo... Mazanov?.. Kaptita!.. Stepakov?.. Alta, maldika, kun elstaranta adampomo... Ŝimko?.. Brunhara!.. Fedulov?.. Brovoj sinuaj, larĝaj, rimarkeble strabas... Jelisejev?.. Ivanickij?.. Serdjuk?.. Netrebin?.. Guljajev?.. Orlov Bazilo?.. Terentjev?.. Liseckij?.. Pominov?..

Identiga karto... Formo... Teksturo de la kovrilo... Titolo... Tiparo... Asterisko... Atributoj de la enhavo... Ĉu Filipenko?.. Rektaj brovoj kaj brunaj okuloj... Specialaj signoj... legitimaj... Tiparoj de la teksto... Asterisko... Serio... numero... Fotografaĵo... Kapo... frunto... nazradiko... mentono... konformas... Tute juna... Blazonsigelo... Stampoj... koincidas... Estro de la Taŝkenta Ruĝstandarda infanteria lernejo... General-majoro... Antipin... Subskribo... natura... Dato... Inko... Mastiko... Teksturo de la papero... denseco...

Prezentanto de tiu ĉi dokumento... Vasin... Ĉu Vasin?! Tiu estas pli aĝa... Mikaelo Sergejeviĉ... plenumas aktivan militservon... Ĉu Brazul?.. Romba vizaĝo kaj kartaveco... Promocio al militaj rangoj... Leŭtenanto... Ordono de la Mezazia militdistrikto... Numero... cent naŭ... de la dek sepa de julio... de la kvardek kvara jaro... Freŝbakita... Kaj la uniformo estas pli nova... Blazonsigelo... Ĉu Fomin?.. Pli malalta, la ŝultroj levitaj... Subskribo... natura... Estro de la lernejo... General-majoro... Inko... Mastiko... Ĉu Barilnikov?.. Oblikva frunto kaj elstarantaj oreloj... Oficaj postenoj... Ne estis nomumita... Vinkto... Dekoracioj kaj specialaj rajtoj... Naskiĝis... de la dudek tria jaro... Kaj tiu Vasin?.. de la naŭcent dek unua... Naskiĝis en Moskvo... Kaj tiu? en Vologdo... Konsisto de la familio... Patrino Vasina Zinaida Petrovna... En evakuo... Kazano... Rekrutigita de la armea komisariato de distrikto Sokolniki... en septembro de la kvardek unua... Permesita portado de armilo... Ĉu Kalmukov?.. Ĝibeta, kun du variolmarkoj dekstre de la nazo... Persona subskribo... natura... Blazonsigelo... Subskribo de la komandanto... Estro de la lernejo... General-majoro... natura... Al la antaŭa... konformas... Inko... Mastiko...

Ili tenas sin bone... Aŭ tio estas la niaj, aŭ oni jam multfoje kontroladis iliajn dokumentojn kaj ili estas certaj pri plena fidindeco... Trupunuo 72510... Ĉu 72510?.. Pli rapide!..

La sudrusa prononco!.. Ĉugunov?.. Grizaj okuloj, mallarĝa mentono... Altunin?.. Kaptita!.. Stepanjuk?.. Pli alta, horizontalaj ŝultroj... Popov?.. Nazo granda, kun ĝibeto... Fedulov?.. Jam estis!.. Bazilevskij?.. Ribnikov?.. Demkin?.. Maĥov?.. Jakubin?.. Kozirev?.. Procenko?.. Drozdovskij?..

Certe kurbetaj kruroj... Pumpu!.. Kiam kaj kiel ili trafis en la arbaron?.. Ĉu oni pretervidis ilin en la urborando?.. Aŭ ili alveturis ankoraŭ antaŭ la tagiĝo?.. Pli verŝajnas la dua... Sed tiam... Ne estas fakto!.. Kion do ili faras en la arbaro?..

Sudrusa prononco kaj iomete kurbaj kruroj!.. Pensu!.. Pensu pli rapide kaj ne silentu!