59. Operacaj dokumentoj

Noto per «AF»

«Tre urĝe!

Al Jegorov

Dum proksimaj kvin horoj por partopreno en aranĝoj laŭ la afero „Nemano“ sur la aerodromojn de Vilno kaj Lido per kvar specialaj flugoj estos transportitaj 102 oficiroj de la Ĉefa departemento de la kontraŭspiona servo, inklude 19 serĉistojn.

Averto al la celaj aerodromoj per la sistemo AOIK46 estas sendita de la fako pri flugoj.

Je Via persona respondeco ĉiuj venontoj estu senprokraste uzitaj kiel estroj de miksitaj operac-serĉaj grupoj sur vojoj de ebla moviĝo de la serĉatoj. Specialan atenton turnu al laŭfrontaj direktoj.

Raportu pri plenumo.

Kolibanov».

Noto per «AF»

«Tre urĝe!

Al Jegorov

Lige kun la aranĝoj, farataj laŭ la afero „Nemano“, hodiaŭ, la 19-an de aŭgusto, ekde la 7:00 al vi estas provizore subigitaj kun tuja translokado en la zonon de via fronto ĉiuj moveblaj biriloj de la kontraŭradiospionaj grupoj de la 1-a kaj la 2-a Belorusiaj frontoj, kaj ankaŭ de la Popolkomisarejoj pri ŝtatsekureco de Belorusio kaj Litovio.

La necesaj ordonoj jam estis donitaj.

Urĝe komunikiĝu kun la kontraŭspionaj Departementoj de ambaŭ frontoj kaj kun la Popolkomisarejoj pri ŝtatsekureco de la respublikoj por indiki al la grupestroj itinerojn al difinitaj de vi atendolokoj.

Inĝenier-kolonelo Nikolskij estas respondecigita pri optimuma lokado de la venantaj biriloj en triangulo Lido — Grodno — Vilno kaj pri kunordigo de ĉiuj iliaj pluaj agoj ĉe observado de la etero.

La ĈDKS atentigas vin pri neceso de plej skrupula kamuflado de la biriloj kiel ĉe moviĝo en la zono de via kaj la najbara frontoj, tiel ankaŭ sur la lokoj de starado.

Pri veno de ĉiu kontraŭradispiona grupo kun ekzakta indiko de atendoloko raportu sen prokrasto.

Samtempe al vi estas provizore subigita la speciala 131-a radia grupo47.

Ĉi-momente ni kune kun la estraro de la Ĉefa departemento pri komunikado de la Ruĝa Armeo urĝe esploras eblecon de uzado de granda kvanto de armeaj kurtondaj sendiloj por kreo de efikaj radioperturboj kaj por ĵamado de la laboraj diapazonoj de la „Nemano“ okaze de eneteriĝo de la serĉata radiostacio. Ĝis akcepto de definitiva decido pri tiu demando je via persona respondeco estas proponate dum proksimaj 4–5 horoj garantii provizon de ĉiuj kurtondaj radiostacioj en la trupoj de la fronto per plifortigitaj antenoj kaj anstataŭigon en ĉiu sendilo de eluzitaj piloj per novaj. Respektiva ordono de la Ĉefa departemento pri komunikado de la Ruĝa Armeo jam estas donita.

Kolibanov».

Noto per «AF»

«Tre urĝe!

Al Jegorov

Lige kun eksterordinaraj cirkonstancoj, kreiĝintaj rezulte de agoj de la grupo „Nemano“, je Via persona respondeco cele de trovo de la radiosendilo kaj de aliaj pruvobjektoj aldone al totala kontrolado de dokumentoj endas senprokraste organizi pririgardon de personaj aĵoj de ĉiuj personoj, moviĝantaj en malavanoj de la fronto, kiel de civiluloj, tiel ankaŭ de militistoj, sendepende de rangoj kaj okupataj postenoj.

En tiu grava aranĝo, krom la kontraŭspionaj organoj kaj la malavandefendaj trupoj de la fronto, partoprenigu personaron de urbaj militpolicejoj kaj de ties fakoj, kaj ankaŭ la plej bonajn, plej inteligentajn oficirojn kaj serĝentojn el armeaj trupoj.

Ĉiu partoprenanto estu skrupule instrukciita pri la ordo de la kontrolado, inklude pri neceso konservi ĉe pririgardo de aĵoj maksimuman takton kaj ĝentilecon.

Speciale skrupule endas pririgardi ĉiujn aŭtomobilojn kaj personojn, moviĝantajn sur ili.

Mi informas, ke la kontrolado de personaj aĵoj (sendepende de rangoj kaj postenoj, okupataj de ties posedantoj) estas sankciita de la Ĉefa milita prokuroro de la Ruĝa Armeo per ĉifrotelegramo OV/0059 de la 19.08.44, nun transsendata al ĉiuj militaj prokuroroj de la 3-a Belorusia kaj la 1-a Baltia frontoj.

Kolibanov».

Noto per «AF»

«Al Jegorov

Urĝe!

Por kunordigado de ĉiuj penoj laŭ la afero „Nemano“ kaj por gvidado de la serĉado al Vi je la 10:00 per speciala aviadilo („Duglas“, numero 9; gardaj ĉasaviadiloj „La-5 FN“, numeroj 26 kaj 34) elflugas la estro de la Ĉefa departemento de la kontraŭspiona servo kun grupo de generaloj kaj superaj oficiroj.

La cela aerodromo estas informita per la sistemo AOIK de la fako pri flugoj.

Garantiu liveron de aŭtoj al la momento de surteriĝo de la aviadilo sur la Lida aerodromo. Pri la veno tuj raportu.

Kolibanov».

Ofica noto

«Ekstreme urĝe!

Treege grave!

Al Kovalev, Tkaĉenko

Je via persona respondeco la irantaj al Baltio speciale kontrolataj de la fako de milita transportado specialaj trajnoj de la serio „K“ (disa tanka teĥniko) n-roj 2741, 2742, 2743, 2755, 2756, elirintaj el Ĉeljabinsko la 17-an kaj la 18-an de aŭgusto, kaj ankaŭ n-roj 1365, 1369, 1783, 1786, elirintaj el Gorkio kaj Sverdlovsko la 18-an de aŭgusto, ĝis speciala ordono estu retenitaj en la Moskva fervoja nodo.

La plenumon kontrolu persone kaj tuj raportu.

Bazo: Ordono de la Supera Komandejo.

Karponosov».

Noto per «AF»

Al Jegorov

«Urĝe!

Aldone al n-ro..... de la 18.04.44 mi sciigas, ke la ordono de la Ĉefintendanto de la Ruĝa Armeo pri plifortigita nutrado de militistoj, partoprenantaj serĉajn kaj kontrolajn aranĝojn laŭ la afero „Nemano“, ekde la nuna tago koncernas ankaŭ ĉiujn militservantojn, partoprenigatajn en la milita operaco „Ringo“, sendepende de ilia departementa aparteno, kun provizado per provianto de la Popolkomisarejo pri defendo. (Bazo: ordono de la Ĉefintendanto de la Ruĝa Armeo n-ro..... de la 19.08.44).

Plenumon kontrolu persone.

Artemjev».

Noto per «AF»

«Tre urĝe!

Al Jegorov

Dum proksimaj 3–5 horoj por partopreno en aranĝoj laŭ la afero „Nemano“ la kontraŭspionaj Departementoj de la 1-a kaj 2-a Belorusiaj, la Leningrada, la 1-a, 2-a kaj 3-a Ukrainia frontoj sur la aerodromojn de Lido, Grodno kaj Vilno per ...48 specialaj flugoj liveros ... kontraŭspionajn oficirojn, inklude ... serĉistojn.

Je Via persona respondeco ĉiuj venontoj estu tuj uzitaj kiel estroj de miksitaj serĉaj grupoj en lokoj de plej probabla apero de la serĉatoj.

Pri plenumo raportu.

La transportaj aviadiloj de aliaj frontoj, liverintaj la oficirojn, same kiel la venantaj el Moskvo, iras al via dispono por subteno de agado laŭ la afero „Nemano“.

Urĝe diskutu kun Moĥov, Poljakov kaj Nikolskij kaj tuj raportu, kia ankoraŭ helpo per homoj aŭ teĥniko povas esti farita al vi.

Kolibanov».



46. AOIK — servo de Aera Observado, Informado kaj Komunikado.
47. La speciala 131-a radia grupo, kiu en la jaroj 1944–1945 estis en konsisto de la 3-a Belorusia fronto, estis uzata precipe por subpremado de sistemoj de radiokomunikado de la kontraŭulo.
48. Ciferoj de tiu ĉi dokumento estas ellasitaj.