9. Operacaj dokumentoj

Noto per «AF»

«Urĝe!

Al Poljakov responde al n-ro ...... de 13.08.44.

1. La longo de la labora ondo de la sendilo, serĉata laŭ la afero „Nemano“, konformas al unu el diapazonoj de radiokomunikado de la AK. Krome en la komenco de la dua interkaptaĵo ripetiĝas tri samaj ciferkombinoj, kiuj, eble, estas malĉifreblaj kiel „999“ aŭ „555“. Ekzisto de tiuj signoj antaŭ la teksto ĉe radiokomunikado de la AK-anoj kun la londona centralo respektive signifas: „urĝa“ aŭ „en la proprajn manojn de la ĉefkomandanto“.

2. La Ŝiloviĉa arbarmasivo troviĝas je 140 kilometroj okcidente de la loko de la unua eneteriĝo de la radiostacio, la moviĝo de la sendilo konformas al la direkto de moviĝo de restaj grupoj de germanoj, penantaj tra arbaroj kaŝe atingi la frontlinion.

Sciigu, ĉu Vi konsideris tiujn cirkonstancojn ĉe plenumado de serĉaj aranĝoj.

Pri progreso de la serĉado raportu ĉiun diurnon.

Ustinov».

Noto per «AF»

«Moskvo, al Ustinov

Responde al n-ro ...... de 14.08.44.

La cirkonstancoj, pri kiuj Vi atentigas nin, estis pli frue jam konsideritaj de ni, kaj ĉiuj organoj de la kontraŭspiona servo de la fronto estas orientitaj pri ambaŭ versioj.

Poljakov».