6. Grupestro kapitano Aleĥin Paŭlo Baziljeviĉ

La unua tago donis esence nenion.

Krom Ŝiloviĉo, mi estis ankaŭ en Kamenko kaj Novoselko — vilaĝoj, limantaj la Ŝiloviĉan arbaron ĉe la kontraŭa flanko, — kaj en du dekoj da najbaraj bienetoj.

Tiuj, kiujn ni serĉis, apenaŭ troviĝis en la arbaro. Ŝajnis probabla, ke hieraŭ aŭ antaŭhieraŭ ili penetris tien, kaj post la elsendo, ne perdante tempon, tuj kaŝiĝis; estus nature supozi, ke ĉe aliro al la arbaro iu vidis ilin.

La du nekonatoj, rimarkitaj de Vasjukov, sendube, meritis nian atenton, tamen akcepti ilin kiel laboran version necesis kun gravaj rezervoj. Unue, Vasjukov ne vidis, ĉu tiuj du eliris el la arbaro aŭ ili moviĝis antaŭ tio laŭlonge de la arbarrando, — eble, ili entute ne estis en la arbaro? Due, la elsendo estis farita el la areo, troviĝanta pli proksime al Novoselko, ol al Ŝiloviĉo, kaj, por forlasi la masivon kaj pli rapide foriri de la loko de la eneteriĝo, plej racie estus ne iri tra la tuta arbaro, sed plej baldaŭ eliri tie sur la ŝoseon kun vigla trafiko kaj sidiĝi sur preterpasantan aŭton. Kaj trie — plej ĉagrene por ni, — Vasjukov vidis la nekonatojn en granda distanco, ne distingis kaj ne sukcesis almenaŭ proksimume priskribi ilian aspekton.

Mi sen peno trovas komunan lingvon kun kampuloj, kaj min interesis simpla kaj, ŝajne, sendanĝera demando: kiajn nekonatajn homojn vi renkontis aŭ vidis en la lastaj tagoj apud la arbaro kaj proksime? Kompreneble, mi ne demandis pri tio rekte — kiel ĉiam, necesis konservi sekretecon.

Mi konversaciis, probable, kun ne malpli ol duoncento da homoj — precipe kun virinoj, maljunuloj kaj adoleskuloj, — mi pensas, ke el ili nur du, eksaj partizanoj, estis kun mi vere sinceraj; la ceteraj rigardis streĉite kaj diradis, ke ili nenion scias.

— Malklera popolo, subpremita, — plendis al mi en Lido la policestro. — Okcidentuloj, konata afero. Eĉ vorton el ili ne eblas eltiri...

Tiajn prijuĝojn mi aŭdis plurfoje, kaj parto de vero en tio ekzistis, tamen, mi estis bone komprenanta ankaŭ tiujn «malklerajn» homojn.

Dum la kvin lastaj jaroj ĉi tie kvarfoje abrupte ŝanĝiĝis la vivo: unue Pollando kun la reĝimo de «sanigado», poste — aligo al la Soveta Belorusio, poste la milito — ĝi venis ĉi tien en la dua tago — kaj sanga germana okupacio, kaj, finfine, denove — jam estis dua monato — la soveta potenco.

Ĉe tio, krom la oficialaj fortoj, ekzistis ankaŭ la tre influaj eksterleĝaj. Dum la okupacio en arbaroj mastris partizanoj, kaj nun vagadis diversaj bandoj, restaj grupoj de germanoj, renkontiĝadis ankaŭ etaj grupoj de ordinaraj dizertintoj.

En agoj de malamikaj eksterleĝaj fortoj estis kiel io komuna — subita aperado, krueleco, neglekto pri homaj vivoj, tiel ankaŭ siaj specifaĵoj. La AK-anoj, aranĝante embuskojn, pripafadis sur vojoj aŭtomobilojn, murdadis unuavice militservantojn, enmiksiĝadis en batalojn eĉ kontraŭ negrandaj trupunuoj de la Ruĝa Armeo. La «verduloj» — bandoj de litovaj naciistoj, — venante el la nordo, venĝadis al komunistoj kaj vilaĝsovetanoj, buĉante iam sen distingo tutajn familiojn, senkompate prirabadis kampulojn; la germanoj kaj vlasovanoj estis singardaj, en vilaĝojn ili ordinare ne eniradis, atakadis nur en arbaroj, sur sovaĝaj vojoj kaj en bienetoj, ne lasante, tamen, viva eĉ unu atestanton: ili penis ne montri sin, por eviti eblan persekuton kaj ekstermon.

Kun ĉiuj ĉi teruraj fortoj la lokaj loĝantoj restadis, plej ofte, vidalvide; ili vivis en konstanta timo antaŭ ajna veninto, atendante de ĉiu nur perforton, rabon aŭ morton kaj ne senbaze opiniante, ke mallonga lango estas almenaŭ ia garantio de kvieto kaj persona sekureco. Kaj mia uniformo apenaŭ konvinkis ilin pri io, ĉar nian armean uniformon uzadis kaj AK-anoj, kaj «verduloj», kaj vlasovanoj, kaj eĉ germanoj.

Silenti anstataŭ respondo fojfoje strebis eĉ lokaj funkciuloj. Tre karaktera konversacio okazis al mi en Kamenko.

La devojn de prezidanto de vilaĝsoveto tie estis plenumanta maljuna grandnaza kampulo — beloruso kun maloftaj senkoloriĝintaj lipharoj kaj kun memfarita cigaredo en la dentoj. Sidante ĉe tablo meze de malplena malpura ĥato, li estis absorbite ludanta damojn kun longkrura adoleskulo — kuriero — kaj eĉ ne kaŝis sian aflikton, ke oni malhelpis ilin.

Tri maljunuloj, armitaj per germanaj fusiloj, estis gardantaj la vilaĝsoveton ekstere. Ili eniris post mi kaj senvorte observis, kiel la «estro» kontrolis miajn dokumentojn, poste, turniĝinte iom en la domo, ili eliris kune kun la knabo.

Same kiel en Ŝiloviĉo, mi prezentis min komisiito pri kantonmentigo kaj montris kune kun la vojaĝordono ne la ruĝan libreton kun timiganta surskribo «Kontraŭspiona...», sed la oficiran identigan karton.

La maljunulo ŝajnis al mi simpla kaj parolema, sed tiel estis nur por la unua rigardo.

Li vere volonte paroladis pri diversaj ĝeneralaj temoj, ekzemple pri greno kaj altaj prezoj, pri manko de viroj aŭ tirbestoj, pri kio li plendis trifoje, evidente timante, ke mi petos ĉaron. Tamen dum nia konversacio li sukcesis nomi preskaŭ neniun familinomon, eĉ vorton ne diris pri bandoj, kvazaŭ ili tute ne ekzistis; tamen mi firmiĝis en la penso, ke ĝuste ilin li plej multe timis.

Li lerte evitis parolon pri tiuj, kiuj kunlaboris kaj foriris kun la germanoj, kaj al la demando pri la arbaro de Ŝiloviĉo li mallonge rimarkigis: «Ni tien ne iras». Kaj komencis paroli pri alia temo.

Mi estis kalkulanta ĉiun minuton, sed li estis detale rakontanta, kaj mi devis aŭskulti, kiel infanoj de lia najbarino, ludante, preskaŭ bruligis la ĥaton aŭ kiel kampulino nomata Feofina naskis printempe ĝemelojn, kaj la knabino havas blankajn haretojn, dum la knabo havas nigrajn, kial tio?

Ĉe tio li ĉiam simplanime, bonkore ridetadis kaj fumadis fortegan kampartabakon, dum lia vizaĝo, ŝajne, estis diranta: «Komprenu, vi venis kaj foriris, sed mi ĉi tie vivos!»

Post Kamenko mi vizitis bienetojn, borderantajn la Ŝiloviĉan arbarmasivon nordokcidente.

Solaj ĥatoj kun kortaj konstruaĵoj tiriĝis laŭlonge de la arbaro en granda distanco unu de la alia, ĉiu meze de siaj legomĝardenetoj, bosketoj kaj nanaj kampetoj. Mi eniradis en ĉiujn, kie estis mastroj, sed nek aŭdis nek vidis ion interesan por ni.

Ĥiĵnjak devis je la dua horo alveturi kaj en interkonsentita loko atendi min. Kelkajn minutojn post la dua horo mi direktis min al la ŝoseo, por, lasinte en la aŭto la epoletojn, flankoĉapon kaj dokumentojn, iri en la arbaron pririgardi mian sektoron.

Mi estis haste iranta tra avelejo, kiam distingis proksimiĝantajn paŝojn. Mi retrorigardis — estis neniu. Mi fiksaŭskultis — certe iu estis penanta atingi min. Deŝovinte dum irado la sekurigilon de mia «TT», mi ŝovis la pistolon en la pantalonan poŝon kaj, elektinte konvenan lokon, momente kaŝiĝis trans arbusto.

Baldaŭ mi ekvidis tiun, kiu hastis post mi. Tra la avelejo estis rapide iranta, preskaŭ kuranta nigrahara ĝiba viro, malalta, debila, aĝa ĉirkaŭ kvardek jarojn, en trivita jako kaj en same malnova, kun grandaj flikaĵoj sur la genuoj kaj malantaŭe, pantalono, enigita en malpurajn botojn.

Kun tiu kampulo mi konversaciis antaŭ ne pli ol horo en lia ĥato, kie, krom li, tiumomente troviĝis ankoraŭ du virinoj, kiel mi komprenis, la edzino kaj la bopatrino. Mi rimarkis, ke antaŭ mia veno inter ili io okazis, kverelo aŭ serioza malpaco. En la vizaĝoj de ĉiuj tri videblis ia maltrankvilo aŭ aflikto. La virinoj, speciale la pli aĝa, havis ruĝetajn, kun ŝvelintaj palpebroj, evidente postplorajn okulojn. La ĝibulo mem rigardis kun malbone kaŝata timo; li parolis pole, respondadis unuvorte, mallaŭte, de tempo al tempo ripetante: «Nie rozumiem... Nie wiem»11.

Nun, preterinte min, li faris ankoraŭ dekon da paŝoj, haltis kaj fiksaŭskultis, verŝajne, penante trovi, kien mi malaperis. Poste li returniĝis, ekvidinte min, timigite tremeris kaj en konfuzo eldiris:

— Dzień dobry, panie...

— Bonan tagon, — samon respondis mi nekonsterneble, kvankam mi kaj li jam estis interŝanĝintaj salutojn kaj laŭ la logiko indus demandi:

«Kion vi de mi bezonas?»

Sendube, li kuris por mi. Mi rigardis atende. Gutoj de ŝvito brilis sur lia nerazita arda vizaĝo; la konveksa kripla brusto spiris ofte kaj ekscitite. Liaj krudaj botoj ĝis la supro de la krurumoj estis malpurigitaj per sekiĝinta sterko.

— Sinjoro kamarado... — time retrorigardinte, komencis li, tuj eksilentis kaj ree fiksaŭskultis. — Sinjoro oficiro...

* * *

Li parolis en la pola, emociplene, per stumblanta duonflustro; tre multon mi ne komprenis, ĉiam redemandadis kaj dum tridek minutoj da nia konversacio kun nemalgranda peno komprenis la esencon.

Rakontante, li ofte retrorigardadis aŭ, signinte al mi, eksilentadis kaj streĉite fiksaŭskultadis. Mi dufoje interesiĝis pri kaŭzo de lia maltrankvilo, sed ambaŭfoje li, probable ne komprenante, nur perplekse ŝultrolevis.

Disiĝinte de li kaj direktante min al la aŭto, mi estis pripensanta lian rakonton.

Tio, kion mi sukcesis kompreni, aspektis tiel.

Hieraŭ ĉe la sunleviĝo li, Stanislavo Svirid, serĉante bovinon, ne revenintan vespere al la domo, ekvidis nemalproksime de la rando de la Ŝiloviĉa arbaro tri homojn en sovetia milita uniformo. Ili vice pasis proksime al li, sed li kaŝiĝis en picearo, kaj ili ne rimarkis lin. En la antaŭa homo li rekonis Kazimiron Pavlovskij, la du aliajn li vidis unuafoje.

Laŭ la vortoj de Svirid, dum la okupacio tiu Pavlovskij servis al la germanoj ie apud Varsovio, kvazaŭ en la polico, sur iu grava posteno; ĉiuokaze, li ricevadis grandan monon. (Pri granda mono, kiel al mi ŝajnis — kun nuanco de envio, Svirid menciis trifoje.) Plurfoje Pavlovskij alveturadis por forpermesa tempo al sia patro, loĝinta en la najbara bieneto; li estis ĉiam en civila vesto kaj en ĉapelo, sed laŭ certigoj de Svirid, kvazaŭ havis oficiran rangon kaj dekoraciojn de la germanoj.

Laŭ la vortoj de Svirid, la patro de Pavlovskij, etna germano, nuntempe arestita, troviĝis en Lido, kaj lia onklino loĝis en Kamenko.

Propre, en arbaroj en diversaj bandoj vagadis kaj eksaj okupaciaj policistoj, kaj ĉiaj helpantoj, ne sukcesintaj foriri kun la germanoj. Pri ili okupiĝadis lokaj organoj kaj moveblaj grupoj de la trupoj de la NKVD, sed nin ili interesis nur en tiu grado, en kiu ili prezentis danĝeron por la armeo kaj malavanoj de la fronto.

Atentigis en tiu historio alia afero.

Publiko en bandoj kolektiĝadis heterogena, vestita kaj armita tre malsame. Sed Svirid kredigis, ke tiuj tri estis kvazaŭ en egala nia oficira uniformo, kaj du certe havis sovetiajn mitraletojn.

Kaj due. Ĉe retreto de la germanoj la okupaciaj policistoj ordinare foriradis kun ili al la Okcidento. Sed Pavlovskij, kiu servis ie apud Varsovio, male, aperis ial je ducent kilometroj pli oriente, sur tiu ĉi flanko de la fronto — kiamaniere? Samtempe mi konsciis, ke lia ĉeesto apud la Ŝiloviĉa arbarmasivo dek tri horojn antaŭ la eneteriĝo de la serĉata sendilo povus esti pura hazardo.

Min interesis, kio tiel maltrankviligis Svirid-on kaj kial en sia ĥato li silentis, kaj poste, evidente, gvatis min, atingis kaj ĉion rakontis.

Multajn aferojn rilate de Pavlovskij ankoraŭ necesis ekscii, kontroli kaj precizigi kiel en Lido, tiel ankaŭ ĉi tie, sur la loko — senprokraste. Sed nun mi ne povis perdi eĉ minuton: min atendis la arbaro.



11. Mi ne komprenas... Mi ne scias (en la pola).