Gleb Eŭgenjeviĉ Kotelnikov (1872-1944)

Peterburgo. Printempo 1910. En la unua tutrusia festo de aeronavigado el aviadilo «Farman» falis kaj pereis unu el la pioniroj de rusa aviado, kapitano L. Macieviĉ. inter multenombraj atestantoj de tiu tragika evento, estis ankaŭ fama rusa aktoro G. E. Glebov-Kotelnikov.

Pasia aŭtoŝatanto, Kotelnikov aparte interesiĝis ankaŭ pri aviado, partoprenis kiel spektanto ĉiujn avioparadojn. Konsternita de la pilota pereo, li decidis krei paraŝuton por pilotoj.

La vorton «paraŝuto» en ĝia nuntaga senco la unuan fojon aplikis franco Lenormant, kiu kreis kaj ekzamenis tian instalaĵon decembre de 1783. Ĝi aspektis kiel kvar-edra piramido kun plektita korbo sube, en kiu la kreinto bonorde sinkis de sur tegmento de observatorio en urbo Montpellier.

Sed la ideo mem aperis eĉ pli frue. Ankoraŭ en la XV-a jarcento Leonardo da Vinci skizis flugaparaton – la prototipon de paraŝuto. En 1617 Fausto Varanccio el Florenco eldonis libron, kiu enhavis desegnon de primitiva paraŝuto.

Ekde apero de aergloboj, krei savrimedojn por flugantoj fariĝas aktuala problemo. Fama aeronavigisto Jean-Pierre Blanchard en 1785 la unuan fojon estis devigita apliki paraŝuton-korbon, kiu savis lin post averio. Post 12 jaroj Jacques Garnerene demonstris en pariza parko Monceau atrakcion por publiko – saltoj kun senkorba paraŝuto. Li konjektis fari truon en la centro de la kupolo, kio evitigis balanciĝojn dum sinkado.

Naskiĝo de aviado determinis bezonon vaste apliki paraŝutojn. En tiamaj gazetoj torentis senĉesaj informoj pri pereoj de aviadistoj. En 1910 unu el inventistoj proponis instali en malantaŭo de aviadiloj paraŝuton – «ombrelon», alia – molan paraŝuton volvitan en rulaĵon sub fuzelaĝo, intere de radoj. En 1911 Bonnet en Paris proponis meti ujon kun paraŝuto en «vosto» de aviadilo. La paraŝuto estis ligita per ŝnuro al la zono de la piloto. Kiam li malfermis la paraŝutujon, la paraŝuto forte elĵetis lin el la aviadilo. Sed tiaj sistemoj estis maloportunaj kaj nefidindaj.

Oni bezonis paraŝuton ĉiam troviĝantan ĉe la piloto, kaj, kio precipe gravas, – kun eblo rapide kaj simple malfermi ĝin. Sed kiel atingi tion? Inventistoj provis apliki tiucele likvan aeron, eĉ pulvon. Nenio bona rezultiĝis.

G. E. Kotelnikov elektis principe alian vojon. Iam, partoprenante spektaklon, li rimarkis, kiel kunludantino prenis el mansaketo silkan tukon kaj kovris sin per ĝi. Tio pensigis al li ideon apliki anstataŭ peza, kaŭĉuke impregnita tolo leĝeran silkon. Li elektis laŭeble plej firman silkon kaj tajlis ĝin kiel rondon el 24 klingaj pecoj.

Komence la inventisto intencis lokigi paraŝuton en helmo de aviadisto. Sed simplaj kalkuloj montris, ke teni homon en aero povas nur paraŝuto kun minimuma areo ne malpli 50 m2. Baldaŭ Kotelnikov inventis tornistron, kies fermilon malfermis risortoj. Interna breto helpe de potencaj risortoj elĵetis paraŝuton el tornistro tuj post funkciigo de simpla kaj fidinda fermilo. Al «meritoj» de la nova paraŝuto apartenas ankaŭ originalaj stropoj. Kotelnikov dividis ilin je du faskoj, dank' al kio paraŝutisto ne plu turniĝadis en aero. Tio ebligis stiri paraŝuton. Tiel aperis la principa skemo – la bazo por ĉiuj modernaj avioparaŝutoj.

La 17-an de aŭgusto 1911 Kotelnikov venis en Novgorod por ekzameni sian inventon en malproksimo de scivolemaj okuloj. Grandan memfaritan pupon oni faligis de sur la tegmento de unuetaĝa domo. Sur la kapo de la pupo estis helmo kun paraŝuto. Ĉiam la pupo bonorde kaj sinke alteriĝis, la paraŝuto funkciis senpanee. La dua etapo de la ekzameno – faligi la pupon kun tornistra paraŝuto de sur granda alto, por kio oni uzis grandan kajton, – finiĝis ankaŭ sukcese.

Esperigita de sukceso, Kotelnikov patentigis la inventon kaj turnis sin al militministerio kun peto subvencii konstruadon kaj ekzamenon de provparaŝuto por homo. La komisiono ĉe la ĉefa milit-inĝeniera administrejo post traktado de la invento venis al konkludo, ke tia instalaĵo estas nebezonata. Prezidanta la komisionon generalo Kovanjko deklaris, ke salto kun paraŝuto estas neebla principe, ĉar de la paraŝutisto dum flugo en aero nepre... deŝiriĝos la piedoj.

Helpis hazarda informo pri la invento en gazeto «Heroldo de financoj, industrio kaj komerco». Post kelkaj tagoj la inventisto ricevis leteron de la firmao «Kartelo Lomaĉ & Ko», kiu prenis en siajn manojn ĉiujn zorgojn por ekzameni kaj komercigi la instalaĵon. Kaj efektive, la firmao sukcesis ricevi permeson por tiaj ekzamenoj kaj poste reprezentis interesojn de la aŭtoro en Francio, kie oni lanĉis konkurson por la plej bona paraŝuto. Cetere la firmao poste trompis la fideman inventiston, ricevinte de li prokuron por ĉiuj komercaj rajtoj.

G. Kotelnikov estis ne nur bona aktoro, sed ankaŭ reĝisoro, li verkis poemojn, dramojn, profesinivele ludis violonon, komponis muzikon. Pasio al teatro samkiel al inventado saturis lian tutan vivon. Kaj inventis li ne nur paraŝutojn, kvankam la lastaj estis la ĉeftemo de lia kreado.

En 1913 li inventis metalan helicon por aviadilo kun aloj de originala formo. Tiam oni malakceptis la ideon, sed poste similaj helicoj aperis eksterlande.

Post revolucio, laborante kiel inspektoro en la Centra aŭtomobilfako ĉe TSPE (Tutsovetia soveto de popola ekonomio), li inventis sparkilon por funkciigo de aŭtomotoroj. En 1923 – inventis ekzercan aviobombon, kiu elĵetis nubon da konfetoj post eksplodo de kartoĉo. Tio ebligis al pilotoj pli bone vidi desupre la rezultojn de bombado.

Ekde 1922 kaj ĝis la lastaj tagoj de la vivo Kotelnikov havas novan pasion – radioamatorado. Li ellaboris originalan detektilon, gajnis diplomon en tutlanda ekspozicio pro kvarlampa radioricevilo.

Poste li kreas aparatojn por poŝto: unu por sigeli banderolojn, du stampilajn maŝinojn, aŭtomaton por akcepto de menditaj korespondaĵoj... Sed kiel la ĉefa pasio restis inventado de novaj paraŝutoj. Ankoraŭ laborante en «Kartelo Lomaĉ» Kotelnikov proponis ekzameni firmecon de paraŝuto, liginte ĝin al aŭtomobilo. Paraŝuto ne nur eltenis premon de aero, sed eĉ haltigis la aŭtomobilon. Al Kotelnikov tuj venas nova ideo – apliki paraŝuton por bremsado de aviadiloj ĉe alteriĝo. La specialistoj neniige primokis tiun ideon...

Same al li apartenas ideo de aŭtomata ŝarĝ-paraŝuto, kiun li realigis alterigante kanonon de sur aviadilo «Ilja Muromec». Poste – ideo de kolektiva savado per paraŝuto ligita al pasaĝera salono de aviadilo. Invento de paraŝuta stabiligilo, kiu permesis sinki en longalto sen kapriolado. I.a. tiam eksperto rifuzis patentigon: «Ĉi tio estas ne invento, sed simpla racialigo. Vastan aplikon ĝi ne trovos». Hodiaŭ stabiligajn paraŝutetojn scias ĉiu paraŝutisto.



20-maj-1998