Rudyard Kipling

La vampiro

(tr. el la angla Sergej Verŝinin)

Vivis iam stultul', kiu preĝis dum jaroj
(Samkiel vi kaj mi!)
Al ĉifono kaj ostoj, kaj fasko de haroj
Ni ŝin nomas virino kun pensoj malklaraj
La stultulo ŝin nomis per vortoj plej karaj
(Samkiel vi kaj mi!)

Ho, la larmoj kaj temp' kies fluas torent'
Kaj laboro de l' kap' kaj la man'
Al virin' apartenas, kiu eĉ ne komprenas
(Kaj nun ni komprenas – ŝi nenion komprenas)
Kaj kompreni ŝi penus en van'!

Vivis iam stultul'. Dronis li en elspez'
(Samkiel vi kaj mi!)
Perdis li kredon je ŝia komplez'
(Kaj al ŝi ja ne ŝajnis tro granda la prez')
Sed obei li devis al la sortopez'
(Samkiel vi kaj mi!)

Ve, havaĵo kaj fort', kiujn prenas la sort'
Rev', intencoj, vivantaj en plen'
Apartenas al ino, ŝi ne scias pro kio
(Kaj nun ni scias, ke nenion ŝi scias)
Kaj kompreni ŝi penus en van'!

La stultul' ĉion donis por ŝia favor'
(Samkiel vi kaj mi!)
Vidis ŝi tion, kiam ĵetis lin for –
(Sed postulis ŝi plion en plena ignor')
Restis por li en la viv' nur angor'
(Samkiel por vi kaj por mi!)

Ĝi ne estas horor', des malpli malhonor'
Kiu tenus lin kiel lian'
Li nur eksciis – ŝi ne scias pro kio
(Fine komprenis, – ŝi ne scias pro kio)
Kaj kompreni ŝi penus en van'!



20-maj-1998