George Gordon Byron (1788-1824)

My Soul is Dark

(A Hebrew Melody)

Al mi malhelas la anim'

(tr. de St. Galkin)

Al mi malhelas la anim' -
Agordu l' harpon, minstrel'!
Plukĵetu fingre je l' sublim'
Degelmurmurojn al l' orel'.

Se da esper' ne estas nul',
Ĝi riveliĝos en la kor';
Se larm' embuskas en okul'
Verŝiĝos ĝi en dolĉa plor'.

Sed ludu ĝin kun violent',
Kaj la ĝojnotoj estu for;
Minstrel', mi ploru je lament',
Alie krevos mia kor';

Ĉar ĝi doloris en silent',
Delonge sub malĝoj-vartant';
Nun krevos ĝi pro troa sent',
Aŭ cede donos sin al kant'.

Nokt' en la koro

(tr. de Leo Belmont)

Nokt' en la koro... la harpo kuŝas...
Vi tuj ekkantu, kantisto!
Se vi la kordojn de l' harpo tuŝas,
Vi miron faras, artisto.

Se kor' ankoraŭ havas esperon,
Per kanto ĝi revekiĝos;
Se la okulo kaŝis larmeron,
Denove ĝi eklarmiĝos.

Kant' via tondru mondan doloron!
La gajon mi ne komprenos...
Vi min plorigu, movu la koron,
Aŭ mia brust' ne eltenos.

Ĝi de suferoj longe manĝiĝis,
Silenton premis la ĉeno!..
La tempo venis... ĝi jam pleniĝis,
Kiel vazet' de veneno.



20-maj-1998