Recenzo

«La svago de l' interno»
Nekonata XX-jc aŭtoro.
(sen eldonjaro, kun eldonkvanto kaj paĝonombro), mimeo
Recenzas: Anhelina Hejmzorgen

Li estas getalentulanto

Mi toleros neniujn oponojn, ĉar tiu broŝuro, aŭ tiu revuo, aŭ tiu mi-ne-scias-kiel-tion-ĉi-nomi estas treege interesa kaj brile prezentas la personecon de l' aŭtoro per la papero, per la bindo, per la koloro de la kovrilpaĝoj kaj per la parfumo de la presita teksto. Pravas nia brava s-ano P. Filistrov, ke l' aŭtoro estas nialanda e-ta aŭtoro. La skribmaniero de li mem, laŭ mia unuanima opinio, estas treege ĉarma. (Estas tre domaĝe, ke tio ne videblas en la eldonaĵo). Li – getalentulanto ne nur kiel aŭtoro sed ankaŭ kiel kaligrafo.

Ĉiuj liaj verkoj min ravas: kial? Pro ilia tre interesa konstruo. La kvanto de silaboj en najbaraj linioj preskaŭ ĉiam samas: 4-4, 8-8, 16-16, 32-32 ktp. Kaj – pli mirinde! – kelkaj lastaj literoj de najbaraj linioj ofte koincidas. La aŭtoro tra sia persona prismo priskribas ĉion en la monda bildo, li priskribas ĉion bone, li estas diligenta knabo, tial tiom vivipovaj liaj verkoj.

La verketo «Al Hoko» bele pruvis al ĉiuj, ke l' aŭtoro – vigla, senpacienca kaj senhezita. «Al Roko» – ke li estas interesa forme kaj enhave. «Al Koko» – ke li disponas diverskolorajn inkojn, kiujn li bele dismetas sur la farforo de la paĝo (la partoj 1, 2, 4, 5, 6, 7, 8, 9 estas skribitaj per blua inko kaj la parto 3 estas violkolora). «Al Voko» – ke li havas fortan voĉon. Ankaŭ «Al CK» estas skribita tre agrable, mi ne komprenis nur, kio estas CK? CK de kio? Ĉu ĝi havas civilan esencon?

Kiam ni malfermas la libreton, nin alrigardas du homaj okuloj – kvazaŭ vivaj. Komence mi supozis, ke tio estas nigraj truoj sur la kosmo de la paĝo, sed la subskribo tekstis senerarige. Min tuj ravis tiuj okuloj, senavare disŝutantaj vivajn sparkojn, faritaj per la mano de l' aŭtoro mem – kvazaŭ du speguloj, kie ĉiu rajtas vidi kion li deziras, sen ajna trudo de alies edifoj. Mi ne scias, kion vidis tie mi mem, sed certe multon tre gravan.

Domaĝe – ke l' aŭtoro superfluis notadon de paĝoj. Se li iomete pripensus, li povus ŝpari tipografian farbon ne metante paĝonumerojn kaj eĉ verkotitolojn (eble ankaŭ la verkojn mem!). Ja tio ege gravas nun – kiam eldonaj elspezoj elkreskis pli ol trioble. Tamen, mi neniun intencas instrui, povas esti ke li decidis tiel speciale, por gekomprenebleco gel' delegantoj.

La verko, komenciĝanta per la vortoj «Eldonkvanto 450 ekz...» – kun nekutima ritmo, kun ofte renkontataj ciferoj. Kion celis l' aŭtoro? Por miaj sentoj la ciferoj estas abruptaj, malbelaj, malagrablaj, ili malbone odoras pseŭdan objektivecon, anstataŭantan pensodensan homan emocion.

En la verko «...aceske» enestas iuj punktoj – kio ne komprenebla al miaj junaj, naivaj kaj ĉarmaj gekomencantulinetoj. La prefaceto kaj abunda uzado de stranga neologismo «cenzurita» helpas ne multe, ĉar ilin ne ĉiuj volos legi. Nekompreneblaj fragmentoj eĉ abundegas en tiu aĵo:

«Al hejma pord' post voja laco
frapetis pastro per la ...»,

«Mi ... tiun vian ...,
La ... – ... ... kaj ...!»

Kaj similaj. Ĉu vere li kredas ĉiujn legintojn (legontojn) koni la Morso-kodon?

Estus pli bone se l' aŭtoro ne tro ŝarĝus siajn ĉarmegajn verketojn per baroj, obstakloj kaj kaptiloj, kiuj povas timigi niajn kompatindajn gelegantuletojn! Tamen la fakto, ke li uzas tiajn rimedojn efike pruvas al ni ĉiuj senescepte ke li – vere genia, talenta kaj eĉ kapabla knabo. Povas esti ke li eĉ havas PIV-on, kio tiom raras en nia epoko de totala degradiĝo.



20-maj-1998