Proteste

Lastatempe tra Esperantujo vastiĝis rumoroj, ke la Irana registaro verdiktis mortkondamnon al la tradukantoj de APN-aj Esp-eldonaĵoj. Ni oficiale deklaras, ke tio estas fia kalumnio!

Neniu kondamno okazis. Kaj neniu kondamno povas okazi. Por kondamni ion presitan, necesas tralegi ĝin, sed la Esp-eldonaĵojn de APN legas neniu: unue – ĉar tio nelegeblas, due – ĉar ĉiu povas legi tion en sia nacia lingvo.

Tamen la rumoroj grave malutilis al nia afero, ĉar la timigitaj klubestroj ne plu riskas krei en siaj kluboj montojn da niaj eldonaĵoj. Eĉ la perforta aĉetigo de element- kaj korespond-kursanoj ne plu efikas. Rezulte, la du lastaj eldonaĵoj restis nevenditaj.

Ni memorigas, ke vi devas amase aĉeti ĉion, kion ni tradukas, ĉar tio ebligas al ni ricevi la mendon por sekva traduko, kiun vi devos aĉeti, por ke ni ricevu la mendon!

APNantoj


20-maj-1998