Roman Podolnyj

Navigado estas neebla

(tr. el la rusa Ju. Muraŝkovskij)

Saĝula Konsilantaro kunsidis jam dum du lunoj. Dum du lunoj eniri en la sanktan kabanon estis malpermesite por ĉiuj, krom du oldulinoj, kiuj trifoje dum tago alportadis manĝaĵon kaj trinkaĵon. Sed ankaŭ ili ne povis aldiri eĉ vorton. Neniu rajtis influi la decidon de la konsilantaro.

Jes, dum du lunoj! La demando estis sufiĉe serioza.

Tamen, tempis fini.

– Do, – diris prezidanto de la Saĝula Konsilantaro, maljuna Kiĉ, fama kreinto de portebla lulilo, – antaŭ ĉio, mi volas ankoraŭfoje gratuli junan scienciston Ĉe okaze de eminenta sukceso. La elĉizita trabo, al kiu laŭ la decido de nia Konsilantaro estis atribuita la nomo boato, permesis vastigi la fiŝkaptan regionon ĉe la bordoj de nia Sola insulo. Tamen, grupo da tute junaj frenezuloj volas apliki la boaton por serĉado de iuj aliaj insuloj. Kun tuta mia estimo al la atingoj de Ĉe, mi devas rimarki, ke lia boato renversiĝos, se ekblovos forta vento. La vojaĝantoj iras al nepra pereo. Maro, nur la maro estas ĉirkaŭe! Kaj rifoj! Ŝarkoj! Sankta estimo al la homa vivo... – la oratoro neatendite ekploretis. – Vi ĉiuj komprenas mian maltrankvilon... Mia filo...

Fama Gr, ricevinta sian nomon pro malkovro de panobakado, parolis incite kaj akre.

– Tiuj paroloj pri eknavigo devigas la nematurajn kapojn elpensadi absurdajn fabelojn, kiujn ili nomas hipotezoj.

Ĉasisto Oge trovis antaŭnelonge en malproksima arbaro tranĉilon el tia ŝtono, kian ni ĝis nun ne vidis. Li proklamis, ke tiun ŝtonon povis iam alveturigi venuloj de «aliaj insuloj».

De kiaj, kiam, kie kaj per kio?

Ne decas al la saĝulo apliki tiajn fantastajn divenojn por klarigo de nekompreneblaj fenomenoj.

Kio koncernas la frenezajn planojn mem... Neniu el miaj parencoj intencas fornavigi de la insulo, kaj la natura maltrankvilo ne malhelpas al mi, diference de estiminda Kiĉ, sobre pritaksi eblecojn de la boato.

Estimata Ĉe kaj liaj lernantoj antaŭnelonge proponis tiajn modernigojn, kiel velo kaj remiloj. Tiel nomata kilo neebligas renversiĝon de la boato. Kaj rifojn ĉiam eblas ĉirkaŭiri. Unuvorte, pri la vivo de la vojaĝantoj oni povas ne timi.

Sed min indignigas la senceleco mem de la aranĝo. Kien oni navigu, tiuj buboj? Jen tiu nigra punkto ĉe la horizonto estas, kiel ili asertas, ankoraŭ unu insulo. Sed se estas tiel, pro kio niaj prauloj nomis nian insulon la Sola? Kaj eĉ se tie estas ia tero, do sur ĝi sendube forestas aliaj homoj. Necesas rigardi en la okulojn de la vero. Mi ne ŝatas iluziojn, al kiuj tiel strebas junularo. Ni estas la solaj homoj sur la Sola loĝata insulo interne de la senlima oceano.

Unuvorte, la arogantajn junulojn necesas devigi traaŭskulti mian kurson de geografio.

– Kaj tio jam estos por ili sufiĉa puno, – grumblis sub la nazon Kiĉ... kaj donis la vorton al Bir, senmortiginta sin per invento de mono.

– Ne endas esti pesimisto, – mole ekparolis la eminenta financisto. – Iu asertis dum certaj tempoj, ke neniam homoj redonos kontraŭ konketoj al neniu bezonataj kokinojn kaj fruktojn nur tial, ke tiuj konketoj nomiĝos moneroj. Sed la progreson haltigi ne eblas. Ni ĉiuj scias amason da ekzemploj pri la triumfo de novaĵo.

La boato ien venos. Kiom, tamen, ricevos de tio la insulo? Fornavigi en maron volas junaj fortaj homoj, la plej bonaj ĉasistoj, fiŝkaptistoj, plugistoj. Kiu anstataŭ ili kulturos iliajn kampojn, akiros la beston kaj fiŝon? Kaj ili devos kunpreni multe da viando kaj pano, ananasoj kaj bananoj. Ankaŭ por veloj oni elspezos tiom da feloj, ke eblus vestigi dekojn da homoj. Mi eĉ ne diras pri la plej bonaj arboj, kiujn ili hakos por fari boatojn.

Neniam ankoraŭ sciencistoj kaj inventistoj postulis de la insulanoj tiom grandajn oferojn. Kaj kion oni promesas anstataŭe? Nenion konkretan! Nur eble la fiŝo malproksime de la bordo pli bone enretiĝos, sed neniu ankoraŭ estis en fora maro kaj povas tion konfirmi, kaj la fiŝo por ni dume sufiĉas. Unuvorte, la tuta elpensaĵo estas simple malprofita!

– Ĉiam vi tiel, merkantila vi estas homo! – elkriis Zit, la plej bona kuracisto de la insulo. Pro kolero li, ŝajne, estis preta ataki Fir-on per pugnoj. – Sekve, se tiuj bravuloj pruvus al vi, ke la afero povas profiti, vi ilin benus por ĝi? Hontu! Ĉu vi scias, kia amara sorto atendas la homon en la fora maro?

Dum luno mi observis homojn, sidantajn en la boatoj. Nenion avarante por la scienco, preta al ajnaj oferoj, mi eksperimentis ankaŭ pri mi mem.

Mi povas raporti al vi, ke boaton la tutan tempon balancas ondoj, ĉio ŝajnas ŝanceliĝema kaj nestabila. Pro tio turniĝas la kapo, naŭzo supreniĝas al la gorĝo. Mi devis ĉesi la eksperimenton kaj ne riskis ripeti ĝin. Mi avertis niajn novaperintajn navigistojn, parolis pri la teruraj sekvoj de tiu malsano. Ve, la vorto de maturuloj tiom malmulte signifas por la nuntempa junularo! Tiuj buboj asertas, ke la malsano, kiun mi nomis la mara, rapide pasas, ke ili ne plu suferas pri ĝi. La knabaĉoj forgesas, ke ju plu en la maron, des pli altas la ondoj, kaj la malsano atakas ilin kun nova forto.

Sed tio, kredu al mi, ankoraŭ ne estas la plej timiga.

Malproksime de la kara bordo la vojaĝantojn ĉirkaŭos nur la maro. Estos nek parcelo de tero, nek verda folieto, nek almenaŭ nuda peco de roko. Ili aŭdos nek birdan kantadon, nek folian susuradon. Estos nur ondoj, ondoj, ondoj kaj ties senĉesa samspeca muĝado. Pli teruran torturon oni ne elpensos! Mi diras al vi, se ilia boato renversiĝus, tio estus ankoraŭ ne la plej malbona.

Simpla humaneco devigas nin ne permesi al malfeliĉaj aŭdaculoj realigi ilian projekton. Mi ĉiun el ili kuracis kontraŭ morbilo kaj mumpso, al mi estas malfacile proponi tion, sed la eliro estas nur sola: ĉiujn «vojaĝantojn» necesas ŝnuri kaj teni ŝlositaj dum ili ne rifuzos de la planato kaj ne iĝos denove virtaj civitanoj...

– Estas akceptite unuecvoĉe, – anoncis prezidanto Kiĉ.

Etendante la brakojn kaj tusante, la anoj de la Saĝula Konsilantaro eliris sur la placon.

La unua, kiun ekvidis Kiĉ, estis lia propra filo.

– Paĉjo, ni jam dum du sunoj atendas eblecon paroli kun vi! – ekkriis la junulo, sin ĵetante al la patro. – Ni vizitis jen tiun insulon, kiu apenaŭ videblas ĉe la horizonto. Ni alveturigis semojn de mirinda arbo, kiu donas fruktojn ne dolĉajn, sed grasajn. Kun ni venis la specialisto pri ĝia kreskigo, bonvolu konatiĝi. Kaj krome, paĉjo, tiuj homoj volas interŝanĝi kun ni varojn. Kaj kiaj tie estas knabinoj!



20-maj-1998