VIII. Ŝtupoj al idealo

Ni iom resumu la antaŭajn artikolojn.

Estis konstruita arta sistemo (pli ĝuste – ĝia modelo – sukampo). Ĝi komencis idealiĝi. Per apliko de resursoj (super- kaj subsistemaj). Poste – per dinamikiĝo kaj agordo-malagordo. Nature aperas demando: ĉu eblas ankoraŭ pli idealigi la sistemon?

Idealiga komplikigo

Idealigi sistemon oni povas ne nur malgrandigante ĝin (sen perdi ĝian funkcion), sed ankaŭ vastigante la funkciaron de la sistemo, sen ŝanĝi la sistemon mem. La sistemo devas akcepti ankoraŭ unu funkcion. En la sukampa lingvo tio signifas, ke unusola paro da elementoj (objekto-instrumento) devas doni du rezultojn. Tia sukampo nomiĝas duobla.

Duobla sukampo

Duobla sukampo estas tre ideala kaj tial tre efika sistemo. Ne estas miraklo, ke ĝi ofte uzatas en la arto.

Atentu, ke por ricevi duoblan rezulton en ambaŭ okazoj la instrumento devas esti direktebla. Por katenoj direkteblas la maniero de portado, por kverko – la «biologia» stato (floras – ne floras).

Kaj jen kinomuzika ekzemplo.

Oni diras, ke, se en la unua akto sur scenejo pendas fusilo, en la lasta akto ĝi devas pafi. Duobla sukampo pafigas la fusilon dufoje.

Certe, ne ĉiam oni povas ricevi du rezultojn el la sama paro, ĉar ne ĉiam la instrumento estas bone direktebla. Sed ekzistas «ruzo» – kiel devigi la sistemon produkti la duan rezulton.

Mense ni apartigu la instrumenton de la objekto. Aperas konata situacio: estas dezirinda rezulto (K1), estas unu elemento (eksa instrumento – S2). Klaras, ke oni devas aligi ankoraŭ instrumenton (S3).

Cxena sukampo

Tiaj sukampoj nomiĝas ĉenaj.

Spritan ĉenan sukampon, ekzemple, konstruis L. Leonov en romano «Rusa arbaro»

«... ĝislime enpensiĝinta dikuleto deksepjara, en gimnazia uniformo el danda oficira drapo, similis al ĉokolada boteleto, pene ŝajniganta sin dinamita obuso...»

La tasko estis montri la efektivan formon de la dikuleto (rezulto-1, K1) kaj liajn penojn (rezulto-2, K2). Por tio al la objekto – la dikuleto (S1) – estis aplikita instrumento-1 (ĉokolada boteleto, S2), kiu siavice estis disvolvita en la duan sukampon per aldono de instrumento-2 (obuso, S3).

Tasko. Surscenigante dramon de D. Solomon «Hundo Diogen», regisoro F. Dejĉ volis en la finalo montri, ke la kontraŭanto de Diogen – Aristodem – estas grava, influa politikisto. Tion la reĝisoro atingas, sidigante Aristodemon sur tronon. Ĝuste tiel Aristodem aperas antaŭ la spektantoj. Sed samtempe li estas maljuna, malsana homo. Kiel montri tion?

La situacio estas la sama: por ricevi la duan rezulton, oni devas uzi resurson – jam konstruitan sukampon. Objekto – Aristodem (S1), instrumento-1 – la trono (S2), rezulto – graveco de Aristodem (K1). Nun necesas aldoni al la trono instrumenton-2 (S3), kiu donus la rezulton-2 (K2) – la figuron de malsanulo. F. Dejĉ aligas al la trono atributojn de malsanula seĝo – radetojn, klisterilon, pelveton.

Kie oni prenu materialon por instrumento-2? La resurso estas konata – leĝo pri idealeco. Ekzistas diversa grado de uzo de resursoj. Oni povas preni fremdan elementon.

Oni povas uzi ankaŭ tion, kio jam estas en la supersistemo aŭ en la ekstera medio.

Oni povas uzi ankaŭ modifaĵojn de unu el subsistemoj de instrumento-1.

Ni komparu la ekzemplojn. En la unua okazo la objekto – Faust, instrumento-1 – la aktoro (certe, ne la aktoro mem, sed la aktoraj rimedoj, kiun li uzas), rezulto-1 – «junigita» Faust. Por ricevi rezulton-2 – maljunulon – estas uzita tute fremda por televida spektaklo rimedo – reĝisoro. Idealeco estas ekstreme malalta. Nesolvita restis la ĉefa kontraŭaĵo: Faust devas esti juna, ĉar tion postulas la spektaklo, kaj devas esti maljuna, ĉar tion atestas la teksto de la monologo. La farito ne nur ne estas «inventema kaj serioza», sed entute apenaŭ apartenas al arto...

/*Ĉi tie la aŭtoroj eraras, evidente, ne vidinte la spektaklon mem, kaj juĝante nur laŭ recenzo. Unue, Miĥail Kozakov estas patro de Kirill Kozakov kaj ilia aspekto tre similas. Due, Miĥail Kozakov aperas en komenco de la spektaklo kiel ankoraŭ maljuna Faust. Tial la rimedo ne estas fremda – ĝi estas prenita el la resursoj de la supersistemo. Sed tio nur pli pruvas la teorion – Ju. F.*/

En la dua ekzemplo ĉio klaras. La objekto – ĉielarko, instrumento-1 – la dueto fortepiano-violono, rezulto-1 – muzika figuro de ĉielarko. Por ricevi rezulton-2 – figuron de estingiĝo, oni uzas instrumenton-2 – tamburojn, kiuj jam estas en la ensemblo, t.e. en la supersistemo.

En la tria ekzemplo la objekto – Ventao, instrumento-1 – komento, kiu kaŭzas la rezulton-1 – figuron de Ventao, de ties ĉirkaŭaĵoj kaj historio. Por emociigi la figuron (rezulto-2) unu el subsistemoj de la komento (la lingvo) estas modifita en ventin-dialekton. Tiu modifaĵo rolas, kiel instrumento-2.

Malpli ol minimumo

Ni devas ankoraŭfoje rememorigi pri idealeco. Ideala sistemo devas foresti dum ĝia funkcio plenumiĝas. Kiam ni nur komencis konstruadi sukampojn, idealecon ni atingis per uzo de resursoj. Pli efikaj sukampoj idealiĝas per transformo de ilia strukturo – dinamikiĝo, agordo-malagordo. Ankoraŭ pli idealaj estas sukampoj, kiuj per resursaj rimedoj sukcesas doni du rezultojn – ĉenaj sukampoj. Duoblaj sukampoj sukcesas atingi tion eĉ sen aldonaĵoj. Do, ĉu eblas ankoraŭ pli idealigi artan sistemon? Tiel, ke estu unusola sukampo, sed pli efika? La demando ŝajnas stranga. Sed la arto estas miraklo (malgraŭ ĉiuj kulpigoj, ke la teorio forigas tiujn...). La arto prezentas al ni eblon ĝui sukampojn malpli grandajn (sekve, pli efikajn!) ol minimumaj. Fakte, temas pri ordinara kontraŭaĵo: sukampo devas enhavi ĉiujn elementojn, ĉar tio estas minimuma modelo de arta sistemo, kaj ne devas ilin enhavi, por esti ideala.

Kiel kutime, ni komencu per ekzemplo.

Tasko. Tricent junuloj, ankoraŭ mezlernejanoj, el kartvelia vilaĝo Muhrani ne revenis el milito. Tion oni ne povas forgesi. Kaj arkitekto V. Davitaja kun skulptistoj R. Burĝanidze kaj R. Kozlovskij decidis konstrui «La Templon de Memoro», dediĉitan al tiuj knaboj. Temis eĉ ne pri heroeco (multaj mortoj estis ne heroaj, tute absurdaj), sed pri tio, ke ne revenis infanoj. Tion necesis montri per skulptaj rimedoj. Ne taŭgas, certe, figuroj kun mitraloj, plorantaj virinoj ktp. Kion fari?

Evidente, la plej simpla varianto estus skulpti la knabojn mem. Ĉu ĉiujn tricent? Evidentas, kiom fora estas tio de idealeco. Ĉu simbolan grupon? Tio estas jam iom pli ideala, sed neesprimeble banala. Miloj da simbolaj grupoj jam staras, sidas, kuŝas, dediĉe al ajna okazo. Jen arta kontraŭaĵo: se skulpti grupon da lernantoj, klaros, pri kio temas, sed la skulptaĵo banalos. Ni provu konstrui malan, unuavide, folan kontraŭaĵon: se ne skulpti la lernantojn, banaleco forestos, sed ne klaros, pri kio temas. Malgraŭ la tuta absurdeco, necesas rimarki, ke la lasta formulo respegulas tre idealan sistemon. Ni provu do konstrui la fizikan kontraŭaĵon: la lernantoj devas esti por montri, pri kio temas, kaj ne devas esti, por ne banali.

Tiujn kontraŭajn postulojn ni disigu en spaco jene: en la skulptaĵo lernantoj ne estu, sed estu ili en ... la kapo de la konsumanto. Sekve, anstataŭ lernantoj necesas meti iun instrumenton, ion, karakteran por granda grupo da mezlernejanoj. Lernobenkojn, tekojn, kajerojn...

En «La Templo de Memoro» estas simbola malplena klasĉambro.

Atentu la kontraŭaĵon. Ĝin rezultas ne iaj ecoj de la objekto, sed ĝia ekzisto mem. La objekto devas esti, kaj devas ne esti. Solvoj de tiaspecaj kontraŭaĵoj samas: la objekto forestas en la verko, sed estas en la kapo de la konsumanto.

Tiaj sukampoj nomiĝas glacimontaj. En ili, samkiel en efektiva glacimonto la ĉefa parto kaŝiĝas »subakve», sed ĝi estas tute reala. Simbole transiron al glacimonta sukampo oni montras jene:

Glacimonta sukampo

Glacimontaj sukampoj estas speciala, tre efika formo de sukampoj. Ankaŭ ili ne stagnas, sed evoluas, pasas tra preskaŭ samaj evolustadioj kiel ordinaraj sukampoj. Same oni povas konstrui instrumenton el subsistemoj de la objekto.

Jen, ekzemple, epizodo el kinokomedio «Neptunfesto» (reĝisoro Ju. Mamin):

Necesis rememorigi la spektantojn pri la filmo, krei certan analogion kun ĝi. Sed ne eblas ja ripeti la tutan filmon. Oni uzis ties subsistemon – muzikan fragmenton; la filmo mem «subakviĝis».

Instrumenton oni povas preni el supersistemo aŭ el ekstera medio, kvankam tio estas iom malpli ideala.

Oni povas foti militajn invalidojn, venintajn al la tombejo. Tio estas jam arta sistemo, sed tro rekta, banala. Sed ni jam scias, ke arto ne toleras rektaĵojn. Aperas kontraŭaĵo: invalidoj devas esti por «vivigi» la temon, kaj ne devas esti por ne banali. Apkalns trovas belan (ĉar tute laŭleĝan) solvon: mem invalidoj forestas, sed komence de la aleo kuŝas longaj ombroj de du invalidoj kun lambastonoj.

Ombroj estas elementoj de la ekstera medio; ne estas mirinde, ke la sistemo iĝis sufiĉe efika.

Certe, oni povas uzi ankaŭ fremdajn elementojn por konstrui glacimontajn sukampojn (tio estas tre neideala varianto, sed iam ja okazas, ke pli idealaj elementoj ne troveblas). Sed fari tion oni povas nur tiuokaze, se la »subakva» parto jam estas konata al la konsumanto. Tio estas grava konsidero, ni devas trakti ĝin speciale.

Ni ne scias, kial, sed tre vastas opinio kontraŭstariganta sciojn kaj ian «artan senton». Pluraj opinias, ke tiu sento estas denaska, aliaj supozas, ke tion eblas lerni (kiel?), sed ĉiuj ĥore asertas, ke scioj estas io fremda al la arto.

«Kio estas inteligenteco?» – skribas, ekzemple, akademiano D. S. Liĥaĉov. – «Ĉu informiteco, scioj, erudicio? Ne, ne estas tiel! Forprenu de homo la memoron, forigu de li ĉiujn sciojn, kiujn li havas, sed se post tio li konservos la kapablon kompreni vastan rondon de artaj verkoj kaj fremdaj ideoj, se li konservos la kapablon de «intelekta solidareco», konservos sian akceptemon por intelektula vivo, – ĝuste tio estas inteligenteco» /*D. S. Liĥaĉov, «Proŝloje – buduŝĉemu», L. 1985*/.

Fakte, ekzistas ankaŭ pli sobraj ideoj. Pri tia kontraŭstarigo dubis, ekzemple, Lessing: «Tute povas esti ke ĉiu poezia bildo postulas de la leganto anticipan konatecon kun la priskribata objekto» /*G. E. Lessing «Laokoon ili o granicaĥ ĵivopisi v poezii. Izbrannoje», M. 1980*/. «Povas esti» signifas, ke supozatas ankaŭ, ke oni ne povas kompreni objekton sen scii pri ĝi. Pri la unua varianto Lessing metas plurajn ekzemplojn. Jen unu el ili:

Sed ekzemplon, konfirmantan la eblon ne koni la objekton (konservante komprenon de la arta sistemo), Lessing – kutime tiom preciza en sia argumentado – ne prezentas. Nun ni povas diri, kial. Ĉar scioj estas nepra, vive necesa elemento por kompreni ajnan artan sistemon. Liĥaĉov proponas forigon de la memoro, kiel mensan eksperimenton. Bedaŭrinde, tiajn eksperimentojn la naturo okazigas reale. Ekzistas tre grava malsano – amnezio, perdo de memoro. Ve! Malsanulo tute ne montras ian abstraktan inteligentecon. Ĉio estas multe pli simpla kaj tragika – homo transformiĝas al animalo.

En du seminarioj (por inĝenieroj kaj por pentristoj; sume – 43 partoprenantoj) ni aranĝis alian eksperimenton. Jen priskribo de pentraĵo, fare de moderna mongola pentristo Mjatavyn Cembedorĵ: «Poŝtisto»:

«Surfone de subĉielaj montoj kun senfundaj abismoj en blanka vesto, rajde sur cervo descendas el la altoj kuriero kun poŝto. Estas neniaj detaloj, neniaj nuancoj. Neniaj nuancoj. Nur majesta naturo akcentas blankan koloron de la poŝtista vesto» .

Kion vi povas diri pri la pentraĵo? Kiajn pensojn, humoron rezultas la priskribo?

Neniu el la 43 personoj (inter kiuj sendube estis inteligentaj homoj) respondis verdirekte. Ĉiuj diris pri pli-malpli gaja, hela, esperiga impreso. Ĉar ili ne sciis detalon: blanka koloro en Oriento signifas funebron. La poŝtisto portas informon pri morto. La humoro de la pentraĵo estas tragika. Jen la efektiva rolo de scioj.

Laŭ tempopaso scioj ŝanĝiĝas. Kaj tio tuj influas la percepton de artaj sistemoj. Kozincev donas jenan ekzemplon:

«William Wailder dum la dua mondmilito faris filmon «Belulino Memfis», en la filmo estis «fluganta fortikaĵo»: vivo de aviistoj, ilia milita laboro, bombado, reveno sub kanonado en la bazejon.

La kroniko estis farita kiel luda filmo: estas montritaj karakteroj de la pilotoj, iliaj interrilatoj, gustoj, moroj.

La gustoj simplas. Sur rando de avio estas pentrita bildo: junulino en naĝkostumo prezentas la postaĵon.

Reveninte post batalo (estas montrita mort-danĝero, kuraĝo de la aviistoj, multaj grave vunditaj), pilotoj frapetas la belulinon Memfis sur la postaĵon: tia estas la tradicio.

La bildo mem, la konduko de la knaboj – en tiu okazo – estas neniel speciale logaj. Waider nenie montras la malamikon – la bombado estas filmita el avio (kvadratetoj de bombobjektoj, fulmoj de eksplodoj, grenadfuneloj). Sed la spektanto vidas la filmon «en difinita ondo»: malamo al faŝismo fariĝis jam reflekso. Usonaj aviistoj, ilia kuraĝo, eĉ iliaj gustoj – ŝercoj kun la bildo – ĉio ĉi ŝajnas simpatia, profunde homa.

Nun ni imagu la saman filmon – precize ĉiujn kadrojn – okazi en Vjetnamio. Kaj, kiel movo (eĉ malgranda) de radio-regulilo tuj agordas onin al alia ondo, ankaŭ ĉi-okaze ĉio aliiĝos, la percepto malos. La knaboj aspektos murdistoj, iliaj moroj – krudaĵoj. Kaj la bildo de vulgarulino en naĝkostumo iĝos simbolo: jen por kiaj idealoj, por kia kulturo tiuj fiuloj flugis el-post la oceano pereigi la popolon, luktantan por la libero, por la homa digno».

Jen kiom profunde povas ŝanĝiĝi tuta arta sistemo, se ŝanĝiĝas «subakva» parto – scioj.

Kiam tiuj scioj pri la objekto nur komencas ŝanĝiĝi, nekomprenon de la arta sistemo, konstruita surbaze de tiuj scioj, oni ofte opinias simptomo de malbona gusto, malbona eduko. Por reprezentantoj de antaŭa generacio (kiuj ankoraŭ memoras la objekton, aŭ opinias, ke memoras) tio estas bona preteksto rezonadi pri malbona junularo (kiu jam ne scias, aŭ imagas alie).

Kiam scioj malaperas definitive, oni opinias malbona gusto rememorigon pri ili. Provu aludi al «intelektuloj» ke, ekzemple, «Hamlet» neniel estis «pinto de la spirito». Ke ĝi estis ordinara feŭda «krimhistorio» kun ĉiuj konformaj atributoj – venĝo, dueloj, fantomo. Tamen, spite la protestojn de nia «arta sento», estas efektive tiel ĉi. La aŭtoro metis en la verkon nenion alian. Sed malaperis scioj pri feŭda venĝo, kaj novaj tempoj alportis novajn sciojn, montri kiujn evidentiĝis eble per la samaj verkoj. Fakte, ĉion, kion ni nun trovas en tiu verko, metis tien ni mem. Ni estas la aŭtoroj de la nuna «Hamlet».

Eĉ pli komplika ekzemplo estas alia klasikaĵo – «Don Kiĥot». La «socia opinio» atribuas al la sinjoro la superajn moralajn ecojn – jen la imitinda ekzemplo! «La mondo bezonas Don Kiĥot-ojn!» – jen simbolo de altspiriteco... Kaj ne multaj scias, ke la romano parodias abundajn tiuepoke kavalirajn romanojn, kaj la aŭtoro efektive prezentis frenezulon sed ne altspiritulon... Kaj eĉ pli raras tiuj, kiuj scias, kial tamen la romano donas «enciklopedian» bildon pri la lando kaj la epoko – kio tute ne bezonatas en parodio. Jes, Don Kiĥot estas frenezulo batalanta por justeco, kaj la romano prezentas la socion, kie pri justeco memoras nur frenezuloj /*Salvador Guma. Pri la celo de «Don Kiĥoto el La Manĉo» de Miguel de Cervantes. «La Gazeto», N 34, p.27*/. Atentu nun, kiel ĉarme aspektas la rezonadoj pri «bezono de Don Kiĥotoj» – kia estas tiu mondo...

Sed ni flankenlasis glacimontajn sukampojn. En ili estas ankoraŭ multo interesa. Ekzemple, kion fari, se la konsumanto ne povas havi la necesajn sciojn? Evidentiĝis, ke solvoj ekzistas. La plej simpla – krei la necesajn sciojn anticipe.

En filmo «Kirasŝipo Potjomkin» ribelantaj ŝipanoj ĵetas en maron la ŝipan kuraciston. Fine de la filmo necesis rememorigi la spektantojn pri tiu epizodo. Reĝisoro S. Ejzenŝtejn rememoris, ke komence ili filmis kadavron de la kuracisto, kiun ondoj puŝis sur bordon. Sed tuj iĝis klare, ke la epizodo ekstreme banalas. Necesis io alia. Nun ni scias, ke oni devas konstrui glacimontan sukampon surbaze de la kuracisto, uzante, kiel instrumenton, elementon de la kuracisto mem. Post kelkaj semajnoj da streĉa variantumo Ejzenŝtejn venis al jena solvo: en la necesa momento oni vidas nazpinĉilon de la kuracisto, kroĉiĝintan al rando de la ŝipo. Sed spektanto ja ne komprenus, de kie aperis la nazpinĉilo. Por garantii tiun scion Ejzenŝtejn enigis la nazpinĉilon anticipe. Kelkfoje ni vidas ĝin konekse kun la kuracisto, kaj nur kun li. La epizodo estas unu el la plej efikaj en la filmo.

Alia, pli fajna metodo estas konstrui ĉenan glacimontan sukampon. Tiu metodo speciale bonas, se la instrumento estas plursignifa, se oni povas trakti ĝin alie, ol tion volus la aŭtoro. Tiam oni konstruas sur la sama «subakva» objekto ankoraŭ sukampon «el alia flanko».

Cxena glacimonta sukampo

Speciale, kiel S3 oni ofte uzas titolon de la verko. Tiusence interesa estas versaĵo de salvadora poeto Tirso Kanales.

«Onklino Soledad, mi nun rememoras
viajn orecajn kazefritaĵojn...
Neniu en Los Planes de Renderos
povis egali al vi
en la arto fari la manĝaĵon
bongusta kaj apetitveka...
Mastrino de la tablo,
antikva enciklopedio de odoroj,
fiero de nia familio.
Sinjorino miraklulino,
sorĉistino de aromoj,
fluantaj el sino de hejma pasto...»

Ŝajnas, ke estas nenio speciala. Ordinara rememoro, kiujn havas ĉiuj el ni pri onklino, avino, k.t.p. La «subakvaĵo», almenaŭ celata de l' aŭtoro, ne videblas.

Kaj nun la titolo: «Malsato en prizono».

Ankoraŭ ekzemplo.

Vi, verŝajne, jam konjektis pri la solvo. Pri la necesa resurso ni rakontis en tiu ĉi artikolo. Filmo «Aleksandr Nevskij»! Efektive, sur la ordeno estas profilo de aktoro Nikolaj Ĉerkasov, rolinta la princon en la filmo.

Glacimontaj sukampoj, eĉ plej simplaj, estas kelkoble pli efikaj ol ordinaraj. Intuicie tion sentis pluraj artistoj. En rememoroj de I. Repin ni trovas jenon. Sur la unua varianto de fama pentraĵo «Burlakoj en Volga» estis pikniko de aristokratoj; Repin volis montri la kulpulojn pri la mizera stato de burlakoj. En la fina varianto la pikniko malaperis, «subakviĝis».

Rentgenoskopia analizo de pentraĵo de V. Surikov «Mateno de streleca ekzekuto» montris, ke la pentristo komence desegnis pendumitajn strelecojn, sed poste forigis ilin.

Intencis transiri al glacimonta sukampo fama rusa aktoro L. Leonidov. En letero al Stanislavskij li skribis: «Inter alie, mi volas strangoli Desdemona-n post ŝirmilo, laŭ mi tio estas pli timiga.»

Glacimonta formo estas la sorto de ĉiu arta sistemo, neevitebla, laŭleĝa etapo de evoluo. Kaj se oni konstruis eĉ la plej belan artan sistemon, ĉiam indas kontroli, ĉu eblas forigi la objekton, konstruinte simplan aŭ ĉenan glacimontan sukampon.

Nun ni povas resumi materialon de kelkaj artikoloj kaj skizi la ĝeneralan linion en evoluo de artaj sistemoj.

Neplena sukampo -> Plena sukampo -> Komplikaj sukampoj -> Glacimontaj sukampoj

Tiu linio respegulas ankoraŭ unu leĝon:

Evoluo de artaj sistemoj okazas kun plialtigo de grado de sistemeco, interdependo de la elementoj.

Glacimonta sukampo estas la lasta, kion kapablas arta sistemo. Tio estas supera, la plej forta formo, kaj samtempe simptomo de proksima morto de la sistemo, ĝia bela agonio. Scioj, surbaze de kiuj ekzistas glacimonto, malaperas, la «subakvaĵo» degelas, la sistemo ĉesas efiki al la konsumanto. Tia estas la sorto de senescepte ĉiuj sistemoj. Malaltrangaj sistemoj (simpla metaforo, figuro) vivas tre mallonge, pli altrangaj (ekz. verko aŭ ĝenro) – pli longe, sed eterne vivas nenio, eĉ specoj de arto.

Oni povas demandi: sekve, per kio finiĝas la evoluo, pri kies senfineco tiom insistas la aŭtoroj? Jes, finiĝas. Kaj tamen ne finiĝas.

Tio ne estas absurdo, febro de amuziĝantaj aŭtoroj. Tio estas normala ordinara kontraŭaĵo, kiu akompanas la arton dum la tuta historio. Ĝin ni solvos sekvafoje. Kaj nun – tradicia hejm-tasko.

Tasko. Antikva greka pentristo Timomah intencis pentri faman miton pri Ajaks. Ajaks-on dioj portempe frenezigis; bovoj kaj ŝafoj ŝajnis al li malamikoj, kaj li neniigis la tutan gregon. Post rekonsciiĝo Ajaks ege afliktiĝis pro la farito. Ŝajne, estas facile pentri tiun frenezan atakon. Sed reguloj de antikva arto malpermesis montri fortajn sentojn, ĉar tio malbeligas la vizaĝojn. Kion faru la pentristo?



20-maj-1998